The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
N.B. N.B. Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. 19. [Vol. II., No. 5.] Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. MAJO, 1905. VOCO EL LA HIMALAJO.Letero de Anando. La kvin sentoj malkovras la eksteran homon de unu al alia, sed ne la internan. La sciado nur de la ekstera homo de ciu alia ne povas fondi la veran parencecon inter homo kaj homo. Estas nur kiam lingvo venas kaj malkovras la internan homon de unu al alia, estas nur kiam per lingvo ili eltrovas ke ili havas similajn sentojn, ke la homoj ekkomprenas ke simila spirito au individueco ekzistas en ciu homo. Tiu ci ideo ree postulas agojn por maturigi en tiun de universala frateco, kio nun estas bonekonata, almenau nome, de ciuj civilizataj landoj. Sed ekzistas ankorau pli altan gradon, pli glora ol universala frateco. Gi estas la Universala Propro, eltrovata de la antikvaj Hindaj saguloj. Gi signifas ke la Propro en la Homaro estas Unu kaj la Sama, kaj ne estas multespeca, au simila. Estas la funkcio de lingvo malkovri la internan homon kaj arangi lian parencecon rilate la aliaj. La malplej perfektigita dialekto efektivigas tion inter la homoj de kiuj gi estas parolata. Kia, do, estas la funkcio de nia Esperanta lingvo, la lingvo internacia? Vere fondigi kaj pliprofundigi ne sole la fratecon, sed ankorau pliproksime—la Propron de ciuj homoj. Instrui ke oni pensu pri alia kiel pri Si, au pensi Si-e (Sanskrit atmavat), se mi povos tiel skribi. La universala lingvo progresu tra ciuj landoj, vekanta la universalan senton, la homecon de ciuj homoj, la Universalan Propron de la Homaro, kaj tiam la gloro de la Unu Si-o post cio, brilos sur la mondon kaj estos videbla por ciuj, ec kiel estas videbla la suno. Tiam efektive la homoj farigos filoj de lumo, al kio celas la homa evolucio. The five senses reveal the outer-man of one to another, but not the inner. The mere knowledge of the outer-man of each other cannot establish the true relationship between man and man. It is only when language comes and reveals the inner-man of one to the other, it is only when through language they find out that they have similar feelings, that men rise to the idea of a similar spirit or self in each. This idea again takes ages to mature into that of universal brotherhood, which is now well known, at least by name, in all civilized countries. But there is a step still higher, more glorious than universal brotherhood. It is the Universal Selfhood, discovered by the ancient sages of India. It means that the Self in Man is One and the Same, and not many and similar. It is the function of language to discover the inner-man and adjust his relation to others. The least developed patois does this among the people by whom it is spoken. What, then, is the function of our Esperanto language, the international tongue? To truly establish and deepen not only the brotherhood, but closer still—the Selfhood of all men. To teach one to think of another as Self, or "to think Self-ly" (Sanskrit atmavat), if I may say so. Let the universal language progress through all lands, waking up the universal feeling, the humanity of all men, the Universal Selfhood of Man, and then the glory of the One Self behind all will shine upon earth and be visible to all, even as the sun is visible. Then truly will men be children of light, towards the attainment of which is human evolution. SANSKRITA LEGENDO.Tradukita de A. Randall & L. K. Venner. En la komenco, kiam Ajvashti venis al la kreo de la Virino, li trovis ke, kreinte la Viron sia materialo elcerpigis, kaj ke da malfluidaj elementoj neniom restis. Je tiu malfacilego, post multe da meditado, li jene faris: Li prenis la Rondecon de la Luno, kaj la Kurbojn de la Rampajoj, kaj la Tenigon de la Rampantaj Kreskajoj, kaj la Trememon de la Herbo, kaj la Maldikecon de la Kano, kaj la Floron de la Florkreskajoj, kaj la Malpezecon de la Folioj, kaj la Maldikigon de la Rostro de la Elefanto, kaj la Ekrigardojn de la Cervinoj, kaj la Kunvenon de la Abel-amasoj kaj la Gojan Gajecon de la Sunradio, kaj la Ploremon de la Nuboj, kaj la Sangemon de la Ventoj, kaj la Timemon de la Leporo, kaj la Vanecon de la Pavo, kaj la Molecon de la Brusto de la Papago, kaj la Malmolecon de la Diamanto, kaj la Dolcecon de la Mielo, kaj la Kruelecon de la Tigro, kaj la Varman Brilon de Fajro, kaj la Babilemon de Garoloj, kaj la Kares-murmuradon de Kolomboj, kaj la Hipokritecon de la Gruo, kaj la Fidelecon de la Cakavako, kaj, kunmetinte kune tiujn ci, li kreis la Virinon kaj sin donis al la Viro. Sed, post unu semajno, la Viro venis al li kaj diris: "Sinjoro, tiu ci estajo, kiun vi donis al mi, malfelicigadas mian vivon. Si sencese babilas, kaj min turmentas pli ol estas tolereble, neniam permesante al mi pacon. Si okupas mian tutan tempon, si senkauze ploras, kaj ciam si estas mallaborema. Mi venas por redoni sin, car mi ne povas kun si vivadi." Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li reprenis sin. Tiam, post alia semajno la Viro revenis al li, kaj diris: "Sinjoro, mi sentis la vivon esti tre izola tuj kiam mi redonis tiun estajon al vi. Mi memoras ke si dancis kaj kantis al mi, kaj mi memoras la flankrigardojn de la okuloj, kiel si ludis kun mi, kaj min cirkauprenis, kaj sia rido estis muziko, kaj si estis bela por rigardi, kaj mola por palpi; tial do redonu sin al mi!" Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li redonis sin. Tiam, post nur tri tagoj, la Viro revenis denove al li kaj diris: "Sinjoro, mi ne povas gin kompreni, sed, malgrau cio, mi certigas ke si estas pli turmento ol plezuro al mi, tial, mi petas, reprenu sin." Sed Ajvashti ekkriis: "Ho! Hontindulo, foriru! Mi tion ci ne suferos plu; vi devas fari tiel bone, kiel vi povos." Tiam la Viro diris: "Sed mi ne povas vivi kun si!" Kaj Ajvashti respondis: "Vi nek povas vivi sen si." Kaj li turnis la dorson kontrau la Viro kaj daurigis sian laboron. Tiam la Viro diris: "Kion mi faros? Mi ne povas kun si vivi, kaj mi ne povas sen si vivi!" In the beginning, when Iwashti came to the creation of Woman, be found that he had exhausted his material in the making of Man, and that no solid elements were left. In this dilemma, after much profound meditation, he did as follows: He took the Rotundity of the Moon, and the Curves of the Creepers, and the Clinging of Tendrils, and the Trembling of Grass, and the Slenderness of the Reed, and the Bloom of Flowers, and the Lightness of Leaves, and the Tapering of the Elephant’s Trunk, and the Glances of the Deer, and the Clustering of the Swarms of Bees, and the Joyous Gaiety of the Sunbeam, and the Weeping of the Clouds, the Fickleness of the Winds, and the Timidity of the Hare, and the Vanity of the Peacock, and the Softness of the Parrot’s Bosom, and the Hardness of Adamant, and the Sweetness of Honey, and the Cruelty of the Tiger, and the warm Glow of Fire, the Chattering of Jays, and the Cooing of the Kabala, and the Hypocrisy of the Crane, and the Fidelity of the Chakawaka; and compounding all these together, he made Woman and gave her to Man. But after one week Man came to him and said: "Lord, this creature whom you have given me makes my life miserable. She chatters incessantly, and teases me beyond endurance, never leaving me alone. She takes up all my time, she cries about nothing, and is always idle. I have come to give her back again, as I cannot live with her." So Iwashti said "Very well," and he took her back. Then after another week Man came to him and said: "Lord, I find that my life is very lonely since I gave you back that creature. I remember how she used to dance and sing to me, to look at me out of the corners of her eyes, and play with me and cling to me, and her laughter was music, and she was beautiful to look at and soft to touch; so give her back to me again." So Iwashti said "Very well," and he gave her back again. Then after only three days Man came back again to him, and said: "Lord, I know not how it is, but, after all, I have come to the conclusion that she is more of a trouble than a pleasure to me, so please take her back again." But Iwashti said: "Out on you, shameful one! Be off! I will have no more of this; you must manage how you can." Then Man said: "But I cannot live with her." And Iwashti said: "Neither can you live without her." And he turned his back on Man and went on with his work. Then Man said: "What is to be done? For I cannot live with her, and I cannot live without her." LA FORGISTO.Kanto originale verkita de Srino Reddet. (Sens). Ho Forgisto, forgu feron! Prenu per muskola brako La martelon, forte frapu, Bona la plugferon faru. Jes, mi ekbruligas karbon, Kaj mi forgas por la Vivo! Ho Forgisto, forgu feron! Tiru el la ruga fajro Ciujn metiistajn ilojn De l’ masinoj la radarojn. Jes, mi ekbruligas karbon, Forgos tuj por Laboristo! Ho Forgisto, forgu feron! Sercu el la blua stalo La plej bonan kaj flekseblan, Forgu bisturilon akran! Jes, mi ekbruligas karbon, Forgos tuj por Kuracisto! Ho Forgisto, forgu feron! Audu de la pafilego Fore la teruran vocon Kaj rapide forgu glavon! Ne ne! Mi estingas karbon, Mi ne forgos por la Morto! LA KATINO & LA KOKIDOJ.Originale verkita de Jem Ross Archibald. La interesa rakonto Katnesto sur la Februara numero de The Esperantist rememorigis al mi la sagan maljunan katinon, kiun mi ofte vidis kune kun siaj strangaj familioj en farmadomo, kien mi vizitis geamikojn. Sia nomo estos Torty, sed si estis ankau nomita "Kara avineto," car si flegis kaj tre zorge vartis kelke da orfaj katidoj, kies malfelicajn gepatrojn la casgardistoj mortigis en la proksima arbaro. Kiam mi sin ekvidis, mi pensis la nomon "Avineto" tute tauga por sia plen-zorga vizago sed, tiatempe, mi ne konis, ke Torty posedis plumajn tiel bone kiel pelajn familiojn. En tago mi sin vidis alportante en sia buso etan kokidon. Mi tuj ekkuris, kiel mi tiam pensis, por savi la vivon al la malfelica kokido. Torty atingis la kuirejon, mi sin sekvis en tiun grandan cambron. Si gentile metis la birdeton en komfortan korbon apud la kameno. Si blekis kaj murmuretis dum si vartis la kokideton! Mi diris al la servistoj, ke mi timis ke Torty mortigus la birdeton, kaj ili tiam diris al mi la sekvantan rakonton. La farmamastrino unu tagon trovis kuvon da kokidoj, kies malserioza patrino forlasis ilin perei en la kortbirdejo. Tion ci la farmamastrino tre bedauris, car ili apartenis al bona raso de bela kortbirdaro, tial si alportis ilin, kaj enmetis ilin en korbon apud la fajro en kuirejo. Si eliris el tiu cambro por trovi flanelon por kovri kaj varmigi la kokidojn. Si audis la maljunan katinon murmurante apud la korbo, kaj diris "Torty! Kara katino, vi povos varmigi tiujn ci malfelicajn kreitajojn!" Nu imagu sian miregon, kiam Torty blekis "Miau (Jes!) kaj tuj eksaltis tre zorge en la korbon." De tiu tempo, ciuj el la orfaj birdetoj farigis la genepoj de la aminda maljuna "Avineto Torty." Oni povas priskribi la korbon de Torty ankau kiel la Katnesto. "MORGAU."Popoldira fabelo versigita de A. Motteau. "Matene, morgau, kampon mian," Trenjo diris, "mi tuj plugos, Antau ol sezon’ forflugos, Au grenon havos mi nenian." Alvenis morgau; la plugilo Tute preta lin atendis, Sed nun manginviton sendis Al li aminde la bofilo. Ec Trenjon sanceligis tio ... Cu li devos tuj plugiri, Au cu ce filin’ mangiri? Bah! tago taugas por nenio. Amiko Trenjo do festenis Ce l’ bofilo kaj filino, Kie, eble, ruga vino Malfrue lin en lit’ detenis. Anstatau tago, du li perdis— "Morgau mi pli longe plugos," Diris li, "ne tiel taugos." Sitele morgau trapluvadis. Postmorgau la veter’ beligis ... Plugi cu nun povas Trenjo? Ne, car en la cevalejo Cevalo lia malsanigis. Kaj tiam venis vilagfesto, Kaj neniu faris ion: Satis Trenjo l’ opinion Ke beno ciam estas resto. Semajn’ alia sin komencis Per grandega kampfoiro; Ec forigi de l’ vojiro Neniam Trenjo ja intencis. Edzigon tiam li alestis, Poste al enterigiro: Tro malfrue la deziro Por kampon plugi nun ceestis. Se post la semsezono plugos Prokrastulo kampon sian, Ne miregu se nenian Tritikon li engrenejigos. ANTAU LA RIGARDO DE LA VIVO.Tradukita de ——ko. Antau la rigardo de la severa vivo staris du homoj, ambau nekontentaj je gi, kaj al la demando: "Kion vi atendas de mi?" unu el ili per laca voco diris: "Mi estas indignigita per la krueleco de viaj interkontrauecoj, senforte mia prudento penas kompreni la sencon de la ekzisto, kaj per senlumeco de malkompreno je vi animo mia estas plena. Mia memkonscio diras al mi, ke homo estas la plej bona el ciuj kreitajoj." "Kion vi volas de mi?" senpasie demandis Vivo. "Felicon! ... Por felico mia estas necese, ke vi interpacigu du fundamentojn de la interkontrauecoj de animo mia: mian mi volas kun via vi devas." "Volu tion, kion vi devas por mi," severe diris Vivo. "Mi ne volas esti ofero via!" ekkriis la homo. "Mi volas esti reganto de la vivo, sed devas mi kolon fleksadi en jugo de giaj legoj—por kio?" "Vi parolu do pli simple!" diris la dua homo, starinta pli proksime al Vivo, sed la unua daurigis, ne doninte atenton al la paroloj de lia kolego: "Mi volas liberecon, vivi en harmonio kun deziroj miaj, kaj mi volas esti por proksimulo lau sento de devo, nek frato, nek servanto, kaj mi estos tiu, kiel mi volos libere—sklavo au frato. Mi ne volas en societo esti stono, kiun societo kusigas, kien kaj kiel gi ekvolas, konstruante malliberejojn de felico sia. Mi estas homo, mi estas spirito kaj prudento. Vivo, mi devas esti libera!" "Haltu!" diris Vivo, severe ridetante. "Vi multe parolis, kaj cio, kion vi diros plu estas por mi certa. Vi volas esti libera! Kio do? Estu! Bataladu kun mi, venku min, kaj estu por mi reganto; kaj mi tiam via sklavo estos. Vi scias, mi estas senpasia kaj al venkantoj ciam facile cedadis. Sed estas necese venki! Vi al batalado kun mi, pro via libereco, cu estas kapabla? Jes? Sufice forta estas vi por venko kaj je forto via cu vi kredas?" Kaj la homo diris malgaje: "Vi entiris min en bataladon kun mem mi, vi akrigis prudenton mian, kiel trancilon, gi enpusigis al mi malproksimen en animon kaj dispremis gin!" "Sed vi kun gi pli severe parolu, ne plendu," diris la dua homo. Sed la unua daurigis: "Mi ripozi volas de premo via. Ho donu al mi gui felicon!" Vivo ree ekridetis per rideto, simila al brilo de glacio: "Diru! Kiam vi parolas, cu vi postulas, au petas?" "Mi petas!" kiel eho la homo diris. "Vi petas, kiel kutima almozulo; sed, malfeliculo mia, mi devas diri al vi—Vivo almozon ne donas! Kaj cu vi scias? Libera li ne petas, li mem prenas donacojn miajn.... Sed vi! Vi estas nur sklavo de miaj deziroj, sed ne pli. Libera estas tiu, en kiu estas forto de ciuj deziroj rifuzigi por en unu sin enmeti. Cu vi komprenis? Foriru!" Li komprenis, kaj kusigis, kiel hundo, ce la piedoj de la senpasia vivo por nerimarkeble kaptadi pecojn de gia tablo, giajn mang-restajojn. Tiam la senkoloraj okuloj de la severa vivo ekrigardis la duan homon—tio estis maldelikata, sed bona vizago: "Pri kio vi petas?" "Mi ne petas, sed postulas." "Kion?" "Kie estas justeco? Donu gin tien ci! Cion ceteran poste mi prenos, dume bezona al mi estas nur justeco. Mi longe atendis, pacience atendis, mi vivis en laborado, sen ripozo, sen lumo! Mi atendis.... sed sufice! Kie estas justeco?" Kaj Vivo al li senpasie respondis: "Prenu!" LA KONSCIENCO.De Victor Hugo, tradukita de C. Guersent (Rouen). Kune kun siaj infanoj, kiam Kaino, la haroj malordigitaj, la vizago oliv-verdigita, tra la blovanta ventego forkuris malproksime de Jehovo kiam vesperigis, li malgoje alvenis ce la malsupron de monto en vasta kamparo. Lia edzino lacigata, liaj senspiraj filoj petis de li: "Ni kusigu teren kaj dormu." Kaino, ne dormante, songis malsupre de la monto. Levinte la kapon en la ciela funebra arkajo li vidis Okulon grande malfermatan, kiu, en la mallumo, fikse rigardis lin. "Mi estas tro proksime," li diris tremante. Li vekis siajn dormantajn filojn, sian lacigitan edzinon, kaj ree forkuris malgoje tra la mondon. Tridek tagojn kaj noktojn li vagadis. Li marsis muta, pala kaj tremanta je la plej malgranda brueto, ne rigardante malantau si, ne ripozante, ne dormante. Fine li alvenis ce la marbordoj de lando nomata Assuro. "Ni haltu tie," li diris, "car tiu loko estas sendangera. Tie estas la fino de la mondo." Kiam li sidigis, li vidis ankorau Okulon lin rigardantan ce la horizonto. Tiam li skuigis de forta tremo: "Sirmu min!" li gemis, kaj, la fingro sur la buso, liaj infanoj rigardis lin sovage tremantan. Kaino diris al Jabelo, patro de la vagantuloj de la vasta dezerto, kiuj logas sub vastaj tendoj: "Etendu tiuflanke la tol-tendon." Oni etendis la tolan mureton. Kiam oni starigis gin per plombaj najloj: "Cu vi nenion plu vidas?" diris Tsillao, lia blonda nepino, dolca kiel matenrugo; kaj Kaino respondis: "Okulon mi ankorau vidas." Jubalo, patro de tiuj, kiuj trapasas la vilagojn ludante per trumpetoj kaj frapante tamburojn ekkriis: "Mi konstruos barilegon." Li altigis bronzan muregon, kiu sirmis Kainon. Sed tiu ci ankorau gemis: "Tiu ci Okulo ciam rigardadas min." Enoho diris: "Ni faru zonon de turoj tiel teruran, ke nenio povu alproksimigi. Ni faru fortikajon, kaj ni gin tute fermu." Tiam Tubalkaino, la forgistestro, konstruis grandegan kaj superhoman urbon. Dum li laboris, liaj fratoj forpelis la Enosidojn, kaj la Sethidojn, kaj oni boris la okulojn de la preterpasantoj. Vespere oni pafarkis al la steloj. La granito anstatauis la tol-tendon; oni kunligis ciujn stonojn per feraj ligiloj. Infera sajnis la urbo. La ombro de la turoj noktigis la kamparon, la muregoj estis dikaj same kiel montoj, kaj oni skribis sur la pordo: "Estas tute malpermesate al Dio tien ci eniri!" Kiam ili finis muregi, oni sirmis la avon en stonturo, sed li restis funebra kaj okulfiksata. "Ho, Avo mia! Cu la Okulo malaperis?" diris Tsillao tremanta, kaj Kaino ree gemis: "Ne, ciam gi estas tie." Tiam li diris: "Mi volas logi sub la tero, kiel homo tute sola en sia tombo; nenio plu vidos min, mi neniam ion plu vidos." Oni do fosis kavegon, kaj Kaino diris: "Bone!" Tiam li malsupreniris sola sub tiun malluman arkajon. Kiam li estis sidiginta, kiam oni estis ferminta super lia kapo la subteran galerion, tra la mallumo, en la tombo, Kainon ciam fiksadis la Okulo. LA SONGO DE KLARENCO.Tradukita el la dramo "La Rego Ricardo III." (Shakespeare) de C. Bicknell. Brakenburo. Kial malbone fartas Via Mosto?Klarenco. Ho! mi la nokton tre mizere pasis,Pro songoj kaj vidajoj terurigaj; Do kvankam mi Kristan’ fidela estas, Ne volus mi similan nokton pasi Por gajni mondon da felicaj tagoj,— Tiel terure estis kaj malgoje! Brakenburo. Kaj Via Mosta songo, kio estis?Klarenco. Mi pensis, ke mi el la Tur’ forkuris.Kaj ensipigis por la martransiro Al Burgundi’, kun mia frat’ Glostero; Kaj li min vokis el cambreto mia Al la ferdek’: de tie ni rigardis Anglujon, kaj pri mil teruraj tempoj Dum la militoj inter Lankastero Kaj Yorko, ni parolis. Dum ni pasis Laulonge la ferdekon kapturnigan, Mi pensas ke Glostero iom falas; Kaj li, falante, min dejetas kiu Lin savi penas, en la maltrankvilajn Ondegojn de la mar’. Ho! Dio mia! Ho! Dio! droni! kia suferado! Ho! kia akvobruo en l’ oreloj! Kiom da mortvidajoj al l’ okuloj! De sipoj derompajojn mil mi vidas, Kaj dekmil korpojn kiujn fisoj mordas; Amasojn orajn, ankrojn kaj perlarojn, Juvelojn de valor’ nekalkulebla, Ce l’ fundo de la maro dissemitajn: En la kranioj de l’ mortintoj iuj; Kaj en la truoj kie unufoje Okuloj logis, kusas pro malsato, Juveloj rebrilantaj, kiuj kisas La koton de la mara profundajo Kaj nur mokadis ostojn de mortintoj. Brakenburo. Cu vi, mortante, libertempon havisSekretojn de la maro por rigardi? Klarenco. Jes, tiel pensis mi, kaj ofte provisDelasi la spiriton; sed l’ akvaro Envia tenis gin, ne permesante Ke gi l’ aeron vastan kaj malplenan Eksercu, sed sufokis gin en mia Gemanta korpo preskau rompigita De penoj, por ke gi en maron iru. Brakenburo. Cu ne vekigis vi, pro l’ agonio?Klarenco. Ho! ne! post vivo mia songo dauris,Kaj la ventego en l’ anim’ komencis, Kiam, lau mia penso, gi transiris Kun la pramist’ malgaja, li pri kiu Poetoj skribas, la melankolian Riveron, en la ciamnoktan regnon. L’ unuo kiu mian fremdanimon Salutis, estis la famul’, Warwick’o Bopatro nobla mia; li ekkriis "Do kian punon pro jurrompo lia Malklara regno al Klarenco falsa Nun povas doni?" kaj li neniigis. Tiam fantomo al angel’ simila Kun la harar’ per sango makulita, Vagante venis; kaj li laute kriis "Klarenco estas alveninta, falsa Perfida, jurrompinta; li, Klarenco, Kiu min vundis apud Tewkesbury’o: Ho! kaptu lin, Furioj, lin konduku En viajn turmentadojn." Tiam fine, Mi pensis ke infera diablaro Cirkauas min, kaj tiel malbelege Kriegas, ke pro ili mi vekigas Tremante, kaj dum longa posta tempo Mi kredas ke mi estas en infero, Tiel terura sajnis mia songo. Brakenburo. Ne stranga estas ke gi vin timigis,Car mi mem timas, ec per la rakonto. Klarenco. Ho! Brakenburo, mi por li, Edwardo,Aferojn faris, kiuj nun atestas Kontrau animo mia; kaj rimarku Per kio li nun rekompencas min. Ho Di’! se pregoj Vin ne kontentigos Sed Vi Vin vengos pro la miaj krimoj, Sur mi, mi mem, kolero Via falu; Ho! la edzinon mian la senkulpan, Pardonu, kaj mizerajn idojn miajn. Gardisto, apud mi sidigu iom. La kor’ lacigas, kaj mi volus dormi. Brakenburo. Sinjor’, volonte; Di’ vin ripozigu.(Klarenco dormas). LA URBO DE LA DEMONOJ.Tradukita de Elise Bauer (Munich). Antau multe da jaroj vivadis en la floranta urbo Kajro Hebrea rabeno nomita Johonano, kiu estis la plej eminenta klerulo en sia lando. Lia famo vastigis en la tuta Oriento, kaj la plej malproksimaj popoloj sendis siajn junulojn, por ensorbi sagecon de liaj lipoj. Li estis profunde instruita en la tradicioj de siaj antauuloj, kaj en disputadoj lia vorto estis decidiga. Li estis pia, justa kaj severa, sed li havis unu malvirton—la amo por la oro estis kaptinta lian koron, kaj li ne malfermis sian manon al la malriculoj. Tamen li estis pli rica ol la plimulto, lia sageco estante por li la fonto de riceco. La Hebreoj de la urbo cagrenigis pro tiu ci makulo en la karaktero de la plej saga el ili sed, kvankam la maljunuloj de la gento daurigis respekti lin pro lia famo, la virinoj kaj infanoj ne donis al li alian nomon ol: "Rabeno Johonano, avarulo." Neniu sciis tiel bone kiel li la ceremoniojn bezonatajn al la iniciatio en la religion de Moseo, sekve la ekzercado de tiuj ci solenaj oficoj estis por li alia fonto de gajno. Unu tagon, promenante en la cirkauajo de Kajro, kaj paroladante kun junulo pri lego-scienco, okazis ke la angelo de la morto ekfrapis lian akompananton. Li falis senmove antau la piedoj de la rabeno, dume tiu ci estis ankorau parolanta. Vidante ke la junulo estas senviva, la rabeno dissiris siajn vestojn kaj gloriis Dion. Sed lia koro estis ektusita kaj, nokte, pensoj pri la morto elturmentis lin. Li maltrankviligis pripensante sian malmolecon kontrau la malriculoj, kaj li diris: "Benata estu la nomo de Dio! Se iu petos min fari ion je Lia sankta nomo, mi gin faros senpage." Sed li eksopiris, car li timis ke oni povus peti lin pri porcio de lia oro. Dum tiuj ci pensoj ankorau okupis lin, lauta krio audigis antau la pordego de lia domo. "Vekigu, dormulo," la voco diris, "Vekigu! Infano estas morte malsana, kaj la patrino sendis min por vi, por ke vi faru vian oficon." "La nokto estas senluma," respondis la rabeno, alproksimigante la fenestron, "kaj miaj jaroj estas multaj. Cu ne estas en Kajro pli junaj viroj ol mi?" "Mi estas sendita nur por vi, rabeno Johonano, nomita sagulo de kelkaj, sed avarulo de aliaj. Jen estas oro," li daurigis, eltirante monujon plenan je zehenoj, "mi ne deziras vian laboron por nenio! Mi vin petegas veni, je la nomo de Dio!" Tiam la rabeno memoris la jus-faritan promeson kaj li gemis spirite, car la monujo sajnis esti multepeza. "Car vi petegis min en la Dia nomo, mi iros kun vi," li diris al la viro, "sed mi esperas, ke la interspaco ne estas granda. Remetu la monon en vian poson." "La loko estas proksima," respondis la fremdulo,—nobla, bele-vestita junulo. "Rapidu, car mi ne devas perdi tempon." Johonano levigis, sin vestis, kaj, zorge slosinte ciujn pordojn de sia domo kaj metinte la slosilojn en sekretan lokon, li akompanis la fremdulon. "Mi ne memoras tian malluman nokton," diris la maljunulo. "Vi estu mia gvidisto, car mi povas apenau vidi la vojon." "Mi gin konas bone," respondis lia akompananto, sopirante, "estas vojo multe vizitata, kaj hore trairata de multaj. Apogu vin sur mia brako, kaj ne timu." Ili antauen pasadis. Estis mallume, sed heligis kelkafoje, kaj tiam la rabeno ekvidis, ke li sin trovis en loko al li nekonata. "Mi kredis," li diris, "ke mi konas la tutan cirkauajon de Kajro, tamen mi ne scias, kie mi estas. Mi esperas, mia amiko, ke vi ne estas perdinta la vojon." Kaj li sentis malkuragon en la koro. "Ne timu," respondis la gvidisto, "via vojago estas jam finiginta." Dum li parolis, la rabeno sentis siajn piedojn forgliti, kaj li malsupren rulis grandan deklivon. Retrovinte sin, li ekvidas, ke sia akompananto estis ankau falinta, kaj staris nun apud li. "Ne, junulo, se vi petolos tiamaniere kun maljunuloj, viaj tagoj ne estos multaj! Ve al tiu, kiu insultas grizharojn!" diris la rabeno. La fremdulo senkulpigis sin, kaj ambau daurigis silente la marsadon. La mallumo malpliigis, kaj la mirigata rabeno ekvidis, ke ili estas venintaj al la pordegoj de urbo, kiun li neniam antaue vidis. Kaj li ja konis ciujn urbojn en Egiptujo, kaj estis nur duono da horo de lia foriro de lia logejo en Kajro! Tial li ne sciis kion pensi, kaj sekvis la viron tremante. Baldau ili trapasis la pordegojn de la feste iluminata urbo. La stratoj estis plenigataj de festigantoj, kaj gojaj sonoj audigis. Sed, rigardante la vizagojn de la preter-pasantoj, Johonano ekvidis, ke tiuj ci estas la vizagoj de homoj interne elturmentataj kaj, de la markoj kiujn ili havis, li sciis ke ili estas demonoj (Mazikenoj). Li estis profunde terurita, kaj je la torc-lumo li rigardis nun ankau sian akompananton. Ankau li havas la saman markon. La rabeno timigis multege, li preskau svenis, sed li pensis ke estas pli bone silenti, kaj malgaje li sekvis sian gvidiston, kiu kondukis lin al belega domo en la plej bela kvartalo de la urbo. "Eniru!" diris la demono al Johonano, "car tiu ci domo estas mia. La sinjorino kaj la infano estas en la supra cambro." La rabeno supreniris la stuparon, kaj eniris la cambron. La sinjorino, kies eksterordinara beleco estis vualita de senespera melankolio, kusis en lito, apud si la infano, en ricaj vestajoj, dormetis sur la genuoj de vartistino. "Rebeka, lumo de miaj okuloj, amatino de mia animo," diris la demono, "mi alkondukis al vi la rabenon Johonanon, la sagulon, kiun vi deziris. Vi permesu ke li tuj komencu sian oficon, car li deziras reforiri rapide." Dirante tion ci, li ridetis maldolce, kaj rigardis la rabenon. Tiam li eliris el la cambro sekvata de la vartistino. Kiam Johonano kaj la sinjorino estis solaj, si sin turnis al li, dirante: "Malfeliculo! cu vi scias kien oni vin kondukis?" "Mi ja scias," li respondis kun profunda gemo, mi scias, ke mi estas "en la urbo de la Mazikenoj." "Sciu do plue," si diris, kaj la larmoj fluegis el siaj okuloj, pli brilaj ol diamantoj, "sciu do plue, ke neniu estas iam alkondukita tien ci, kiu ne estas pekinta kontrau Dio. Ne estas necese, ke vi sciu mian pekon, kaj mi ne sercas scii vian. Sed ci tie vi restados por ciam, perdita kiel mi estas perdita." Kaj denove si ekploregis. La rabeno jetis sian turbanon teren, kaj, elsirante siajn harojn, li ekkriis: "Ve al mi! Kiu vi estas, virino, kiu parolas tiamaniere kun mi?" "Mi estas Hebreino," si diris, "filino de doktoro de legoscienco en la urbo Bagdad kaj alkondukita tien ci, vi ne demandu kiel! Mi edzinigis kun la Princo de la Mazikenoj, la sama kiu sercis vin. La infano, kiun vi vidis, estas mia unue naskito, kaj mi ne povas toleri la ideon, ke la animo de tiu ci senkulpa infano devos perei! Mi tial petegis mian edzon, ke li penu alkonduki tien ci pastron, por ke la lego de Moseo—benata estu lia memoro—estu plenumata. Kaj via famo, kiu etendis sin gis Bagdad kaj ankorau pli malproksime igis min pensi pri vi. Mia edzo, kvankam eminenta inter la Mazikenoj, estas pli justa ol la aliaj demonoj, kaj li amas min, kiun li ruinigis kun amo de malespero. Li do diris, ke la nomo de la saga Johonano estas bone konata al li, kaj ke li scias, ke vi ne povos rifuzi al li. Vi mem devos scii, kion vi estas farinta, por doni al li tian povon super vi." "Mi juras antau la cielo," diris la rabeno, "ke mi ciam respektegis diligente la legon, kaj vivadis konstante lau la tradicioj de niaj patroj, de la tago de mia naskigo, gis nun. Mi ne faris malbonon al iu ajn, au per vorto au faro, kaj ciutage mi adoras la Sinjoron, plenumante detale ciujn postulitajn ceremoniojn!" "Ne," diris la sinjorino, "cion tion vi povas esti farinta, kaj pli ankau, sed, malgrau tio ci, la demonoj povas posedi povon super vi. Sed la tempo pasas, mi audas la pasojn de mia edzo sur la stuparo. Ekzistas por vi unu sanco de foriro." "Kia gi estas? Ho, ciela sinjorino, diru gin al mi!" "Ne mangu, ne trinku, ne akceptu pagon au donacon dum via estado en tiu ci domo, kaj tiom da tempo, kiom vi tiel agas, la Mazikenoj ne havas povon super vi, viva au senviva. Estu kuraga, kaj persista!" Kiam si cesis paroli, sia edzo revenis en la cambron, sekvata de la vartistino, kiu portis ciujn necesajojn por la ceremonio. Kun multepeza koro li faris sian oficon, la vino estis, kiel kutime, cirkau-pasigata, por ke la infano, la patrino kaj la rabeno gustumu gin. Li rifuzis gin, dirante: "Pardonu min, Sinjoro, sed mi faris sanktan promeson fasti hodiau, kaj mi nek mangas nek trinkas." "Faru lau via sato," diris la demono, "mi ne deziras, ke vi ne plenumu vian promeson!" kaj li ekridegis. Tiam la malfelica rabeno estis kondukata en cambron, rigardantan sur gardenon, kie li pasigis la ceterajn noktajn horojn kaj la sekvantan tagon, ploregante, kaj pregante la Sinjoron, ke li liberigu lin el la urbo de la demonoj. Sed kiam la dekdua horo batis kaj la suno estis subirinta, la princo revenis al li kaj diris: "Mangu nun, mi vin petas, car la tago estas pasinta, kaj li metis mangajojn antau li." "Pardonu de nove vian servanton, mia sinjoro!" respondis Johonano, "car mi faris sanktan promeson ankau por tiu ci tago. Ne kolerigu kontrau via servanto." "Mi ne koleras," respondis la princo. "Faru lau via placo. Mi respektegas vin promeson." Kaj li ridis pli laute ol la antauan tagon. La rabeno pasigis duan tagon en sia cambro apud la gardeno ploregante kaj pregante. Sed, kiam la suno estis malleviginta malantau la montetoj, la princo denove staris antau li, kaj diris: "Mangu Johonano sentis grandan mangbezonon, sed li pregis interne al la sinjoro, kaj la tento malaperis, kaj li respondis: "Pardonu min la trian fojon, sinjoro. Mi refaris mian promeson." "Gi estu tiel!" diris la alia. "Vi levigu, kaj sekvu min." La princo prenis torcon, kaj kondukis la rabenon tra granda parto de sia palaco, al pordo de vasta cambro, kiun li malfermis per slosilo prenita el nico en la muro. Enirante la cambron, Johonano ekvidis ke cio, planko, plafono, muroj, ec la sojlo de la pordo estas el argento. La kurioze skulptata plafono, kaj la bordoj de la muroj brilis en la torclumo, kvazau ili estus fantazia frost-disegno. En la cambromezo estis amasoj da argentaj moneroj en grandegaj urnoj el la sama metalo, plenigitaj gis la randoj. "Vi faris al mi servon," diris la demono. "Vi prenu de tiu ci mono tiom, kiom vi volas, ec cion!" "Mi ne povas, sinjoro," diris Johonano, "vi petis min veni tie ci pro la nomo de Dio, kaj mi venis pro tiu nomo, kaj ne pro pago au rekompenco." "Sekvu min," diris la princo, kaj Johonano sekvis lin en alian cambron. Gi estis el oro, kiel la unua estis el argento. Gia ora tegmento estis subtenata de oraj kolonoj starantaj sur ora planko. La trezoroj de la regoj de la tero ne estus povintaj aceti unu el la dudek kvar vazoj da oraj moneroj, kiuj estis metitaj en ses vicoj laulonge la cambro. Ne estas miro, car ili estis plenigitaj per la sencesaj laboroj de la demonoj de la mino. La koro de Johonano estis tusita de avareco vidante la oron brili en la flava torc-lumo, kiel la autuna suno. Sed Dio helpis lin kontraubatali. "Tiuj ci vazoj estas viaj," diris la demono, "unu el ili ja faris vin pli rican ol la plej rica homo, sed mi al vi donas ciujn." Sed Johonano rifuzis denove. Tiam la princo de la Mazikenoj malfermis la pordon de tria cambro, nomata la diamanta cambrego. Enirinte gin, la rabeno ekkriis laute, kaj metis siajn manojn antau la okulojn, car la brilo de la diamantoj blindigis lin, kvazau li estas rigardanta la mez-tagan sunon. En agataj vazoj estis amasigitaj sennombraj diamantoj; la plej malgrandaj el ili estis pli grandaj ol kolomb-ovo. Sur alabastraj tabloj trovis sin ametistoj, topazoj, rubenoj, beriloj, kaj aliaj multekostaj juveloj, mirinde laboritaj per la manoj de lertaj metiistoj. La cambro estis lumigitaj de karbunklo, kiu disjetis lumon pli brilan ol la radioj de la suno, sed pli fresiganta ol la brilo gentila de la luno. Tio estis grava tento por la avara rabeno, sed li estis fortigita de supre, kaj rifuzis denove. "Mi ekvidas, ke vi konas min, Johonano, filo de Ben-Davido," diris la princo. "Mi estas demono, kaj volis tenti vin por pereigi vin. Sed, tial ke vi rezistis tiel longe, mi ne vin tentos plu. Estas ankorau alia cambro, kiun vi devas vidi." Kaj Johonano, kiu estis ferminta la okulojn kaj fervore pregis al la Sinjoro batante sian bruston, lin sekvis. La cambro, kiun la rabeno nun eniris estis tute malsama je la aliaj. Gi estis malvasta kaj malrica, sen mebloj. Sur la malpuraj muroj pendis senorde sennombraj aroj da rustigintaj slosiloj. Inter ili, Johonano ekvidis kun miro la slosilojn de sia propra domo, kiujn li estis kasinta je sia foriro, kaj li fikse rigardadis ilin. "Kion vi vidas," diris la demono, "ke vi rigardas tiel fikse? Cu li, kiu rifuzas argenton kaj oron, povas esti ekscitata de rustiginta slosilaro?" "Ili estas miaj," respondis la rabeno, "kaj mi akceptos ilin, se vi prezentas ilin al mi." "Vi do prenu ilin," diris la demono, metante ilin en lian manon. "Vi povas foriri. Sed, rabeno, kiam vi estos reveninta en Kajron, malfermu ne nur vian domon, sed ankau vian koron. Tial ke vi ne malfermis gin antaue, mi havis povon super vi. Estas bone, ke vi faris unu bonajon sen pago, car tio savis vin. Vi ne estu pli longe Johonano la Avarulo!" La rabeno klinigis sin gis la tero, kaj laudis la Sinjoron por sia liberigo. "Sed kiel mi povas iri returnen? Mi ne scias la vojon." "Fermu viajn okulojn," ordonis la princo. Li faris tiel, kaj post momento li audis la vocon de la demon-estro ordonante lin malfermi ilin denove. Kaj li sin trovis antau sia domo en Kajro, kun la slosiloj en la mano. Retrovinte sin de sia surprizo, kaj dankinte la Sinjoron, li malfermis sian domon, kaj ankau sian koron. Li donacis almozojn al la malriculoj, li gojigis la korojn al la vidvinoj, kaj helpis la malfelicajn. La fremduloj guis lian gastamon kaj lia monujo estis al la servo de ciuj bezonantoj. Lia vivo estis senfina bonfarado, kaj la beno de Dio estis kun li. La homoj miris kaj diris: "Cu tiu ci viro ne estas nomata rabeno Johonano, la avarulo? Kio kauzas la sangon?" Kiam la rabeno audis tion, li kunvokis siajn amikojn, kaj konfesis sian antauan amon por la mono, kaj la dangeron al kiu tio kondukis lin. Li rakontis al ili cion, kion mi jus rakontis al vi. Kaj saguloj, kiuj estis verkistoj, skribis lian rakonton por la memorigo de la posteuloj, por ke ili profitu je gi. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 20. (Vol. II., No. 6.) Junio, 1905. THE |
Page | |
---|---|
A Modern Hermit (Clarence Bicknell) | 81 |
The Golden Heart (C. Oxenford) | 82 |
Reminiscences, Part VI. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 84 |
Oddments | 86 |
To Give or not to Give (E. W.) | 87 |
Recollections of Ireland (F. A. Meigh) | 88 |
A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) | 89 |
The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) | 90 |
Pancakes (A. Vuillaume) | 90 |
From the Light of Asia (A. Motteau) | 91 |
The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) | 92 |
The Home of the Essence of Roses (Ilarion Raytcheff) | 93 |
My Holiday (The Editor) | 94 |
Indian Lions (H. K. G.) | 96 |
Avizo Grava.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ci spaco. Ciu Esperantisto, cu membro de ia konata grupo au kies nomo enskribigis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ci proponon povos samtempe ne nur spari al si specialan rabaton sed ankau antauenpusi la disvastigon de Esperanto.
Buchanan, Scott & Co.,
Garthland Street,
Glagow, Scotland.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.
Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
- Sro. A. Bouy Libristo, 5, rue Saint Genes, Clermont-Ferrand, France. Deziras intersangi ilus. p-k. kun alilandanoj. Ciam respondos.
- Sro. G. Breduillieard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. Korespondados Esperante, inters. ilus. p.k. and postmarkojn, kun alilandanoj. Deziras ankau sakludi per korespondado.
- Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
- Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras inters. ilus. p-k. kun Esperantistoj en Sud Ameriko & la Britaj Kolonioj.
- Sro. W. Miles, Ingeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ciam resp.
- Sro. Urtel Francisko, Termezurista Officialo, Elisabetpl, 4, Bruno, Moravia, Austria, intersangos nur belajn koloritajn p-k.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).