The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
N.B. N.B. Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. 18. [Vol. II., No. 4.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. APRILO, 1905. DAVDO DHU.Ferakonto originale verkita de E.W. Seka printempo sekvata de somero varmega faris nesipireblaj ec la plej grandajn riverojn, tial ke la Sisnahoj reiris Orientan Britujon, forlasante la belegajn regionojn, kiujn ili ruinigis. Iom post iom revenis en siajn hejmojn la mizeraj kamparanoj, sola restajo el multaj centoj da felicaj kaj diligentaj homoj. El tiuj ci preskau ciuj mortis batalante pro la patrujo, au, perdinte esperon, sercis alilande la liberecon, kiun ili ne plu povis defendi ce si. Sed, inter la malfortuloj, la virinoj kaj infanoj kiuj plorante revidis siajn senhomajn vilagojn, trovigis almenau unu heroo. Davdo Dhu, tiel nomata pro la nigreco de liaj haroj kaj okuloj, estis farinta miregindajojn de boneco, pacienco kaj sageco dum tiu ci melankolia reven-tempo. Unue li sole esploris la landon por scii cu la malamikoj ja forlasis la scenejon siaj kruelegoj. Tion eltrovinte, li multe komfortis kaj kuragigis la revenantojn kaj laboradis tage kaj nokte al la rekonstruo de ter-mura protekto kontrau luparoj, kiujn la odoro de neenterigitaj homoj kaj bestoj allogis el la montoj kaj arbaroj. Neniam li dormis sub tegmento gis ciu alia kapo kusis en hejmo sia. La vilaganoj lin amis kaj respektegis, vidante en li iom da superhoma, ili volonte estus elektintaj lin sia princo, sed li insiste rifuzis altigi super siaj kunuloj. Li volis nur ilin servi. Estante orfo, oni urgis lin edzigi, sed tion ankau li rifuzis, sciante ke multe da junuloj bezonis pli ol li vivadon felican. Pro la rabadoj kaj detruo faritaj de la lupoj oni revivigis antikvan legon, kiu permesis al neniu edzigi antau mortigi difinitan nombron da lupoj. Davdo helpis ciujn fraulojn casi, kaj alporti ilian takson de kapoj kaj feloj, gis kiam ciuj, kiuj gin deziris, farigis fiancoj au edzoj. La plej bela fraulino el ciuj estis rifuzinta multajn proponojn. Oni diris ke si rezervas sin por la heroo. Si estis sprita, lerta kaj carma. Kiam do Davdo pripensis la amon, nature li enamigis en si, kaj si konfesis al li longe kasatan amon. Ciuhore li revis pri Sisilo, sed li estis serioza, kaj tute ne parolema, tiel ke neniu sciis lian senliman amon pro la fiancino—eble si mem ec ne sciis gin. Avide dezirante akiri kiel eble plej baldau sian imposton da feloj, Davdo casis preskau ciun duan tagon, kun nesanga sukceso, sed, enfine, la bonsanco mankis al li. Casata de luparo li provis salti trans larga profundajo, sed li falis, glitadis kaj nekonsciigis. Kiam li iom revivigis, li sin sentis subtenata de molaj brakoj. Konfuze li demandis: "Kie mi estas? Kies brakoj tenas min?" Voco dolcega murmuris: "Vi restas sur la brusto kiu vin nutris dum via infaneco, vin cirkauas la brakoj kiuj tiam vin portis." Kiam Davdo refortikigis, la feino parolis kun li tiel aminde kaj sincere, ke li kuragis sin demandi por ke si lin elstelis de liaj gepatroj, kaj kiu estis la infano tie forlasita anstatau li. Si klare kaj afable respondis: "Al ni feinoj ja estas permesite edzinigi kun viroj. Se, dum la tuta vivo, la viro restas fidela, la feino ricevas senmortan animon. Si povas elekti au morti kun li, au longan vidvinan vivon, lumigitan per la espero por eterna reunuigo. Fea edzigo konsistas nur el manpremo kun kiso. Tia simpla ceremonio nur ligos honorulon. Feino, kiu sin degradis per amo por perfidulo devas necese penton fari per dissiro de ciu ligo kiu sin memorigos de li. Forlasite, mi devis forpeli mian idon, kaj car mi konis la bonecon de viaj gepatroj, mi anstatauis al ili mian trezoron, kaj stelis vin. Mi tion lastan faris, car, lau niaj legoj, ciu feino devas varti infanon almenau dum kvardek jaroj. Mi sciis ke, kun ili, vi ne perdus la ce ni infusan bonecon. Vere feoj estas virtaj, sed tiu virto ne estas laudinda, car ni ne povas senti malbonan deziron. Bonfari estas nia naturo, nia vivo mem. Homoj per feinoj nutritaj, per feoj instruitaj, devas farigi la plej granda beno de la homaro. Vi, karulo, estos la koro kaj la cerbo de viaj venkitaj Britoj. Vi vane ne vivos! Apenau resaniginta, Davdo volis iri hejmen sed ne povis. Lau fea lego, devas neniu homo felandon lasi veka kaj konscia. Tial estis dormante ke li portigis de vilago en vilagon, de monto al monto, de kaverno en kavernon, por prediki la evangelion de rezignacio. Malmultaj kaj malfortaj, la Britoj ne povos sukcese kontraustari al la barbaroj. Ili do devas cedi kvazau al dekreto de Dio, devas servi senhonte la novajn regnestrojn, penadi ilin plibonigi kaj konverti al Kristo. Davdo transportigis ec en Kimrujon, kie li trovis la pli militaman popolon pri kiuj la profeto Taliesin diris, ke, multon perdinte, ili ciam gardos sian sovagan landon kaj belan lingvon. Al la Kimroj Davdo rekomendis virton, unuecon, kaj bataladon. Cirkau la urbo de Merlino li vidis popolon preskau felican, tutfide kredantan en ilian profetinon. Pri si ili diris: "Si estas inspira virgulino, amata de Dio, de angeloj, de sanktuloj kaj de tiom da feoj, kiom homoj. Si logas en la monteto de la profeto, klopodas pri lia domo atendas lian vekigon, legas lian libron, kaj klarigas al ni lian volon. Ni tute ne bezonas alian juganton, pastron au regon, ol nia Vivieno." ... Unu matenon Davdo, vekigante en sia hejma vilago goje rapidis ce Sisilo, kaj sciigis de siaj gepatroj ke, lin kredinta pereitan, si antau ok monatoj edzinigis. Lia koro cesis bati, dum kelkaj momentoj li nenion vidis nek audis. Tiam silente li formarsis. Tiun tagon li sin kasis. Morgaue la vilaganoj vidis la saman gajan aktivan helpeman viron, kiun ili perdis antau du jaroj. Nokte li ofte ploris, tage li sin devigis pensi nur pri siaj najbaroj. Kiam li ne volis malgojigi pro sia doloro, li rakontis pri sia falo, kaj sia savo de la feoj; pri lia misio kaj pri cio, kion li vidis en Britujo kaj Kimrujo. Sed pri la felando li parolis neniam, car bone li ellernis ke homa lingvo ne povas esprimi sentadojn au ec agadojn feajn. Tiamaniere pasis unu jaro. Davdo, silente batalante, tute venkis sian doloron. Sisilo estis felica, la vilago prosperis, sed homoj devis severe laboradi por vivi, kaj li helpis al multaj. Varmegan vesperon, junulino portis lignon el la arbaro. Si estis pala, maldika, kaj tro malforta por tia laboro, sed sia patro kaj gefratoj mortis, kaj sia patrino estis malsanulino kiun si, Mirio, sole subtenis. Mirio ne posedis spriton, lertecon, au belecon. Si estis tute sen geamikoj kaj sen espero. Fleksigita sub sia sargo, kaj preskau svenanta, si gin sentis subite forprenata, kaj si audis la vocon de Davdo, kiu diris: "Tiu ci ne estas virina laboro. Mi portos la lignon, mi petas tenu brakon mian." Sen ia penso pri amo au edzeco, li diris al Mirio, ke ne estos necese ke si plu laboru, car li estos filo al sia patrino. Mirio nekomprenis kaj goje akceptis la neintencan proponon. Si estis tiel felica, tiel danka, ke li ne kuragis vidi la doloron kiun kauzus la scio de sia eraro. Li do nur diris ke li morgaue vizitos la patrinon. La tutan nokton li vagadis en la arbaro kaj auskultis feajn vocojn. Li bezonis konsilon. Kio estis la fea konsilo kiun li ricevis? Jen estas: "Vi estas aminta, sed neniam vi reamos. Mirio ne estas amata de ciuj; oni diras ke si estas ne verema kaj bonkora. Si estas do sufice kompatinda! Cu vi volas plimultigi siajn dolorojn per rifuzo de la amo kiun si neniam estus espriminta se vi sin ne trompis per vortoj maldiskretaj. Bedauro estas parenco de la amo. Sed cu la bedauro ne mortos, kiam si estos kontenta, gojega? Ne timu!" Davdo kaj Mirio farigis geedzoj. La vilaganoj miregis, sed lia gentila bonega respekto por la malforteco havis tiom da simileco al timema amo, ke ili tute trompigis..... Post kvardek jaroj gefiloj kaj genepoj enterigis Mirion apud la antau ne longe morta Davdo, la heroo, patrioto, kaj sagulo—Davdo Dhu. MONATO POST MONATO.Enlandaj & eksterlandaj Korespondantoj skribis aprobante la rimarkojn faritaj lastan monaton pri la fondigo de Internacia Esperanta Komitato. Nun estas konsiderinde en kia direkto restas giaj funkcioj. Sajne gi ne posedos iometon plu da autoritato por sangi la formon de la neelparoleblan vorton scii, au por forigi la uzon de la vorto ol post anstatau, ol posedas jam la ordinara Esperantisto. Sed ekzistas multaj manieroj, lau kiuj tia organizajo povos elmontri sian valoron, & kore ni invitas niajn legantojn, ke ili pripensu la aferon, & sendu al ni siajn proponojn, zorge evitante "neeblajojn"! Ni klopodos por ke la ricevotaj respondoj estu submetitaj al la Bulonja Kongreso, ce kiu tiom da ni ceestos. Bedaurinde, via Redaktoro povos ceesti Bulonjon nur de Augusto 5 gis 8. Sed, kiel kompenso pro ci tiu malfelico, li donas al si la privilegion ekviziti multajn samideanojn en Algero, Multujo, & aliloke. Car estas, malkontentige, neeble esti ce du lokoj je unu & la sama momento, estas neeviteble ke korespondantoj devos atendi kelkajn semajnojn por respondoj al iliaj afablaj komunikajoj. Sed, Majfrue ni esperas reordigi la aferojn kiel kutime. La eldonigo de la The Esperantist kompreneble daurigos kiel kutime. La Maja kajero jam presigis. La progreso dum la pasinta monato ne estas estinta speciale rimarkinda. Artikoloj alvenis el Queensland, Hindujo, & la Unuigitaj Statoj, kiuj vekigis iom da intereso. Nova grupo fondigis ce Chippenham (Wilts), kies Hon. Sek. estas Sro Harry Wiltshire, Pierrepont House. Sro Rhodes (Keighley) eldonigis belforman Rim-Vortaron (kosto 70c.) kiu utilos al niaj estimindaj poetoj. Ni ankau ricevis numeron de la Algera Duonmonata Stelo, kiu, sendube, estas nukleo por pli granda organo de niaj Nord-Afrikaj kunbatalantoj. El nedirekta deveno alvenis la sciigo ke Japonaj kunstudentoj intencas fondigi sian Esperantan organon. Konkludante, ni deziras danki ciujn verkistojn pro ilia afableco; &, kvankam ni plenege estimas la sindoneman laboron de niaj oftaj verkantoj, ni precipe deziras danki tiun kreskantan aron da diversnacianoj kies verkoj aperas sur niaj pagoj por la unua fojo. MONTH BY MONTH.Correspondents at home and abroad have written approving of the remarks made last month concerning the foundation of an International Esperantic Committee. It is now to be considered in what direction its functions lie. Apparently it will not possess one iota more of authority to change the form of the unpronounceable word scii, or to abolish the use of ol after anstatau, than the ordinary Esperantist possesses at present. But many ways exist in which such an organisation can show its value, and heartily do we invite our readers to consider the matter and send us their suggestions, taking pains to avoid "impossibilities." We will see that the replies received be submitted to the Boulogne Congress, at which so many of us will be present. Unfortunately, your Editor can be in Boulogne from August 5 to 8 only. But, as compensation for this disappointment, he is allowing himself the privilege of paying a flying visit to many fellow students in Algiers, Malta, and elsewhere. As it is, unfortunately, impossible to be in two places at one and the same time, it is inevitable that correspondents will have to wait some weeks for replies to their kind communications. Early in May we hope to put things in their usual working order once more. The publication of The Esperantist will, of course, continue as usual. The May number has already been printed. The progress of last month has not been especially remarkable. Articles have come to hand from Queensland, India, and the U.S.A., which have aroused some interest. A new group has been founded at Chippenham (Wilts), the Hon. Sec. of which is Mr. Harry Wiltshire, Pierrepont House. Mr. Rhodes (Keighley) has issued a neat Rhyme Vocabulary which will be useful to our esteemed poets. We have also received a number of the Algera Duonmonata Stelo, which will doubtless form the nucleus of a larger organ for our North African friends. From an indirect source comes the news that Japanese Esperantists intend to found their Esperanto journal. In conclusion, we wish to thank all contributors for their kindness; and, although we fully appreciate the devoted work of our frequent contributors, we especially thank that growing number of "Internationals" whose compositions appear on our pages for the first time. RENKONTIGO NEATENDITA.De Alphonse Daudet, tradukita de Paulo Burjado (Narbonne). "Blidah! Blidah!" ekkriis la kondukisto, malfermante pordokurtenon. Konfuze, tra vitrajoj malglatigitaj de nebuleco, Tartareno de Taraskono ekvidis placon de beleta subprefekturo, placon regulan cirkauatan de arkadoj kaj plantatan de orangujoj, meze de kiu plombaj soldatoj ekzercadigas en klara nebuleco roza de la mateno. Ce la kafejoj oni deprenis la fenestro-kovrilojn. En angulo, halo kun legomoj.... Estis carme, sed tio ne odoris ankorau la leonon. "Al sudo! Pli al sudo!" murmuris la bona Tartareno, reinternigante en sian angulon. Jus tiam, la pordo malfermigis. Blovigo da aero fresa eniris, alportante per siaj flugiloj kun parfumo de la orangujoj florigantaj, malgrandetan sinjoron aveljake vestitan, maljunan, sekan, sulkigitan, simetrie regulan kun figuro dika kiel pugno, kravato nigrasilka alta je kvin fingroj, leda paperujo, pluvombrelo: la vera notario vilaga! Ekvidante la militilaron de la Taraskonano, la malgranda sinjoro, kiu sidigis kontraue, sajnis treege surprizata kaj ekrigardis Tartarenon kun insisteco genanta. Oni maljungis, oni jungis. La veturilego forkuris. La malgranda sinjoro rigardadis ciam Tartarenon, kiu fine malpaciencis. "Tio mirigas vin?" diris li, rigardante siavice la malgrandan sinjoron plenvizagen. "Ne, tio genas min," respondis la alia tute trankvile, kaj ja per sia tendsirmilo, sia turnpistolo, siaj du pafiloj en iliaj ingoj, sia castrancilo kaj plie sia korp-amplekso natura Tartareno de Taraskono okupis multon da loko. La respondo de la sinjoro incitis lin. "Cu vi imagas okaze, ke mi iros al leono kun via pluvombrelo?" diris la granda homo kun fiereco. La malgranda sinjoro rigardis sian pluvombrelon, ridetis senbrue; poste, ciam kun la sama flegmo: "Tiam, sinjoro, vi estas...?" "Tartareno de Taraskono, mortigisto de leonoj!" Elparolante tiujn vortojn la brava Taraskonano skuis kiel kolhararo la glanon de sia cekia’. Igis en la veturilego ekmovo de miregigo. La Trapisto faris la signon de la Kruco, la du virinoj elpusis krietojn de timigo, kaj la fotografisto de OrlÉansville alproksimigis al la mortigisto de leonoj, jam revanta la honoron kiun li faros lian fotografilon. La malgranda sinjoro, li ne konfuzigis. "Cu vi jam mortigis multe da leonoj, Sinjoro Tartareno?" demandis li tute trankvile. La Taraskonano akceptis lin per bona maniero. "Cu mi mortigis multe da ili, sinjoro! Mi deziras por vi, ke vi havu nur tiom da haroj sur la kranio!" Kaj ciu veturilano ekridis, rigardante la tri flavajn harojn kiu starigas sur la kapo de la malgranda sinjoro. Sia vice, la fotografisto de OrlÉansville ekparolis: "Terura profesio la via, Sinjoro Tartareno! Oni travivas iafoje malbonajn momentojn.... Tiel tiu kompatinda Sinjoro Bombonel." "Ha jes; la mortigisto de panteroj," diris Tartareno iom malsate. "Cu vi konas lin?" demandis la maljuna sinjoro. "Ho per Dio! cu mi konas lin! ... Ni ambau casadis pli ol dudekfoje kunekun." La malgranda sinjoro ekridetis. "Vi casas do ankau la panterojn, Sinjoro Tartareno?" "Iafoje, por pasigi la tempon," diris la obstinega Taraskonano. Li aldonis, relevante la kapon per gesto heroa, kiu elflamigis la koron de la du virinoj: "Tio ne valoras la leonon!" "Sume," riskis la fotografisto de OrlÉansville, pantero estas nur "dika kato!" "Nepre guste," diris Tartareno tute ne malkontenta, ke li humiligis iom la gloron de Bombonel, precipe antau la sinjorinoj. Ci tie, la veturilego haltis, la kondukisto venis por malfermi la pord-kurtenon, kaj, turnante sin al la malgranda maljunulo: "Jen vi estas alveninta, sinjoro," li diris kun plena respekto. La malgranda sinjoro sin levis, malsupreniris kaj, antau li refermis la pordon, li diris: "Cu vi volas permesi, ke mi donu al vi konsilon, Sinjoro Tartareno?" "Kian, sinjoro?" "Mian fidon! auskultu, vi havas eksterajon de bona viro, mi preferas diri al vi tion, kio estas.... Revenu vi rapide Taraskonon, Sinjoro Tartareno. Vi perdas vian tempon ci tie. Restas ja ankorau kelkaj panteroj en la provinco, sed fi! gi estas tro malgranda casajo por vi! Sed pri leonoj, estas finite. Ne restas unu en Algerio ... mia amiko Casaing jus mortigis la lastan!" Poste la malgranda sinjoro salutis, fermis la pord-kurtenon, kaj foriris ridante, kun sia paperujo kaj pluvombrelo. "Kondukisto!" demandis Tartareno kun sia kutima grimaceto. "Kiu do estas tiu bona homo?" "Kiel eble! Vi ne konas lin? Sed li estas Sinjoro Bombonel." LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.El la Franca de Jean & JerÔme Tharaud, tradukita de F. L. G. MarÉchal. En la direkto de la Kastelo, oni sonigis la caskornon. La casistoj venis al Macha. Tra la arbetoj si rekonis, meze de lia brilanta sekvantaro, sian amaton, klinantan super la kolo de la cevalo. Neniam li aperis al si tiel bela, ol en tiu momento. Ne plu li estas viro, sed vivanta revo, mirinda kreitajo de sia deziro. Siaj fratoj estas ankorau etendataj en la dormego de la juneco. La blovo de varmega elspirajo turnigis sin. Satano estis tie kaj, per gesto, li montris la dormantajn ligno-trancistojn, kaj tiam li pantomimis kiel viro, kiu postulas monon. Macha tordis siajn brakojn supre la kapo. Si adoregis siajn fratojn ... tamen si fordonis ankau ilin al la Diablo! Tiu ci metis en sian maldekstran manon (pli rigida ol stalo) la duan fingron de Trajano; per la dekstra mano li prenis la finon de la fingro; li tiris gin kiel fadeno. Kiam Macha turnis la kapon, si vidis la duonon de la korpo de Trajano ce la interna parto de la diabla mano, kaj la alian duonon transformigata en longan kaj maldikan fadenon. Pli senmova ol la trunkoj de la arboj, si vidis la restajon de sia frato iom post iom pasi tra la malgranda truo, dum la fadeno ciam plilongigis kaj farigis pli kaj pli maldika. Kiam lia tuta korpo trapasis, la Diablo trancis fadeneron tiel longa kiel la homa brako. "Tio ci ne estas multe," li diris, "Mi kontentigas pro ne multe." Romo tenis per la mano la apoglokon, kiu utilas por segi la lignon. La ruzulo prenis lin per la piedoj kaj, turniginta lin rapide kiel snuristo turnigas sian snuron, li marsas malantauen spinanta fadenon, kiu grandigis ciam, dum la korpo de Romo ciam maldikigis. Kiam la snuro estis maldika kaj brilanta, la Diablo trancis parton de gi, ankau tiel longa kiel la homa brako. Kiam li alproksimigis al Konstanteno, Macha kriegis, sed ec si mem audis nenion. La Diablo prenis lin per la kapo kaj la piedoj, kaj transformis lin en glas-globo, kiun li eltiris gis li obtenis brilegan fadenon. De tiu ci li ankau detrancis porcion, tiel longa kiel homa brako. Liveo sole restis. Macha kuris al li por savi lin. Si levigis lin sur siaj brakoj, sed la piedoj ne povis plu kuri. "Mirinde," diris la Diablo, kaj, prenante haron el la barbo de Liveo, li komencis eltiri gin, dum Macha svingigis Livenon per automata movo, kaj la korpo de sia frato pezis malpli kaj malpli, kaj siaj brakoj fine falis kontrau sia korpo. Liveno nur estis silko, kaj Satano detrancis pecon tiel longa kiel homa brako. La kvar fratoj de Macha ne ekzistis plu! Ce la supra parto de la plata kaj sonora kesto—kiu estis la korpo de la patro—la Diablo nun alligis kvar fadenojn, unu dika, alia diketa, alia maldiketa, alia maldika. Macha ne cedis je timego. "Nun, la kavaliron!" si ekkriis. "Pacienco!" respondis Satano, "la muzikilo ne estas finita." "Kion vi ankorau volas?" kriis Macha furioze. "Preskau nenion!" li respondis. Macha rigardis la Malamikon en la okuloj kaj legis lian penson. Si mallevis la kapon. Pli ol sia patro, pli ol siaj fratoj, si amis sian patrinon. "Prefere demandu al mi mem la vivon!" si diris. "Vian vivon! Ne, estas via animo, kiun mi bezonas!" Satano respondis. La Diablo foriris en la arbaron, pincante la kordojn de la violono per reva fingro. Macha rekonis la animojn de siaj fratoj en tiu ci malgaja muziko. La plej dika el la fadenoj signifis la solenecon de Trajano, la dua figuris la melankolion de Romo, la tria la aman koron de Konstanteno, kaj la lasta la senzorgan animon de Liveo. Macha revenis al la kajuto. La arbaro estis plena je malbonaj vocoj. La bestoj persekutigis, la birdoj casigis. La patrino de Macha, maltrankvila pri tio, ke si ne vidis sian edzon nek filojn, sidigis sur arbotrunko antau la kajuto. Tie, si dormis. La luno klarigis la herbon de la klarajo. Macha ne kuragis eniri en tiun klarajon. Si haltis en la noktaj ombroj, kaj rigardis. La patrino sajne estis senviva. Siaj longaj oraj haroj falis sur la sultroj kaj vestis sin gis la zono. Multaj memoroj revenis al Macha. Si deziris morti. Najtingalo kantis. Per gia voco la arbaro refarigis sorca ama loko. Macha apogis sin, sufokanta kontrau kverk-trunko. La najtingalo daurigis sian pasian kanton. Vento tremetigis la foliojn; la Diablo eliris el la ombro, kaj trairis la klarajon, dancante sur siaj pintaj ungoj. Estis tre hele super la kastelo de la kavaliro. Oni donis feston en la granda korto, kaj la bruoj de malproksima muziko atingis la orelon. La Diablo estis apud Macha. Li fiksis sur si siajn fajrajn okulojn. Si diris mallaute, tiel mallaute, ke estas necese havi orelojn de la malamiko por audi: "Prenu sin!" Por ke si ne vidu la krimon, si kasis sian kapon en sia antautuko. "Ne timu, sed rigardu, mia belulino." Macha malkovris la kapon. La korpo de la patrino estis nur fleksebla bastoneto. Al tiu ci la Diablo alfiksis la longajn orajn harojn de la patrino. Tiu estis la arco. Li pasigis tiun arcon sur la fadenoj, premis la slosilojn por belsonigi la tonojn, kaj ludis. Tiam Macha povis rekoni la surdan ritmon de la kvar hakiloj, kiuj diris: "Kion vi faris al viaj fratoj?" "Prenu tiun ci muzikilon," diris Satano, "kaj marsu trifoje cirkau la kastelo, pasiganta la arcon super la fadenoj, kiel mi jam faris. Vi estu felicega, fraulino mia!" ... ... Macha tuj montis la deklivon de la monto. Si alvenis apud la muroj de la kastelo, kaj komencis ludadi kaj promenadi cirkaue. En granda cambro kusis la vunditan kavaliron sur lito. Li estis tre pala. Dum la lasta caso li vundigis de la dentegoj de sovaga porko. Tuj kiam li audis la aman vocon de nekonata muziko, li sin levis el la lito. Macha finis la unuan cirkau-iron. La kavaliro, forgesante sian vundon, vestigis dum sia dua cirkau-iro. Li metis sur sin ciujn la ornamajojn, kiujn li havis en la kastelo, kaj, kiam li kolektis sian tutan ricecon, li malfelicigis pro sia malriceco. La muziko farigis tiel moviga, ke la kavaliro portis la manon al la koro. Mi ne sentas plu la doloron de mia vundo, sed mi sentas bone, ke mia koro estos ciam malsana, se mi trovos ekstere nur la venton; li diris al si mem. Kaj li malsupreniris la grandan stonan stuparon. Macha finigis la trian cirkau-iron. La kavaliro trakuris la ponton, kaj sin jetis sur genuoj antau Macha. Si forgesis cion: patron, fratojn, patrinon. "Ne donu al mi viajn ricajojn," si diris. "Mi nur deziras vian koron! Kial gi estis necese uzi la muzikon de tiuj ci fadenoj por ke vi amu min?" "Ho, tiu ci muziko, kiu transportas min! Oni dirus ke estas homaj vocoj, kiuj parolas." Kaj ili ambau eniris en la kastelon, kaj vivadis kune dum multaj felicaj tagoj. De tempo al tempo la kavaliro estis maltrankvila. Li sentis sin kvazau ensorcata. Li deziris scii, kia estas la diabla povo de la eksterordinara muzikilo. Li suspektis ke Macha kasis de li grandan misterion. Li vane demandis sin pri tio. Si ciam silentigis lin per kisoj. Iafoje la violonaj plendoj estis tiel sirantaj, ke li deziris forkuri, kaj komenci denove la antauan vivon. Sed preskau tuj la kantado de la violono farigis tiel dolca, ke li cion forgesis—la mondon, siajn amikojn, siajn servistojn, la bestojn de la arbaro, cion, krom la sopiroj de tiu ci demona muziko. Macha estis iom jaluza de la violono, kiu havis sur sia Henriko pli da potenco ol posedis sia propra beleco. Ofte si estis tentinta rompigi la sonoran kesteton kontrau stonego. Sed si timis perdi la Henrikan amon. Si forgesis sian patron, siajn fratojn, sian patrinon, kaj si fordonis sin al sia pasio. Unu vesperon, iu frapis al la pordo. Pluvis. Kiu povas veni je tia horo? Macha timegis. Homo eniris, kovrata per dika mantelo. "Bonan vesperon, miaj amikoj," diris la nekonatulo, demetanta sian capelon. Macha rekonis la vocon, kaj ekkriis: "Henriko, la Diablo!" kaj jetis sin en liaj brakoj. Satano ridis, kaj prenis la amantojn sub siaj brakoj, kiel pajlaro.... La violono restis en la dezerta kastelo. Unu tagon, cigano, kiun la okazo kondukis tien, sercis kusejon inter la stonoj por sin ripozi. Li trovis la violonon, kaj prenis gin. Malsuprenirinta en la valon, li ludis en la vilagojn. Viroj, infanoj, virinoj sekvis lin. Lau sia deziro, li plorigis kaj ridigis ciujn. Tia estas la legendo pri la unua violono, kiel gin rakontas la ciganoj en Transilvanio. STONIGITA ARBARO.(J. Heath (8723)). Iam, Anglo kaj Amerikano interparoletis kune, pri la diversaj mirindajoj de iliaj patrujoj. La Anglo fiere parolis pri la belegeco de la "New Forest," kaj rakontis multajn trajtojn de tiu belega regiono. "Sed," rimarkis la Amerikano, "vi jus devas vidi la arbarojn de mia lando—precipe la stonigitan arbaron en mia cirkauajo. Ciuj la arboj tie estas stonigitaj—ciu branco—ciu branceto—ciu plej malgranda folio—bestoj, birdoj, cio estas tute stonigita. Kaj tiam, kiam mi laste tie estas, jen casisto, kiu same estis stonigita. Sia pafilo—stonigita, la fumo—stonigita, ec la kuglo el lia pafilo restis en aero stonigita!" "Haltu do!" ekkriis la Anglo, "nun mi estas vin elkaptanta—car lau la lego de graveco tiu kuglo devis fali teren." "Ho! alilandulo, ne tiel rapide!" respondis la Amerikano, "car mi certigas vin ke, je tiu okazo, la lego de graveco mem estis stonigita." FRAGMENTAJ MEMOROJ.Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). La autoro rizervas ciajn rajtojn. Pense mi forlasas la vilagon kiun mi gis nun priskribis, kaj, post iom longa fervoja veturado, alvenas al alia. Ce la stacidomo min renkontas iom rimarkinda persono; la pastro kies mi estos gasto. Junulo li estis kuracisto kaj studiadis ce Londono kaj Parizo. Poste li vizitis Turkujon. Dum la milito inter la Nordaj kaj Sudaj Amerikaj Statoj li akompanadis la armeon kiel kuracisto. Multe li vojagadis. Tiam, fariginte pastro, dum kelkaj jaroj li vivis kiel misiisto ce la Indanoj. Nun, maljunulo, li estas pastro de ligna pregejo en ligna vilago, kaj logadas en ligna domo kies la dormocambroj estas eniritaj, sen pero de trapasejo, rekte de la salonoj. Klera kaj bone edukita li estas respublikano; firme kredas ke ciuj homoj estas absolute egalaj; tute malestimas fierecon pro raso; kaj neniam forgesas, ke li devenas mem de tre bona kaj antikva familio. Nature oni supozus, ke la domo de tia homo ne estus tute ordinara, kaj vere oni trovus en gi iom strangan miksajon. En mia dormocambro, ekzemple, la tolo estas belega, ciuj la negrandaj objektoj el la plej bona speco, tamen kiel lavtablo mi uzis keston—per blankaj kurtenetoj beligitan, puran, kaj al mi tute carman; sed, funde, keston kiu antaue, mi supozas, entenis sapon. La pastro klarigas ke, kiam oni sangas ofte sian domon, granda meblaro estas tute sennecesa kaj ec foje malkonvena. La pastredzino ridetas. "Venu kun mi," si diras, "kaj rigardu mian provizejon. Neniam en Anglujo vi vidis ion similan"; kaj, min kondukinte en la gardenon, si montras al mi lignan kovrilon. Mi gin levas kaj vidas enfosita en la tero grandan kvadratan lignan keston, en kiu kusas, au pendas de hokoj en la flankajoj alfiksitaj, diversaj mangajoj. Tiajn kovrilojn oni okaze vidas en la Angla kamparo sur la buso de profunda puto. "Ni ne havas kelojn," klarigas mia kondukantino, "kaj la vetero estas varmega. Ni ankau devas cion gardi kontrau la atakoj de tiuj malgrandaj rabistoj, la blankaj formikoj, kiuj tuj kovrus per siaj korpetoj ian mangajon, kiun oni estus lasinta en la domo. Ec per multaj kovertoj oni ne povas ion kasi de ili. Foje mi enfaldis kelkajn bulkegojn tiel preme en kovertoj ke mi pensis: ‘Neeble estas ke ec la blankaj formikoj eniru tiun ci paketon.’ Sed, ho, ve! Kiam mi gin malfaldis gi estis tute plenega je la malgrandaj turmentetoj." Sed ec en Anglujo ni havas niajn malagrablajojn. Foje ce iom malfrua horo mi revenis logejon, kaj estante malsata sercis mem la panon. Mi gin trovis en la mangocambro sur flanktablo, kie estis lasinta gin la senzorgaj servistoj. Mi trovis sed mi ne mangis! Ec nun mi sentas min vomema ree vidante tiun promenejon kaj pastejon de arego de grandegaj nigraj skaraboj. Ugh!!! Mi preferas la blankajn formikojn. La pastrejo tute similas al multaj aliaj dometoj de tiu vilago. Oni alvenas al gi de la vilago sur ligna flankpromenejo de kiu gin apartigas kelkaj lignaj bariloj. Por eniri la gardenon oni malsupreniras malgrandan lignan stupareton. La dometo, kiu havas nur unu etagon, staras guste meze sur rektangula terpeco de du Ejkroj (=.81 da Hektaro) kaj car gi estas altigita kelkajn futojn de la tero oni supreniras kelkajn aliajn stupetojn por alveni al la balkono. Mi ciam pensadis ke estus granda plibonigo konstruigi kvazau ponteton de la balkono al la flankpromenejo. La balkono etendigas la tutan longon de la antaua flanko de la dometo. Sur gin (la balkonon) rigardas la du salonoj kaj de gi la pordoj kondukas rekte en la salonojn. Alfiksitaj al la pordo-kadroj estas retpordoj tiajn kiajn mi jam priskribis. Enirante la pli grandan salonon, kiu estas lumigita per tri fenestroj oni rimarkas ce la malantaua flanko du pordojn, kiuj kondukas rekte al dormocambroj. Ce la dekstra flanko alia pordo donas aliron al la alia salono de kiu oni eniras la trian dormocambron kaj la kuirejon. Pordo de la kuirejo kondukas al la malantaua terpeco kiu enhavas la belegan provizejon, kiun mi jus priskribis. Tie oni ankau trovas cevalejon kaj veturilejon sed sajnas al mi ke la pastro posedas cevalon nur por gin prunte doni al la anoj de sia pregejo. Se li mem deziras veturadi eble li prunte prenos la cevalon de najbaro, lau maniero de la Oxford’a subgradulo, kiu dezirante doni al mi tason da teo, ne povis trovi la tekrucon. Li venigis la Scout (serviston). "Karolos, kie estas mia tekruco?" "Sinjoro A. gin prunte prenis, Sinjoro." "Bone; Sinjoro B. jus estas elirinta. Iru, kaj prunte prenu la lian." Por havi agrablan okupon mi entreprenis dehaki unu el la arboj (restajoj de antaua arbaro) kiuj ankorau trovigas en la gardeno. Ili estis el speco Katalpa arbo enlanda en la Statoj kaj Japonujo. Mi ne min montris tre rapida laboranto. Eble la pastro estis prava dirante ke oni ne Se mia metodo ne estas rapida, gi estas almenau treege agrabla, sed la gajno al la laboranto dependas cefe de la libro. La pastredzino, kiam si trovis ke mi estas infanamulo venigis, por min amuzi, multajn geinfanojn, kaj mi forlasos tiun ci memorajon kun bedauro, sentante tiel kiel se mi estis enmetinta en gian ingon violonon kies estas rompitaj la kordoj. Ha, se nur la arboj havus orelojn kiel ili amus la gajajn, klarajn, infanajn vocojn kiuj tiel ofte sonadas inter iliaj malhelaj trunkoj! Poste en Austrio mi vidis ludon kiu memorigis al mi unu el tiuj, kiujn ludis la Amerikaj infanoj en tiu pastra gardeno. Eble estos interese al la leganto noti la similajojn. Mi tial mallonge priskribos la ambau. La du ludoj estas:—(1). Snake (la serpento)—Amerika. (2). Kreis Ball (Pilko de Rondo)—Austra. (1). Snake.—Krom unu (la kaptanto) ciuj la ludantoj sidas ringe kaj jetas unu al alia naztuketon. Tiu ci naztuketo kune kun la kaptanto reprezentas la serpenton kaj la nomo snake signifas au la ludon, la kaptanton au la naztuketon. La kaptanto staras meze en la ringo kaj penas tusi per mano iun ludanton kiun suprensaltas la serpento (naztuketo) ce la momento kiam gi ankorau iamaniere restas sur li. Tiu tuso eble reprezentas la mordeton de la serpento, kaj la ludanto mordetita farigas la nova kaptanto. Sed car serpento ne povas mordeti personon kiun gi ne tusas, kaj car la snake (naztuketo) estas tre rapide saltigita plej ofte kiam la mano tusas la korpon, la serpento estas jus forsaltinta al alia ludanto. Kaj la kaptanto malsukcesas. Kiam li forsaltigas gin ciu ludanto ekkrias snake: kaj oni povas bone supozi ke la ludo ne estas tute senbrua. Tiu ci estas infana ludo, sed la Austraj ludantoj estis plenkreskuloj. Tie ci ili staris ringe kaj anstatau naztuketo jetadis unu al alia grandan ledan pilkon kiu havis ledrimenon por faciligi la jetadon. La kaptanto ne penas tusi la ludanton sed la pilkon kaj, kiam li sukcesas, li kiu laste gin jetis farigas kaptanto. Funde la du ludoj estas tute samaj, tamen la lokoj kie mi ilin vidis estas apartaj pli ol kvin mil mejloj. Multon mi povus skribi pri tiu pastrejo sed mi memoras kiamaniere gazeto foje priskribis feston kaj mi haltigas la plumon. "La procesio," diris la gazeto, "estis tre bela kaj pli ol du mejlojn je longo, tiel kiel estis ankau la parolado de la cefa parolisto." Ec en parolado tia longo estas nepardonebla. BALO DE LA ENMASKIGITOJ.Originalo de Jane Heatly, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (9660). Anatolo certe estis carma individuo. Li portis veston el densa mallume-griza pelto miksita kun bruno, helajn ruzajn okuletojn, kaj mienon tiel bonaniman, ke estis neeble timigi pri li. Eble vi pensus, ke li estas mangemeta, car, por diri veron, li estus ien irinta kaj ion ajn farinta pro trancajo da pano kaj mielo! Lau tiu ci priskribo mi estas certa, ke vi estos diveninta, ke Anatolo estis urso. Jes, Anatolo estis urso, kaj tiam, kiam la nuna rakonteto malfermigas, li estis la cefa aktoro el vojaganta bestaro, kiu foje haltis en Franca urbeto havanta nomon tre longan, pri kiu ne estas necese, ke ni rompu la kapon. Sed, krom sia vidindeco, Anatolo estis vera klerulo. Li povis danci gigon (speco da kampara danco) kiel eble plej gracie—tio estas, lau urso! Kiam li tagmangis havante bus-tukon ligitan sub la mentono kaj trinkis unuglute botel-plenon da vino, la ravo de la vidantaro igis senfina. Kelkafoje okazis, ke Anatolo foriris el sia kago por promeneti memstare; unufoje li sin trovis sur la cefstrato de tiu ci speciala urbeto antau domo brile lumigata, kaj el kiu eliris sonoj da muziko kaj dancado. Gi apartenis al la Urbestro, kiu estis donanta Balon de Enmaskigitoj. Nu, audante la danc-muzikon, Anatolo sentis sin klinema ankau ekdanci. Li ciam kutimis danci ciufoje kiam li audis muzikilojn. Kun mieno serioza li supreniris la peronon, la pordegoj subite malfermigis, kaj Lia Ursa Mosto eniris! Nu, ciuj sciis, ke Sro Ripaton, amiko de la Urbestro, estas ceestonta ce la balo enmaskigite kiel urso. Estis ja intencite, ke gi estu la precipa vespera altiro, kaj alia amiko de la Urbestro volonte proponis preni sur sin la rolon de Urso-gardisto. Okazis, ke tiu ci amiko estis neatendite malhelpata apudesti, sed li promesis sendi unu kiel anstatauulo, kiu tamen povas alveni nur malfrue. Tial, kiam Anatolo marsis en la cambregon, la tuta ceestantaro unuvoce ekkriis:—"Jen estas Sro Ripaton, kia bonega urso li farigis! Cu iam vidigis io, tiel perfekte farita!" Sinjorino la Urbestrino alproksimigante donis al li koran manpremon, kaj afable demandis pri lia edzino! Sed al komplimentoj kaj demandoj Anatolo egale respondis per profundaj blekoj, kiuj ridigis lautege ciujn. Neniam antaue oni ludis tiel admirinde la rolon de urso! Oni proponis poste konduki Sinjoron Urson en mango-cambron. Tuj kiam li englutis plad-plenon da kukoj kaj botel-plenon da vino senhalte, la mirego de liaj admirantoj estis senlima. Dume, alvenis Sro Ripaton mem! Li tre surprizigis trovante alian urson jam alveninta. "Tiu ci," li diris, "devas esti mia malnova konatulo Pierre. Li intencis antauiri min, cu vere? Neniu tamen povas ne ekvidi, ke li ne havas la plej malproksiman ideon kiel ursigi. Per mia honoro, mi neniam vidis ion malpli simila al urso! Nu, ne grave; mi regalos lin per leciono, kiun li ne estas forgesonta!" Li alpasis al Anatolo, kiu lin salutis per amika bleko. Sro Ripaton reblekis responde tiel nature, ke estis neeble decidi, kiu el la du plej bone ursigis, kaj tiam vizago kontrau vizago, ili komencis danci. La vero min dirigas, ke tion farante Anatolo ne plene trafis sian celon. Liaj pasoj ne estis nepre tiel firmaj, kiel ili devus esti. Efektive, la botelpleno da vino igis kompatindan Anatolon tiel dormema, ke, post malmulte da minutoj, li cesis danci, kaj forsanceligis en kojnon, kie oni baldau audis lin laute ronkantan. Je tiu ci mem momento Sro Barbichon, la posedanto de la bestaro, eniris, alveninte por serci Anatolon. "Ha," pensis la Urbestro, "jen estas la persono, kiu estas aktonta kiel urso-gardisto, anstatau mia kara amiko." Li laue mallaute diris en la orelon al Sro Ripaton, ke la kvazaua urso-gardisto ceestas, kaj ke li faru cion, kion la gardisto ordonos, car tio tre pligrandigos la komunan amuzon. Grandegan busumon kun ceno alligita oni rapide surmetis al Sro Ripaton, kaj lin triumfe kondukinte tra la balsalono, lin malsuprenirigis sur la straton. "Kien en la mondo li min forkondukos?" pensis kompatinda Sro Ripaton; sed li ne kuragis diri parolon pro la timo, ke oni lin faru ridindajo sur la strato, pri kio li certe ne antaukalkulis. Kun mirego kaj teruro li subite sin trovis ensovita en feran kagon, kies elirejon oni tuj slosis kaj baris. Gi estis preskau malluma, kaj tra la krepusko audigis la sonoj de malgojigaj mugadoj! Iom post iom liaj okuloj ekkutimigis al la mallumo kaj li sciigis, ke li estas en kago de sovagaj bestoj! En unu angulo kusis Leono, maljuna kaj sendenta—sed vera leono! en alia Lupo—malsovaga kaj humila, tamen—vera lupo! Sro Ripaton ne povis plu gin elporti. Kriegante terure li dejetis la urs-maskon, kaj malkovris sin al la miregigata gardisto, kiu kuris returnen al la kago, pro lia kriego, tial ke Sro Ripaton, la amiko de la Urbestro, estis legulo la plej honorinda en la urbeto. "Sed kie," demandis la malfelica gardisto, ellasante Sron Ripaton, kun multaj esprimoj de bedauro kaj malgojo, "kie estas mia urso? Kie estas Anatolo?" "Via urso," rediris Sro Ripaton, "Anatolo! Ha! mi nun komprenas, Anatolo do estas la dua!" SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 19. (Vol. II., No. 5.) Majo, 1905. THE |
Page | |
---|---|
Voice from the Himalayas (Anando) | 65 |
A Sanskrit Legend (A. Randall and L. K. Venner) | 66 |
The Smith (a Song by Mme. Reddet) | 67 |
Another Cat’s Nest (Jem Ross Archibald) | 67 |
To-Morrow (Poem by A. Motteau) | 68 |
In Life’s Presence (——ko) | 68 |
Conscience, from Victor Hugo (translated by C. Guersent) | 69 |
Clarence’s Dream, Shakespeare (Clarence Bicknell) | 70 |
The City of the Demons (Elise Bauer) | 71 |
Colonization in America (Gen. Cox) | 74 |
Reverie (Kolowrat Cervinskij) | 74 |
Our Village Sports (F. A. Meigh) | 75 |
A Rainy Day (Poem by J. Parisot) | 75 |
Reminiscences, Part V. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 76 |
The Protection of an Englishman (Edward Gauntlett) | 77 |
On the Ice, from Pickwick (A. A. Cowan) | 78 |
A True N.Z. Ghost Story (Esp. 10549) | 79 |
Master Sparrow (Alfonso Wachter) | 80 |
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ci spaco. Ciu Esperantisto, cu membro de ia konata grupo au kies nomo enskribigis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ci proponon povos samtempe ne nur spari al si specialan rabaton sed ankau antauenpusi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street,
Glasgow, Scotland.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.
Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Dez. intersangi ilus. p-k. kun Gees. el aliaj landoj.
- Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
- Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japanujo. Deziras intersangi postmarkojn; precipe deziras ricevi antautempajn kaj superpresitajn markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ciam respondos.
- Sro. L. A. Gill, Churchfield Hall, S. Acton, London, W. Deziras koresp. kun ciul. per ilus. p-k.
- Sro. G. O. Messerly, Porlamar, Margarita, Venezuela, S. America. Dez. kor. kun Geesp. nur letere pri feminismaj, literaturaj, & estetik fizikkulturaj aferoj. Ne kolektas post-markojn. Ciam respondos.
- Sro. George Meadows, 68, Shrewsbury Street, Manchester, S.W. Dez. kor. kun fremduloj per ilus. p-k au letere. Dez. renkonti Esp. en Manchester.
- Frl. Mitchell, Acaba House, 65, Marquess Road, Canonbury. Kun alilandanoj par ilus. p-k.
- Sro. W. Miles, ingeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Geesp. per ilus. p-k. Tuj & ciam resp.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).