THE ESPERANTIST (23)

Previous

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67 Kensington Gardens Square, London. W.
  • AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • FRANCE.—Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  • NEW ZEALAND.—Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  • RUSSIA.—Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, DÖbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

N.B.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro.

Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

21. [Vol. II., No. 7.]

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13. 6d. each; Later issues 4d. each, net.

JULIO, 1905.

MONATO POST MONATO.

La Brita Esperanto Asocio havis, je la komenco de la monato, sian unuan duon-jar-kunvenon ce Essex Hall. Kolonelo Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., la Prezidanto, prezidis.

Post interesa parolado kaj resumo de la financa situacio, kiu jam klarigis aliloke, oni alvenis al la cefa devo de la kunsido—la konfirmo de la proponita regularo.

Tiu ci regularo ja estis treege longega, kaj la komitato devas esti pripensinta ciajn eblajn okazojn. Enfine, post malmultaj plibonigoj, ili konfirmigis, kaj ciuj kiuj volas ilin legi, povas aceti ilin ce la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand, W.C.

Estas nia espero ke ciuj varmaj aprobantoj farigos Fratruloj de tiu Asocio. Ni mem tre kontente estus farintaj same; sed, kiam ni eltrovis, ke estus necese konstati cion, kion oni faris pri, pro, per kaj por Esperanto por pruvi, ke oni meritis la honoron, kaj ankau devus trovi tri atestantojn por pruvi, ke oni estas sufice respektinda, ni devis forlasi la proponon, kaj restas nur simpla membro, tamen ne malpli fervora pro tio!

Ni kore esperas, ke la B.E.A. ne sendos tiun longegan regularon, k.t.p., al ciuj personoj, kiuj proponas anigi estonte, alie, se ni ne eraras, la B.E.A. trovos, ke iliaj eblaj estontaj membroj havos nek tempon, nek volon, tralegi la cion, kaj, sekve, neniam sendos la kotizajon!

Inter la novaj eldonajoj ricevitaj dum Junio estis tre originala verketo, "Une heure d’Esperanto," verkita de la energia pro-blindula propagandisto Profesoro Cart. Gi estas diologo per la Franca lingvo, gis la alveno de "L’EtrangÈre," kiu parolas Esperante. Franc-legantaj Esperantistoj sage sendos 50c. al 33, rue LacÉpÈde, Paris, por ricevi gin.

Sro Motteau nun pretigas tradukon de Si klinigas por Venki, dramo de Sheridan. Ni esperas eldonigi gin antau la Kongreso. Gi estas samkosta kun la La Ventego, kies unua Arta Eldono elcerpigis. Oni do povas nune aceti la art-tukan eldonon, kun ilustrajoj, je kosto 2f. 60c., afrankite.

Dro Martyn Westcott, kies nomo estas tiel bone konata pro liaj satajaj rakontoj sur niaj pagoj, verkis tradukon de la Kristnaska Kanto, de Dickens. Gi estas eldonota, kaj estos valora aldono al nia Internacia Biblioteko.

Multaj samideanoj kontente lernos, ke la Londona Klubo havos sian unuan ekzamenon por Atesto pri Kapableco ce St. Bride’s Institute, Fleet Street, Julion 7, je la sepa horo. Partoprenantoj je tiu ci unua Brita Ekzameno nur devos pagi 1f. 70c. (anstatau la kutiman 3f.), kaj ni esperas ke la nomaro de granda nombro (almenau de la Londonaj anoj) povos presigi antau la venonta Kongreso. Tiuj, kiuj deziras ekzamenigi, povas ricevi ciajn sciigojn de la B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., kaj devos sendi siajn nomojn al la Hon. Sek. de la Londona Klubo, 14, Norfolk Street, Strand, antau Julio 5.

MONTH BY MONTH.

The British Esperanto Association held, at the beginning of June, its first half-yearly meeting in the Essex Hall. Colonel Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., the President, was in the chair.

After an interesting speech and a synopsis of the financial situation, which has been explained elsewhere, the chief purpose of the meeting was broached—the confirmation of the proposed regulations.

This set of rules is indeed exceedingly lengthy, and the committee must have considered all sorts of emergencies! Finally, after a few amendments, they were confirmed, and all who desire to read them can purchase them from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C.

It is our hope that all warm supporters will become Fellows of that Association. We ourselves would gladly have done so; but when we discovered that it would be necessary to declare all that one had done for Esperanto, in order to prove that the honour had been merited, and also to find three witnesses to prove one’s adequate respectability, we had to forsake the intention and remain merely an ordinary member, but none the less devoted on that account!

We heartily trust that the B.E.A. will not send this lengthy set of regulations, etc., to all persons proposing to become future members, otherwise, if we err not, the B.E.A. will find that their would-be future members will have neither the time nor the desire to wade through the lot, and, in consequence, will never send in the subscription.

Among the new publications received in June was a most original little work, "An Hour of Esperanto" (Horo pri kaj per Esperanto), by Prof. Cart. It is a dialogue conducted in French, until the arrival of "The Foreigner," who speaks in Esperanto. Readers of French will wisely send 6d. to 33, rue Lacepede, Paris, to obtain it.

Mr. Motteau is preparing a translation of Sheridan’s drama, She Stoops to Conquer. We hope to publish it before the Congress. It is uniform with The Tempest, the Art Edition of which is sold out. One can, however, at present obtain the art-cloth edition, illustrated, for 2s. 2d., post free.

Dr. Martyn Westcott, whose name is so well-known on account of his popular narratives in our pages, has translated Dickens’ Christmas Carol. It is about to be published, and will be a valuable addition to our International Library.

Many friends-in-Esperanto will gladly learn that the L.E.C. will hold its first examination for Proficiency at St. Bride’s Institute, Bride Lane, Fleet Street, E.C., on July 7th, at 7 o’clock. Competitors in this first British Examination need pay only 1s. 4d. (instead of the usual 2s. 6d.), and we hope that the names of a goodly number (at any rate of the London members) may be printed before the coming Congress. Those desirous of being examined can obtain all information from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., and must send in their names to the Hon Sec., London Esperanto Club, before July 5th.

SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.

CAPITRO I.

"Vi mankos la vaganaron, sinjoroj, se vi ne rapidos," ekkriis la hotelportisto, kiu staradis malantau ni ce la eniro de la hotelo, portanta en mano tualetsakon kaj kelkajn paketojn.

"Atendu momenton, dum mi kuras al la hotel-oficejo por ricevi mian monujon," diris la maljuna sinjoro.

"Jen mi! tute preta!" li ekkriis post momento, lamirante al ni tra la koridoro tiel rapide kiel li povis, "estis tri cent livra bankbileto en mia monujo, tial mi pensis, ke estos pli senriske gin lasi en la oficejo, car mi havis aferojn en la urbo hodiau posttagmeze; kaj Londono ne estas la plej sendangera loko en la mondo cirkauporti en poso tri cent livrajn bankbiletojn! Cu ne vere?"

"Apenau," respondis mia frato, ridante, kiel ni ciuj tri rapidiris sur la fervojan trotuaron, sekvataj de la hotelportisto, "se mi havus unu, mi bone scias, ke mi gin perdus dum malpli ol kvin minutoj."

"Dum kvin minutoj," ekkriis la maljuna sinjoro, turnante sin rapide. "Kiel?"

"Nu! gi bruligus truon en mia poso," rediris mia frato.

"Ha! ha!" li ridis. "Mi rememoros tion, kaj diros al mia edzino, kiam mi alvenos hejmen, ke mi perdis la monon, kiun Vilcjo, mia filo, devus kunpreni kun li al Nova Zelando! Kia stato de turmento si enestos! Kaj kiam si estos fininta min demandi, kiam kaj kie mi gin perdis, kaj kiel mi povis esti tiel senzorga kaj malsaga." Tiam mi respondos, "Gi bruligis truon en mia poso!" "Ha! ha! kiel kolera si estos, ke mi sercis pri tiel grava afero! kaj kiel Vilcjo ridegos! Sed, jen estas la vagonaro. En kia klaso vi vojagas?" li diris al mi.

"La dua," mi respondis.

"Nu, mi do diros al vi adiau, car mi ciam vojagas en la unua. Ce mia tempo de vivo, mi trovas, ke mi devas doni al miaj maljunaj ostoj kiel eble plej multe da ripozo!"

Mi tiom amuzigis je la stranga maljunulo, ke mi diris: "Ho! ne. Mi kunvojagos kun vi, kaj pagos la kostdiferencon en Brighton."

"Mi ne volas ke vi elpezu monon miakauze," li respondis.

"Ho! ne signifas," mi diris, "estos nur bagatelo." Mi do lin sekvis en unuaklasan kupeon, kiu estis neokupata.

La portisto enmetis la paketojn; mi diris adiau al mia frato kaj sidigis min en angulo de la kupeo kontrau la maljuna sinjoro, kaj ni forveturis.

CAPITRO II.

Kaj nun, dum la vagonaro forrapidegas al Brighton, permesu al mi diri malmultajn vortojn pri mia familio kaj mi mem.

Mia patro, maljuna generala oficiro, estis mortinta antau kelkaj jaroj. Post lia morto, mia patrino, kiu havis nur sian vidvinan pension kaj proksimume centlivrojn ciujare, logis en Brighton, por pli ekonomie eduki miajn du fratinojn, unu el kiuj estis nun plenkreska, kaj la alia ce lernejo en la urbo. Mia pli maljuna kaj sola frato, Karlos, de kiu mi jus disigis ce la stacidomo, estis, antau ne longe, tininta arangi siajn vespermangojn[1] ce la Inner Temple (lega kolegio), kaj nun kredis sin plene sur vojo al elokventeca gloro!

Pri mi mem, gi estu mallonge dirita, ke mi estis, antau kelkaj monatoj, preninta mian B.A. gradon ce Cambridge. Unue mi estis difinita por la legoscienco, sed militama fervoro, nedube heridita de mia patro, kontraukuris la dezirojn de mia patrino, kaj mi malfacile ricevis sian konsenton sangi la robon por la glavo. Pro tiu ci celo, mi iris Londonon por prezenti min antau komitato de eminentaj militkuracistoj ce Whitehall. Fiera pri miaj atletaj faroj en la universitato, mi uzas la okazon por diri al la tri gravaj eminentuloj, kiam ili demandis min pri mia sano, ke mi kredas ke ne estu multe da timo ke mi havu ian korpan malsanon, car mi remis en la boato kiu estis "cefo de la rivero" lastan Majon ce Cambridge, kaj ankau, ce Henley, en Julio gagnis diversajn boato-konkurojn. Miasurprize, ili min sciigis, ke tiaokaze, ili devas fari tre zorgan ekzamenon, car atletaj sinjoroj ofte ne estas tiel sanaj, spire kaj membre, kiel ili mem imagas. Tial, anstatau supraja ekzameno, kiun mi atendis, me devis suferi severan provon. Oni igis min senvestigi, salti super benkojn, salteti jen per unu piedo, jen per la alia; mi devis legi per unu okulo, tiam per la alia; miaj dentoj, pulmoj, kruroj, brakoj, oreloj, manoj, piedoj, fakte mia tuta korpo estis zorgege ekzamenata, gis kiam mi ekpensis, ke mi estas cevalo vendota sub la sercaj okuloj de bestokuracisto! Tamen, fine mi estis certigata bonsana kaj konvena aspiranto por pulvo kaj kuglo.

Lasante Whitehall, mia militfervoro estis neniel estingata; car mi tuj tutgoje marsis al la Temple (legkolegio); allogis mian fraton de lia Coke upon Littleton (leglibro), por ke li venu kun mi aceti turn-pafileton. Acetinte tiun ci, mi ordonis al la armilfaristo ke li sendu gin al la Grosvenor Hotelo, adresita al Sinjoro Georgo Middleton; kaj tiam, tial ke mia frato estas tro okupa por veni kun mi al mia tajloro, ni disigis, li promesante, ke li vespermangos kun mi en la hotelo je la sepa.

Je la sepa mia frato alvenis, kaj ni sidigis ce tablo en la mangocambro. Apude estis malgranda maljuna sinjoro, kiu, post kelkaj rimarkoj pri la vetero, varmeco de la cambro, kaj cetere, demandis cu li povas unuigi kun ni. Ni volonte konsentis, kaj li sidigis ce nia tablo.

Li gajigis nin multe per siaj mallongaj lertaj skizoj de vivo kaj karaktero en preskau ciu parto de la mondo. Evidente li estis homo kiu estis multege vojaginta, kaj ne estis forgesinta tion, kion li vidis. Tio ci, kune kun la iom kurioza, sagaca modo per kiu li rakontis siajn spertojn, igis lin plej agrabla kunulo, kaj mi multe gojis, kiam mi ektrovis ke ni estas vojagontaj al Brighton en sama vagonaro. Kaj nune, jen estas ni ambau rapide forveturantaj po kvindek mejloj la horon al nia celo.

(Daurigota).

PIEDNOTO:

[1] Antaue, membro de universitato, post kiam li ricevis la gradon B.A. (Baccaloreus Artium), povis farigi advokato, sen plua ekzameno, se li varbis sin kiel membro de unu el la legaj kolegioj, kaj ceestis ce ne malpli ol kvar vespermangoj en la salono de sia kolegio. Tion ci oni nomis "mangi vespermangojn."

PINO.

El Hejne-Lermontov.

En nordo sovaga, sur nuda suprajo
Balancas sin sola la pin’,
Kaj dormas, vestita en neg’ sutiganta,
Kaj revas pri sia fratin’.
Si songas, ke ploras sur monta krutajo,
En lando de suna surir’,
En fremda dezerto kun sablo brulanta,
La palmo belega je mir’.

Vs. Lojko.

ERMITO PRESKAU MODERNA.

Originale verkita de E.W.

Mi vizitis onklon kiu logis sur monteto apud kies piedo kusas la marborda urbeto, Cromarty. Unu tagon alvenis la pastro de la proksima Libera pregejo. Li nin sciigis ke li jus venis de interparolado kun viro la plej spirita el ciuj liaj konatoj, la ermito de Navity. Mia onklo tiun ci ne konis, kaj respondante al liaj demandoj, Sro Stuart diris ke estis solulo kiu antau dekkvin jaroj venis al stepo dezerta kaj konstruis budon apud sankta fonto kie antikve multe da malsanuloj mirakle kuracigis. Tie li vivadis sola, mangante nur la kreskajojn el lia peco da tero, trinkante nur akvon portante somere kaj vintre maldikan eluzitan militan uniformon multe flikitan. Ciun dimancon li venis al la pregejo, malproksima de 4-5 mejloj de sia budo, religie kantis kaj atente auskultis la Diservon. Ciam li metis en la kolektujon (por vidvinoj kaj georfoj) argentan moneron, sed neniam li elparolis vorton. Al viroj lin adresantaj li respondis per saluto milita, al virinoj li ja ne mem ekrigardis, kvankam multaj el tiuj ci, bonkoraj kaj kompataj penis konatigi kun viro tiel stranga, tiel sola. Dum preskau dekdu jaroj la Cromarty anoj pli malpli lin respektegis, ili havis antikvan tradicion ke la granda jugo de vivantoj kaj mortintoj okazos meze la dek nauan centjaron sur la stepo de Navity. Ili do kredis ke li devas esti sanktulo treege avida vidi kaj bonveni sian Savinton. Poste ilia opinio pri li multe sangigis.

Kelkaj bovinoj mortis, multaj cevaloj lamigis, iuj riveretoj sekigis kaj preteririnte lian logejon oni vidis fumon supreniri el lia tegmento, oni audis strangajn vocojn kunparoladi. Tro certe estis ke li kunulo estas de la Diablo; iuj ec diris ke peko mortiga estus permesi al sorcisto pli longan vivadon en lando Kristana.

La afero farigis gravega kaj la pastro sin kredis devigita sin intermeti. Li iris ce la ermito. Oftege li jam frapis al la malalta pordo, oftege li petegis, vane petegis, vorton de respondo, iafoje li tie longatempe restis, car li rigardis la malfeliculon kiel safo el sia zorgitaro. Tiun ci tagon li tuj invitigis eniri kaj vidis du fratojn. Robbie la nove alveninto kusas sur la tero febrofrapita kaj silenta. Sro Stuart audis ilian simplan historion. La ermito lasis la militistaron post 20 jaroj da servado alportante atestojn de bon-konduto kune kun bona saneco kaj pensio kiun li ciu monate ricevas ce la cefurbo de la apuda graflando. Robbie estis plektisto gis sunfrapo kaj kordoloro pri la morto de lia edzino lin malsagigis. Li estas neniam dangera nur simpla kaj ciam melankolia. La pastro kaj la ermito farigis preskau amikoj, sed ilia interrilato estas severe limigita al intersango de libroj kaj al ne oftaj kunvenoj (vizitaj) ce la fratoj.

Audinte tiun ci rakonton mi multe deziris konatigi kun viro tiel aparta kiu, vivante en klimato malvarma, preskau tute sin rifuzis fajron kaj acetis nur librojn. Sro Stuart diris ke estas neeble ke mi lin vidos ekster la pregejo, car vidante virinon alvenante ce li, rapide li forkuros.

Hontema mi konfesas ke mi tiam ne ankorau postvivis la sensencan ambicion venki malfacilajojn kaj kontrauadon. Mi decidis viziti la ermiton kaj mia bona onklo, kiu neniam al mi ion rifuzis, min kondukis al stepo ce Darnie. Mi haltis post arboreto, la sola sur tuta la stepo, li frapis la pordon, vidis la ermiton kaj diris "Volu aminde montri al mi la sanktan fonton" kiam mi vidigis li aldonis "al mi kaj al mia nevino kiu venis el Anglujo." Silente Darnie marsis antau ni gis la bordo de la valeto, tiam li sin turnis, dirante "Kolonelo, cu la nobla fraulino volas teni mian manon? La vojo estas ja krutega." Mi metis mian maldekstran manon en la lian kiu estas tiel glacia ke mi min promesis neniam ree marsi manenmano kun ermito; baldau gis al kubuto mia brako rigidigis per la malvarmeco. Kiam ni la tuton vidis kaj la deklivon supreniris, li diris "Kolonelo, la fraulino sajnas tre laca, eble estus bone ke si sin ripozus ce mi." Ni eniris en la budo kiu estis peceto da tero enfermita per torfmuroj, kun tegmento de brancetoj, torfo kaj eriko. Gi havis nek fenestron nek kamentubon nur truon en la muro por eniro de la lumo kaj truon en la tegmento por eliro de la fumo. Anstatau tablo staris sur kvar stonoj granda kesto, du skabeloj plenigis la meblon. Robbie sidis sur la tero apud fajro de torfo seka kaj abilignetoj varmiganta siajn longajn palajn manojn. Kun li au plivere al li parolis mia onklo dum Darnie al mi montris siajn librojn. En la keston, falditajn en tuko nepenetrebla mi vidis Biblion kun komentario, en kvar volumegoj, la "paradizo perdita" de Milton, ses volumojn de la verkoj de Shakespeare kaj cirkaue dekduon da aliaj libroj bele binditaj. Li tusis siajn librojn kvazau kun adorado. Poste li montris al ni la kreskajojn en sia gardeno, disrompis la solan rozon de la sola rozujo kaj gin donis al mi dirante "Neniam ni revidos la unu la alian." Hejme vespere mia onklo multe ridis pri nia eksplorado, li skandalegis mian bo-onklinon per opinio ke "Darnie sin trovante (malsimile al Santo Dunstano kaj Sto Antonio) neproviza je rugvarmega prenilo, provis favorigi la Diablon per flora donaco." Estas li kaj ne si kiu unue volis scii kial viro inteligenta tiamaniere vivadas. Ili demandis al pastro, kiu diris ke vane li mem penis eltrovi la kauzon sed li certege kredas ke gi ne estas malbona nek malhonora. Post du au tri semajnoj ni promenis kun du sinjorinoj kaj du knaboj. Amiko pruntis por uzo de tiuj ci, cevaleton kiu ne plu estas sufice granda por porti liajn plenagajn filojn. Malbonsance la besto estis longatempe senlabora kaj farigis tro petola; gi forjetis unu knabon, kusigis sub la duan, ruligis sur la tero, kaj kiam oni gin devigis stari gi piedfrapis, dancis sur la postaj kruroj, kaj penis mordi. Estas do necese gin venki se oni iam farus uzon el gin. Mia onklo estanta tro multepesa por cevaleto, kaj lia edzino ne povante sen malrespekto forlasi siajn gastinojn mi havis la plezuran aferon.

Mia onklo alttenis unu el giaj antaupiedoj dum mi rampis sur la selon kaj ni rapide forkuris. Mi tute ne povis kontroli la beston ekscititan car mi nur malfacile povis min balanci sur la selo kies piedingaj rimenoj estis tro mallongaj por ke mi povu ilin uzi; tial mi sen sinriproco guis la galopon, gis mi subite min trovis sur la herbo. Mi falis kiel kato sur la piedoj kaj ankorau mi tenis la kondukilojn, tial mi deturnis la cevaleton al arboreto, kie mi disrompis branceton kovritan per folioj. Neniam mi frapis bestojn sed iafoje mi tiklis ilian nazon au orelojn por sciigi ilin ke mi ceestas au por ilin vekigi se ili estas dormemaj. Mi ne deziris duan falon kaj mi estas certa nenion renkonti mi do sidigis sur la selon tiel kiel rajdis la kamparaninoj en Kimrujo kiujn mi ciutage vidis en mia infaneco. Tiam mi incitis la beston al plej rapida kuro kaj kiam ajn gi volis marsi mi tremigis la foliojn apud gia kapo tial ke gi rekomencis galopon. Kiam gi sajnis sufice laca por ke gi min obeu mi cirkaurigardis kaj min trovis en plena dezerto, sen vojeto kaj sen ia ideo pri la sido de la urbeto. Vere la besto facile trovus gian hejmon sed gi irus ce gia propra mastro kaj ne ce miaj geonkloj. Dum mi haltis duba mi vidis viron, mi do movinte mian dekstran piedon al mia maldekstra flanko lin sekvis, lin alvokis kaj kiam li sin turnis mi lin petis al mi helpi premi la selligilojn kaj montri la plej rektan vojon al Cromarty House. Li nenion respondis sed sangis la bukojn kaj prenis la bridon.

Mi diris "Volu montri per fingro kie kusas la urbeto; ne estas necese ke vi min akompanu."

"Estas ja necese, multaj kaj profundaj estas la marcoj," respondis vocon per kies sono mi rekonis Darnie. Mi decidis respekti liajn kutimojn, sed baldau, tute senvole mi ekkriis "Darnie, kial vi tiel strange vivadas?" Lian vizagon mi ne povis vidi, lian vocon tamen estis kvieta kiam li enfine diris "Mizerulo ne devas enui noblan fraulinon." "Vi ne estas Mizerulo, mi ne estas nobla. Unu estas nia patro, Dio mem; kaj ni ciuj estas gefratoj. Cu vi tion ci ne legis el via Biblio? Cu vi gin ne kredas? Kial vi ne konfidus en fratino?"

Post longa silento li komencis paroli tre malfacile car la Angla lingvo al li estis lingvo alilanda, li rakontis al mi ke liaj prapatroj kulturis farmojn en bela valo. Li estis la plej juna el ok gefiloj kaj estis nur dekokjara kiam oni faris fervoran alvokon al la patriotismo de la Skotoj por defendi la landon kontrau Bonaparte kaj li soldatigis: post deksep jaroj li estis sergento kaj ricevis longan libertempon. Revidante sian familion li trovis plenan felicecon. Gepatroj gefratoj, geonkloj, gekuzoj, estis sanaj kaj prosperaj, liaj fratinoj estis gojaj edzinoj kaj patrinoj; bona knabino kiun li de sia infaneco amis lin felicege bonvenis. Ili fiancigis, post nur tri jaroj, lia dejoro elfarita li revenos, libera, rica al la kara valo, al la karega virino, por gui inter iliaj parencoj vivon paradizan.

La tri jaroj pasis, de Hindujo li rapidis hejmen kaj trovis la valon sed de la vilago nur fajrenigrigitajn ruinojn. Li marsis longatempe antau ol trovi dometon kies timigitaj logantoj lin diris ke ciuj vilaganoj forpeligis por ke la bienulo obtenu plian luprezon el ricaj saffarmaj mastroj. Li iris al pastra domo kie li bonege ricevigis sed la pastro povis al li nenion sciigi pri liaj parencoj. El la 350-400 logantoj, kelkaj iris Amerikon, kelkaj (surtute teksistoj) migris en la urbojn kelkaj mortis pro malvarmo, malsato kaj melankolio. La pastro diris al Darnie ke li devas akcepti siajn malgojigojn tiel justa dia puno pro liaj eblaj formetitaj suldoj de prego. Ankau li promesis lin sciigi se iam venas al valo iu el liaj parencoj. Lasinte la valon Darnie renkontis amikino kiu lin diris ke la forpeloj kruelege efektivigis. Si vidis lian patron svenigitan per stonbatoj, lian patrinon devigeble eltrenitan el lito kaj forjetitan sur malsekan herbon; tie post nokto mizera si mortis. Dum kelkaj semajnoj Darnie cirkaue vagis, penante trovi iajn sciigojn pri sia familio au pri la familio de sia fiancino, lasante cie la adreson de la oficejo al kie li iros por sia pensio. Enfine li logigis al Navity kie post dekdu jaroj li audis pri sia frato.

Al mi demandinte kial li elektis restadejon tiel dezertan li respondis "Car mi timegis farigi mortiganto, ju pli mi audis pri la suferoj de miaj popoloj des pli mi deziregis vengon. Mi ne kuragis min meti en tentado se mi.... Tiun riculo mi ne povos pardoni. Mi volis pardoni por ke mi estu apud mia amatino al la mano dekstra de Dio—tie mi ne estos car mi neniam pardonos, sed si scios ke mi sin iam amegis, al si ciam mi restis fidela."

"Unu tagon vi ja pardonos Darnie."

"Neeble, mi jam forgesis. Mi jam estas kvazau mortinto ne sentante. Dum longaj jaroj mi pregis povi pardoni, tutajn noktojn mi staris sur la genuoj au kusis sur la vizago pregante povi pardoni—nun mi ne povas plu pregi." Li pli multon diris sed mi ne auskultis: mi pensis kaj pregis. La domo estante videbla mi diris, "Adiau frato mia, iru hejmen kontenta. Dio vin ja longe pardonis, car li vin amis, eterne. Li vin amos."

Je la unua fojo li altlevis la okulojn kaj min regardis "Adiau, fraulino, cu vi estas vere fraulino au angelo sendita de Dio?"

P.S.—Dum dekok jaroj mi neniam parolis pri Darnie car mi timis perfidi lian konfidencon. Tiam lin kredante morta mi rakontis lian historion al amiko mia; nun mi gin skribis.

E.W.

LA HISPANA ARMSIPARO.

De Lord Macaulay, tradukita de Ben Elmy.

Atentu, se sciigus vi pri Angla la virec’;
Mi kantas kion faris gi en fama l’ estintec’;
Siparo vane kontrau gi alportis, sur marflu’,
Meksikan oron, bravajn korojn, for el Hispanuj’.
Jen estis dolca tagfinig’ en suna la somer’,
Sip’ Angla flugis al haven’ de la Devon’a ter’;
Tagige jam ekvidis gi, sur la Aurinja mar’,
Grandegajn nigrajn sipojn el Hispana la sipar’;
Gi ilin ekevitis ce la frua sunlevig’,
Sed poste, gis la tagomez’ dauradis la casig’.
Tuj cia urba pafileg’ metigis sub gvardi’,
Ekflamis tuj signalofajr’ de l’ alta bateri’;
Forflugis multaj fisbarketoj serci pri l’ afer’,
Kun sanga sprono rajdis for tre multa kurier’.
L’ urbestro, griza maljunul’, almarsas en mezur’,
Kun halebardanaro, kaj batado de tambur’;
Car en la plac’ la hejmgardistoj jam kolektis sin,
Starigi tie, lau komand’, standardon de l’ regin’;
Fiere sonas la trompet’, kaj dancas sonoril’,
Dum malfaldigas per la vent’, la rega blazonil’;
Leon’ herolda de la mar’, antikva kun kroneg’,
Liliojn, jen, trabatas gi per forta piedeg’.
Tiele alpasadis gi, ce l’ kamp’ de Pikardi’,
Al aglosild’ Cezara, al plumar’ de Bohemi’;
Tiele elrigardis kiam, apud Aginkort’,
La gin casantajn princojn gi oferis al la mort’.
Salutu flagon, knab’! Aljetu florojn, ho knabin’!
Ektondru pafilegoj, inde reverenci gin!
Ho suno, allumigu gin, per tuta brilo via!
La glora "Ciamsama," la standard’ fiera nia!
En vent’ vespera svingas sin la peza rica flag’,
Ekbrilas gia oro en la lasta lum’ de l’ tag’;
Kusigas nun la suno, tuj alvenas nokto, kia
Neniam en Anglujo estis, nek revenos tia.
De Edistono gis Bervik’, Linrega gis Milford’,
Okupe estis, kvazau tag’, en tuta l’ Angla bord’;
Jen la signaloflam’, de l’ orient’ gis okcident’,
Sur Mont’ Mihala brulas, kaj sur Kap’ de l’ Orient’.
Hispanoj, do, ekvidas nun sur cia promontor’,
Fajreron briletantan kiel pint’ de viva or’.
Fisist’ boaton lasis sur la ondoj de Tamar’,
Ministoj alvenadis el Mendip’a kavernar’;
Signal’ vidigis trans arbar’, kaj trans herbejo, ce
Pastistoj de Stonhengo, kaj casistoj de Bolej’;
La tutan nokton en Bristol’ batadis sonoril’,
Tricent rajdantoj venis, kun cevaloj kaj armil’.
Gardostarant’ ce Blankdomeg’ ekvidis tra l’ mallum’,
Super monteto de Ricmond’, iom da ruga fum’;
Eksonis tuj trompeto, tuj bruegis pafileg’,
Tuj, eksaltante je koler’, vekigis regurbeg’;
Tuj reciproke flamas fajr’ sur urbpordego cia,
Tuj sonoril’ al viglo vokas per ordono gia;
La bateri’ de l’ Tur’ tondrigas veton de batal’,
Milo da sipoj sur la Temz’ aplaudas al signal’;
El cia part’ audigas nun pieda peza bat’,
Je flagoj kaj pikstangoj tuj plenigas cia strat’;
Kaj pli kreskadis nun la flam’, pli lauta estis bru’,
Dum el proksima kamp’ plimultigadis homoflu’;
Trans Nigrastepo orienten flugis la alvok’,
Al multa Kent’a estro en antikva hejmolok’;
Kaj suden rajdis kurier’ trans Temz’a dolca bord’,
Kaj de Hamsted’a erikej’ galopis al la nord’;
Kaj for, je l’ tuta nokt’, sen pauz’ dauradis la kurad’,
De mont’ al mont’, de tur’ al tur’, sencesa eksaltad’;
Gis staris la standardo sur la Pik’a kruta front’,
Kaj gis vulkane brulis cia alta Kimra mont’;
Gis dek provincoj vidis jam flamegon sur Malvern’,
Gis la Wrekin’ eksajnis nur sangruga nubostern’;
Gis kreskis brilo sur l’ Eli’a sankta konstruaj’,
Kaj cia urbo armis sin en larga l’ ebenaj’;
Al Linko rapidigis de Belvero la signal’,
Kaj Linko tuj forsendis gin trans Trent’a vasta val’;
Gis ce Skidaw’ vidigis fajr’ sur Lank’a la kastel’,
Kaj rugo sur Skidaw’ ekvekis burgojn de Karlel’.

IOMETO DA MUZIKO.

Tradukita de Alfred J. Hulme (Esp. 8688).

El "Dan Leno His Book" (Dan Leno estis la Rega Amuzisto).

Mi estas pleje memedukita viro, kaj mi estas baraktinta kun ciu el la artoj kaj sciencoj en "brosura" maniero. Sed dum la tuta kurso de mia studado mi neniam havis tian ekscitan tempon kian tiam kiam mi provis plene majstrumi la sakfajfilon per sep lecionoj sen helpo de instruisto.

Mi ne precipe amis tiun muzikilon, kaj mi pensas ke mi komprenas kial gi malofte ludigas ce simfoniaj koncertoj. Sed mi havis sorbegan sciamon eltrovi cu mi povos fari kortusantan efekton porke blekante per gi la "Pregon de virgulino." Mi antaupensis ke gi estos la plej kortusa muzika efekto iam konata.

Mia tiatempa pensiistino estis bonenutrita ino, sed si ne havis orelon; si devis auskulti tra sia nazo, kaj kompreneble tiu malfacilo igas al si antaujugon kontrau klasika muziko. Mia unua atenco estis ektremiga. Mi estis ferminta la pordon kaj preninta grandan busplenon da la tuboj, kaj elblovinte gis miaj dentoj preskau elfalis, mi sukcesis plenigi la sakon au ventujon per kvanto da sudokcidenta vento.

Okazis nenio dum kelkaj momentoj; sed jus kiam mi estis spireganta kaj sopiranta antau rekomenci, tiam la ilo sajne vekigis subite pro sento pri giaj cirkauajoj, kaj komencis kriegadon, ploregadon, kaj kracadon. Gi sonis kiel tridek katoj kun iliaj vostoj en rulpremmasino de lavisto. Timigita, mi lasis fali la estajon kaj forkuris el la cambron. Sur la etago mi ekrenkontis mian pensiistinon, kiu brake karesis min, mole kisante min ce la frunto, demandis "Cu la doloro estas kie?" Kaj informis ke "sia mortinta edzo foje suferis same, sed si konjektas ke li neniam havis gin tiel malbone kiel mi."

La loganto supre mi juna viro estis forta kaj kutime malagrabla kanajlo, sed je tiu-ci okazo li gentiligis kaj sendis depeson peti "Cu Sinjoro Leno kompleze cesos kantadon, car li deziris dormi."

Je la okazo de mia dua leciono, mi komencis praktiki en mia dormcambro antau frumatenmango, kaj mi ekvidis tra la fenestro karan multepezan amikon mian. Li estis proksimiganta por inviti lin mem al matenmango.

Mi treege blovis en la aerujon, kaj tuj metis la sakfajfilon sub la littukaro kaj atendis mian vizitonton.

"Ho! maljuna viro," ekdiris la kora gasto,—"cu, jam vi levigis? Cu, plu da studado? Ne zorgu pri sego, mi sidigos sur la lavtablon."

Tia ne estis tio kion mi deziris, tial mi tuj malsekigis la lavtablon per sajne mallerte renversante iom da akvon.

"Nu, do, mi sidigos sur la liton," li kriis. Li sidigis sur la liton—faligis sur gin lau lia gajega maniero.

Mia sakfajfilo noble konvenis la okazon. Ju frue la dorso de mia amiko kontaktigis je la lito, des frue ekversigis sangorigidaj gemegoj kaj kriegoj el sub la littukaro.

Gi vere estis terura bruo kiu haltigis ec mian koron. Mia amiko eksaltegis al tia alto ke li frapigis sian kapon kontrau la plafono. Lia hararo rekte starigis; liaj dentoj kraketis; liaj genuoj kunfrapis.

"Bona Dio! Dan!" li babilis. "Mi plej evidente estas mortiginta la infanon."

Mi neniam dum mia vivado vidis tian pentrajon de tragedia terurego. Subite li versajne reatingis la uzon de liaj membroj; li ekmalfermis la pordon kaj sovage kuregis straton. Mi vokis al li tra la fenestro. Mi diris, "Nenia profito estas forkuri; ni devas vizage kontraustari tiun-ci malfelicon kaj decidi tion kion ni faros. Tuj supreniru. Se popoloj vidos vin tiamaniere agi, ili eksuspektos ion."

Tial li treme revenis, kaj mi serioze komencis diskuti kune kun li pri la konsilindeco cu kasi subplanken la korpon, kaj poste elmigri Venezuelon.

Lia vizago kovrigis per la manoj, kaj li sajne konfuzegigis pro la penso ke lia sorto estas tute defektita. Fine li levigis, kun trankvila decido sur la vizago. Li apudiris la liton kaj dolce tusis la kovrilon.

La fajfilo eksonigis kuriozan sopireton. "Dan," ploretis mia multepeza amiko, "gi ankorau vivas! gi ja ankorau vivas! Tiam li forturnis la littukojn."

Faligu la kurtenon!

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La autoro rizervas ciajn rajtojn.

Ankorau mi ne diris ion pri afero kiu en la Statoj estas tute ordinara; la movigo de domoj.

Por ni Angloj estas ofte malfacile kontentigi nin: au ni satas domon kaj malsatas gian siton, au, kontraue, ni trovas konvenegan siton, kaj, jen, la domo, kiu staras sur gi, estas tute ne dezirinda; ec eble ne estas domo.

Sed por Amerikano la afero estas multe pli simpla. Li vidas konvenan domon kaj acetas gin. Se poste li vidas siton, kiu sajnas al li preferinda, li ankau acetas gin. Tiam li metas sian domon sur translokigilojn kaj translokigas gin sur la novan siton. Li ne genas sin pro la pakado de sia meblaro. Tiel lertaj estas la translokigistoj ke ne ec pentrajo defalos de la muroj dum la translokigo.

Mi ne diras ke neniam okazas malfelico, car okaze—sed mi rakontos tion kion mi vidis.

Foje promenante en urbon kiun ni nomos New York, mi forlasis la grandajn stonajn konstruajojn kaj eniris straton de lignaj dometoj. Se guste mi memoras ili estas apartaj, kaj havis gardenetojn kiuj tre similis al verdaj tablotukoj kun bordoj florigitaj.

El tiuj ci dometoj unu staris tute malrekte, tiel kiel se infaneto de iu el la antikvaj grandeguloj, ludante je siaj ludiloj, kiam li metis tiun ludilon sur sian naztuketon verdan, dum unu momento estus restinta kontrau gi la manon, kaj tion tuj ekvidinte estus formovinta la pezon antau tute premegi la domon.

Nature tiu ci strangajo vekigis mian sciamon, kaj mi informigis pri la kauzo de tia malrektigo.

Sed por bone komprenigi la aferon mi devas unue klarigi kiamaniere Ameriko altigas sian domon.

Li guste "mal"-as nian Anglan metodon. Ce ni oni formetas la tegmenton kaj aldonas supran etagon. Ameriko, kontraue, altigas per altigiloj la tutan domon kaj sub gi konstruas malsupran etagon.

Nu; mia informanto diris al mi ke en la domo plej apude al tiu kiun mi rimarkas logis domkonstruisto, kaj en la kapon de tiu domkonstruisto venis la ideo altigi sian domon. Sed, car li estis kredeble iom sparemulo li decidis ke li ne dungos istajn laboristojn, sed cion faros per siaj propraj salajruloj kaj iloj.

Ili vere sukcesis altlevi la domon, sed (au car li ne bone komprenis la aferon, au car li ne havis suficon da homoj au iloj), kelkaparte la subportiloj rompigis, kaj la domo, falinta lau tiu direkto, falis kontrau tiun domon pri kiu mi faras demandon, kaj gin lasis tiel kiel nun mi vidas.

Kiel ofte mi vidas ke se Biciklanto ektusegas piediranton, la piediranto pli suferas. Ankau tie ci la domo de la domkonstruisto ne montris ian ajn postsignon de sia aventuro. Oni legis la historion en la difektajo de gia neofendinta najbaro.

Foje mi legis rakonton pri la altigo de hotelo ce San Francisco por ke subpasu fervojo. Mi ne garantias ciun detalon car mi rakontas de memoro; sed tiel bone la priskribo montras la metodon kion oni uzas por altigi domojn ke la legantaro certe min pardonos, se mi penos skribi pri gi tion kion mi memoras.

Unue oni formovis kelkajn stonojn kaj por ili anstatauigis trabojn. Nature oni formovis ciujn la stonojn el la sama vico, kaj oni zorgis ne formovi suficon da ili por malfortigi la konstruajon. Kiam oni estas anstatau stonoj anstatauiginta trabojn oni el la sama vico formovis aliajn stonojn, ankau anstatauiganta ilin per traboj; kaj tiamaniere oni daurigis gis kiam la tuta konstruajo restis kvazau sur fortega ligna kadro. Kompreneble oni formovis la stonojn samtempe el multaj lokoj sur la sama vico. Sub tiu kadrego oni metis aregon de turnleviloj, kaj ce ciu turnlevilo starigis homon, kiu, ce donita signo iomete turnigos la tenilon. Oni tre zorgis ke ciu el ili turnu guste la saman spacon ce la sama momento, kaj ce ciu movo oni altlevis la konstruajon, mi supozas, nur malgrandan porcion da colo.

Tuj kiam oni estis levinta la kadregon suficon da spaco por tion permesi aliaj laboristoj konstruis sub gi unu tavolon de dikega kaj fortega muro. Pro tio, neniam estas granda interspaco inter la konstruajo kaj la subkonstruajo. Fine, mi supozas, oni formovis la trabojn malmaniere kiel oni unue ilin enmetis en la muron. Dum la tuta altigo gastoj mangis kaj dormis en la hotelo kaj, oni diras, ne sentis ec la plej malgrandan skueton.

Tie ci mi intencis ion diri pri la hoteloj, sed tiu estas afero tro longa por esti traktata en la fino de fragmento. Mi tial anstatauigos por gi priskribon de Dioservo kiu lasis sur mia cerbo profundegan impreson. Pri la hoteloj mi esperas paroli en la proksima fragmento.

Gis nun mi ne parolis de mia akompanantino dum la pli granda porcio de mia vojago. Permesu ke mi nun prezentu al la legantaro—mian onklinon.

Ho! tiu dimanco; kiel gi estis varmega! Apenau oni povis spiri, kaj en niajn manojn mi certe atendis vidi kelkajn ventumilojn, sed tion kion mi vidis mi tute ne atendis, ec ne povis atendi.

En la tuta pregejo (kaj gi estis tre granda konstruajo) mi kredas ke la onklino kaj mi mem estis la solaj personoj kiuj ne portis ventumilon.

Eble oni devas ankau ekcepti la organiston, sed nur dum la tempo mem kiam li ludis la organon, kaj mi ne estas certa ke iu ne ventumis lin dum la ludado.

Ho! tiuj maltrankvilaj, maltrankviligaj ventumiloj! Cie en la pregbenkoj oni svingetis ilin; ciu horano kaj horanino svingetis ilin; dum la kantado oni svingetis ilin; dum la pregoj oni ankorau ilin svingetis; oni ilin svingetis dum la legado de la Sankta Biblio, kaj, kiam fine la predikisto supreniris la tribunon por prediki, li ankau portis ventumilon kaj sin ventumadis per gi dum la tuta predikado.

La komenco de la prediko mi audis tiamaniere:

"Miaj karaj" (ventum—li svingis la ventumilon dekstren) "fratoj" (ilo: ventumilon maldekstren). "Mi parolos al vi" (ventum—) "hodiau pri la" (ilo) "vortoj kiujn vi" (ventum—) trovos en la (ilo), k.t.p.

Auskulti mi ne povis. Malgrau la volo miaj okuloj postsekvadis la movojn de tiuj diversaj ventumiloj, kaj preskau mi farigis strabulo per mia prenado por vidi ciujn el ili samtempe.

Ekkaptis min freneza deziro ke oni svingu ilin ciu ce la sama momento lau la sama direkto. Mi ne povis ne rigardi, mi ne povis fermi la okulojn. Mi estis hipnotigita per ili, kaj bonege mi komprenis la koron de tiu fama violonisto kiu subite cesis ludi sian amatan muzikilon, kaj alveninta al la antaua flanko de la estrado tiamaniere parolis al rice vestita sinjorino, kiu sidis en la unua vico de la auskultejo kaj trankvile ventumadis sin: "Sinjorino, sinjorino: kiamaniere mi povas ludi la violonon en tempo 2/4, se vi persistas vin ventumi en tempo 6/8?"

En tiu pregejo oni sin ventumadis en ciuj la tempoj. Pri unu afero mi estas nepre decidinta. Se ankorau mi ceestos tian Dioservon, mi mem kunprenos ventumilon.

Back to Vol. II index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

22. (Vol. II., No. 8.)

Augusto, 1905.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

CONTENTS.

Page
Reminiscences, Part VIII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 113
Notes on the Orient, Part II. (Col. H. K. Gordon) 114
Esperantic Terms for Esperanto Grammar (by Dr. Lloyd) 116
Strive! a Hymn (by Maurice R. Keesing) 119
A Letter to Godfather (translated by Elise Bauer) 119
Month by Month 121
An Easter Trip in Ireland (F. A. Meigh) 122
A New Book about the French (review by Dr. Martyn Westcott) 123
Concerning Hunger (by E. W.) 124
The Grey Horse (F. E. Bearne) 125
The Young Financier (G. C. Law) 125
Saved from Death, Serial, continued from page 98 (by General Cox) 126
A Braille Dictionary (H. J. E. Thilander) 127
A Terrible Adventure (William Officer) 128
The Old Father (by 10532) 128

MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.

VISKO
ESPERANTO.

Registered Trade Mark, No. 270,042.

BONEGA PROPAGANDILO.

Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiseto.

Antaupagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton.

Bonvolu skribi por detaloj al—

BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.

Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW."

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASINO.

Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas,
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.

Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

NASKIGO.

Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard).

Correspondence Lessons in Esperanto.

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.

7/6 the Quarter.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

  • Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilanduloj per ilus. p-k.
  • Sro. G. Ledger, 24, Elvendon Road, Palmer’s Green, N. Pri literaturo, scienco, arto, kaj komerco. Ciam respondos.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).


Top of Page
Top of Page