The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
N.B. N.B. Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. 22. [Vol. II., No. 8.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net. AUGUSTO, 1905. FRAGMENTAJ MEMOROJ.Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). La autoro rizervas ciajn rajtojn. "Du ovojn en selo, kelnero!" La kelnero foriras kaj iomete ridante mi rakontas al la onklino kiamaniere en Francujo mi forgesis la frazon "en selo" kaj lau la Angla frazo mendis "ovojn bolitajn" ricevante, post iom longa atendo, tre bongustan kacan pudingon (batter pudding). La onklino insistas ke pli kredeble gi estus ovajo, al kiu kritiko mi respondas ke mi mem mangis gin. Tiam mi pripensas kiamaniere mi lernis mangi ovojn en selo sen kulero anstatauiganta tiun ilon per peco da pano (nature la ovoj devas esti apenau bolitaj) kaj mi esprimas la esperon ke Amerikoj almenau uzas kulerojn. Pri tio mi tuj certigas. La kelnero revenas kaj li certe alportas kuleron; li portas ankau pladon surhavantan du ovojn dece en bustuketo enfalditajn, kaj largan glason kiun li metas apud mia telero, sed li ne alportas ovingon. "Cu vi forgesas la ovingon, kelnero?" mi demandas. "Ovingon!" li respondas per voco surprizita ec iom plendeta, "en Amerikujo oni ne uzas ovingojn. Jen glaso kaj jen kulero!" Tiam vidinte ke mi ne komprenas, li aldonis, "Cu mi preparos por vi la ovojn?" kaj ekkaptinta unu el ili li rompis la selon kaj elversas gian enhavon en la glason, dirante: "Tiamaniere oni povas ciam vidi cu la ovo estas ankorau tauga por esti mangota. Dum la varmega vetero ovoj rapide difektas." Sed malgrau la kelnero mi vidis en Amerikujo tre belan ovingon tute el trancita vitro fabrikitan. Ce ciu finigo estis ingo, granda ingo por granda ovo kaj negranda ingo por negrandaj ovoj. Se oni uzis la grandan ingon la negranda farigis la piedestalo kaj reciproke. La sinjorino kiu gin montris al mi diris ke gi apartenis al sia pra- au pra-pra-avo, kaj mi gojis lerni, ke kaj si kaj sia ovingo estis el Angla deveno. Cu Amerikoj posedas ovingojn mi, do, ankorau nescias, sed mi preskau tuj faris la gravan eltrovon ke ili ne posedas trancilojn. "Kion vi diras?" ekkrias la leganto. "Cu Amerikoj ne eltrovis la Bowie trancilon. Cu ili ne estas ec konategaj pro siaj tranciloj?" Vi diras la veron, ho! leganto, sed se vi iam sidus ce la tablo de Amerika hotelo vi tre bone komprenus mian diron. Trancilo estas ilo por tranci, cu ne? Tial, se la ilo ne konvenas por tranci gi ne estas, malgrau la nomo, tranc-ilo. Mi supozas ke la kaveganoj nomis siajn silikajn ilojn trancilojn, kaj se mi posedus la brakforton de kavegano eble mi donus la nomon al la Amerika stanumita ilo, car tiam kredeble mi povus ec tranci viandon per gi. Ne, Amerikoj ne posedas trancilojn sed nur ilojn por esti facile purigotaj. Mi proponas al miaj Amerikaj kunfratoj la nomon "purigotiloj." Oni ne bezonas longan sercon por trovi la kauzon de tio ci. Mi gin diros per tre malmultaj vortoj. En Amerikujo ne estas servistoj sed nur tiranoj kiuj sin nomas servistoj. Pli guste diri ili nomas sin almenau ce la domoj, "helpantoj." "Lucus a non lucendo." Kiel ofte mi estas audinta de diversaj sinjorinoj ke ili estas grandaj malhelpuloj. Mi donos unu ekzemplon de la Amerika servitudo al la servistoj; antaue dirante ke kvankam cio kion mi priskribos estas vera gi tamen ne estas vera por ciuj hoteloj. Mi vizitis hotelojn de multaj klasoj kaj en multaj urboj, kelkajn kune kun la onklino, kelkajn sola. Nature mi plej rimarkis tion kio sajnis al mi stranga. En kelkaj hoteloj la kelneroj insistas, ke la gasto mendu samtempe cion kion li intencas mangi. Ciujn la mangajojn la kelnero alportas samtempe kaj arangas ilin sur multego de negrandaj pladoj en duonrondo, cirkau la telero de la manganto, kiu sidas kvazau post rampareto de pladetoj, kaj ofte prenas sur sian teleron la plej strangan miksajon. Mi audis ke Anglo, nesciante la kutimon, mendis ion alian post kelkaj minutoj de mangado. "Tiun ci fojon," diris la kelnero, "car vi estas fremdulo, mi gin alportos al vi, sed atentu vi ke tio ne reokazos." En kelkaj hoteloj estas la kutimo doni al la kelnero trinkmonon post ciu mango. Se vi forgesas la kutimon vi ne ricevos tre bonan atenton. Foje mi incitetas la onklinon pri sia uzo de servistoj. Tio okazis en unu el la Sudaj Statoj, kie la kelneroj estas ciuj nigruloj au (kiel ili preferas esti nomataj) sinjoroj koloraj: Preskau mi povas ankorau nin vidi. Ni sidas ce la tablo atendantaj. Post la onklino staras nigrulo, per du ventumiloj ventumante sin. Post mi alia faras la saman servon. Tria nigrulo estas ricevinta la ordonojn, kaj, car ni iom longe atendas, la onklino sendas kvaran por vidi se eble li estas ekdorminta. Subite io frapas mian piedon. Mi malsuprenrigardas kaj vidas, cirkauatan de sia grandnombra idaro grandegan ratinon. La onklino ekkrias kaj tuj dungas kvinan nigrulon por svingegi sian bustukon kaj kriegadi "s-s-s-u!" Vane oni klarigas ke la ratino estas tute malsovaga; ke oni kutimas gin nutri; ke gi ne ec pensas iun mordeti. Vane oni svingegas kaj s-s-s-u-as. Ratino estas ratino; sed ratino kun idarego—— La onklino insistas ke ni sangu la tablon, kaj elektas unu plej eble malproksime de la ratfamilio. Sed apenau ni estas sidinta nin, kiam aperas la skaraboj, ciu el ili grandegulo. Felice nigruloj havas grandegajn piedojn. La onklino dungas sesan kiu okupas sin per dancado sur la scarabegojn. Certe tiu estas tute neordinara sperto. La onklino diras ankau ke si nur dungis kvin nigrulojn; ke la sesa ekzistas nur en mia fantazio; sed mi ciam insistas ke si uzis ses. Eble mi enkalkulas la nigrulon kiu ventumis min mem. Sed ni ne diros tion al la onklino. Amerikoj ofte sidas en la vestibuloj de la hoteloj. Almenau kelkaj el ili macas tabakon kaj ne ciuj uzas kracujojn. Mi ne deziras pritrakti la temon. Mi nur citos la tute netradukeblan avizon kiun mi foje vidis, certe ne en la plej bonaj hoteloj. "People who expect to rate as gentlemen must not expectorate the floor." ("Tiuj kiuj atendas esti ricevataj kiel sinjoroj, devas ne kraci sur la plankon"). Kredeble multaj ne "expect to rate" kiel sinjoroj. Kiel ofte mi vidis la glaciigistojn tirantaj per grandegaj preniloj porcion da glacio trans la planko de hotelvestibulo, kaj vidante la malpurajojn kiuj algluis sin al gi, mi—— Sed kredeble oni forhakas tiun eksteran suprajon. Mi preferas pensi ke oni ne ec uzas gin por cirkaupaki la malvarmigujojn. Pri la malvarmigujoj mi nur diros ke mi tre satas ilin. Tiu kiu neniam dum varmega tago, trinkis glason da lakto, frese eltiritan el la malvarmigujo (refrigerator) ne konas treege bongustan trinkajon. Pri la malvarmigita teo mi ne skribos. Amerikoj gin trinkas; la onklino diras ke la gusto estas agrabla. Sed kredeble oni devas alkutimigi al gi, kaj mi ne faris tion. Unu afero mi faris. Kiam ajn mi trinkis glaciigitan akvon mi diris al mi la tekston: "Ne tio kio eniras en la homon malpurigas lin." ORIENTAJ MEMORAJOJ.De Kolonelo H. K. Gordon. La Birmanoj estas tre agrablaj, kvankam iafoje ekscitemaj; la virinoj estas tre graciaj, krom aferemaj: la knaboj, kaj ec la viroj tre amas ludojn, tiel piedpilko, flugludado, pugnebato, sipkurado, vetado, kaj ciuj "Marionette" teatrajn ludajn. Ciuj sin banas ciutage. Preskau ciu viro estas tatuita. Preskau ciuj portas silkvestajojn. "Rangoon," la cefurbo, sur bordo de la rivero "Irrawaddy," estas granda kaj prospera. Domoj estas preskau ciuj konstruitaj el tektona ligno; sekve estas ofte bruladoj. Riveroj estas tre longaj: oni povas vojagi sur la "Irrawaddy" pli ol mil mejlojn sur vaporsipo gis la Hinlandaj limoj. Multo da Hinoj logas en Birmanujo: oni ilin trovas honestaj kaj aferemaj urbanoj. Strange diri, la Hinoj neniam akceptas domservon, kvankam ili gin akceptas en najbaraj lokoj, ekz. "Singapore" kaj "Penang." Ili estas tre bonaj gardenistoj. La pluvfalo en iaj lokoj estas grandega, dum la kvinmonata pluvsezono, nome, de Junio gis Oktobro: falas ce havenoj de "Akyab" kaj "Moulmein" mezakvante pli ol ducent coloj: ofte en unu tago falas pli da pluvo ol falas en Anglujo dum tuta jaro! Severaj fulmotondroj enkondukas la pluvsezonon; tamen ofte post kvarono da horo polvo flugas el stratoj sub la ega hejto de la sunradioj. Sekaj riveretkanaloj post mallonge farigas saumaj kaj dangeraj torentoj. Kiam tiuj torentoj trankviligas, oni povas plezure sin bani inter pentrindaj cirkauajoj. Safoj ne povas vivadi en Birmanujo: oni alkondukas ilin sur semajnaj vaporsipoj de "Calcutta." Landanoj tre satas fisojn: precipe la malfresajn fiskunmetojn! Lepruloj estas komunaj: tamen de ili oni ne penas zorgi. Krom bonaj orangoj, la fruktoj enlandaj la plej satataj estas la "Dorian" (Dujan) kaj la "Mangosteen" (Mangostin): kvankam, ne estas ciu kiu povas toleri la odoron malagrablegan de tiu unue skribita. Oni ankau trovas la "Cachounut" (Kasunukson): servistoj ne volas ilin kuiri apud ies domo, dirantaj ke febro sekvos: estas ja strange, tamen mi gin kredas vera. La lingvo estas por Europanoj tre malfacila: la pensadmetodoj estantaj tute malsimilaj. La lingvo de la Budista Pastraro estas antikva "Pali," nekomprenebla al la popolo, kaj ne ciam al la pastroj mem! Estas multo da temploj (Pagoda), sur preskau ciu monteto apud urboj kaj vilagoj, kaj kvankam ciu Birmano devas pasi por edukado tra la manoj de Pastroj, tamen oni ne atentas severe la Budistajn religiajn ordonojn. Samtempe, se la Pastraro postulas monon por konstrui novan templon, la sekvantaro tuj gin provizas. Konstrui templon estas tre meritinda afero. Estas religie ordonita ne mortigi ion ajn: tamen, kiel Hinoj, la Budistaj Birmanoj povas esti kruelegaj. Ili ofte farigas tre komplezaj, kaj kontente pagos moneron por liberigi paseron el la manoj de almozulo, malgraue li bone scias ke la pasero estas retenata per snureto, por rekaptigi! Li irigos cevalon gis gi estas mortonta: sed se gi mortus, li dirus, "Tio ne estas mia kulpo." La tuta lando fumas: la Birmanoj, verdan folion enhavante dolcan miksajon: alilanduloj, tabakon enportitan el Hindujo, kaj loke fabrikitan. Se oni trempas tabakon en lakto de kakao, gorga malsaneco certe sekvas. Sovagmielo estas kvante trovata en la arbaroj: sed gia cefa celo estas por la enterigo de sanktaj Budistpastroj. La pastraro ciam elektas tre belajn sidojn por konstrui siajn rimarkindajn templojn. La pregejaj orumitaj turoj sajnas mirinde graciaj en la hela sunlumo, kun la verda kreskajaro postflanke, kaj la brila rivero malsupre. Sur giaj pordoj kaj pordegoj oni trovas belegan cisatan lignajon (ciam tektono), por kiun verki la cisisto bezonas mirinde malmulte da iloj. La turpunkto generale enhavas skatolo de multekostaj juveloj, donacitaj de religiuloj Budistaj: kaj supre cion, estas ciam la "Hti," au Rega ombrelo. Ce la bestaro, estas iaj rimarkindajoj: ekzemple, sakaloj, kiuj estas komune renkontataj en la Bengala provinco, ja en tuta Hindujo, sin trovas ce la nordflanko de ofte seka riveretkanalo apud la urbo, "Akyab," kaj nenie ce la sudflanko. Simile, la antaudiritaj fruktoj, Dujan kaj Mangostin, kreskadas ce la sudflanko de la Riverego, "Salween" apud la urbo de "Moulmein" sed nenie ce la nordflanko. El multo da serpentoj, la plej dangera estas la venena "Hamadryad" au "Rega Kobro," kiu casas kaj atakas homojn. Grandaj Hirudoj estas tre komunaj en la riveretoj kaj lagetoj. Multe da skolopetoj alvenas ciujare ce la malvarma sezono (Nov. al Marto): oni povas pafi cent birdojn kaj pli en unu tago en la rizkampoj. Oni kredas ke estas bonsance havi en sia domo la "Tuktu," lacerton, makulatan simile al truto: gi mangas insektojn, kaj nokte vokas mistere el plafono, "tuktu, tuktu." Tiel cie en Hindujo, ciu stacio havas "Gymkhana" Klubo, au kunvenejo por Europaj logantoj, kie sin trovas jurnaloj, biblioteko, kaj ludoj. Malgrau malseka kaj varmega klimato, mi vivadis multe da agrablaj jaroj en Birmanujo. Oni povas vivadi sane per zorgo pri mangado, trinkado, kaj sunefikoj: tamen, ciam malfacila estas meti maljunajn kapojn sur junaj sultroj. Unufojon, mi suferis de malaria febro: tamen, vojagante al Islando, apud la Arktika regiono, mi efektive resanigis, kaj poste la febro neniam revenis. Tie ankau oni facile resanigas de pulmaj kaj de reumatismaj malsanoj. Krom lignosegmueliloj, ekzistas multe da grandaj rizmueliloj ce la havenoj: la rizo sin produktas enlande, kaj estas liverata per boatoj: tiam gi estas selata kaj polurata per masinaro ce mueliloj preta por ekstersendi. Estas multaj specoj da rizo, kiujn lerto povas distingi guste: same, diru ni, kiel pomoj en Europo. Ce la lasta Birmana militiro, granda peno okazis por la Administracio, por nutri la Hindajn soldatojn, car ili rifuzis mangi la Birmanan rizon: kaj, pro tio, la Administracio devis provizi kun plua elspezo Hindan rizon, kvankam Europoj ne povis distingi ian diferencon. (Daurigota). ESPERANTAJ TERMINOJ POR ESPERANTA GRAMATIKO.Verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., de la Universitato de Londono, kaj Diplomito de la Franca Societo kaj de la Brita Asocio por Esperanto. La Autoro ciajn rajtojn rizervas. Skribante serion da artikoletoj pri Esperanta sintakso en la British Esperantist, mi sentis ke multe da la terminoj, kiujn oni ordinare uzas en Esperanta gramatiko, ne estas guste la plej bonaj. La terminoj kiujn oni uzas, estas, preskau ciuj, terminoj devenintaj de la latina gramatiko, kvankam ili estas ankau multe uzataj de la modernaj Europaj lingvoj. Tiel farante, la modernaj gramatikistoj estis tute ne tiel sagaj au originalaj kiel la latinaj gramatikistoj, kiuj kreis tiujn ci terminojn. Sajne imitante ilin, reale ili faris la kontrauon. Car la antikva latina gramatikisto, instruante personojn, kiuj parolis ordinare latine, faris, tre sage, siajn terminojn ciuj latinaj. La rezultato estis ke ciu termino de la latina gramatiko ne nur nomis, sed ankau priskribis, al la latinaj homoj, la terminojn kiujn ili devis uzi. Sed la modernaj gramatikistoj, preskau ciuj, simple kopias la latinajn terminojn, kaj forpelas la sagan latinan metodon, doni patrujajn nomojn al patrujaj aferoj. Kaj estas ankorau pli malkonvene uzi tiujn ci latinajn terminojn en Esperanto. Car Esperanto ofte donas al tiuj ci samaj terminoj signifon kaj uzadon diversajn de tiuj, kiujn ili posedas en la latina, kaj ankau en la modernaj, lingvoj. Dro Zamenhof sajnas senti tion en la "Plena Gramatiko" (Krest, p. 254-6); car li faras kaj uzas, en tiuj du pagoj, pli multe da Esperantaj gramatikaj terminoj ol la tuta Esperantistaro estas alie farinta kaj uzinta. La homoj kiuj bezonas pleje la Esperantan lingvon, estas la klasoj, kiuj ne havas multan tempon por lerni aliajn lingvojn, kaj ne multe da mono por pagi la instruadon. Dro Zamenhof vidis tion kaj diris gin tute klare. Mi kredas ke la plimulto da la Angla Esperantistaro apartenos ciam al tiuj ci klasoj: kaj ili scias tre malmulton pri iuj gramatikaj terminoj: car la Anglaj popolaj, elementaj lernejoj instruas tre malmulte pri ili. La tempo estas nur sufica por nia terura silabado. Tial la Angla Esperantistaro bezonas sinesplikantajn gramatikajn terminojn, pli ol iu alia nacia Esperantistaro. Mi volas tial skizi, kaj proponi por diskutado, antau la Bulonja Kongreso, serion de Esperantaj gramatikaj terminoj. Oni povas rigardi la nau cefajn partojn de la parolado, kiel la cefaj instrumentoj de la parolado: kaj kunmetante nomojn por ili, estos tute nature uzi la sufikson "-ilo":—
Sed sub ciu el tiuj ci cefaj vortoj ekzistas aliaj diferencigantaj vortoj, kiuj dividas ciam la klason de vortoj signifitaj de ciu el tiuj ci nau nomoj en pli malgrandajn (au sub-) klasojn. Estas ofte eciloj, kiuj faras tion,—ne nomiloj. Mi prenos la nau serie, kaj penos fari Esperante por ciu la subvortojn, kiujn gi bezonas: kaj mi uzos tie ci ciun novan vorton, post esplikado de gi. 1. Lailo bezonas du gramatikajn ecilojn por signifi (1) sian montran uzadon, kaj (2) sian universaligantan uzadon; ekzemple, en "la homo, kiun vi konas," kaj en "la homaro." Mi proponas "difina la-ilo" por la unua, kaj "universala la-ilo" por la dua. 2. Nomilo bezonas (1) la du ecilojn "propra" kaj "komuna," kaj ankau (2) "reala" kaj "idea" (= konkreta kaj abstrakta). Ciu nomilo estas au propra au komuna, kaj ankau, au reala au idea; sed la propra nomilo estas ankau ciam reala. Estus eble ankau helpo, nomadi la realan nomilon, "realilo," kaj la idean nomilon "ideilo." Ciu ecilo estas ankau au propra au komuna. Nomilo kaj ecilo posedas "nombron" kaj "kazon"; kaj tiuj ci du simplaj vortoj ne bezonas esti sangataj. Kaj la pure Esperantaj vortoj, "ununombra" kaj "multenombra," ne povas esti plibonigitaj. Sed la kazaj nomoj, "nominativo" kaj "akuzativo," tute ne konvenas al nia kara lingvo. Per formo ili signifas Esperante nenion; kaj ni ofte nomas nomilon Nomilo ofte prenas ce sia flanko, alian, difinantan, nomilon en la sama kazo, ekzemple, "Vilhelmo la kaizaro renkontis Edwardon ‘la regon.’" Mi nomus tiujn, "difinajn" nomilojn, anstatau ol uzi la ordinaran gramatikan esprimon, "en apozicio." Aperas ankau ofte nomilo, kiu diras ion pri alia nomilo au pronomo, ekzemple, "Li estas Franco." Oni ordinare nomis gin "predikateca substantivo," sed kial ne "pridira nomilo?" Estas ofte konvene paroli pri la kontrolo, kiun la formoj de la nomilo ekzercas sur la formoj de la apartenanta ecilo. La nomilaj finoj "-n, -j, -jn" postulas ordinare la samajn finojn en la ecilo. Estus plej simple nomi tiun ci rilaton "samfineco." La ecilo estas "samfina" kun sia nomilo: kaj la rilato estas multe pli "kontrolo" ol "konkordo" au "konsento." 3. Ecilo estas la sola speco de Esperanta vorto, kies formo pendas de iu alia vorto en la frazo: Car participo estas ciam ankau ecilo, kvankam ecilo ne estas ciam participo. Gi havas du cefajn uzadojn, la du samajn uzadojn, kiujn ni nomis, parolante pri la nomilo, (1) la "difina," kaj (2) la "pridira" uzado, ekzemple, "Rega Edwardo," = difina, kaj "Li estas Franca," = pridira. La pridira ecilo havas ciam sennoan kazon, kaj tio estas la sola kauzo de la malofta "malsamfineco" inter nomilo kaj ecilo en Esperanto. Ni parolas ordinare en Esperanto pri "komparativaj adjektivoj" kaj "superlativaj adjektivoj." Cu ne estus multe pli simple kaj pli instruante, nomi ilin "pli-eciloj" kaj "plej-eciloj?" La nombraj eciloj formas apartan klason. La simpla nombro ne havas ecilan finon: gi ne estas ciam ecilo. Oni povas doni al li la nomon de "simpla," kiam estas necese distingi gin de la "orda," la "ona," la "obla" kaj la "opa" nombro. Estus perdo de tempo doni al tiuj ci nombraj vortoj la longajn teknikajn nomojn de la ordinaraj gramatikoj. Estas ankau klaso de "kiomaj" eciloj, kaj nomiloj, kaj tieliloj, kiuj bezonas apartan nomon, car ili havas apartan gramatikan traktadon, per "da." 4. Tielilo.—La Esperanta tielilo (instrumento de maniero) havas gravajn uzadojn, kiuj tute ne estas adverbaj. Tial estas pli bone havi alian nomon por gi. Mia lasta frazo montras tion klare. Esperante la vorto "bone" estas ofte nomita adverbo; sed gi ne estus en iu alia lingvo adverbo, en tiu ci frazo. Kaj la participaj adverboj ofte estas vere gerundioj. Tial estus plej bone havi alian nomon, ne nur por la tuta parolilo, sed por ciu el giaj specoj. Gi havas tri specojn, (1) la "difina" tielilo, kiu difinas verbon, ecilon au alian tielilo, guste tiel kiel la ordinara adverbo; (2), la "cirkonstanca" tielilo, kiu estas la participa-gerundio; kaj (3) la "pridira" tielilo, kiu "diras" ion "pri" fakto enhavita en najbara suba frazo, ekzemple, pri la fakto "havi alian nomon por gi" en la supera frazo. La lasta formo faras la tielilon de la Esperanta lingvo multe pli analogia al gia nomilo kaj ecilo ol la adverboj de iu alia lingvo. Oni vidos ankorau tiun analogion en la proksima paragrafo, kie tielilo estas ne nur "difina" sed ankau "pridira," tiel kiel eciloj kaj nomiloj. 5. Proiloj.—La antikvaj gramatikistoj ne atentis multe la tri diversajn specojn de anstatauantaj vortoj—vortoj kiuj anstatauas (1) nomilon, (2) ecilon, (3) tielilon. Ili studis cefe la unuan, kaj nomis gin "pronomo": ili konfuzis multe la duan kun la unua: kaj diris preskau nenion pri la tria. Esperanto bezonas pli logikan kaj sisteman nomaron. Akceptante "pronomo" kiel bona nomo por la unua klaso, oni devas fari paralelajn nomojn por la du aliaj. Mi proponas por la dua, "proecilo," kaj por la tria, "protielilo." Tio estas tute logika, car neniu el tiuj ci gravaj vortoj havas la plej malgrandan signifon per si. "Tio" signifas simple nenio, se oni ne diras au montras samtempe kio estas "tio." Kaj la samo estas vera pri la proecilo "tia," au "tiu," au "ties," au pri la protielilo "kial," au "kiam," au "kie," au "kiel." Ili nur havas signifon pro, kaj per, kaj por, io alia, kaj neniun signifon pro, per au por si mem. Oni estas nun en la mezo de la tabelo de 45 proiloj, kiujn Doktoro Zamenhof tiel sage kaj lerte arangis; sed mi havas nur spacon por montri, tre mallonge, kiel mi nomus la 9 liniojn kaj 5 kolonojn de tiu fama tabelo. Mi donus al la linioj nomojn prenitajn au faritajn el la nau vortoj de la demanda kolono: "kiaspeca, kiala, kiama, kiea, kiela, kiesa, kioesta, kioma, kiuesta." Kaj mi donus al la kolonaj la nomojn, "(1) nedifina, (2) universala kaj disdona, (3) rilata kaj demanda, (4) nea, (5) montra." Personaj pronomoj, kun "oni," povas bone gardi sian nomon, kvankam "gi" estas malofte persono: "si" estas ankau "refleksa," kaj "oni" estas "nedifina." La du serioj de posedaj vortoj ("mia, k.t.a."; kaj "ies, k.t.a.") ne estas rajte nomataj posedaj pronomoj, sed "posedaj proeciloj." Estas vere ke la lastaj estas ofte uzataj pronome, sed tio estas nur per komuna kapableco de eciloj. 6. Dirilo.—Sen verbo oni ne povas diri ion, kio havas iun sencon. Mi nomas tial la verbon "dirilo." Gi havas du cefajn formojn, kiujn oni nomas "vocoj." Sed tiu nomo ne estas logika. Estus pli bone nomi ilin la "aktiva formo" kaj la "pasiva formo" de la dirilo. La aktiva formo enhavas du specojn, kiujn oni nomas ordinare "transitiva" kaj "netransitiva." Tiuj ci du nomoj estus multe pli kompreneblaj en Esperanto, se oni farus ilin "transira" kaj "netransira." La dirilo havas "modojn": kaj la vorto estas tute konvena. Sed la nomoj de ciu modo estas preskau fremda al la Esperanto,—"indikativa, imperativa kaj subjunktiva, kondicionala, infinitiva." Estas nur du au tri Esperantaj radikoj en la tuta afero. Estus multe pli simple kaj kompreneble al la sengramatika lernanto, nomi la indikativan la "fakta" modo, kaj la kondicionalan, la "supoza" modo. Dro. Zamenhof nomas la infinitivon, la "sendifina" modo. Li nomas ankau la imperativan kaj subjunktivan modon, la "ordona" modo. Sed tiu ci nomo nomas nur la duonon de la modo; kiu ofte estas guste tiel nedubeble subjunktiva, ol gi estas alifoje ordona. "Li deziras (petas, celas, timas) ke vi iru tien" finigas certege per subjunktiva frazo. Estas tamen malkonvene, havi du nomojn por unu modo: kaj la du duonoj de la modo ne estas tute diversaj. La latina kaj greka subjunktivoj estas ofte gentile ordonaj. La subjunktiva uzado de la Esperanta modo "atendas" ciam ion, kio povas, pli au malpli certe, "okazi" post la ordono, deziro, peto, celado, timo, k.t.a., kiujn la antaua dirilo esprimas. La ordona uzado esprimas guste la samon, ellasante nur "Mi ordonas ke——." Car la vizago kaj gestado de la ordonanto esprimas tion. Mi proponas "okazatenda modo." Modoj havas tempojn, kaj Dro Zamenhof donas al la tri cefaj tempoj aktivaj de la fakta modo, tri bonajn Esperantajn nomojn (1) "la estanta," (2) "la estinta," kaj (3) "la estonta," ekzemple (1) mi faras, (2) mi faris, (3) mi faros; sed ciu alia tempo aktiva, kaj ciu ebla tempo pasiva, estas kunmetita, kaj havas pli ekzaktan funkcion ol la 3 unuvortaj tempoj, ekzemple, (1) mi estas farata, (2) mi estis farata, (3) mi estos farata, estas la estanta, la estinta kaj la estonta tempoj de la pasiva fakta modo. Sed ili estas pli ol tiu. Faritaj per la estanta participo ili povas nur esprimi agadon, kiu ne estas finita, kaj dauras. Por esti akurata, oni devas nomi tiujn ci tri tempojn pasivajn, la "daurestanta, daurestinta, kaj daurestonta." Kaj se oni anstatauas la estantan participon "farata" per la estintan participon "farita," oni faras ankorau tri bonajn Esperantajn tempojn, sed ankorau ne simple la estanta, la estinta kaj la estonta; car la agado estas neniam daura, sed finita, je la dirita tempo. Oni havas tial ne plu daurtempoj sed fintempoj, (1) "finestanta tempo" = "mi estas farita," (2) "finestinta" = "mi estis farita," (3) "finestonta" = "mi estos farita." La latina studento rekonos tuj ke tiuj estas ekzakte la perfekta, la pluperfekta kaj la futurperfekta pasivaj faktaj tempoj de la latina dirilo. Restas ankorau nur tri eblaj pasivaj tempoj, faritaj el la estonta participo pasiva, kaj la tri unuvortaj faktaj tempoj de "esti" = (1) mi estas farota, (2) mi estis farota, (3) mi estos farota. Sekvante la du aliajn triojn, oni nature nomus tiujn ci tri tempojn, la antautempoj, (1) la "antauestanta," (2) la "antauestinta," kaj (3) la "antauestonta." Mi traktas la pasivan sistemon de tempoj unue, car gi estas pli simetria, kun sia 3 × 3 = 9 egalinterspacaj tempoj, ol la aktiva, kun siaj tri aldonitaj unuvortaj tempoj. Sed estas nur por tiuj ci tri tempoj, ke oni bezonas iun terminon plu. Car oni faras la aktivajn kunmetitajn tempojn, kaj nomus ilin, guste same ol la pasivaj, nur uzante la aktivajn participojn anstatau la pasivajn. Estus sufice, ordinare, lasi tiujn ci tri unuvortajn tempojn havi nur iliajn unuvortajn nomojn, aldonante nur, kiam necerteco povus ekzisti, la radikon "simpl-" (= simplestanta, simplestinta, simplestonta). Ne estas bezono de iuj aliaj dirilaj terminoj. Oni povus, nature, fari kunmetitajn tempojn en la "supoza," la "atendokaza" kaj ec la "sendifina" modo, sed ciu el ili havus ciam la saman nomon ol en la "fakta" modo. La novaj Esperantistoj favoras multe pli la kunmetitajn tempojn ol la pli fruaj, kaj tio estas vera pligrandigo de la kapablecoj de la kara lingvo. Estas nur unu "helpa" (= aukziliaria) dirilo en Esperanto: tio estas "esti." Sed estas granda nombro da "modaj" diriloj, tiaj kiaj estas "povi, bezoni, devi, voli, deziri, ami, preferi, elekti, k.t.a," kaj oni rekonas ilin per la foresto de "por." Komparu "Mi elektas iri" kun "Mi batalas por iri"; au "Mi timas iri" kun "Mi kuras por iri." 7. Rilatilo.—La antikva nomo estas prepozicio, kaj gi signifas ion antauponitan. Sed la vorto ne montras tion en Esperanto, kaj tio ne estas ankau la fakton, kiu meritas esti montrata per gia nomo. La prepozicio rilatas la nesubjektajn kaj neobjektajn nomilojn ciujn al la resto de la frazo. "Rilatilo" estus tial bona kaj informanta nomo por gi. 8. Kunigilo.—La ordinara vorto "konjunkcio" estas tute komprenebla en Esperanto, sed "kunigilo" estas egale signifa, kaj harmoniigis multe pli bone kun la ceteraj tieaj proponaj. 9. Kriilo.—Tiu ci estas multe pli logika nomo ol "interjekcio." Tio signifas, nature, ion interjetitan. Tiuj ci ideoj venis nur en mian kapon antau du semajnoj, sed ili sajnis al mi tre utilaj kaj gravaj. Tiel mi rapidis por presigi ilin antau la Kongreso. KLOPODU.—HIMNO ESPERANTA.Originale verkita de M. R. Keesing (Auckland, N.Z.). Antauen! Antauen! Ne restu momenton! Etendu la povan, la magian senton. Flugigu standardon trans tuta la mondo, De ambaj polusoj gis cirkau la rondo. Popoloj, ho! audu, jen estas stimulo Por plu altaj celoj, sen ia makulo; Antikva deziro atingas plenumon, Triumfe venkante disvastigas lumon. (Horaro). Kuragu! Kuragu! Vi bravaj amikoj, Plilargigu ciam per dauraj efikoj La bonan laboron, kun korega kanto. Ho! antaueniru por la Esperanto. March forward! March forward! Delay not your striving, The moment of victory now is arriving. Fly boldly the standard through all the world’s regions, All round the earth’s compass assemble your legions. O! peoples, attend, for we give you a treasure, Exalting your aims by a pure, spotless pleasure, Fulfilling the longing of great ancient sages, For light and advancement, creating new ages. (Chorus). Have courage! Have courage! Ye brave-hearted brothers, Extend the boon further to benefit others. Sing gladly in chorus a soul-stirring canto, To spread far the praises of sweet Esperanto. Maurice R. Keesing, LA LETERO AL LA BAPTO-PATRO.El la VeillÉe, tradukita de Elise Bauer. Personoj.—Paulo: dekjara. Johanino: okjara. Ambau sidas ce la tablo skribontaj. Paulo elstrekas kaj skrapetas. Johanino rigardas la plafonon. Ambau sopiras. Johanino. "Paulo!" Paulo. "Kion?" Johanino. "Cu ci jam skribis multon?" Paulo, montrante folion nigran je inkmakuloj kaj elstrekajoj: "Jen!" Johanino. "Sed gi estas tute elstrekita!" Paulo. "Nu, kaj ci?" Johanino, montrante blankan folion. "Jen!" Paulo. "Sed gi estas tute blanka!" Johanino. "Kun cia nigra, kaj mia blanka folio, ni estas ce la sama punkto." Paulo. "De tri kvaronoj da horo!" Johanino. "La patrino diris al ni: ‘Estos baldau la nomofesto de cia bapto-patro. Skribu al li ambau beletan letereton.’ Kaj ni ambau trovas nenion!" Paulo. "Tio mirigas min, precipe de cia flanko." Johanino. "Nu, kial?" Paulo. "Li ne estas mia vera bapto-patro, sed cia." Johanino. "Jen bona motivo! Li dorlotas cin tiel multe kiel min." Paulo. "Tio ci estas vera. Ni multe amas lin. Se li estus tie ci, ni havus multegon por rakonti al li." Johanino. "Kaj ni ne trovas ion por skribi!" Paulo. "Fratineto! Mi havas ideon! Ni faru tiel kiel la Blindulo kaj la Lamulo!" Johanino. "Kiel!" Paulo. "Ni helpu unu la alian. Vi estas malpli granda ol mi—tio ci ne estas grava, oni ofte bezonas pli malgrandan ol si." Johanino. "Cu tio ci trovigas en la Blindulo kaj Lamulo?" Paulo. "Tie, au aliloke. Diru al mi ciajn ideojn. Mi diros al ci la miajn, kaj ni ambau subskribos." Johanino. "Jes, frateto mia, tio ci estas bonega. Komencu!" Paulo. "Ne, ci komencu!" Ili rigardas unu la alian nedecidite, tiam ekridas. "Ni estu seriozaj!" Johanino, pripensante. "Ni povas skribi: Kara Bapto-patro, ..." Paulo. "Certe!" Leviginte, kaj alproksimiginte Johaninon, li skribas sur la blankan folion "Kara Bapto-patro ..." "Vi vidas, la ideoj jam venas." Johanino, penante imagi ion. "Kara Bapto-patro, Estos post morgau via baptofesto." Paulo. "Li devas scii tion." Johanino. "Eble li estas forgesinta gin. Pensu, li estas nur fraulo. Li havas nek gefilojn nek genepojn." Paulo. "Estas felice ke li havas nin!" Johanino. "Jes, por doni donacojn al iu." Paulo. "Hm, mi havas ideon!" Johanino. "Diru gin!" Paulo. "Oni devus lerte ... mi fidas je ci...." Johanino. "Flatulo!" Paulo. "Sciigi al li, ke mi deziras post-mark-albumon." Johanino. "Kial?" Paulo. "Por la okazo, ke li deziras donaci ion al ni por sia nomofesto." Johanino, prenante la plumon kaj skribante sur la saman folion. "Atentu!" Paulo. "Sed tre delikate. Ci komprenas!" Johanino. "Ne malkvietigu! Mi skribos tute laute." Si skribas: "Mia frato posedas belan kolektajon da postmarkoj. Se li havus albumon ..." Paulo. "Rugan! Albumon rugan!" Johanino, obeeme skribante. "Albumon rugan li estus tre felica. Sed li ne havas sufice da mono por aceti unu." Paulo. "Jen! Tiele gi estas tre delikate esprimita! Parolu nun iom pri lia sano." Johanino, skribante. "Ni esperas, ke via sano estas ciam bona." Paulo. "Ne, ci ja scias ke li plendas sencese!" Johanino, skribante. "... Ciam bona, tio estas ankau malbona. Antau kelkaj tagoj nia patro diris ke vi similas la fantazian malsanulon. Mi lin demandis kio tio ci estas, kaj li respondis, ke gi estas malsanulo por ridigi. Tio ci plezurigas nin por vi." Interrompante sin. "Nun ni devas paroli pri la vestaro!" Paulo. "Pri kia vestaro?" Johanino. "Pri tiu, kiun mi deziras por mia pupo." Paulo. "Ha, jes! Donu!" li prenas la plumon kaj aldonas al la letero.... "Mia fratino deziras vestaron de pupo. La knabinoj, vi scias, ili revas nur pri pupoj?" Johanino. "En vestkesto! Skribu." Paulo, skribante. "Ili revas nur pri pupoj—en vestkesto la vestaro." Johanino, rigardante la pagon. "Tio ci formigas!" Paulo. "Stilo de Sinjorino de SevignÉe! Sed si ne havis fraton kiu helpis sin! Nun ni devas diri, ke ni estas bonaj, kaj ke ni lernas diligente." Johanino. "Tio ci ne estus modesta." Paulo. "Ja jes, ci laudos min, kaj mi laudos cin!" Johanino. "Bona ideo!" skribante, "Paulo estas tre diligenta. Li laboras bonege. Li estas tre gentila al mi." Cia vico. Paulo, skribante siavice. "Kaj mia fratino estas la plej bona el ciuj knabinetoj." Johanino, kisante lin. "Kiel bone ci diris tion ci!" Paulo. "Car mi pensas tiel." Kisante sin. Johanino. "Nia letero estas longa. Rigardu!" Paulo. "Jes, ni povos nun kisi...." Johanino. "La leteron." Paulo. "Ne, la bapto-patron." Johanino, rapidege skribante. "Ni vin kisas kore, kara bapto-patro," subskribante "Johanino Delormel." Paulo, subskribante siavice. "Paulo Delormel." Kun sopiro de gojo, jen! gi estas finita! Johanino. "Ni devas nur relegi nian evangelion." Paulo, post minuto da pripenso. "Ho, ci volas diri nian epistolon!" Johanino. "Jes, nian epistolon. Ni relegu gin!" Kaj ili relegis gin, gis la fino. Johanino. "Sed, ni forgesis ion." Paulo. "Kio estas?" Johanino. "Prezenti niajn bondezirojn je lia nomfesto." Paulo. "Tio ci estas facile reparebla." Prenante la plumon, li aldonis post la subskriboj "Johanino Delormel kaj Paulo Delormel kiuj deziras al vi bonan nomofeston." MONATO POST MONATO.Nur kelkaj tagoj post la ricevo de tiuj ci pagoj, ni havos la plezuron renkonti unu la alian ce Boulogne sur Mer. Ni deziras sendi korajn bondezirojn, kaj esperojn, ke tiu ci Unua Monda Kongreso Esperanta estos por ciuj partoprenantoj tute plezuriga kunveno; ankau ke la rezultatoj tie efektivigotaj inspiros nekontraustareblan fervoron inter niaj multelandaj kunbatalantoj. Sajnas al ni ja dezirinda afero, ke la lingvaj demandoj estu sub la gvido de ia Internacia Komitato, kompreneble sub la prezido de Doktoro Zamenhof mem. Por trafi tiun celon diversaj projektoj jam aperis, kaj ni varme konsilas ciun kongresanon, ke li tralegu la tre utilan libreton: Kongresaj Projektoj ricevitaj antau 15 Junio, 32 pp., eldonata de la Grupo de Boulogne sur Mer. Niaj Francaj amikoj certe faradas cion eblan por sukcesigi la Kongreson, kaj, inter alioj, ni ricevis ekzempleron de la bonega Kongresa Libro, 163 pp., verkita de nia estimata kunverkanto Sro Paul Boulet. La volumo enhavas priskribon de la urbo kaj cirkauajoj, frazlibreton Francan Esperantan, parkere lernotajn poemojn kiel Espero kaj La Vojo, ilustrajojn kaj—ni gojas vidi—tre gravan aron da komercaj anoncoj. Tiu ci libro, pli ol ia alia gis nun eldonita, pruvas ke la nuntempa komercisto fine vekigas je la graveco de Esperanto kiel komerca komprenilo. Ni esperas ke la antauemaj anoncintoj profitos pro ilia sageco. Tiun ci monaton ni ricevis la longe promesitan Majstro Jan Hus, bele presita 40-paga verko priskribante la Vivo, Agado, Kondamno kaj Morto de la Glorinda Martiro, verkita de J. F. Khun, kun antauparolo de Profesoro Carlo Bourlet. Kosto, 90 centimoj, de la Presa Societo, 33 rue LacÉpÈde, Paris. La Vocabulario Esperanto-EspaÑol alvenis antau kelkaj tagoj, kaj estas la plej dika inter la gisnunaj vortaroj. Samforma kun la Fundamenta Krestomatio, gi enhavas 364 pagojn, kaj la kosto (6 frankoj) certe ne estas tro granda. Esperanto estas la titolo de la nova semajna foliego eldonita de Sroj Berthelot & Lambert. Gi tute similas la ordinaran Francan ciu tag-jurnalon lau gia formo, kaj enhavas interesajn sciigojn pri la progreso de nia Afero. Oni anoncas ke gi vendigas ce ciuj stacidomaj gazetvendejoj en Francujo. MONTH BY MONTH.But a few days after the receipt of these pages, we shall have the pleasure of meeting in Boulogne. We desire to send hearty good wishes and the hope that this First Esperantist World-Congress will be for all participants a most pleasant gathering; also that the results there to be arrived at will inspire irresistible enthusiasm among our comrades of many lands. It seems to us most desirable that linguistic questions should be under the guidance of some International Committee, of course presided over by Dr. Zamenhof himself. To attain this end divers proposals have already appeared, and we warmly advise all Congress-men to read the most useful booklet: Congress Projects received previous to June 15th, 32 pp., published by the Groupe EspÉrantiste de Boulogne. Our French friends certainly intend to do all possible to promote the success of the Congress, and, among other things, we have received a copy of the excellent Congress Book, 163 pp., written by our esteemed collaborator, M. Paul Boulet. The volume contains a description of the town and surroundings, a French-Esperanto phrase-book, poems to be learned by rote, as Espero and La Vojo, illustrations, and—we rejoice to note—a most impressive collection of commercial advertisements. This book, more than any hitherto published, proves that the commercial man of to-day is at last awakening to the importance of Esperanto as a commercial medium. We hope the go-ahead advertisers will profit by their wisdom. We have this month received the long-promised Master John Hus, a finely printed 40-page work treating the Life, Doings, Condemnation and Death of the Glorious Martyr, written by J. F. Khun, with preface by Professor Carlo Bourlet. Cost, 10d., from the Presa Societo, 33 rue LacÉpÈde, Paris, V. The Esperanto-Spanish Dictionary arrived a few days gone, and is the most bulky of our present vocabularies. Uniform with the Fundamenta Krestomatio, it contains 364 pages, and the price (5s.) is certainly not excessive. Esperanto is the title of the new weekly sheet issued by MM. Berthelot and Lambert. In form it resembles the ordinary French Daily, and contains interesting information of our progress. It is stated that the paper is sold at all station book-stalls in France. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 23. (Vol. II., No. 9.) Septembro, 1905. THE |
Page | |
---|---|
Two Congress Programs | 129 |
Impressions of the Congress (H.B.M.) | 130 |
Notes on the Orient, Part III. (Col. H. K. Gordon) | 135 |
Saved from Death, Serial, continued from pages 98 & 126 (General Cox) | 136 |
Reminiscences, Part IX. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 137 |
Brisquet’s Hound (translated by C. Leroux) | 139 |
The Sherborne Pageant (H. W. Southcombe) | 140 |
The Snowdrop (Clarence Bicknell) | 141 |
Sundry Notes | 142 |
Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law) | 142 |
The Little Invalid (translated by Dr. Philippet) | 144 |
MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.
VISKO
ESPERANTO.
Registered Trade Mark, No. 270,042.
BONEGA PROPAGANDILO.
Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiseto.
Antaupagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton.
Bonvolu skribi por detaloj al—
BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.
Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW."
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas.
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.
Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
NASKIGO.
Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Horthumberland House, Dover, je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard).
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
KOLEKTANTOJ.
Finlandaj postmarkoj, 20 malsamaj, afrankite, por 1m. 50 pennia (2/-, au 2 fr. 25 c.), 25 malsimilaj por 2m. (2/3, au 2 fr. 75 c.). Pagon volu sendi per postmandato. Rusaj postmarkoj akceptaj lau efektiva valoro.
ADOLF REINBERG, Osterlanggatan, 39, Abo, Finland.
AL STUDENTOJ CIULANDAJ.
Gestudentoj dezirante studi la Artojn au la Sciencojn ce London University estas invitataj aligi je 3 au 4 aliaj studentoj, kiuj prenas la sciencan kurson ce
University College, London.
Respondu al 24, COLBERG PLACE, Stamford Hill, N.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Srino. L. Frank, 13, Somerset Street, Kingsdown, Bristol, Anglujo. Deziras kor. per leteroj & ilus. p-k. por reciproka kritikado & plibonigo.
- Sro. G. Wilkins, 94, Greenwood Road, Dalston, London. Deziras kor. letere & p-k. kun Geesperantistoj.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).