The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
N.B. N.B. Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. 23. [Vol. II., No. 9.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net. SEPTEMBRO, 1905. PROGRAMOJ.Sabaton, Auguston 5.
Dimancon, Auguston 6.
PIEDNOTO:[1] Acetabla po 1 franko por helpi Blindulojn. KONGRES-IMPRESOJ.H. Bolingbroke Mudie. La Unua Internacia Esperantista Kongreso finigis sian tre sukcesegan vivadon en Boulogne-sur-Mer, la 11 de Augusto. Sendube estontaj Kongresoj estos ja multenombraj, sed neniam ni povos forgesi la rimarkindajn impresojn, kiujn faris je ni tiu ci unua Kongreso. Car estas, ni kredas, la intenco de ciuj niaj kunbatalantaj Esperantistaj Gazetoj pritrakti detale la Kongresajn agadojn, ni nur verkos kelkajn vortojn pri la generala impreso. Estas certe ke tiuj multaj amikoj estis pravaj, kiuj antau-diris ke nun Esperanto, por la unua fojo, estos monde reklamata. Car ciuj jurnaloj, ec tiuj kiuj neniam antaue volis nomi la "Dua Lingvo por Ciuj Nacioj," jes, ciuj donis tre favorojn raportojn pri la rimarkinda fervoro, komprenebleco, kaj amikemo, kiuj unuigis la diversnaciajn Kongresanojn. Kiam ni unue pasis sur Francan teron, forlasinte la belan turben-sipon Onward, ni ekvidis ke Boulogne farigas Esperanta urbo. Ec la portistoj, kiuj klopodis pri la pakajoj, diris: "A l’Hotel EspÉrantiste, Monsieur?" Sur la stratoj flugetis verda flago kun blanka kojno, sur kiu estis brodita verda stelo. Kvankam Boulogne estas sufice granda urbo, du miloj da verdsteluloj estis tre videblaj sur la stratoj, kaj ciam, dum ec mallonga promenadeto, ni certe renkontus kelkajn afablajn samideanojn. Persone, mi estis pli ol kontenta, car, dank’ al oftaj felicaj Esperantaj vojagetoj, kiujn kredeble niaj legantoj bone memoros, mi rekonatigis kun tiel granda nombro da Esperantistoj kiel ia alia Kongresano. La tuta Kongreso estis do serio da kontentigaj renkontoj kun entuziasmaj amikoj. Kaj mi ne povis malpermesi al mi la memoron pri la malgrandaj carmaj kunvenoj kiujn mi ceestis dum la du antauaj jaroj. Vere, vidante la Boulogne Kongreson, neniu povas plu diri ke Esperanto ne faris mirindegan progreson. Ec la Angla Times devis konfesi ke la fakto ke tiom da diversnaciaj homoj povis sin tute interkomprenigi nur per Esperanto "ne estis kontraudirebla." "En la mondon venis nova sento," prave skribis nia eminenta Prezidanto; sed ni multe dubas se ec li iam atendis vidi tian pruvon, kia estas donita inter Augusto 4-11. Kaj kion pensis Dro Zamenhof pri cio ci? Cu li trovis ke la ekcitigo, fervoro, kaj entuziasmo, kiujn li vidis inter la ceestantaro; cu li trovis ke la tondraj aplaudoj, kiuj bonvenigis lin ciam kaj cie; cu li kredis ke tiuj ci kaj la aliaj nekalkuleblaj signoj de nia progreso valoris la penadon de la longa veturo de Varsovio gis Boulogne? Oni ja ne povas dubi pri lia respondo! Kaj tiuj amikoj ankau kiuj venis de ec pli malproksime, de Kanado, Nov-Zelando, Japonujo, k.t.p., cu ili ne estas ankau kontentegaj? Kaj, pli ol ciuj, cu ne estis MaÎtre Michaux, la nelacigebla organizinto, la forta "Blovanto de la Kongresa ventego," cu li ne estas kontentega kaj fierega pro la rezultato de liaj klopodoj? Ja nenie oni estus povinta trovi homon pli tauga por laborego tia, kaj kiu samtempe posedis tiom da valoraj gehelpantoj. "Palmam qui meruit ferat." Ni en niaj koroj denove danku kaj gratulu MaÎtre Michaux kaj la Grupon de Boulogne-sur-Mer! Kompreneble ni Esperantistoj grupigis, restis multope ce diversaj Esperantemaj hoteloj. Certe hotelestroj ne povas plendi je Esperanto! Alveninte vendredon nokte, ni jam havis tempon por diversaj ekskursetoj sur la kamparo antau sabatvespero, kiam la Kongreso oficiale komencigis. Doktoro Zamenhof mem alvenis vendredon post glorplena restado en Parizo. Li restis ce MaÎtre Michaux. Elektita malmulto estis invitata lin renkonti por privata parolado antau la oficiala vesper-kunveno. Tiam estis decidite elekti kvin Vic-Prezidantojn de la Kongreso, car Dro Zamenhof ne sentis sin sufice forta por preni cion sur si. La kvin elektitaj estis:—Dro Zamenhof, Prezidanto. Vic-Prezidantoj:—M. Boirac, Rektoro de la Universitato de Dijon; MaÎtre Michaux, Advokato, Boulogne; Doktoro Mybs, Hamburg; Kolonelo Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., Prezidanto de la Brita Esperanta Asocio; kaj Generalo Sebert, Membro de la Franca Instituto, Parizo. La sukceson de la diversaj kunvenoj ni multe suldas al la Urbestro de Boulogne, kiu afablege donis al ni la uzon de la Urba Teatro dum la tuta dauro de la Kongreso. Vere, sen tiu ci helpo, ni ne scias kio estus okazinta, Sabatvespere, cirkau 8.20, la amika babilado de la kunvenintoj subite silentigis, la teatra kurtenego levigis, kaj jen! en longa vico, vidigis la eminentaj Francoj, kiuj volis doni al ni la bonvenon sur Franca tero. Doktoro Zamenhof estis la sola ne-Franco, kaj la aliaj estis la Urbestro, la Sub-Urbestro, la Prezidanto de la Komerca Cambro, Generalo Sebert (Membro de la Franca Instituto, Reprezentanto de la Franca Touring Klubo), Profesoro Carlo Bourlet (Prezidanto de la Grupo Pariza), Profesoro Cart, kaj MM. Boulet and Derveaux (la du Sekretarioj de la Boulogne Grupo), kaj laste, sed ne malpleje, MaÎtre Michaux. Post multaj carmaj paroladoj, Doktoro Zamenhof levigis, kaj tute sensancele audis la plej tondran aplaudon imageblan. Multaj malpli fortaj homoj ja estus konfuzigintaj je tia okazo; sed, kvankam mi sidis en la unua vico de segoj, mi ne ec vidis tremeti la Doktoran manon. Tute kalme, eble iom automate, la kreinto de la lingvo Esperanto klarege elparolis belegan paroladon, dum li rigardis antau siaj piedoj la triumfon de lia laboro, la floron de la proesperanta batalantaro. Kaj, dum la silentego kiu regis dum la longa parolado, ne ec unu vorto el liaj lipoj perdigis. Estis same ciaokaze dum la tuta Kongreso. Ciu Esperantisto sen malhelpo komprenis ciun Esperantiston! Detalan priskribon de la parolado de Doktoro Zamenhof ni lasas al tiuj el niaj samtempaj jurnaloj, kiuj estas difinitaj por oficiala raportado. Kiam Dro Zamenhof sidigis, kaj la aplaudoj reaudigis, la kurteno falis, kaj la Kongreso oficiale malfermigis. Iom poste la Boulogne Grupo donis tre satindan koncerton. La virina horo, sub la direktado de la sindona Sino Bergier, estis speciale aprobinda. Nia kunverkinto, Sro Paul Boulet, deklamis "La Bano de la Pastro" kaj ankau havis rolojn en la du komedioj kiuj ludigis dum la Kongreso. Ni ja volus ke ciuj Esperantistaj Grupoj estu tiel talentoplenaj, kiel tiu en Boulogne-sur-Mer! Post la koncerto, ni nature rekunvenigis en la Grand CafÉ, car ni estis en Francujo, kie la kafejo estas la generala kunvenejo. En la sama eleganta konstruajo ses-au-sepdek Esperantistoj babiladis kun Dro Zamenhof, je neoficiala kunveno la antauan nokton, tial ni do bone konis la lokon. La proksiman tagon estis, kompreneble, Dimanco. Certe neniu el la Anglaj partoprenantoj iam guis tian Dimancon antaue; kaj, por kvietigi maltrankvilajn Matenfrue ni kunvenis, lau nacioj, por arangi la elekton de reprezentantoj pri la Lingvaj Aferoj, k.t.p. Post la kunveno, la elektituloj rekunvenis sole, kaj la ceteroj frue matenmangis por povi aliri la Cevalkuradojn, en speciala vagonaro. La tago estis carmega, aero klara kaj fresa, suno varma, cielo blua. Kiam do Sro Gehet, Sekretario en Rouen, proponis al mi ke ni iru gis la cevalkuradoj per vel-boato, anstatau vagonare, la propono estis tiel alloga ke mi forlasis mian patrinon kaj la multajn amikojn, kaj vojagis kun nur tri. La maro estis tiel bela, tamen iom maltrankvila, ke, alveninte gis Wimereux (kie estas la cevalkurejo) blovita de favora vento, Sro Gehet kaj mi decidis returnen-iri gis Boulogne, kaj poste veturi trame. Tiel okazis ke ni nur vidis la lastan kurson—de la Oficiroj—kaj revenis urbon per la Esperantistplena vagonaro. Post rapida vespermango, ni devis forkuri gis la teatro, kie okazis la "Internacia Koncerto." Ec pli plenigita ol antaue, la teatro ja prezentis kuragigantan aperon. Diversaj kantoj, deklamoj, kaj muziko plenege sukcesis, kaj la Edzigo Kontrauvola, de MoliÈre, ludigis de oknaciaj aktoroj. Neniam antaue, certe, okazis tia ludo. Inter la aktoroj kaj la audantoj estis unu sola interkomprenilo—Esperanto; kaj estis ja rimarkinda afero ke, preskau sen antauludoj, komedio sukcesis tiamaniere! Doktoro Zamenhof kaj lia afabla edzino invitis nin, la nau aktorojn, en sian kupeon, kaj dankis nin. Dum la longa trairo de la teatro kiun postulis tiun viziton, ni ja estis subpremegataj je gratuloj. La vestoj, scenoj, kaj cio estis ja bone arangitaj. La dua parto konsistis el kantoj, deklamoj, sercoj, k.t.p., kiuj ja elmontris veran talenton. Ni presigas la programon, kaj ciama estu la honto de tiuj Esperantistoj kiuj povis, sed ne klopodis ceesti! Post koncerto, kafejo; post kafejo, lito; post lito, dormo; post dormo, festenoj (bis). Tiel oni povas priskribi la unuajn Kongresajn tagojn malmultvorte. Lundo, Augusto 7, Banklibertago en Anglujo kaj Skotlando, Esperantalibertago en la Esperantujo! Cu oni iam povos tiun tagon forgesi? Matenmangante, ni memoris la konsilon de Jes, estis tiel! Kvankam gi povis enhavi 400 mangantojn, kvindekon da Esperantistoj devis iri en apudan cambron. Bonega sukceso! Kaj cie la vorto Esperanto. Esperanta Visko, Esperanta Campanvino, Esperanta ci-tio kaj Esperanto tio. Kaj cie Esperantistoj. Ne grave cu Ruso, Polo, Franco, Germano, Belgo, au Anglo, ciuj estis kaj ciam estos, Esperantistoj. Cu iam oni audis tiajn paroladojn? Unue Dro Zamenhof, poste eminentaj Francoj kaj reprezentantoj de ciuj ceestantaj nacioj, esprimis, per belsona Esperanta, siajn pensojn kaj esperojn. La tempo rapide forflugis! La fotografantoj havis multe da okupado tiun tagon; car, kvankam ili bone laboris dum la festeno mem, ec pli bone estis kiam, forpelitaj en la Kazen-gardenojn, ni ciuj amasigis apud muzikludejo, por fotografigi, kaj auskulti tiujn naciojn, kiuj ne ankorau havis sian okazon en la salonego. Oni ja povas esti tre elokventa per Esperanto. La efekto de la paroladoj estis tre favorega. Ciuj estis tute interesaj, tute bone elparolataj. Mi ne volas aplaudi ian specialan paroladon super alia, sed nenia estis pli elokventa ol tiu elparolita de nia plej juna amiko, Edmond Privat, el Genevo. Inter la plej bonaj parolintoj estis Dro Zamenhof (Polujo), MM. Michaux, Boirac, Bourlet, Cart, Javal, Srino Bergier (Francujo), MM. Grabowski (Polujo), Ostrowski (Rusujo), Balik (Bohemio), Simon (Austrujo), Borel (Germanujo), Srino Junck (Italujo), MM. Codorniu (Hispanujo), Krikorts (Svedujo), St. Martin (Kanado), Seynaeve (Belgujo), Privat (Svisujo), Schneeberger (Protestantismo), AbbÉ Peltier (Katolikismo). Kvankam la festeno komencigis tagmeze, estis jam la kvina antau ni povis fortiri nin, por pretigi nin por la kruela vaporsipo, kiu devis korpe disigi nin de la Esperantistoj. Sed anime, ili restas ankorau kun ni. Kiam, trairante la argentan strekon je la horo de la sunkusigo, ni ekvidis tute rimarkindan oran landon okcidenten, ni figuris al ni ke ni veturas al tiu glora ora lando de la Esperantismo, kie regas frata amo kaj kontentigo, la ora lando kiu devas iam veni, la lando de la interkomprenigo de la tuta homaro. Amikoj de la Kongreso, Gis la revido! The First International Esperantist Congress terminated its most successful course in Boulogne-on-Sea on the 11th of August. Future Congresses will, undoubtedly, be many, but never shall we be able to forget the remarkable impressions which this first Congress made upon us. As it is, we believe, the intention of all our Esperanto contemporaries to treat of the Congressional doings in detail, we will merely write a few words as to the general impression. Certain it is that those many friends were right who predicted that now Esperanto, for the first time, will be advertised all over the world. For all journals, even those which never previously deigned to name the "Second Language for All Nations," yea, all have given most favourable reports of the remarkable fervour, comprehensibility, and friendliness which united the Congressmen of many nations. When we first stepped upon French soil, after leaving the fine turbine steamer Onward, we saw that Boulogne had become an Esperanto city. Even the porters who looked after the baggage said: "To the Esperantists’ hotel, sir?" Over the streets fluttered a green flag with a white corner, on which was embroidered a green star. Although Boulogne is a fairly large town, two thousand wearers of the green star were most conspicuous in the streets, and invariably, even during a short walk, we were sure to meet some kind friends-in-Esperanto. Personally, I was more than content, for, thanks to frequent happy Esperantic excursions, which our readers may well remember, I renewed acquaintance with as large a number of Esperantists as did any other member of the Congress. The whole Conference was thus a series of gratifying rÉunions with enthusiastic friends. And I could not help remembering the small and charming gatherings which I had attended during the two preceding years. Truly, on seeing the Boulogne Congress, none can now truthfully assert that Esperanto has not made the most astonishing progress. Even the English Times had to confess that the fact that so many men of divers nationalities could thoroughly understand one another solely by means of Esperanto "was not to be explained away." "Into the world has come a new sentiment," wrote our eminent President; but we much doubt whether even he ever expected to see such proof as was given between August 4th-11th. And what did Dr. Zamenhof think of all this? Did he find that the excitement, zeal, and enthusiasm which he saw in those present; did he find the thundrous applause which greeted him at all times and places; did he believe that these and the other innumerable signs of our progress were worth the effort of the long journey from Warsaw to Boulogne? One cannot indeed doubt as to his answer! And those friends also who came even greater distances, from Canada, New Zealand, Japan, etc., were not they also supremely contented? And, more than all, was not M. Michaux, the indefatigable organiser, the strong "Blower of the driving wind" of the Congress, was not he most content and proud at the result of his efforts? Assuredly nowhere could one have found a man more competent for such a great work, and who, at the same time, possessed so many valuable helpers. "Let him who has earned it, bear the palm!" Let us in our hearts renew our thanks and congratulations to M. Michaux and the Group in Boulogne-on-Sea! Naturally, we Esperantists gathered together, and stayed in batches at the several Esperanto hotels. Certainly the hotel-keepers cannot complain of Esperanto. Having arrived on Friday evening, we still had time for sundry little trips into the country before Saturday evening, when the Congress was officially opened. Dr. Zamenhof himself arrived on Friday, after a glorious stay in Paris. He was staying with M. Michaux. A select few were invited to meet him for a private conference before the official meeting in the evening. It was then decided to elect five Vice-Presidents for the Congress, as Dr. Zamenhof did not feel sufficiently strong to take all the duties upon himself. The five elected were:—Dr. Zamenhof, President. Vice-Presidents:—M. Boirac, Rector of the University of Dijon; M. Michaux, Advocate, Boulogne; Dr. Mybs, Hamburg; Colonel Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., President of the B.E.A.; and General Sebert, Member of the Institute of France. The success of the various meetings we largely owe to the Mayor of Boulogne, who most generously allowed us the use of the Municipal Theatre throughout the Congress. Indeed, without this help, we know not what would have happened, for that fine theatre itself was none too vast for the audience. On Saturday evening, about 8.20, the friendly babbling of those assembled was suddenly hushed, the drop-curtain was raised, and lo! in one long row were seen the eminent Frenchmen who desired to welcome us to French soil. Dr. Zamenhof was the only non-Frenchman, and the others were the Mayor, Deputy-Mayor, President of the Chamber of Commerce, General Sebert (Member of the Institute, Representative of the Touring Club de France), Professor Carlo Bourlet (President of the Paris Group), Professor Cart, and MM. Boulet and Derveaux (the two Secretaries of the Boulogne Group), and last, but not least, M. Michaux. After many charming speeches, Dr. Zamenhof rose, and quite calmly heard the most thundrous applause imaginable. Many weaker men would have been confused under such circumstances; but, although I sat in the front row, I did not even see the Doctor’s hand shake. Most calmly, maybe somewhat automatically, the creator of the language Esperanto very clearly delivered a most beautiful speech, while he saw before his feet the triumph of his labours, the flower of the Esperantist army. And, during the great silence which reigned during the long speech, not even one word from his lips was lost. It was ever thus throughout the Congress. Every Esperantist without difficulty understood every Esperantist. A detailed description of Dr. Zamenhof’s speech we leave to those of our contemporaries who have been selected for reporting officially. When Dr. Zamenhof was seated, and the applause had broken forth again, the curtain fell, and the Congress was officially opened. Shortly afterwards the Boulogne Group gave a most enjoyable concert. The ladies’ choir, under the direction of the devoted Mme. Bergier, was specially worthy of applause. Our collaborator, M. Paul Boulet, recited "The Pastor’s Bathe," and also acted in the two comedies performed during the Congress. Would that all Esperantist Groups were as endowed with talent as that in Boulogne-on-Sea! After the concert we naturally re-assembled in the Grand CafÉ, for we were in France, where the cafÉ is the general meeting place. In the same elegant building sixty or seventy Esperantists had chatted with Dr. Zamenhof, in a non-official gathering the night before, so we knew the place well. The next day was, of course, Sunday. Assuredly none of the English members had ever enjoyed such a Sunday before; and, to set disturbed consciences at rest, we assured them that, as it was the second day, it could not be Sunday also, which is the first day! Early in the morning we met, according to nationality, to settle the election of representatives for Linguistic Matters, etc. After the meeting, those elected met together alone, and the rest lunched early, in order to go to the Races by a special train. The day was most delightful, air clear and fresh, sun warm, sky blue. When therefore M. Gehet, Secretary of the Rouen Group, suggested that we should go to the racecourse by sailing-boat, instead of the train, the proposal was so attractive that I deserted my mother and the many friends, and journeyed with but three. The sea was so beautiful, yet a little rough, that, having arrived in Wimereux (where the racecourse is situated), M. Gehet and I decided to return to Boulogne, and later go by tram. Thus it happened that we saw only the last race—the Officers’—and returned to town in the Esperantists’ train. After a hasty dinner, we had to tear off to the theatre, where the "International Concert" was to take place. Even more crowded than the day before, the theatre did indeed present a most encouraging appearance. Various songs, recitations, and music were entirely successful, and the Marriage ForcÉe, of MoliÈre, was performed by actors of eight nationalities. Never before has such a play taken place. Among the actors and audience there was but one solitary link—Esperanto; and it was indeed most remarkable that, almost without rehearsal, the comedy succeeded in such a manner! Dr. Zamenhof and his amiable wife invited us, the nine actors, to his box, and thanked us. During the long tour of the theatre which this visit necessitated we were indeed overwhelmed with congratulations. The clothes, scenery, and everything were most excellently arranged. The second part consisted of songs, recitations, humorous pieces, etc., which exhibited genuine talent. We print the programme, and everlasting be the shame of those Esperantists who could have been, but who did not take the trouble to be, present. After concert, cafÉ; after cafÉ, bed; after bed, sleep; after sleep, jollifications (bis). Thus might one describe, in a few words, the first days of the Congress. Monday, August 7th, Bank Holiday in England and Scotland, Esperanto Holiday in Esperanto-land! Can we ever forget that day? While breakfasting, we recollected the counsel of Ham Mukasa, and did not eat too much, on account of the good things to come; for was not to-day the day allotted for the great International Banquet, and have we not been informed that possibly even the great hall of the Casino will not be sufficiently large for us? Yes, so it was! Although it could contain 400 diners, about fifty Esperantists had to dine in a room adjoining. A magnificent success! And over all the name Esperanto. Esperanto Whiskey, Esperanto Champagne, Esperanto this, and Esperanto that. And everywhere Esperantists. No matter whether Russian, Pole, Frenchman, German, Belgian, or Englishman, all were, and ever must remain, Esperantists. Have such speeches ever been heard? In the first place, Dr. Zamenhof, then eminent Frenchmen and representatives of all nations present, expressed, in sonorous Esperanto, their thoughts and hopes. Time sped rapidly! The photographers had plenty to do that day; for, although they worked hard during the banquet itself, it was even better when, expelled into the Casino Gardens, we all gathered hard by a band-stand to be photographed, and to hearken to those nations who had not yet had their opportunity in the hall. One can, indeed, be most eloquent in Esperanto. The effect of the speeches was most favourable. All were thoroughly interesting, all well-delivered. I do not wish to praise any special speech above another, but none was more eloquent than that of our youngest friend, Edmond Privat, of Geneva. Among the best speakers were Dr. Zamenhof (Poland), MM. Michaux, Boirac, Bourlet, Cart, Javal, Mme. Bergier (France), MM. Grabowski (Poland), Ostrowski (Russia), Balik (Bohemia), Simon (Austria), Borel (Germany), Mme. Junck (Italy), MM. Codorniu (Spain), Krikorts (Sweden), St. Martin (Canada), Seynaeve (Belgium), Privat (Switzerland), Schneeberger (Protestantism), AbbÉ Peltier (Catholicism). Although the feast began at mid-day, it was five o’clock before we could tear ourselves away to prepare for the cruel steamer which had to separate us, in body, from the Esperantists. But in mind they remained with us still. When, crossing the silver streak at the sunset hour, we caught sight of a wonderful golden shore in the west, we pictured to ourselves that we journeyed to that golden land of Esperantism, where reign brotherly love and contentment, the golden land which must come some day, the land of the mutual intercomprehension of the human race. Friends of the Congress, Gis la revido! N.B.—Priskribo de la lastaj tagoj de la Kongreso aperos en No. 24. ORIENTAJ MEMORAJOJ.Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon. Estas bonegaj malsanulejoj, provizataj por ciuj, senpage. La malliberejoj estas tiel komfortaj, ke la malricaj estas pli bone servataj kaj nutrataj ol hejme. Pruntedono de mono per Hindaj bankistoj, nomitaj "Chetties," estas grava profesio, sub protekto de Britaj jugejoj: jarprocento estas preskau neniam malpli ol dekdu, kaj kontrau bona garantiajo: la "Chetties" portas malmulte da vestajoj, ec la plej gravaj estroj. Estas tre bonaj cevaletoj, Angle "ponies," alkondukataj de malproksimaj montaj kamparoj. Ili bone faras kurson, kaj unuj povas salti, portante plenkreskan viron, pli ol sia propra alteco. Ce la kursoj, la saltbaroj estas ofte konstruitaj de ananasoj, anstatau kotatero, pro sparemeco. Tutmondo scias ke la floroj, nomitaj "orkido" sin produktas en Birmanujo. Forirante de "Rangoon," oni vojagas suden al insulo de "Penang," kaj plie ne malproksime al "Singapore." "Singapore" estas grandega kaj gravega haveno; ciuj sipoj irante de okcidento al oriento kaj kontraue tie enhaveniras. Ensipigejoj kaj tenejoj okupas kvar au kvin mejlojn da marbordo. Hoteloj estis indiferentaj: sed la Klubo estas tre komforta. Kusante apud la Ekvatoro, la klimato estas unuforme varmega kaj malseka dum tuta jaro: pluvo falas preskau ciutage. Estas multe da Hinoj, kaj Hindoj (Koringi). La komuna lingvo, inter multaj, estas "Malay," kiu, kiel Hindustani en Hindujo, reprezentas tie nian Esperanton. La maro estas punktata de insuloj. En "Java" kaj "Kambodja" sin trovas misteraj restajoj de antaua okupo de forgesita Hinda popolo: la vastaj ruinoj de "Borubuda" kaj "Angkor" pruvas gravan antauan civilizacion. Vojirante sur Franca postsipo (sur kiu oni sin trovas tre komforta, kaj bone servata), oni atingas la proksiman Francan havenon de "Saigon." La urbo kusas kvardek mejlojn de la enfluo de la granda rivero, la "Mekong," de kiu la veturado sajnas facila, kontrau tiu de la "Ganges" al "Calcutta." Multe da mejloj cirkaue strecas plataj unuformaj rizkamparoj, famaj pro grandega raso de kuloj. Respublika patramo penas forgesigi al gajaj Francoj ke "Saigon" ne estas Parizo, kaj ke la Teatro de Saigon ne estas la Porte St. Martin. Ce fino de Oktobro, la klimato de "Hongkong" estas efektive malproksime de esti agrabla: estante varmega kaj malseka: tamen, en Decembro, estas vere agrabla. Dum la dauro de la vojago oni pasas multe da insuloj. Estas cie multo da Hinoj. Vasta estas la haveno, kaj plena da sipoj de ciuj nacioj. La monto, nomita "Peak," kiu sin levas poste de la urbo kaj meze de la insulo estas la sanigejo por Europoj, kaj estas atingebla per snurega relo, tre kruta. De la pinto, guas oni belan vidon malsupren tra la haveno gis la Hinlando. Domoj, stratoj, k.c., estas bone konstruitaj. La tombejo "Happy Valley" kusas bele en arba valo. Oni oferas kuriozajojn de Japanujo kaj Hinujo; sed oni devas esti singardema pri acetajoj sen konsilo. De "Hongkong" oni vojagas al "Canton," la granda cefurbo de sud-Hinujo: ensipiginte sur rivera vaporsipo, Amerike konstruita, de la enhavebleco po kvar miloj da vojagantoj, kaj da du miloj da "tons" de sargo, ni atingas "Canton" post dudekkvarhora vojiro. La riverborda vidigo nin frapas per surprizo: ciam vasta popolaro logas sur boatoj, kunligitaj kaj alligitaj al bordo snure. Por vendi, oni alportas per boatoj vivantajn fisojn, precipe grasigitajn karpojn, en traboritaj putoj tra kiuj fluas la riverakvo. Estas necesege dungi gvidiston: certe, neniu volonte irus sole tra la mallargaj stratoj kaj aleoj, kie pasas kaj repasas tiom da malamikaj Hinoj kun minacaj vizagoj, kiuj foje insultas "alilandajn diablojn" per ofendaj ekkrioj. La gvidisto provizas segojn kaj portantojn, por ciu persono: ne estas sendangere marsi. La stratoj estas mallumigitaj per multe da elpendajoj de butikoj: homoj baldau amasigas, kaj la gvidisto zorge vin forrapidigas. Sin trovas temploj (pagoda) Hinaj, ankau la Katolika katedro. De tie al la ekzekuta loko; kie krimuloj estas turmentegataj kaj senkapigataj; tiamaniere ordinare estas tio ke neniu turnas sian kapon por rigardi. Eble inter tia vasta logantaro, treega severeco estas tute necesa. Gepatroj kaj prapatroj estas rigardataj kun treega respekto: sekve, patromortiginto ricevas la morton per mil trancoj: escepte se, bonsance, la cinabra krajono de la Imperiestro ce "Peking" elvisas lian malfelican nomon. Sen bedauro ni turnas dorsojn kontrau la malaperanta vidigo, kaj post nelonge revenas ce Hongkong. Tie ci, la Hotelo estas rezone komforta; multe pli ol tiu en Hindujo, sed malpli ol tiuj en Japanujo. SAVITA DE MORTO.Originale verkita de Generalo George Cox. CAPITRO IV. Priskribi cion, kion mi sentas, estas tute neeble. Mi altlevas la paperon, malfermas la fenestron, kaj permesas al la malvarmeta noktaero malhejti mian brulantan frunton. Mi sentas kvazau mi frenezigas, kaj, kiam la papero, kiun mi tenas en mano, forflugetas tra la malfermita fenestro en la mallumecon, mi estas tute nekonscia ke mi perdas ion gravan. Post intertempo, mi plitrankviligas, kaj ekkonsideras kiamaniere okazis la malfelicajo. Mi rememoras, ke la armilfaristo montris al mi, ke oni povus cani la pistolon kiel ordinaran pafilon, kaj tiam, se la tirilo estos sovita antauen, gi farigos hartirilo, kaj la plej malpeza tirilpremo faligos la canon. Evidente la maljunulo estis caninta la pistolon, kaj nekonscie sovinta antauen la tirilon. Ho! kia malsagulo mi estis, ke mi ne klarigis al li la tutan mehanismon de la pistolo antau permesi al li gin tusi? Sed, kiel mi povis scii ke li gin sargus? Ne, certe mi ne estis mallaudinda malgrau cio. Sed, kial mi gin ne forprenis de li, kiam li ekparolis pri sia timiga projekto? La penso pri "projektoj" konfuzas al mi la cerbon, kaj mi komencas pripensi la teruregon de mia situacio! "Ho! Dio!" mi ekkrias, "lia tuta projekto estas okazinta!" Kaj, tiam liaj vortaj fatalaj trakuregas tra mia cerbo! ... "Kiel vi povis pruvi ke vi ne estis mortiginta min?" Kiel mi povis? Jes, mi povas! La papero! ... Kaj, tiam, kiel fulmo, jen ekbrilas en mian spiriton, ke la papero, pruvanta mian senkulpecon, estas perdita! perdita! perdita for de cia espero iam gin revidi! "Cu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne atestos ke mi pafis min mem hazardi?" Grandcieloj! mi ja estas! Nenio por pruvi mian senkulpecon! Mia cerbo brulegas! Mi ekkuregas al fenestro! Cio estas malluma kiel peco, krom la rapidflugantaj lumradioj eljetataj de la vagonfenestroj sur la plektbarilojn, kiuj, kontraste, aperigas pli malluma la kamparon transe. Mi penas malfermi la pordon. Gi estas slosita! Mi kuregas al la alia! turnas la tenilon, kaj gi cedas! Pli kaj pli brulegas mia cerbo! Mi ekkaptas la mortkorpon! tiras gin per la sultroj, kaj trapusegas gin tra la pordo, gis gi malaperas en la mallumecon! Mi jetas el la fenestro cion ne apartenantan al mi mem, kaj rapide enpusas en mian poson la ajetojn, kiujn mi estis metinta sur la sidejon, kiam mi penadas trovi la slosilon de la pistolujo. Mia okulo ekvidas la fatalan turnpafileton! Mi altlevas gin! Cu mi plenigos la tragedion? Unu malgranda premeto, kaj mi vivos ne plu! Ne! tio min stampus veran mortiginton! Kio ajn okazos, miaj okuloj neniam restos sur tiun mortigantan armilon! Mi enmetas gin en la ingon, kaj gin jetas el la fenestro! Kaj nun la rapideco ekmalakceligas. La lumiloj de stacidomo videbligas! Ni haltas! Terura sento de timo, ke iu eniros la vagonon, kaj vidos la sangmakulojn sur la planko kaj kusenoj, min ekkaptas! La agonio de necerteco estas preskau netolerebla, kaj la duonminuta halto sajnas al mi horoj! Fine, la fajfo de la konduktoro! kaj ni foriras! Kaj nun mi komencas pli trankvile pripensi pri mia situacio, kaj konsideri kian fatalan eraron mi estas farinta, jetinte la mortulon el la vagono. Kiel mi povis esti kulpigita je mortigo? Kian kauzan mi povis havi por mortigi la malfeliculon? Certe ne pro rabado, car la trovado de lia mono pruvas tion. Lia "projekto" estis simple ridinda. Ho! kia idioto mi estis, ke mi ne lasis la mortkorpon tie, kie gi kusis kaj diris la tutan veron ce la stacidomo, kie ni jus haltis? Tro malfrue! tro malfrue! Nun mi devas konfidi je sorto! Sed, ho! cieloj! nomigi mortiginto! Tirigi en jugejon! Auskulti la malvarman, senkompatan vocon de ia malbenata advokato alparolanta la jugantaron, rakontanta fakton post fakto pruvanta mian kulpecon! Cio vera! kaj mi ... senkulpulo! "Dio mia, estas frenezige!" mi ekkrias, kovrante mian vizagon per la manoj, kaj ekploregante je malespero! Kio okazis kelktempe, mi ne scias. Mi devas esti enfalinta en letargiecon, car mi subite konsciigas, ke mi audas vocon kriegantan "Preston Park! Preston Park!" Mi eksaltas de la sidejo, kaj malfermas la fenestron. "Cu vi deziras deiri, sinjoro?" diras voco. "Jes," mi respondis. "Nu! rapidu, mi petas, car ni ne haltas minuton." Kunprenante mian vojagkovrilon kaj palton, mi eliras el la vagono. La fajfo sonas, kaj la vagonaro foriras. Mi marsas al la stacipordo; oni demandas mian bileton; mi gin donas al la portisto, kiu rigardinte gin, diras:— "Kompreneble vi scias ke tiu ci stacidomo ne estas Brighton?" "Jes," mi respondas, pasante sur la vojon. Pluvas forte, kaj mi memoras ke mi lasis mian ombrelon en la vagono. Senzorge pri la pluvo, mi sanceliras lau la vojo al Brighton. Mi memoras nenion plu, gis kiam mi atingas la domon de mia patrino, kaj la servistino malfermas la pordon. "Vi tre malfruas, sinjoro," si diras; "la mastrino kaj la junaj sinjorinoj kusigis. Sed ho! kiel vi estas malseka kaj pala! Cu io okazis, sinjoro?" "Ne," mi respondas, prenante la kandelingon. Mi rapidas supren al mia cambro, kaj jetas min sur la liton. CAPITRO V. "Cu vi estas malsana, Francjo, mia kara?" diras dolca, aminda voco. Estas la voco de mia patrino. Mi turnas min en la lito, kaj lace malfermas la okulojn. "Mi ne sentas min tre bonsane. Mi opinias ke mi malvarmumis hierau nokte, marsante domen tra la pluvo." "Kial vi estis tiel malfrue, mia kara? Mario al mi diris, ke vi ne revenis gis la dekunua kaj duono, kaj ke vi sajnis tre nekvieta kaj malsaneta." Ciuj la teruraj okazajoj de la antaua nokto kuregas tra mia cerbo. Cu mi diros al mia bona, aminda patrino la tutan historion? Ha! ne! tiu timindega tragedio devas eterne slosigi en mia brusto. "Mi eliris ce Preston Park, patrino mia, pensante ke mi guos la marsadon; sed malfelice mi lasis mian ombrelon en la vagonaro, kaj pluvegis sencese la tutvojon." "Mi esperas, kara," respondas mia patrino, "ke estas nur malvarmumo, kiun vi ekkaptis. Pli bone estas resti en lito. Mi suprensendas al vi tason da teo, kaj tiam eble bona refresiga dormado resanigos vin, car vi sajnas febra kaj via pulso batas iom rapide." Mia bona patrino min kisas, kaj forlasas la cambron. Baldau aperas la mangajo, kiun, malpeza kiel gi estas, mi malfacile englutas. Tamen gi refresigas min, kaj baldau mi ekdormegas. (Daurigota). SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 24. (Vol. II., No. 10.) Oktobro, 1905. THE |
Page | |
---|---|
Report of the Congress, Latter Part (A. Blott) | 145 |
Saved from Death (Serial by General George Cox) | 149 |
Notes on the Orient, Part IV. (Col. H. K. Gordon) | 150 |
Sundry Notes | 151 |
Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law), continued from page 142 | 152 |
Reminiscences, Part X. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 154 |
A Poem from Lermontov (translated by R. Frenkel) | 155 |
The Pope is Dead (translated by A. Baissac) | 156 |
The Oak and the Reed (translated from La Fontaine by A. Motteau) | 157 |
Authoritative Teaching (Martyn Westcott) | 158 |
A True Story (P. Chalmers Taylor) | 158 |
Notes on the Arts (Walter Dexter, R.B.A.) | 159 |
A Snow Peak, Poem (translated by J. Parisot) | 159 |
Field Sports (F. A. Meigh) | 160 |
MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.
THE ...
ESPERANTO
BLEND.
Registered Trade Mark, No. 270,042.
Registered Label, No. 272,434.
THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors—
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street, Glasgow,
Scotland.
Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."
CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.
Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
ESPERANTIST WEEK-ENDS.
A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...
"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.
Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.
Correspondence Lessons in Esperanto
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
KOLEKTANTOJ.
Finlandaj postmarkoj, 20 malsamaj, afrankite, por 1m. 50 pennia (2/-, au 2 fr. 25 c.), 25 malsimilaj por 2m. (2/3, au 2 fr. 75 c.). Pagon volu sendi per postmandato. Rusaj postmarkoj akceptaj lau efektiva valoro.
ADOLF REINBERG. Osterlanggatan, 39, Abo, Finland.
AL STUDENTOJ CIULANDAJ.
Gestudentoj dezirante studi la Artojn au la Sciencojn ce London University estas invitataj aligi je 3 au 4 aliaj studentoj, kiuj prenas la sciencan kurson ce University College, London.
Respondu al 24, COLBERG PLACE, Stamford Hill, N.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Sro. D. Canedo, Casilla 17, La Paz, Bolivia, S.A. Deziras intersangi vidaj-kartojn kun alilandanoj.
- Sro. C. E. Heroux, Box 211, Three Rivers, Canada. Deziras intersangi ilus. p-k. kun ciulandanoj.
- Sro. Paul Hillriegel, Kasernen Str. 20, Stuttgart, Germany. Deziras koresp. kun ciulandaj filatelistoj. Intersango, aceto kaj vendo.
- Sro. R. W. Kenderdine, 147, Mere Road, Leicester. Deziras koresp. kun Franca Esperantisto kiu deziras plikonatigi kun la Angla lingvo.
- Sro. W. Miles, Ingeniero, 80, Station Road, Petersfield, Hants. Deziras koresp. per leteroj & koloritaj p-k. kun samideanoj. Ankau kun Germanoj pri Art-forgajoj. (Kundschmiedearbeiten).
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).