THE ESPERANTIST (17)

Previous

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
  • AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • FRANCE.—Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona. Elbe.
  • MALTA.—A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
  • RUSSIA.—Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, DÖbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

N.B.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro.

Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

15. [Vol. II., No. I.]

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.

JANUARO, 1905.

KRISTNASKO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Vilag’ malgranda—vintra nokto—
Stonega grot’ malhela—
Sed tie io pli brilega
Ol ia stel’ ciela.
Ne regoj sagaj ornamitaj
Per multekostaj vestoj,
Humile kurbigantaj teren
Ce la manguj’ de bestoj.
Kaj ne la spicoj au juveloj
Au fum’ de bonodoro;
Car mirindajo tie kusas
Senpreza pli ol oro.
Riceco, sago kaj scienco,
Malofta triopajo
Mirindaj estas; sed ol ili
Pli granda la vidajo!
Infan’ ne longe naskiginta
En la manguj’ dormanta,
Kaj apud Li patrino simpla
La Filon rigardanta.
Jesuo Li, homara Rego,
La Fil’ de l’ Alta Dio;
Kaj si, virino el virinoj,
La Virgulin’ Mario.
Li nun el Dia trono regas
Eterne adorata;
Kaj si cielan kronon portas
De l’ tuta mond’ benata.

DEMANDO.[1]

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Mi, starante ce la rando
De la Rondo Familia,
Min prezentas per demando
Al gelertularo mia;
Min prezentas per demando,
Mi,—la iu ce la rando.
Se, eminentulo mia
Vi de mi demandos, "Kies
La demando?" Al la via
Peto, cu mi diros, "Mies"?
Jen, kleruloj, la demando
De la iu ce la rando.
Ho! Samideanoj miaj
Nur per la respondo cies
Per vocdonoj vere viaj
Faros vi la lingvon vies.
Pensu, do, pri la demando
De la iu ce la rando.

PIEDNOTO:

[1] La Redaktoro tre ofte ricevis tiun demandon.

LA LAMPIRO KAJ LA BUFO.

Tradukita de A. Motteau.

Lampiro el la herb’ heletis
Fosfore (vesper’ lumigilo),
Gin Bufo ekvidint’ eljetis
L’ enhavon de venenpafilo
Al la nekulpa vermo stela.
—"Neniam," la Lampiro diris,
"Mi malbonajon al vi faris;
Min kial do vi nun mortigas?"
Respondis Bufo la malbela:
"Cu vi ne lumon disvastigas?"

MONATO POST MONATO.

La mondo nun pliagigis per unu jaro, kaj ni ciuj tial plisagigis. La progreso farita de Esperanto estas ec pli rimarkinda ol dum la jaro 1903. Al ciuj kunbatalantoj ni deziras sendi koregajn gratulojn pro tiu ci sukceso, kaj ni ankau aldonos la plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Gi estu ankorau pli progresema! Gi estu ec pli felica por la Esperantistoj!

Lastan monaton ni havis la plezuron arangi la Enhavnomaron de nia unua volumo, kaj la fakto memorigis al ni multajn carmajn horojn kun la Esperantistoj, persone kaj letere. Precipe ni deziras sendi bondezirojn al nia sindonema verkantaro. Ili farigu pli kaj pli internaciaj!

Kiam skeptikulo trarigardos tiun enhavnomaron, li ne plu dubos la internaciecon de la lingvo.

Dank’ al la jara progresado en Anglujo, oni ne plu devas kredi, ke "Esperanto estas kuracilo por korpaj malsanoj," au "nova nutrajo por la homa korpo," sed preskau ciuj scias ke Esperanto nutras nur la spiriton, kaj kuracas nur la malpacigojn de la homaro.

Estas mirinde ekscii kiom da anoncado estas necesa antau ol la logantoj de ec unu malgranda urbo ciuj konatigu kun la temo, kaj, kompreneble, restas ankorau multe, multe da farota laboro. Ni ne lacigu, ni ne restu je niaj lauroj, rigardante la gardenon, kiu enhavas tiom da semitaj semoj! Ne, ni devas ciam klopodadi; ni ja devas akvi la semojn per la pura akvo de internacieco, kaj ni devas zorgi ke ili ne sekigu pro manko de intereso, flego, au helpo niaparte.

Profeto dirus ke tiu ci nova jaro devas esti tre grava por la Esperanta movado. Cu ni ne havos almenau unu grandan Internacian Kunvenon, kiu kredeble okazos en Augusto, inter niaj afablegaj Boulogneaj amikoj? Kaj cu tiu ci senpacience atendata renkontigo ne honorigos je la ceesto de nia estimata estro, Doktoro Zamenhof mem!

Tiu ci sola fakto estas sufice famigi la nunan jaron, sed ja estas ne bezone atendi gis la bela somero por trovi signojn de progreso. Malvarma vintro produktos diversajn novajn gazetojn, kiujn sendube la varmeta printempa kaj varma somera vetero florigos, gis ili povos posedi ian influon inter la jam multenombraj internaciaj gazetoj.

Tiu ci fakto, la plimultigo de gazetoj, estas unu kauzo de la nepligrandigo de The Esperantist. Niaj legantoj memoros ke ni proponis pligrandigi gin, se eble, dum la 1905a jaro. Ni multe timis ke, la progreso de nia afero postulus tiun ci pligrandigon, kvankam ni trovas, ke dekses pagoj estas ja suficaj por nia libertempo.

Kaj, car nun ne estos necese pligrandigi gazeton, kiu ne plu estos la sola Brita organo, ni klopodas gin pligrandigi sen pligrandigo! Tiu ci sajnos sendube parodoksa al niaj legantoj; gi tamen estas la vero, ke ni trafis! Anstatau la klubaj sciigoj, kiuj antaue trovigis nur Angle, ni intencas presigi serion da artikoloj sub la nomo Monato post Monato. Tiuj ci enhavos, en la du lingvoj, la memorindajn agojn de la antaua monato. Tiel alilandaj Esperantistoj—kiuj ciam plimultigas inter nia abonintaro—ne perdos tri au kvar pagojn, kaj enlandaj Esperantistoj gajnos pli da ekzercado pro la satataj lauvortaj tradukoj. Jen la Q.E.F. kaj la Q.E.D. de nia problemo.

Du diversaj vojoj nun malfermigas antau ni. Ni povas komenci tiun ci serion per resumo de la jam farita progreso de la lasta jaro, au ni povos limigi niajn rimarkojn je la lasta monato. Uzante la supredonitan titolon, la dua el tiuj ci du vojoj sajnas esti preferinda, kaj ni nun pritraktas la memorindajojn de la 1904a jarfino.

Estas malvarme dum la vintraj monatoj, ni do komencos nian esploron en pli varmaj landoj, kie la Esperanta Suno sin montris pli forta kaj potenca ol antaue. Plej malproksime, la vasta regiono de Queensland, Australio, meritas atenton nian. La Redaktoro de la plej gravaj tieaj jurnaloj anigis je Esperanto; ni verkis artikoleton kiu eble poste tie aperos, kaj, el diversaj partoj de la Kolonio venas la kutimajn demandojn de niaj estontaj kunbatalantoj. Nova Zelando ankau estas Esperantema nuntempe, kaj la diversaj jam presitaj artikoloj alportas siajn fruktojn.

Tiel varma, kaj ec pli vasta, la Hindujo nun kolektas varbulojn por nia aro. Sro Adinarayana Chettiar verkis valoran artikolon sur la Indian Review, la plej grava el la tieaj gazetoj. Ni ankau skribis respondon,—presota au ne, lau la volo de "Lia Redaktora Mosto."

En Centra Ameriko, la Direktoro de la Nacia Instituto de la Respubliko San Salvador varme aprobas la Esperantajn paroladojn de nia abonanto, Sro R. G. Abrill. Eble, pro tiu ci fakto, ni scivolaj Esperantistoj baldau ekkonos plu pri tiuj ci (de ni preskau nekonataj) Respublikoj. Parolante pri tiuj ci, ni ja bone memoras interesan okazon. Tre fervora amiko translokigis en Venezuelon, kaj kompreneble, ni proponis ke li tie fondigu grupon. Post kelkaj semajnoj alvenis postkarto, prezentanta "La Grupo Progreso." Sed bedaurinde estis areto da nudaj nigruloj! Sed, sen serc’ devas esti en Venezuelo, multaj inteligentaj homoj, kiuj konsentos Esperantistigi. Interesaj artikoloj antau ne longe venis el Virginia kaj Erie en la Unuigataj Statoj.

Pli proksime je ni, en progresama Maltujo, supersignitaj literoj malhelpas la fondigon de la atendata Malta Gazeto, sed espereble, la solvo de la problemo apudestas, kaj ni baldau povos doni al gi bonvenon.

El Algerujo, la ciam energia Kapitano CapÉ sendas interesajn sciigojn, kaj, inter alioj, deziras ricevi la nomojn de tiuj, kiuj povos partopreni je Esperantista Karavano ce Pasko, 1905. Oni ankau organizas ekspozicion. Cu helpontoj bonvolos skribi al la Prezidanto, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?

En Anglujo, kuragiga sciigo venas el Folkestone. La Komerca Cambro tre interesigis pro parolado farata de Sro Geddes, la bonekonata Sekretario de la Dovera Grupo. Sendube la fondo de Folkestona Societo baldau sekvos, kaj ni tiam povos aceti rond-vojagan bileton por viziti la "Kvin Havenojn Esperantistajn," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, kaj Ostend! Jen libertempa ekskurso por la maramantoj! Pripensu je tio!

Hastings nun posedas Grupon, kies prezidanto estas Dro Martyn Westcott. Tiu ci fervora kunlaboranto ofte verkas artikolojn pro kaj por Esperanto. Li diras al ni ke dum restado en Parizo li vizitis Notre Dame, kaj tie goje ekvidis la verdajn steletojn ce la butontruoj de du Hispanaj vojagantoj. Ne estas necese diri, ke la kontenteco estis reciproka, kaj la proverbo ke "du plezurigas, tri genas," ne tie trovis pruvon.

Ce la Club CafÉ ni de la Londona Klubo havis la plezuron auskulti serion de artikoloj pri la Germana literaturo, kiun afable elparolis nia vizitanto Sro JÜrgensen. Tiam, kiel ciam, Esperanto ne bezonis tradukiston!

Sed eble la plej bona pruvo de progreso estas la fakto ke la Esperanta Biblioteko ankorau pligrandigis. La Ventego, de Shakespeare (Arta Eldono, 3 fr.), nun estas preta. Alia bonepresita verko sur bona papero, kiu donos al ciuj grandan plezuron kaj instruon, venas el Belgujo: Pagoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de Dro Seynaeve kaj Dro van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.).

La Firmo Hachette ankau eldonigis Kondukanto de la Interparolado kaj Korespondado, de A. Grabowski (180 pp., 2s.); utila internacia volumo.

Multaj Korespondantoj mendis kovrilon por la unua volumo. Ni bedauras, ke ni ne eldonos specialan kovrilon, car la plejmulto el niaj legantoj havas, ni esperas, sian specialajn satojn, kaj preferos elekti sian propran bindajon.

La Redaktoro.

MONTH BY MONTH.

The world is now older by a year, and we are all the wiser in consequence. The progress made by Esperanto is even more remarkable than during the year 1903. To all fellow-workers do we desire to send most hearty congratulations on this success, and we also add our most sincere good wishes for the New Year. May it be still more progressive! May it be even happier for Esperantists!

Last month we had the pleasure of arranging the index of our first volume, and the fact reminded us of many charming hours spent with Esperantists in person and by letter. Especially do we desire to send good wishes to our devoted contributors. May they become more and more international!

When a sceptic looks through this index he can no longer doubt the internationality of the language.

Thanks to the year’s progress in England, one no longer need believe that "Esperanto is a cure for bodily ailments," or "a new food for the human frame," but almost all are aware that Esperanto feeds only the mind, and cures but the discords of humanity.

It is wonderful to find out how much advertising is necessary before the inhabitants of even a small town can all be made cognisant of the matter, and of course a great deal of work still remains to be done. Let us not weary; let us not rest on our laurels watching the garden which contains so many sown seeds! No, let us ever be busy; we must indeed water the seeds with the pure water of internationality, and we must take care that they be not dried up for lack of interest, care, or assistance on our part.

A prophet would say that this new year must be very important for the Esperanto movement. Shall we not have at least one great International Congress, which will probably take place in August among our kind friends in Boulogne? And will not this impatiently-awaited gathering be honoured by the presence of our esteemed chief, Dr. Zamenhof himself!

This single fact is enough to make the present year famous, but it is indeed unnecessary to wait for the lovely summer time to find signs of progress. Chill winter will bring forth divers new gazettes, which, no doubt, warm spring and hot summer will cause to flourish, till they can obtain some influence among the already numerous international journals.

This fact, the increase in the number of gazettes, is one reason for the non-enlargement of The Esperantist. Our readers may remember that we proposed to enlarge it if possible during 1905. We much feared that the progress of the cause would demand this increase, although we find that sixteen pages are indeed enough for our free time.

And, as it will not now be necessary to enlarge a gazette which will no longer be the only British organ, we are taking pains to enlarge it without enlarging it! This may seem paradoxical to our readers; it is nevertheless true that we have succeeded. Instead of the club news, which formerly was found only in English, we intend to print a series of articles under the title of "Month by Month." These will contain, in the two languages, the memorable events of the preceding month. Thus Esperantists in other lands—who are constantly becoming more numerous among our subscribers—will not lose three or four pages, and inland Esperantists will gain more practice by means of the appreciated literal translations. Here is the Q.E.F. and the Q.E.D. of our problem.

Two different courses now open up before us. We can begin this series with a rÉsumÉ of the accomplished progress of last year, or we can limit our remarks to the last month. Employing the title given above, the latter of these courses seems preferable, and we now treat of the memorable events of the close of 1904.

It is cold during the winter months, so we will commence our explorations in warmer lands, where the Esperantic Sun has shown itself stronger and more powerful than of old. Farthest off, the vast region of Queensland, Australia, merits our notice. The Editor of the most important journals there has become allied with Esperanto; we have written a short article, which perhaps will appear there later, and from divers parts of the Colony come the usual inquiries from our future fellow-workers. New Zealand is also Esperantically inclined at present, and the several articles already published are bringing in their fruits.

As warm, and even vaster, India now enrolls recruits for our army. Mr. Adinarayana Chettiar has written a valuable article in the Indian Review, the most important of local gazettes. We have also written a reply—to be printed or not, according to the will of "His Mightiness the Editor."

In Central America, the Director of the National Institute of San Salvador warmly approves of the Esperanto lectures of our subscriber, Mr. R. G. Abrill. Perchance in this account we inquisitive Esperantists will soon be able to find out more about these (to us) almost unknown Republics. Speaking of these, we well remember an interesting circumstance. A very enthusiastic friend moved into Venezuela, and, of course, we proposed that he should found a group there. A few weeks later came a postcard representing "The Group Progress," but, unfortunately, it was a cluster of naked niggers! But, joking aside, there must be many intelligent folk in Venezuela who are willing to become Esperantists. Interesting articles have lately come from Virginia and Erie, in the United States.

Nearer to us, in progressive Malta, accented letters hinder the foundation of the awaited Maltese Gazette, but it is to be hoped that the solution of the difficulty is at hand, and that we shall soon be able to give it a welcome.

From Algeria, the ever-busy Captain CapÉ sends interesting news, and, among other things, wishes to receive the names of those able to take part in an Esperanto Caravan at Easter, 1905. An exhibition is also being organised. Will helpers kindly write to the President, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?

In England, encouraging news comes from Folkestone. The Chamber of Commerce was much interested at a lecture given by Mr. Geddes, the well-known secretary of the Dover Group. Doubtless the foundation of a Folkestone Society will soon follow, and we shall then be able to invest in circular tickets to visit the "Five Esperanto Havens," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, and Ostend. There is a holiday trip for lovers of the sea! Just think of it!

Hastings now possesses a group, whose president is Dr. Martyn Westcott. This devoted collaborator has often written pro-Esperanto articles. He tells us that during a stay in Paris he visited Notre Dame, and there saw with pleasure the green stars worn in the buttonholes of two Spaniards. It is needless to say that the pleasure was mutual, and the proverb, "Two’s company, three’s none," did not here find confirmation.

At the Club CafÉ we of the London Club had the pleasure of listening to a series of articles on German literature, kindly delivered by our visitor, Mr. JÜrgensen. Then, as always, Esperanto needed no interpreter!

But possibly the best proof of our progress is the fact that the Esperanto Library has further increased. Shakespeare’s "Tempest" (Art Edition, 2s. 6d.) is now ready. Another well-printed book, on nice paper, which will give all much pleasure and instruction, comes from Belgium: Pages from Flemish Literature, translated by Drs. Seynaeve and van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.).

Messrs. Hachette have also published Conversation and Correspondence Guide, by A. Grabowski (180 pp., 2s.); a useful international volume.

Many Correspondents have applied for a cover for Vol. I. We regret that we are not publishing any special cover, as the majority of our readers have, we hope, their special fancies, and will prefer to choose their own binding.

[Literal Translation].

LA MALJUNA SONORIGISTO.

Rakonto de V. Korolenko. Tradukita de Alfonso Wachter (Riga).

La vilageto kviete dormetas. La nebulaj konturoj de la malricaj dometoj nur malklare disegnigas. Ie lumo lumetas, nur malofte pordego kraketas au gardahundo ekbojas: iafoje el la malhela maso de la bruetanta arbaro la formoj de piedirantoj au de solaj rajdantoj movas; au la radoj de veturilo grincas. Tiuj estas la logantoj de la unuopaj vilagetoj, kiuj kunvenas en sian pregejon festi la printempan feston.

La pregejo staras sur monteto, en la mezo de la vilageto. La fenestroj radias je lumo. La malnova, alta, malluma sonorilejo alte superstaras en la malhele blua cielo.

La stupoj de la stuparo krakas; la maljuna sonorigisto Miheico supreniras la turon, kaj baldau lia malgranda lanterno perdigas en la spaco, kiel en la aero libere flugpendanta stelo. La supreniro de la stuparo kauzas penadon al la maljunulo. La piedoj ne volas obei plu, kaj la okuloj vidas nur malbone. Jam estas tempo iri je ripozo, sed Dio ankorau ciam ne sendas la morton. Li enterigis la filojn, la nepojn, li sekvis la maljunulojn kaj la junulojn al la tombo kaj li vivas ankorau! Estas malfacile....

Ofte li jam festis la printempan feston; ofte, li ne scias kiel ofte, li atendis la festan horon tie ci en la sonorilejo.

La maljunulo pasas la galerion de la pregeja turo kaj li apogigas je la balustrado. Sube, cirkau la pregejo, etendigas la tomboj de la vilaga tombejo; la malnovaj krucoj trovigas tie, kvazau defendantaj brakoj super la mortintoj. Tie ci kaj tie betulo kreskas, kies foliaro ankorau ne burgonas. De tie la bona spica odoro de junaj burgonoj kaj la malgoja trankvileco de eterna dormo atingas al Miheico.

Kio estos kun li post unu jaro? Cu li denove staros tie supre sub la metala sonorilo veki per lauta sono la dormetantan nokton? Au cu li kusos tie sube, en la malluma angulo de la tombejo? Dio scias! Li estas preta, sed tiun ci fojon Dio lasis lin festi la feston. "Al la Sinjoro estu danko!" la maljunaj lipoj murmuretis la kutiman formulon, kaj Miheico suprenrigardis en la stelplenan altajon, en la cielon, kie radiis milionoj da lumoj....

"Miheico, Miheico!" eksonas de sube, tiel same, maljuna tremanta voco. La maljuna diakono rigardas supren je la turo kaj tenas la manon antau la palpebrumantaj larmantaj okuloj, sed li malgraue ne vidas Miheicon. "Kion vi volas? Tie ci mi estas," la sonorigisto respondas, kaj, kurbigante el la turo: "Cu vi ne vidas min?"

"Ne, cu ne estas jam tempo? Kion vi pensas?"

Ambau ili rigardis la stelojn. Mil lumoj de Dio lumetas super ili en la alteco. La flamanta "veturilo" staras jam tre alte. Miheico meditas. "Ankorau ne, estas ankorau tro frue. Mi scias la tempon!"

Li scias; li bezonas nenian horlogon. La tero, kaj la cielo, kaj la blanka nubeto kiu mallaute nagas en la etero, kaj la malluma arbaro, kiu tre mistere paroletas, kaj la murmureto, ciuj estas konataj, ciuj estas parencaj al li. Ne vane li vivis tie ci sian tutan vivon.

La malproksima estinteco vivigas antau li. Li memoras kiel li foje supreniris ci tiun sonorilejon. Ho Dio! Kiel longe de tiu tempo. Kaj do mallongatempo! Li vidas sin kiam blonde bukla knabo; la okuloj brilis, la vento—ne tiu kiu turnigadas la polvon sur la stratoj, sed aparta vento, kiu per liaj senbruaj flugiloj blovas sur tero—ludis en liaj bukloj. Sube, tute malproksime malmulte da malgrandaj homoj iris, la dometoj de la vilago staris, kaj la arbaro etendigis, kaj nur la maldensejo sur kiu la vilago staris sajnis grandega, preskau senlima. "Kaj tie gi ja estas, en gia tuta grandeco!" ridetas la maljunulo, kaj li malsupren rigardas je la malgranda maldensejo.

Tia estas ankorau la vivo! En la juneco ni vidas nek finon, nek limon. Kaj tiam gi kusas tie, kiel sur la suprajo de la mano, de la komenco gis la fino, tie en la angulo de la tombejo! Estas tempo por ripozi! Ja estas tempo! Miheico ankorau unufoje rigardas je la steloj, levigas, surmetas la capelon kaj kolektas la snurojn de la sonoriloj.

Post minuto, la nokta aero ektremas pro lauta sono, dua, tria, kvara sekvas unu la alian, kaj en la varmetan nokton elsonas potencaj, longetirataj, kantantaj, kaj sonorantaj tonoj.

Ili silentas. En la pregejo komencas la Diservo. En la pli fruaj jaroj Miheico estis ciam malsuprenirinta, kaj estis starinta ce la pordo por pregi kaj auskulti la kanton. Sed nun li restas en sia alteco, li do estas tiel laca hodiau. Li sidigas sur la benko, auskultas la mutigantan sonoradon de la svinganta metalo, kaj meditas. Pri kio? Ec li povis doni nenian respondon je tiu ci demando. La turo estas nur nesufice lumigata per la malgranda lanterno, la sonoriloj mem estas perditaj en mallumo; de malsupre el la pregejo kelkafoje eksonas mallauta kanto, kaj nokta vento movas la snurojn kiuj estas alligitaj al la feraj koroj de la sonoriloj.

La maljunulo lasas profunde mallevigi la kapon, en kiun venas neklaraj pensoj.

"Ili kantas la himnon," li pensas, kaj vidas sin en la pregejo. Infanokuloj malsuprene rigardas de la horejo. La maljuna pastro, la mortinta Patro Naumo, pregas je tremanta voco la finan pregon. Cent kapoj de vilaganoj subfleksigas kiel maturaj spikoj je la vento, kaj denove starigas. Ili faras la signon de la kruco. Estas nur konataj vizagoj. Tie la severa vizago de la patro, tie la pli maljuna frato kiu profunde ekgemas. Tie li mem, florante en sano kaj forto, plena de nekonata espero kaj feliceco, de la gojoj de la vivo!

Kie estas la feliceco? Malsuferebla laboro, turmento, zorgo! Kie estas la feliceco? La malfacila sorto fosas faltojn sur la juna frunto; fleksigas la fortan dorson; instruas ekgemi kiel la pli maljuna frato!

Sed tie, maldekstre, inter la vilaganinoj, kun humile subfleksita kapo, staras lia "knabino." Si estis bona edzino, si ripozu en paco! Kaj multajn suferojn si suferis, la amatino!

Mizero, kaj laboro, kaj sufero detruas la plej belan virinon; la brilo de la okuloj estingigas, kaj esprimo de ciama timo antau la neatenditaj batoj de la sorto anstatauas la carmegan belecon de juneco! Jes, kie estas ilia feliceco?

Unu el la filoj estis restinta al ili, ilia espero, ilia gojo, sed ankau ci tiun la maljusteco de la homoj detruis.

Jes, tie li sidas, la rica pekulo, kaj subfleksas sin gis la tero, kaj opinias ke per tio li povos delavi la larmojn de la orfoj; humilege li falas sur genuojn, kaj batas la frunton kontrau la tero.

Sed Miheico furiozas, kaj la malhelaj vizagoj de la sanktuloj sur la muroj serioze rigardas super la homa sufero kaj la homa maljusteco.

Cio tio estis pasinta, cio tio kusas malproksime je li. Nun la mondo konsistas por li el ci tiu malvasta turo, kie la vento en la mallumeco kriegas kaj ekmovas la sonorilajn snurojn.

"Dio jugos vin," la maljunulo murmuras, kaj larmoj fluadas sur liaj maljunaj vangoj.

"Miheico, he Miheico! Kio estas? Cu vi ekdormis?" eksonas de sube. "Kion!" vokas la maljunulo, kaj li rapide saltas sur la piedojn. "Dio, mi do ne estas ekdorminta! Estas la unua fojo!" Kaj, je rapida lerta mano, li kolektas la snurojn. Sube, preskau kiel formikoj, movigas la amaso de la vilaganoj, la orbrilantaj standardoj de la pregejo flugetas en la aero. Estas la cirkauiro. La procesio cirkau la pregejo estas finita, kaj Miheico audas la goja voko "Kristo estas reviviginta."

Kaj tiu ci voko pelas ondegon for de la maljuna koro de Miheico. Sajnas al li ke la vakskandeloj pli hele ekbrilas, ke la amaso pli dense ondetadas, kaj la standardoj pli gaje flugetas.

Antaue neniam la maljuna Miheico tiel sonoris. Sajnas, ke la plenega maljuna koro vivigas la senvivan metalon, kaj la tonoj gojegas kaj kantas, ridas kaj ploras, kaj ciam pli alte gis fine ili atingas la steloplenan cielon. Kaj la steloj brilas kaj brilegas ciam pli hele, kaj la sonoriloj tremas kaj supreniras, kaj denove falas, keresante, sur la tero.

La granda baso sonegas, kaj vokas per potenca forta voco, pro kio ektremas cielo kaj tero: "Kristo estas reviviginta!"

Kaj du tenoroj, tremantaj pro egalaj batoj de la feraj koroj de la sonoriloj, unuvoce kaj belsone kantas: "Kristo estas reviviginta!"

Kaj du tute malgrandaj sopranoj, kvazau timeme, miksigas inter la grandaj, kaj goje kaj kiel malgrandaj infanoj, rapideme kantas: "Kristo estas reviviginta!"

Kaj sajnas, ke la malnova sonorilejo tremas kaj sanceligas, kaj ke la vento, kiu ventumas la vizagon de la sonorigisto, etendas siajn largajn flugilojn kaj kunkantas: "Kristo estas reviviginta!"

Kaj la maljuna koro forgesas la vivon, kun giaj zorgoj, kaj gia mizero. Li forgesas ke sia vivo estis forfluinta nur en ci tiu malvasta kaj malhela turo, ke li restas sola en la mondo, kiel maljuna arbo, kiun la fulmo frakasis. Li auskultas la tonojn, tiujn ci kantantajn kaj gemantajn sonorilojn, kiuj svingas al la fiera cielo, kaj denove malsupreniras sur la malrica tero, kaj sajnas al li, ke li estas denove cirkauata de siaj filoj kaj nepoj, kaj ke iliaj gojaj vocoj unuigas al la horo kaj kantas al li pri feliceco, pri gojo kiujn li ja ne konis en vivo.

La maljuna sonorigisto tiris la snurojn; grandaj larmoj fluis sur liaj vangoj, kaj lia koro frapis pli forte, pro la iluzia feliceco.

Sube, la vilaganoj auskultis kaj interparolis. Neniam la maljuna Miheico tiel mirinde sonigadis!

Subite la granda sonorilo tremis falstone, kaj mutigis.

La vocoj mutigis, kvazau oni volis auskulti la malgojan etenditan tonon, kiu tremis, kaj ploris, kaj gemis kaj, iom post iom, sin perdis en la aero.

La muljunulo refalis senforte sur la benkon, kaj du lastaj larmoj fluis malrapide sur liaj palegaj vangoj....

Anstatau lin, vi tie sube! La maljuna sonorigisto elsonoris!

SAFTONDADO EN AUSTRALIO.

Originale verkita de J. Booth, M.C.E.

Eble la plej karakteriza afero kiun oni povas vidi en tiu ci lando estas unu el niaj grandaj saftondejoj dum plena irado.

La konstruajo uzata por tiu afero nesimilas kian ajn, gia vidigo estas ofte pentrinda, ofte mala. La aktiveco de la afero dum tond-tempo estas miriga; dum neuzatempo, miro estas ke la loko aperas tiel lasata kaj senbrua, kiel dezerto.

La konstruajo, kiun ni nomas "Woolshed" (elp. uulsed), estas konstruata el ligno, per grandaj pezegaj stangegoj kaj traboj, trunkoj de arboj faligitaj en najbaroj arbaroj, apenau pli ol deseligitaj, au malebene segitaj kaj hakitaj. Gi estas tegmentata per selo, au, pli malantikve, per zinkita fero, murata per lignajoj, kaj interne dividata je multaj safkortoj kaj vojetoj. Gi havas neniajn fenestrojn sed nur truojn, kovratajn, se bezone, per lignaj kovriloj.

Internaj dividajoj de la "sed" estas farataj per lignabariloj por konstrui ejojn en kiuj staras la safoj.

Ce unu fino de la "sed" estas la granda safenirejo, ce la alia, la pordego tra kiu la sakegoj de lano estas portataj al vagonoj. Inter la safejo kaj tiu pordego staras la tablo au benko sur kiu oni ekzamenas la saflanojn; kaj ankau la lanpremegilo. Apud tiu ci sin trovas ujoj por inko, numeriloj, brosoj, kudriloj kaj snuretoj, k.t.p. La oficejeto de "sed-estro" kutime lokigas en proksima angulo. La "sed" eble ne estas afero tre beleta, sed tamen oni devis gin sperte desegni ciudetale, tial ke ne estu ia tempperdo nek difekteco al safoj au lano, nek malhelpo al tondistoj.

Nu vidu kampon, tiel grandan kaj largan ke oni ne povas vidi limojn ie, jen arbata per Eukaliptoj, altaj au malaltaj lau iliaj specoj sed ciam verdaj, jen tute nearbata nature au nearbigata homlabore, au ankorau, kaj plej ofte, nek nearbata, nek verdigata per arboj; sed plena je arboj, mortigitaj per seltrancado ringe (tie ci nomata "ringado," Angle, ringing).

Tiu ci ringado, mi devas klarigi, estas la tranco tute cirkau arbo, tute tra la selo, intence gin mortigi por plibonigi la kreskadon de la cirkaua herbaro, sen la laborego postulata por arbon elfosi.

Blankaj, nudaj, malbelaj, staras tiuj mortajoj, au en sunbrilego, au en malvarma blua lunlumo; sed iel tamen rigardindaj kaj majestaj, car ili estas tiel multaj, tiel grandaj, tiel similaj.

Ce tia loko sin trovas nia konstruajo, eblege apud rivereto, eble apud fosita akvotruo, car riveroj estas malmultaj tie ci. Cirkaue staras dometoj por tondistoj kaj laboristaj. Krom tiuj, kaj kelkaj lignaj bariloj, nenio estas videbla pli proksime ol eble kelkaj mejloj.

Neuzatempe, cio estas sufice malaktiva, sed tiam kiam la tempo alvenas kiam la tondegado komencas, kia sango! Tiam la tuta loko ekvivigas, dometoj estas enlogigitaj, ec troplenigataj, viroj kaj knaboj kuradas tien ci kaj tien, kaj anstatau ol la antaua senbruego, oni audadas bruegadojn, ekkriojn, babilajojn ciaspecajn, kaj, pli laute ol cio, blekon blekegon, blekadon de safoj kaj iliaj idoj!

Tiu ci estas la okupega tempo el jaro por la safposedantoj. Dum tiuj ci tri au kvar semajnoj ili kolektas sian ciujaran lanrikolton; ciuj iliaj safoj kiuj dum la jaro pastis sur vastaj kampoj nun estas tie ci amasigataj. Tien ci venas tondistoj de la tuta cirkauajo, kaj la lokaj laboristaj, tiom kiom oni povas forsendi de ilia kutima laboro, kaj multe da aliaj laboruloj kiuj sercas laboron; ciuj kunrenkontigas por kune labori ce tiu ci afero, dum ia mallonga tempo kaj tiam poste disiri ree lau siaj diversavojoj.

Kiel la laboro estas farata? Kion tiu amaso faros?

Jen nu la afero komencas. Matenfrue (au ofte vespere de la antaua tago) tiom da safoj, kiom povas enhavi la plej granda safkorto de la sed’o, estas kurigataj en gin, tiam poste, kiam cio estas preta, oni plenigas el tiu ci safkorto la pli malgrandajn dividajojn, kiuj ceestas laulonge ambauaj flankoj de la konstruajo. Brua laboro gi estas; tia vokego, tia pusado, tia blekado, tia piedgratado, kiu dauras gis la lasta safo tondigis. La laboristoj plenumas tiun ci laboron kaj ili ankau faras ciun ordinaran nespertan laboron, da kiu estas nature multo.

Inter tiuj ci centraj dividajoj, kaj la flankaj muroj staras la tondistoj. Horo batas. Sedestro elvokas "tempo!" Ciu tondisto ekprenas unu el siaj safoj, trenas au portas gin en largejon, rapide gin renversas, tenas gin inter siaj kruroj; kaj post malmulte da minutoj, gia blanka lanaro kusas amasata sur la planko. Tuj la nuda maldika bruteto estas forpelata tra malgranda truo en malgrandan eksterkorteton, kie oni kalkulos la nombron pro kiu ciu tondegisto estas pagota. En tiu ciu korteto ankau oni gudropresas la safojn kaj presas per varmega ferajo la safidojn kiuj unuafoje venas al tondegado. Ofte oni trancas la hauton de safo dum gia tondegado, sed tuj knabo alkuras al gi kun gudro-bastono, tiun surmeti kiel kuracsebo sur vundoj. Tiuj ci knaboj ankau tuje levas la lanon kaj nudpiede kuras por gin alporti al tiu, kiu dividas ciujn lanarojn lau specoj kaj eco, metante cian econ en gian propran ejon. Tio farita, la premistoj komencas sian laboron je la lano. Ili prenas, eble, cent, au cirkau tiom da lanaroj kaj enmetas ilin en grandan kvadratan sakegon, tenatan en kaj per duobla ligna skatolego. En gin kaj en gi ili premas lanon per peza masino, de kiu la skatolo estas parto. Tiu ci masino estas farita el ligno kaj fero, havanta grandan radon kaj sraubon. Kiam sakego estas plena de multepremata lano, la premilo estas forlevata, la flanksuproj enfaldataj kaj kudrataj, kaj la sakego, nompresa kaj numerata, estas ruligata apud la pordego. Gi restas tie gis oni metas gin sur lano-vagono por forpreni al plej proksima stacidomo au urbo por vendi; au eble oni gin sendas rekte al sipoj por vendi en aliaj landoj.

HINDUSTANI KOMPARATA KUN ESPERANTO.

Originale verkita de Lt.-Col. H. K. Gordon.

La lingvo nomita "Hindustani," ankau la "Lushkur" (u kiel u en la Angla vorto "but"), au la "Soldatlingvo" de la Hindujo, havas similecon tute konvinkan al Esperanto.

Hindujo, kun siaj 300 milionaj da anoj, enhavas proksimume 185 apartajn kaj malsamajn dialektojn au lingvojn, kaj cirkau 30 diversajn religiojn, la cefaj el kiuj estas la Hindu, kiu provizas 70% de la popolo; Muhumedan (au Musulmani), 21%; Budhista, 3%, lasante 6% por ciuj aliaj.

En la fruaj jaroj de la Angla agado en Hindujo militoj intergentaj au interreligiaj estis sencesaj, kaj la Musulmanoj batalis la Hinduojn, kaj vice versÂ, de la Nordo gis la Sudo, kaj de la Oriento gis la Okcidento de la vasta Peninsulego; tiel dum la pasado de jaroj helplingvo intertriba evoluis.

Hindustani estas fondita grandmezure lau la Persa lingvo, la Kortegalingvo de la Orientanoj; tamen, en diversaj distriktoj gi aliformigis per lokaj karakterajoj.

Sekve, la Alilandano alvenante Hindujon unue lernas Hindustani, kiu al li havigos lingvapasporton tra tuta la grandega regno; kaj se li lokigus en speciala loko, li lernos ankau, se necese, la lokolingvon.

Kiel Esperanto, Hindustani estas kompare tre facila lingvo ekkompreni, precipe por la instruituloj, kiuj certe havas ian konon de la Persa lingvo.

Oni ne povas diri, ke la ekzistado de Kampolingvo, au universala helplingvo tre difinite emis produkti pacon; gi neniel sin intermetis je la patruja amo au je religia diverseco, sed, kiel Esperanto, sendube gi permesas ke unu nacio pli bone konatigu kun alia, kaj tiamaniere gi havas pacan influon.

Tamen Hindustani ne estas gis nun flatita, ricevinte la nomon: "Nia kara lingvo!"

Por generala intersango de sciencaj kaj komercaj aferoj Esperanto havas klaran valoron, kaj sajnas certe ke lau tiu ci direkto gi havas grandan estontecon antau si.

Ekzemple, ni prenu Germanan kritikan verkon pri, eble Biologio au Hemio; se eldonita kaj presita nur Germane, gi ne povos havi la disvastigatan legantaron kiun eble gia graveco meritas. Sed se eldonita en Esperanto, la tuta civilizita mondo estus gajnanto.

The language called Hindustani, also the "Lushkur" (u as u in the English word "but"), or "Camp" language of India, has a convincing analogy with Esperanto.

India, with its 300 millions of inhabitants, contains roughly 185 separate and distinct dialects or languages, with about 30 different religions, of which the chief are Hindu, furnishing 70% of the population; Muhumedan (or Musulmani), 21%; Buddhist, 3%, leaving 6% for all others.

In the early years of English enterprise in India intertribal and inter-religious wars were unceasing, and Musulmanis fought the Hindus, and vice versÂ, from North to South, and from East to West of the great Peninsula; thus in the course of years an international tongue was evolved as an intertribal language.

Hindustani is based on Persian, the Court language of the East, in different districts affected by local lingual characteristics.

As a result, the foreigner landing in India first learns Hindustani, which will furnish him with a lingual passport throughout the great country; and if he settles down in a particular part, he will also learn, if he feels inclined, the language of the district.

Like Esperanto, Hindustani is a comparatively easy language to pick up, especially by the well-educated, who are certain to have some knowledge of Persian.

The existence of a "Camp" language, or universal auxiliary tongue, cannot be said to have made very definitely for peace; it did not interfere with patriotism or "caste," but, like Esperanto, no doubt permits of one nation having a better knowledge of another, and so has a peaceful tendency.

Hindustani, however, has not so far been flattered by receiving the name of our dear language!

For interchange of scientific and commercial affairs generally Esperanto has a distinct value, and it seems certain that in this direction it has a great future before it.

For example, let us take a German critical work on, say, Biology or Chemistry; if printed and published only in German, it cannot have the extended body of readers to which its importance probably entitles it. But if published in Esperanto, the whole civilised world would be the gainer.

Back to Vol. II index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

16. (Vol. II., No. 2.)

Februaro, 1905.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

CONTENTS.

Page
Henry VII. entering Shrewsbury (A. J. Hulme) 17
Barkarolo, French of ThÉophile Gautier (Esperanto of D. S. Rose, M.A.) 18
Month by Month 19
Vivien, continued from p. 11 (E. W.) 22
The Cat’s Nest (Dr. R. Legge) 23
When Blooms the Mignonette, continued from p. 13 (O. I. Elleder) 24
A Visit to the Chinese Court (H. T.) 26
Fable (Original Poem by Clarence Bicknell) 27
The Legend of the First Violin (F. L. G. MarÉchal) 28
Reminiscences, Part II. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 29
Crossing the Fire 31
St. Andrews in Summer (J. T. Haxton) 31
The Island of Margarita (G. O. Messerly) 32

For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:—

  • Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W.
  • Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street.
  • Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea.
  • Bedford--Sro. A. DUDENEY, 2, Rothsay Gardens.
  • Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove.
  • Brixton--Sro. K. W. KAGLE, 21, Kellett Road, Brixton.
  • Corbridge-on-Tyne--FRAULINO BICKELL, Springfield.
  • Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House.
  • Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate.
  • Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road.
  • Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 3, Hampden Terrace, Mount Florida.
  • Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby.
  • Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E.
  • Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane.
  • Leeds--Sro. J. E. WYMS, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road.
  • Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street.
  • Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane.
  • London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C.
  • Newcastle--Sro. J. MILLS, 129, Clara Street, Denwell.
  • Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road.
  • Plymouth--Sro. GRINDLEY, 23, Gifford Place.
  • St. Andrews--Sro. J. T. HAXTON, 133, South St., St. Andrews.
  • Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands.
  • Tynemouth--Sro. ALAN F. DAVIDSON, 26, Park Crescent, N. Shields.
  • Warrington--Sro. S. G. THROSSELL, Holly Bank, Letchford.
  • West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Maclise Road, Kensington, W.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASINO.

Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

CIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas,
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, car kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.

Por tio ci, oni devas aceti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

  • Sro. G. L. Browne, Agonto por Patentoj, 433, Birkbeck Bank Buildings, High Holborn, London, W.C. Deziras leterojn, k.t.p., pri ciuj aferoj.
  • Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent. Deziras koresp. per ilus. p-k. kun fremdaj Esperantistoj. (Prefere kun ne-Francaj).
  • Frl M. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Rd., Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
  • Sro. Alfred Monod, 3 ch. de la Poterie, Geneva, Switzerland. Dezirus kor. kun ne-Francaj samideanoj.
  • Rev. A. H. Nankivell, Bere Alston, R.S.O., S. Devon, England. Deziras korespondadi kun alilandanoj pri ekleziaj kaj politikaj aferoj.
  • Sro. W. W. Padfield, 37, Burrell Road, Ipswich, England. Deziras inters. leterojn au mallongajn tradukajojn kun fremda Esperantisto (lernanto) por reciproka kritikado kaj plibonigado.
  • Dro. C. Fred Pollock, 1, Buckingham Terrace, Glasgow, Scotland. Deziras korespondadi kun ciulandaj Esperantistoj por ilus. p-k. Ciam kaj tuj respondos.
  • Sro. Jules Poncet, Teraillet, Geneva, Switzerland. Deziras inters. ilus. p-k. kun ciulandaj Esp.
  • Srino. A. Randall, 12, The Paragon, Bath. Deziras informojn per ilus. p-k. pri la aferoj kiuj plej interesigas la virinojn de aliaj landoj.
  • Sro. Eugene Velaine, 30, rue des ArbalÈtriers. Saint Quentin, Aisne, France. Deziras inters. ilus. p-k. kaj p-markoj kun ciulandanoj, sed precipe kun Britaj Kolonianoj. Tuj kaj ciam respondos.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. postmarkoj).


Top of Page
Top of Page