The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
N.B. N.B. Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. 17. [Vol. II., No. 3] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. MARTO, 1905. KAPELO EL OSTOJ.[1]Originale verkita de Dro G. Busuttil. Unu el la kuriozajoj de nia insulo Malto, au pli bone de la tera globo, certe estas malgranda kapelo, kiun niaj fremdaj vizitantoj bone konas sub la nomo de "Kapelo el Ostoj." Gi kusas sur la okcidenta flanko de nia Granda Haveno apud la fortikajo Sankta Elmo. Antikve gi estis nur Enterigejo kie ripozis la ostoj de tiuj Maltaj militistoj kaj kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano Baptisto, kiuj kontraubatalis kaj venkis la Turkojn dum la famega siego de la jaro 1565a. Je la jaro 1619a komandatoro G. Nibbia konstruigis sur la enterigejo malgrandan pregejon, kiun li dedicis al "Tre Sankta Nomo de Mario," sed kiun vulgare oni nomas "La Virgulino’n de la Enterigejo." Tiu Enterigejo trovigas en la pregeja postacambro. Je la jaro 1850a oni elfosigis la ostojn por ilin aliloke enterigi, sed pastro proponis ornami per tiuj homaj restajoj la pregejan postacambron. La propono estis akceptata, kaj la pastro pacience la ostojn tiamaniere arangis, ke li aliformigis la cambron en ion misteran, similan al la morta regno. La unuan fojon kiam mi eniris en la kapelon mi ne scias kio min plu mirigis, cu la mistera vidigo, cu la preskau mozaika vidajo, kaj mi ne povis bone difini cu la unua impreso estis terura au mirega; eble gi estis miksajo de miro kaj teruro—miro pro bela kaj vere mirigiga ordo de la ostoj—teruro pro la nevidebla, sed reala apudesto de la morto. Antau la kapela postamuro trovigas altaro montrante el antauflanko latinan surskribon kiun malsupre mi tradukos Esperanten. Apud la muro nigre pentrita, blanka statuo de la Virgulino kun Sia Infano elstaras meze de granda kadro kunmetita el ostoj (femurostoj kaj kranioj alterne). Ciuflanke de la altaro mi vidas nicon en kiu elstaras la tempa simbolo, nome—Skeleto tenante per gia dekstra mano, falcilon. La antauajo de la kapelo konsistas el granda navo kunmetita el ostoj precipe el kranioj. Jen estas la traduko de la latina surskribo:— La universala teras fero estas teatro; Homa vivo estas tragedio: Cio iluzio; cio sajno. La morto estas la lasta linio de cio. Gi malkovras, kaj cion solvas. Vi kiu vivas tion ci pripensu; Pregpetu (de Dio) la lumon eternan por tiuj, kiuj ci tie ripozas Foriru kun paco kaj sencese memoru, ke vi mortos. Cu pace foriri eble estis? Mia flanke la kompanio de tiuj kranioj, skeletoj, k.t.p., longatempe min persekutis. PIEDNOTO:[1] Tiu ci artikolo jam aperis en la manskribita gazeto "Voco Internacia." (Rondestro: Sro H. Hodler, Geneva). MONATO POST MONATO.Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro revenis Varsovion por dauri sian trankvilan Proesperantan laboradon, anstatau ol vojagi en Mandcurujon. Kvankam ni bedauras la kauzojn kiuj efektivigis tiun ci liberigon de la milita dejoro, kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni tre gojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al Boulogne en Augusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun ni ektimis tie mankus. Sendube oni arangos tie ion pri la jam de longe pripensata Internacia Komitato. Sajnas al ni ke la fondigo de tia organizajo estas tute necesega por autoritate enkonduki novajn vortojn por la kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam en la Universala Vortaro estas la nunaj fundamentaj radikoj de la lingvo, kaj ciuj aliaj necesaj vortoj enkondukigis de diversaj Esperantistoj. Ec la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leg-donanto, sed nur kiel la Esperantisto plej kompetenta fari la elekton. Ni do ciuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra Komitato. Kompreneble gi devos esti internacia; sed ni kredas ke niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Australio devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia konsidero, por ke ili submetigu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble enhavos anojn el preskau ciuj Europaj landoj. Sed eble la anoj de nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie audigi siajn vocojn kun siaj preskau samagaj Grupanoj de Folkestone. La fondo de Grupo en tiu ci urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas nin denove pri la somera vojago al la Kvin Havenoj, pri kiu ni jam ekpensas. La Kapitano CapÉ, kiu nepre ceestos, jus donis al la Esperantistaro belforman kaj bonan tradukon de La Unua Capitro de Miaj Memorskriboj (kosto 75 c.), de FranÇois CoppÉe, la fama Franca verkisto, kiu donas sian varman aprobon al Esperanto. Ankau nia bone-konata verkisto, Sam Meyer, eldonigis sub brosura formo la humoran unuaktan komedion "La Supujo" (16 pagoj, 40 c.). Sed el Peruo alvenas plej notinda tehnika libro, Rezisteco de la Ferkolonoj, de Dro Federico Villareal. Gi estas grand-forma 69 paga verko, en la lingvoj Profesoro Th. Cart, kies dika Esperanta Ligilo estas la Braille’a organo por la Blinduloj, jus verkis versan tradukon de Trafendita Turo, antikva Franca legendo. Tiu satinda verketo eldonigas de la Esperanta Akcia Societo, de kiu multaj el niaj legantoj estas akciuloj. Pro la ofta apero de Esperantaj verketoj, je kosto malpli ol 1 franko de privataj individuoj eldonataj, ni estos tre kontentaj se la verkistoj bonvolos sendi al ni dekon da ciuj tiaj eldonajoj kun fakturo. Ni plezure sendos la pagon au per aliaj libroj (lau valoro) au per postmarkoj. Oni altiras la atenton de ciuj Esperantistoj al la kvar pagoj de nia kovrilo. Sur ili oni trovas utilajn informojn, kiuj plifaciligos Internacian Komercadon. Ni ja kredas ke, post kelkaj jaroj, estos tute ordinara afero sendi pencon au du, al, eble, Germanujo, por tiuj beletaj pingloj, kiujn la Germanoj fabrikas pli bone ol ni, kompreneble, la Germanoj, siaflanke, senpene sendos al ni siajn malgrandajn mendojn por bunoj kaj diversaj kukajoj, kiujn ni faras tiom pli solidajn ol ili! Anoncoj sur Esperantaj gazetoj devas alporti Internaciajn mendojn, kaj tuj kiam ni libere alprenas Esperanton por komercaj aferoj, ciuj komercistoj rapidegos ellerni la lingvon. Ni jam ricevis diversajn bonajn metiajn katalogojn kaj brosurojn. Sed eble la letero de Sro Jadeau[2] havos specialan intereson por la legantoj de The Esperantist, car gi estis kiel respondo al Angla demandanto pri anonco sur nia kovrilo. Tiaj leteroj, kiaj estas tiu ci pruvas la valoron kaj taugecon de Esperanto komerce. Diversaj korespondantoj skribis de tempo al tempo, proponante ke ni iom pritraktu tiujn gramatikajn punktojn kiuj sajne ne ricevis sufican atenton sur niaj lernolibroj. Eble la nova verko de Dr. Lloyd klarigos tiajn. Sed, se ne, ni penados doni la necesan klarigon sur la The Esperantist. Pri de Dro Lloyd, The Esperanto Language Practically Considered and Described, ni jam ricevis multajn aprobajn kritikojn, kaj unu fervora kunbatalanto ec verkis versajon pri gi, kiun ni presigas sube.[3] En la fino de Januaro tre interesa parolado pri Esperanto paroligis de nia estimata kunverkanto, Sro Paul Mathews, M.A., ce la Pionira Klubo, kies Membrinoj interese auskultis, kaj varme aplaudis la parolinton. Konkludante, ni rakontos kelkvorte la amuzilojn kiujn ni, Membroj de la Londona Klubo, alprenas ce niaj Lundaj Kunvenoj ce la Club CafÉ, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. Ni faras tion, opiniante ke la bona progreso jam farita inter niaj Komence, ni sekvas la Internacian kutimon mangi iom, dume parolante au Esperanto au Angle. Poste, je la sep kvin, ni transiras la straton en la cambrojn sindone pruntedonitaj al ni de la Remington Skrib-masina Kompanio. Tie ni sidigas en rondetojn, kaj partoprenas je diversaj ludoj. Ekzemple, unu rondero rakontos unu frazon, kiel la komenco de rakonto. Lia (au sia) najbaro aldonos alian frazon, kaj tiel plu. La rezultato ja estas miriga, kaj ni ofte minacas doni unu el tiuj ci rakontoj al niaj legantoj! Poste, eble, unu ceestanto foriras dum ni elektas aferon pri kiu li devos demandadi, gis li eltrovos gin. Kompreneble, la demandoj kaj ciuj paroloj dum tiuj ci ludoj devas esti Esperante parolataj. Alia tre satata ludo estas "Mi enpakis en mian valizegon." En tiu ci okazo la unua rondero diras (eble) "Capelon," lia najbaro devas ripeti capelon, kaj (eble) dent-purigilon. Kaj la afero progresas, ciu persono devas ripeti ciujn la aferojn jam sovitajn en tiun misteran valizegon de liaj najbaroj, kaj ankau aldoni pluan aferon, gis fine, oni ne plu povas memori la longan katalogon, kaj cagrene ekkrias: "Kaj la valizego plenigis!" Sed la plej instruanta ludo estas: Sro A. eldiras Anglan frazon, kaj deziras ke alia membro gin traduku Esperante—bonega cerb-akrigilo tiu ci! La Redaktoro. N.B.—La Redaktoro forveturos (D.V.) alilanden je la fino de Marto & varmege petas, ke oni sendos ciujn artikolojn por No. 19 antau Marto 28. MONTH BY MONTH.Our readers will be pleased to learn that the Official exemption, of which we wrote last month, has arrived, and our good chief has returned to Warsaw, to continue his pro-Esperanto work instead of journeying to Mandchuria. Although we regret the circumstances which brought about this exemption from military service, and would wish that Dr. Zamenhof were stronger and in better health, we are exceedingly glad that he will be able to bring the true Seal of the Language to Boulogne in August, and will thus give the Congress that significance which we had begun to fear would be wanting. Doubtless something will there be arranged concerning the long-considered International Committee. It seems to us that the foundation of such an organisation is absolutely necessary for authoritatively incorporating additional words for the growing needs of a living language. Of course, only those roots already in the Universala Vortaro are the present fundamental roots of the language, and all other words found to be necessary have been introduced by various Esperantists. Even the creator of the language himself has given his sanction to these latter words, not as law-giver, but merely as the Esperantist most competent to make the selection. We all, therefore, await with impatience the foundation of this central Committee. Naturally it must be International; but we fear that our distant readers in America, Africa, Asia and Australia will have to send their suggestions in writing, direct to Dr. Zamenhof for his consideration, in order that they may be submitted to the Boulogne Congress, which will probably include members from almost all European countries. But maybe the members of our latest Group, that in the Indian town of Udipi, will not be able to make their voices heard there with their almost as young Group-members in Folkestone. The foundation of a Group in the latter town is most gratifying, and makes us think once more of the summer trip to the Five Harbours, which we have now in mind. Captain CapÉ, who will, of course, be present, has just given the Esperantists a neatly got-up and good translation of The First Chapter of my Reminicences (price 8d.), by FranÇois CoppÉe, the famous French author, who gives his warm approval to Esperanto. Also our well-known author, Sam Meyer, has just published in brochure form the humorous one-act comedy, "The Tureen" (16pp., 5d.). But from Peru comes a most noteworthy technical book, The Resistance of Iron Columns, by Dr. Federico Villareal. It is a large 69-page work, in Spanish and Esperanto, which undoubtedly strengthens our Scientific Library. Professor Cart, whose bulky Esperanta Ligilo is the Braille organ for the Blind, has just composed a versified translation of The Cleft Tower, an ancient French legend. This pleasing work is published by the Esperanto Society, Ltd., of which many of our readers are shareholders. Owing to the frequent appearance of Esperanto booklets, published at one shilling or less by private individuals, we shall be much obliged if the authors will kindly send ten each of all such publications to us, with an invoice. We will gladly remit either in other books (according to value) or in postage stamps. The attention of all Esperantists is called to the four pages of our cover. On these is to be found useful information, which will facilitate International Commerce. We indeed believe that in a few years it will be quite a usual thing to send a penny or two, say to Germany, for those pretty pins, which the Germans make better than we; and, of course, Germans, on their part, will conveniently send us their small orders for buns and odd cakes, which we make so much more solid than they! Announcements in Esperanto magazines must bring International orders, and as soon as we freely adopt Esperanto for commercial purposes, all merchants will hasten to master the language. We have already received several capital business catalogues and brochures. But perhaps M. Jadeau’s letter[2] will have a peculiar interest for readers of The Esperantist, as it was in reply to an English inquirer concerning an advertisement on our cover. Such letters as these prove the value and suitability of Esperanto commercially. Several correspondents have written from time to time, proposing that we should touch upon grammatical points which had apparently not received adequate attention in our text-books. Probably Dr. Lloyd’s new book will explain such. But, if not, we will endeavour to supply the necessary explanation in The Esperantist. Regarding Dr. Lloyd’s The Esperanto Language Practically Considered and Described, we have already received many most appreciative criticisms; and one devoted fellow worker has even composed verses, which we print below.[3] At the close of January last a most interesting lecture on Esperanto was delivered by our esteemed contributor, Mr. Paul Mathews, M.A., at the Pioneer Club, the Members of which listened with interest, and warmly applauded the speaker. In conclusion, we will relate in a few words the amusements which we Members of the London Club employ at our Monday meetings at the Club CafÉ, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. We do so believing that the good progress already made among our experts proves that such amusements provide a more agreeable form of study than a simple (or complicated) text-book. To begin with, we adopt the International custom of having something to eat, chatting the while either in Esperanto or in English. Then, about 7h. 5m., we cross the road to the rooms kindly lent us by the Remington Typewriter Company. There we sit in circles and join in various games. For example, one member of the circle gives a sentence, as the beginning of a story. His (or her) neighbour adds another, and so on. The result is indeed astounding, and we often threaten to spring one of these stories on our readers! Then, perhaps, one present goes out while we select some object, about which he asks questions until he discovers it. Of course, the questions and all words in these games must be spoken in Esperanto. Another greatly appreciated game is "I packed in my trunk." In this case the first member of the circle says, maybe, "A hat"; his neighbour has to repeat a hat, and adds (maybe) a toothbrush. And the matter goes on, each person having to repeat all the things already stuffed into this mysterious trunk by his neighbours, and also to add something more, until, finally, one can no longer remember the long catalogue, and dolefully announces: "And the trunk was full!" But the most instructive game is this: Mr. A. pronounces an English phrase, and asks another member to translate it into Esperanto—a capital wit-sharpener. The Editor. PIEDNOTOJ:[2] Estimata Sinjoro.—Mi bone ricevis vian karton kaj mi rapidas por sendi al vi la demanditajn sciigojn. Plezure mi vendos detale miajn vinojn. Cu per kesteto enhavanta 12 botelojn, au 24 duon-botelojn, cu per bareloj, ciu enhavanta de 55 gis 225 litrojn da blanka au ruga vino. La elspezoj pro la sendo kaj la imposto kunekun estas je:— 12 frankoj (9s. 8d.) por unu kesteto enhavanta 12 botelojn, au 24 duon-botelojn da saumantaj vinoj (campana vino, k.t.p.). 9 frankoj (7s. 3d.) por unu kesteto enhavanta saman kvanton de ne saumantaj vinoj, blankaj au rugaj. 100 frankoj (£4) por unu barelo enhavanta 225 litrojn da blanka au ruga vino. Pro tiaj elspezoj kaj lau la kvalito, mi do povos sendi:— Unu Kesteton da 12 boteloj po. 45 gis 60 frankoj (£1 16s. gis £2 8s.). Plie, por duon-boteloj 75 centimoj. Unu Barelon da 55 litroj po. 110 frankoj (£4 8s.). Cio afrankite de porto kaj de limpago en stacidomo de la adresato. Ciu detala sendo estas liverota por la pago. Se vi povus sciigi al mi pri tio, mi tre deziras seriozajn makleristojn ce via lando por vendi detale miajn produktojn. Estante preta por zorge plenumi viajn mendojn, mi prezentas al vi miajn plej korajn salutojn.—Jadeau. [3] Vagonare vojagante (mi konfesos Esperante) Lernolibron mi maltegis Kaj gin tute mi tralegis. Dum la longa vojagiro Jen per ravo, jen per miro Min profunde interesis Tiu libro kaj impresis. "Kia estas la libreto De plezuro la fonteto?" Diru al la demandanto— "Pri la lingvo Esperanto. "De Doktoro Lloyd verkita Kaj je pencoj dek vendita. Kaj enhavas gi resumon Kiu disvastigas lumon. "Sur sintakson, gramatikon, Kvankam gi ne havas dikon. Sed por Esperantistaro Estas multuminparvaro!" D.H.L. (9660). LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA.De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau. Katene gemas la spiritoj En purgatoriflamo: Forigas grade malmeritoj De pentoplena l’ amo, Kredeble, kiu penis tere Por sin purigi vere. Ec tie, ciu Marifesto Senpena tag’ farigas, Kaj, dum benita tia resto, Espero kuragigas— Car ciuj guas l’ interpacon, Dipatrinodonacon. Sed, foje, en purgatorio, Ec sankta la reveno De la Nomfesto de Mario Ne cie igis beno— Car spiritvoco tiel gemis Ke mil korehoj tremis! Spiritoj kune al Cielo Te Deum himnon sendis, Sed, Cefheroldo Mihaelo Gin audis kiu plendis: "Vi, kial kantas ne dankeme?" Li diris kompateme. Respondis la spirit’ gemanta: "Sendanka mi ne estas; "Sed kvankam paco viviganta "Ci tie kun ni restas, "Gi nek forpelas mian penon, "Nek donas al mi benon. "Car tere min aminta koro "Bedauras nun kaj ploras, "Kaj lian sargon de doloro "Konstante mi memoras: "Devenas mia la sufero "El lia malespero. "Se estus eble por mi iri... "Se vidi lin mi povus! "Kor-amon mian ec rediri... "Li pli espere vivus! "Pli pacience submetita, "Li estus fortigita." Tuj diris nun la Cefangelo: "Punlim’ mallonga via "Finigos baldau: en Cielo "Dolor’ ne estas ia! "Cu devus tera stato lia "Pli pezi ol la via? "Permeso iri via estu: "Nur unu terminuton "Konsolu lin: ne kune restu "Pli ol la templimiton... "Sed al vi kostos kora l’ amo "Miljaron da punflamo." Tilia ombro sirme falas Sur par’ de gefiancoj; Karese ili kunparolas Sub la tremantaj brancoj: Trankvila, dolca la vespero Invitas al l’espero... Sed, jen! nordvento akre blovas Tra la tiliarbejo... Gemego sin terure levas Gis la supernubejo, Lasante juna edzo vidva, Kun la edzin’ senviva! Ce l’ pordo de l’ purgatorio, Gis Mihael’ staranta, Atingis la terura krio De la spirit’ iranta Por pagi koston de koramo: Miljaron da punflamo. "Anim’ fidela, preteriru "Kun la heroldo dia; "En paradizon tuj eniru, "Pro l’ amo granda via: "Dum minut-agonia faro "Pasigis la miljaro." Al floro papilio flugis, la folietojn siris, Sucante tie unufoje, kaj tiam supreniris. Lacerto el murtruo venis; pri io gi sopiris, Sed nur rigardis unufoje, kaj tiam reeniris. Sinjor’ fraulinon belan vidis; li multe sin admiris, Sed nur parolis unufoje, kaj tiam tuj foriris. Ne estis en la flor’ mielo; Nek suno en cielo; Sen mono estis la angelo; Ho! kia ver-fabelo! (Clarence Bicknell). KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.Pentrajeto el Rusa Litvujo. Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanovic Elleder. Pli kaj pli pala, senkolora ekmontris la cirkauajo. La lastaj birdoj estis nin forlasintaj, akraj nordorientaj ventoj peladis nun senhalte super la vastaj Litovaj ebenajoj kiel tranciloj penetrigante la felvestojn de homoj. En rigida mallauteco staris nun la nuda arbetaro sur Sesupodeklivajoj, nur kiam la vento enturnigis, freneze sekigitajn foliojn rondigante, eksonis de tie kiel siblado de ekkolerintaj serpentoj. Mallumajn, grizajn nubojn respeguligantaj akvoj de Sesupo farigis nun malhelaj, netravideblaj; ilia murmurado sajnis esti esprimo de cagreno kaj plendo kaj ili fluis pli rapide kvazau dezirante forkuri de proksimiganta severa vintro. Cio aperis malplena, forlasita, malgaja. De granda stono forblovis la ventego ciujn somerajn memorajojn. Gi forblovis florojn tie disjetitajn, forblovis rezedbukedojn velkigantajn; forblovis ankau la noktan kantistinon. Si nun sidis alligita al multepeza ligna benko en malgoja cambreto, tra kies etaj fenestretoj estis partoj de cirkauajo videblaj. Sopire eraris siaj rigardoj tien, kie la konturoj de altaj riverbordoj desegnigis de griza firmamento. ... Ho, tie plaudetis la ondoj de Sesupa rivero, tie levigadis giaj bordoj ... ho, tien tien!! La benko kraketis, la snuroj trancis sangrugajn striojn en nudaj brakoj, sed la katenoj tenis fortike; sovage rigardis la knabino apud si.... Jen subite, tra grizaj autunaj nuboj, kiel por adiauigo trarigardis la subiranta suno, origante la tutan cirkauajon. Gia radio eniris ec en la malhelan cambreton eklumigante tie la lignan krucifikseton starantan apud nigra preglibro sur la fenestra tabuleto, gi ekheligis malmultan, malrican meblaron kaj kisis kareseme la palan vizagon de en vana penado turmentiganta knabino. La pensoj de la kompatindulino denove vagis eksteren: tie en la pura aero ekbrilis sia sidejo, muskkovrita, alta stono, tie la sama suno kiu nun sendis sian lastan saluton al si, kisadis sian vizagon kiam frumatene la dolcaj kantoj de birdaroj vekigadis la junan tagon kaj sur la herbejo ekbrilis miliardoj da diamantoj. Tie la sama suno kisadis sin adiauigante vespere kiam la ondoj dormeme murmuradis, kaj la najtingaloj kantis, kaj nun alligita en surda putra cambro si ne povas kunkanti! La benko kraketis, la snuroj entrancis en la blanka korpo, ruga sango gutis sur la tero.... Vana penado! Malrapidante estingigis la ora radio kaj iom post iom ekpaligis la lasta rebrilo de jam malaperiginta suno. Malhele, funebre farigis ree en la malgranda cambreto. Kaj ekstere murmuris cagrene la Sesupo-ondoj pli rapide portante siajn akvojn al la maro. La frenezulino serioze ekmalsanigis. Si, kiu tage kaj nokte sen malutiligo elportadis ciujn vetersangojn ekmalsanigis en varma cambro. Sia farto jam ekmontris senespera kiam Leonid Leonidovic eksciis pri gi. En nia lando logadas kuracistoj nur en malproksimaj urboj, tamen mia amiko veturis tuj urbon kaj revenis kun kuracisto kiu difinis seriozan pulmobrulemon. Dauris multajn semajnojn, kaj kelkfoje devis ankorau veni la kuracisto gis la knabino resanigis, car al la brulemo aligigis infektema, longedaura malsano. Sen helpo de Leonid Leonidovic, kiu tre ofte mem venadis por vidi la malsanulinon, kaj observi sian flegadon, kiu ankau pagis ciujn elspezojn, si certe estus mortinta. Siaj parencoj estis tre malricaj kaj ili havis ankau nur malmulte da intereso pri la vivo de la kompatinda orfino. Kvankam ciam sia spirita stato en la vintro plibonigadis, estis do tre rimarkinde ke si post sia malsaneco, kiam si reakiris fortojn, farigis preskau tute prudenta. Si ekkonis mian amikon kiel sia bonfaranto kaj kisis unu tagon el propra volo liajn manojn. Siaj parencoj kaj najbaraj vilaganoj opiniis ke la grava malsano liberigis sin de frenezeco, kaj kredis ke si restos nun por ciam prudenta. Tio komence ankau sajnis efektivigi. Sed ju pli proksimigis la printempo, des pli timetema, malparolema si farigis, des pli ofte eraris siaj rigardoj en la bluan malproksimecon kaj ankorau kusis multaj blankaj negstrioj sur nigrigantaj kamparoj, kiam si unu belan tagon estis malaperinta. Saman tagon revenis alaudoj Litvalandon. Pasante iam vespere apud granda stono mi ekaudis subite la vocon de Leonid Leonidovic. Gi sonis tute proksime kvankam mi la parolanton pro densaj arbetoj ne povis vidi. Tute klare mi audis lian parolon: "... foriris la tago por dormi, la horo de revido proksimigas. Rozkolore flamas la okcidento, kaj baldau ampleksos cion intima krepusko, sirmantulino de geamantoj kaj tiam aperos ankau ci, amatulino. Ci venos, ci ja ne povas forlasi min car ci konas mian senliman amon, mian sopiron. Ci venos! El blua alteco ci malsupreniros pura kaj bela kiel cielaj angeloj, por atesti ke ci min amas, ke ci restadas la mia, la mia por la eterneco. Ili diris ke ci cesis ami min, ne sciantuloj! ili ne scias, ke tio estas ne eble. Ili parolas tiel, car ili ne konas cin. Erarigintoj! kiun cia koro ekamis, tiun gi amos gis sia lasta bato. Nesangebla estas cia amo, car ci estas sanktulino. Ili diris ke ci estas mortinta. Ne eble! tiam ja ankau mi ne vivus plu—au mia amo estus el la tombo vekinta cin. Nin ja nenio povas disigi, car niaj animoj estas kunigitaj kaj apartenas unu por la alia—por la eterneco! Ho! Ci audis mian alvokon, ci aperas ... dankojn, dankojn, ora, ora stelo mia!" En tiu ci momento mi ekrigardis mian amikon, kiel li, starante sube ce la rivero, eketendis siajn brakojn alten je la klara nokta cielo, kie jus ekbriletis radiantaj steloj.... En la arbetajo kantis dolce la najtingalo, kareseme ventumis la printempa mola aero, kaj de alta stono eksonis nun la plendo de la freneza knabino: "kass man’ ij vardalo ir ij pravardelo." Mediteme mi revenis hejmen. Kiela stranga afero estas do la homa koro, pensis mi, dume la dormo longe evitis miajn okulojn. La rezedoj en mia gardeno estis ree ekflorantaj. Ilia raviganta aromo estis la dolca saluto de veninta somero. Varmega estis la vetero. Jam de kelkaj semajnoj radiis arda suno de sennuba cielo sur la elsekiginta, soifanta tero. Per videblaj ondetoj tremetis la aero, velkigante pendigis la kampfloretoj siajn kapetojn malsupren, kaj sub ombro de brancoj kun vaste malfermigitaj bekoj, malvigle sidis la korvoj. Unu tielan ardan tagon, en malfrua postmezataghoro mi foriris por casi anasidojn en densajn kanarojn de Sesupo. Mi ne scias kio tiun tagon estis kauzinta mian fortan, internan maltrankvilecon; estis miaj nervoj per longedaura turmentiganta varmegeco tro ekscitigintaj au estis io alia, sufice, mi sentis strangan, neklarigeblan timon kaj maltrankvilon, kvazau mi antausentus, ke io okazos. Enfervoriginta en sukcesa caso mi tute ne rimarkis, ke jam vespero alproksimigis, kaj ke mallumaj nuboj, el sudo levigintaj, komencis kovrigi cielon. Malproksima rulado de tondro nur rememorigis min ke estas tempo pensi pri la reveno. Mi alfajfis mian hundon kaj rapidis direkti miajn pasojn hejmen. Dume, ciam pli dense kovris nigraj nuboj la firmamenton, ciam pli akraj fulmoj eklumigadis cielon, kaj la tondro eksonis pli laute, pli forte. Mi rapidegis atingi proksiman altan bordon, apud granda stono, kie mi povis almenau iom sirmi min de malbona vetero. Jam en interrompoj ekbruis la unuaj ventpusoj, kaj grandaj gutoj falis multepeze sur la teron, kiam mi alvenis tien. Firme apoginte min al la krutajo, mi decidis atendi la preteriron de la fulmatondro. Subite la vento eksilentigis, pluvo cesis, kaj plenega senmoveco aperis: nek la plej malgranda trunketo movigis, nek ia folieto tremetis, cio staris rigide, senmove kiel ekstonigite, kvazau la tuta naturo pro ekterurigo kaj timo ne kuragis ec spiradi. Nur sur la firmamento sovigis nigraj, masaj nubegoj, kiel minacaj gigantuloj, fantomsimile antauen. Tiu ci momenta senmoveco estis pli timiganta ol la antaua bruado kaj movigo. Instinkte oni sentis, ke la eksplodo nun estas proksimega, neevitebla. Jen kelkaj blankaj, zigzagaj fulmoj kaj akraj tondro-batoj donis signalon, kaj la fulmatondro kun tuta potenco kaj forto nun eksplodegis. Estis terure grandioza naturmontrajo. Surda bruado eksonis en la aero, la mallumeco farigis plenega, nur por sekundoj per blanka au verda lumo ekheligadis, fulmoj la cirkauajon, igante postan mallumon ankorau pli nigran. La ventego furioze kriegis, arboj bruis, kaj nuboj, malfermigante siajn kluzojn, versis mugante siajn akvojn sur la teron. Bato post bato sekvis, la cielo sajnis unu fajra maro. Sur la dekstra flanko, proksime de mia kasejo, trovigis la granda stono. En la flagranta lumo de fulmoj mi por momentoj vidis gin, kiel magia, nigra, alta turo preskau vertikale super la rivero sin leviganta. Siblado, fajfado, bruego, igis inferan muzikadon. En saumantaj kaskadoj jetigis de la krutajo mugantaj riveroj malsupren. La tero kun nuboj miksigis, sajnis ke la naturo ellasis ciujn terurojn en ci tiu batalo de elementoj. Mia kasejo, kiu nur mizere min sirmis, komencis farigi tre maloportuna tamen mi ne povis forlasi gin. Jen la akrega, blindiganta fulmo, super mia kapo la terurega, krakadanta tondro, lautega, kordissiranta ekkrio, kaj en rebrilo de tuj sekvinta fulmo mi ekvidis nigran virinan figuron kun vaste svingitaj brakoj falegantan, la kapon malsupren, de la pinto de alta stono en la riveron. Nek falegon en la ondojn, nek ceterajn kriojn, nenion plu mi audis, la bruo de la vetero supersurdigis Tie alvokinte homojn, ni kun stangoj kaj fajrhokoj reiris al la rivero. La vetero estis dume kvietiginta sed pro la densega salik-arbetaro sur la bordo elkreskita, farigis nia laboro tre malfacila. La mallonga somera nokto pasis en sensukcesa sercado, nur sub la granda stono ce la riverbordo ni trovis capelon kaj surtuton de Leonid Leonidovic. Tagigis, kiam, tenatan de salikradikoj ni eltiris el la rivero la korpon de malfelica knabino kaj kune, firme cirkauprenita de siaj brakoj—la korpon de mia amiko. Ambau mortintaj, dronigintaj. Estis klare: la kompatindulino ekteruriginta au konfuziginta pro proksimega enbatigo de fulmo, abismigis suben de sia alta sidejo.—Leonid Leonidovic surpriziginta dum sia vesperpromenado de la fulmatondro kasigis ankau ce la granda stono, sed aliflanke kaj apud la riverbordo, kie mi ne povis vidi lin.—Kiam li rimarkis falintan en la Sesupon knabinon, li, estinte bona naganto, forjetis sian capelon kaj surtuton kaj ensaltis en la riveron por savi sin. Sed estis alie difinita. Okulvideble la knabino kun timigo de ekdroniganto firme cirkauprenis lin, kaj sin alkrocinte je li estis la kauzo, ke li ne povis nagi. Tiamaniere ili ambau trovis en la terura nokto sian pereon.... Klare radiante levigis sur sennuba lazura firmamento la suno promesante belegan someran tagon. Sur verda herbaro paceme kusis mia amiko kaj apud li, inter malsekigitaj floroj, la nokta, nun muta kantistino de la granda stono. En la brancaro de kviete movigantaj bordsalikoj ludis junaj sunradioj.—Sur la nudigita brusto de Leonid Leonidovic mi rimarkis oran medalioneton. Demetigante gin mi trovis en gi bukleton de molaj, brunaj haroj.... En la matensuno ekbriletis ili en oraj nuancoj.... Mi remetis la medalionon, alfortiginte cirkau la kolo de la mortinto la ligilon. Super la vizago de mia amiko flugetis jus la sunradio—kiel lasta felica rideto.... Ciujare, kiam la bonodoro de rezedoj dolcigadas la aeron en mia gardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidovic. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 18. (Vol. II., No. 4.) Aprilo, 1905. THE |
Page | |
---|---|
Black David (Fairy Tale by E.W.) | 49 |
Month by Month | 51 |
An Unexpected Meeting, Alphonse Daudet (translated by Paulo Burjado) | 52 |
Legend of the First Violin (translated by F. L. G. MarÉchal) concluded | 53 |
Reminiscences, Part III. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 55 |
A Masked Ball (D. H. Lambert, B.A.) | 56 |
The Lion and the Gnat (A. Motteau) | 57 |
Outdoor Education (Thomas Hoskison) | 58 |
Doggie’s Views on the Servant Question (Clarence Bicknell) | 59 |
Rain, from the Bulgarian (translated by Penko Petrov) | 60 |
"Conscience makes Cowards of us All" (F. A. Meigh) | 61 |
Coniston and Grasmere (A. R. and D. H. Lambert) | 62 |
Inflexible, W. E. Henley (translated by Ben Elmy) | 63 |
From Rubinstein’s Thought-Basket (translated by Vs. Lojko) | 64 |
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ci spaco. Ciu Esperantisto, cu membro de ia konata grupo au kies nomo enskribigis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ci proponon povos samtempe ne nur spari al si specialan rabaton sed ankau antauenpusi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street,
City, Glasgow, Scotland.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.
Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Sro. Cedric H. Akaster, 31, Connaught Avenue, Plymouth. Deziras intersangi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj.
- Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Deziras intersangi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj.
- Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
- Sro. H. Clegg, 14, Norfolk Street, London, W.C. Volas renkonti fremdajn Esperantistojn, kiuj vizitos Londonon dum Paskatempo. Li plezure almontros la vidindajojn & klopodos por fari la viziton guebla.
- Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japonujo. Deziras intersangi postmarkojn; precipe deziras ricevi antautempajn kaj superpresitajn markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ciam respondos.
- Sro. L. A. Gill, Churchfield Halls, Acton, London, W. Deziras koresp. kun ciul. per ilus. p-k.
- Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).