THE ESPERANTIST. (14)

Previous

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.


ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • H. Bolingbroke Mudie. Esq, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
  • AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • FRANCE.—M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  • MALTA.—A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
  • RUSSIA.—Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, DÖbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

N.B.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro.

Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

No. 12.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 8, 6d. each; Nos. 9 to 12, 4d. each, net.

OKTOBRO, 1904.

Karaj Helpantoj, Salutojn!

Estas eble ke malmultaj vortoj pri La Esperanta Gazeto estos por Vi interesaj. Estas la fino de gia unua jaro.

Kiam mi ekklopodis pri la laboro sajne estis nur du au tri Anglaj Esperantistoj, kiuj verkus artikolojn por la Gazeto. La kusejoj de la Abonantoj estis por mi tute nekonataj. Mi kredis ke la afero estus mona perdo, car la lingvo nur enkondukigis en Anglujon antau kelkaj monatoj. Tamen la ekzisto de gazeto helpus la Aferon; La Esperanta Gazeto do ekvivis!

Felice mi baldau eltrovis ke, el ciuj partoj de Esperantujo, alvenis kleraj, interesplenaj artikoloj. Monato post monato Abonantoj plimultigis.

Al ciuj helpintoj mi deziras sendi koregan dankon. Dank’ al Vi, ciunacianoj gajnis novajn pensojn, novajn konojn. Dank’ al Vi, La Esperanta Gazeto povos vivadi.

Tute nemetiisto, mi penadis kiel eble plej multe placi miajn legantojn.

Tro ofte metiistaj eldonistoj nur pensadas pri la eldonkosto, kaj malatentas pri la deziroj de la legantoj. Sed, je La Esperanta Gazeto, mi neniam estas estinta sparema. Ciuj certe kontentigas pri la boneco de gia papero, tipo kaj generala enhavo.

Pri la literatura stilo mi kompreneble ne povas kritiki, nur mem estante pli malpli eklernanto. Sed Doktoro Zamenhof jus estas skribinta: "Via Gazeto tre placas al mi; kaj mi estas konvinkita ke gi ankau placas al ciuj Esperantistoj."

En tia afero oni ne devas forgesi, ke estus estinta tute neeble ke individuo eldonu ec gazeteton en ia nacia lingvo post nur kelkaj monatoj da libertempa lernado. Tio ci nur estas ebla per nia facila Esperanto.

Estas malfacila afero, tiu ci redaktado de Esperanta gazeto!

Ciu vorto sendota al la presistoj (Ho ve! ne ankorau Esperantistoj) devas esti skribmasinata, kaj, ec post tio, la korektado de prespruvoj postulas multe da penado. Preskau ciam gravaj eraroj preterpasas la autoran atenton, kaj ofte la viglecon ankau de la Redaktoro.

Mi fidas ke, estonte, ciuj eraroj malaperos. Sed, denove, mi petas ke miaj legantoj senkulpigu ilin, se ili ceestos.

Mi nun povas prezenti al la mondo praktikan pruvon de la viveco, facileco kaj disvastigo de la Internacia Lingvo. En ciuj partoj de la mondo La Esperanta Gazeto havas Abonantojn, tute sen komuna lingvo krom Esperanto.

Niaj kleraj verkantoj povas, per gi, sendi siajn belajn, originalajn au tradukitajn pensojn en ciujn landojn. La Anoncantoj povas fidi je la Internacia Lingvo por gajni tutmondan vendejon por siaj komercajoj. Ciuj povas interkonatigi.

Hodiau mi estas tre, sed ne tute, kontenta. Pro la akcepto de La Esperanta Gazeto unu el miaj ambicioj plenumigis. Mi nun diros al Vi alian!

Inter la bela literaturo jam posedata de Esperantistoj vane mi sercis unu sufice vidindan volumon! Libroj nur legindaj estas ja bonegaj; sed cu ili suficas?

Supozu, ekzemple, ke oni acetas la necesegan Fundamentan Krestomation. Gia kosto, lau Angla mezuro, ne estas tro granda; kaj oni estas kontenta posedi la 460 interesplenajn pagojn. Sed cu la kosto ciam tie finigas? Oni trovas ke, kiel Anglo, oni ne plene satas legi libron sub papera kovrilo. Oni do devas elspezi monon por gin bindigi. Tio pligrandigas gian koston de kelkaj frankoj. Nu, post kelkaj jaroj, kiam la libro farigis valora memorajo de la unuaj tagoj de la lingvo, cu oni estos kontenta ekvidi, ke gia papero flavigis; makuligis?

La respondon mi lasas al la Esperantistaro.

Estas necese ke kelke da prezentindaj libroj, bonepresitaj sur bona papero, sub bela kovrilo, ekzistu. Pro tiu celo mi intencas eldoni diversajn utilajn verkojn. Estas ankorau tro frue atendi, ke la vendo povos pagi iliajn proprajn elspezojn; sed ilia eldonigo helpos la Aferon.

La unua de La Esperantaj Juveloj estos La Ventego, de Shakespeare, tradukita de nia plej klera Esperantisto, Sro Motteau. Unua eldono, ilustrita, orumita suprajo kaj belete bindata per malmola verda ledo [donacinda]. Kosto 2f. 60c., afrankite.

Finante, mi fidas ke Vi, kiuj satas la Verdkovrilajeton afable surskribos sur la enmetitajn abonpaperojn, kaj sendos ilin al mi, sub la enmetita kovrilo, antau la fino de Oktobro. Kaj se Vi skribos aliflanke proponojn por plibonigi la Gazeton mi estos kontenta.

Mi esperas, kune kun Vi, ke post 1904 La Esperanta Gazeto enhavos dudek pagojn anstatau ol dekses; sed tiu afero dependas de la nombro da Abonantoj.

Via Redaktoro.

Dear Supporters, Greetings!

It may be that a few words about The Esperantist will be interesting to you. It is the end of its first year.

When I undertook the work there were apparently but two or three English Esperantists who would write articles for the Gazette. The haunts of the Subscribers were, to me, quite unknown. I believed that the undertaking would be a financial loss, for the language had only been introduced into England a few months before. Nevertheless, the existence of a Gazette would help the Cause; thus The Esperantist sprang into being.

Happily I soon discovered that, from all parts of Esperantoland, well-informed, interesting articles came to hand. Month by month subscribers became more numerous.

To all helpers I desire to send most hearty thanks. Thanks to you, people in every land have gained new thoughts, new knowledge. Thanks to you, The Esperantist can continue its existence.

Quite an amateur, I have tried as far as possible to please my readers.

Too often professional Publishers merely consider the cost of production, and disregard the wishes of their readers. But, over The Esperantist, I have never been sparing. Certainly all are satisfied as to the good quality of its paper, type and general contents.

Concerning its literary style I of course cannot criticise, being myself, more or less, a beginner. But Dr. Zamenhof has just written: "Your Gazette greatly pleases me; and I am convinced that it also pleases all Esperantists."

In this connection one must not forget that it would have been quite impossible for an individual to issue even a small gazette in any national language after only a few months of spare-time study. This is alone possible with our easy Esperanto.

It is a difficult business, this editing of an Esperanto gazette!

Every word sent to the printers (alas! not yet Esperantists) has to be typewritten, and, even after that, proof correcting demands much care. Almost invariably serious errors escape the author’s attention, and often the vigilance of the Editor also.

I trust that, in the future, all errors will disappear. But, once again, I beg my readers to excuse them, should they be present.

I now am able to present to the world a practical proof of the vitality, facility and spread of the International Language. In all parts of the world The Esperantist has subscribers entirely without any common language other than Esperanto.

Our clever writers can, by its means, send their beautiful, original or translated thoughts into every country. Advertisers can rely on the International Language to gain a universal market for their goods. All can become acquainted one with the other.

To-day I am very, but not altogether, content. On account of the reception of The Esperantist one of my ambitions is fulfilled. I will now tell you of another!

Among the fine literature already possessed by Esperantists in vain have I sought one volume of sufficiently attractive appearance. Books merely readable are, indeed, excellent; but do they suffice?

Suppose, for example, that one buys the indispensable Fundamental Chrestomathy. Its cost, according to English standard, is not too high; and one is pleased to possess the 460 interesting pages. But does the cost always end there? One finds that, as an Englishman, one cannot fully enjoy reading a paperback. One must therefore spend money on having it bound. That increases its cost by some shillings. Then, some years later, when the book has become a valuable reminder of the language’s early days, will one be pleased to discover that its paper has turned yellow; has become foxed.

The answer I leave to the Esperantists.

It is necessary that some presentable books, well printed on good paper, and in a nice cover, should exist. On this account I intend to bring out several useful works. It is still too early to expect that the sale will cover their expenses; but their publication will help the Cause.

The first of The Esperanto Gems will be Shakespeare’s "Tempest," translated by our most able Esperantist, Mr. Motteau. First edition, illustrated, gilt top, prettily bound in soft green leather [suitable for presentation]. Price 2s. 1d., post free.

In conclusion, I trust that you who appreciate the green-covered one will kindly fill up the enclosed renewal application forms, and send them to me, in the enclosed envelope, before the end of October. And if you will write proposals on the back for improving the Gazette I shall be pleased.

I hope, with you, that after 1904 The Esperantist will contain twenty pages instead of sixteen; but that matter depends on the number of Subscribers.

Your Editor.

CU FIZIKA KULTURO PLIGRANDIGAS SPIRITAN FORTON?

La Unua Premia artikolo en "Health and Strength Gazeto," de 1903.

Tradukita en Esperanto de la Autoro, J. F. H. Woodward.

La respondo al tiu ci demando povas esti tre vera, tamen tre mallonga. Jes! Sed tiu respondo nek interesus nek kontentigus viajn Legantojn, tial ni esploros tiun ci aferon.

Ili do povas jugi por si mem, cu gi ne estos je ilia profito partopreni en ekzercoj, kiuj ne nur plibonigas la sanon de la korpo, sed ankau la povojn de la spirito.

Macfadden demandas: "Kial la homo ne plibonigis fizike, kiel li faris en aliaj rilatoj?"

Li respondas tiun ci demandon jene: "Car li dependis de medicina scienco por sia fizika bonstato."

Tiu ci estas sendube vera pri la estinteco, sed ne pri la nuntempo, escepte pri tio, ke ni ne enhavu tiun grandan klason da personoj, kiuj povas kalkuligi lau miloj en la mondo, kiuj, kiam malsanaj, konfidas tute je carlatanaj kuraciloj por sia resanigo.

Ni konas ke unu rezultato de tia malspriteco estas, ke grandaj nombroj da ili mortas multe da jaroj pli frue ol ili devus, se ili ne prenis tiujn ci carlatanajn kuracilojn, kaj, anstatau ol tio alprenis "fizikan kulturon" kaj permesis al Naturo ordigi tion en la sistemo, kion ili sin mem malrektigis.

Se la malboneco tie ci finigis, gi estus sufice malbona, sed malfelice, ili naskigas en la mondon rason da malfortaj, malgrandaj estajoj, kiu mankas cian econ kiu igas grandajn kaj belajn virojn kaj virinojn, tiajn, kiaj estis la Spartanoj antikve. Ili nek havas fortecon nek grandecon de korpo, kaj estas pli malpli de malforta spirita povo. Tiuj ci kauzoj produktas moralan modelon de malalta grado. Ja ne estas fizika forteco sufica por nutri malfortan cerbpovon; tia estas la opinio de multe da kuracistoj ce la rifugejoj de lunatikoj en Anglujo kaj alilande.

Nu, kio estas la kauzo de tio ci?

Nur estas unu respondo: La malatento je konvena flego kaj pligrandigo de la korpaj povoj, netauga nutrajo, tabakfumo, la drinkajo, kaj malbonmoreco.

Korektu tiujn ci aferojn, kaj, post du generacioj, estos nepra plibonigo ce la raso.

Tiu ci sango jam estas iomete komencita, per la pliuzado de gimnastikoj, kaj per kluboj de nagarto, piedpilko kaj kriketo, inter la logantoj de urboj; kaj, se milita ekzerco estus farinta deviga en cia lernejo, la venanta generacio farigus pli supera je forteco kaj grandeco ol tiu de hodiau; car, kun brustoj plilargataj per plena spirado kaj aliaj atletaj ekzercadoj, kaj konvena fleksigo de la muskoloj de la ventro, mallakso kaj la ftiza mikrobo forpeligus.

Kun la korpo vivigata kaj la cirkauiro de la sango multege plibonigata, la povoj de la spirito kaj la memoro plibonigus lau la sama proporcio, kaj tio, kio nun estas spirita peno kaj cerblacigo, farigus plezuro. Tio ci estas la sperto de centoj da junuloj kaj maljunuloj kiuj faris la penon plibonigi sian sanecon kaj fortecon per "Fizika Kulturo," kaj kiuj sekvis la regulojn de Naturo kaj la konsilo de Shakespeare, kaj "jetis drogojn al la hundoj."

Antaua Unua Premiulo ce Cambridge diris al la autoro ke, dum du semajnoj antau lia ekzameno, li neniam rigardis libron, sed okupis sin de ekzerco sur cevalo, raketoj, kaj gimnastikoj. La rezultato estis ke, kun fresa sana sango kuranta en la tuta korpo, kiam li envenis la cambron de la ekzameno, lia cerbo estis kiel eble plej fresa kaj klara kaj li povis respondi al ciuj demandoj facile kaj akurate. Tiel li gajnis la plej altan honoron de la jaro ce la Universitato. Li diris, ke tio ci ne estus okazinta, se li ne estis uzinta "Fizikan Kulturon," kiu forprenis cian nebulecon de la cerbo. Sekve la spirito estis tiel klara kiel la lumo.

Ni ne povus havi pli bonan ekzemplon ol tio ci, pri la valoro de korpa ekzercado por cerba verko.

Iuj el viaj legantoj nun bezonos scii, kiel gajni altan gradon da korpa sano, kaj spirita potenco.

Nu, la rega vojo tien estas per dieto, ekzerco, banoj, kaj dormo.

Ni konsideros ilin lauvice, car ciu el ili helpas la alian fari sian parton de la afero.

Mi ne nun aludas je preparado por ia speciala konkurso, sed je la ado de bona stato de generala sano, kio ebligos la korpon suferi grandan ekzercon sen sento de troa laceco, kaj kio konservos la cerbon en tre bona kondico preta por serioza lernado, au por la postuloj de vigla komerca vivado.

Dieto.

Sen nutra mangajo, mangata je konvenaj intertempoj, kaj guste digestata, estas certe ke nenia vera progreso povos esti farata. Tauga nutrajo estas la fundamento, sur kiu la forteco de la korpo kaj la povo de la spirito konstruigas.

Estas provite per la esploradoj de Dro Alexander Haig kaj aliaj scienculoj kiuj faris specialan studon de la afero, ke la plej bona sano, kaj la plej grandaj povoj de persistado estas atingitaj per grenaj produktajoj, fruktoj kaj lakto, kaj ne de viando kaj de alkoholo.

Tio ci estas evidenta pro la venkoj antau ne longe gajnitaj de atletoj en Anglujo kaj en Germanujo, kiuj nur nutradis sin per grenaj nutrajoj, kontrau tiuj, kiuj alprenis viandan dieton.

Oni ne devas mangi pli ol trifoje ciutage, kaj devas esti intertempo de kvar au kvin horoj inter ciu mango. La plej malfrua ne devas esti post la sepa horo vespere. Cia mordajo devas mangigi malrapide, kaj esti multe macata kaj trinkajo ne devas esti trinkata gis unu horo post la mango.

La Unuigitaj Statanoj estas fondintaj "Malrapidan Macon Societon."

Ekzerco.

Promenu almenau du au tri mejlojn ciutage en fresa aero. Metu ekzercilon en via dormocambro, kaj sekvu la instruojn presitajn sur la karto, por dekkvin minutoj tuj kiam vi levigas, kaj por la sama tempo kiam vi estas kusigonta.

Bano.

Prenu varman banon kun sapo almenau unu fojon ciusemajne por malfermigi la hauttruetojn. Tio ci estas necesa por esti en perfekta sano; kaj ankau bano sen sapo, varma au malvarma, ciutage.

Dormo.

Ciam dormu sep horojn neinterrompite, se eble. Dormu kun la fenestro malfermita iom ce la supro, kaj large malfermita dum la somero. La ekzerco varmigos vin antau ol enlitiri, kaj la ekzerco kaj la fresa aero dormigos vin bone. La stomako nur havanta iom, se ion, por digesti, ankau ripozos (se oni ne mangis post la sepa horo vespere) kaj morgaue funkcios multe pli bone.

Je konkludo, se la frauloj deziras esti ja viraj viroj, ili ne devas drinki, ili devas eviti ciujn malbonmorajn kutimojn, ili devas fumi kiel eble plej malmulte (pli bone estas neniam fumi), car ciu el tiuj ci estas malamikoj al forteco, kaj al konvena memkontrolo.

LA XIXa JARCENTO KAJ INTERNACIECO.

A. Kofman (Odessa).

Antau kvar jaroj, kiam ciu jurnalo, gazeto, jarlibro kaj aliaj periodaj eldonajoj faris la karakterizon de la XIXa jarcento, oni venis unuvoce al la konkludo, ke tiu epoko estis precipa periodo de internaciaj komunikoj; oni kalkulis la kilometrojn da telegrafaj kaj telefonaj fadenoj, la milionaron da kilogramoj de fervojaj reloj, la kolosalan spezon de internacia komerco, la neimageblan sumon de eksterlandaj leteroj, k.c., k.c. Por ankorau pli substreki la kreskon de la internaciaj rilatoj de la XIXa jarcento oni citis ekzemplojn, ke la Angloj, Francoj, Germanoj kaj aliaj nacioj sendas intersange siajn infanojn por la someraj tagoj en diversajn landojn kun la celo lernigi al siaj idoj la fremdajn lingvojn. Interalie oni montris, ke la turistaj kluboj vastigis sur la tuta tero, ellaborinte specialajn tarifojn por fervojoj, hoteloj, k.c., por siaj enlandaj kaj eksterlandaj membroj. Mallonge, legante tiujn ci sciigojn, oni efektive povus pensi, ke la nacioj faris grandegan progreson en la interkonatigo. Kio rilatas la fremdajn literaturojn, tiu ci punkto sajnis pli klara ol cio alia; de longe ja ciu biblioteko posedas la tradukojn de ciu pli au malpli konata fremda autoro.

Se tio ci dirigis pri ciuj popoloj generale, kion oni devis diri pri la Angloj? La Angla nacio, kiu havas posedajojn en ciu parto de la mondo, kies sipoj vizitas ciun maron kaj golfon, kies turistoj estas precipe vojagemaj,—la Angla nacio devus unue koni la alilandan mondon, sed ... Cetere, estas preferinde paroligi Sron Cukovski mem, kiu sufice konas Anglujon kaj la Anglojn.

Jen kion li skribas en la gazeto Odesskia Novosti, No. 6372, pri nia eminenta Rusa verkisto Anton Cehov, mortinta antau nelonge:

"Mi vane atendis kelkajn tagojn, esperante trovi ec unu Anglan gazeton, kiu memorigus la nomon de nia jus mortinta verkisto. Sed gis hodiau nenia gazeto aperigis ec unu linion pri li. Oni skribadis pri la Malacca, oni skribadis pri Nju-Cvang, sed la plej grandan perdon, la plej doloran Rusan malgojon oni ec ne rimarkis....

"Certe, la Anglaj gazetoj ne povas reflekti ciujn interesojn de la lando. Oni devas turnigi al alia fonte. Mi prenas la lastan eldonajon de la Brita Enciklopedio. Mi trovas tie Cefu, Cifu,—la nomo de Cehov malestas! Fine en la artikolo pri la nuntempa Rusa literaturo (XXXIIa volumo de la Enciklopedio, eld. 1902) mi trovas la sercatan karan nomon. Por ne esti kulpigata je paskvilo, mi citas cion diritan tie:

"‘En la sfero de beletristiko, la plej eminenta estas A. Cehov, la ano de la nova partio. Kvankam li estas ankorau juna, li jam montris sufice grandan forton en siaj mallongaj noveloj. Kelkaj noveloj de Gorki, de Ertel, de Jassinski ankau montras konsiderindan kvaliton.’"

"Jen cio. Tio ci estas skribita en 1902, kiam jam ekzistis La Mevo, La Stepo, En la foso de Cehov. Kaj la paralelo inter Cehov kaj Jassinski! Tia facilkora kaj fi-bonanima tintado de fremdaj nomoj pruvas superfluan fojon kiel neinteresa estas por la Angloj cio, kio ekscitas nin Rusojn, kio plenigas nian animon. Sendube la autoro de tiu ci artikolo malestimas la temon de sia skribo, car aliokaze li ne aldonus sian negliga-protektan epiteton ‘sufice granda forto.’ Kia grandanimeco!"

"Cu tio ne estas stranga? La Angloj vojagas pli ol ciuj aliaj homoj, sed fremdajn landojn, la spiriton de fremdaj nacioj ili konas malplej! Edmund Gosse, la eminenta Angla kritikisto ne senkauze skribis en la Heinemanna Internacia Biblioteko: ‘Ni suriras la Alpojn, sed ni ne interesigas je la Svisaj pastoraloj; ni promenas laulonge kaj laularge la fiordoj de Norvegujo, sed en nian kapon ec ne venas la ideo pri la grandaj mondkonceptoj, kreitaj de la verkistoj de tiu ci talentoplena popolo. Kun la Rusaj noveloj ni apenau faris la komencan konon, kaj ni neniam demandis nin, cu ne ekzistas inter la Poloj Pola Dostoevski, kaj inter la Portugaloj Portugala Tolstoj.’"

"Kiel la Angloj konas Tolstoj’on mi jam parolis aliloke. Hodiau, kiel specimenon, mi prezentas al vi perlon de la plej solida, plej serioza informilo Webster’s International Dictionary."

—"L. N. Tolstoj. Rusa novelisto kaj socialisto(?), naskigis en 1829 (?)"

"Tiel ne estas mirinde ke la nomo de Cehov tute ne estas en Webster’s Dictionary.

"Ekzistas ankorau unu fonto, reflektanta la Rusan spiritan vivon. Tio ci estas la jurnalo AthenÆum, organo de la Angla kritiko, kie koncentrigas ciuj autoritatoj de la lando. Ciujare la Julia numero estas dedicata al la revuo de la tutmonda literaturo, kaj la plej granda carmo de tiu revuo estas ke pri Rusujo skribas Ruso, pri Holando—Holandano, k.t.p. En la antaua tempo estis profesoro P. N. Milukov, kiu skribis la revuon de la Rusa literaturo; li estis sekvita de K. Belmont kaj poste de V. Briusov. De tempo al tempo—ekzemple en 1901—la Angla jurnalo sajne opiniis ke la Rusa literaturo tute cesis ekzisti, kaj tial gi donis pri gi nenian raporton. Tamen, kiam la raporto estis, rilate Cehov oni silentis au oni estis tre vortavara. Ciam oni okaze citis la nomon de Andre’ Beli au de D. Merejkovski pli ol de Cehov. Tial oni ne devas miri ke la Angla publiko tute ne konas la nomon de la eminenta Rusa verkisto. Estas vere ke tie ci aperis la traduko de La Nigra Monaho de Cehov, sed pri tiu ci traduko mi ne volas paroli nun, por ne blasfemi sur la fresa tombo.

"Mi scias ankau alian okazon. Mia kolego, Rusa korespondanto, perfekte posedanta la Anglan lingvon, tradukis la novelon de Cehov La Cambro N. 6, kaj prezentis gin al la atenta eldonisto Fisher Unwin. Tiu ci proponis al li reveni post 6 monatoj por povi informigi, cu Cehov estas sufice konata al la Angla publiko. Mia kolego revenis post 2 jaroj kaj ricevis—rifuzon: la eldonisto ne volis riski presi la novelon, car la Angla publiko ne konas la autoron de ‘La Cambro N. 6.’"

Tiu ci artikoleto de Sro Cukovski ne bezonas grandan komentarion. La nombro de Rusoj, kiuj konas la Anglan lingvon estas tre malgranda, la nombro de la Angloj, kiuj posedas la Rusan, estas ankorau pli malgranda. La XIXa jarcento, kiu faris "miraklajn" en la sfero de interkomunikigo de nacioj, ne atingis ec tian minimalan sukceson, ke la almenaua konatigo kun la eminenta Rusa verkisto, kiun nun ploras la tuta inteligenta Rusujo. Jen vi havas la XIXan jarcenton de internacieco! Tiu ci malgoja kaj humiliga fenomeno estas superflua pruvo, ke la nescio de fremdaj lingvoj estas netransirebla barajo por la kono de fremdaj popoloj, de ilia spirito, de ilia literaturo, malgrau la telegrafoj, telefonoj, fervojaj reloj, k.c. Sen internacia lingvo, sen Esperanto, la fremdaj popoloj restos por ciam tero nekonata. Ni levu do alte la lumilon de Esperanto, kaj oni tuj vidos, audos kaj sentos, ke la lingvo internacia estas efektive la plej potenca, kaj samtempe la sola rimedo por ligi la homojn en unu granda familio, almenau samlingva.

ESPERANTAJ SONOJ.

Pri la plena malpermesebleco de sangoj de sonoj en Esperanto: verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., Fonetiko, Instruisto ce la Universitato de Liverpool.

Estante dum multaj jaroj studento de la sonoj de la homaj lingvoj, kaj de iliaj historiaj sangadoj, mi ekvidis, eble pli frue ol la granda plimulto da niaj kunverkantoj, dangeron, kontrau kiu nia kara lingvo devos ciam, de tempo al tempo, fortege kontraubatali. Tio estas la dangero de la dividigo de nia lingvo, per sangoj (diversaj en diversaj lokoj) de giaj sonoj. La plimulto da niaj gefratoj tute ne rekonas tiun ci dangeron; kaj ili estas iom inklinaj rideti, kiam la lingva studento parolas serioze pri gi. Car gi estas dangero, kiu enrampas en lingvon, grade, nesenteble, sekrete, kaj kiu unue tiam sin klare montras, kiam gi estas fariginta nevenkebla. Ne ekzistas sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la frukto de la nekonsciaj sonaj sangadoj, kiuj diversigis, kaj fine disigis kaj dividis, kelkan pli fruan lingvon. La cefa kauzo de tio ci estas, ke estas preskau neeble, elradiki tiujn ci sangojn de sonoj, post tiam kiam iu amaso da homoj akceptas ilin kaj praktikas ilin ciutage inter si. La diverseco, unufoje farita, restas ciam: kaj ciu nova diversajo proksimigas la tempon de disigo, t. e., la tempon kiam oni cesos sin reciproke kompreni.

Pli frue ol mi atendis, alvenas pruvo kaj ekzemplo de tiu ci dangero: kaj li aperas ankau en loko la plej neatendita,—en la bonega Esperanta Sintakso, de Sro Paulo Fruictier. Oni legas tie, §56:—

"En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontigas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole nevole elparolata kiel la dua (t.e., mole au malmole)."

La autoro tiam konstatas la konsonantojn, inter kiuj tio ci okazas. Ili estas b, d, g, g, j, v au z, antauirantaj au sekvantaj p, t, k, c, s, f au s; kio faras 7 × 7 × 2 = 98 duoj de konsonantoj, kiujn oni devos ciam elparoli, alie ol ili estas presitaj! Ekzemple, diras li, "blovpafilo" havas necese la sonon de "blofpafilo"; kaj "ekzemplo," de "egzemplo"; kaj "sed precipe," de "set precipe."

Anglo, kiu elparolas ciun tagon, ne nur vp, kaj kz, kaj dp, sed preskau la tutan aron da tiuj ci "maleblaj" duoj, simple miregas! Eble li diras al si trankvile "Ni diras ofte al ni en Anglujo stovepipe, bedpost, arctic zone; kie estas la malfacileco? Se oni povas elparoli vp kaj dp kaj kz tute facile en Angla, kial ne en Esperanto?" Kaj li rigardas sian "Sintakson" kun malespero, eble ec kun malfido!

Sume, la Anglo estas prava. Tiuj ci duoj (au pli korekte, kelkaj el ili) estas nur maleblaj al niaj estimataj Francaj kolegoj, car ili neniam uzas ilin en sia propra lingvo. Al la Anglo, aliflanke, ili sajnas iom pli facilaj ol ili reale estas, car li uzas ilin ciutage.

Kaj tio, kion mi volas pruvi al niaj Francaj amikoj, per tiu ci artikoleto, estas ke ilia opinio pri la malebleco de tiuj ci konsonantaj duoj estas erara: kaj ke estus multe pli bone lerni kiel elparoli ilin, ol detrui unu el la plej brilaj meritoj de nia kara lingvo,—la absolutan nesangeblecon de la elparolado de ciu vorto kaj de ciu litero en gia vortaro.

Skribante, mi ricevas informon, ke Anglaj amikoj volas ankau sangi iom la sonojn. Mi parolos al ili pli malfrue, kiam ili estos presintaj siajn proponojn. Oni vidos baldau ke tiu ci Franca propono estas tute sufice por unu artikolo, por gin diskuti trae. Sed sciante, per la studado de la historio de lingvaj sonoj, kiel insida estas la dangero de tiaj sangoj, mi estos ciam preta batali kontrau la plej malgranda sango de la sonoj de nia lingvo.

Mi min trovas tute hejme en tiu ci temo pri konsonantaj duoj, car mi skribas tiujn ci tagojn serion da artikoloj pri la intima strukturo de la 364 konsonantaj duoj, kiuj ekzistas en la Angla, por Die Neueren Sprachen de tiu ci jaro (1904–5).

Kaj ce la Franca flanko de la afero, mi estas studinta la lingvajn praktikadojn de la Francoj multe pli zorge kaj precize ol la plimulto de la Francoj mem, car ce mi la sonoj de lingvoj estas profesia afero.

Eble kelkaj el niaj kunbatalantoj estas vidintaj la du capitrojn, kiujn mi skribis en 1901 por la English and French Word-Book, de Sinj. Wm. Heinemann, el Londono. La unu estas Angle skribita, kaj priskribas la sonojn de la Franca lingvo por Angloj, kaj la alia estas France skribita, kaj priskribas la Anglajn sonojn por Francoj.

Mia punkto de vidado estas tial, nek tiu de Anglo, nek tiu de Franco, sed simple tiu de forta internacia Esperantisto. Car mi tute ne povas kredi, ke Doktoro Zamenhof povus aprobi tiun ci regulon. Se "ekzemplo" havus por lia orelo, necese, la sonon de "egzemplo," li estus certe skribinta "egzemplo," de la unua komenco de la lingvo.

Kaj "ekzemplo" ne staras sole. Estas ankau ekzameno, ekzekuto, ekzemplero, ekzercaro, ekzilo, ekzisti, k. t. a. Kaj preter kz, estas 97 aliaj duoj, kiuj ciuj povas okazi en Esperantaj vortoj, kaj havi sian elparoladon malbonigitan lau tia maniero. Oni havus baldau, se oni akceptus tiun ci regulon, centojn da malprave silabaditaj vortoj en Esperanto. Sed prenu kv, en ekvatoro, ekvilibro, ekvivalento, akvo, likvido, trankvila, k.t.p. Cu estas necese ke oni sangu la kv de ciuj tiuj vortoj en gv? Tute ne! Ne ec por Franca parolanto.

La regulo, kiun Sinj. Fruictier eldonas, estas multe tro larga, ec por la Franca lingvo; kaj gi tute ne konvenas al la Esperanta. Ekzamenu gin ni pli zorge!

La regulo diras ke se unu el la molaj konsonantoj b, d, g, g, j, v au z sekvos unu el la malmolaj konsonantoj p, t, k, c, s, f au s, la du konsonantoj farigos molaj: sed se la malmola konsonanto sekvos la molan, la du farigos malmolaj. Tio estas: bp, bt, bk ... farigos pp, pt, pk ... : sed pb, pd, pg ... farigos bb, bd, bg....

Kion signifas "mola" kaj "malmola" konsonanto?

Oni faras molan konsonanton dum la laringo vibras, kaj malmolan konsonanton kiam gi cesas vibri. Nenio alia ol tio, pli au malpli. Vibrado sangus la malmolan p, t, k ... en la molan b, d, g ... : kaj ceso de vibrado sangus la molan b en la malmolan p, k.t.p.

Cu estas eble sangi vibradon en nevibradon, au nevibradon en vibradon, inter du konsonantoj?

Jes, certe!! Tio estas fakto de fiziologio.

Sed la regulo de Sinj. Fruictier signifas, ke la laringo devas necese, au vibri au ne vibri, dum la tuta dauro de la du konsonantoj. Tia regulo ne havas la plej malgrandan fundamenton en la strukturo au funkcioj de niaj organoj. Kaj se gi ekzistas, gi ekzistas per la volo kaj kutimo de homoj, kaj tute ne per ia fizika neceseco.

La vero fine aperas, sed ne la tuta vero. Kial niaj Francaj amikoj praktikas nepre tiun ci nenecesan regulon? Simple, je la komenco, car gi estas pli facila: je la fino, car gi farigas preskau dua naturo.

Kaj la amo al la klareco, kiu sin montras tiel brile kaj hele en la tuta verkado de niaj agemaj najbaroj, montras sin ankau en ilia kutima traktado de tiuj ci sonoj.

Ne estas bezono paroli tie ci pri la tuta aro da 14 konsonantoj kaj 98 kunmeteblaj duoj. La plimulto da ili estas tiel facila, ke ec Franco, kiu kutime evitas ilin, povas ilin tuj elparoli, kiam li faras la penon.

La plej malfacilaj duoj estas tiuj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. La fermitaj konsonantoj estas b, d, g, p, t, k; car ili fermas tute, dum certa tempo, la buson. Tiuj ci 6 konsonantoj povas fari inter si nur 18 duojn.

Restas 80 duoj, kiuj estas tute ne malfacilaj. Enestas en ili du specoj, unu speco kiu enhavas fermitan konsonanton (ekzemple tv, vt, ds, sd), kaj alia speco kiu ne enhavas fermitan konsonanton (ekzemple zf, sv, vf, sj).

Nek la unu speco nek la alia estas nature malfacila. La leganto povas certigi pri tio per la elparolado de la vortoj glitveturi, blovtubo, apudsidi, disdoni, au de rozfloro, plusvesto, pluvfonto, disjeti. La dua speco estas ciam tre facila. Estus perdo de tempo, rezoni pri tio. La eksperimentado tute suficos.

Vera malfacileco trovas sin unue (kaj laste) en la 18 duoj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. Prenu ni la duon bt, kaj la vorton subteni, kiel ekzemplojn.

Ekzamenante zorge la metodojn lau kiuj oni elparoladas bt, oni trovas ke la Angloj havas unu metodon, kaj la Francoj du metodojn, sed ambau diversajn de la Angla.

Sed oni bezonas scii ion pri la formado de fermitaj konsonantoj, antau ol oni povos kompreni tiujn ci 3 metodojn.

Fermita konsonanto, plene formita, konsistas el silento kaj 2 bruoj. Gi enhavas tial 3 partetojn—(1), la alfrapantan bruon, kiu faras la fermajon; (2), la plenan fermajon, kiu produktas la silenton, kaj (3), la elfrapantan bruon, au pafon, kiu formovas la fermajon.

Elparolante aba, ata, oni audas kaj la alfrapon kaj la elfrapon de la b kaj de la t, sed ne la silenton: gi estas tro mallonga.

Sed elparolante ba kaj ta, ne estas plu audebla alfrapo, nur elfrapo. La orelo tamen akceptas la elfrapon, au pafeton, kiel perfektan b au t konsonanton.

Sed elparolu oni ab au at. Estas tiun ci fojon klara alfrapo; sed la elfrapo estas malforta kaj tre diversa. En Angla oni apenau audas la elfrapon: sed per kutima audado, la Angla orelo povas rekoni la b per la alfrapo sola. Ekzemple, Arab.

Sed ce la Franco, estas tute kontraue. Auskultu, dum li elparolas Arabe. Oni audas tute klare la elfrapon de la b. Kaj por lia orelo, sono, kiu ne posedas tiun elfrapon ne estas b. Por li la Angla sono ce la fino de Arab estas io simila al malforta p, sed tre malklara.

Rigardu nun la efektojn de tiuj ci cirkonstancoj sur la kunmetado de b (au d au g) kun t (au p au k) en la busoj kaj oreloj de la du nacioj. Nia ekzemplo estas subteni.

La Anglo havas solan kaj simplan metodon por trakti la aferon. Li prenas la alfrapon de b, kaj kunigas gin sub silento al la elfrapo de t, kaj sentas ke li estas elparolinta subteni.

Sed la Franco tute ne akceptas tiun ci metodon. Sono sen elfrapo, kaj kiu finigas preskau sen laringa vibrado, ne estas por lia orelo b, sed io multe pli proksima de p.

Tial li prenas unu el du vojoj. Unuflanke li povas preni la vojon de nia amiko Sro Fruictier, kaj sangi la b maltime en p—vojo kiu sajnas al mi treege dangera por nia kara lingvo. Sed estas tamen alia vojo, kiu estas tute tiel Franca, sen esti tiel dangera.

La Franco ofte kunigas realan b (au d au g) kun reala t (au p au k) per tiu tre sangebla sono, kiun li nomas e mutan: ekzemple, robe turque. Estus multe pli bone diri ankau subeteni, k.t.p., kun tre mallonga e, ol detrui la perfektan fonetikecon de la lingvo per la dirado de supteni, k.t.p.

Mi tute povas kredi ke la Angla metodo de sola alfrapado kaj sola elfrapado por bt, k.t.a., ne estas praktikebla por la amaso da niaj Francaj kunbatalantoj. Tial tiu ci longa argumento kun ili pri alia metodo, kiu estus ne nur Esperanta, sed ankau Franca.

R.J. Lloyd.

La Universitato, Liverpool,
Auguston, 1904.

VEKIGA HIMNO DE INFANO.

(El Lamartine).

Esperantigis A. Motteau.

Ho, Patro kiun patr’ adoras,
Ni genuflekse pregas Vin,
Kaj kapklinanta la patrin’
Deziras ke mi Vin memoras.
Si diras ke elfaras Vi
La belajn florojn de l’ gardeno;
Ke sen Vi fruktojn, ce l’ mateno,
L’ arbejo havus ne por ni.
La mondon tutan Vi invitas
Por partopreni en festen’:
Kasita en folihaven’,
L’ insekt, ec l’ unutaga, pastas.
La timianon safidet’
La stipon kaprinet’ desiras;
Dum muso laktan guton tiras
El mia plena kaliket’.
El dika garbo grenereton
Falintan sekvas alaudid’,
Grenventolilon paserid’,
L’ infano sian patrineton.
Kaj, por ricevi ciun donon
Senditan ciutage, Vi
Nur volas ke humile ni
Alvoku sanktan Vian Nomon.
Ja Vian Nomon kantos mi,
Gin, kvankam temo por angeloj:
Infanan vocon, Dioreloj,
En la horego audos Vi!
La bonan Dion mi petegos
(Infanon car auskultos Li)
Ke donojn ne nur havu mi,
Sed ciuj kiuj bezonegos.
Al fontoj akvon sendu, Di’,
Al almozulo panan pecon,
Al la kaptito liberecon,
Al orfo domon donu Vi.
Al la birdido donu plumon
Kaj lanon al la safidet’,
Pluvigu roson sur l’herbet’,
Al malsanul’ redonu sanon.
Justecon en animo mia
Restigu, ke Vin amu mi,
Ke mia forto estu Vi,
Kaj mia beno Volo Via.

Back to Vol. I index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

Vol. I. No. 13.

Novembro, 1904.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C.

CONTENTS.

Page
Editor’s Notes 193–4
The Treasure in the Forest (H. G. Wells), translated by Martyn Westcott 195–6
Surprising! (Dr. Mayer) 196–7
Meditations in Westminster Abbey (Addison), translated by the Rev. N. B. 197–8
The B. E. A. 199–201
Correspondence Notes 202
Skulls (Dr. A.M.) 203–4
Forwards! (William Officer) 204
The Moon’s Plaint (Kolowrat Cervinski) 205
Anacreontic Ode (Rev. A. H. Nankivell) 205
Sleep! (Edward Metcalfe, M.A.) 205
The Dwarf (Clarence Bicknell) 205
My Paper Friends (C. Oxenford) 206
A Little-Known Heroine (E.W.) 207
Our Land (a Poem and Music by F. G. Rowe) 208

For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:—

  • ACTON—Sro. E. J. Gant,
    Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W.
  • BARROW-IN-FURNESS—Sro. John Thompson,
    52, Blake Street.
  • BATTERSEA—Sro. A. T. Lee,
    2, Cupar Road, Battersea.
  • BRIGHTON—Miss Oxenford,
    16, Upper Westbourne Villas, Hove.
  • BRIXTON—Sro. E. W. Eagle,
    21, Kellett Road, Brixton.
  • CORBRIDGE-ON-TYNE—Fraulein Bickell,
    Springfield.
  • DOVER—Sro. H. R. Geddes,
    Northumberland House, Dover.
  • EDINBURGH—Miss Tweedie, M.A.,
    2, Spence Street.
  • FOREST GATE—Sro. G. C. H. Carter,
    107, Ham Park Road.
  • GLASGOW—Sro. J. H. Wallace,
    3, Hampden Terrace, Mount Florida.
  • HUDDERSFIELD—Sro. G. H. Taylor,
    9, Norman Road, Birkby.
  • ILFORD—Sro. W. A. Jeffery,
    42, Park Road, Ilford, E.
  • KEIGHLEY—Sro. J. Ellis,
    Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
  • LEEDS—Sro. J. E. Wyms,
    Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road.
  • LEICESTER—Sro. Mugglestone,
    Bonsall Street.
  • LIVERPOOL—Sro. R. E. Issott,
    5, Gresham Street, Edge Lane.
  • LONDON—Miss Lawrence,
    41, Outer Temple, W.C.
  • NEWCASTLE—Sro. J. Mills,
    129, Clara Street, Benwell.
  • PORTSMOUTH—Dr. Greenwood,
    182, Queen’s Road.
  • PLYMOUTH—Dro. Grindley,
    23, Gifford Place.
  • ST. ANDREWS—Sro. J. T. Haxton,
    133, South Street, St. Andrews.
  • TYNEMOUTH—Sro. Alan F. Davidson,
    26, Park Crescent, N. Shields.
  • WEST LONDON—Sro. S. Maitland,
    22 Maclise Road, Kensington, W.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASINO.

Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

WANTED.

Post as Servant in good English Family, by young Frenchman, 6ft. 2in. (age 17); been in England before.

Reply M. Herdier,
29, rue Wissocq,
Boulogne-sur-Mer.


?

The "Review of Reviews"

Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

  • Sro. S. E. Bond, porcelanovendisto, Wellington, Somerset. Deziras paroladi kun preterpasantaj Esperantistoj.
  • Sro. G. Breduillard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. Deziras koresp. p-k. au letere, pri aferoj ajn. Inters. ankau ilus. p-k. kaj postmarkojn kun fremdaj Esperantistoj.
  • Sino. Egerton, The Vicarage, Knottingley, England. Intersangos ilus. p-k. kaj postmarkojn kun alilanduloj. Ciam respondos.
  • Sro. F. Francis, 46, Eridge Road, Tunbridge Wells, England. Deziras koresp. kun ciulandanoj p-k. au letere.
  • Dro. M. P. Gambier, Doktoro de Medicino en Loudun, dept. Vienne, France. Deziras koresp. kun fremduloj pri kiu ajn temo, cu letere au postkarte.
  • Sro. W. H. Huddy, Fore Street, Liskcard, England. Koresp. kun ciulandanoj p-k. au letere. Ankau intersangos postmarkojn.
  • Sro. J. Latenneur, 204 Bvd. Raspail, Paris. Inters. illus. p-k. kaj postmarkojn.
  • Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Inters. ilus. p-k. kaj interesajn kaj neordinarajn fotografajojn kun alilandanoj.
  • Sro. Walter H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Deziras inters. ilus. p-k. kaj postmarkojn. Ciam respondos.
  • Sro. W. Pilling, Rosario, Heene Road, W. Worthing, England. Inters. ilus. p-k. kun alilandanoj. Ciam respondos.
  • Sro. H. W. Southcombe, The Park, Yeovil, England. Deziras adreson de Esperanta skribmasin-kopiisto.
  • Sro. Alphonso Wachter, DussamÜndache Str. 15 d. 6, Riga, Hagensberg, Russia. Korespondados kun fremduloj per ilus. p-k. au leteroj.

La Kosto de la Enskribo estas ses pencoj (70c. postmarke).


Top of Page
Top of Page