The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postsignon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postsignoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W. No. 9. Subscription, 3s. Per Annum. JULIO, 1904. La Angla Unufoliego, enhavanta tutan Gramatikon kaj sufice grandan vortaron, estas tre valora propagandilo. Nur per Esperanto estas eble skribi leteron al iu, kiu ne komprenas la lingvon, kaj per tiu unufoliego (kies kosto estas nur dek centimoj) la letero estas tute komprenebla. Por ke tio ci estu kiel eble plej utila por la Esperantistaro, estas necesege ke gi ekzistu en diversaj lingvoj. Se niaj alilandaj Samideanoj presigos tradukojn en siajn proprajn lingvojn, ni plezure acetos centojn da ekzempleroj; sed se ili devigos nin presigi tradukojn en la Franca, Germana, k.t.p., lingvoj ni esperas, ke ili siaparte acetos milojn da ili de ni. Sed, nature, gi devas farigi parto de la alilanda propagando. Ni fidu, ke baldau tiuj unufoliegoj multe helpos nian aferon, precipe inter la komercistoj en ciuj landoj.[1] Alia sistemo por gajni aligantojn estas la instruado de Esperanto inter la sciama junularo. Cu niaj Esperantistaj gepatroj petos al la instruistoj ke ili instruu iliajn gefilojn pri la internacia lingvo? Kaj cu la Esperantistaj instruistoj instruos Esperanton en siaj lernejoj? Ni gin esperas, kaj jam ricevis kelkajn interesegajn leterojn de estroj kiuj jam faris tiun ci, kun bonegaj rezultatoj. Ciam kaj cie la geknaboj treege satas nian logikan lingvon. La klopodo inter la junularo memorigas al mi, ke Sro. Privat, Direktoro de La Juna Esperantisto (9, Av. des Vollandes, Geneva), sciigis min, ke li nur havas du abonantojn en Anglujo. La Juna Esperantisto celas disvastigi Esperanton inter la junuloj, kaj ni plezure akceptos jarabonpagojn (2 frankoj) por tiu ci dumonata jurnalo. Sinjoro Cart ankau plendas, ke la Brita Blindularo ne ankorau kolektigis sub la nia Standardo. La nova Esperanta Ligilo (monata) en la Braillea skribo eble tuj plibonigos tiun malbonan aferon. Ciuj blinduloj devas sin turni al Profesoro Cart, 12, Rue Soufflot, Paris. La verkintoj de A New Hobby afable donacis al the London Esperanto Club por senpaga disdono, la restajon de la eldono. Tiuj Esperantistoj kiuj sendos la postelspezon povos havi senpagan aron de tiu interesa brosuro. "Ies perdo, alies gajno!" estas ja prava proverbo. Kvankam ni Angloj multe bedauras la foriron de du el niaj plej fervoraj kunlaborantoj, ni konsolas nin je la penso ke Germanujo kaj Queenslando nun havos novajn kaj lertajn adeptojn, kiuj povos estri novajn grupojn tie. Ne do estas perdo, sed nur translokigo de energio! Bondezirojn kaj Sukceson! La someraj libertempoj alvenas, kaj ciuj bonaj Esperantistoj kompreneble deziras vojagi alilande, por paroli Esperante. Estos do interese rimarki, ke mi ricevis tre afablajn leterojn de Kapitano CapÉ, en Algerujo, kaj Sro. David, de la Grupo en St. Claude, Jura, promesantaj tre koran akcepton de Anglaj Esperantistoj. Mi denove diru, ke la Departemento Jura estas tre vizitinda loko, kaj mi konsilu ciujn, kiuj povas, gui la belajn montojn, aeron kaj lingvon. Mi bedauras, ke spaco mankis por la du afablajn leterojn. Eble Algerujo estos pli komforta dum la vintro. Car la unua tago de Augusto estas Angla banklibertago, kaj tiom da niaj Abonintoj estos en Havro, mi provos sendigi la dekan numeron de The Esperantist je Julio 28. Tiu numero enhavos tre interesan Danan rakonton de nia bonekonata kunverkantino, Fraulino Bauer. Ankau originala artikolo el Hindujo, de Sro. Simper verkita, kaj ankorau alia harstariganta originala rakonto, de la sindonema O.W., tie trovigos. Vere The Esperantist baldau farigos tute fama pro la terurigaj rakontoj kiujn gi enhavas! Tiuj ci kun la kutimita poezio espereble donos niajn Legantojn sufice da interesaj temoj por la libertempo. Amiko, kiu pensas pri mia laboro pli ol sia propra plezuro, proponis ke mi sekvu la planon de alilanda Gazeto, kaj ne eldonu Augustan numeron. Sed, lau mia opinio, tio ci estus nedezirinda. Ciumonate mi sendos kiel eble plej legindan gazeton al la Abonintoj, fidante ke gi daurigos ilian intereson. La Redaktoro. FOOTNOTE:[1] We have just received a Bulgarian Broadsheet, price 1d. May the others soon follow. The English Broadsheet, containing a complete grammar and an adequately large vocabulary, is a very valuable means for propaganda. In Esperanto alone is it possible to write a letter to anyone who does not understand the language, and with that broadsheet (the cost of which is but a penny) the letter is entirely comprehensible. In order that this may be as useful to Esperantists as possible, it is essential that it exist in divers languages. If our foreign friends will have translations printed in their own languages, we will gladly purchase hundreds of copies; but if they compel us to print French, German, etc., translations, we hope that they for their part will buy thousands of them from us. Obviously, it should become part of the foreign propaganda. Let us trust that soon those broadsheets will greatly help our cause, especially among business men in all countries. Another means of gaining new adherents is the instruction of Esperanto to studious young people. Will our Esperantist parents ask teachers to instruct their children in the international language? And will Esperantist masters teach Esperanto in their schools? We hope so, and have already received some most interesting letters from principals who have already done so, with excellent results. In every instance children greatly appreciate our logical tongue. The movement among the young folk reminds me that M. Privat, Editor of La Juna Esperantisto (9, Avenue des Vollandes, Geneva), tells me he has only two subscribers in England. La Juna Esperantisto aims at spreading Esperanto among the young, and we will accept with pleasure annual subscriptions (1s. 9d.) for this bi-monthly journal. M. Cart also complains that the British Blind have not yet rallied round our Standard. The new Esperanta Ligilo (monthly) in Braille will possibly at once remedy this misfortune. All blind students should apply to Professor Cart, 12, Rue Soufflot, Paris. The authors of A New Hobby have kindly presented the London Esperanto Club with the remainder of the edition for free distribution. Those Esperantists who will send cost of postage can have a number of that interesting brochure free. "Someone’s loss is another’s gain" is indeed a true proverb. Although we English greatly regret the departure of two of our most earnest fellow-workers, we console ourselves in the thought that Germany and Queensland will now possess new and able adepts, who will be able to preside over new groups there. It is therefore no loss, but merely a translocation of energy! All good wishes and success! The summer holidays approach, and all good Esperantists naturally want to journey abroad to speak Esperanto. It will, then, be interesting to note that I have received very kind letters from Captain CapÉ, in Algeria, and M. David, of the Group in St. Claude, Jura, promising a very hearty welcome to English Esperantists. Let me state once more that the Departement Jura is a place to be visited, and let me advise all who can to enjoy the lovely mountains, air, and language. I regret that space is lacking for the two kind letters. Perhaps Algeria will be more comfortable in winter time. As August 1st is an English Bank-holiday, and so many of our Subscribers will be in Havre, I will try to have the tenth number of The Esperantist sent out on July 28th. That issue will contain a most interesting Danish tale, by our well-known collaborator, Miss Bauer. Also an original article from India, written by Mr. Simper; and a further hair-on-end original story, by the devoted O.W., will appear there. The Esperantist will in truth soon become quite famous on account of the terrifying tales therein contained! These, with the usual poetry, will, it is hoped, give our readers enough interesting matter for the holidays. A friend who thinks more of my work than his own pleasure, proposed that I should follow the example of a foreign Gazette, and not issue an August number. But, in my opinion, this would be undesirable. Every month I will send Subscribers a gazette as readable as possible, trusting that it will sustain their interest. Literal Translation. [Copyright reserved.] [Tradukis Esp. 6266.] LA VENTEGO (Daurigo).(Vidu la ok antauajn Nrojn.) AKTO I. (fino).Sceno 2 (fino). Prospero.— Silentu! se vi diros unu vortonMi vin kulpigos, eble vin malamos! Cu vi trompanton tian sirmi volus? Vi pensas ke ne pli belformo estas, Car vi nur vidis lin, krom Kalibanon. Angeloj vere la ceteraj homoj, Ci tiu nur alia Kalibano! Mirando.— Amemo mia do, humila vere,Pli belan homon ne deziras vidi! Prospero (al Ferdinando).— Obeu; venu; la nervaro viaSen fortikeco, nun reinfanigas. Ferdinando.— Tro vere estas: nun min mem mi sentasMalliberulo. La kruela perdo De patro kaj amikoj, la minacoj De homo, kiu tiel min ofendis, Nu, cio al mi sajnus suferebla, Se, foje, tage, mi ekvidi povus Ci tiun junulinon. Libereco Aliajn terajn lokojn povas gui: Sufica spaco por mi estus tiu En kiu si aperos. Prospero (flanken).— Tio taugos:Vi bone ellaboris, Arielo. (Al Ferdinando) Nun, venu! (Al Arielo) Audu plie por la sekvo. (Al Ferdinando) Tuj venu kun mi! Mirando.— Kuragigu, tamen,Car bonnatura estas mia patro Pli ol paroloj liaj; li malofte Kolere agas. Prospero (al Arielo).— Ho, vi liberigosSimile al montventoj—sed, memoru Fidele la ordonojn. Arielo.— Akurate!Prospero (al Ferdinando).— Min sekvu! (Al Mirando) Kaj vi, por li ne petegu.(Foriras ciuj). PENSOJ EL LA MEDITADOJ DE MARKO AURELIO.Tradukitaj de Kasimir Eucharis. Kiom da noblaj kaj famaj homoj estas malaperintaj el historio, kaj hodiau estas forgesataj ce ni. Mi faros tion, kio estas mia devo, tio suficos. Sed pri aliaj aferoj mi neniam enuigos pri ili. Car ili estas au sen la vivo, au sen la rezono, au eble ili estas perdintaj sian vojon kaj gin ne povas trovi. Aleksandro la Granda kaj lia cevalisto, kiam mortitaj, estis ambau en la sama kondicio, kaj ambau havis la saman hazardon esti disjetitaj en atomoj, au esti sorbitaj en la animo de la universo. La plej granda afero por ciu homo estas plibonigi sian spiriton, do, rigardu bone, kiamaniere li tion faras. Sed pri ciuj aliaj aferoj, eblaj au neeblaj, ili estas nur cindroj kaj fumo. Kiam vi estas farinta ian bonecon, kaj kiam via najbaro estas plibonigata pro tio, ne estu tiel malsaga kiel serci pluan laudon au famon pro tio, kion vi faris. Ne agu tiel, kiel se vi havis dek mil jarojn por disjeti. Memoru, la angelo de la morto staras ciam apud vi. Estu do bona pro io, kaj agu bone dum ke vi vivas kaj gi estas ebla tiel fari, car kiam morto venos demandi vian korpon, de tiam vi povos fari nenion. Revenu al la principoj de la sageco kaj vereco, kaj tiam tiuj ci, kiuj nune vin rigardas kiel simio au kiel sovaga besto deigos vin post unu semajno. Tio, kio estas agrabla al vi, Ho Naturo! estos agrabla al mi. Nenio estos tro frua au tro malfrua por mi, kiu estas sezona al vi, Ho bela Patrino! Cio, kion la sezonoj alportos al mi estos bona kaj bela. El vi venas cio lau gia propra sezono, kaj lau propra sezono gi revenos al vi. Kaj tie, kie la poeto kantis: "Kara Urbo de Cekropo," cu mi ne kantos: "Kara Urbo de Dio." Kiam vi estas kolerega kaj cagrenega, tiam memoru, ke la homa vivado dauros dum momento kaj poste, ciu el ni, tre rapidege, enterigos en la tombo. Kaj hierau Antistinio diris al mi en la Senato: "Ho Aurelio, estas rega kaj nobla afero esti mallaudata kiam vi faras bonajn farojn!" DIVERSAJ AVIZOJ.La Redaktoro multe bedauras, ke tiom da abonintoj plendis pri la prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon rekte al li, The Esperantist ciam estas sendita per revenanta posto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto, la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li nur scias, ke la nomoj de la abonintoj ciam estas tuj senditaj al la Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero. Cunctari funestissimum sajne ne estas alilanda Esperanta proverbo. Gi estu la Angla devizo! Ciuj Esperantistoj multe gojos lerni ke Sro. de MÉnil finigis sian grandan laboron, kaj ke la Tutmonda Jarlibro eldonigis. La unua parto estas la nova Adresaro, kaj poste trovigas milojn da adresoj el ciuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema aranginto devis esti multe zorginta. Ciuj Esperantistoj devas havi tiun ci libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro. (Price 2s., post free, from the Librarian). Ni ankau ricevis Esperanto in dieci Lezioni, Itala traduko de Esperanto en dix LeÇons (kosto 8d., verkita de Conte Albert Gallois, en Riolunato). Gi helpu la Italan movadon. Ankorau alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun ci fojon, estas: Cours Commercial d’Esperanto (1s. 6d. post free) verkita de LÉon Marissaux, 139 pagoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun ci verkon: Bonega. Tie oni, de la komenco gis la fino, nur legas frazojn utilaj por ciutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn, kiuj kutime trovigas en ciaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri generalaj aferoj, tiel kiel Bicikletoj, Logejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj baldau posedos tian utilan komercan lernolibron. "La fundo de l’Mizero," tradukajo de Pola rakonto farita de la bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 pagoj. Nia Pola Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas almenau niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun ci verkon. Priskribo pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej terura, ne tute estas legindajo por ili, kaj, ni estas preskau certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu ci verko, ili senhalte legados gis la fino, kaj pensos kune kun ni, ke estus estinta pli bone, se la unua pago estis estinta la lasta, kaj ke la restajo skribigis neniam. Ne gin legu, do, car gi alportos nenian bonon. "Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj" de Dro. Paul Rodet enhavas 32 pagojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita, gin legu. Eble, kiam oni vidos tiujn ci vortojn, oni jam estos vidinta sur ciuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan rugan Esperantan lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo de la lingvo inter ciuj Anglaj-parolantaj popoloj. Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestrancajojn. Tiuj ci ciam plioftigas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara afero. Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova sed forta grupo tie fondigis, dank’ al la klopodoj de kelkaj fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, kaj ni esperas, ke tiuj legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian propagandon. La nova Grupo eldonas belajn postkartojn, ilustrantaj la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8 pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C. Nova Grupo ankau fondigis en Brightono, lau la anonco en No. 8. Fraulino C. Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex, estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj. Amikoj en Ilfordo, Essex, ankau sukcesis krei novan grupon apud Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E. La Unua Akto de La Ventego finigas en tiu ci numero. Lau la anonco en No. 8, la tuta Dramo eldonigos en aparta libro (kosto 1 fr. 50) tuj kiam sufice da mendoj estos ricevitaj. Anstatau la Ventega pago, estontaj numeroj enhavos pagon en La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novajon. Anstatau ol kunveni en cambro, ili fotografiigis, faris tre plezuran ekskursion en la kamparon, kaj auskultis Esperantan rakonton, kaj priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu ci plano estas kiel eble plej multe sekvinda. Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian rajton sangi la titolon de la plej granda verko de la granda Doktoro. Krestomatio estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka lingvoj por Ekzemplero klasika de la literaturo de ia lingvo. Estus tute facile aldoni al via anonco de tiu ci fama libro kelkajn priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, car gi estas nun parto de la historio de la lingvo. Via fidele, R. J. Lloyd (D. Litt., M.A.). (N.B.—Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe malhelpas je gia disvastigo tie ci.—Red.). TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.De Dro. Smollet, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (Oxon.), 9660. (Finigita; Vidu pago 118 por la komenco). Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis ce la kvazau dormanto, kaj la tenanto enpusis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo kunpremis la bruston, kaj speco de gemo eliris el la traheo de la mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la cambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo. Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la nuna okazo; la tuta suprajo de lia korpo kovrigis de malvarma svito, kaj liaj nervoj skuigis de grandega tremado. Por mallonge skribi, li estadis sub sveno, kiu versajne helpis lian konservon: car, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la elsaltoj de lia teruro estus farigintaj lia malkovrilo. La unua uzo, kiun li faris de lia rekonsciigo estis rimarki ke, retirante, la mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta tiun ci ilian senzorgon, sin eljetante sur ilin kun dangero de sia vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekaudis el la malsupra cambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove forveturi, esperante kapti pli da rabajo. Ili tiel foriris, forte ordonante al la maljunulino, ke si slosu la pordegon dum ilia forestado. Ferdinando rapide efektivigis sian pripenson. Tuj kiam, lau lia diveno ili sufice malproksimigis de la dometo, levigante el sia kasejo, li kviete sin movas al la lito kaj, elsercinte la posojn de la mortinto trovis monujon, plenigita de dukatoj, kiujn, kune kun argenta poshorlogo kaj diamanta ringo, li proprigis al si sen bedauro. Tiam, malsuprenirinte zorge kaj singardeme en la cambron, li sin prezentis antau la maljuna pekulino antau ol si havis la malplejan ideon pri lia alveno. Kvankam kutimita al la sanga komerco, si ne vidis tiun ci aperajon sen signoj de teruro kaj mirego, kredante, ke gi estis la fantomo de sia lasta mortigita gasto. Mallevigante sur genuojn, si ekkonfidigis al la protekto de la Sanktuloj, sin krucigante je tiom da fervoro kvazau si estis titolata al la speciala ciela atento. Nek sia zorgeco malgrandigis kiam si klerigis pri tiu ci diveno, kaj eksciis, ke gi ne estis fantomo, sed vera homa formo kiu, ne atendante por sin riproci pri la vasteco de siaj krimoj, ordonis per minacoj de la morto, ke si alkondukigu al li la cevalon. Si devis obei tian ordonon, kaj li sin tuj sidigis sur la selo, kaj suprenirante mem poste, transdonis al si la kondukilojn, jurante per tonoj plej severaj, ke la nura ilo por konservi sian vivon trovigis en lia senriska alveno ce la proksima urbo, kaj ke tuj kiam si kauzus al li kian ajn dubeton pri sia fideleco li senkompate farigus sia mortigisto. Tiu ci deklaracio faris la deziritan efekton sur la maljuna inferulino kiu, treege petegante al li kompaton kaj pardonon, promesis lin gvidi sendangere en vilagon, malproksima de kelkaj kilometroj, kie oni logigus lin, kaj venigus al li nelacigitan cevalon au kion ajn plie li bezonus por daurigi sian vojagon. Per tiuj ci kondicoj, li diris, si povus meriti lian bonanimon. Ili tiel kunrajdis, si sidante forke sur la selo, tenante la bridon per unu mano, kaj vipeton per la alia, dum nia aventuranto sidis poste, observante sian konduton, kaj altenante apud sia orelo la buson de pistolo. Tiamaniere arangitaj, ili transiris parton da la sama arbaro, kie lia kondukisto lin forlasis la antauan tagon. Estas kredeble, ke li ne pasigis la horojn en plej agrabla revado, sin trovante envolvata en la labirinto de tiuj ombroj, kiuj sajnis al li esti la oftejo de rabado kaj mortigo. Ordinara timo estis komforta sento nekomparinda kun tia, kian li nun posedis. La unuaj pasoj, kiujn li alprenis por sinkonservo estis la efektoj de nura instinkto, dum lia kapablecoj estingigis au subpremigis de malespero. Sed, nunatempe, kun la reveno de pripensado, plej teruraj antausentoj lin atakis. Ciu brueto de la vento tra la arbaretoj sveladis gis la raukaj minacoj de mortigo! La skuado de la brancoj prezentadis al li la vibradon de ponardoj, kaj ciu ombro de arbo farigis la apero de sangema fripono! Mallonge, en tiuj ci okazoj li elsentis tion, kio lin turmentis milfoje pli ol la piko de vera rapiro, kaj kun ciu nova spasmo de timego, li rememorigis al sia kondukantino per ankaua torento de jurajoj, sin avertante, ke sia vivo neeviteble dependis de lia opinio pri lia propra konservo. La homa naturo ne povis longe ekzisti meze de tiel komplektitaj timoj. Fine li sin trovis for de la arbaro kaj benita de malproksima vidago de logejo. Li tiam ekturnis siajn pensojn je nova afero. Li pripensadis cu li paradus sian brevegecon kaj sindonemecon, konfesante sian ruzon, kaj transdonus sian gvidantinon al la legpuno, au cu ne estus pli sage, ke li forlasus la maljunan Hekaton kaj siajn kunsciantojn al konsciencaj pikoj, kaj ke li kviete daurus sian vojagon Parizon, je sendisputata posedo de la kaptajo, kiun li jam akiris. Tiun ci pason li do decidis fari, rememorigante, ke per siaj sciigoj la rakonto de la mortigito nepre elvokus la atenton de la justeco, en kiu okazo la havo kiun li prunteprenis de la mortinto devus esti redonata en favoro de liaj heredantoj. Jen argumento, kiun nia aventuranto ne povis kontraustari. Li antauvidis la versajnecon, ke oni de li malproprigus lian akiron—kiun li rigardis kiel premio de la kurago kaj sageco—kaj lin detenus kiel atestanto je la rabistoj, kun evidenta domago al liaj propraj aferoj. Eble li ankau elsentis konsciencajn kauzojn, kiuj lin malkonsilis atesti kontrau kanajlaro, kies emoj preskau ne povus diferencigi de la siaj! Tiel pripensinte, li cedis al la unua petegado de la maljunulino, kiun li eksigis ce loko apud la vilago, elpetinte, ke si forlasu vivadon tiel malhonestan kaj siajn krimegojn, transdonante siajn kunkulpulojn en la manojn de la justeco. Si ne mankis promesi tutan reformigon kaj, dejetinte sin antau li pro lia bonegeco, si foriris al sia dometo, forte decidinte konsili siajn kunmortigantojn, ke ili rapidege rajdu al la vilago por kulpigi nian heroon. Sed tiu ci, sagege, nekonfidante je siaj protestoj, nur haltis por lui kondukanton gis la proksima haltejo, kiam li sin trovis en la urbo Chalons sur Marne. ESPERANTO EN JAPONUJO.Letero de Sro. van Doorn en Yokohama. 26 Aprilo, 1904. Tre Estimata Samideano,— Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondico de Esperanto en tiu ci lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, jus estis komencita, kiam gi ricevis seriozan haltigon de la nuna militado, kiu okupas ciujn la atentojn de la ci-tieuloj. La propagandado estas tre malfacila tie ci, car la Angla lingvo estas deviga temo en ciuj lernejoj sub la registara observo. Foje estis proponite plibonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu ci lando, car, kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la Japonoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio jurnalo The Voice kiu formetis ciujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn mallogikajn uzadojn. Plie, tiu ci estas granda kosmopolita urbo, kaj la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial la helpa-lingvo VolapÜk havis tie ci multe da studentoj. Hodiau gia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom konata de ciuj Japonanoj, estas vulgare por Japonoj kaj Hinoj gin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas distinga! Japonoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan civilizacion, kaj nun povas administri ciujn siajn departementojn sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj sipestroj de postsipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Japonaj lernejoj. Je tiuj ci ni devas esperi, car ili havas gravan influon inter la bone edukitaj Japonoj. En diversaj partoj de Japonujo jam de kelka tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri gia plena taugeco kiel internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, car la Japonoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedaurinde, tiuj ci diversnaciaj pioniroj gis nun restis tute izolitaj, laborante ciuj aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antauenirus, se ciuj Esperantistoj tie ci konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondigus generala kaj centra grupo. KANTETO.Karulino Mia. Originale verkita. De William Officer. Kiam la maten’ lumigas, Ho karulino mia! Gia belec’ memorigas Plej dolce min de via. Kiel cirkau mi varmeco De la tagmeza horo Falas, gi min pripensigas Pri via korfervoro. La vespero, rosa, stela, Kun sia trankvileco, Murmuretas la rakonto De via amemeco. Tiel je animo mia Eterne vi ceestas; Kaj per songo-lumo Imago vin envestas. La belega mondo perdus Por mi brilecon sian Se am’ via malvarmigus Ho, karulino mia! My Dearie. Tradukita en la Sokta lingvo. When lichtens the mornin’ O dearie o’ mine! Its beauty remin’s me Maist sweetly o’ thine. As at noontide the sinbeams On earth saftly rest, I think o’ the fervour That glows i’ thy breast. The e’en, wi’ its stillness, Its starnies, an’ dew, The tale o’ thy kin’ness Aye whispers anew. Sae thou tae my soul Art near evermair; And fond fancy cleeds thee In dream glamours fair. For me the braw warl’ Its brichtness wad tyne, Should thy love e’er grow caul’ O dearie o’ mine! ZENITA SUNO.Originale verkita de Thomas Hunter, M.A. Ho! Suno en plej alta vojo, Ci venas kun somera gojo; Tagigas nun la tago glora Junio dudek unu flora. Pli frua estas kant’ miela De la arbara birdo bela Kies fluida voco penas Dum ci en roza robo venas. Gojas la besto, cia floro Kun la plej rica bonodoro, Kaj kun la plej kolora helo Disdonas benon de l’cielo. Homaro nun per interamo Respondus al la cia flamo, Car venas ci en alta vojo, Ho! Suno kun somera gojo. NEATENDITA AVIZO.Oni ofte diras: "Jes, Esperanto estas tre bona ideo, sed gi ne utilos al mi!" La Redaktoro posedis amikon, kiu tiel pensis. Li havis neniajn rilatojn kun alilanduloj, kaj sajne estis kontenta je la kono de la Angla lingvo. Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio, kies kastelo trovigis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis. La Angla lingvo suficos cie! Li do forveturis, por viziti la familian naskigejon. Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro, kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilaganaro neniu komprenas lian lingvon. Preskau ciuj Europaj lingvoj tie havis siajn anojn, krom la Angla. Mia amiko estis tre malgoja. Kompreneble, mi ofte priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je vespermango, li audis la nomon de nia kara lingvo! Morgaue, tute sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj. Cion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne povis lerni. Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun ci bedaurindan okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi ciujn malklarajojn! Se placos al vi, vi povos profiti de mia kono Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies poemetojn estas tiel bonekonataj. Mia malnova amiko multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion de la kastelo, kaj giaj logantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn li neniam antaue lernis. Dank’ al Esperanto, li nun scias ke, dum la antauaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam liaj soldatoj ruinigis giajn najbarojn, car la tiama posedanto iam estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa historio. Tiu ci anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono de Esperanto. BULONJO.H. Bolingbroke Mudie. La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia vetero! Cie trovigas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute forgesis nin. Kurage! Ni baldau trovis, ke ni eniris Esperantujon, car, dank’ al la sencesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni apartigitan vagonon. Tie ni enslosigis, por senhalte paroladi Esperante kaj esperante, car ni ja esperis, ke la vetero baldau plibonigus. Lau la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies partoprenantoj nombris dek-du. Gustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis, kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis sufice trankvila kaj ni sensancele eniris la vaporsipon. Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe satis la privilegion gin uzi. Vere, ciam kaj cie Esperantistoj guas specialajn privilegiojn. Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la cirkauajoj estis preskau nevideblaj. Fine la kruta Franca marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis pakajojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatigi kune kun niaj jam konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne estis necese atendi gis kiam la sipo cesus sian movadon car, alproksimiginte, ni goje rimarkis ke la elsipejo estis de granda verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon ce ni, kaj tuj elkriegas per fortaj vocoj tre korajn eldirojn. La steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Cu la maro estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj goje flugis de la tero en la sipon, el Francujo en Anglujon. Kompreneble la cirkaustarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo! Mi ja konas gin sen ellernado, unu el ili rimarkis al mi. Sed Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldau alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj, kaj kune eniri por submetigi sub la linkaj okuloj de la limdepagistoj. Ni vidis malfeliculojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis feliculoj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas. La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj, kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo trovigas prezaro Esperanta. Tio ci certe estas bona reklamo por la lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon, sed ke la verda Esperanta standardo ankorau cie regnis. Baldau ni, granda procesio, marsis sur la stratoj de la plej grava centro de la Franca fiskaptado. La maro ciam trovigas je unu flanko ci tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj cie vidigis, pro la pluvego, kiu cion sangigas. Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo Castiglione, kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentigis al niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj. Dum tiu ci ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro de la vetero. Mi arangis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro varma kaj homplena. Nun mi arangos bonan veteron, por ke ni, kaj ciuj aliaj kuraguloj, guu felican libertempon." Kompreneble ciuj multe ridis, je tiu ci eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo cesis, la stratoj sekigis, kaj fine la suno ekbrilis por aplaudi tiun ci memorindan internacian kunvenon. Post tagmango, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la fisvendejon, la sipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron. Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermango. Al tiu momento, Sro. Michaux, la tre sindonema Prezidanto de la Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj, cagrenege mi gin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je tiu ci okazo, li afable forgesos la proverbon ke malfrua danko estas pli malbona ol danko ia, kaj akceptos miajn nunajn dankojn. Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunvenigis, ili bonvolos skribi por mi siajn subskribajojn sur papereron, mi havos grandan plezuron enmeti gin en la albumon, kiun mi ciam konservos inter mia ciam pligrandiganta propagandilaro. Dum la vespermango ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies programon ni jam vidis sur la pagoj de la "Cicerone" (Semajna Bulonja organo, ciam enhavanta Esperantan pagon). Sed, kvankam ni multe antauguis la proponajojn, la kunveno mem donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la naua horo, kiam ni eniris belan cambregon, mirinde ornamigita de Francaj kaj Anglaj flagoj, kaj ankau de ciam verdaj arbetajoj kaj palmoj. Vere sajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon. Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj guis tiun akcepton. Ankau la oreloj multege Estas tute neeble priskribi tiun ci kunvenon detale, sed eble la programo estos interesa por legantoj. Jen estas:
Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje satis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi konfesas ke mi pleje satis la kvar recitadojn de Fraulinetoj Bergier kaj Lephay. Kiam oni audas nian karan Esperanton el la lipoj de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, gi havas ankorau pli belan sonon ol kutime. Kaj oni devas ankau gratuli—ciujn! Cio estis bona, ec bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute placis al mi. Eble gi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke gi meritas gravan atenton. En almenau unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton. Lau mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion ci, kaj oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antaulasta. Se oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin’ (No. 5) Vivo de Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The Esperantist oni konstatos ke, ec por la kutimita melodio, kiun oni verkis por tiuj ci poemoj, la Esperantaj vortoj taugas. Mi do esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus tiom da utileco kaj belsoneco. Post la finigo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto: belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris Esperantaj, car ambau el ili konsistis el floroj rugaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la emblemo de Internacieco. Sed jam tro longa estas tiu ci priskribo. Por gin finigi, mi rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michaux kaj Reeve.—Sed ne! Ekzistas ankorau alia afero, kiu eble havos apartan intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni cie rimarkis, ke la Verd-kovrilajeto estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke la rezultatoj estas satataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus! Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de karaj internaciaj amikoj. Morgau matene, post nau-tridek, niaj amikoj nin sercis, kaj kondukis en la gardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo Bulonja, kaj tie ni fotografiigis antau bela floraro. La rezultato estas bona, kaj ciam servos kiel fidela memorajo de plezura mateno. Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon gis Wimereux. La antauan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun ci rubandon oni nun fiksis ce la vitro de la tramo, kaj ciuj preterirantoj bone rimarkis, ke gi estis Esperantista tramo. Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon. Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia, mi rimarkis novajn vidindajojn mi certigis, ke estis ja fakto. Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankau estas sufice bela. Ne sanceligu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj. Sur la beleta marbordo Wimereuxa ni guis tre felican posttagmezon. La suno jetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la kunvenintoj sidigis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti kaj sercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj guis tre plezuran ludadon kun la carmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj, Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, ec la infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto ciam estas internaciaj, kaj ni estis tre felicaj, kaj multe bedauris kiam vesperigis, Jen alia gajno por Mondvaganta Redaktoro! Li ricevas artikolojn de tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, gis nun, mi kredas, mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la sukceso de tiu ci Gazeto. La proksiman tagon, post matenmango, ni hore estis kantantaj Funiculi Funicula kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por konduki nin en Le Portel. Kia belega sablaro tie trovigas. Ebena kaj malmola kiel asfalto. Bonega loko por la krevetkaptado, sed, sajne, Esperantistoj en Bulonjo neniam havos tempon por tiu ci agrabla amuzado. La tieaj amikoj ciam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindajon. Sur tiu ci sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine alvenis al la interesa vilago. Le Portel estas enlogata de fisistoj, sed Wimereux, je la alia flanko de la estuario estas rapide pligrandiganta cirkauurbo de Bulonjo. En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la enterigiron de fisisto. Sro. Michaux diris al mi, ke multe da la tieaj logantoj ankorau posedas la trajtojn Hispanrasajn, car siaj praavoj venis el tiu suda lando. Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en Bulonjon, kaj oni arangis finan posttagmezan promenadon gis la rimarkinda monumento de la Grande ArmÉe Napoleona. Tiu ci estis tiel satinda, kiel la aliaj, kaj la vetero ciam estis bela. Tamen oni diris, ke en la apudaj vilagetoj estis iom pluvdona. Ni estis feliculoj havi kune kun ni la veter-subestron! Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan, pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero. Post tre felica haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiigis, kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakajojn por la baldaue foriranta vaporsipo. Tion farinte kaj vespermanginte, niaj fervoraj amikoj akompaniis nin gis la ensipejo por doni al ni lastan Gis la Revido.... Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank’ al vi, ni guis mirindan viziton; dank’ al vi, ni nun havas ec pli varman estimon de nia kara lingvo, kaj giaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de nia akcepto ce siaj samnacianoj. Vere ni sajnis esti "centjaraj amikoj!" Kaj cu mi ciam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble, kaj ne estas dubinde! Tamen unu malfacileco ciam trovigis, pri tio ni devis esti singardemaj. Jen. Ciam, kiam oni arangis estontan renkonton, oni devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Ciam Sro. Michaux diris ambau, ekzemple, je la nau kaj duono kaj je la duono de la deka. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas, neniam plu diros au unu au la alian. Ni diros je nau-tridek. Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro kauzata de tiu malfacileco. Al la dirita horo, ciam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam internacia por diri la horon. Lau la antaua anonco en The Esperantist, tiu ci sistemo estas la fervoja (kaj sekve la praktika) uzo. Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn ci liniojn, kion vi pensas? Cu vi ne multe bedauras, ke vi ne kuragis partopreni je tiu ci unua oficiala grupkunvenejo? Mi gin esperas. Tamen, ne estas necese, ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn ci fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a & 31a Julio kaj la Augusto, ili ricevos viziton de granda aro da alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el ciuj proksimaj au malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj, kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, Effingham Road, Lee, Kent) li povos arangi specialajn kondicojn kun la fervoja kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato. "Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!" SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. No. 10. Augusto, 1904. THE |
Page | |
---|---|
La Marseillaise (translated by Ben Elmy) | 145 |
The Merchant and the Robbers (O.W., France) | 146–148 |
The Mysterious Wedding (translated by Elise Bauer) | 148–150 |
A First Lesson in Esperanto (Compiled by Rev. R. A. Davis) | 151–4 |
Our Progress | 155 |
Some Adventures of Bagh, the Tiger (Alfred T. Simper) | 156 |
An Unsentimental Love-Song to a Wife (Clarence Bicknell) | 157 |
To a Wee Girlie (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 157 |
Lu, Dear Lu! (Coon Song, translated by C. W. T. Reeve) | 157 |
Items of Interest | 158 |
The Simple-Minded One (E.W.) | 159 |
Correspondence Page | 160 |
- BATTERSEA—Sro. A. T. Lee,
2, Cupar Road, Battersea. - BRIGHTON—Miss Oxenford,
16, Upper Westbourne Villas, Hove. - BRIXTON—Sro. E. W. Eagle,
22, Kellett Road, Brixton. - CORBRIDGE-ON-TYNE—Sro. Lotinga,
Trinity Terrace. - DOVER—Sro. H. R. Geddes,
Northumberland House, Dover. - EDINBURGH—Miss Tweedie, M.A.,
2, Spence Street. - FOREST GATE—Sro. E. J. R. Beal,
74, Claremont Road. E. - GLASGOW—Sro. J. H. Wallace,
3, Hampden Terrace, Mount Florida. - HUDDERSFIELD—Sro. G. H. Taylor,
13, Birkly Hall Road. - ILFORD—Sro. W. A. Jeffery,
42, Park Road, Ilford, E. - KEIGHLEY—Sro. J. Ellis,
Compton Buildings, Bow Street, Keighley. - LEEDS—Sro. J. E. Wyms,
2, Marlboro’ Grove, Leeds. - LIVERPOOL—Sro. R. E. Issott,
5, Gresham Street, Edge Lane. - NEWCASTLE—Sro. H. W. Clephan,
3, Cotfield Terrace, Gateshead. - NOTTINGHAM—Sro. F. G. Rowe,
51, Portland Road. - PORTSMOUTH—Dr. Greenwood,
182, Queen’s Road. - PLYMOUTH—Sro. Thill,
6, Barton Crescent, Mannamead. - ST. ANDREWS—Sro. J. T. Haxton,
133, South Street, St. Andrews. - TYNEMOUTH—Sro. Alan F. Davidson,
26, Park Crescent, N. Shields.
N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MASINO.
Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
NOTICE IS HEREBY GIVEN, that on September 1st the Price of all Back Numbers of "The Esperantist," from No. 2 to No. 8, will be raised to Sixpence instead of Fourpence a Copy.
This is because the stock is nearly exhausted. The cost of No. 1 is still 2s. 6d., at which price the Editor has still three copies for disposal.
All Communications and Contributions should be sent direct to the Editor, at his Private Address, 67, KENSINGTON GARDENS SQUARE, LONDON, W.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
- Sro. John Andrews, Higher Lux Street, Liskeard, Cornwall. Kun Gealilandanoj p-ke au letere.
- Sro. John Booth, M.C.E., Oswilda Ruma, Carlton, Melbourne, Australia. Korespondadi kun Geesperantistoj kiuj tute nescias la Anglan (kaj prefere ankau la Francan) lingvojn.
- Sro. Robert Colquhoun, 65, West Clyde Street, Helensburgh, Scotland. Per ilus. p-k. Ciam respondos.
- Fraulino E. M. Downes, 43, Nightingale Road, Harlesden, London, N.W. Intersangos ilus. p-k.
- Sro. S. H. Emptage, 43, Dane Hill, Margate, Kent. Pri diversaj aferoj. Intersangos fotografajojn (precipe stereoskopajn) kun ciulandanoj.
- Sro. S. Maitland, 22, Maclise Road, Kensington, W. Pri fotografarto au korespondado. Li nun fondas Esperantan fotografan Societon.
- Sro. John Merchant, 43, Cliffefield Road, Sheffield, England. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Ciam respondos.
- Sro. A. T. Simper, Attaree Khat, Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Kun alilandanoj pri ciuj aferoj. Intersangos interesajn kaj neordinarajn fotografajojn.