The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postsignon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postsignoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. No. 6. Subscription, 3s. Per Annum. APRILO, 1904. IO NOVA SUB LA SUNO.Antau ne longe mi ricevis bone presitan sed misteran libreton, nome: Tri L. Zamenhofin kansainvÄlinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekÄ Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet. Mi unue pensis ke gi estis nova mistera VolapÜk, sed baldau eltrovis ke la kunfratoj en la Lando de Lagoj kaj Marcoj nun havas sian propran Esperantan Lernolibron (72 pagoj, 1s.). Gis nun ne estas multe da Esperantistoj en Finlando, kaj la ekzistantoj devis sendube lerni per la Sveda Lernolibro de Dro. Henriclundquest. Nun, espereble, nia Esperantistaro gajnos multajn rekrutojn inter la anoj de tiu ci malmulte konata lando. Eble la legantoj estos interesitaj je kelkaj vortoj pri tiu ci lingvo, kiu tute ne similas al la plimulto da Europaj lingvoj. Nek Romanika, nek Germanika, la Finlandlingvo estas iom simila al la Turka, Tartara, Lapa, kaj Magjara. Estas membro de la Turania lingvofamilio. La Substantivoj neniam sangigas, sed, por montri nombron, kaj sekson, aliaj vortoj aldonigas. Prepozicioj kaj Pronomoj estas aldonitaj al la vortoj kiujn ili rilatas. La verbo havas nur tempojn estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas vorton al la estanta. Vere, je la unua impreso, tiu ci lingvo ne sajnas esti belsona, sed la kritikisto Rask opiniis, ke gi estas la plej belsona el ciuj naciaj lingvoj. Por atesti je la rapida progreso farita de La longe atendita Internacia Scienca Revuo nun eliris, kaj kredeble placos al tiuj, kiuj gin senpacience atendis. Kvankam gi aperis nur je la fino de la Februara monato, oni gin nomas Januara numero. Oni do petas ke la abonantoj memoru ke gi enhavas revuon de la sciencaj agadoj de la antaua monato. La eksterajo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj, por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltirajoj el la antauparolo. "Antikve oni diris: Nil novi sub sole; ni povas nun proklami: Io nova sub la suno. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn, kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian propran frenezecon. Al vanaj kontraudiroj ni povos nun kontraumeti faktojn; al avidemo proponi lauvole riceveblan profiton; al malfamaj malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune levos la mondon." Kiam oni konsideras pri tio, ke gis nun scienculoj ne povas eksciigi pri ciuj novaj sciencaj esplorintajoj, se ili ne komprenas almenau la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni klare vidas ke tiu ci scienca organo povos esti tre utila al ili. La Revuo eliradas ciumonate, enhavas tridek du pagojn, kaj la abonpago (7 frankoj) estas akceptata ce 41, Outer Temple, W.C. Tiu ci estas la sesa numero de The Esperantist, kaj, dum la duonjaro de sia vivado, gi gajnis tutmondan legantaron. Nunatempe pli ol tridek procento da la abonintoj logas alilande. La Redaktoro opinias ke estos tro interese se la amikoj afable sendadus artikoletojn kaj leterojn pri la La Redaktoro. SOMETHING NEW UNDER THE SUN.A short time since I received a well-printed but mysterious booklet, entitled: Tri L. Zamenhofin kansainvÄlinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekÄ Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet. At first I thought it was some new mysterious VolapÜk, but soon discovered that brethren in the Land of Lakes and Marshes now have their own Esperanto textbook (72 pages, 1s.). Up to the present there are not many Esperantists in Finland, and those who already exist must, doubtless, have learned from the Swedish Textbook of Dr. Henriclundquest. It is now to be hoped that our Army will gain many recruits among the dwellers in this little-known land. Possibly readers will be interested by a few words on this language, which is quite different from most European tongues. Neither Romance nor Teutonic, Finnish somewhat resembles Turkish, Tartar, Lapp, and Magyar. It is a member of the Turanian family. The Substantives never vary; but, in order to indicate number, sex, etc., other words are added. Prepositions and Pronouns are added to the words to which they refer. The verb has only Present and Past tenses. When desirous of using the Future, one has to add another word to the Present. Truly, at first sight, this tongue does not seem to sound well, but the critic Rask considered it to be the most euphonious of all national languages. In testifying to the rapid progress made by Esperanto in the civilised world, it is assuredly important to be able to cite grammars in such little-known idioms, but another circumstance now presents itself to indicate this continued progress. The long-expected International Scientific Review is now published, and should please all who have impatiently awaited it. Although appearing only at the end of February, it is styled the January number. Subscribers are requested to bear in mind that it contains a review of the scientific events of the preceding month. Both exterior and contents are very good, and I hope that the devoted M. Fruictier will find many Collaborators and Subscribers, so that the Review may be thoroughly successful. Here are a few excerpts from the foreword. "Of old it hath been said: Nothing new under the sun; we can now proclaim: Something new under the sun. Here is a proof, a palpable proof, that Esperanto grows, progresses, lives. The foundation of a scientific Review edited wholly in the international language is assuredly a most novel, significant event, full of promise. Past is the period of pure philanthropy; speedily comes the time of a practical, of a really useful employment of Esperanto.... We shall take steps to give translations of highly important works; we shall analyse those which, for lack of space, we cannot translate; finally, we shall report in brief the contents of the scientific organs of divers lands.... The world, which has mocked, which has called us Utopians, the world will then have to repent its folly. To worthless objections we can now submit facts; to the self-seeking offer immediate benefit at will; insignificant opponents we can refute by the celebrated names of our renowned Patrons and Collaborators. Such is our purpose. May our friends not permit our enterprise fruitlessly to perish. We have created a most powerful lever; like Archimedes, we now need but a fulcrum. Give us that fulcrum, and, together, we will raise the world." Considering that, up to the present, scientific men cannot become informed of the new results of scientific research unless they know at least English, French, and German, it is quite obvious that this scientific organ can be very useful to them. The Review is published monthly, contains 32 pages, and the subscription (6s.) can be sent to 41, Outer Temple, W.C. This is the sixth number of The Esperantist, and, during the half-year of its existence, it has gained a world-wide circulation. At present more than thirty per cent. of the Subscribers dwell abroad. The Editor believes it would be most interesting if friends would kindly send short articles and letters about the daily life, memorable customs, etc., of their own lands. In an Esperanto Gazette, more than elsewhere, such interesting information should be expected; and, if our friends will do this, the inhabitants of divers lands will naturally learn much about their hitherto almost unknown neighbours. As a beginning, in this issue are the articles on Italian Conscription and First Impressions of the Houses of Parliament. If these prove interesting, let us hope that many similar items will be forthcoming. At present one often forgets that reading can instruct, as well as amuse. See the advertisement of one of our contemporaries: "This Gazette is only to amuse, not to instruct!!" If friends will coÖperate, The Esperantist purposes to instruct and amuse. SCIENCAJ AFEROJ.Oni nun ekkredas ke la Auroro, tiu sorcanta lumo de la polusaj regionoj, estas produktata per la ago de elektronoj, elsenditaj el la suno, je Kruptono, la nove eltrovita elemento en nia aero. Doktoro Searle, Urbestro de Dartmouth, antaumetas la teorion ke ftizo kuracigas per inokulado de baciloj pli fortaj ol tiuj de la ftizo. La rezultato estas ke ili mortigas la ftizajn bacilojn, kaj ili mem mortigas. Tiu ci rimedo malsimilas tiun de Dro. Koch, kiu inokulis per tuberklin’o kiu formigas per la ftizaj baciloj. Dro. Searle petas ke oni sendu al li tiujn, kiuj preskau certe mortigos antau ses au dek monatoj, kaj li diras ke li kuracos ilin. Eksperimentoj faritaj de Doktoro W. Johannsen ce Copenhagen, montras ke la neaktiveco de kreskajvivo, simila al tiu, kiu okazas dum la vintro, povas per kloraformo kauzigi. Poste la kreskado plirapidigas, kaj la kreskajo floras pli baldau ol nature. Tiuj ci eksperimentoj ne estas sendangeraj, car, se la aero eniros en cambron per kloraformo plenigitan, kaj alumeto apudigos, grandega eksplodo okazos. Ciuj estas audintaj pri la "X Radioj"; iuj pri la a kaj ? radioj de radiumo; sed nur malmultaj pri la "N Radioj," kiujn Sinjoro Blondlot eltrovis. Li rimarkis ke, rigardante la ciferplaton de horlogo en malbone lumigita cambro, gi sajne pliklarigas kiam oni fleksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli senteman. Oni trovas ke briko submetigita je la suna lumo ankau elsendas similajn radiojn. Propono antaumetigis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se tiu ci estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter amaso de pecblendo, estus malpli aktiva ol kiam centrigita en malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankau solvita en pli ol milfoje gia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter tiuj ci limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne sangigas per sia propra grandega radieco. Sendube ciuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist. Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun ci gravan artikolon en la Francan lingvon, kaj gin presigis en "Annales de Pharmacie." EL SHAKESPEARE’S SONNETS.Ho, kiom multpli bela belo sajnas Per la dolceco kiun vero donas! Pli carma brilas la carmega rozo Naskante bonodoron en ripozo. Venenaj floroj ankau povas brili; Rozkoloritaj ofte staras ili, Dorne pendantaj, rozojn similadas, Kaj petolemaj somervente ludas: Sed ili sole por sin montri venas, Sename vivas kaj neniun benas— Dum viva rozo nutras bonodoron, Perfumo gi farigas, mortan horon. Esperantigis A.M., 6266. LERTAJ RESPONDOJ.Verkitaj de Philip de Bono (8707). I. Kiam Frederiko II., Rego de Prusujo, estis vojaganta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antau ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu farigis monahejo. Li iris gin viziti, kaj la cefa monaho montris al la rego ciujn interesajn pentrajojn, skulptajojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj. Kiam la rego estis forironta, li demandis al la monaho cu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la rego ordenu ciujare du novulojn—car tiatempe la ordeno estis malpermesita. "Nu," respondis la rego, "mi gin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn." Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monaho: "We will send these holy men a couple of asses" ("Ni sendos du azenojn al tiuj ci sanktuloj.") Kiam la monarho estis eniranta en sian veturilon, la monaho, kiu komprenis tiun ci frazon, respekte diris: "Mi antaumetas alian peton, Via Rego Mosto. Cu Vi permesos ke ni donu al tiuj ci du novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?" II. Foje, ce la ciujara ekzameno en unu el la cefaj lernejoj en Dorsetshire, lerta knabo demandigis de la direktoro:— "Cu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de malvarmeco?" "Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu ci kuntirigas." "Nu, mia knabo, vi bone respondis. Cu vi ankau povos doni al mi ekzemplon?" "En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la plej mallongaj." MALTAJ PROVERBOJ.1. Kisu la manon, kiun vi deziras trancota. 2. Ne estas rozoj sen dornoj. 3. Oni ne mezuras homojn per piedoj. 4. La aero havas sian okulon, kaj la muro havas sian orelon. 5. La bovon oni ligas per liaj kornoj, la homon per lia vorto. 6. Tiu, kiu acetas fisojn en la maro, mangos ilin putraj. 7. Nova najlo formetas la malnovan. 8. Pli forta estas la parolo de Maltano, ol la parolo de la rego. (8108). FABLOJ.La Lupo kaj la Safido (La Fontaine, Libro 1, fablo X).—La rajto de la plej forta estas ciam la plej bona. Ni tion volas montri tuj. La safido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu sercis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn. "Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkajon?" diris tiu besto furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego." "Sinjoro majesto," respondis la safido, "Via Lupa Mosto ne kolerigu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek pasojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian trinkajon." "Ci malpurigas gin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci de mi malbone parolis pasintan jaron." "Kiel mi estus gin farinta, car mi ne estis naskita; mi ankorau mamnutrigas je mia patrino." "Se ne estas ci, estas do cia frato." "Mi havas nenian." "Estas do iu el la ciaj; car vi ne ofte indulgas min, vi, viaj pastistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas vengi min." Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj mangis gin sen alia procesformo. Tradukis H. Boucon. La Vulpo kaj la Leono (Esopo).—Vulpo, kiu neniam gis tiam vidis leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskau mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankorau tre timis, li ebligis kasi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo farigis tiel kuragega, ke li ekmarsis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?" Troa kutimigo naskas malestimon. (6266). Kampara parohestro foje sciigis la audantaron jene: "Car estas tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambau finoj tiun ci posttagmezon." Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan butikon dum varmega vetero. La butikisto diris: "Cu ne estas malbonege pri tiu ci militado!" La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por gi bonan veteron!" 8276. LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO.Originale verkita de CLARENCE BICKNELL. En Italujo ciujare kelkaj el ciuj dudekjaraj junuloj estas lote elektitaj por la milita servado, kiu dauros dum du au tri jaroj. Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, au la dua filo se la unua jam servadis, kaj nature ciuj, kiuj havas ian korpan difekton. Antau la tago de la loteltiro, tiuj ci junuloj el la sama urbo au vilago elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu ci tenas la monoferadojn, po cirkau dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antauan tagon ciuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenau en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas gojege. Fremduloj kiuj audas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," au duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj ec trinkinte tro da vino ili ne igas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj. Sed pliofte ili luas omnibuson au fiakron, au iras vagonare al la proksimaj urboj. Morgau ili ciuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam lau ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno. Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi. Finiginte la eltiron, ciuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj metitaj sur la capeloj, kaj kuntagmangas. Poste ili rekomencas la hierauajn amuzajojn, sed pli freneze, car tiuj, kiuj eltiris bonan numeron saltas kaj kantadas je gojo, kaj la aliaj faras same por pli bone kasi au forgesi siajn cagrenojn. La trian tagon ili faras preskau same, post kiu la monoferadoj estas elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj raukaj pro la kriegado, kantado, kaj sencesa babilado, estas enuitaj. Sed post du au tri monatoj, venas la tago por la vizito al la kuracisto, kaj ree la bando, ec tiuj, kiuj ne iros al la servado, kunripetas la festojn dum tri tagoj. Lau mia opinio kaj observadoj, tiu ci sistemo de deviga milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo. Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili guas la vivadon kune kun tiom da samagaj kamaradoj. La junaj militistoj estas ciam kaj cie estimataj, ec amataj. Ili vidas belajn urbojn, au konatigas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden. En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzajoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimancojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu silingo, pasigas tri au kvar horojn trankvile auskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finigo de la servado, ili guas la memorojn pri la estinteco, kaj cie renkontas amikojn, car la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, au universitato. La plej populara kanto el ciuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "La adiau de la Memvolulo al lia Amantino." Tiun ci la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazau ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiau" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo sangis la unuan linion, kaj la autoro volonte akceptis la korektajon. Nun gi komencas "Adiau, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.") Jen estas la lauvorta traduko. LA ADIAU DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO.Adiau, ho belulino! L’armeo al la fronto Foriras; se mi haltus, Eterna estus honto. Ne ploru! mi spereble Revenos, ho angelo! Au, en batal’ mortinte, Vin vidos en cielo. La glavon, la pafilon, Mi portas, kaj pistolojn; Je l’sunlevig’ mi diros La adiauparolojn. Turnestron mi surmetis, Per tuta prepareco! Mi, vir’ kaj militisto! Vivu la libereco! Militi mi ne iros Kontrau patrujaj bandoj! Sed la fremdulojn peli El la Italaj landoj. De longe per tiranoj Ni estas suferantaj; Mi iras Lombardion Kontrau la subpremantoj. Ho! la pasioj estas Teruraj; sed la morto Por gajni liberecon Estos belega sorto. Kun tiom da aliaj Mi ankau mortos—eble— Sed ne maltrankviligu! Mi mortos honoreble. Se mankus la novajoj Pri via vir’ amanta, Per kuglo mortigita, Ne estu sopiranta. Mi ne vin lasos sole; Car restos la trezoro; Kaj li sin konsolados; La fil’ de mia koro. Jen! la trumpet’! l’armeo. Foriras; ne min tenu! Al filo kison donu, Kaj libereco venu! LA VIRO VERDA.Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon). Estis en la pregejo de malgranda vilago, ke mi renkontis la lamulon. Mi ekzamenadis iom atente la eksterajon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu ci kesto ciam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:—tiel stranga, ke mi timas gin rakonti, car mi estas preskau certa, ke neniu povos gin kredi." Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo. "Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda cambrego. De longe oni nomas gin 'La Fantoma Cambro,’ car oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.’" La muroj estas de grandega dikegeco, car la kastelo estas tre, tre antikva; enkadrajoj el nigra kverko tute kovras kaj kasas tiujn ci murojn. La netapisita planko estas el la sama materialo, kaj antau kelkaj jaroj oni tute malplenigis la cambregon je la meblaro. La pordo trovigas ce unu ekstremajo de la cambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonsildoj. Cambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek cambregon pli konvenan por tia vizitanto. Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la cambregon, sed, kiam komencigas la historio, mi estas ce la flanko plej malproksima de la pordo. Subite mi audis cu argentan sonorilon? Ne pli klara kaj pura estas la voco de la Sinjorino. La pordo malfermigas; tra la malfermajo vidigas la terurigaj vizagoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema, si eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan fantomaron. Fermante la okulojn, mi revidas sin; kaj denove mi audas la ridantan belan vocon: "Ho! Malsaguloj, kion vi timas? Estas nenio tie ci." Tiam per mokema voco si aldonas: "Se la Viro Verda vere ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi. Ho, terurajo! Kiel respondo je siaj vortoj, en la cambro aperas la Viro Verda mem. Sammomente la pordo bruege fermigis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino restas vizago je vizago kaj mi vidas kvazau rebrilatan do siaj vangoj la verdecon de lia antikva vesto. Kvankam treege paliginta, si tamen per kuraga mieno gentilege lin salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la manon, kaj kiel ensorcata, si gin prenis. Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekigis el la songo, kaj rapidas alproksimigi. Sed mi estas lama, kaj marsas nur tre malrapide. Antau ol mi povas alveni al ili, subite ili ambau malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan suprajon de la nigraj enkadrajoj.... Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kasitan pordon. En la dikajo de la muro estas mallarga tunelo, kaj flanke de gi ni trovis la korpon de la Sinjorino...." "Cu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentigis. "Je la momento mi ja kredas tion, sed si nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas sin babilantan pri la Viro Verda. Febro sin atakas, kaj si iom frenezigas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Si tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al si senduban pruvon ke la sajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, si rapide resanigos. Sed se si ankorau kredos ke si vidis veran fantomon, certege si mortigos." Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni ciuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio ci?" "Tuj mi gin diros al vi," li respondis. "Ce tiu tempo ni havis tre kleran pregejoteniston, veran konantulon pri ciuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun ci antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antau ducent jaroj: Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo. Lau metio, la pregejotenisto estis ankau lignajisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Gi trovigis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (ulex europaeus). Alveninte mi vidis malgrandan konstruajon de du etagoj; la unua el briko, kie la lignajisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed gi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis guste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna stuparo. Suprenirinte, mi trovis tie la lignajiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignajisto rigardis min, kaj lau la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:—la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankau la okuloj de frenezegulo. Mi ne scias cu mi perfekte konservis la sajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara voco, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldau mi revenos. Tiam mi adiauis kaj per malrapida paso mi malsupreniris la stuparon. Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj cizilo, per tre forta mano jetita, preskau frotis mian vangon. Ekrigardante malantauen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizagon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi. Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restarigas, ankorau faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj. Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignajisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego jetante sin sur min. Iafoje la muso sin savas! Dum la lasta rulado ni alproksimigis malgrandan grenejon. Gi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna stuparo, la dekstra flanko tusanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna platajo, kie trovigas pordo. Gi estis tute neuzita kaj treege malnova. Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la platajo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran stuparon. La pordon mi trovis slosita. La frenezegulo sajnis iom sanceligi. Li levigis la falintajn stupojn kaj dissiris ilin, kiel oni dissiras paperojn. La pecojn li jetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis ec vundata. Per tiu ci amuzajo li pasigis multajn minutojn. Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero de la stuparo, ankorau restis flanke de la muro. Tiun ci li forsiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la platajo kaj la muro, li trapasis gian finigon tra la interspaco, kaj tiris eksteren la lignajon per siaj tutaj fortoj—la fortoj de frenezulo. Pli kaj pli mi sentis la platajon tremetanta; mi alkrocigis pli kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi audis la kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta platajo; konfuzitan sonadon de multaj vocoj alproksimigantaj. Tiam, kun lasta lauta krakego, la tuta platajo falis teren, kaj mi nenion konis plu...." Denove la lamulo silentigis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis. "Ho, la Sinjorino resanigis: si estas mia edzino." "Pri la lignajisto?" "Li estis trovinta kasatan vojon el la pregejo en la kastelon; antaue oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj, per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj el la antikva kesto, trapasas la kasatan tunelon en la kastelon, kaj jen estas la fantomo. Jes, li logis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankau tute resanigis. Hierau mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon li rebonigis. Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilago demandi helpon, kaj revenis kun granda sekvantaro. Gustatempe!" Jen estas la historio de la Viro Verda: cu gi ne estas tre, tre stranga? LA DEVENO DE ESPERANTO.Tradukita el Rusa lingvo de G.V. Vidu la komencon sur la 79–80 pagoj de "The Esperantist" (Marta Numero). Tie ci mi diros gustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi sercis kaj eljetadis cion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankau por la vortoj. Konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu au alia vorto, se ni nur konsentos ke gi esprimas la donitan ideon, mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstatau ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman Sed tiun ci penson mi tuj forjetis, car la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankorau pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkigis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, sangita nur tiom, kiom gin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondicoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ci tero, mi baldau rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ciuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia—kaj mi kompreneble utiligis tiun ci trezoron. En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama lingwe uniwersala kaj la nuna Esperanto estis ankorau granda diferenco. Mi komunikis pri gi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis gin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni ciuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ci festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj: "Malamikete de las nacjes KadÓ, kadÓ, jam temp’ estÁ! La tot’ homoze in familje Konunigare so debÁ." (En la nuna Esperanto tio ci signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigi devas"). Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kusis kelkaj tradukoj en la nova lingvo. Tiel finigis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankorau tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankorau 5–6 jarojn kaj dum tiu ci tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori gin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antauvidante nur mokojn Dum kvin kaj duono da jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ci tempo estis por mi tre malfacila. La kaseco turmentis min; devigita zorgeme kasadi miajn pensojn kaj planojn mi preskau nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo—la jaroj de studento—pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min la fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ci versajoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan de mi brosuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ce kiaj cirkonstancoj tiu ci versajo estis skribita, gi eksajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla. Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon—kaj mi havis sufice da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi sajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en gi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio sajnis al mi tute preta teorie, estas ankorau ne preta praktike. Multon mi devis cirkauhaki, anstatauigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cio aparte kaj en mallongaj provoj, ili sajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je," la elasta verbo "meti," la neutrala, sed difinita finigo "au" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj sajnis al mi ricajo, montrigis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forjeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi sajnis, ke estas al la lingvo sufice havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankorau ne sufice bone gin posedas; la praktiko do ciam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankorau ian nekapteblan "ion," la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "spiriton." Mi komencis tiam evitadi lauvortajn tradukojn el tiu au alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neutrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj cesas jam esti senfundamenta ombro de tiu au alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu au alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare Ankorau unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neutrala lingvo. Mi sciis, ke ciu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo gin akceptos; tial mi ne povas gin akcepti gis tiam, kiam gin akceptos la tuta mondo." Sed car la "mondo" ne estas ebla sen antauaj apartaj "unuoj," la neutrala lingvo ne povis havi estontecon gis tiam, kiam prosperos fari gian utilon por ciu aparta persono sendependa de tio, cu jam estas la lingvo akceptita de la mondo au ne. Pri tiu ci problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaue ilin akceptu, kaj donas al tute nededicita adresato la eblon kompreni cion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la slosilon—alkondukis min al la penso arangi ankau la lingvon en la maniero de tia "slosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankau la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu ci slosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la tute nededicita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian Esperantan leteron. Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua brosuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antauparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serci eldonanton. Sed tie ci mi la unuan fojon renkontis la maldolcan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankorau multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane sercis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian brosuron por eldono kaj fine—rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan brosuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antau tio ci; mi sentis, ke mi staras antau Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia brosuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj." Mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan, trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... mi transiris Rubikonon. THE BIRTH OF ESPERANTO.Freely translated from an Esperanto version of a Russian letter written by Dr Zamenhof, by John Ellis. "This is an appropriate place for me to say a few words about the material for the dictionary. Much earlier, when I had examined and rejected every non-essential from the grammar, I had desired to exercise the principles of economy in respect of the word-material also. Thinking that it was a matter of indifference what form any particular word took, so long as it was agreed that it should express a given idea, I simply invented words, taking care only that they should be as short as possible, and did not contain an unnecessary number of letters. Instead of using "interparoli" (to converse), a word of eleven letters, why should we not express the idea just as well by some word of two letters, say, "pa"? So I simply wrote the shortest and most easily pronounced mathematical series of conjoined letters, to each factor of which series I gave a certain meaning (e.g., a, ab, ac, ad, ba, ca, da ...; e, eb, ec ...; be, ce ...; aba, aca ... etc.). "But I immediately rejected this notion, for my own personal experiments proved that these invented words were very difficult to learn, and even more so to remember. I came to the conclusion that the material for the dictionary must be Romance-Teutonic, altered only so far as regularity and other important requirements of language demanded. Standing upon this ground, I soon observed that the present languages possessed an immense supply of words already international, with which all the nations had a prior acquaintance, and which formed a veritable treasure house for the future international language—and, of course, I utilised this treasure. "In 1878 the language was more or less ready, although there was a good deal of difference between my lingwe uniwersala of that date and the present Esperanto. I told my fellow-students about it—I was then in the 8th Class of the gymnasium—and the greater part of them were attracted by the idea, and struck by the unusual easiness of the language, began to study it. On the 5th of December, 1878, we united to celebrate the birth of my language by a solemn festival. During the feast there were speeches in the new language, and we enthusiastically sang a hymn the commencing words of which were as follows:— "Malamikete de las nacjes KadÓ, kadÓ, jam temp’ estÁ! La tot’ homoze in familje Konunigare so debÁ." which being interpreted into English, 'May the enmity of nations fall away, fall away, for the hour is come! All mankind must become as one family.’ "On the table, in addition to the grammar and dictionary, lay some translations in the new language. "And thus the first stage of my language came to an end. "I was then still too young for my work to appear before the public, and I decided to wait five or six years longer, and during that time to carefully test my language and to work it out fully and practically. Half a year after the feast of December 5th, 1878, we finished our course at the gymnasium and separated. The future apostles of the new language made some attempts to discuss 'the new language,’ but, meeting with the ridicule of their elders, forthwith renounced it, and I remained in a glorious minority of one. Foreseeing nothing but scoffing and persecution, I decided to hide my work from the eyes of all. "For five and a-half years whilst I was at the University I never spoke to anyone about it. That was a very trying time for me. The secrecy tormented me. Compelled to carefully conceal my thoughts and plans, I went scarcely anywhere, took no part in anything, and the most enjoyable time of life—the student-years—was, for me, the saddest. Sometimes I endeavoured to find distraction in society, but I felt myself a stranger, sighed and went away, and from time to time eased my heart by writing poems in the language I was elaborating. One of these poems, 'Mia penso,’ I afterwards inserted in the first brochure which I published; but to those readers who were unacquainted with the circumstances under which they were written the verses would appear strange and incomprehensible. "For six years I worked at perfecting and testing my language, and it gave me plenty of work, although in 1878 I had thought that it was quite ready. I made many translations and wrote original works in it, and severe trials showed me that what I had considered to be quite finished in theory was nevertheless not ready for practical use. "There was much to lop, alter, correct, and radically to transform. Words and forms, principles and postulates, jostled with and opposed each other, whereas in theory, taken separately and not subjected to extended tests, they had appeared to me perfectly good. Such things, for instance, as the indeterminate preposition 'je,’ the elastic verb 'meti,’ the neutral termination 'au,’ etc, possibly would never have entered into my head if I had proceeded only upon theory. Some forms which had appeared to possess a wealth of advantage proved in practice to be nothing but useless ballast, and on this account I discarded several unnecessary suffixes. "In 1878 it seemed to me that it was sufficient if my language possessed a grammar and a dictionary; its heaviness and want of grace I attributed only to the fact that I did not know the language sufficiently well; but practice ever more and more convinced me that a language requires in addition an indescribable something, a uniting element, giving to it life and a defined and unmistakable spirit. "I therefore began to avoid making literal translations, and made an effort to think in the neutral language. "Later I noticed that the language with which I was occupied was ceasing to be a shadowy reflection of the language from which I happened to be translating, and was becoming imbued with its own life and invested with a spirit of its own, and acquiring a physiognomy properly defined, clearly expressed, and independent of any other influence. My speech flowed of itself, flexibly, gracefully, and totally untrammelled, just as my living native tongue. "Yet another circumstance compelled me to postpone for a long time the appearance of my language; for many years another problem of immense importance to a neutral language had remained unsolved. I knew that everyone would say 'Your language will be of no use to me until the world at large accepts it, so I shall make no use of it until everyone else does.’ But since the world at large is composed only of its units, my neutral language could have no future until it was of use to each separate unit independently of whether the world at large accepted it or not. This problem I considered for a long while. At last the so-called secret alphabets, which do not necessitate any prior knowledge of them, and enable any person not in the secret to understand all that is written if you but transmit the key, gave me an idea. I arranged my language after the fashion of such a key, inserting not only the entire dictionary but also the whole grammar in the form of its separate elements. This key, entirely self-contained and alphabetically arranged, enabled anyone of any nationality to understand without further ado a letter written in Esperanto. "I had left the University and begun my medical practice; I began to consider the publication of my labours. I had prepared the manuscript of my first brochure, 'an International Language, by Dr. Esperanto,’ and sought out a publisher. And here for the first time I met that bitter practicality of life, the financial question, against which I had and still have to fight yet the more. For two years I looked in vain for a publisher. And when indeed I had found one he spent half a year in preparing my brochure for publication, and finally—refused. At length, after strenuous efforts, I succeeded in publishing the brochure myself in July, 1887. Before I did so I was much perplexed—I felt that I stood before the Rubicon. Having once published my brochure, retreat would be impossible, and I knew what kind of fate attends a doctor who is dependent upon the public, if that public comes to regard him as a visionary, or a man who busies himself with side issues. I felt that it was staking my whole future peace of mind, my livelihood, and that of my family, but I could not abandon the idea which had entered into my body and my blood, and ... I crossed the Rubicon." Lazaro Ludoviko Zamenhof. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. No. 7. May, 1904. THE |
Page | |
---|---|
An Esperantist’s Holiday (H.B.M.) | 97-104 |
Progressive Limerick (by Clarence Bicknell) | 104 |
The Tempest, continued (translated by A. Motteau) | 105 |
The Monkey, a Fable from FÉnÉlon (translated by M. Mehrmann) | 106 |
Instinct or Intelligence (by O.W.) | 106 |
Rubaiyat of Omar Khayyam (translated by Ben Elmy) | 107 |
Sundry Items of Interest | 108-9 |
From India. A Letter and Proverbs | 110 |
About Sleeping Sickness (translated by P.H.) | 111 |
The Squinter, an Anecdote (E. J. Catt) | 111 |
Robbie’s Post (translated by C. S. Bicknell) | 111 |
Correspondence Notes | 112 |
May Day in England (Miss Lawrence) | 112 |
FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at
- CORBRIDGE-ON-TYNE, M. V. Lotinga, Esq.,
Trinity Terrace. - DUBLIN, C. Fournier, Esq.,
Celtic Association, St. Stephen’s Green. - EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A.,
2, Spence Street. - GLASGOW, J. Hunter, Esq.,
138, Darnley Street, Pollokshields. - HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq.,
13, Birkly Hall Road. - KEIGHLEY, J. Ellis, Esq.,
Compton Buildings, Bow Street. - LEEDS, J. E. Wyms, Esq.,
2, Marlbro’ Grove. - LONDON, H. Bolingbroke Mudie,
41, Outer Temple, W.C. - NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq.,
3, Cotfield Terrace, Gateshead. - PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq.,
6, Barton Crescent, Mannamead. - ST. ANDREW’S, J. T. Haxton, Esq.,
133, South Street. - TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq.,
26, Park Crescent, N. Shields. - WIMBLEDON, W. Inge, Esq.,
Spencer College, Wimbledon.
N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
Internacia Scienca Revuo.
The Latest Proof of our Progress.
All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly.
Price 7d. post free.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Doktoro Gustav Busuttil, Misida, Malta. Pri ciuj aferoj, per Esperanto.
- Phillip de Bono, Esq., 8 Str. Ospedale, Rabato, Malta. Intersangos postsignojn.
- T. Carr, Esq., 45, High Street, Keighley, Yorks. Intersangos p-k. ilus. el ciuj landoj.
- H. G. Chevalier, Esq., Post Office, Toronto, Canada. Ciam respondos je p-k. skribitaj en Esperanto.
- M. Albert Claude, Sandrupt, Meuse, France. Per ilus. p-k. Kaj kun Gesamideanoj logantaj en Britaj kolonioj.
- L. R. Connor, Esq., 91, High Street, N. Finchley, London, N. Ciam respondos je Esperantaj leteroj kaj ilus. p-k.
- Miss A. A. Cowan, 30, Gauden Road, Clapham, London, S.W. Letere au p-k.’e kun alilandulinoj.
- A. J. Hulme, Esq., The White Studios, Castle Street, Shrewsbury, England. Kun ciulandanoj pri arto kaj artmontrejoj.
- A. Jennings, Esq., 15, Stavordale Road, Highbury, London, N. Per vidajkartoj kun ciulandanoj.
- Herr Karl Klein, 71 Friedrich Kaisergasse, Vienna XVI. Vidajkartojn. Ciam repondos.
- M. G. Perrin, 8 Rue de Rome, Calais, France. Per ilus. p-k.
- M. Ivan Petroff, 14 S. Tzar Asen, Sophia, Bulgaria. Ilus. p-k. de monumentoj kaj longoj stratoj.
- Miss Rose Price, Klopstockstrasse 52, Berlin, N.W. Intersangos ilus. p-k. Kaj p-signojn.
- A. Sinclair, Esq., 17, High Street, New Pitsligo, Scotland. Intersangos ilus. p-k. Kaj p-signojn.
- C. G. Stuart-Menteath, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Precipe kun Alilanduloj pri gardenoj urboj. Kaj Darwinizmo por malhelpi homan degeneron.
- A. F. Whiteside, Esq., Box 3847, Johannesburg, Transvaal, S.A. Per ilus. p-k.
La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per postsignoj).