The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postsignon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. No. 2. Subscription, 3s. Per Annum. DECEMBRO, 1903. PRI LA ESTONTECO."Neniu el ni estas senerara, ec la plej juna." La Redaktoro de The Esperantist deziras sendi, kiel eble plej frue, siajn koregajn dankesprimojn al sia legantaro pro la amindaj leteroj kiujn li tage ricevas. En la unua artikolo de la unua Esperantist peto antaumetigis ke oni bonvolu sendi proponojn pri la plibonigo de la plej juna el Esperantaj Jurnaloj. Sekve, multaj amikoj skribis siajn pensojn pri la afero. Por komenci je la komenco, kelkaj samideanoj kritikis la verdeceto de la kovrilo. Sed multajn leterojn ni ankau ricevis, precipe de niaj legantinoj, tute aprobante gin. Ni do kredas ke estus bedaurinde sangi gin sen unuanima konsento, tial la dua kajero ankau havas similan verdan eksterajon. Sed la gravegaj kritikoj estis pri la internajo. Kelkaj legantoj trovis ke nedividata pago estis iom malfacila por legi. Precipe en la interesa originala verko "Itala Somero" ili tion eltrovis. Kvankam nedividataj pagoj havas pli belan vidigon, ni ne daurigos ilin en la estonteco, kaj ni dankas la amikojn kiuj montris la malbonajon. Adepta Esperantisto kredis ke la modelo estis tro alta; ke la dua Gazeto ne povus esti tiel interesa kiel la unua, k.t.p. Vere tio ci estus gravega afero, kaj Britaj Esperantistoj devas zorgi ke la profetajo ne estos prava. Ni estas tute certaj ke, se oni nur sendos ci tie kiel eble plej multaj artikoletoj—precipe originalaj verkoj—sufice interesaj Gazetoj rezultos. La sama kritikisto ankau opiniis ke ne estis sufice da Angla lingvo en la unua numero. Gi enhavas nur dekses pagojn, kaj la plimulto de la legantaro deziras legi Esperantajojn, ne Anglajojn. Unu el niaj sindonemaj kunverkantoj promesis marki ciujn vortojn, kiujn ne trovigos en la lernlibro, kaj ni ciam donos iliajn tradukojn. Tiamaniere ni esperas ke ni placos tiujn, kiuj deziras vidi pli en la Angla lingvo, sen limigi la interesan enhavon. Inter la amikoj kiuj skribis pri la granda celo de Esperanto, unu diris "Zenofono gvidis la perditajn Grekojn el la neterpoma[1] lando orienta de poezio, sablo kaj romanco. Kaj vi, mia samideano, devas, per via Gazeto, gvidi la songajn Esperantistojn malsupren al la ciutagan landon de porkajo kaj faboj!" Vere tiu ci estas bona konsilo, car Esperanto devas esti "Pana kaj butera lingvo" por komerco kaj ciutaga vivado. Sed cu nia legantaro deziras ke ni neniam presigos poezion kaj interesajn rakontetojn? La plimulto da leteroj kiuj tage venas enhavas gratulojn pri la poemoj kaj rakontetoj. Alia helpanto de tiu ci bonfaranta movado havas gravajn internaciajn rilatojn kun fremdaj firmoj, kaj proponis ke ciuj komercaj Esperantistoj skribu al sia fremda klientaro, antaumetante Esperanton, kiel tauga helpanta lingvo, kaj petante ke ili lernus gin por estontaj komunikajoj. Bonega ideo! Se oni konsentos tiel fari, La Esperanto Klubo presigos anoncpaperojn kaj disdonos ilin inter siaj komercaj membroj. La Hon. Sek. estos felica ricevi specimenojn de la proponita anonco. Ree dankante ciujn kunverkantojn, ni petegas pri originale verkitajn artikolojn por la Gazeto. En ciuj landoj estas la sama afero. Oni trovas grandan nombron da skeptikuloj, kiuj diradas: "Ho! Mi vidas ke via lingvo estas bona nur por tradukajoj. Kiam vi havos vian propran verkaron, mi eklernos Esperanton. Sed, en la nuna tempo, mi pliamas mian patrujan lingvon." Mi skribis tiun ci peton al nia bona amiko, Sinjoro Ben Elmy, kaj, kiel rezulto, niaj legantoj nun havos la grandan plezuron legi Esperantan poemeton, kun Angla traduko. Aliaj amikoj jam respondis al tiu ci peto kaj sendis la interesajn rakontetojn kiuj estas tie ci presitaj kaj korege ciuj devas danki ilin por la granda helpo kiun ili donis al Esperanto, tielfarinte. Kvankam tradukoj estas tre akcepteblaj, originalaj verkoj sendube estas indaj je antaueco. La Redaktoro. FOOTNOTE:[1] Lit.: "Potatoless." CONCERNING THE FUTURE."We are none of us infallible, even the youngest." The Editor of The Esperantist desires to send as early as possible his most hearty expression of thanks to his readers for the kind letters which he daily receives. In the first article of the first Esperantist a request was put forward that one should send proposals for the improvement of the youngest of Esperanto journals. In consequence of this, many friends have written their opinions on the subject. To begin at the beginning, some friends-in-Esperanto criticised the somewhat greenness of the cover. But we have also received many letters, especially from our lady readers, fully approving of it. We therefore think it would be regrettable to change it without unanimous consent; thus the second number has a similar green exterior. But the most serious criticisms were concerning the interior. Some readers found that an undivided page was somewhat difficult to read. Especially in the interesting original work, "The Italian Summer," did they experience this. Although undivided pages have a more pleasant appearance, we will not continue them any more, and thank the friends who pointed out the defect. An adept Esperantist thought the standard was too high; that the second Gazette could not be as interesting as the first, and so on. This truly would be a most serious matter, and British Esperantists must take care that the prophecy be not verified. We are quite certain that if one will only send as many articles as possible—especially original works—sufficiently interesting Gazettes will result. The same critic also opined that there was not enough English in the first number. It contains only sixteen pages, and the majority of readers desire to read Esperanto matter, not English. One of our painstaking collaborators has promised to mark all words not to be found in the Textbook, and we will always give their meanings. In this manner we hope to please those who wish to see more in English, without limiting the interesting matter. Among the friends who have written of the great purpose of Esperanto, one has said "Xenophon led the lost Greeks through the barren eastern land of poetry, sand, and romance. And you, my friend-in-Esperanto, must—by means of your Gazette—guide the dreamy Esperantists down into the everyday land of pork and beans!" Truly this is good counsel, for Esperanto must be a "Bread and butter language" for commerce and daily life. But do our readers wish us never to print poetry and interesting narratives? The majority of the letters which continue to arrive daily contain congratulations on the poems and short stories. Another helper of this beneficent movement has weighty international relations with foreign firms, and has proposed that all commercial Esperantists should write to their foreign clients, submitting Esperanto as a suitable auxiliary language, and asking them to learn it for future communications. A most excellent idea! If this be approved, the Esperanto Club will have circulars printed and will distribute them among its commercial members. The Hon. Sec. will be glad to receive specimens of the proposed announcement. Again thanking all collaborators, we appeal for original work for the Gazette. In every land it is the same. One finds a great number of people, sceptics, who continually say, "Oh! I see that your language is only good for translations. When you have your own literature I will take up the study of Esperanto. But, at present, I prefer my national tongue." I wrote this request to our good friend, Mr. Ben Elmy, and, as a result, our readers now have the great pleasure of reading an Esperanto poem with English translation. Other friends have already responded to this appeal, and all must thank them most heartily for the great help they have given to Esperanto in so doing. Although translations are very acceptable, original works are, without doubt, worthy of precedence. Literal translation. KION MAX MÜLLER DIRIS.Mi deziras scii cu The Esperantist estas preta por akcepti en giaj kolonoj la liberan uzon de la ciam ceestanta persona pronomo "Mi." Eble mi, gin enkondukante, estas iomete maltima, sed mi ne povas eviti la opinion ke, ec nova lingvo devas enhavi almenau kelkajn el la nekonvenajoj kiujn ciuj malnovaj lingvoj necese toleras. Tio, kion mi tuj rakontos, nur estas malgranda persona memorajo, sed gi kunligas kun la nomo de famega lingvisto; tre citinda autoritato. Mi estis en Venezio, ne staranta inter palaco kaj malliberejo, sed gondole glitanta sur la kanaloj de la feina urbo, tiel kiel cia mortemulo devas fari, se li deziras elpruvi ke vivo estas vivinda. Mi tiam estis leganta artikolon "Rememorajoj" de Max MÜller, kaj gi tiel carmis min ke, tuj post mia reveno hejme, mi skribis al li iom simile al jeno— "Mi estas al vi nekonato. Se mi ne skribos tuj sub la puso de la impreso, mi tute ne kuragus fari tion. Sed, kompreneble, ni devus koni unu la alian. Vi, baptofilo de Max Maria von Weber, mi baptofilo de Felix Mendelssohn! Vi lernis latinan kaj grekan lingvojn en Leipzigo, mi ankau lernis tie; sed vi studiis ce la Nikolai-Schule kaj mi ce la Thomas-Schule; jen la malsameco de la rezultato klarigas. Sed ni, kiel knaboj, ambau devis mangi niajn pomojn el la korbo de la sama maljuna vendistino en Grimmaischer Strasse, k.t.p." Nu, Max MÜller respondis al mi tute afable. Li sciigis min ke li iam audis mian patron ludi fortepianon kune kun Mendelssohn, ke li ankau estis vidinta unu el miaj pentrajoj tial ni ne estis nekonatoj. Cu mi venus Oxfordon post mia reveno en Anglujo, kaj cu mi volus esti lia gasto? Post kelkaj monatoj mi do iris, kaj pasigis malmultajn tagojn en lia domo. Tiu ci estis senegala okazo por sciigi liajn opiniojn pri la alpreno de universala lingvo. "Cu la afero estas ebla?" mi demandis. "Netauge kian lingvon oni elektos. Mi bezonas vian autoritaton por silentigi tiujn kiuj kredas ke la propono nur estas himera." "Nu," li respondis, "vi devas demandi tion de pli junaj kritikistoj ol mi. Vi scias ke mi jam skribis mian kredon ke Esperanto estas la plej bona sistemo gis nun elpensita; mi ne povas diri plu." Mi petegis, eble iom supermezure, sed sensukcese. Sed, kiam mi estis forironta el lia gastama domo, li redonis al mi albumeton (baptopatran donacon de Mendelssohn), en kiu mi petis ke li skribu sian nomon, kaj mi legis—"Cu universala lingvo estas ebla? Jes.—M.M." WHAT MAX MÜLLER SAID.I wonder whether the columns of The Esperantist are disposed freely to admit that ever-present personal pronoun, "I." I am perhaps bold in introducing it, but I cannot help thinking that a new language must have to put up with some of the inconveniences, at least, that all old languages have had to tolerate. What I have to relate is but a little personal souvenir, but it is connected with the name of a great linguist, and an authority well worth quoting. I was in Venice, not standing between a palace and a prison, but gliding along the canals of the fairy city in a gondola, as every mortal should if he desires to realise that life is worth living. I was reading an article, "Reminiscences," by Max MÜller, which delighted me so that the first thing I did on returning home was to write to him, somewhat on these lines— "I am a stranger to you, and if I don’t write on the spur of the moment, I should not venture to do so at all. Yet surely we ought to know one another. You, a godson of Max Maria von Weber, and I a godson of Felix Mendelssohn! You learnt your Latin and Greek in Leipzig, and so did I; only you went to the Nicolai-Schule and I to the Thomas-Schule, which accounts for the difference in the result. But we must have eaten our schoolboy apples from the same old woman’s basket in the Grimmaische Strasse, etc., etc." Well, Max MÜller answered in the kindest spirit. He had heard my father play with Mendelssohn, and he had seen a picture of mine, so we were not strangers. Would I come to Oxford on my return to England and be his guest. Some months later I went, and spent several days at his house. There was a unique opportunity of fully ascertaining his views on the adoption of a universal language. "Is such a thing possible?" I asked him. "Never mind which language is to be selected. I want your authority to silence those who look upon anything of the kind as chimerical." "Well," he said, "you must go to younger people for an answer to that. You know that I have given it as my opinion that Esperanto is the best attempt at a universal language yet made, and that is as much as I can say." I pressed him, perhaps rather unduly, but without success. But as I was leaving his hospitable house he handed me back a little album (a godfather’s gift from Mendelssohn), in which I had asked him to inscribe his name, and I read—"Is a universal language possible? Yes.—M.M." Felix Moscheles. [Illustration: hand-written letter.] Oxford, July 2, 10 p.m Is a universal language possible? Yes. M. M. Felix Mendelssohn: Wenn Menschen aus einander gehn So sagen sie, Auf Wiedersehn,—auf Wiedersehn. Felix Moscheles: Die Sprachen sind auch aus einander gegangen. D’rum theilen sie alle dasselbe Verlangen. Auf Wiedersehn, auf Wiedersehn! F. Max MÜller. Felix Mendelssohn diris.—Se homoj disigas ili diras "Gis la Revido, Gis la Revido." Felix Moscheles diris.—La lingvoj ankau estas disigitaj, do ciuj partoprenas la saman deziron. "Gis la Revido, Gis la Revido!" L’ALMOZULINO.THE BEGGAR MAID (Tennyson). Si, de beleco nedirebla La manojn sur la brusto tenis: L’Almozulino nudpieda Al rego Kofetuo venis. La rego, kun mantel’ kaj krono, Renkonti sin malsupreniris "Nature, si pli bela estas Ol lumo," ciuj Grafoj[2] diris. Si, en mizera vesto, sajnis Al ili, lum’ tra nuboj hela; Sin laudis ili, pro okuloj, Piedoj, haroj, mieno bela. Neniam estis en la lando Vizaj’ au carm’ angela tia, Kaj juris Kofetuo "Estos L’Almozulin’ regino mia." C. Bicknell. FOOTNOTE:[2] Counts; barons. [Copyright reserved.] [Tradukis Esp. 6266.] LA VENTEGO (Daurigo).(Vidu la komencon en Novembra Nro.). AKTO I.Sceno I. (daurigo). (Revenas la Subestro.) Subestro.—Faligu la grandmaston! vigle[3]! pli malsupren! Penu direkti la sipon al la maro! (Ekkrioj interne) Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli laute ol la blovado, au ec nia propra kriado! ... (Revenas Sebastiano, Antonio kaj Gonzalo) Ree? ankorau? Kion vi faros tie ci? Cu ni devos cesigi nian penadon kaj droni? Cu vi deziras iri al la marfundo? Sebastiano.—Ha peston al via faringo, kriemulo,[4] blasfemanta malbenita hundo! Subestro.—Nu, do, laboru vi mem! Antonio.—Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino, insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni. Gonzalo.—Ho! lin mi asekuras[5] kontrau la dronado, kvankam la sipo ne estus pli fortika ol nuksa selo. Subestro.—Direktu la sipon! Du gradojn plie, al la maro ... haltu! (Venas Maristoj tute akvokovritaj.) Maristoj.—Cio estas perdita! ni pregu! ni pregu! Cio perdita! (Foriras ciuj) Subestro.— Kion? Cu malvarmigos niaj busoj?Gonzalo.— La rego kaj la princoj ciuj pregas:Samstate ni kun ili pregi devas. Sebastiano.— Mi perdas paciencon.Antonio.— Ni pereos:Per la maldiligento de drinkuloj— (Al Subestro) Largfauka bruegulo mi tre volus Vin vidi droni en dek maralfluoj[6]! Gonzalo.— Pendonta, tamen, li post cio restos,Ja, kvankam plendos ciu guto akva Kaj large malfermigos por lin gluti.... (Ekbruoj interne) Ciel’ kompatu! nun fendigas sipo! Adiau do, edzino kaj infanoj! Ho ve,[7] adiau, frato! Gi fendigas! Antonio.— Ni ciuj nun fundiru kun la rego! (Foriras).Sebastiano.— Ni iru tuj al li adiau diri! (Foriras).Gonzalo.—Nun, volonte, mi sangus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco, longa erikejo,[8] bruniginta dornstipejo,[9] io ajn! Estu do la superega Volo! Sed mi preferus seke morti. (Foriras). Sceno 2.—Sur insulo—antau la cambreto de Prospero. (Venas Prospero kaj Mirando.) Mirando.— Karega patro, se per via povoLa maro tiel brue sovagigis, Ho trankviligu gin! Nun preskau sajnas Malbonodoran pecon Ciel’ vomi.[10] Se supraj ondoj ne estingos fajron ... ... Suferis mi kun la malfeliculoj Videble kiuj dronis en la sipo! Kreitoj noblaj ili estis, eble, Kaj, jen! nun estas ciuj disrompitaj ... ... Gemegoj gis la mia kor’ atingis! Se ia dio estus mi potenca, En teron volus mi trapusi maron, Prefere ol engluti belan sipon Sargitan tute je animoj homaj! ... Prospero.— Ne plu miregu nun, kaj kvietigu;Al via kompatema koro diru: Ne malbonaj’ okazis. Mirando.— Ho ve, patro!Prospero.— Nenio, ja, filino, jus okazisKrom cio, kion mi efektivigis Por vi, filino mia, karulino! Vi kiu ido estas nescianta, Car, nek vi scias pri l’elveno mia, Nek konas min pli altan ol Prosperon, La mastron de malrica tia loko, Kaj simplan patron vian. Mirando.— Mi neniamImagis plie. Prospero.— Estas nun la tempo,Kaj vin mi devas plie tuj informi. —Forprenu la magian[11] veston mian— (Demetas la mantelon). Magio restu. Plu ne ploru, kara;Konsolu vin. Terura la vidajo De sippereo, kiun vi bedauras, Okazis tiel, per magia povo, Ke iu, kiu estis en la sipo Nek mortis, nek ec haron tie perdis, —Kriegojn kvankam audis vi, kaj vidis Fundiri sipon—Sidu, nun, Mirando, Car vi plimulte devas tuj sciigi. (Daurigota). FOOTNOTES:[3] Cheerily, actively. [4] Noise-maker, brawler. [5] Insure. [6] Tides. [7] Alas! [8] Heath. [9] Prickly broom (or furze) patch. [10] Vomit. [11] Magic. LEKANTETO AUTUNA."Purpurvestata kara autuna flor’, Vi ploras, do, pri morto de l’somero? Funebra, certe, estas la kolor’, Kaj ciam servas al la malespero!" "Ha, ne! Vi ne forgesu, kara mia, Purpuro apartenas al majesto; Kaj placas al la vintrorego nia, Ke prezentigu mi en deca vesto!" 12a Okt., 1903. Ben Elmy. THE MICHAELMAS DAISY."Dear little Autumn flower, with purple clad, Dost thou thus weep the death of Summer fair? Funereal, truly, is thy colour sad, And ever serves as symbol of despair!" "Ah, no! dear friend, remember yet one thing— That purple, too, is Majesty’s display; And ’t is the pleasure of our Winter king, That I present myself in meet array!" Tradukis Ben Elmy. MORDANTO MORDITA (Originale Verkita).Tiu ci okazis dum mia lernado ce la universitato. Bruno estis unu el miaj plej intimaj amikoj kaj ni ofte renkontis nin kun aliaj samideanoj ce la logejo de unu au alia por amika kartoludeto. En tiu ci okazo la renkontejo estis ce Bruno. Blanko, alia amiko, alvenis kun mi je la dirita horo, sed tie trovigis neniu. "Pendu" ni diris. Ni atendis longan tempon: Bruno ne venis. Ni do ekkolerigis, kaj deziris repagi al Bruno pro tiu ci malplezuro. "Kion ni faros?" "Malsagkaptilon!"[12] "Bonege!" Ni formovis la tablon en angulon de la cambro. Sur la tablo, per la helpo de kapkuseno[13] el la dormocambro, de kelkaj vestoj, kaj de la lamposfero[14] sur kiu ni figuris malbelegan vizajon, kaj en kiu ni enmetis kandeleton, ni konstruis terurigan kreitajon. Tiam ni atendis. Baldau ni audis la pasojn de la alproksimiganta Bruno, kaj ni retiris en la dormocambron. La pordo de la cambro malfermigis: Bruno eniris. Subite terurplena kriego surdigis niajn orelojn. Nia mizera amiko enfalis preskau senmove en sian segegon, nur murmurante—"Mi gin vidis! Mi gin vidis! Mi estas viro mortonta!" Tiu ci rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kauzi tian malfelicecon. Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide, rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la mano de la suferanto, rompigis sur la tapiso. Tre malrapide, el la disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis vidi la aperajon kiu ciam montras sin al membro de la familio Bruno, antau la subita morto de tiu persono. Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese. Mi do eliris por venigi kuraciston. Logante en la kolego, estis necese ke mi petu permeson de la kolegestro, car vespere je dirita horo la pordego fermigis por ke neniu povu senpermese eliri. La kolegestro, maljuna sinjoro, bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera kaj solenvizaga, auskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la deziratan permeson, samtempe dirante—"Estas granda malfeliceco, granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni cu mi povos ion fari." Car la kolegestro tre malofte vizitis la logejon de koleganoj, tiu ci propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la kuraciston, kaj sekvis la estron al la logejo de Bruno. Enirante en la cambron ni trovis Brunon ankorau flegatan de Blanko, sajne neniel plibonigitan. La vizitanto neatendita, klinante sin super la junulo diris amindavoce—"Mia kara Bruno, mi tre bedauras au...." Kvazau elektrigita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn elkriante per la plej sana voco—"Pardonu al mi, Sinjoro, tute senintence mi petolis[15] antau vi." Unue iom enuata, sed baldau komprenante la sercon, nia bona estro trankvile diris—"H—m! Belega ekzemplo de ‘Mordanto mordita’. Bonan Nokton, Sinjoroj, bonan nokton." Tiel parolinte li ridetante foriris. Paul Mathews, Esperantisto 7799. FOOTNOTES:[12] Booby-trap. [13] Pillow. [14] Lamp globe. [15] Played the fool. Almozulo: Donu al mi pencon, Sinjorino! Sinjorino: Cu vi ne povas trovi laboradon! Almozulo: Ne, mia metio estas senutila al la nuna tempo. Sinjorino: Kial? Kion vi faras? Almozulo: Mi forsovelas negon de pavimo. G.C.L. LA TRI AMIKOJ.Konfidu je nenia amiko ne pruvinte lin. Ce la festena tablo ni trovas pli multajn ol ce la pordo de la malliberejo.[16] Homo havas tri amikojn; du el ili li multege amis, la tria estis al li indiferenta, kvankam tiu ci estis la plej sincera el ciuj. En tago li devis aperi antau la jugisto car li estis grave sed maljuste kulpigita. "Kiu el vi," li diris, "venos kun mi por atesti por mi, car mi estas grave kulpigita kaj la rego kolerigis?" La unua el liaj amikoj tuj diris ke, pro aliaj aferoj, li ne povus iri kun li. La dua akompanis lin gis la pordo de la jugejo, tiam li iris returnen pro timo de la kolera jugisto. Sed la tria, al kiu li malplej konfidis, eniris, paroladis por li kaj atestis tiel goje pri lia senkulpo, ke la jugisto liberigis lin.—— Homo posedas tri amikojn en tiu ci mondo. Kiel li kondutos je la horo de la morto, kiam Dio vokos lin antau sian jugejon? Mono, lia plej bona amiko, forlasos lin unue. Liaj parencoj akompanos lin gis la pordo de la tombo, kaj tiam returnos domen. La tria, kiun li ofte forgesis dum la vivo estas liaj Bonagoj. Nur tiuj ci akompanos lin gis la trono de la Jugisto. Ili antauiros, parolos, kaj trovos por li kompaton kaj pardonon. Elise Bauer. FOOTNOTE:[16] Prison. LEGENDO PRI LA VIRO EN LA LUNO.Antau multe da jaroj je Dimanco, viro iris en arbaron por kolekti lignon. Li kunigis gin, kaj, portis gin domen. Li renkontis belan viron, dimance vestitan, kiu estis ironta al pregejo. Li haltis, ekparolis al la lignoportanto kaj diris "Cu vi scias ke sur la tero hodiau estas Dimanco, kiam Dio ripozis, kreinte la mondon, ciujn bestojn kaj la homaron? Cu vi ne scias ke estas skribite en la tria komando Sanktigu la Dimancon?" Sed la viro estis korhardigita kaj respondis "Dimanco tera au Lundo ciela, kion faras tio al mi?" La bela viro, kiu estis Dio mem, respondis "Portu do eterne vian brancaron. Kaj tial ke Dimanco sur la tero sajnas al vi esti senvalora, havu do eternan Lundon en la Luno kaj staru ciam tie kiel timiginta ekzemplo por ciuj kiuj malsanktigas la Dimancon per laboro." De tiu tempo la viro kun la brancaro staras en la Luno, kaj eble starados tie eterne. Elise Bauer. PRAKTIKA UZO DE ESPERANTO.Antau iaj semajnoj aperis artikolo en la Daily Mail kie oni skribis ke Japananoj trovis ke, se ili mangadis nur rizon, gi produktis hidropsion, sed se ili miksis hordeon kun la rizo la malsano ne okazis. Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante cu gi estis akurata. Mi ricevis la sekvantan respondon—"La malsano okaza estas ne la hidropsio sed beriberi au elefantiasio. La rizo sole ne kauzas tion: La malriculoj, la kampanoj, ankau suferas je tiu malsano kvankam ili ne ofte mangas rizon; eble nur unu au du foje dum monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankorau konata, sed la mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankau la aero de la patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata cambro havas ofte tiun malsanon. Unu au du monatoj en la patralando estas suficaj por kuraci gin." (Espo. 7383). Esperantisto 8105. Kara Sinjoro, La unua numero de via tre laudinda gazeto ne sole donis al mi grandan plezuron sed ankau portis benon al ciuj de tiu ci loko; car, jus ce la momento de gia alveno, komencis la pluvo de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al giaj bone presitaj pagoj. Certe ciuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore por via kuraga kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedauras ke mi mem donis malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas ce ni Kariofilojn.[17] Mi devis esti skribinta diantojn,[18] car la kariofilo,[17] kreskajo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie ci. Kvankam mi estas nemetiista[19] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por "cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ... Jen mia konfeso kaj senkulpigo! Nun mi almenau ellernis tre multe pri la kariofila[17] natur-scienco, uzado, kaj komerco; kaj mi mirigas legante ke Anglujo enportas ciujare ¼ milion funtojn[20] da tiu drogo. Certe ciuj ne estas uzitaj por bongastigi niajn pomtortojn![21] Kun sinceraj gratuloj, Via fidele, C. Bicknell. FOOTNOTES:[17] Cloves. [18] Carnations. [19] Amateur. [20] Pounds. [21] Apple tarts. LA SONO DE VOCO.(Telefona Okazo.) (de G. S. WEBSTER, eltirita el "TAT," tradukita de JOHN ELLIS.) S-INO JUNEDZO. S-O JUNEDZO. VOCO. [SCENO.—Mangocambro ce Gesinjoroj Junedzo. La telefono estas fiksita sur skribtablo.] S-ino Junedzo (alparolante al katido, dume si cirkauligas banton[22] cirkau gia kolo[23]).—Nu[24], katideto, mi miras kion mia Ricjo faras. Mi esperas ke li ne aliris al malplacega cevalkura konkurso—mi ne kredas ke li sin okupas tiamaniere dum lia libera tempo—malgrau la duonesprimajoj[25] de Klaro Paseo, sed—. Bone, mi jam alvokis lin telefone nur sepfoje hodiau, kaj li mem respondis al mi ciufoje; tial cio necese estas tute gusta. (Sidigas la katidon sur kuseno) Nu, kion fari? Estas tro varme por eliri kaj vizitadi. Mi jam parolis kun la servistinoj pri iliaj kulpetoj, sufice je unu tago. Mi kudris butonon sur la ganto de Ricjo, kaj mi jam skribis dudek-sep pagojn al la patrineto. Ho! Mi devas alvoki Ricjon denove; li kutimas audi mian vocon almenau okfoje en ciu tago. Kara knabo! Li pensos ke mi cesis ami lin, au ian similan terurajon! (Aliras al la telefono kaj sonorigas) "N-on 2,337 Junedzo, mi petas." (Post momento, si audas respondon.) S-ino J. (en ’fonon).—Jes, cu vi ce-estas? Voco.—Kompreneble, Karulineto! S-ino J.—Kiu estas tie? Voco.—Kies voco sonas, cu vi pensas? S-ino J.—Tio estas simila je la voco de mia propra edzeto. Voco.—Tia mi estas, Kara Mia!—Via vera, sola, propra Ricjo. S-ino J—Cu vi maltrankviligas kaj pensadas ke mi ne estas alvokonta al vi denove, Plejkara? Voco.—Jes; mi ja terure maltrankviligis pri tio, Koro Mia. S-ino J.—Kion vi faras? Voco.—Mi tre laboradas, kaj multe pripensadas pri mia propra edzineto. (En tiu ci momento, persono largasultra, festatempe vestita, mallaute malfermas la pordon. Li staras senmove, kaj rigardas S-inon J., ridete sed silente.) S-ino J. (en ’fonon).—Mi sentadis tre forlasite la tutan tagon longe. Voco.—Kompatinda knabineto! Baldau mi revenos, carmanta mia. S-ino J.—Mi skribis dudek-sep pagojn al la patrineto. Voco.—Cu efektive? La kara maljuna sinjorino! Mi esperas ke vi sendis al si la esprimon de mia amo. S-ino J.—Ha! Nu, mi satas[26] auskulti vin kiam vi parolas tiel pri la patrineto. Penu ciam paroli tiamaniere pri si kiam vi estas hejme. (La persono apud la pordo sajnas malkontente, kaj ial iom ekscitate.) Voco.—Mi promesas, Amatino Mia. S-ino J.—Mi ja pensas ke vi povus arangi ke vi venos hejmen frue hodiau, Ricjo, por festi la trian monaton de nia edzeco. (La persono subite timigas, kaj provas forsteli mallaute for de la cambro, senvidite.) Voco.—Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre okupataj ce la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (la persono piedfrapas senintence la katidon—la katido blekas ... kaj S-ino J. cirkaurigardas antaue ol la persono povas atingi la pordon—si lasas fali la audilon telefonan, rapidas al li, kaj kaptas lin sovage per lia brako.) S-ino J. (kun milo[27] da vulkanoj[28] je sia voco)—RICJO!! RICARDO!!! S-o J. (provas gajete sajni kuraga).—Nu, Kara Mia, cu vi gojas min revidi? S-ino J. (trenas lin al la telefono).—Venu tien-ci. (Si tenas la audilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la telefonon si mem). S-ino J. (en la ’fonon).—Kaj kiu vi diris ke vi estas? Voco.—Efektive, cu vi forgesis tiel baldau? Via propra Ricjo. S-o J.—Sed, pendigu! ... (S-ino J. metas sian manon sur lian buson). S-ino J.—Kaj kion vi diris ke vi faris? Voco (ripetas malrapide kaj tre klare).—Ke mi tre laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto. S-o J. (li mem provanta alvoki per la telefono).—Silentigu, malsagulo! Cu vi ne scias.... (S-ino J. cesigas lin kiel antaue.) S-ino J. (en la ’fonon).—Ni finigos tiun-ci konversacion car S-o Junedzo, kiu estas apud mi, lacigas iom auskultante lian propran imagan vocon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por atesti kiam mi procesos por ricevi jugan disigon.[29] Voco.—U—u—ho! u—u—(S-ino J. sonorigas por cesigi la elektran komunikadon; sin turnas al S-o J., kies vizago grade igas fraga-tomata-sun-mallevigan specon de koloro). S-ino J. (per nordpolusa[30] voco).—Havu la bonecon klarigi—se eble vi povas. S-o J. (gajete).—Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas, karesinda mia, vi havas tre dolcan kutimeton, alvokante min ce la oficejo ciuhore, kaj car mi—u—ne estas—u—ciam tie.... S-ino J.—Estante ce cevalkuraj konkursoj, eble? S-o J. (kuragege).—Jes, estante ce cevalkuraj konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperajon hierau, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, daurigante ... car mi ne ciam estas ce la oficejo, mi pensis ke vi koler ... u ... maltrankviligus se mi ne respondus ciufoje kiam vi sonorigus por mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia cefkomizo, kiu estas iom da ventroparolanto, imitu mian vocon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi forestus, kaj la malsagulo nesciis ke mi jam venis hejmen frue hodiau—tial—Ho! pardonu min, Mimio! S-ino J. (frostatone).—Neniam! (surlevigante la katidon) Venu kun mi, katideto, ni ambau estas trompigitaj. Ne pensu ni plu pri tio! Ni reiros al la patrineto, kaj ... (lasas larmon fali sur la dorson de la katido). Sed (sin turnante al S-o J.) permesu al mi por diri al vi, Sinjoro ke—(telefona sonorileto tintas) Ha! la ’fono denove! (S-o J. saltas antauen kvazau li volis respondi—S-ino J. malhelpas lin) Pardonu min, nun estas mia vico por falsi la telefonon, mi kredas. Eble estus ec pli interesa afero, se mi provus ventroparolan aktorajon (aliras al la telefono kaj respondas per rauka, vira voco) jes, kiu estas tie? Voco.—Ho! Maljunulo! Cu tiu estas vi? S-ino J. (same kiel antaue).—Ne,—U—tio estas, jes. Voco.—Nu, nur unu vorto pri tiu diamanta cirkaukolo, kiun vi petis ke mi elektu por via edzino. Vi diris ke via vetgajno estis cent-deko da livroj; nu, car vi volas aldoni plue dekon, mi povas ricevi jus tion, kion vi bezonas, pendajon ankau, po cent-dudek livroj. Cu tio vin satas? S-ino J. (per malforta voceto).—Ricjo, cu vi volus veni kaj respondi al tiu-ci, mi petas? (Li aliras al la telefono, kaj post aranginte la aferon, sonorigas por cesigi la komunikadon, kaj sin turnas al S-ino J., kiu sidas sur la sofo, sia vizago en la pelto de la katido, kaj ploras iom). S-o J. (alstrecante liajn brakojn).—Mimio! S-ino J. (lasas fali la katidon).—Ho! Ho! (Sur lian bruston) Ho! Ricjo!! (La katido goje murmuras.) FOOTNOTES:[22] A knot of ribbon. [23] Neck. [24] Well! [25] Half statement. [26] Like. [27] A thousand. [28] Volcanoes. [29] Separation. [30] Northpolar. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. No. 3. January, 1904. THE |
Page | |
---|---|
Editor’s Notes | 33-35 |
Radium (Sir William Ramsay) | 36-37 |
Two Fables (Esperantist 6266) | 37 |
Nursery Rhymes (Ben Elmy) | 37 |
A Terrible Night (Edward Metcalfe, M. A.) | 38-39 |
The Tempest, continued from pages 5 and 21 (translated by A. Motteau) | 40 |
Casabianca (translated by Clarence Bicknell) | 41 |
Evening (Carlo Bourlet) | 41 |
Comrades in Other Lands | 42 |
The Antiquity of the Sphinx (Ben Elmy) | 43 |
A True Tale (Esperantist 4686) | 44 |
Benjamin Franklin’s Whistle ("Kabe") | 44 |
The Dream-Doctor (Esperantist 8379) | 44 |
Correspondence Notes | 45 |
Various Items of Interest | 46 |
Synopsis of The Grammar | 47-48 |
FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at
- BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq.,
Norwood, St. Swithin’s Road. - DUBLIN, C. Fournier, Esq.,
Celtic Association, St. Stephen’s Green. - EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A.,
2, Spence Street. - GLASGOW, J. Hunter, Esq.,
138, Darnley Street, Pollokshields. - HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq.,
13, Birkly Hall Road. - KEIGHLEY, J. Ellis, Esq.,
Compton Buildings, Bow Street. - LONDON, H. Bolingbroke Mudie,
41, Outer Temple, W.C. - NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq.,
3, Cotfield Terrace, Gateshead. - PLYMOUTH, J.A. Thill, Esq.,
6, Barton Crescent, Mannamead. - PORTSMOUTH, Dr. Greenwood,
21, St. George’s Square. - SURBITON, P. Howard, Esq.,
The Bungalow, Crane’s Park. - TYNESIDE, A. Davidson, Esq.,
26, Park Crescent, N. Shields.
N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
To Interest Your Friends,
Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.
LINGVO INTERNACIA,
A Monthly Gazette entirely in Esperanto. Edited by M. Paul Fruictier.
Annual Subscription, 3/6. With Literary Supplement. 5/6.
Send to the Librarian, Esperanto Club.
Single Numbers, 4d.
Waterman’s IDEAL Fountain Pen
THE RIGHT WRITING PEN.
Does Not
Leak.
Does Not
Blot.
Does Not
Spurt.
The Right Pen and the Wrong Pen
are two different things. Waterman’s Ideal Fountain Pen is the right pen. It is right in every way. It is right in every section. You get a nib just right, to suit your hand. It is always there, and you get so used to it, no other pen is right. The ink supply is right—no leaking or blotting, no spurting or smudging. The writing is right. There are no sudden stops. The pen always keeps right on.
WATERMAN’S IDEAL—
The Pen that is just right every way.
Of Stationers, Jewellers, &c, from 10/6. In Silver and Gold for Presentation. Send for Illustrated Brochure, post free from
L. & C. Hardtmuth.
12 GOLDEN LANE, LONDON. E.C.