THE ESPERANTIST. (12)

Previous

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • H. Bolingbroke Mudie. Esq, 67, Kensington Gardens Square, London. W.
  • AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • FRANCE.—M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  • MALTA.—A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
  • RUSSIA.—Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, DÖbelnsgatan, Stockholm.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postsignon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per postsignoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro.

Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

No. 10.

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.

AUGUSTO, 1904.

Kiam ni estos en Havro ni kunkantu

LA MARSEILLAISE.

Por la okazo tradukita de Ben Elmy, je 12. 7. 04.

Alvenu, " ho patrujin " fanoj!
Nun estas " nia glora " tag’;
Jen, kontrau " ni de la ti " ranoj
Lev " igas sangminaca " flag’: (bis)
Cu audas " vi en la kamp " aro
Kru " elajn bruojn de sol " dat’?
Li " portas morton sen kom " pat’
Al la edz " in’ kaj junul " aro.
Horo:
Land " anoj, armu " vin!
Bat " alu en kom " bin’!
Ni " marsu, " ke l’ mal " pura sang’
Flu " adu gis la " fin’!
Do kion " volas sklava " maso,
La perfid " uloj kaj la " reg’?
Por kiu " tiom da fra " kaso,
La feraj " cenoj, fera " leg’? (bis)
Al vi, ho " Francoj, l’ insult " eco
A " signas tion, ankau " pli
Me " ditas ke devigu " vi
Ec al an " tikva la sklav " eco!
Horo:
Landanoj, armu vin!
Batalu en kombin’!
Ni marsu, ke l’ malpura sang’
Fluadu gis la fin’!
Tiranoj, " tremu; perfid " antaj,
De l’ homo " kaj parti’ de " grad’!
Post provoj " patromortig " antaj,
Vin " sekvos honto kaj pun " ad’! (bis)
Ni ciuj " volas vin bat " ali;
Se " falos iu per la " mort’,
Franc " ujo kontrau lia " sort’
Al " ian naskos rebat " ali.
Horo:
Landanoj, armu vin!
Batalu en kombin’!
Ni marsu, ke l’ malpura sang’
Fluadu gis la fin’!
Patruja " Amo, sankta, " pia,
Konduku " nin, kun venga " man’;
Ha Liber " eco, kara " nia,
Klopodu " kontrau la ti " ran’! (bis)
Alflugu " Venko kun fa " voro
Al " nia helpo sub stand " ard’;
Kaj " estu tie en ri " gard’,
Triumfo " gia, nia " gloro!
Horo:
Landanoj, armu vin!
Batalu en kombin’!
Ni marsu, ke l’ malpura sang’
Fluadu gis la fin’!

[Niaj legantoj memoros, ke Franco verkis por The Esperantist, No. 1, bonegan tradukon de la Angla nacia himno. Ni do esperas, ke niaj Francaj kunbatalantoj satos tiun ci tradukon de sia nacia kanto tiel, kiel ni satas la nian. La tradukinto sendis gin al ni nur du tagoj post kiam ni proponis gin, al li por ke gi estu kunportata kun ni en Havron! Mil dankojn!—Redaktoro].

The ‘First Thursday’ Meeting for Subscribers has been discontinued for the present. Members’ Monthly Meetings as usual, at 6 p.m., 5, Bishopsgate St. Within, E.C.

LA KOMERCISTO KAJ LA RABISTOJ.

Originale verkita de O.W. 7074 (Francujo).

Mi estis tute juna kiam oni rakontis al mi tiun historion. Jam multe da tempo pasis de tiu tago, jaroj post jaroj; sed gi tiel impresis min, ke mi neniam gin forgesis, kaj ec ne gin forgesos. Nepre mi ne gin rakontos al vi tiel agrable, kiel oni rakontis gin al mi, sed mi petas de vi indulgon. Estu do malseveraj por auskulti min.

Estis foje rica komercisto kiu ne okupigis plu pri la negoco kiu logis kastelon kusitan meze de granda parko, plena je maljunaj, dikegaj kaj altkreskaj arboj. Gi estis tute cirkauita de altaj muroj. Bela ferpordego estis je la enirejo de la parko, kie komencis larga kaj longa aleo, ciuflanke ombrigita de la arboj. La komercisto havis edzinon kaj du filinojn, kiujn li amis tre varmege.

"Mi estos devigata lasi vin hodiau por aliri la najbaran urbon," li diris al sia edzino kaj al siaj filinoj: "Mi estas ricevonta grandan sumon da mono, kiun oni suldas al mi de longe, kaj kiun oni devas liveri al mi hodiau. Mi ne povos reveni frue, sed nenion timu, vi scias ke mi ne havas ian malamikon en la lando; mi do revenos hejmen sendangere."

"Ho!" ekkriis lia edzino, "ne aliru la urbon, mi antausentas, ke okazos al vi malbonajo, mi timas ke oni mortigos vin pro la granda sumo da mono, kiun vi kunportos kun vi."

"Cu mi neniam aliris la urbon? Cu mi neniam kunportis multe da mono? Cu mi iam revenis hejmen tre malfrue, renkontinte dangeron?"

"Jes, jes, estas vere, sed tiun ci fojon, mi ne scias kial, mi timas, mi timegas. Ne deiru, mi petegas vin."

La infaninoj diris kiel sia patrino, sed la patro mokis ilin, kaj, posttagmeze, li kisis sian familion, diris al ili: "Gis la revido," kaj rajdante sur bona kaj obeema cevalo, li fortrotis.

Longa estis la vojiro, kaj nevarma la vetero. Nenio okazis dum la vojago, kaj la komercisto alvenis en la urbon. Tie li ricevis la monon sulditan al li, kaj faris aliajn aferojn. Poste li eniris la gastejon, kie estis lia cevalo. Bonapetite li vespermangis, kontenta pro la bona sukceso de siaj aferoj; tamen li memoris pri la malgajaj paroloj de sia edzino, kaj li ne povis ne pensi pri ili.

Sed, kiam li finis mangi, li pagis sian elspezon, seligis sian cevalon kaj forrajdis kunportante sian monon en monsaketo, alpendita per rimeno cirkau la kolo.

Gaje fortrotis la cevalo, kiu blekis pro gojo, car oni estis bone zorginta pri gi en la hotelo, kaj la bela kaj bonrasa besto bone sciis, ke gi aliras sian hejmon.

Malgrau la nevarmeco, oni sentis ke en la aero estis iom da fulmatondro, kaj oni vidis je la horizonto kelkajn palajn fulmetojn.

Kiel mi jam diris, la vojiro estis longa, kaj nur post du horoj la komercisto alvenus sian hejmon. Li ne rapidigis sian cevalon, sed permesis gin marsi lauvole; car li sciis ke, kiam cevalo realiras al sia cevalejo, gi ne haltas, tute kontraue, gi rapidas.

Ili devis trapasi grandan tre densan arbaron, kaj la radioj de la luno ne trairis la brancojn, sed la cevalo, oni diras, nokte vidas.

Tiuj altkreskaj arboj, nigraj kaj malgajaj, sajnis en tiu malluma vespero tute funebraj, oni kelkafoje audis la kriojn: Hu Hu! de la paserstrigoj, kiuj en ciuj landoj estas opiniataj esti funebra antausigno.

La komercisto, iom maltrankvila, nenion vidante en la profunda mallumo, konfidis al sia bona cevalo por sekvi la taugan vojon por realiri hejmen. Sed pasis multe da tempo, kaj li ne alvenis al sia domo. La cevalo kiu estis erarinta, ne sciis plu kien iri. Li kaj gi ne rekonis la lokon, li ekscitis la bonan beston por gin antauenirigi, sed sensukcese.

Kion fari? Kie mi estas? Estas tute malvarme kaj, se mi estos devigata pasigi tie ci la nokton, mi mortos pro malvarmeco, au kredeble la lupoj mangos min. Kaj miaj karaj infanoj, mia amema edzino! Kion ili pensos ne revidante min? Ili kredos, ke oni mortigis min! Kiom mi bedauras, ke mi ne obeis iliajn konsilojn.

Tiuj malgajaj pensoj plenigis lian animon, sed, ne perdinte tute kuragon, li provis trovi la taugan vojon; li do prenis sian cevalon per la brido; kaj post kelkaj momentoj, je la ekstremajo de ia vojeto, li ekvidis lumon. Li eniris tiun aleeton dirante al si, ke almenau li trovos rifugejon por si kaj sia cevalo. La malaltaj brancoj batis lian vizagon kaj malfacile ili ambau antaueniris. Fine ili alvenis al maldensejo, kie li vidis la ruinojn de antikva kastelo, kun granda korto kaj altega turo. Meze de la korto estis fajro, kies lumecon li estis ekvidinta.

La vojaganto kondukis sian cevalon en la teretagan cambron de la turo, kaj li alligis gin per la brido al hoko fiksita en la muro. Li elprenis unu pistolon, kiu estis en unu el la selsakoj, kaj metis gin en sian zonon. Sur la tero estis multe da folioj, sendube tie alportitaj de la vento. La cevalo do havus bonan kusejon. Poste li alproksimigis al la fajro por varmigi sin. Post iom da tempo, plivarmigite, li intencis kusigi por ripozi atendante la taglumon. Tamen li estis maltrankvila: kiu ekbruligis tiun fajron? Kia estas tiu antikva kastelo kiun mi ne konas kaj pri kiu mi neniam audis? Tiuj, kiuj ekbruligis la fajron sendube revenos.... Kaj ciam la penso pri la antausentoj de lia edzino revenis en lian memoron.

Sed li estis tre laca kaj li falis pro laceco; li pretigis por envolvi sin en sian mantelon, kaj etendigi teren apud la fajrejo ... kiam subite li audis bruadon de pasoj kaj de kantoj. La vocoj sajnis ebriaj, kaj li tre timis.

Kiaj estas tiaj homoj kiuj venas je tiu horo en tiun dezertan lokon? Nepre ili estas rabistoj kiuj ne sole rabos min sed ankau min mortigos. Tiaj estis la pensoj de nia timegata heroo. Li tuj starigis, forkuris al la turo ne atendante la novvenantojn, kaj, kasinte sin malantau kolono en la teretaga cambro de la turo, li vidis per la lumo de la fajro grandan amason da viroj, kiuj eniras la korton. Li tuj vidis, ke ili estas rabistoj. Ili ja havis ciuspecajn armilojn, kaj sovagajn kaj kruelajn vizagojn. Ili freneze kantas kaj sajnas gojegaj.

"Nu! Kunuloj," diris la Kapitano, altkreska viro kun la vizago nigrharplena, kun tigraj okuloj. "Nu! ni noktmangu kaj trinkadu! Poste ni dividos la kaptajon. Vi ciuj estos kontentaj hodiau, kaj mi vetus, ke kelkaj el vi aliros por logigi en la urbon, kaj tie travivos kiel honestuloj de ciuj respektataj, kaj honoritaj, iom pli malfrue, per altaj rangoj kaj ordenoj!"

Samtempe li ridegis, kaj ciuj imitis lin.

"Ja, ni efektivigis hodiau belegan, mirindan aferon. Mi bone sciis, ke rica komercisto estus forestinta de sia kastelo kaj mi faris uzon el la okazo por vin alkonduki en gin, kie ni ciom kaptis. La kastelmastrino kaj siaj filinoj estas forkurintaj, kaj ni, por nin varmigi, ekbruligis la kastelon. Certe, en tiu ci momento, gi estas nur amasego da cindroj. La akirajo estas grandega, kaj kiel mi jam diris, ni estos ciuj ricaj, car vere, li estis tre rica, tiu komercisto. Ci do, kunulo, iru en la kelon, kaj alportu la mangajojn kaj precipe multe da vino; ni devas festi nian mirindan sukceson!"

La juna kunulo obeis la ordonojn de sia Kapitano kaj, post kelkaj minutoj, cio estis preta. Ili mangis kaj drinkadis kiel porkoj: la vino malaperis en iliajn gorgojn kiel en funelojn.

Sed subite starigis la Kapitano, kaj teruravoce li ekkriis: "Je la diablo! iu alvenis tien ci dum nia forestado. Mi volas tion scii, tuj, je ciuj diabloj de la infero! Cu vi ne vidas, teruro kaj sango! ke oni enmetis lignon en la fajron, alie gi estus tute estingita, kaj nun, mil demonoj! gi estas tiel brila, kiel gi estis kiam ni foriris! Mi tion ripetas al vi, mil tondroj! iu tien ci venis kaj, se li surprizis niajn sekretojn, sango de Diablo! li devos morti senkompate."

"Jes, jes!" ekkriis la aliaj unuvoce, "ni mortigos lin! Ni mortigos lin!" kaj lau ciuj direktoj ili deiris.

La Kapitano eniris la teretagan cambron de la turo, kune kun kelkaj el siaj kunuloj, kaj, rigardinte en angulo, li ekvidis la cevalon.

"Gi ne alligis propramove, tiu ci cevalo!" ekkriis li: "kaj tiu, kiu gin alligis, ne estas malproksime de tie ci. Nepre ni lin kaptos, kaj ne estos por li kompato."

La malfelica komercisto, kiu unue kasigis malantau unu el la kolonoj, kiuj subtenas la arkojn, audinte tiujn parolojn, alkuris al la sraubforma stuparo, kiu estis en angulo de la cambro, kaj rapide supreniris la stupojn. Kiam li estis proksime je la unua etago, li haltis por auskulti la interparoladon de la rabistoj. "Li ne estas tie ci, sed kredeble li estas en la turo. Ni do supreniru!" diris tiuj ci.

Tion audinte, la timegata komercisto surrampis al la dua etago. Cien trasercis la rabistoj, kaj la malfeliculo surrampis la etagojn, unu post la alia, ne trovante ian lokon por sin kasi.

Fine li alvenis sur la suprajon: denta muro gin cirkauis.

Tie ci, do, mi estos devigata morti, li pensis, kaj adresis lastan penson al sia kompatinda edzino, al siaj malfelicaj infanoj, kaj li pretigis por jeti sin super la muro en la profundegajon, ne volante ke la rabistoj lin mortigu.

Li audis la pasojn de la sercantoj, kiuj rapidas al la lasta etago, kaj, instinkte rigardante la malplenajon antau ol morti, li ekvidis ferbaron, fiksitan en la muro, kiun, en la antauaj tempoj, oni uzis por starigi la standardon de la kastelmastro; tute kovrita de rustajo estis tiu baro.

Jen, li pensis, estas mia lasta rimedo por provi min savi, la rabistoj ne rigardos eksteren kaj, kiam ili estos foririntaj, mi resupreniros la suprajon.

Li do pasis super la muron, kaptis la ferbaron per la manoj, kaj tie apogis sin super la profundegajo. Li audis la kriegojn de la rabistoj, kiuj, furiozaj nenion trovinte, blasfemis kiel demonoj, kaj malsupreniris la stuparon.

La komercisto, iom trankviligita, ne audinte plu ian brueton, decidis por realiri la suprajon kaj, levante la okulojn por vidi la randon de la denta muro, li pretigis por gin kapti per la mano ... sed, kiel mi povos esprimi la teruron, kiu premis lian animon, kiam li vidis du okulojn, brilajn kiel fajra karbo, kiuj rigardis lin kruele. Tiam mokanta voco diris al li: "Nu! kara komercisto, vi estas tre agrable lokata tie; tamen mi pli satas mian lokon ol la via, sed nenion timu, mi ne volas mortigi vin."

Tion audinte nia heroo rekuragigis, kaj li penis por atingi la muron per la mano, sed la rabisto diris al li: "Ne! mi ne volas mortigi vin, sed vi mortigos vin mem; kaj mi devas sciigi al vi ke, se vi penos por ekkapti la randon de la muro, mi tuj mortigos vin." Samtempe li direktis al lia vizago pistolon.

La pendanto, kiu sentis, ke liaj fortoj forigas, faris lastan penon por ekkapti la muron, sed la lacigo ne tion ebligis, kaj la skuo estis tiel forta, ke la ferbaro kurbigis; pli kaj pli, pro la malesperitaj penoj, kurbigas la ferbaro. Gi fine preskau kontaktigas kun la muro.

La malfeliculo vidis, ke ne estas plu unu sola sanco por savi sin. Mil teruraj pensoj premegis lian animon. Pense li adresis lastan adiauon al sia familio. Tiam, per la maldekstra mano li fortege premegis la ferbaron kaj, per la dekstra, li prenis la pistolon kiun li estis enmetinta en sian zonon. Pro la mallumo la Kapitano ne ekvidis tiun geston. Direktinte gin al la vizago de la rabisto, li diris: "Mi devas morti, sed ci ankau mortos." Kaj li pafis; sed tiu lasta peno, tute senfortiginte lin, li duone svenis, lasis la ferbaron, kaj falis en la profundegajon...!

Sed, karaj Gelegantoj, nenion timu! nek por la honesta komercisto nek por la abomena Kapitano de la rabistoj.

La komercisto, lacega pri sia longa rajdado, estis ekdorminta sur sia cevalo, kiu kviete estis kondukinta lin gis lia hejmo. La subita halto ce la fera pordego de la parko vekigis lin, kaj li preskau falis de gia dorso.

Audinte la cevalon, la pordisto malfermis la pordegon, kaj, goje blekante, la cevalo, kiu ne estis dorminta dum la vojago, aliris al la domo.

Mi povas certigi al vi, ke la koro de la rajdanto perforte batadis, kiam li trairis la longan kaj malhelan aleon de sia parko, kaj li ne povos kredi, ke lia edzino kaj liaj infanoj estas ankorau vivaj en la luksa kastelo.

Iliaj karesoj estis tute necesaj, por ke li kredu, ke lia malagrablega songo ne estis vera.

Tamen li juris, ke de nun, li ne plu iros al la urbo por reveni nokte sur cevalo.

LA MISTERA EDZIGO.

Dana Rakonto de Henry Steffens, tradukita de Elise Bauer.

Nordokcidente de la insulo Zelando etendas sin malvasta duon-insula distrikto fruktodona, supersemita de vilagetoj, kaj kunigita kun la ceftero per mallarga sablajo. Super la sola urbo, kiun tiu ci duoninsulo posedas, la tero perdigas en la senkvietaj ondoj de la Kategato kaj prezentas terure sovagan kaj senfruktan vidajon. La mova sablo tie ci malaperigis ciun postsignon de kreskajoj, kaj la ventegoj kiuj blovegas el ciuj flankoj de la maltrankvila oceano ciam kauzadas sangon sur la suprajo de la dezerto, kies sablaj montetoj alterne formigas kaj malaperas, senkvietaj kiel la ondoj, kiuj mugadas cirkaue.

En tiu ci dezerta lando estis vilago nomita Roerwig, cirkau unu mejlo de la marbordo.

La mova sablo estas enteriginta la vilagon, kaj la logantoj, plimulte pastistoj au fiskaptistoj, estas forlasintaj siajn dometojn proksimajn je la bordo. Unu sola konstruajo, la vilaga pregejo, kiu staras sur monteto, ankorau levas sian kapon super la nuda, sangema dezerto. Tiu ci pregejo estis la scenejo de la sekvanta okazintajo.

Je la komenco de la lasta centjaro, la respektinda parohestro de Roerwig sidis en sia studejo en pia meditado. Estis jam noktomezo. La domo staris sur la rando de la vilago, kaj la moroj de la logantoj estis tiel malmulte miksitaj kun malfido, ke rigliloj kaj seruroj estis nekonataj inter ili. Ciu pordo restis malfermita kaj negardita.

La noktlampo brulis malhele, la premanta silento de la malluma horo estis nur interrompata de la mallauta bruo de la maro, en kies ondoj la pala luno rebrilis. Subite la pastro audis la pordon de la domo malfermigi kaj virajn pasojn sur la stuparo. Li atendis vokon al mortanto por alporti al li la lastan Sanktan Sakramenton kiam du fremduloj, envolvitaj en blankaj manteloj, rapide eniris en la cambron. Unu el ili alproksimigis, kaj gentile diris: "Sinjoro, vi havos la bonecon tuj sekvi nin. Vi devas fari edzigan ceremonion; la geedzoj atendas vian alvenon en la pregejo. Tiu ci sumo" daurigis la nekonatulo, vidiganta al la maljunulo monujon plenan je oro "sufice rekompencos vin por via peno, kaj la maltrankviligo, kauzita de nia subita postulo."

La pastro rigardadis kun muta timo la fremdulojn, kiuj havis ion strangan, preskau teruran en siaj mienoj. La postulo ripetigis kun tono serioza kaj komanda. Retrovinte sin de sia surprizo, la pastro komencis dolce komprenigi, ke lia devo ne permesas al li fari tian solenan agon, ne konante la geedzigontaj. Sed nun la alia fremdulo antauenpasis kun minaca mieno, kaj diris: "Sinjoro, vi havas vian elekton: sekvu nin kaj prenu la prezentitan sumon, au rifuzu kaj tiu ci kuglo pasos tra via kapo."

Samtempe li levis sian pistolon al la frunto de la respektindulo kaj atendis lian respondon.

Tiu ci levigis, sin vestis, kaj sciigis al siaj vizitantoj, kiuj gis nun estis parolantoj Dane, sed kun alilanda akcento, ke li estas preta por sekvi ilin.

La misteraj alilanduloj nun silente marsis tra la vilago, sekvataj de la pastro.

Estis malluma autuna nokto, la luno jam malsupreniris; sed, forlasinte la vilagon, la maljunulo ekvidis kun teruro kaj miro, ke la malproksima pregejo estas lumigita. Liaj akompanantoj, envolvitaj en siaj blankaj manteloj, rapide marsis antau li tra la nuda sabla ebenajo.

Alveninte ce la pregejo, ili kovris liajn okulojn, flanka pordo malfermigis kun bone konata brueto, kaj la pastro sentis sin pusatan en amason da personoj. Tute cirkaue li audis murmuron de vocoj kaj, proksime al li, paroladon en lingvo nekonata al li, sed li pensis ke gi estas Rusa. Starante senhelpa, okulkovrita, premata de ciuj flankoj, kaj tre konfuza, li sin sentis kaptatan de vira mano kaj violente tiratan tra la amason. Fine sajnis al li kvazau la homoj malantaueniris; oni forprenis la bandajon de liaj okuloj, kaj li sin trovis starantan, kun unu el la fremduloj, antau la altaro.

Vico da grandaj brulantaj kandeloj en belegaj argentaj kandelingoj ornamis la altaron. La pregejo mem estis belege iluminita per sennombraj kandeloj. Se antaue dume liaj okuloj estis kovritaj, la murmurado de la cirkaua amaso estis pleniginta lian animon je konsterno, li nun ne malpli mirigis je la neinterrompita silento, kiu regis en la pregejo. La flankajoj kaj benkoj estis superplenigitaj, sed la meza trairejo estis tute malplena, kaj en gi li ekvidis nove malfermitan tombon. La stono, kiu estis kovrinta gin, estis apogita kontrau benko cirkau li, li vidis nur virajn estajojn sed sur unu el la malproksimaj benkoj li kredis distingi virinan formon. La silento daurigis malmultajn minutojn, dum kiuj nenia movo estis vidata inter la kolektigaro.

Fine viro, kies belega vestajo distingigis lin de la aliaj, kaj anoncis lian altan rangon, levigis kaj rapide trapasis la malplenan trairejon. Liaj pasoj resonadis tra la konstruajo kaj ciuj okuloj sin turnis sur lin. Li estis de meza kresko, kun largaj sultroj kaj fortaj membroj. Lia irado estis komanda, lia vizag-koloro flavabruna, liaj haroj korv-nigraj, liaj trajtoj severaj, kaj liaj lipoj kunpremitaj kvazau en kolero. Granda agla nazo plifortigis la arogantecon de lia mieno, kaj densaj mallumaj brovoj malaltigis super liaj fervoregaj, brulaj okuloj. Li portis verdan veston kun largaj oraj galonoj kaj brilanta stelo. La fiancino, kiu nun staris genue apud li, estis ricege vestita. Cielblua vesto, argente ornamita, envolvis siajn delikatajn membrojn kaj falis en largaj faldoj sur sian gracian figuron; diademo brileganta je diamantoj ornamis siajn malhelajn harojn. Siaj trajtoj estis belegaj, kvankam malespero nun montrigis en ili; siaj vangoj estis palaj kiel tiuj de malvivulo, siaj okuloj malsekaj je ploroj kaj siaj senpovaj brakoj pendis senmove apud sia preskau senviva korpo.

Genue antau la altaro la figuro de morto, sajnis ke teruro estis rigidiginta ne sole siajn vivemajn povojn sed ankau sian konscion.

La pastro nun ekvidis proksime al li maljunan malbelulinon, en multekolora vesto, kun sang-ruga turbano sur sia kapo, kiu rigardadis la genufleksantan fiancinon kun esprimo de Furio. Li ankau ekvidis malantau la fianco viron de grandega kresko kaj malluma vido, kies okuloj estis senmove fiksitaj tere. Terurigite la pastro staris muta dum kelke da tempo gis elvokanta rigardo de la fianco memorigis al li la ceremonion, kiun li devis fari.

Sed la necerteco cu la geedzigontoj komprenas lian lingvon estis por li nova fonto de maltrankvileco. Tamen li kuragis demandi la nomojn de la gefiancoj. "Neandro kaj Feodora" estis la respondo farita en malgentila voco.

La pastro nun komencis legi la pregojn kun tremanta voco. Ofte li eraris kaj haltis por ripeti la vortojn, sed nek la fianco nek la fiancino sajnis rimarki lian konfuzon, kaj tio ci plicertigis al li ke ili nekomprenas lian lingvon. Adresinte la demandon: "Neandro cu vi volas havi tiun ci virinon por via edzino," li dubis cu li ricevus ian respondon, sed je lia miro, la fianco respondis jese, kun lauta, preskau kria voco, kiu resonadis tra la pregejo, dume profundaj gemoj de la tuta auditorio akompaniis la teruran "Jes!" kaj tremeto, kiel la rebrilo de malproksima fulmo pasis super la vizago de Feodora. Tiam la pastro turnis sin al si kaj diris pli laute por veki sin el sia svenadego: "Feodora, cu vi volas havi tiun ci viron por via edzo?" La senviva formo antau li sajnis revivigi ce tiu ci demando, siaj lipoj tremadis, ekbrilo de fajro radiis en siaj okuloj, sia brusto levigis kaj mallevigis, ploroj mallumigis la brilon de siaj okuloj, kaj la "Jes" elvenis kiel krio de dolorego de mortanto, kaj sajnis trovi ehon en la sonoj de cagrenego, kiuj ekvenis de la cirkaua amaso. La edzino falis en la brakojn de la abomeninda maljunulino.

Kelkaj minutoj pasigis en terura silento, la pala preskau senviva virino denove genufleksis kvazau en profunda svenado, kaj la ceremonio estis finita. Nun la edzo levigis kaj kondukis sian edzinon al sia antaua sidejo, sekvata de la grandegulo kaj la malbelulino. Tiam la du fremduloj reaperis kaj, kovrinte la okulojn de la pastro, pusis lin perforte ekster la pordon, kiun ili riglilis interne. Dum kelkaj minutoj li penis kolekti sin, kaj estis necerta cu la terura sceno kun siaj rimarkindaj cirkonstancoj ne estis songo. Sed, forsirinte de siaj okuloj la bandajon, li vidis antau li la lumigitan pregejon, li audis la murmuron de la amaso kaj li estis devigata kredi je gia realeco.

Por vidi la finigon, li sin kasis en angulo de la konstruajo kaj, auskultante li audis la vocojn plilautigi, fervora malpaco farigis, li kredis rekoni la vocon de la edzo, komandantan silenton.

Sekvis longa pauzo.

Subite, pafo eksonis. Krio de virina voco audigis.

Denove pauzo, poste sonadis la batoj de laboriloj, kiuj daurigis preskau kvaronon da horo.

Tiam la kandeloj estingigis, la murmuro rekomencis, la pordo malfermigis kaj aro da personoj ekkuris el la pregejo kaj rapidis al la maro.

La maljuna pastro eliris el sia kasejo kaj rapidis returnen en la vilagon, kie li vekis la najbarojn kaj amikojn, por rakonti al ili sian nekredeblan kaj mirindan aventuron. Sed cio, kio gis nun estis okazinta inter tiuj ci simplaj homoj, estis estinta tiel kvieta kaj ordinara, ke alia teruro atakis ilin. Ili kredis, ke ia malfelica akcidento estis detruinta la spiriton de ilia amata estro. Tiu ci havis grandan malfacilecon venigi kelkajn el ili al la pregejo, armitajn de hakiloj kaj fosiloj.

Matenigis, kaj kiam la bona pastro kune kun siaj kunuloj supreniris la monteton, ili ekvidis militan sipegon apud la marbordo, kun veloj strecitaj, forveturantan al la nordo.

Je tia mirinda vidajo en tiu ci malproksima regiono la vilaganoj jam sanceligis forjeti rakonton de la pastro kiel neversajna, kaj ili inklinigis ankorau pli kredi gin, vidante ke la pordo de la pregejo estis malfermita perforte. Plenaj je atendoj ili eniris kaj la pastro montris al ili la tombon malfermita en la nokto. Estis facile vidi, ke la stono estis levita kaj remetita. Ili faris uzon de siaj iloj, kaj baldau nova, rice ornamita cerko aperis. La maljunulo malsupreniris en la tombon kun malpacienco de junulo. Aliaj lin sekvis, kaj ili kune forlevis la kovrilon. Tiam la pastro trovis siajn antausentojn certigitajn. En la cerko kusis la mortigita edzino, kuglo estis penetrinta sian bruston gis la koro. La belega diademo, kiun si estis portinta, estis malaperinta, sed la freneza esprimo de cagreno estis forlasinta sian vizagon kaj ciela trankvileco kusis sur siaj trajtoj.

La maljunulo sin jetis genuen apud la cerko, kaj ploregis kaj pregis lautavoce por la animo de la mortigitino, dume liaj akompanantoj staradis mutaj kaj terurigitaj.

Li sin kredis devigita sciigi la okazintajon al sia estro la Episkopo de Zelando, kaj, gis la alveno de ia ordono, li jurigis ciujn siajn amikojn gardi la sekreton. Baldau persono de altega rango alvenis el la cefurbo, demandis pri ciuj cirkonstancoj, vizitis la tombon, laudis la observitan silenton kaj diris, ke la tuta okazo devas por ciam restadi sekreto.

Samtempe li minacis per severa puno ciun, kiu kuragus paroli pri gi.

Post la morto de la parohestro, oni trovis en la paroha registro-libro skribon, rakontantan tiun ci aferon. Kelkaj kredas, ke gi havas ian sekretan kunigon kun la violentaj politikaj sangoj, kiuj havis lokon en Rusujo post la morto de Katerino kaj Petro I., sed estas malfacile, se ne neeble, solvi la profundan enigmon de tiu mistera edzigo.

Pakajo por Avo!—Nun, do! ekkriis knabineto, dum si sercis tirkeston:

"Avo ja iris en cielon sen liaj okulvitroj! Kion li faros?"

Iom poste, kiam oni supozis, ke alia parenco en la domo estis morte malsana, si kuris al lia litflanko kun la avaj okulvitroj en sia mano, kaj diris:

"Vi estas mortonta?"

"Oni diris al mi tion."

"Ironta al cielo?"

"Mi gin ja esperas!"

"Nu, jen la okulvitroj de avo, volu preni ilin al li!"

(J.T.).

La Vilaganino kaj sia Laktokruco.—Vilaganino portante sur sia kapo krucon da lakto, piediris vigle, kaj samtempe pripensadis: "La mono, kiun mi ricevos por tiu ci lakto ebligos min pligrandigi mian kvanton da ovoj gis mi havos tri centojn. La ovoj produktos almenau ducent kvindek kokidojn. Tiuj kokidoj estos taugaj por vendejo jus kiam la kortbirdaro estos ciam kosta; tiel ke mi nepre havos sufice da mono por aceti novan robon. Vestita je tiu robo, mi iros al la foiro, kien ciuj junuloj penados por min akompani; sed, ne! mi rifuzos ciun el ili per kapsanceligo." Kontentega je tia ideo, la fraulino ne povis deteni sin, kaj, nekonscie, movis sian kapon, lau la penso, kiu sin posedis, kiam subite falis la kruco da lakto, kaj sia tuta fantazia felico tuj malaperis.

"Ne kalkulu viajn kokidojn antau ol ili elseliros."

(6266).

A FIRST LESSON IN ESPERANTO.[*]

UNU.A LECION.O PRI ESPERANT.O.

Compiled by Rev. R. A. Davis.

A (ah as in half)—A, adjective; AS, present tense; ANTA, pres. part. act.; ATA, pres. part. pass.

E (ei as in eight)—E, adverb.

I (ee as in three)—I, infinitive; IS, past tense; INTA, past part. act.; ITA, past part. pass.

O (o as in No.)—O, noun; OS, future tense; ONTA, fut. part. act.; OTA, fut. part. pass.

U (wo as in two)—U, imperative; US, conditional.

AJ, i in five; AU, ou in out; OJ, oy in boy; C = ts; C = ch (church); G = g in go; G, g in George; J, y in yes = plural; J, s in pleasure; N, accusative or direct object, motion towards, direction, time, dates, duration, price, weight, measure; S, sh in cash; KN, KV, "I think no one should drink vinegar."

All vowels are rather long. The tonic accent marked ' is in the last syllable but one.

I think someone is knocking—ringing. Mi pens.as ke oni frap.as—sonor.as.
Go and see who is there. Who is knocking? Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as?
Who is there? It is Mr. A. Kiu est.as tie? Gi est.as Sinjor.o A.
Come in. En.ir.u.
Good day, Sir. Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o).
How do you do? Kiel vi san.as?
Very well, Sir, thank you. Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n.
Please close—lock—the door. Vol.u ferm.i—slos.i—la pord.o.n.
Take a seat, please. Do you know me? Sid.ig.u, mi pet.as. Cu vi mi.n kon.as?
I have not the honour of knowing you. Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i.
I am a stranger to you, but I am a friend of Mr. B. Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo.

I have something to say to you. Mi hav.as io.n por dir.i al vi.
What do you want? What do you wish? Kio.n vi bezon.as? Kion vi vol.as?
I want to speak to you. Mi bezon.as parol.i kun vi.
Can I be of any use to you? Cu mi pov.as est.i util.a al vi?
Forgive me, but I have received a letter which I cannot understand. Pardon.u al mi, sed mi ricev.is leter.o.n kiun mi ne pov.as kompren.i.
Can you understand it? Cu vi pov.as kompren.i gin?
Show me the letter, perhaps I can (shall be able to) help you. Montr.u al mi la leter.o.n, ebl.e mi pov.os help.i vi.n.
It is a letter from one of my friends, but he has written it in some strange language. Gi est.as leter.o de unu el mi.a.j amik.o.j, sed li gin skrib.is en ia strang.a lingv.o.
Yes, he has written to you in Esperanto. Jes, li skrib.is al vi en Esperant.o.
Esperanto! What is that? I have never heard of it. Esperant.o! Kio est.as tio? Mi nen.iam aud.is pri tio.
It is the new international language. Gi est.as la nov.a internaci.a lingv.o.
But who speaks Esperanto? Sed kiu parol.as Esperant.o.n?
People-of-every-land, and they find the propagation of Esperanto exceedingly (.eg.) pleasurable. Ciu.land.an.o.j, kaj ili trov.as plezur.eg.a la propagand.o de Esperant.o.
Esperanto is the international language. By means of this language one can be understood by the whole world. You ought to learn it. Esperant.o est.as la internaci.a lingv.o. Per tiu.ci lingv.o oni pov.as est.i kompren.at.a de la tut.a mond.o. Vi dev.as gi.n lern.i.
Thank you. Now, kindly tell me what my friend wishes to say in his letter. Mi dank.as vi.n. Nun, vol.u rakont.i al mi tio.n, kio.n mi.a amik.o vol.as dir.i en si.a leter.o.

Now, let us continue our conversation about Esperanto—the most useful language. Nun, ni daur.ig.u ni.a.n inter.parol.ad.o.n pri Esperant.o—la util.eg.a lingv.o.
Is an international language possible? Cu internaci.a lingv.o est.as ebl.a?
Yes, and Esperanto is a very interesting language. You can make use of it whenever you need to write to persons living in foreign lands who possibly do not know your language, and whose native language you do not know. Jes, kaj Esperant.o est.as tre interes.a lingv.o. Vi pov.as util.ig.i gi.n kiam ajn vi bezon.as skrib.i al person.o.j log.ant.a.j en fremd.a.j land.o.j, kiu.j ebl.e ne sci.as vi.a.n lingv.o.n, kaj kies naci.a.n lingv.o.n vi ne sci.as.
Wonderful! But how is it possible to do that? Suppose that the person addressed not only does not know the language, but, like me, has not even heard of it? Mirind.e! Sed kiel est.as ebl.e ti.o.n far.i? Supoz.u ke la adres.it.o ne nur ne sci.as la lingv.o.n, sed, kiel mi, ec ne aud.is pri gi?
You have only to send with your letter a small leaflet called "Little Vocabulary," and the person addressed will be able to understand your letter. Vi dev.as nur send.i kun.e kun vi.a leter.o mal.grand.a.n foli.et.o.n nom.at.a.n "Vort.ar.et.o," kaj la adres.it.o pov.os kompren.i vi.a.n leter.o.n.
Is it possible? Cu gi est.as ebl.a?
I assure you it is so. Mi vi.n cert.ig.as, ke est.as tiel.
Well, what is truly your opinion about it? What do you say about it? Nu, kio est.as ver.e vi.a opini.o pri gi? Kio.n vi dir.as pri gi?
I certainly think that it is a practical language for international correspondence, and that it is the only practical solution to enable everyone whatsoever to correspond with people living in other countries. I am convinced that it will be(come) a great gain (boon) for the world if it receives the attention which it deserves. Mi cert.e opini.as, ke gi est.as praktik.a lingv.o por inter.naci.a korespond.ad.o, kaj ke gi est.as la sol.a praktik.a solv.o por ebl.ig.i ciu.n ajn korespond.i kun ali.land.ul.oj. Mi est.as konvink.it.a ke gi (far.ig.os) est.os grand.a gajn.o por la mond.o se gi ricev.os la atent.o.n, kiu.n gi merit.as.
Bravo! I think that that is a magnificent idea. But I fear that few Englishmen will use it. Brave! Mi pensas, ke gi estas bonega ideo. Sed mi timas, ke malmultaj Angloj uzos gin.
Well, I have received a foreign publication, and it contained a leaflet. What do you think it was? It was "A Directory of Tradespeople accepting the use of Esperanto"! If the foreign tradespeople are accepting the use of Esperanto, English tradespeople must accept it too. Nu! mi ricevis fremdan eldonajon, kaj gi enhavis folieton. Kion vi pensas ke gi estis? Gi estis:—"Adresaro de la Komercistoj akceptantaj la uzadon de Esperanto." Se la fremdaj komercistoj akceptas la uzadon de Esperanto la Anglaj komercistoj devos akcepti gin ankau.
Well, I, at least, will begin to learn. I believe that perhaps the use of Esperanto will help me in my business. How can I begin to learn Esperanto? Nu, mi, almenau, komencos lerni. Mi kredas, ke eble la uzado de Esperanto helpos min en mia komerco. Kiel mi povos komenci lerni Esperanton?
I have some books for learning, and I will lend them you.[1] Mi havas lernolibrojn kaj mi prunte donos ilin al vi.
I thank you, but, pardon me, could you teach me? Mi dankas vin, sed, pardonu min, cu vi povus instrui min?
Yes, certainly, with pleasure. Jes, certe, kun plezuro.
You are very kind. When will you come? Vi estas tre gentila. Kiam vi alvenos?
What is the date to-day? I will come in a few days—next Saturday. Kian daton ni havas hodiau? Mi venos post malmultaj tagoj, la Sabaton plej proksiman.
I will visit you any time that is agreeable to you. Mi vizitos vin tiam kiam estos agrable al vi.
Come as often as possible—every day if you like. Venu kiel eble plej ofte, ciutage, se vi volos.
I will do that willingly. Tre volonte mi faros tion.
I think I will come to you to-morrow, and from now I will visit you daily. Mi pensas ke mi venos morgau, kaj de nun mi vizitos vin ciutage.
At what hour will you come to my house? Je kioma horo vi venos al mia domo?
I will come at 10.25. Mi venos je la dek-dudek-kvin.
We can begin to-day. I can give you the first lesson now; do you consent to that? Ni povas komenci hodiau. Mi povas doni al vi la unuan lecionon nun; cu vi konsentas al tio?
Yes, certainly, with pleasure. I consent heartily. Jes, certe, kun plezuro; tutkore mi konsentas.
Here are the books. Have you a grammar? Jen estas la libroj. Cu vi havas gramatikon?
Yes, here it is; but I cannot find the dictionary. Jes, jen gi estas; sed mi ne povas trovi la vortaron.
I cannot find it anywhere in the room. Mi ne povas trovi gin ie en la cambro.
Have you put it anywhere? Cu vi metis gin ien?
I cannot remember. Mi ne povas memori.
Where are your other books? Kie estas viaj aliaj libroj?
They lie on the table in the dining-room. Ili kusas sur la tablo en la mangocambro.
I have neither pencil nor pen. Mi havas nek krajonon nek plumon.
If you have a pen or pencil, kindly lend it me. Se vi havas plumon au krajonon, volu aminde prunte doni gin al mi.
Have you a better pen than this, for I cannot write with it? Cu vi havas pli bonan plumon ol tiu ci, car mi ne povas skribi per gi?
Where are your pencils or pens? Kie estas viaj krajonoj au plumoj?
They are in that box by the inkstand. Ili estas en tiu skatolo apud la inkujo.
There are not many pens in the pen box. Ne estas multaj (multe da) plumoj en la plumujo.
I want a penholder. Are you writing? Mi bezonas plumingon. Cu vi skribas?
I cannot understand your writing. Mi ne povas kompreni vian skribajon.
[2]Always write legibly! Ciam skribu legeble!
How do you pronounce this word? Kiel vi elparolas tiun ci vorton?
What is the meaning of this word? Kio estas la signifo de tiu ci vorto?
Do you understand this lesson? Cu vi komprenas tiun ci lecionon?
Yes, I understand it well. Jes, mi komprenas gin bone.
Can you not understand me? Cu vi ne povas kompreni min?
Yes, Sir, I understand you. Jes, Sro, mi komprenas vin.
Why don’t you answer? Why are you silent? Kial vi ne respondas? Kial vi silentas?
I cannot do my exercise correctly. I cannot do my exercises, for I have no dictionary. Mi ne povas korekte fari mian ekzercon. Mi ne povas fari miajn ekzercojn, car mi ne havas vortaron.
I will see about the dictionary, and perhaps I will send it to you to-morrow. Mi zorgos pri la vortaro, kaj eble mi sendos gin al vi morgau.
What would you do if you were I? What do you advise me to do? Kion vi farus se vi estus mi? Kion vi konsilas al mi fari?
I advise you to learn these easy exercises in this book by heart. Mi konsilas vin lerni parkere tiujn ci facilajn ekzercojn en tiu ci lernolibro.
You will soon be able without trouble to read and speak Esperanto. You must remember these rules. Vi baldau povos senpene legi kaj paroli Esperanton. Vi devas memori tiujn ci regulojn.
I shall never forget them. Mi neniam forgesos ilin.
When you believe your acquisition of Esperanto is sufficient to begin corresponding, you can have your name entered amongst the Esperantists whose names appear in the Adresaro. Kiam vi kredos, ke via akiro de Esperanto estas sufica por komenci korespondadon, vi povos enskribigi vian nomon inter la Esperantistoj, kies nomoj aperas en la Adresaro.
Do you want anything? Cu vi bezonas ion?
I want the books which you have lent me. Mi bezonas la librojn kiujn vi prunte donis al mi.
Here are the books. Jen estas la libroj.
I will read each one carefully before I return it to you. I shall read that book to-morrow morning. I shall read for two hours every day. If I read this book at the rate of two pages an hour, I shall finish it in three weeks or a month. Mi legos ciun zorge antau ol mi redonos gin al vi. Mi legos tiun libron morgau. Mi legos du horojn ciutage. Se mi legos po du pagoj en ciu horo, mi finos gin en tri semajnoj au unu monato.
Whose book is this? Kies libro tiu ci estas?
This book belongs to my wife. Tiu ci libro apartenas al mia edzino.
I have found the dictionary. Mi trovis la vortaron.
Where was it? Kie gi estis?
I found it in my box. Mi trovis gin en mia skatolo.
I shall buy these books. I shall read every Esperanto book that I get. The more I hear of Esperanto the more I like it. Mi acetos tiujn ci librojn. Mi legos ciun Esperantan libron kiun mi ricevos. Ju pli mi audas pri Esperanto, des pli mi satas gin.
[3] Always employ Esperanto when you write to me. Ciam uzu Esperanton, kiam vi skribos al mi.
Your idea is very good. I will write as often as possible, as soon as possible; in a few days. Via ideo estas tre bona. Mi skribos al vi kiel eble plej ofte ... kiel eble plej frue ... post malmultaj tagoj.
I heartily thank you. I do not know how to thank you for your great kindness. Mi dankas vin korege. Mi ne scias kiel danki vin pro via granda afableco.
I am very glad that I have been able to be of use to you. I think you will progress very well—at least, I will help you in every way. Mi estas tre kontenta ke mi povis esti utila al vi. Mi kredas ke vi progresos tre bone, almenau mi helpos vin ciel.
Thank you once more. Mi dankas vin ankorau unu fojon.
Au revoir. Gis la Revido!
Good-bye. Adiau!

In addition to the rules mentioned at the beginning of this Lesson, the Grammar of Esperanto is further simplified by the following devices.

The Definite article is invariably LA; the Indefinite article does not exist.

About thirty affixes are employed to modify the meanings of root-words, thus minimising the amount of brain work required to acquire a long vocabulary.

Prefixes.—

  • MAL—indicates all Opposites. Amiko, friend. Malamiko, enemy. Varma, warm. Malvarma, cool.
  • RE—indicates the repetition of an action. Fari, to do. Refari, to do again.
  • FOR—denotes motion away from. Rajdi, to ride. Forrajdi, to ride away.

Suffixes.—

  • —AR indicates collection of. Arbo, tree. Arbaro, forest.
  • —AN ... inhabitant of. Angla, English. Anglano, Englishman.
  • —IN is the Feminine suffix. Viro, man. Virino, woman. Patro, father. Patrino, mother.
  • —IST .. Occupation. Boto, boot. Botisto, bootmaker.
  • —IL ... instrument. Kudri, to sew. Kudrilo, needle.
  • —EG augmentative. Pordego, a big door.
  • —ET diminutive. Pordeto, a little door.

Students will do well to remember that Double letters only occur when two roots, the one ending and the other beginning, with the same letter, are joined. Hom-mano, a human hand. Re-en-iri, to go in again.

ESTI, to be, is the only Auxiliary verb. I have seen, Mi estas vidinta. He has been seen, Li estas vidita.

All shades of meaning can be expressed in Esperanto.

Questions are introduced by the word Cu, and the order is not inverted. Cu mi vidas, Do I see.

Prepositions govern the Nominative case, unless motion towards be indicated, when Accusative termination is used. Promeni en la gardeno(n). To walk in(to) the garden.

THERE ARE NO EXCEPTIONS TO ANY OF THE RULES IN ESPERANTO.

FOOTNOTES:

[1] Complete Text Book, 1/8; Thirty-Six Exercises and Keys, 1/3; The Esperantist, Monthly, 3/- per annum (all post free), from the Librarian, Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C.

[2] Editor’s Request.

[3] Editor’s Request.

Back to Vol. I index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

No. 11

Septembro, 1904.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.

ANNUAL, SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale agents: 16, Norfolk street, Strand, London, W.C.

CONTENTS.

Page
Editor’s Page 161
A Deal in Ostriches (translated by Martyn Westcott) 162–3
Havre (Elise Bauer) 164–5
Brussels (G. C. Law) 165–6
A Simple Permanent Calendar (Rev. R. A. Davis) 166
Vowels in Esperanto (R. J. Lloyd, D. Lit, M.A.) 167
Club Committee Meeting 168
Esperanto in Belgium 168–9
The "Spectator" on Esperanto 169
Local Items 169
Correspondence Page 170
Quite an Ordinary Woman (E. W.) 171
Dover (H. Bolingbroke Mudie) 172–6
What does Little Birdie Say? (A. Motteau) 176
The Rose and the Daisy (Clarence Bicknell) 176

For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:—

  • BATTERSEA—Sro. A. T. Lee,
    2, Cupar Road, Battersea.
  • BRIGHTON—Miss Oxenford,
    16, Upper Westbourne Villas, Hove.
  • BRIXTON—Sro. E. W. Eagle,
    22, Kellett Road, Brixton.
  • CORBRIDGE-ON-TYNE—Sro. Lotinga,
    Trinity Terrace.
  • DOVER—Sro. H. R. Geddes,
    Northumberland House, Dover.
  • EDINBURGH—Miss Tweedie, M.A.,
    2, Spence Street.
  • FOREST GATE—Sro. E. J. R. Beal,
    74, Claremont Road, E.
  • GLASGOW—Sro. J. H. Wallace,
    3, Hampden Terrace, Mount Florida.
  • HUDDERSFIELD—Sro. G. H. Taylor,
    13, Birkly Hall Road.
  • ILFORD—Sro. W. A. Jeffery,
    42, Park Road, Ilford, E.
  • KEIGHLEY—Sro. J. Ellis,
    Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
  • LEEDS—Sro. J. E. Wyms,
    2, Marlboro’ Grove, Leeds.
  • LIVERPOOL—Sro. R. E. Issott,
    5, Gresham Street, Edge Lane.
  • LONDON—Miss Lawrence,
    41, Outer Temple, W. C.
  • NEWCASTLE—Sro. H. W. Clephan,
    3, Cotfield Terrace, Gateshead.
  • PORTSMOUTH, Dr. Greenwood,
    182, Queen’s Road.
  • PLYMOUTH—Sro. Thill,
    6, Barton Crescent, Mannamead.
  • ST. ANDREWS—Sro. J. T. Haxton,
    133, South Street, St. Andrews.
  • TYNEMOUTH—Sro. Alan F. Davidson,
    26, Park Crescent, N. Shields.

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Editor of "The Esperantist," who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASINO.

Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

JUST PUBLISHED.

First Edition of 100,000 Copies.

Text Book of Esperanto.

THE INTERNATIONAL LANGUAGE.

Price 1d. Post Free. For Propaganda Purposes 10d. per doz., 6/3 per hundred, £2 12s. per thousand; Carriage extra.

These Books can only be obtained at these prices from the Publishers—

Messrs. DIXON & HUNTING. Farringdon Press, Ltd., 180. Fleet Street, E.C.

[Postcard: The Various Participles of a Verb.]

The Various PARTICIPLES of a Verb Ex: Trinki (to drink)

FUTURE O PRESENT A PAST I
ACTIVE PASSIVE ACTIVE PASSIVE ACTIVE PASSIVE
TrinkOnta TrinkOta TrinkAnta TrinkAta TrinkInta TrinkIta
MI ESTAS TRINKONTA LA TEO ESTAS TRINKOTA MI ESTAS TRINKANTA LA TEO ESTAS TRINKATA MI ESTAS TRINKINTA LA TEO ESTAS TRINKITA
I am about to drink The tea is about to be drunk I am drinking The tea is being drunk I have drunk The tea has been drunk

Facsimile of the reverse of a New Postcard to illustrate the use of the Participles.

Printed on the best cards only. Price One Penny each; 3d. the doz.; 5/- per hundred.

FROM "THE ESPERANTIST."


Top of Page
Top of Page