The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
N.B. N.B. Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. 20. [Vol. II., No. 6.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net. JUNIO, 1905. MODERNA ERMITO.Dum dudek jaroj mi estas loginta en malgranda urbo sur la Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la fiskaptistojn, la kampanarojn, ja ciujn, sed nur sciigis la lastan semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilago vivas maljuna ermito. Oftege mi estas promeninta laulonge la kvin kilometroj da stona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al mi pri la stranga estajo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie unuflanke la krutajn montetojn kun stonegoj kaj dornaj arbetoj, du au tri gardenojn kun palmarboj kaj orangujoj, kaj malmulte da muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro. Sed irinte meztagmangi kun amiko kiu antau nelonge acetis unu el la kulturagetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi konatigas kun la ermito, car dum ni mangis, jen, sur la marbordo alproksimigas la malalta blankhara solulo, pasanta malrapide kun siaj okuloj rigardantaj la teron. Kio estas tio, mi demandis? Cu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko? La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun li mian panon kaj kokinajon, kaj tiujn ci li akceptis sed sen ia dankesprimo. Tio ne min mirigis, car la anoj de nia urbo estas tre malmulte dankemaj, sed sajnis pli mirinde ke li ne volas trinki ec iom da vino, car niaj urbanoj tre volonte trinkas, ec drinkas vinon kaj likvorojn. Baldau li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Sajnas ke la ermito logas ciam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo au al la butikoj kaj ne, ec dum la Kristnaska festo auskultas la meson en la nemalproksima pregejo. Li dormas sub la stonegoj au en ia gardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li estas edzigita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj logas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma lernejo kaj ne povas legi au skribi. Li ne trancas la hararojn kaj havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen cemizo kaj sen capelo. Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias kie la ermito naskigis au kiam li komencis tiun ci manieron da vivado. Mi demandis kiel li nutras sin, car li ne laboras kaj nenion acetas. Cu li posedas bienojn au monon? cu li sendas iun en la urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la gardenoj sed preskau ciutage li mangas fison, car kiam la fiskaptantoj altiras marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili au donacas iom, au foririnte lasas la senvalorajn restajojn por li, kaj kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn mangajeretojn, pecon de pano au makaronio au fromago. Tial la mizerulo ne estas tute legommangantulo nek tute viandmangantulo. De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ciuj diras, "Tre strange, mi ankau iros serci lin." Jes, estas strange, ne vere en tiuj ci nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj, trovigas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre strange, car mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj samspeculoj, car li povas mangi fison ciutage sen ia timo pro malpacoj kaj ungogratajoj. C. Bicknell. LA ORA KORO.Fantazio, originale verkita de C. Oxenford. Unu vidvino kusis sur sia lito. Si estas mortonta. Si scias ke baldau si devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj tiu penso doloras sin pli multe ol sia malsanego. Si alvokis sian filineton, kaj sin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al malproksima lando, kaj vi ne min revidos gis multaj jaroj. Ne, plej amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Auskultu, kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi estas tiel malrica ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed cirkau via kolo vi havas ceneton portante la duonon de ora koro, kiun vi portis de la tago kiam vi naskigis. Ie en la mondo vivas knabo kiu posedas la alian duonon de tiu ci koro, kvankam mi ne scias kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la alian, vi trovos, ke la duonkoroj kunigos, kaj neniu nek nenio ilin povos redissiri, au rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj provos preni de vi la duonkoreton, au deziros gin intersangi, au gin aceti. Plie, eble vi mem trompigos, kaj kiam vi vidos duonkoron similan al la via, vi pensos ke gi estas tiu kiun vi sercas. Eble gi estos tiel simila ke gi trompigos ambau vi kaj la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kunigos, kiel ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni gin de la ceneto. Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj kiam vi pensas ke vi vidas unu sajne simila al gi. Reauskultu: estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ciu penas trafi, sed ne ciu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola. Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial, karulino, gis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas cio, kion mi povas diri, mi lacigas. Adiau, plej karega filineto mia, mi ne pli longe povas gardi au zorgi pri vi,—min kisu—mi iras—," tiam, per lasta peno, si aldonis tiujn ci vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi vian koron—gis vi—renkontos—la alian, tiam vi—konos. Adiau, kar——" La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj sin kompatis, ili ne povis redoni al si sian patrinon. Baldau ili ekmalzorgas sin; ec ili ekmalametas sin, car si ne estas simila al la aliaj knabinoj. Si ne estas bela, kvankam si havas bonkoron; sed si havas tre mallumajn okulojn, kiuj sajne travidas la personon al kiu si parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al si "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ce mi." Tiu ci virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun si antau ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam si igis pli granda, pli maljuna, ili marsus kaj paroladus kun si anstatau kun la pli belaj junulinoj en la vilago. Tial si malamigis de multaj, kaj si estas tre malfelica. Si estis tute sola, kaj si multefoje ploris por sia perdita patrino. Sed, neniam si montras al iu sian malgrandan duonkoron, kvankam si elrigardus maltrankvile por vidi cu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la sia. Sed ne, tre malofte knabo montras cu li havas koron au ne, kaj inter la malmultaj kiujn si vidis, neniam estis unu kiu estis ec iomete simila al la sia. Sed, unu tago alvenas al la vilago juna viro, kiu estas tri au kvar jaroj pli maljuna ol si. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla kaj aminda, ke si pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus ci tie, si same dirus," diris si al si mem. En tiu ci tempo si estas malamegita de ciuj cirkau si, car kiam si virinigis, si trovis ke cio en la vilago estas malsimila de tio kio gi aperas esti. Ciu portas maskon; kaj si neniel komprenas kial. Tial si ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, jus kiam ili la plej dezirus gin konservi. Tial, vi vidas, si devas esti treege malamata. Cie si portas cagrenon, hontecon, kaj certe, en la okuloj kaj lau la pensoj de tiuj cirkaue si estas malbonkora. La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ci, kaj kompatas sin. Ili igas geamikoj, kaj si tute konfidas al li. Tagon si montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la sia. Li observis zorge la suprajon de sia koro, kaj poste tordis, fleksis, kaj poluris sian kuprajon, gis gi vere ekaperas iomete simila al sia, tiam li montras gin al si, kaj si, car si estas ankorau juna kaj malsaga, kaj car si pensas ke si lin amas, ekdonas la sian; sed subite si vidas ke ec dum si rigardas, la kuprajon igas malhela, malluma, kaj kiam si volus provi cu la du kunigos, si trovas ke si neniel povas sian forpreni de la ceno cirkau sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni sian koron, li pli kaj pli gin deziris. Li igis tre kolera, kaj preskau tiel kruela kiel la vilaganoj, kaj iafoje penis perforte steli la malgrandan duonkoron, sed si tiel forte gin tenis, ke li ne povis. Fine, ne povante trovi au felicecon au bonkorecon en sia vilago, si foriris de sia naskloko, kaj marsis dum la nokto gis la proksima urbo; esperante Ho ve! Baldau si trovas ke la urbo estas nek bela nek granda, kaj la koroj de la logantoj, se iam si vidis iajn, estas maldolcigitaj, malbeligintaj. Si devigas labori treege, sed neniam si povis placigi siajn mastrinojn, kaj ofte si multe ploras dum si laboregas. Semajnojn, monatojn, ec jarojn si pasigis tiamaniere, sed gis nun si ne estas trovinta iun kiu posedas la alian duonkoron. Unu tagon si renkontis maljunegulon, kiu diris al si ke neniam si trovos tion, kion si sercas en tiu urbo. Li logis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskau ciuj la logantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj. Ne, si alvenis ce la malprava urbo, si devis sin turni maldekstre, anstatau dekstre, kiam si foriris de sia vilago. "Ho ve!" diris si, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malgoje. Cu mi akceptos unu el la kupraj au staloj koroj kiujn oni prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu au du preskau egalas al la mia. Kompreneble ili neniam kunigos, sed—cu jes, cu ne?" Si pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne estas ankorau tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas tiel bela. Eble mi povos trovi gin sole, malgrau la timoj de mia patrino. Eble si eraris, en sia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble estas alia vojo el tiu ci urbo, kiu kondukos min al la Paradizo." Tial si demandis de ciuj kiujn si renkontis, cu oni povus montri al si la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ciuj ridis. "Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas vojo el tiu ci urbo kondukante al gi, sed estas malofte uzita, kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankau vi estas tro maljuna, tro malbela—malsaga. Estas nur la junaj belulinoj kiuj sukcesas, car ili ciam estas helpataj. Vi neniam gin trovos sole. Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ci okulvitro, estas maldolca, malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompajo, estas pli malbona ol tiu ci urbo." Sed alia viro kompatis sin, kaj diris: "Malfeliculino, bone pensu. Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antau ec vi alproksimigas je gi. Unue vi devas trairi tra la Aleo de la Nekonatoj, ce la fino de la aleo, vi trovos La Simpativojon; ce la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la Strateton de la Amantoj; kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan Arbaron de Ellern-unu-la-alian, kaj trapasinte tra tiu malfacila arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi sercas. Sed kie estas via kunulo? Cu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon trafi." "Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble si eraris. Sajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojago, kaj mi ne ankorau trovis iun kiu sufice min amas por ec montri al mi la vojon. Kial mi ne penas iri sole?" "Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed neniam mi audis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malgoja kaj doloriga al tiuj kiuj penas." "Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do estas la unua strato, la Aleo de Nekonatoj, cu vi bonvolos diri al mi?" Li ridetis. "Vi estas nune preskau ce la fino de la Aleo; tie estas la komenco de la Simpatia Vojo. Nu, mi admiras vian kuragon, mi iros kun vi ce la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj." Ce tiu ci eldiro, si tre kontentigis. Jam si malametis la penson de devigi diri adiau al la bonkora viro. Pensis si, li estas la unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu sajnas havi koron. Nu, ili marsis kaj marsadis, kaj nekonscie marsis tra la Simpativojo; sed noktigante, ili restis ce Amikdomo gis la sekvanta mateno, car li trovis ke li ne povus retrafi la urbon antau la nokto falus. Kiam matenigis, si malgaje ekdiras adiau, sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj almenau montros al vi kie la Am-Strateto eliras el tiu ci vojo, kaj tiam ni diros adiau." Ili do marsadis malrapide sur la vojo, paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la strateton. "Ho, kia bela strateto," kriis si. "Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek si scias ke ili estas jam en Am-Strateto, kaj tiel ili marsadas kune. Dume ili promenadas, li rakontas al si cion pri li mem, kaj si rakontas al li cion pri si; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li diris: "Mi plenkonfidos al vi (car mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaue konfidis al iu." Tiel dirante, li elprenis el sia brustposo, skatoleton, kaj gin malfermante, montras al si la duonon de malgranda ora koro. "Tiu ci," li diris, "estas la sola ajo kiun mi posedas, sed mi vidas ke vi estas ankorau pli malrica, kaj devas iri longe antau vi trafos vian deziratan landon. Cu vi akceptos gin? Estas difekta, mi scias, kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia kia gi estas, mi volonte donas gin al vi, car mi vin amas." Kiam si ekvidis la koron, kaj audis liajn vortojn, "Cu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke gi estas vere oro; mi scias ke gi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia cio." Tiam si parolis—kun rideto sur siaj lipoj, sed larmetoj en siaj okuloj. "Cu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian cion? Sed, rigardu, amiko mia, mi ankau havas duonkoron. Mia patrino diris ke ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj kunligos kaj igos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la rompitajn duonojn. Jes, ili igis unu; kaj ili do intersangis ilin; li portis la sian, kaj si portis lian, car ili trovis ke kiam ili remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis. Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la Strateton de la Amantoj antau falos la nokto, sed—! Jen rigardu! Longtempe ili estas marsadinta sur gi kaj ne sciis. "Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankau iros kun vi, kaj kune ni trovos tiun belan landon, la Paradizon de la Koroj. Kune ni iros tra la arbaro, sed car estas malluma arbaro, ni do haltos hodiau ce la domo de Hymeno, la forgisto, kaj li forgos cenon kiu kunligos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ce Mielluna Dometo, kaj morgaue ni kune iros tra la Arbaro de Ellern-unu-la-alian." Tiun ci ili faris. Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj malbonsprituloj tie, kiuj provis steli iliajn korojn. Multaj estis la malfacilajojn kiujn ili trovis; malhelpajojn kiujn ili devigis surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskau rompigis siajn korojn, sed la ceno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas. Unufoje, cio mallumigis kaj malgajigis; venis teruran ventegon, sed subite, kiam cio aperis senespera, infaneto venis al ili el la mallumo, kaj ludis cirkau ili; alligante florajn cenojn al la hymena ceno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj baldau ili vidas ke ili preskau estas ce la fino de la arbarvojo. Ili igas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn cirkau gia kolo, kie tuj ili kunigis kaj estas unu koro. Ili nune estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan kamparon de la Eterna Korparadizo. FRAGMENTAJ MEMOROJ.Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). La autoro rizervas ciajn rajtojn. "La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskau la lasta frazo de la antaua (Maja) Fragmento; sed ankorau pripensante la aferon mi komencas dubi cu, ec en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos ankau ceremoniecon. Pri tio la leganto jugu: mi rakontos al li kiel eble plej akurate tion kio okazis. Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj; almenau mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldau mi trovis ke estas vere vizitantarego, car kiam ciu sego havis sidantinon, kaj tie ci kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado. La pluvo rapide farigis pluvego, kaj la pluvego dauradis gis superakvego. Cu mi daurigos la komparajon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita de tiu homa turnakvo, mi estis forjetata en angulon de la cambro, kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignajo en fendajo de stonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la balkonon kaj en la gardenojn? Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate," kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute plenigis la ambau salonojn kaj trovigis cie en la du gardenoj. Se segoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj, ne per segoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankau la pastra gastemeco) estas senlimaj. Bedaurinde la du salonoj ne posedis la saman Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la pli juna kaj pli saga porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj de Croquet kaj Snake (kiun lastan ludon mi jam priskribis en la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaguloj vivas inter la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La infanoj, multe pli sagaj, ciam ekkaptas la nun. Ili obeas al la vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam audis:— La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo estonta ne estas; Ekkaptu Vi,—kion vi trovas. Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas Surprise Parties (kunvenojn de surprizo); kaj oni arangas ilin lau la sekvanta maniero:— Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu Surprise Party, oni interkonsentas ke, ce fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ciuj la interkonsentantoj. Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en la vilago kiu ne konas la ciujn arangojn. Mi kredas ke ofte oni kunportas mangajojn kaj lasas la vizititojn pli bone provizitajn ol ili estis antau la kunveno; tiamaniere el la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la malriculojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado. Certe ce tiu ci okazo, oni tion ne faris, sed, malgrau la ligna dometo, la pastro ne estis malriculo. Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antau ne longe edzigita, kaj kies idolo estis sia Baby (infaneto). La etulo portis oran brocon, oran cenon kun pendajo, kaj sur la fingro gi havis oran ringon. Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por vidi se gi havis ankau "sonorilojn sur la piedfingroj," sed kredeble tiu ci ideo ne ankorau eniris la patrinan kapon, kaj mi ne kuragis gin inspiri. La kompatinduleto jam portis suficon kaj mi neniel deziris pligrandigi tiun pezon de amo. Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ciuj konas la rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino kun sia kvar au kvin jara infanineto. "Cu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino. "Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi petas. Si estas treege maldolca kaj malagrabla." Sed malgrau lia frumatureco, mi satas la Amerikan infanon. Li ne estas sen carmo, kaj li estas almenau sincera kaj tre patriota. Mi ne memoras kie mi legis la sekvantan sed gi tre montras tiun ci karakterizon. Instruisto demandis de sia klaso:—"Kiu estis la unua homo?" Kaj malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la instruisto estis mirigita. "Cu vi neniam audis pri Adamo?" "Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne pensis ke vi ankau kalkulas fremdulojn." Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam Italianino demandis al si:—"Cu Ameriko estas tiel granda kiel la urbo Firenze (Florence)?" Jen kion diris al mi juna Amerikano:—"Kial vi ne parolas al mi, sinjoro? Mi vin bone konas. Cu vi ne memoras? Mi estis hierau sur balancilo en la gardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskau mi frapis vian kapon." Iom stranga pretendo al konateco, sed ankorau pli stranga estis tiu de malgranda samlandano. Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min rigardegis ke la tricikleto tute renversigis kaj falis sur la korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambau, rajdinton kaj rajditon; kaj ankorau sidigis lin sur la selon. Tiam, per reprocinda voco, li diris: "Cu vi ne konas min, sinjoro?" Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan cagrenitan vizagon. "Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Cu mi vin antaue vidis?" "Ho, jes; antau unu jaro kiam mi estis tre, tre malgranda. Ho! for, for de tie ci. Ce G——. Cu vi ne memoras? Mi konis vin tuj." "Ne, knabeto. Antau unu jaro vere mi estis ce G—— sed mi vin ne memoras." "Sed, sed,—vi parolis al mi. Vi pusis Biciklon supre sur la kolino; mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi." "Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?" "Vi diris, vi diris: ‘For de mia vojo, knabeto, au mi vin surkuros.’ Sed vi ne parolis maldolce kaj vi ridetis. Ho! mi konis vin tuj, kaj mi pensis ke vi ankau konus min." Kaj la larmegoj formigis en la grandaj bluaj okuloj. Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima fragmento mi revenos al mia priskribo. MIKSAJO.Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn novajn librojn:— La Norda Stelo, belforma skribmasinata gazeto, organo de la Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro gia eldonmaniero kaj enhavo. Esperanto, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary. Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an Marton, 1905. Union Internationale, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga Sonorilo. Do you know Esperanto? utilega brosuro de la London Esperanto Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto, kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro. La langue internationale, peut-elle Être le latin? (eltirita el L’Esperantiste) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca kaj Esperanta (77 pagoj), 60 c. L’Esperanto, langue internationale auxiliaire, par Edgar SacrÉ. Artikolo kun ilustrajoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj lau la Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle, Bruxelles, Belgium. Esperanta Svensk Ordbok (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg, granda 145 paga bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50, DÖbelnsgatan, Stockholm, Sweden. La tekniko de la termala kuracado ce Aix-les-bains, de Dro Jean Dardel, eldonata ce la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de l’École de Medicine, Paris. 23 pp. La langue internationale auxiliaire, congrÉs de Grenoble, 1904. SÉances gÉnÉrales, eldonata ce la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c. La kolorigisto aer-veturanto, tradukita de la Grupo de Monaco. Ce Hachette, 24 pp. Ankau en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton, Esperanto, kaj korege gojas pro gia beleco. Gi ja sajnas esti inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj. Estas atentinde ke nuntempe preskau ciuj Esperantaj gazetoj plibonigis rilate ekstera vidajo. Antaue oni ricevis ilin legis ilin, kaj kasis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn. Kontraue, ni nun fiere kusigas la Esperantajn jurnalojn sur niajn skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksterajoj, altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ci estas vera signo de progreso. Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restajo de la korespondado, estas nur eble citi malmultajn. Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de gia antaua tre energia Sekretario, Sro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte novan Sekretarion en Sro Chitty, kies fervoreco estas sufice bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la havena-urbo, konsentis farigi la grupan Prezidanton—honoron pro kiu ni kore dankas lin. La Dovera Komerca Cambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso. Du filinoj de nia nelacigebla MaÎtre Michaux edzinigos ce la suprenomita Kongreso. Ambau la edzoj estos Oficiroj de la Franca armeo, kaj ankau Esperantistoj. La atestantoj estos Dro Zamenhof mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni diras ke la sub-urbestro ec Esperantigas, por povi fari Esperantan paroladon ce la ceremonio! Bonege! Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke gi promesas esti ec pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj autoritatuloj certigas ke pli ol tri mil Esperantistoj ceestos. Certe ni ciuj plezure atendas la 5an de Augusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas ciu-tagaj vortoj ce ni, kaj kies agoj kuragigas nin je la ciama propaganda laborado. Sro RenÉ Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo, verkis, por la Kunveno, novan himnon al Dro Zamenhof. La Grupo de LiÈge, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn, kiuj vizitos la Liegan ekzpozicion, ke ili ankau venu al la Grupaj kunvenoj, kiuj okazas ciuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la SauveniÈre, apud la Rega Teatro. Sro Boirac, Rektoro de la Dijona Universitato, deziras altiri la atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ce tiu Universitato kiu dauros de 1 Julio gis 31 Oktobro. Sro Lambert jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari tiun ci jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin de la Universitato de Dijon. Sro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala Kongreso:— Grava Alvoko.—La unua Kongreso estonte, lau la parolo de Dro Zamenhof, la pago la plej serioza de la Esperanta historio, estas necese ke ciu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ci elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta Kunvenoj.—La Kongreso komencos la 5an de Augusto kaj dauros unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ciuj kongresanoj ceestu almenau je la 6a, 7a, kaj 8a de Augusto. Tiuj ci tri tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.—La 10an, okazos generala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn havenojn, Anglajn kaj Francajn.—La sekvantajn tagojn, variaj distrajoj.—Ciuj kiuj povos, au kanti, au deklami, bonvolu tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj vestajoj.—Ni tre insistas por ke ciu kongresano kiu akceptas tion, skribu tuj al ni. Ekspozicio.—Granda Ekspozicio estos organizata. Ciuj grupoj Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn al Sro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France). Aligoj.—Ciu Esperantisto kiu sendos almenau 5 frankojn ricevos (krom la karton kiu permesos ceesti ce ciuj kunvenoj au festoj de la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso. Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne suficos por egaligi la elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al ni sendi. Por ciuj sciigoj, sin turni al: "Sro Michaux, advokato—Boulogne-sur-Mer (France)." P.S.—Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn artikolojn kiel eble plej baldau. Dum nia vojago la enhavo de la tirkesto ne bone kreskis! DONI AU NE DONI!E.W. Cirkau la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungigis en la regaj fabrikejoj ce Deptford. Tiame oni ne kutimigis audi pri du milionoj da malsataj estajoj en sia lando, kaj terura estis la ideo ke 2,000 homoj mizerigis senkulpe. Estis ankau terure vidi arojn da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marsis malrapide kaj silente, rigardante surtere. Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuligi; apenau mano sancelige etendigis por ricevi modeste prezentitan donacon. La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ci malfeliculoj mi ne havis monon sur mi, sed preskau senvole mi donis mian mufon kaj rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi petas, prenu tion ci kaj gin vendu." Unu viro repusis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon kaj animon, vi bonkora idiotulino! Cu vi ne povas vidi ke tio ne donos al ni unu duonon da plenbuso da pano, kaj vi estus malvarma la tutan vintron?" Estis vere, car ili estis inter 400 kaj 500 viroj. De tiu tempo mi ciam portis mian monujon kiam mi promenis, gis fine mi ne havis plu moneron, krom silingo, kiun mi gardis por aceti postmarkojn. En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriceguloj nun ja almozulo. Li sajnis tiel sovaga, tiel malespera, ke mi preskau timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedauras, mi ne havas monon," li nur gemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj pasoj mi memoris la silingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi forgesis tiun ci silingon. Prenu gin." Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estajino, diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos gin al vi." "Ne," mi diris. "Donu silingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo kiu gin bezonas." "Fraulino, neniam mi ne faris tion, diru al mi tamen vian nomon, por ke mi juru je gi!" Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun manpremo, ni disigis. Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon, li pensis ke mi monon donacis, car li ekkomencis longan predikon pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj sagaj kaj sindonemaj informigis pri cies karaktero, tial ke nur merituloj ricevu helpon. Mi lin demandis cu li konsilis al la malmerituloj steli, sin mortigi, au morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al rimarko tiel nerespektoplena. Li anstataue sciigis min ke mi devos aceti biletojn por doni al la almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspezigos en pano, kaj ne en biero kaj alkoholo. Enfine li min preskau konvinkis ke mi grave La kvaran tagon mi vekigis felica, car mi pensis: "Ne estas certe ke mi helpis al friponoj kaj ankau la plej malvirtulojn iafoje plibonigis bonajo." Post iom da tempo oni audis malbonajn raportojn pri la mirinde organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ciutage stari multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutrajon, sed, la morgauan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por havi panon por du tagoj. De tagmezo gis la tria au kvara horo de mateno la stratoj, en kiuj logis tiuj bakistoj amasigis de viroj kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marsi. La plej fortaj baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj nenion ricevis, kaj ofte tiujn ci svenis kaj estis forportataj hejmen de la policanoj. Policanoj ankau devis aresti pli ol 200 da ebriuloj kiuj, ricevinte panon, gin forportis al la drinkejo por gin sangi kontrau alkoholo. Kiam mi eltrovis ke tiuj ci famoj ne estis neigeblaj, mi pensis: "Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel sagaj kaj sindonemaj!" Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: Kion vi atendas de porko, se ne blekon, kio signifas: Kion vi atendas de tre maljuna virino se ne sentimentalan malsagecon. MEMOROJ PRI IRLANDO.Originale verkita de Florence A. Meigh. Kvankam oni ofte audas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la tieaj malricaj logantoj, gi estas sendube tre interesa lando kie pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzagoj kaj interesaj antikvaj konstruajoj, oni allogigas per la kuriozaj kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaganoj. Eble multe da la eraraj ideoj pri ili devenigis de la pentrajoj kiujn oni kelkafoje vidas, kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ci ofte estas tiel ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas viro kiu mangas nur terpomojn kaj logas ce malgranda malpura dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordstupo kun la nudpiedaj geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfelice la luantoj ne ciam sin genas pri la eksteraj riparoj car mi rimarkis kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompigis, oni gin anstatauis per ligna barelo sen au supro au malsupro. La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis Kial? Viro diris al mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antau multe de centjaroj" kaj li montris al mi pentrajon kiu atestis almenau al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ciam mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno de la sanktulo ankorau restas sur la bufa raso! Kompreneble ce la kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas automobilojn kaj sekve la azeno (kiu estas la precipa sargbesto de la malriculoj) prenas tiun ci okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos rajdinte trans marcego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Audante la bruon de la bicikleto li staris por cirkaurigardi, sed lauta blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antau ni blekante timeme. Je cia posta blovego la caso pli rapidigis, gis ni preskau flugis. Estis neeble preterpasi lin car li kuris de flanko gis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonsance forkigis kaj nia amiko rapide diris adiau. La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ciuj posedas pregejojn kaj la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimance. Mi estas vidinta ok au nau azenojn (kun sargoveturiloj) alligitaj al muro apud la pregejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "Neceseco estas la patrino de elpenso" kaj car la sargoveturiloj ne ciuj posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn segojn; sed historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la defluilon. Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidigis ripozi voj-flanke, kiam almozulino alproksimigis. Si demandis monon per hipokrita, malforta voco kaj diris ke se mi donus Oni rakontas sercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojagis ce County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano "Kiom da mejloj malproksime estas B—?" La policano respondis "Nu! estas nur 12 mejloj se vi marsas sur la maldekstra flanko de la vojo, sed, se vi marsas sur la dekstra flanko estas 15½ mejloj." Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraua flanko de la vojo. Ankau mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilagano diras ke estas "nur unu mejlo kaj peco al X—," la peco estas multe pli longa ol la mejlo!! Sed tio ci estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 21. (Vol. II., No. 7.) Julio. 1905 THE |
Page | |
---|---|
Month by Month | 97 |
Saved from Death (General Cox) | 98 |
An Almost Modern Hermit (E.W.) | 100 |
The Spanish Armada, Lord Macaulay (translated by Ben Elmy) | 102 |
A Little Music, from Dan Leno (translated by A. J. Hulme) | 103 |
Reminiscences, Part VII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 104 |
The Universal Congress at Boulogne | 105 |
The Four Henrys (A. Motteau) | 106 |
Notes on the Orient (Colonel H. K. Gordon) | 107 |
Three Greenhorns (by 10549, N.Z.) | 108 |
A Bachelor’s Notions on Shopping (by 9911) | 110 |
An Esperanto Evercirculator (Dr. Martyn Westcott) | 111 |
From New Zealand (Edward Young) | 112 |
Korsica, Seen from Italy (Clarence Bicknell) | 112 |
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ci spaco. Ciu Esperantisto, cu membro de la konata grupo au kies nomo enskribigis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ci proponon povos samtempe ne nur spari al si specialan rabaton sed ankau antauenpusi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street,
Glasgow, Scotland.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.
Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST. LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto. 157, Earlham Grove. Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Sro. G. L. Browne, Agento por Patentoj, 433, Birkbeck Bank Buildings, London, W.C. Korespondados Esperante pri Patentoj kaj ciuj aferoj.
- Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilanduloj por ilus. p-k.
- Sro. W. Miles, Ingeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj kaj ciam resp.
- Sro. John Thompson, 52, Blake Street, Barrow-in-Furness, Anglujo. Nemetia forografanto. Deziras inters. kun Anglaj & fremdaj Esperantistoj fotajn vidajojn de Barrow, kontrau tiuj de iliaj urboj. Ciam respondos. Deziras renkonti Esperantistojn en Barrow.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).