The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
N.B. N.B. Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. 25. [Vol. II., No. 11.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. NOVEMBRO, 1905. LETERO DE Dro ZAMENHOF AL Sro SCHNEEBERGER PRI LA DUA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SVISUJO, 1906.Kara Sinjoro,—Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la Svisaj Esperantistoj decidis inviti la 2an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neutrala lando en la tuta Europo, estas la plej bona loko por kongreso neutrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ciuj Esperantistoj sentos sin bonege. Mi ec antauvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo farigos la natura konstanta centro de la tuta Esperantistaro. Mi persone ne povas nun decidi, car la decidado pri la kongreso apartenas nun al la "Komitato de Organizado" elektita en la unua kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontrau Svisujo kaj akceptos la inviton de la Svisoj kun plej granda plezuro kaj danko. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj faros cion kion ili povas, por bonege prepari la kongreson kaj fari el gi imponantan grandiozan manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la Esperantistoj partoprenos ankau miloj da ne-Esperantistoj, kiuj venos kiel gastoj sercantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj Esperantigitaj. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi cion kiel eble plej bone, plej majeste kaj plej frue. Kompreneble, la Svisaj Esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la "Provizora Komitato de Organizado." Ili devas ankau peti konsilojn de Sro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton. Car la plej grava celo de niaj kongresoj estas la propagando, tial lau mia opinio la afero nepre devas esti arangita tiamaniere, ke en ciuj kunvenoj kaj solenoj krom la Esperantistoj povu partopreni ankau kiel eble plej multe da ne-Esperantistoj (kompreneble ne kiel membroj de nia familio, sed nur kiel gastoj, por difinita pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la "Provizora Komitato de Organizado." La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ciuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6–8 semajnojn antau la kongreso. Via, Varsovio, 2. 10. 05. N.B.—"Private ni audis, ke Dro Zamenhof ne sole venos al la kongreso, sed proponos tie tre gravan aferon, pri kiu li revis en la dauro de tre multaj jaroj kaj kiu, malgrau sia granda graveco elvokos tamen nenian disputadon, car gi konsistos nur en la kreado de aparta sekcio, al kiu ciu Esperantisto povos aligi au ne aligi lau sia propra bontrovo." ORIENTAJ MEMORAJOJ.Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon. En Japanujo, oni diras, "Ne parolu la vorton, ‘belega,’ ne vidinte ‘Nikko’n’": kiu ja estas vera! "Nikko" certe estas paradizo de pejzago Japana: la vilago sidas preskau cent mejlojn de "Tokio," sesdek per vagonaro, kaj dudek per vojo, tra la fama aleo de "Cryptomeria" arboj. La propra vilago ja ne estas granda, sed estas la cirkaua arego da temploj, antikvaj, multekostaj, kaj speciale sanktaj. Vi rimarkos la rugan ponton trans la rivero de "Daiyagawa" trans kiu neniu, escepte Lia Mosto Imperia, havas la rajton pasi. La bela Lago de "Chiuzenji," sidante 4375 futoj da alteco super la marnivelo, kaj cirkauita de altaj montpintoj da ok—kaj naumil futoj, estas atingebla por pied-irantoj. La laga suprajo estas longa po ok mejloj, kaj larga po tri. Salmoj kaj trutoj trovigas en giaj akvoj, kapteblaj per reto pli ol per hoko. Sur la vojiro, vi pasas la 350-futa akvofalo de "Kegon-no-Taki." Apude trovigas la sanigaj sulfursprucoj de "Yumoto." Tamen, el ciuj tiuj lokoj jam vizititaj la plej satita estas "Miyanoshita" monteta saniga vilago, atingebla de "Yokohama": 31 mejlojn per relo, kaj poste marsante, au portate supren. Hoteloj bonege mastrumataj per Japanoj estas multaj kaj tre favoritaj de vizitantoj: la kuirado estas lau la Franca modo: la aero estas gojiga kaj saniga: kaj trovigas multe da banoj de ambau natura varma kaj malvarma akvo, alkondukataj per bambuaj tuboj de "Ojigoku." Cirkaue trovigas ekskursoj suficaj por vi dum du semajnoj au ec pli. Kiam vi intencas iri iom malproksime, memoru ciam kunpreni gvidon: alie, kredeble vi trovigus dangere konfuzata, precipe en nevizitaditaj lokoj. La cefa apuda vidajo estas tiu de la bolantaj sulfursprucoj de "Ojigoku," vojirante al la Lago de "Hakone": oni bezonas pasi tre singardeme: malmulto estas inter viaj pied-plandoj kaj la bolantaj akvoj malsupre: vaporo cie levigas cirkaue: la vidajo do estas stranga kaj vere mistera. Ce la vilago de "Atami" malsupre sur marbordo, trovigas unu "Gejzir," simila al tiuj kiuj oni rimarkas en Islando. De la alta mont-kolo de "Otome toge" belegaj vidoj estas troveblaj de la ciam mirinda konuso de Fuji. Longe marsinte, tre placas reveni Hotelon por varma bano, kaj kviete ripozi antau vespermango. Printempe, cerizarbaroj estas gloraj kun nega florajo: produktante neniun frukton, la Japanoj ilin kreskigas nur por la plezuro de ilin rigardi. Autune, la folioj de "Acer"-arbaroj belege farigas flavaj kaj purpuraj kaj karminaj. Kiel Hinoj, la Japanoj uzadas tian sterkon por nutri siajn kampojn kia farigas ilin tre malplacaj por pasantoj. La pli malriculoj, kiuj ne povas ec sin doni ofte la lukson de bano aperas kontraste malpuraj, precipe la infanoj. La arbaroj estas rimarkinde malplenaj de birdoj kaj bestoj; ni diras "Adiau" al Miyanoshita tre bedaure. Kioto estas granda loko por artfabrikajejoj: gis kiam oni vidas la klopodon kaj tempon necesajn por fabriki la "CloisonnÉ," k.t.p., oni mankos formigi ideon nek pri modelo de ilia boneco, nek de ilia valoro. De tie ci vi povas viziti la Lagego de "Biwa": kaj la trairo de la akvorapidajoj de "Katsura" estas spertajo rimarkinda; la novajo kaj ekscitigo vojagante tra oftaj serioj de stonegplenaj kaj bolantaj akvegoj estas memorindaj: la boatoj estas tre maldikaj, kaj la malplej granda eraro vin pensigas ke vi iras guste al detruigo! tamen malfelicoj oni diras estas maloftaj. La pejzago tra tiuj river-valegoj estas vera kalejdoskopo de natura beleco. La plej belaj kaj bonevestitaj "Geisha" virinoj trovigas en Kioto: sed Orientaj dancoj kaj muziko nepre ne estas interesaj por Europanaj okuloj kaj oreloj. La Japanoj, tiel ni ciuj scias, estas grandamantoj de fizika beleco: ce vojaj kurbigoj kie trovigas belaj vidoj, vi preskau ciam vidos bastonetojn, enmetitajn tere, portantajn paperetojn, sur kiuj estas skribitaj de pasantoj poetaj kaj imagaj versetoj. Ili estas lertaj gardenistoj, precipe je miniaturaj gardenoj: ili farigis adeptoj por malgrandigi arbojn, kaj krei monstrajojn el la oraj karpfisoj: ankau por formigi artan pejzagon de stonetajoj, akvofaletoj, lagetoj, pontetoj, k.t.p. Ni mankis renkonti la rimarkindajn antikvajn gentojn, la "AÏnus." "Nagasaki" estas nia forira haveno, reirante al Hindujo. La fjordo, ce kies supro sidas la urbo, estas bela. Treege bedaurinde ni ne plu vidis la "Pappenberg" insulon ce la horizonto, sciante ke kun gi fine velkis de niaj okuloj la placa lando de Japanujo. Kaj, tiamaniere, kiel diras mallonge Samuel Pepys, hejmen: kaj ree labori ce Hindujo. Generale, la Japanoj estas bonegaj kuiristoj lau Franca modelo: sia propra nutrajo ne konvenas al Europanaj gustoj: oni ne mangas kun tranciloj kaj forkoj, sed kun "lignetoj" kiel Hinoj. Ili estas tre sobraj: tre puraj ce siaj domoj: kaj ciam atendas ke vizitantoj forprenu siajn suojn enirante la domon. Ne trovigas meblaro: nek litoj, nek tualettabloj. Fenestroj kaj pordoj estas nur kadroj papere strecitaj. Neniam oni koleras, nek blasfemas: sed ciam kulturas gentilecon. Alilandanoj ordinare devas pagi cion duoble kaj trioble pli ol patrujanoj. Anglaj cashundoj baldau mortas por internaj vermoj, supozeble trinkinte akvon de rizkampoj. Nune, Japanoj felice uzadas Romajn literojn por presi kaj skribi, anstatau Hinajn: ili ne elparolas la literon "l," kaj Hinoj ne elparolas "r": tamen en Korea, oni ambau uzadas. Japanaj vizagoj gis nun ne plene montras sekvojn de edukado kaj gentileco: sed sendube tiu ci rezultos post iom da tempo. Mi mem rimarkis kio povas deveni de prudenta penado tiun direkton: Marton, 1871, mi alestis en Parizo, kaj vidis ducentmilojn da Germanaj soldatoj marsi sub la "Arc de Triomphe": antau ne longe, mi estis, pasinte 33 jaroj, unu plena generacio, ce la Ekspozicio de DÜsseldorf, ankau Cologne, k.t.p., kaj tiamaniere havis okazon rimarki la grandan plibonigon je fizika sintenado kaj mieno de la popularo Germana:—laudindan celon tre pliigata per la nuna lerta Imperiestro. Vera enigmo estas, kial nacio, nome tiel aferema kiel la nia, ne povas tion samon efektivigi! DUOBLA AKROSTIKO.Verkita de Clarence Bicknell. MI PER L’ UNUA FREMDOLANDOJN VIDAS; LA DUA MIN EN HOMAJN KOROJN GVIDAS.
N.B.—La unuaj literoj el la vortoj divenotaj alformas enmetitaj la vortojn de la akrostiko. La plej bona versigita solvo ricevos premion. Sendu la solvojn al Sro Clarence Bicknell, Bordighera, Italia. VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto III.).El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain. Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto. Sed sajnas esti kelkaj homoj kiuj pensas ke omnibusisto estas io inter ordinara servistino sensalajra, universala demandejo, kaj senpaga portisto de pakajoj. Jes, mi estas pacienca viro, kaj mi estas tiel volema fari komplezon al iu kiel iu al mi, sed estas limo kie homa naturo haltigas, tiel oni diras. La antauhierauan tagon, mi konatigis kun tro multe da tiu gento pri kiu mi aludas; ili venis en amaso. Unue estis maljunulino kiu postulis pinglon kaj demandis cu mi povas prunti unu al si. Mi eltiris pinglon el mia vesto kaj donis gin al si kun afabla rideto. Poste sinjoro demandis cu mi povas diri la korektan horon. Estis du publikaj horlogoj kontrau li, preskau mordantaj lin, sed mi supozas ke estis pli malkare enuigi min ol rigardi ilin. Mi diris al li la horon. Ne estis afabla rideto, sed mi sciigis lin, kaj ne ricevis dankon. Tiam knabo haltigis la omnibuson por demandi cu gi estas iranta kien li scias ke gi ne iras, kaj cu mi havas peceton da fadeno. Mi jus estis trankviliganta kiam dua maljunulino turmentis min. Tio kion si volis, mi imagas, estis kvieta hora interparolado, kaj si elektis min por la honoro car mi estis la plej oportuna. Si komencis demandante cu mi povas diri al si kiom da postmarkoj si devas meti sur ian benitan koverton kiun si tenis en la mano. Tamen, mi estis bonhumora kun si. Sed mi sciis ke la plej posta ricevos esprimon de mia opinio. Tiu ci estis junulino. Si estis bela, si estis bone vestita, kaj mi imagis ke si estis pura; sed si estis la speco da malsagulino kiu turmentas miajn nervojn. Si diris kun malsaga ekrido, "Ho! cu vi povas sciigi min, Sro Omnibusisto, se la pelto iam malaperas de viaj cevaloj?" "Mi ne havas cevalojn," mi respondis. "Mi signifas la cevalojn de tiu ci omnibuso," si diris. "Ho," diris mi, "ili ne estas miaj; ili apartenas al la Kompanio." "Kaj cu la pelto iam malaperas?" "Ne," mi diris, "car ili ne havas pelton; cevaloj havas haron; de tio la vorto—cevalharo." "Kaj kion vi farus se la haro malaperas?" si demandis. "Mi farus nenion," mi diris. "Ne ec se gi malaperas tre rapide?" diris si. "Ne," diris mi, "ne ec se la cevaloj farigas tiel senharaj kiel mia mano, car ne estus mia afero." "Mi bedauras sciigi tion," si diris, "car mi volis demandi al vi pri mia katido kiu——." "Sufice, fraulino," mi ekdiris, "sufice. Oni imagas ke mi estas fadenujo, kaj postoficejo, kaj tualetejo por sinjorinoj, k.t.p., sed mi blindu, se mi estos imagata hospitalo por malsanaj katoj! Ne, estas limo, kaj via piedo estas sur gi." "Ho, vi estas malagrabla!" diris si. Cu ili ne estas mirindaj kreitajoj? Kaj kiam okazas oportuno gajni ion, ili povas alteni sin. Ian tagon, viro donis al mi malgrandan fremdan moneron, havantan la sajnon de argento, kio gi ne estis, kaj ne malsimila je la ordinara sespenco. Gi havis trueton kaj tiu ci donis al mi penson. Mi metis najleton tra la trueto, kaj kunigis la moneron al la omnibusa planko. Kaj nun, mi pensis, ni vidos tion kion ni vidos. Unue, maljunulo eniris, ekrigardis la moneron, cirkauobservis sajne virteme, kaj komencis zumi. Tiam li observis min, sed mi sajnis ne vidi lin. Malrapide li movigis sian piedon super la moneron, kaj kurbigis por kunligi sian botfadenon. Mi vidis lin sercantan tie, klopodantan levi la moneron; tiam li lasis gin kaj residigis. Post momento, li eliris. Antau ol mi finis ridegon, du sinjorinoj eniris. Ambau el ili vidis la moneron kaj tusetas unu la alian. Baldau unu el ili kurbigis por levi gin. Mi haltigis sin. "Pardonu min," mi diris, "sed kion vi faras?" "Eklevonta sespencon kiun mi faligis iom antaue," diris si, tute kurage. "Pardonu min," diris mi; "cu vi estas certa ke tio estas gi?" "Kompreneble, jes," diris si. "Mi mem vidis sin faligantan gin," diris la alia sinjorino, "kaj mi vidis gin rulantan tien. Tial ne penu preteksti ke gi estas via, Sro Omnibusisto." "Certe ne," diris mi. "Se gi estas sia, si levu gin. Mi nur demandas car mi neniam vidis sin faligantan ion." Tiam si penadis levi gin, kaj la komedio komencis. "Gi eble gluigas al io," si diris. "Jes," diris mi, "gi estas gluata per najleto tra la mezo. Sendube vi faligis la martelon kaj najleton samtempe kiam vi faligis la sespencon—sed "Nu," diris unu el ili, "mi raportos vin pro insultemeco." "Raportu min," mi diris. "Kaj estas la lasta tempo ke ni rajdos en tiu ci omnibuso," diris la alia. "Nu, tio estas grava afero por la Kompanio," diris mi. "Sed, tamen, estas kelkaj personoj en Londono krom vi, kaj mi pensas ke ni povos progresi iel sen via favoro." Nu, pensu pri tio—du sajne respektindaj, bele vestitaj sinjorinoj, kaj ambau el ili mensogantaj kiel soldatoj por po tri pencoj! Por pasigi la enuigon de ciutaga laborado, mi ne pensas ke mi iam trovis ion pli bonan ol la monero najlita al la omnibuso planko. Sed post duonhoro, mi eltiris gin. Mi pripensis, iom pli da tio kaj mi ne konfidos al mia patrino du pencojn por alporti al mi bieron sur mia mortlito. Ian tagon, mi memoras ke dum mi atendis en la "Circus," sinjorino kun hundo volis eniri la omnibuson. "Gi estas tute sendangerema," si diris. Je tiu momento, sia hundo atakis mian kruron. "Tio estas nur gia ludeto," si diris. "Ne grave, sinjorino," mi rimarkis, piedfrapante la hundon en apudan straton, "same tio ci estas mia goja koreco. Kaj mi esperas ke via hundo akceptos tion lau la intenco." Si volis daurigi la argumenton, kaj la hundo ankau, sed ni formovis. La policanoj ne satas la senmovadon. Sed ne imagu ke mi volas ataki la belan sekson. Tute ne; se virinoj ne ekzistas, ni ne estus tie ci. Estas bonaj kaj malbonaj—simile viroj, kaj la sola malsimileco estas ke la virinoj estas malpli facile kompreneblaj. Nature, estas la plej malbonaj kiujn oni plej longe memoras. GAKO.Verajo, rakontata de E.W. La autorino rizervas ciajn rajtojn. Mi estis ce bo-onklo kaj onklino kiuj filigis unu el miaj fratoj kaj amis ciujn siajn genevojn. Ni ilin amis, precipe la edzinon, kaj ciu el ni pasigis jare kelke da semajnoj en ilia granda gastama domo. Tiu ci staris sur la deklivo de iom longa montetaro, gia antaua parto havis nur du etagojn, kies fenestroj rigardis la cefvojon kaj la supron de la monteto; gia posta flanko havis malsupre trian etagon, kaj videgon trans longa bela gardeno, sur larga fertila platlando. La tuta gardeno kusis sur la monteto kaj preskau tute estis kampara, car inter gi kaj la najbaroj staris muroj kune kun altaj arboj kaj arbetoj; somere gi estas tute nevidebla krom el giaj propraj fenestroj. Niaj geonkloj havis multajn dorlotojn, hundon, katon, katidojn, grandan blankan kokatuon, kolombojn kun iliaj idoj, kanariojn flavajn kaj verdajn, dormuson, sciuron kaj erinacon. Tiujn ci estajojn mi konis, kaj pli malpli mi ilin ametis, sed jus antau la vizito pri kiu mi skribas, alvenas nova gasto pri kiu oni al mi rakontis nenion bonan. Gako estis acetita de mia onklino de krueloj knaboj, kiuj, rompigintaj gian flugilon per stonbatoj, lin kaptis. Ce si, Gako unue estis malgoja sed pacema, poste li ja amis la bonfareman mastron, toleris la mastrinon kaj la kuiristinon, kaj neobservis la geservistojn kaj malamis au malestimis ciujn aliajn, homojn kaj bestojn. Estis ja mirinde ke unu sola birdo povu elpensi tiom da rimedoj diversaj por turmenti siajn kunkreitojn. Ciumatene li ciam staris, kasata per folioj, sur branco de arbeto apud la flankpordo al kiu la vilaganoj alportis korbojn da viando, fisoj, kortbirdaro, legumoj, butero, kremfromagoj kaj fruktoj. Tial ke estis en la urbeto nur unu butiketo, oni acetis kaj pagis preskau cion ce tiu ci pordo. Malbona afero por la senzorga komercisto, kiu cesis rigardi sian korbon! Car en unu minuto gia enhavo malgrandigis, vundigis, dispecigis au kovrigis de koto. Se veturilo starus antau la pordego, au se rajdanto tie lasus cevalon, Gako sin trovas bekfrapante la piedojn de la besto, au sur gia kapo, akre pikante la internon de giaj molaj oreloj, au eltirante giajn kolharojn. La gardenisto ofte plendadis ke la diableto lin sekvis horon post horo, kun la sola celo vidi en kia maniero plej malhelpi lian laboron. Kiam li revenis de sia meztagmango, ofte li trovis elteratajn la bulbojn kiujn li jus antaue enterigis, kaj la semojn disjetitajn. Li tamen neniam povis tre kolerigi kontrau tiel lerta friponeto. Gako ne pardonis mem al la geinfanoj kiuj, Poste Gako ciam malliberigis matene dum kelkaj horoj; tiu ci disciplino tamen ne plibonigis lian karakteron, sed li havis unu meriton, amon fidelan por la mastro, kies reciproka amo savis lin de ekzilo. Gakon mi ne satis; al mi la boneco sen inteligenteco estas almenau respektinda, sed spirito lerta unuiginta kun koro malmola min ciam repelas; ankau mi tute malamas bekbatojn kaj gratojn tial ke mi neniam min alproksimigis al li. Videble mia evito lin allogis. Kiam ajn mi promenis en la gardeno au fruktarbejo li min sekvis. Enfine mia onklino diris: "La birdeto deziras ke vi lin flatu, certe, vi ne gin timas." Mi hontis rifuzi, mi do min kurbigis, kaj plezure mi vidis la kapplumojn ekvertikaligi kaj la flugilojn goje flirti tiam, kiam mia mano tusetas la glatan nigran kapeton. De tiu momento ni farigis amikoj, iom poste li goje saltadis sur mian manon kaj permesis al mi lin altlevi kaj forporti kiam ajn kaj kien ajn mi volis. Mi guis tion car mi malsatas esti antipatia al ia kreito de Dio, kaj mi pasis kun li multe da belaj horoj. Vere mi ne aprobis liajn morojn, sed mi kredis povi instrui al li la honestecon la bonecon kaj eble ec la sindonemon. Unufoje mi diris: "Pensu, kara mia eto pri via vivo estinta, estanta kaj estonta. Vi estis suferanto senhelpa, inter la manoj de knaboj senpensaj, sensentaj. Vi estas iom felica nenion perdinta krom la amo de viaj kunvivantoj kaj la plenuzo de via dekstra flugilo. Vi havas ci tie almenau tri amikojn, la geonklojn kaj min. Vi estos ciam bone zorgata, en hejmo komforta, gaja, kaj sana. Forlasinte viajn krimetojn, iginte bonfarema kaj gentila kontrau ciuj tiel, kiel vi jam estis kontrau mi, vi estos tre felica, amata de ciuj, kiuj vin konos. Mi do vin petas, estu tiel bona, estiminda kaj honesta kiel vi estas lerta kaj amuziga, por ke vi farigu laudilo kaj honaro al la gemastroj kaj al mi." Gako sajnis kortusita per miaj paroloj, sin premante al mia brako kiu ripozis sur stona tablo li rigardis aminde kaj scivole en miajn okulojn. Mi lin kredis pentigintan, mi trompigis. Sed ankau li ne volis min trompigi, car li tute ne estis trompulo, eble pro manko de lingvo universala ni malkomprenis unu la duan. Apenau mi lin lasis, kiam li suprenrampis sur la tegmenton de la kolombejo kie perfortege frapante li furiozigis la virbirdojn kaj fortimigis iliajn gentilajn edzinojn el la nestoj. Du tagojn post tio, okazis la plej granda malbono el la tuto. Mi sidis en laubo, kaj Elfio belega hundo (kies haroj estis longaj kaj frizaj kaj kies oreloj estis longegaj) min vidis kaj goje kuris al mi! Vidante Gakon sur arboreto tre proksima al mia kapo, li metis siajn antaupiedojn sur miajn genuojn kaj riproce min rigardis kvazau aminde kaj humile min demandi: "Kiel ajn vi povas kuragigi tiun netaugulon? Vi scias ja ke li tute estas malbona." Mi respondis, "Nur troe mi tion scias, Karulo, sed ankau mi scias ke ni devas penadi per bonajoj plibonigi la malfeliculojn kiuj ne estas ankorau bonaj." Mi estus plu dirinta sed tiel subite ke mi apenau havis tempon kovri per unu mano la helbrunajn okulojn de Elfio kiam Gako jam staris sur lia kapo furioze gin batante per beko kaj flugilojn. Mi rapide forpusis la birdon kaj eniris kun la hundo en la domon. Mi decidis ke dum tri tagoj mi tute ne parolos al la kulpuleto, sed la duan matenon, sciigante ke li nenion mangis mi dolcigis kaj pardonis lin. Mi restis ankorau duon-monaton ce miaj geonkloj; tuttempe estis Gako tiel kvieta kaj gentila, ke mi kore min gratulis pri lia plibonigo, kredanta ke gi dauros kaj ke mi vidos miajn esperojn tute plenumigitajn. II. Kompreneble mi ricevis en ciu letero sciigon pri Gako: dum multaj tagoj post mia foriro li estis tre kvieta sed li farigis poste pli ol antaue petolema; li eniris mem en apudan gardenon kie li treege ofendis nejunan oficiron kies lakeo rakontis al servisto de mia bo-onklo tion, kion mi nun skribos. Multaj el la detaloj sajnas al mi nekredeblaj sed nesciante la veron mi skribas la tuton tiel kiel mi gin sciigis. La kolonelo, kiu estis dando kaj tre fiera pro sia grandeco kaj sia mieno, havis nur koroneton da grizharoj, zorge koloritaj brune; la verton de lia kapo kovris peruko bruna. Dum li sidis en laubo kune kun tri fraulinoj, Gako, nevidita malsupreniris el arbo, ekprenis la perukon kaj gin bekotenante flirtis longe la stoneta vojeto ne sin permesante kaptigi. La kolonelo tiel furiozigis pri la ekspozicio de sia duonsenhareco ke li ordonis al sia lakeo mortigi senprokraste la birdon. Tiu devigis sajne obei al sia Estro, sed antau ol serci pafilon li diris al gardenisto de miaj geonkloj, "Mi petas, diru al lia respektega Mosto ke li ne timu pro pafado; mi bone zorgos Gakon ne trafi." Supozeble la lerta friponeto sciis pri la kruela celo de sia milita malamiko kaj faris projekton revengan. Okazo baldau alvenis kaj li gin utiligis. Unu postmeztagon la sinjoro eliris rajdante kaj ne revenonte gis tiam kiam li sin vestos por granda adiaua vespermango al kiu li invitis siajn multajn gekonatojn. Lia fidata servisto profitis de lia longa foresto por viziti sian duonpatrinon kaj siajn naskitojn, antaue pretiginte cion, kion bezonos sia estro. Sur la lito kusis negblanka cemizo kies brusto diafanigis per pasamento, kaj trukudrajo, paro da travideblaj strumpetoj de blua silko, paro da dancsuetoj tre delikataj, kaj multekosta vesto brodita de argento kaj perloj. Sur tablo staris ujoj enhavantaj vasojn da pomadoj, pudroj, sapoj kaj kaloroj, por beligi vizagharojn kaj hauton. La servisto estis formovinta la orajn kovrilojn de ciuj tiuj ci ujoj, de multe da odorboteloj kaj mem de juvelujeto, por ke sia iom malpacienca estro povu preni rapide cion, kion li volos. En la vestejo li pretigis la banilon kaj cirkau trionon plenigis per akvo el kiu li aldonos akvon varmegan tiam kiam gi dizirigos. Alfine li eliris, slosis zorge la eksterajn pordojn de la du cambrojn, enposis la slosilojn kaj gaje formarsis al sia patradometo. Mizerulo! li sin gardis kontrau homa trudo sed tute ne pensis pri birdoj. La dormo cambro havis tri fenestrojn, el kiuj unu estas malferma; ekster gi kreskis brancetoj de arbo kies aliaj brancetoj tusis al la vestibla fenestro de la dua etago. Gako eble supreniris la stuparon, eliris tra unu fenestro kaj enirinte tra la dua sin trovis en la litcambro de la kolonelo. Certe estas ke oni lin vidis malsupreniri per la stuparo kiam li forlasis la domon. Reveninte post du horoj kaj tri kvaronoj la servisto alportis akvon bolantan por la bano. Gaje fajfante li malslosis pordon, subite audigis ekkrio kaj gemego. Unue li vidis sur skribtablo renversitan inkujon, kies enhavo estis nigriginta plumujon de elefantosto kaj veluran tablo-kovrilon. Ora ringosigelilo kaj du ebonaj plumingoj mankigis, sed pli malfrue trovigis en la banilo, kune kun dancsuo, vazkovriloj, multe da iloj da stalo utilaj por la sciensa kulturo de okulharoj, brovoj, vangharoj, dentoj kaj ungoj: plie, ceno de virinaj haroj kun pendajo de diamantoj en blua strumpeto multe sirita. Poste sin turninte al lito li vidis la cemizbruston tute cifitan kaj per inko makulitan. Sur la tualettablo estis la difektajo ankorau pli granda; multaj el la odorboteloj renversigis kies fluidajoj intermiksitaj kun pudroj multekoloraj, malpurigis la muslinon kaj paron da gantoj argentegrizaj. Multe da juveloj, nome, butonoj ringoj, medalionoj ricege cizitaj au emajlitaj, kaj antikvaj moneroj el oro mankis. Tiuj ci en la dauro de kelkaj tagoj trovigis sub mebloj en diversaj cambroj au substuparaj tapisoj. La servisto ne ankorau reordigis la duonon da la objektoj kiam tondris ce la pordego la frapo de lia estro. Bonsance tiu ci revenis tiel malfrue ke li ne havis (kiel rakontis la lakeo) ec sufice da tempo por blasfemi. Iu diris ke la lakeo guis la malpravajon de tiu tago almenau tiom kiom la faranto mem. Kompreneble Gako malliberigis gis la postmorgaua foriro de la kolonelo. Li tiam estinte liberigita paradadis fiera kiel ia venkinta heroo kaj oni lin rigardis kun admiro preskau egala, car lia kontrauulo tute ne estis idolo popola. Tempe li vivadis kviete, sed granda sango lin estis atendanta. Lau konsilo medicina miaj geonkloj decidis sin transloki en pli varman klimaton, kaj dum jaro vojagi. Tial ke ili devis disigi de siaj bestoj kaj birdoj. Gako donacigis al gardenistedzino, kies Jocjo, Manjo, Vicjo Sonjo kaj iliaj kvar pli junaj gefratoj lin treege deziris, ilia patro ciam estis bonfarema kontrau li, kaj ilia dometo staris malproksime de la cefvojo kaj de malbonaj knaboj: tial ke ni povus kredi ke nia Gako tie estos felica. III. Post proksimume tri jaroj mi trapasis la graflandon, kaj mi haltis tri tagojn ce antikvaj amikoj en la urbeto. La duan tagon mi marsis malsupren en la platlandon por vidi Gakon kaj liajn gemastrojn, sed ili ciuj forestis. La dometo staris apud arbeto en kiu la birdo ciutage restis multajn horojn; kelkafoje en la somero li ne revenis ec nokte hejmen. Tie li nun estis. La infanoj min brue kaj gaje bonvenigis kaj multe al mi rakontis pri la superhoma lerteco kaj amuzigeco de mia amiko, ilia birda kunludanto. Ili diris ke li sendube havas edzinon kaj idojn en la arbetajo, kaj ili atendas ke tiuj ci baldau venos al la dometo, por prezentigi al la familio. Dum nia parolado pri Gako alvenis la patrino, kiu tute certigis tion kion siaj gefiloj al mi rakontis pri lia plibonigo. "Vere estas ke li kelkfoje dissiras butonojn el kolumoj au manumoj, pendigitaj sur brancoj por sekigi, foje li enmetas sablerojn au polverojn en la buteron au fruktajon, ankau li tro amas tiri harojn kaj tordigi capon au buklojn. Malgrau tiuj ci esceptetoj," diris la aminda virino, "li estas tiel virta kiel ia Kristano, car ni ciuj havas niajn proprajn kulpojn." Tiam Manjo memorigis sian patrinon ke So D., maljuna fraulo, volis aceti Gakon po dek-kvin silingoj, granda prezo por monedo, kaj poste proponis livron, tamen sia patro rifuzis, dirante ke neniam, neniel li vendos la friponeton, ec ne po dekoble, ne po centoble la kosto nomita. Ankau sia praavo diris ke neniu devas tion vendi kion donace iu ricevis; plie li diris ke la ceestado de tia birdo alportas bonsancon al la hejmo, samtempe asekuranta gojan vivadon al ciuj la tieaj logantoj. Kaj tiel plu, denove, denove, en simpla boneco la honesta familio penadis trankviligi mian koron rilate al la felicecon de Gako kaj al la alta Kompreneble mi ne kredis ciun vorton el iliaj laudegoj, mi auskultis tamen plezure, kaj plezurege mi ensutis en la manetojn de la infanoj la enhavon de mia monujo, donacon de po ok pencoj, kiun ili goje ricevis kaj mi diris "adiau." Apenau alveninte al fino de la gardena plektobarilo mi subite audis ekkrion, "Ho! fraulino! jen estas Gako! revenu! revenu!" Mi rigardis, mi vidis mian amikon fiere saltantan de la arbeto al dometo. Mi vidis sed mi ne iris returnen. Mi estis jam malfrua, mi devis rapide marsi. Se li min vidus, se li min rekonus, vere la redisigo estus por ambau tre doloriga. Se, kontraue, li min forgesis.... Neniam mi revidis Gakon, nek la gardenistan familion. MEMORAJOJ PRI LA BULONJA KONGRESO.Clarence Bicknell. Tiun agrablan Dimancan posttagmezon, kiam ni ciuj iris al la Wimereux cevalkuradoj, mi renkontis, apenau alveninte, malnovan amikon, kiun mi ne estis vidinta de multaj jaroj. Li estis ciam viro gaja kaj sercema, kaj tuj mi ekvidis ke li estas neniel sangiginta. "Ho!" mi diris, "kia plezuro rerenkonti vin. Kiam vi alvenis? kial? kun kiu? Eble vi partoprenas je la ciusabata Angla ekskurso." "Jes," li respondis, "jes vere, ekskurso, car Vendredon mi finis mian kurson de Esperantaj lecionoj; tial nun mi mem estas eks—kurso." "Do vi estas Esperantisto," mi ekkriis. "Kompreneble," li diris, "kiel ciuj saguloj. Cu vi ne vidas mian steleton?" Sed, la cevalkurejo estis kovrata de steletoj, kiel la nokta cielo, kaj unu pli malpli ne diferencigis, gis tiu momento mi ne rimarkis gin. "Mi kore gratulas vin," mi diris. "Cu la cevalkuradoj vin interesas?" "Jes, sufice," li diris, "sed estas tre strange ke la hipodromo kusas sur la montetoj." "Kial?" mi demandis. "Car mi ciam pensis," li respondis, "ke oni neniam konstruis ilin sur la montetoj; vi sciis ke la bestoj kiuj kuras estas ciam ce-valoj." "Bone, bone," mi respondis, ridante; "mi memoras ke foje ni kune iris al Angla kurado, ne vere?" "Certe," li respondis, "kaj cevalo falis kaj sia kruro rompigis, au, kiel niaj Francaj amikoj diras, iom idiome, li rompis al si la kruron." "Jes," mi diris, "mizera besto; almenau li mem ne rompis sian kruron kiel diras, iomete idiomege niaj Anglaj amikoj, la malfelico okazis pro nezorgo de la rajdanto. Sed li ne povis partopreni poste ce la cevalkuradoj." "Necese," mia amiko respondis, "car li ne estis plu cevalo." "Mi ne komprenas," mi diris, "ne plu cevalo, kial? Li estis cevalo, kvankam lama." "Precize," li diris, "la cevalo kun rompiginta kruro farigas la-mulo, kaj mulo ne estas cevalo." "Sufice, sufice," mi ekkriis, "vi mem estas ciam serce-mulo! sed nun adiau. Ni nin revidos vespere, au kredeble morgau ce la balo." "Jes, ce la balo," li diris, "sed vi ne sercu min sur la planko de la salono! Mi estos supre en la balkono. Ni ne iros por danci sed por trovi konatojn, au konatigi kun nekonataj Esperantistoj; pro tio ni elektos la balkonon! Adiau gis morgau." Kaj ni disigis. KAUKAZO.El Puskin.—Tradukita de A. Nippa (Ivanino). Sub mi la Kaukazo. Mi sola staradas Sur negoj ce rando de la profundajo: La aglo, fluganta de stona altajo, Proksime de mi en aero nagadas. De tie mi vidas de fluoj naskigon, Unuan de negaj lavangoj movigon. Malsupre la nuboj, humile irantaj; Tra ili faladas la fontoj bruegaj, Sub ili la nudaj stonegoj grandegaj; Pli sube la musko, arbajoj rampantaj, Kaj poste la verdaj ombrplenaj arbaroj Kun cervoj saltantaj, pepanta birdaro. Kaj poste jam homoj en montoj nestigas, Kaj safoj sur montaj deklivoj rampadas, Kaj valon pastistoj malsupreniradas, Rapida rivero Aragvo vidigas; Rajdanton malrican per stonoj kasanta Kaj teren ludadas bruege gojanta. Gi ludas kaj bruas, la besto kaptata, La mangon el kago el fero vidanta, En vana malamo la bordon batanta, Lekanta stonegojn per ondo malsata.... Sed vane! nek mangon, nek gojon havadas Senvorte gin mutaj granduloj premadas. HO! LANDO NIA.Originale verkita de Esperantisto 4686. Nur unu sola lando estas De paco, de frateco En kiu la frataro gojas Pro lingva unueco; En kiun ciuj povas veni Sen ia ajn demando Pri raso, kredo, opinioj— La Esperanto-lando. Horo. Ho lando via, mia, nia, Ho tutamonda lando. Ni kore, goje vin salutas, Ho Esperanto-lando! Ne por si mem, por famo sia La anoj klopodadas. Por cel’ pli glora, nobla, ili Sencese laboradas. Por paco, gojo en la mondo Por amo al homaro Pripensas, penas kaj suferas La Esperantistaro. Horo. Ho lando via, mia, nia, Ho lando de l’ frataro. Ni vin salutas, kore, goje Ni, l’ Esperantistaro. Do al ni venu ciuj homoj El ciu eksterlando Kunigi vi kurage, sage, Kun nia frata bando. Jen nun foliojn, florojn portas La brancoj de l’ fruktujo, La frukt-rikolto vin atendas En Esperantistujo. Horo. Ho! lando via, mia, nia, De l’ paca olivujo. Ni vin salutas kore, goje, Ho, Esperantistujo! SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 26. (Vol. II., No. 12.) Decembro, 1905. THE |
Page | |
---|---|
The Dumb Man of Kirkmillar (W. Officer) | 177 |
Song of the Wind (A. Grabowski) | 178 |
The Top Hat (Martyn Westcott) | 178 |
Egypt as a Winter Resort (Martyn Westcott) | 179 |
The Sea (Loti) (translated by E. Privat) | 180 |
Reverie (Mdme. Reddet) | 180 |
Dialogue on Elision (E. 10549) | 181 |
To the W.P.B. (E J. Catt) | 181 |
He, She, It and Another (Cynicus) | 182 |
Strange Adventure of a Necklace (Dickens) (translated by A. A. Cowan) | 184 |
Ethelwald Calms the Sea (translated by G.L.B. and C.F.W.) | 185 |
The Old Songs (translated by Clarence Bicknell) | 186 |
Esperanto Subjunctive (H. Sentis) | 186 |
Reminiscences, Part XII. (Ed. Metcalfe, M.A., Oxon) | 187 |
A Christmas Song (E. 4686) | 188 |
Editorial | 189 |
Esperanto Hymn of Peace (Zamenhof) (translated by W. M. Bassett) | 191 |
MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.
THE ...
ESPERANTO
BLEND.
Registered Trade Mark, No. 270,042.
Registered Label, No. 272,434.
THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors—
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street, Glasgow,
Scotland.
Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."
LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...
Cigaredo Esperanto
(Speciale Elektita Tabako de Virginio).
Bonvolu skribi por detaloj al:
TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.
CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas.
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.
Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
ESPERANTIST WEEK-ENDS.
A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...
"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.
Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.
Correspondence Lessons in Esperanto
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
POSTMARKOJ.
Granda pakajo da novajoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reg-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj au progresintaj kolektantoj.
WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.
STAMPS.
Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King’s heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors.
WINCH BROTHERS, COLCHESTER.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Sro. W. H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras intersangi ilus. p-k. kun samideanoj el la Britaj kolonioj kaj azio.
- Fino. C. Oxenford ne plu povos korespondadi letere au postkarte pro okupado kaj aliaj privataj aferoj. Adiau geamikoj!
- Sro. Vrtel Francisko, Satzamtstr. 3, BrÜnn Moravia, Austria. Tuj dankos al ciulandaj Esperantistoj (per plej bela ilus. p-k. el lia fama cefurbo) kiuj sendos al li belan (se eble koloritan) vidajkarton kun vidajoj de la maro, urboj, k.t.p., kun gratulo okaze de la venonta novjaro 1906. (Volu ne citi tiun ci anoncon sur la p-k.!)
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).