The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. No. 11. Subscription, 3s. Per Annum. SEPTEMBRO, 1904. Tiu ci estante la dekunua numero de The Esperantist, la proksima devus esti la lasta de la unua jarkolekto. Sed ne estas dezirinde komenci volumon Novembre. Estas do intencite enmeti en la unuan jarkolekton dekkvar kajerojn, t.e., gis Decembro, kiu numero havos la enhavnomaron kaj titolpagon. Mi do fidas, ke tiuj, kiuj abonis de la komenco, afable sendos 4 fr. 60 (anstatau ol 4 fr.), por ke la abonpago dauru gis Decembro, 1905. Mi ankau fidas, ke miaj Australiaj, Afrikaj, Amerikaj kaj Aziaj legantoj bonvolos reaboni per frua posto. Inter tre afablaj leteroj pri mia laboro, estas unu de nia bonekonata Rusa samideano, Sro Kofman. Li skribis: "Mi ne volas preterlasi la okazon por tie ci esprimi mian admiron, inspiratan de via gazeto, The Esperantist. La malgrandaj rakontoj havataj en gi estas bonegaj, kaj la versajoj (precipe en la lasta numero) estas perfektaj, kaj la Gazeto faras veran impreson de serioza kaj diligenta laboro, kondukata de mano forta kaj vira. Mi tutkore deziras al vi havi baldau la eblon grandigi la amplekson de The Esperantist, kaj oftigi gian aperon, por la plezuro de viaj legantoj kaj de ciu bona Esperantisto." Mi korege dankas Sron Kofman, kaj mi estas ciam preta por fari tion, kion deziras miaj legantoj. Sed gi ne estas ankorau plenumigebla. Oni devas memori, ke mi estas la sola, senhelpa, Redaktoro kaj mi devas konfesi ke dekses pagoj estas suficaj por okupigi mian libertempon. Sed, se Esperantistoj bonvolos reaboni, verki artikolojn, kaj varbi abonantojn, mi esperas pligrandigi gin post la fino de 1904. This being the eleventh number of The Esperantist, the next should be the last of the first annual series. But it is not desirable to commence a volume in November. It is, therefore, intended to include in the first series fourteen numbers, i.e., till December, which issue will contain the index and title-page. I trust, therefore, that those who subscribed from the beginning will kindly send 3s. 6d. (instead of 3s.), so that the subscription may run till December, 1905. I also trust that my Australian, African, American, and Asiatic readers will renew their subscriptions by an early post. Amongst the very kind letters about my work is one from our well-known Russian friend, M. Kofman. He writes: "I do not wish to let the opportunity slip for here expressing my admiration, inspired by your gazette, The Esperantist. The short stories therein contained are excellent, and the verse (especially in the last number) is perfect, and the Gazette conveys a genuine impression of serious and diligent work, guided by a strong and manly hand. I heartily hope you will soon have power to increase the dimensions of The Esperantist, and make its issue more frequent, for the pleasure of your readers and of every good Esperantist." Most heartily do I thank M. Kofman, and I am ever ready to do what my readers wish. But it cannot yet be accomplished. One must bear in mind that I am the sole Editor, without assistance, and I must confess that sixteen pages are sufficient to fill up my leisure. But, if Esperantists will renew their subscriptions, write articles, and recruit Subscribers, I hope to enlarge it after the close of 1904. STRUT-MAKLERO.De H. G. Wells. Tradukita de Martyn Westcott. "Parolante pri la kosto de birdoj, mi vidis struton, kiu kostis tri cent livrojn," diris la taksidermisto, memorigante sian vojagplenan junecon. "Tri cent livrojn!" Li min rigardis supre siaj okulvitroj. "Mi vidis alian, kiun oni refuzis je kvar cent!" "Ne," li diris, "ne estis pro imagaj punktoj. Ili nur estis ordinaraj strutoj. Iom difektitaj ankau, pro malbona dieto. Kaj ne malgrandigo de la postulo ekzistis. Oni estus pensinta ke kvin strutoj vendigus je malalta prezo sur vaporsipo de la Orientaj Hindujoj. Sed la allogo estis, ke unu el tiuj strutoj estis glutinta diamanton. "La bienulo estis Sir Mohini Padishah, dandon de Piccadilly[1] oni nomus lin je vido, kun malbela kapo nigra, kaj grandega turbano, en kiu estis tiu diamanto. "La birdo subite ekmordis kaj posedigis je gi, kaj, kiam la viro kolerigis, la birdo, mi supozas, komprenis, ke gi estis aginta malprave, kaj vagis inter la aliaj por resti nekonata! "Cio okazis dum unu minuto. Mi alvenis inter la unuaj, kaj jen tiu idolano alvokante siajn diojn, kaj du maristoj kaj la viro kiu zorgis pri la birdoj, lautege ridantaj. "Kiel ridinde li estis perdinta juvelon! "La zorganto ne ceestis guste je la momento, kaj li ne sciis, kiu estis la birdo. "Tute perdata, vi komprenas! "Mi ne malgojigis multe, por diri la veron. La dando estis fanfaroninta pri sia diamanto de tiam, kiam li ensipiris. Tia afero rapidege disvastigas sur sipo. Ciuj paroladis pri gi. Padishah malsupreniris por kasi siajn sentojn. Je vespermango, li porke mangis ce aparta tablo, kune kun du aliaj Hindoj. La sipestro kvazau mokadis je li, kaj li troe ekscitigis. Li sin turnigis kaj babiladis en mian orelon: Li ne acetus la birdojn; li ja havus sian diamanton! Li demandis siajn rajtojn kiel Brita regnano! Lia diamanto devus trovigi! Decidega li estis pri tio. Al la ‘House of Lords’[2] li alvokus. "La birdzorganto estis unu el tiuj malkleruloj, kiuj neniel ricevas novajn ideojn. Li rifuzis ciajn proponojn por doktori la birdoj per kuraciloj. Liaj ordonoj estis, ke li nutru ilin lau tiu maniero, kaj ke li agu je ili tiamaniere, kaj li forsendigus, se li ne nutrus kaj agus je ili lauordone. "Padishah estis dezirinta stomak-pompilon-sed oni ne povas uzi tion je birdo, kiel vi scias! Tiu ci Padishah estis plena je malbona legoscienco kiel la plimulto de Bengaloj, kaj paroladis pri garantiajo je la birdoj, kaj tiel plu. "Sed maljunulo, kiu diris ke lia filo estis advokato en Londono, argumentis, ke tio, kion birdo glutis farigis ipso facto ero de la birdo, kaj ke la sola rimedo de Padishah estis procesigi kaj ke ec tiam oni eble povus pruvi malatenton liaflanke. Li tute ne havis irpermeson ian en struto, kiu ne apartenis al li." "Tio treege maltrankviligis Padishah, des pli ke ni preskau ciuj opiniis, ke tio estis rezona. "Ne estis advokato sur la sipo por decidi la aferon, kaj ni ciuj libere babiladis. "Fine, post Aden, sajnas ke li ekkonsentigis je la generala opinio, kaj private vizitis la birdzorganto kaj proponis prezon por ciuj la kvin strutoj. "La proksiman matenon, estis grandega malpaco ce matenmango. La zorganto ne havis permeson por vendi la birdojn, kaj tute nenio igus lin vendi ilin; sed sajnas ke li diris al Padishah, ke Eurasiano, nome Potter, jam estis farinta proponon; je tio Padishah denuncis Potter antau ciuj. "Sed mi kredas ke ni preskau ciuj pensis, ke Potter estis iom lerta, kaj mi scias ke, kiam Potter diris, ke li estis telegrafinta de Aden al Londono, por aceti la birdojn, kaj ke li ricevus respondon ce Suez, mi malbenegis je tia perdita okazo! "Ce Suez, Padishah sin cedis je larmoj, veraj malsekaj larmoj, kiam Potter ekposedis la birdojn, kaj li tuj proponis pagi ducent kvindek livrojn pro la kvin, tio estante pli ol ducent procent je tio, kion Potter estis paginta. "Potter diris ke neniel li fordonus ec plumon, kaj ke li intencis mortigi ilin unuope kaj trovi la diamanton: sed poste, pripensinte, li iom komplezigis. Li estis vetema hundo, tiu Potter, iom malhonesta je kartludo, kaj tia hazarda afero multege placis lin eble. Li do serce proponis aukcie vendi la birdojn, malkune al apartaj homoj, je unua prezo da £80 po birdo. Sed unu birdon, li diris, li intencis gardi ‘pro sanco.’ "Vi devas kompreni, ke tiu ci diamanto estis multekosta; malgranda Hebreo, diamanta makleristo, "La Hebreo do akiris gin, kaj tiam kaj tie li prenis pafilon kaj mortigis gin. "Potter multege kolerigis, tial ke li diris, ke tio ci malhelpus la vendon de la aliaj tri; ankau Padishah kondutis sin kiel idiotulo: sed ni ciuj ekscitegis. Mi povas diri al vi, ke mi multege gojis, kiam tiu ci dissekcio finigis, kaj nenia diamanto trovigis—multege mi gojegis! Mi estis proponinta £140 mi mem! "La malgranda Hebreo estis tiel, kiel la plej multe da Hebreoj; li ne kolerigis pro malbona sanco: sed Potter rifuzis daurigi la aukciadon antau ol ciuj kunsentis, ke la komercajo ne liverigus antau la fino de la vendado. La malgranda Hebreo deziris argumenti, ke la okazo estis escepta, kaj, car la diskuto progresis egale, la afero estis prokrastita gis la proksima mateno. Ni estis vivemaj ce vespermango, tiun vesperon, mi vin certigas! Fine Potter venkis, car, kompreneble, li estus sendangera se li gardus ciujn la birdojn, kaj ni suldis al li iom da satateco pri lia sportema konduto. Kaj la maljunulo, kies filo estis advokato, diris, ke li estis pripensinta la aferon, kaj ke li multe dubis, kiam birdo estis malfermigita kaj la diamanto eltrovita, cu gi ne devus esti redonata al sia propra bienulo. "Mi memoras, ke mi proponis, ke gi vere submetigis je la legoj de trezor-trovo, kio estas efektive la vero pri la afero. Estis varmega disputo, kaj ni decidis, ke certe estus malsage mortigi la birdojn sur la sipo. Tiam la maljunulo, trograndigante per parolado legoscienca, penis pruvi, ke la vendo estis loterio, kaj kontrau la legoj; li demandis la sipestron pri tio; sed Potter diris, ke li vendis la birdojn kiel strutoj. Li ne volis vendi diamantojn, li diris, kaj ne gin proponis kiel allogon. La tri birdojn li vendus kiuj, lau lia plena kredo kaj opinio, ne enhavis diamanton! Tio ci li esperis estis en la unu, kiun li gardus. "Grandegaj prezoj oferigis tute same je la proksima tago. La fakto, ke estis nur kvar hazardoj, anstatau kvin, kompreneble igis plialtigon de la kosto. La birdoj vendigis je meza prezo de £227, kaj, sufice strange, tiu ci Padishah ne ricevis unu—ne ec unu! "Li tro kolerigis, kaj kiam li devus esti pliproponinta, li babilis pri garantiajojn, kaj, plie, Potter malhelpis lin. "Unu birdo acetigis de malgranda kvieta oficiro, alia al la malgranda Hebreo, kaj la tria sindikatigis je la ingenieroj. "Tiatempe Potter subite sajnis malgoja pro la vendado, kaj diris, ke li estis forjetinta tute mil livrojn, kaj ke versajne li tirus nulon; ke li ciam estis simplanimulo. Tamen, kiam mi ekparolis kun li pri asekurado kontrau perdo je lia lasta hazardo, mi eklernis, ke li jam estis vendinta la rezervitan birdon al politikisto,—viro kiu lernadis la Hindajn etikojn kaj Socialajn aferojn dum sia libertempo. "Tiu lasta estis la £300 birdo! "Nu, tri benataj estajoj elsipiris ce Brindisi—kvankam la maljunulo opiniis, ke estis kontrau la limdepagaj impostoj. Potter kaj Padishah ankau elsipiris. "La Hindo sajnis preskau frenezigi kiam li vidis sian diamanton irantan tien ci kaj tien, kvazaue. Li rediradis, ke li havigus legan ordonon (li ja havis legan ordonon je la cerbo) kaj li donis lian nomon kaj adreson, tial ke oni sciu kien sendi la diamanton. Kompreneble neniu deziris lian nomon kaj adreson, kaj neniu donis la sian. "Estis tumulto, mi certigas al vi, sur la trotuaro. Ciuj foriris per malsamaj vagonaroj. "Mi daurigis sipe gis Southampton, kaj mi tie vidis la lastan birdon kiam mi elsipiris. Gi estis tiu de la ingenieroj, kaj gi staris apud la sipponto en skatolego, kaj aperis tiel krurema kaj malsaga ejo por multekosta diamanto, kiel vi iam vidis!" ... "Kiel gi finigis?" "Ho! Tiel! Nu ! eble... Jes! estas unu alia afero, kio eble iom klarigos.... Post mia elsipigo, mi estis en Regent Street komercante, kaj jen! brako ce brako, kaj guantaj luksegan tempon, Padishah kaj Potter! Se vi pripensadas pri gi...." "Ho jes! Mi opiniis tion! Sed, vi komprenas, ekzistas nenian dubeton ke la diamanto estis vera diamanto. Kaj Padishah estas eminenta Hindo. Mi vidis lian nomon en jurnaloj—ofte! "Sed cu la birdo glutis la diamanton estas, kiel vi diras, ja alia afero!" FOOTNOTES:[1] Londona strato fama pro dandoj. [2] Brita rega cambro de la nobeloj. HAVRO.Elise Bauer. Cu vi neniam estis en Esperantujo? Nu, rapidu iri tien, gi estas la plej bela lando sub la suno; gi estas la vera, longe revita, kaj fine eltrovita utopio. Tie vi trovas fratojn kunigitajn per komuna lingvo, per komunaj ideoj. Libereco, frateco, egaleco, lau la vera senco de la vortoj, regas tie. Sed kie estas tiu ci felica lando? Gi estas cie, kie Esperantisto renkontas Esperantiston. Mi jus forlasis Esperantujon, kaj mi plezure donas al vi la priskribon de la tagoj, kiujn mi pasigis tie. La Havraj Esperantistoj afable invitis siajn Anglajn samideanojn viziti ilin; kaj grupanoj de diversaj partoj de Anglujo sage sekvis tiun ci amikan vokon. Certe neniu el ili iam bedauros la decidon, car, dank’ al la afablegeco de niaj invitintoj, ni ja estis tre kontentaj. Vendredon, la 29an de Julio la kunvojagantoj kolektigis ce la stacidomo de Waterloo, en Londono. La vagonaro rapide forportis nin al Southampton, kie la vaporsipo estis jam preta al forveturo. Estis noktomezo kiam ni forlasis la havenon. Bela, trankvila nokto, tro bela por malsupreniri en la varmegajn kajutojn. Ni do kunsidas en angulo sur la ferdeko kaj paroladas, babiladas, sercas, kompreneble Esperante. Ni jam estas en Esperantujo. Tiamaniere kelkaj horoj pasas agrable kaj rapide. Sed komencas iom malvarmigi; ni ankau memoras, ke ni bezonas forton por la sekvanta tago. Ni do decidas serci niajn kusejojn. Sed jam frue matene ni denove retrovas unuj la aliajn sur la ferdeko, kaj guas la fresan aeron kaj la varmetajn radiojn de la leviginta suno. Baldau la marbordo de Francujo estas videbla. Malrapide ni alproksimigas Havron. Estis cirkau la sesa horo matene. Amaso da personoj jam kolektigis sur la elsipejo. Manoj, tukoj, capoj estas svingataj. Feliculoj! mi pensis kun iom da envio: Feliculoj kiuj, revenante en la patrujon, estas jam senpacience atendataj de parencoj, amikoj! Por ni tiu ci estas fremda lando, neniu amike nin atendas! Ha! sed kio estas tio? Kio estas la verdajo videbla inter la multaj blankaj tukoj? Estas verda kovrilo, jes, ne plu dubo, gi estas la al ni bone konata verda kovrilo de The Esperantist. Gojo! Estas do ni, kiujn oni jam amike atendas. Multe tro malrapide sajnas nun al ni la veturado de la sipo, kaj la alterigo. Fine ni povas forlasi la sipon, per la transjetita ponto, kaj premi la manojn de niaj gentilaj samideanoj, kiuj tiel afable venis tiel frue por doni al ni la bonvenon. Estas vere mirinde kiel rapide oni konatigas kune, kaj trovas temon por interparolado, se oni nur havas komunan lingvon. Niaj nove trovitaj amikoj, Sinjorinoj kaj Sinjoroj, akompanis nin gis la Grand Hotel de Normandie (Esperantista hotelo tre komforta) kie ni disigis kun la promeso rerenkontigi baldau. Iom poste, kelkaj sinjoroj venis por fari kune kun ni promenadon tra la urbo kaj laulonge la marbordo. Posttagmeze multaj sinjorinoj kaj sinjoroj kunvenis en nia hotelo, kaj kune kun ili, ni multe guis la ekskurson al la lumturoj. Tiuj ci levigas sur promontoro, je ne tro granda malproksimeco de la urbo. Ni iris tien parte trame, kaj parte piede. De tiu ci punkto oni havas tre belan vidon sur la urbon kaj la kontrauan promontoron, kun diversaj marbanlandoj. Alveninte sur la altajo, ni sidigis sur la herbo, kaj, malgrau la pluvo, kiu komencis fali, regis granda kora gajeco inter la kolektigaro. Oni babiladis, sercis, kantis unue la Britan nacian himnon, kies tradukinto estas ja Havrano (Sro E. Legoffre, la sindonema Sekretario de la Grupo) poste la Esperantigitan Marseillaise, kies tradukinto malfelice ne ceestis. Niaj Francaj amikoj multe satas lian verkon. Sajnis ke ec la Pluvdio estis frapita je miro, audante la malnovan kanton en la nova lingvo, car momente li tute cesigis sian okupon; malfelice li komprenis nian lingvon nur tro rapide, kaj denove komencis la versado. Sed tio ci ne genis nin, tute ne. Ni facile trovis rifugejon, kaj gaje atendis la revenon de la suno, kiu, vidante nian nezorgecon, baldau reaperis, kaj nun ni denove reiris en la urbon. Je la sama vespero, granda kunveno de Esperantistoj havis lokon en la bela Urbestrejo. Sro Ducros, Vic-Prezidanto de la Grupo, donis la saluton de bonveno al la Anglaj Esperantistoj, kaj al Sro Fruictier, Cefredaktoro de la Lingvo Internacia, kiu estis alveninta de Parizo por partopreni en la internacia kunveno. Sroj Bolingbroke Mudie kaj Reeve elektigis Honoraj Membroj de la Grupo. Poste oni prezentis nin al Ekstere la elementoj estis en granda tumulto, pluvis, tondris, fulmis; sed interne regis perfekta harmonio kaj paco. La sekvantan matenon, niaj amikoj venis nin trovi denove sufice frue por montri al ni kelkajn vidindajojn de ilia bela urbo. Ni vizitis la cefpregejon kaj la museon, kaj promenadis sur la tiel nomata "Promenade," la kolektigejo de la Havranoj. Tagmeze granda festeno kunigis nin ce la hotelo. Cirkau kvindek samideanoj kunsidis. Ankau la Brita Konsulo, Sro Soulsby Rowell, ceestis. Estis gajega kolektigo. Sro Ducros denove esprimis en varmaj vortoj sian plezuron vidi nin siajn gastojn. Sro Bolingbroke Mudie, je la nomo de la Anglaj Esperantistoj, dankis por la korega akcepto farita al ni. Ankau Sro Fruictier faris paroladon, kaj mi diris kelkajn vortojn. Poste, oni kantis la du naciajn himnojn, oni deklamis bonegajn poemojn, seriozajn kaj humorajn, oni kantis aliajn Esperantajn kantojn, oni ludis Esperantan Valson, k.t.p. Kaj violonoj kaj klarnetoj plibeligis la efekton. Unuvorte ni amuzis nin multege, kaj la tempo forflugis tro, tro rapide. Vespere ni kune supreniris, per snurega fervojo, sur "La CÔte," bela vojo super la urbo kie ni fotografigis, kaj de kie ni admiris la belan vidajon. Estis jam malfrue kiam ni revenis en nian hotelon, eble iom lacaj, sed tre kontentaj. Venis nun la lasta tago de nia plezurplena vizito. Oni afable estis aranginta ekskurson en la najbara marbanurbo Trouville (kiujn ni serceme nomis Truurbo) la kolektigejo de multaj Parizanoj dum la somero. La transiro trans la estuario de la Seine dauras ne pli ol duonon da horo. Ni pasigis tre felican tagmezon en la bela urbeto, promenante kaj sidante konk-ludante sur la sablajo. Diversaj humoraj fotografajoj nun rememorigas pri tio. Sed nun bedaurinde la horo de la disigo alproksimigis, car la plimulto el la Anglaj Esperantistoj intencis reveturi Anglujon la saman nokton. Gis la lasta minuto niaj Havraj samideanoj zorgis pri ni, gis la lasta minuto ni guis la plezuron kunesti kun ili. Sed ni devis disiri. Kun malgojo ni forlasas la gastaman urbon, sed en niaj koroj vivas la espero, ke la amikeco naskita kaj kreskita dum la malmultaj lastaj tagoj farigos pli kaj pli firma, en niaj koroj estas la konvinko, ke nia laborado ne estas vana, ni ja jam vidis kelkajn belajn fruktojn. Nia komuna lingvo jam kunigas la diverslandajn batalantojn per frata spirito. Koran, koregan dankon al niaj Havraj amikoj, kies varma akcepto inspiras nin je nova kurago, je nova fervoro. Kelkaj el ni daurigis la vojagon al Roueno. Jam en Havro ni havis la plezuron konatigi kun la sindonemaj Sekretarioj, Sroj Boulet kaj Gehet, kaj ili tuj invitis nin viziti ankau sian grupon. Tie ni trovis la saman koran akcepton, kaj ni pasigis tre felicajn horojn inter la tieaj samideanoj. Gis nun, ni ne estis rimarkintaj, ke ni trovis nin en fremda lando, kaj efektive, tio ci ja ne estis la okazo, car ni ciam estadis en Esperantujo, nia komuna patrujo. Nur kiam ni estis forlasintaj niajn samideanojn la sento ke ni estas nun inter fremduloj iom subpremis nin. Nu! Esperantistoj, kiam vi havis libertempon kaj ne scias kie pasigi gin, ne sanceligu! Iru rekte en ian provincon de Esperantujo. Tie vi estos bonvena, vi trovos sincerajn amikojn, kaj vi revenos pli fervora Esperantisto ol iam antaue. BRUSELO.G. C. Law. Estimata Samideano, Lastan lundon mi revenis de mia unua vizito en Esperantujon, au alivorte en Bruselon. Kaj mi pensas ke vi satos mallongan skizon pri miaj aventuroj. Unue, mi ne povas paroli France, tial mia tuta parolado estis Esperante. Mi havas korespondanton en Bruselo, kiu tiun ci someron donis al mi koran inviton al sia urbo. Do, kun iom da tremado, mi forveturis kaj sendangere atingis Ostendon, kaj matenfrue alvenis Bruselon. Mi saltis el la malbela kupeo de la vagonaro, kaj tuj ekvidis viron, kun steleto en butontruo. Ni intersalutis, kaj mi facile komprenis lin. Kompreneble mi unue estis timema, sed post ne longe mi paroladis preskau tiel facile kiel Angle. Jaudon, la 4an de Augusto, vespere, estis kunveno de cirkau dudek samideanoj, inter kiuj estis Sroj Rhodes kaj Ellis el Keighley, kaj Sro Reycheff el La Belgoj multe miris, ke la Angloj parolas kun la sama akcento. Ili pensis ke Angloj ne povus sukcese fari gin. La postan tagon ni vizitis la batalkampon de Waterloo. Tie ci ni multe mirigis la kelnerojn kaj gvidistojn, kiuj ne povis kompreni nian Esperantan lingvon. La komuna opinio estis, ke ni estis Hispanoj. En Bruselo, ciutage, mia mastro kaj mi vizitis la vidindajojn de la urbo, kaj li klarigis al mi per Esperanto multajn aferojn. Nenio estis nekomprenebla al mi, kaj mi nun posedas bonan scion de Bruselo. Nun, mi havas respondon al niaj kontrau-batalantoj. Mi estas certa, ke Esperanto estos sukceso, car mi, la unua Angla Esperantisto viziti Bruselon, kiu neniam ricevis Esperantan lecionon, povis kun paroli kaj ankau kompreni ciujn facile. Eble mia Esperanto ne estis ciam korekta, kelkafoje mi devis paroli senpripense, tamen mi trovis ke parolado estis la plej bona metodo por lerni nian lingvon. Gi estis, miaflanke, deviga parolado! Mi esperas ke mi, per mia babilado, ne enuigas vin. Sincere via, G. C. Law. FACILA ETERNA KALENDARO.Elpensita de Rev. R. A. Davis. Ekrigardo je la Almanako montros, ke la tago de la semajno, je kiu komencas la jaro, falas ankau sur la 5a de Februaro, la 5a de Marto, la 2a de Aprilo, la 7a de Majo, la 4a de Junio, la 2a de Julio, la 6a de Augusto, la 3a de Septembro, la 1a de Oktobro, la 5a de Novembro kaj la 3a de Decembro en ciu jaro, escepte en la super-jaro (Leap-year). Se oni povas memori, ke T=1, L=2, M=3, N=4, R=5, S=6, J=7, oni povas facile memori ankau la daton de la monato sur kiu ciu tago de la semajno falos. Por memori la valorojn de la numeroj, estos bone memori la sekvantan frazon, kiu enhavas la literojn lauvice: Tiu Lasta Monato Neniam Rememorigas Someran Julion (This Last Month Never Recalls Summery July). T (1) estas vidata en OkTobro, L (2) en ApriLo kaj JuLio, M (3) en SepteMbro kaj DeceMbro, N (4) en JuNio, R (5) en FebruaRo, MaRto, kaj NovembRo, S (6) en AuguSto, kaj, laste, J (7) en MaJo. Estos ankau plifaciligo memori ke, je tiu ci sistemo oni nur kalkulas la literojn de la antaulasta (akcentata) silabo de la monat-nomo. Nenio estas pli simpla! Oni devas sin kutimigi paroli pri la jaro per la nomo de la unua tago de Januaro. Ekz. 1903 estis "Jauda-jaro" car Jan. 1a estis Jaudo. Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, Maj. 7a, Jun. 4a, Jul. 2a, Aug. 6a, Sept. 3a, Oct. 1a, Nov. 5a kaj Dec. 3a estis ciuj Jaudoj. Simile 1905 estos "Dimanca-jaro," car Jan. 1a estos Dimanco. Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estos ciuj Dimancoj. De tiu ci oni povas kalkuli la daton de ia tago de la semajno, au la tagon de la semajno sur kiu ia dato falos je ia jaro; car 1905 estos "Dimanca-jaro," 1906 "Lunda-jaro," 1907 "Marda-jaro," kaj 1908 estos "Merkreda-Jauda-jaro." Car tiu jaro estos super-jaro. Tiu ci jaro (1904) ankau estas superjaro, kaj oni devas nomi gin "Vendreda-Sabata-jaron" car gi komencis je Vendredo, kaj Feb. 5a sekve estis ankau Vendredo. Sed Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estis Sabatoj, ne Vendredoj, car Februaro enhavis unu tagon pli ol la ordinara nombro. Tial oni vidas ke, en la superjaro, Mar. 5a ne estos la sama tago de la semajno kiel Feb. 5a, sed la sekvanta tago. Kaj tio ci estas montrata per la duobla nomo: "Vendreda-Sabata-jaro" au, en 1908, de "Merkreda-Jauda-jaro." Estas rimarkinde ke tiu ci sistemo ne postulas ian sangeton je la nomoj de la monatoj en Esperanto. Cu Doktoro Zamenhof sciis tion, kiam li elektis tiujn nomojn? LA ESPERANTAJ VOKALOJ.Originale verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A. Nia bona Redaktoro, sciante ke mi estas la citiea instruisto pri la Scienco de Fonetiko, kaj sciante ankau ke mi estas kora amiko de la Esperanta lingvo, petis min, lastan monaton, skribi artikolon pri la fonetika karaktero de tiu lingvo, komparanta gin al tiu de aliaj bonkonataj lingvoj de la mondo. Sed mi trovas ke la temo estas iom tro granda por unu artikolo. Mi skribos tial, tiun ci fojon, nur pri la vokaloj. Tie ci, tiel kiel en ciu alia parto, la karaktero de la Esperanta lingvo estas tiu de saga simpleco. La fonetikaj scienculoj diras, ke la tri vokaloj la plej distingitaj, kiujn la homaj organoj povas produkti, estas I, U kaj A (kiam oni elparolas ilin lau la pura Esperanta maniero). Inter I kaj A oni trovas tiam E; kaj inter U kaj A oni trovas simile O. Oni havas tiam kvin cefajn vokalojn, kiujn oni skribas ofte tiamaniere:— I U E O A por signifi iliajn rilatojn. Tiuj ci kvin vokaloj estas la plej klaraj, kiujn homo povas fari. Ili estas tial la plej uzataj el ciuj. Tio estas granda helpo por la disvastigo de Esperanto. Car ekzistas apenau iu nacio, kiu ne havas tiujn ci kvin vokalojn en sia propra lingvo. Estus granda malhelpo, ce iu nacio, al la lernado de Esperanto, se antau ol lerni la Esperanton, estus necese lerni kelkajn fremdajn vokalojn. Kaj kvin vokaloj estas suficaj: la Esperanta vortaro estas la pruvo de tio. Tio fakto estas ankorau granda bonajo kaj helpado por Esperanto. Car la studento, kiu komencas lerni la Anglan lingvon devas lerni pli ol dekdu, pliparte fremdajn, vokalojn: kaj estas same ce la Franca au la Germana lingvo. Kaj memoru, ke estas multoble pli facile lerni la kvin, ol lerni la dekdu, car iliaj diversecoj estas multe pli klaraj kaj frapantaj. Doktoro Zamenhof montris per nenio pli, ol per sia elekto de tiuj ci kvin vokaloj, sian delikatan sentadon de la universalaj bezonoj de la homa parolado. Tiuj ci kvin vokaloj estas nur fremdaj al tre malgranda nombro da homoj. Sed se la Doktoro estus preninta sesan vokalon, estus estinta preskau neeble eviti vokalon, kiu estus estinta fremda al multaj. Sed ce la elektado de vokaloj ekzistas ne nur tiuj ci naciaj au (oni povus diri) geografiaj dangeroj, sed ankau historia dangero kies ceeston niaj karaj kunbatalantoj gis nun apenau suspektas: car gi bezonas tempon por sin elvolvi. La naciaj lingvoj estas ciam en stato de nesentebla sed necesanta sangado. Prenu nian Anglan lingvon kiel ekzemplo. Se oni renkontus Shakespeare hodiau, kaj audis lin paroli, estus treege malfacile kompreni lin; kaj audante Chaucer, oni kredus audi, ne Anglan, sed kelkan alian tute fremdan lingvon. Kaj, kiam la lingvo estas large disvastiginta, gi sangas diverse en diversaj lokoj. Fine la diversecoj farigas tiel grandaj, ke la popolo de la unu loko ne komprenas plu la paroladon de la popolo de alia loko: ekzemple en Francujo kaj Hispanujo. Kaj, post tio, ne estas plu unu lingvo, sed du. Kaj ne estas, en la historio de la lingvoj, sola ekzemplero de la reunuigo de du tiaj lingvoj. Ne ekzistas ankau sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la produkto de tiu ci diversiganta agado. Gi sajnas, je la unua vido, esti lego de naturo, nerompebla kaj nevenkebla. Cu gi estas nevenkebla? Mi kredas ke ne. Kaj mi kredas, ke la cefa kauzo, kiu gin faros venkeblan por la Esperantistaro, estas la saga elekto de tiuj ci kvin vokaloj. Ilia povo restos ankorau en ilia simpleco kaj certeco. Ili estas la plej naturaj kaj frapantaj sonoj, kiujn la homa voco povas fari. Se oni detruus ilin hodiau ili reaperus morgau. Se, per malbona hazardo, iu nacio komencos paroli malkorekte la Esperantajn vokalojn, estos tute facile montri kaj pruvi al gi gian eraron. Kaj nature gi korektus gin: car la fatala dubo, Kiu el la du sonoj estas korekta? ne povas ekzisti en Esperanto. Tial la fonetika scienco justigas plene Doktoron Zamenhof, pri lia elekto de vokaloj, kaj justigas nin, kiam ni esperas kaj kredas, ke la puraj kaj belaj vokaloj de nia mondbenanta lingvo dauros klare kaj brile dum la mondo ekzistos. R. J. Lloyd. La Universitato, Liverpool. THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD.
A meeting of the Committee of the London Esperanto Club was held at 100, Gracechurch Street, on Monday, 15th August, Mr. O’Connor in the chair. The chief business of the meeting was the transfer of the hon. secretaryship of the Club from Mr. H. Bolingbroke Mudie to Miss Lawrence. Mr. Mudie, who has given all his leisure time for nearly two years to the work of spreading Esperanto, made a brief statement as to the position of the Club, expressing his regret that he was unable to devote the necessary time to the work. In future he would be compelled to devote his leisure to The Esperantist and to general propaganda. He handed over to the treasurer the books and the balance of money due to the Club, amounting to £41 odd, and submitted a balance sheet showing that the total outstanding indebtedness of the Club would not amount to much more than £10, which was more than covered by debts due to the Club. The Club, in addition, holds a valuable stock of books for sale. Mr. W. T. Stead, in moving a resolution accepting with regret the resignation of Mr. Mudie, expressed the feeling of all present in declaring that such a resolution would be incomplete without a rider declaring how grateful they were for the invaluable services which Mr. Mudie had rendered them ever since the formation of the Club. But for his zeal, industry, and intelligence the Club would never have attained its present flourishing position, nor would the prospects of Esperanto be anything like so good in England as they fortunately were that day. Only those who had been closely associated with Mr. Mudie could appreciate the labour and time which he had devoted to the work. Mr. Mudie had not only been secretary, but he had practically been treasurer, and so well had he discharged his stewardship that as hon. treasurer he (Mr. Stead) for the first time in his life had the pleasure of receiving a balance instead of being called upon to defray a deficit. (Applause). Miss Schafer seconded the resolution, which was carried unanimously. Mr. Mudie responded. Esperanto in Belgium.Messrs. Rhodes and Ellis, the President and Secretary of the Keighley Society, have just returned from a circular tour round the Esperantist cities in Belgium, visiting in turn Antwerp, Brussels, Louvain, Malines, Ghent, Bruges, Courtrai, and LiÈge. Notwithstanding the fact that their visit took place at a time when the activity of Esperantists is at its lowest ebb on account of the holiday season, there were abundant evidences of the progress of Esperanto in that most populous, busy, commercial country. Special meetings were arranged in their honour in Antwerp, Brussels, and Louvain. The last-named town, which has a population of about 45,000, has three sections of a Society that numbers more than 200, of whom the greater proportion can speak Esperanto with considerable facility. A means of continuing the interest of the elementary students after their first course is worth adopting more generally. The students are divided into small groups, and each group maintains its "ever-circulator," the contributions being commented upon by the individual members, and finally corrected by So Mathys, the energetic secretary of the society. The contributors retain their anonymity. At Brussels Mr. Law, of Battersea, was present, and this unexpected rencontre added a pleasant surprise. Here another proof of the utility of Esperanto was forthcoming, for So Caneff, a Bulgarian, told the meeting his experiences. He left Philipopolis to become a student of Political Economy at the Brussels University, knowing only two words of French, "moi, Bulgare," and was labelled like a parcel of goods with the address of his destination. Arriving at Brussels, So Blanjean taught him French by means of Esperanto, and since then he has attended his course as a student and duly passed his examination. So Jamin, the chief Editor of the Belga Sonorilo, was the life and soul of the two meetings which took place in the Belgian capital. His coadjutor, So Seynaeve, was, however, unable to be present on account of his having arranged to take part in the Dover-Calais celebration; but he was seen at Courtrai on his return, and was full of enthusiasm on account of the successful consummation of that notable reunion. It seems that the spread of Esperanto in Belgium, except in the case of a few sporadic instances, is due to a series of letters which appeared in Le Petit Bleu from the pen of Lieut. Lemaire. At Antwerp one of the members has placed on the market, as a means of propaganda, cigarettes bearing the name and the green star of Esperanto as their special badge. At Ghent the group is almost entirely composed of University students, and on account of the vacation no The Secretary of the LiÈge Group is a Russian, who has conversed in Esperanto with Dr. Zamenhof himself. Amongst other things he explained how Dr. Zamenhof himself pronounces Esperanto. The phoneticism of Esperanto, he says, is not over-rigid, but allows a certain margin of variation in the case of the vowels. The letter "o" is pronounced as in the North of England, the excessive roundness of the South country pronunciation being avoided. The "a" is also an open vowel, not always so open as the "a" in father, but never so close as the "a" in the pronunciation which the London Board School children make use of in the word "cat." "Estas" is pronounced as an Englishman would pronounce it if he had never heard of Esperanto; not quite so pedantically as "aystahs." A separate paragraph is necessary for the Ladies’ Section of the Louvain Group. They are full of enthusiasm, preparing papers and reports as required by their zealous secretary, and arranging musical programmes and recitations for the social gathering which follows the educational course with a devotion and willing obedience which is simply amazing. These are the mothers of the future Esperantists, and if their example could only be followed in England, "Esperanto, the second language for all," would soon be no longer a watchword, but an accomplished fact. Altogether, the visit proved too short, encouraging and hopeful as it undoubtedly was. Most of the Esperantists were young, guided and controlled by the elders, and manifesting a force that sooner or later is bound to produce a telling effect. The "Spectator" on Esperanto.The extent to which Esperanto is making way in Great Britain is often but imperfectly realised even by Esperantists. But every month affords fresh evidence of the steady progress which Esperanto is making among the more thoughtful and influential classes. The Spectator of Aug. 13th contained a long article on "The Want of an International Language," the significance of which it would be difficult to over-estimate. For the Spectator, as Mr. H. W. Nevinson remarks in the current number of the North American Review, represents "the British spirit at the very best." "It is," he continues, "a newspaper which is the source of true culture to the thoughtful middle classes, and is by them justly regarded as moderate and reasonable in its judgment. It is the highest literary authority in the English newspaper world, and it has declared itself emphatically in favour of Esperanto." Taking as its text the discussion of the subject of an International language at the meeting of the French Association for the advancement of Science at Grenoble, the Spectator examines and dismisses as impracticable the various national alternative languages such as Latin, English, French, and Spanish. It then pronounces judgment in favour of an artificial language, and Esperanto especially, in the following terms:— "By far the most promising is Esperanto. It is remarkably easy to learn, owing to its irreducible minimum of grammar and its extreme simplicity of vocabulary. As far as we have examined it, we see no reason why this really simple and scientific language should not afford to the tourist and the merchant exactly what they need for communication with foreigners. If Esperanto proves equal to its claims, and is universally adopted as the second language to be taught in the schools of the world, a great stumbling block to free communication between alien races will be removed." Group Reports.There are not many such at this time of the year. Dover, the most active just now, is fully reported elsewhere. Very sad news comes from Newcastle. Professor Gurney, the President, lost his life whilst mountaineering at Arolla. His loss will be all the more deeply deplored because in Great Britain so few university men of high standing have hitherto evinced so quick a perception of the advantages of Esperanto as has been shown by the heads of the French universities and the professors. In Brighton the gatherings are most successful; until a suitable location has been found Mr. Lambert receives the Esperantists at 8 o’clock on Saturdays at 59, St. Aubyns, Hove, and their full intention is to increase their membership largely and speedily. The Plymouth Circle meets at the Ruskin Institute. Last season the classes were held only once a fortnight; the arrangements for the autumn are not yet complete. The Forest Gate Group meetings will re-open on September 15th at the house of the President, Dr. V. G. Batteson, 39, Woodgrange Road. A Photographic-Esperantist Group has also been founded in London. Information can be received from the Secretary, Sro S. Maitland, 22, Maclise Road, West Kensington. The next meeting will be on September 8th. FOOTNOTE:[3] The Editor is not responsible for the opinions expressed in these Club reports. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. No. 12. Oktobro, 1904. THE |
Page | |
---|---|
Editor’s Notes. | 177–79 |
Physical Culture (J. F. H. Woodward) | 179–80 |
The XIX. Century and Internationality (A. Kofman) | 180–81 |
Esperanto Sounds (R. J. Lloyd, D. Lit., M.A.) | 182–84 |
Child’s Waking Prayer (translated by A. Motteau) | 184 |
The Emigrants (Clarence Bicknell) | 184 |
Club News | 185–87 |
The Holiday-Man (H. W. Southcombe) | 188 |
Cituo, The Wolf-Child (by Alfred T. Simper) | 189 |
A Grievance and its Remedy (by E. W.) | 190 |
Correspondence Page | 191 |
Friendship (words by Ben Elmy, music by J. Hadfield) | 192 |
For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:—
- BATTERSEA—Sro. A. T. Lee,
2, Cupar Road, Battersea. - BRIGHTON—Miss Oxenford,
16, Upper Westbourne Villas, Hove. - BRIXTON—Sro. E. W. Eagle,
22, Kellett Road, Brixton. - CORBRIDGE-ON-TYNE—Sro. Lotinga,
Trinity Terrace. - DOVER—Sro. H. R. Geddes,
Northumberland House, Dover. - EDINBURGH—Miss Tweedie, M.A.,
2, Spence Street. - FOREST GATE—Sro. E. J. R. Beal,
74, Claremont Road, E. - GLASGOW—Sro. J. H. Wallace,
3, Hampden Terrace, Mount Florida. - HUDDERSFIELD—Sro. G. H. Taylor,
9, Norman Road, Birkby. - ILFORD—Sro. W. A. Jeffery,
42, Park Road, Ilford, E. - KEIGHLEY—Sro. J. Ellis,
Compton Buildings, Bow Street, Keighley. - LEEDS—Sro. J. E. Wyms,
3, Maxton Avenue, Chapeltown Road. - LIVERPOOL—Sro. R. E. Issott,
5, Gresham Street, Edge Lane. - LONDON—Miss Lawrence,
41, Outer Temple, W. C. - NEWCASTLE—Sro. H. W. Clephan, 3, Cotfield Terrace, Gateshead.
- PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen’s Road.
- PLYMOUTH—Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead.
- ST. ANDREWS—Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews.
- TYNEMOUTH—Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields.
- WEST LONDON—Sro. S. Maitland,
22 Maclise Road, Kensington, W.
N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Editor of "The Esperantist," who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
The Right Hon.
J. Chamberlain’s Failure
Mr. Chamberlain’s statements are always trenchant and to the point. He tells us in characteristic manner that he gave up shorthand for two reasons: his inability to write quickly, and, above all, to read his notes when written.
[Illustration: Mr. Chamberlain]SLOAN-DUPLOYEN, the Modern 12-LESSON LEGIBLE SYSTEM, has done away with these defects.
Our handsome free book tells you all about it.
It's worth a postcard. Send one now.
HATCHARD & CASTAREDE, Ltd., 71 High Holborn, London.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
CONCORD:
Journal of the International Arbitration and Peace Association.
Published on 15th of each Month.
2/6 per annum, from 40, Outer Temple, W.C.
JUST PUBLISHED.
TEXT BOOK OF ESPERANTO.
By J. C. O’CONNOR.
Dedicated to Sir WILLIAM RAMSAY.
PRICE 1d.
Special price for propaganda purposes: 10d. per dozen, 6s. 3d. per 100, £2 12s. 6d. per 1,000.
To be had at these prices only from the Publishers—
Messrs. DIXON & HUNTING, Farringdon Press, Ltd., 180, Fleet Street, E.C.
Wholesale Agents for
LONDON: H. Brett, Pilgrim Street, E.C.
COUNTRY: W. Dawson & Sons, Breams Buildings, E.C.