THE ESPERANTIST. (10)

Previous

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
  • AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • CANADA.—A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal.
  • FRANCE.—M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  • MALTA.—A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
  • RUSSIA.—G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, DÖbelnsgatan, Stockholm.
  • TRINIDAD.—Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postsignon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per postsignoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro.

No. 8.

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.

JUNIO, 1904.

La Hon. Sek. de la London Esperanto Club multe bedauras, ke lia amiko kaj kolego, Sro Howard, ne povos klopodadi pri la libraj aferoj. Ciuj Esperantistoj suldas al Sro Howard koregan dankesprimon pro liaj sindonema laborego, kaj bedauros, ke liaj nunaj devoj ne permesas gian adon.

Estonte, oni devas sendi ciujn librajn mendojn al The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., kaj ne al Surbiton.


Karaj Legantoj, Salutojn!

Se la maro estos estinta kompata, areto da Anglaj Esperantistoj estos reveninta de mallonga forestado dum la Pentekostaj tagoj en Bulonjo.

Mi vere devas danki Vin pro la multe da afablaj rimarkoj de la skizeto pri mia libertempeto inter la Esperantistoj, kaj estas eble, ke rakonto pri la Bulonja vizito ankau interesos Vin. Estos do artikoleto pri gi en la venonta Gazeto.

Kiam mi guis la Italan sunon, Esperanto gajnis novan apostolon, kies verko jam vidigis en La Esperanta Gazeto. Estas certe, ke Vi ciuj multe satos la tre interesan kaj lertan tradukon el la Aventuroj de Grafo Ferdinando Fathom, de Sro Lambert verkita. Kaj, kiam Vi memoros, ke tiu ci klera verkisto nur audis la nomon Esperanto antau ses semajnoj, Vi ci tie vidos ankorau alian bonan reklamon pri la mirinda facileco de la lingvo!

Inter la multaj novaj aligintoj, kiujn ni ciutage gajnadas, estas unu kiu intencas viziti la Ekspozicion S. Louisan. Kredeble li tie vidos la Esperantan Sekcion, fondita de la Franca Societo, kaj zorgata de Sro J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis.

Por tiu ci Ekspozicio oni presigis grandajn anoncpaperojn pri Esperanto, kaj Sro Bourlet afable sendis al ni aron da ili en la Angla lingvo presitan. Mi plezure sendos senpagan specimenon al ciu, kiu promesos elmontri gin en konvena loko.

Espereble tia Ekzpozicio en la Unuigitaj Statoj vekigos multe da intereso. Esperanto jam ekprogresas tie, kaj fervora kunhelpanto, Sro J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass., prenis sur sin la provizoran Sekretariecon. Cu ciuj Amerikaj amikoj skribos al li, kaj kunlaborados?

Sro Twombly komencis sian propagandon per nova plano. Ciam ni vidas, ke la Amerikanoj sendas novajn ideojn al Europo; ne vere? Li sendis abonpagojn je La Esperanta Gazeto por ciuj la Amerikaj Universitatoj, kaj kelkaj kolegioj. Tiel, inter la legantoj de tiuj ci linioj trovigas niaj kunbatalontoj, la Amerika Junularo.

Ciam antauen! estu via devizo. Ne permesu ke Europo venkos sole en tiu ci nobla afero!

Lia plano memorigas al mi, ke kelkaj el Vi petis la sendadon de tiu ci Gazeto al diversaj Urbaj Bibliotekoj. La propono estas tre valora, sed, je la komenco de tia entrepreno, ne estas eble gin alpreni. Mi do esperas, ke Vi, post kiam Vi gajnis la aprobon de la Bibliotekestro, afable konsentos aboni por la Biblioteko. Por tiu ci celo, oni akceptos duonpagon, t.e., jarabonon da du frankoj. Post iom da tempo estos eble malpli spareme donaci.

Mi ankau ricevis kelkajn petojn por pligrandigi au plioftigi la Gazeton. Sed ankau tiu ci afero nuntempe estas neebla. Vere, se oni memoras, ke antau nur dudek monatoj, Esperanto estis kvazau nekonata nomo en Anglujo, kaj ke nun dum ok monatoj Anglujo posedas sian propran Gazeton, oni ne devas plendi, ke gi enhavas nur dekses pagojn! La ekzisto mem de tia Gazeto, precipe apogita de Britaj Verkantoj kaj Abonantoj, estas nekontraudirebla pruvo pri la facileco kaj rapida progreso de la Internacia Lingvo: estas praktika pripensinda pruvo.

Cu Vi rimarkis la kovrilon de nia lasta kajero? Lau la petoj de alilandaj amikoj, mi donis al la verdakovriletajo, Esperantan baptonomon, kaj mi esperas, ke Vi, kiuj logas alilande, ciam nomos tion ci La Esperanta Gazeto. Kiam mi audis kritikojn pri La Esperantist dum mia vojago, ciam estis dube cu oni parolis pri la Angla, Franca, au Itala jurnalo.

Mi plezure rimarkas ke, en L’EspÉrantiste, Sro de Beaufront ankau kondamnas tiujn, kiuj deziras elpensi siajn proprajn alfabetojn. Kompreneble ciuj Esperantaj Redaktoroj same faros. Jam en la Maja Numero sendis tiun kondamnon

Via Redaktoro.

The Hon. Sec. of the London Esperanto Club much regrets that his friend and colleague, Mr. Howard, can no longer occupy himself with the book department. All Esperantists owe Mr. Howard most hearty thanks for his devoted labour, and will regret that his present duties do not permit of its continuance.

In the future orders for books should be sent to The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., and not to Surbiton.


Dear Readers, Greetings!

Should the sea have been compassionate, a group of English Esperantists will have returned from a short stay during Whitsuntide in Boulogne.

I really must thank you for the many kind remarks on the short sketch of my holiday with the Esperantists, and it may be that a narrative of the Boulogne visit will also interest you. A short article about it will therefore appear in the coming Gazette.

While I was enjoying Italian sunshine, Esperanto gained a new apostle, whose work has already been seen in The Esperantist. It is certain that you will greatly enjoy Mr. Lambert’s interesting and able translation of The Adventures of Count Ferdinand Fathom. And, when you recollect that this clever writer only heard Esperanto’s name six weeks ago, you will see here yet another good testimony as to the astonishing simplicity of the language.

Among the many new adherents we gain daily is one who intends visiting the St. Louis Exhibition. He will probably see the Esperanto Section there, founded by the French Society, and superintended by Mr. J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis.

Large Esperanto posters have been printed for this Exhibition, and M. Bourlet has kindly sent a number of them printed in English. I will gladly send a free specimen to everyone who will promise to exhibit it in a suitable place.

It is to be hoped that such an Exhibition in the United States will arouse much interest. Esperanto already begins to make progress there, and a devoted helper, Mr. J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass., has undertaken the provisional secretaryship. Will all American friends write to, and work with, him?

Mr. Twombly has commenced his propaganda on a new plan. We always find that Americans send new ideas to Europe; is it not so? He sent subscriptions for The Esperantist for all American Universities, and some colleges. So, among the readers of these lines are to be found our future comrades, the Youth of America.

Ever forwards! let your motto be. Do not allow Europe to conquer alone in this noble cause!

His plan reminds me that some of you have asked for this Gazette to be sent regularly to sundry town libraries. The suggestion is a very valuable one, but, at the beginning of such an enterprise, it is impossible to adopt it. I, therefore, hope that, after you have gained the approval of the librarian, you will kindly consent to send a subscription for the library. For this purpose half will be accepted, that is, an annual subscription of 1/6. A little later it will be possible to give less sparingly.

I have also received some requests to enlarge or more frequently issue the Gazette. But this is also impracticable at present. Really, if one recollects that twenty months ago Esperanto was practically a name unknown in England, and that now for eight months England has its own Gazette, one must not complain that it contains but sixteen pages! The very existence of such a paper, principally supported by British Contributors and Subscribers, is an incontrovertible proof of the simplicity and rapid progress of the International Language: a practical proof worthy of consideration.

Did you observe the cover of the last number? In accordance with the requests of foreign friends, I gave the little green-covered-one an Esperanto name, and I hope that all of you who live in other lands will call this The Esperanto Gazette. When I heard criticisms of La Esperantist during my journey, it was ever doubtful whether one referred to the English, French, or Italian journal.

I note with pleasure that, in L’EspÉrantiste, M. de Beaufront also condemns those who want to invent their own alphabet. Naturally all Esperantist Editors will do likewise. This condemnation had already been sent in the May Number by

Your Editor.

ESPERANTO KAJ PEDAGOGIO.

(Kiam ni kunpromenis sur la bela Kastelejo de ChÂteau Thierry, Sinjoro Bourlet afablege cedis al mia peto, kaj promesis verki artikolon por The Esperantist pri la suprenomita temo. Ni ciuj suldas koran dankon al nia eminenta kunbatalanto pro tiu ci honoro.—Red.).

Kara Amiko, Jen estas la promesita artikolo. Mi gin skribis sur miaj genuoj, sidante en arbareto sur altajo, inter rosmarenoj kaj erikoj, en ombro de maraj pinoj kaj bastkverkoj.

Sub miaj piedoj tute proksime la blua maro bruetis, kuretante sur la flava sablo, la suno faris helajn rondetojn sur mia papero, kaj cirkau mi flirtis delikataj papilioj kaj zumantaj musoj. La muskoj kaj herbetoj faris verdan tapison, kiu estis kvazaua Esperanta standardo, kiu inspiris min. La vekigo printempa de tiu belega naturo igis min pensi pri la baldaua vekigo de la homaro por nia kara afero.

Kore kaj sincere via.—Carlo Bourlet.

Jam de longaj jaroj mi instruas matematikon al junuloj. Miaj lernantoj estas nun ciuj 17–20 jaraj, kaj mi oftege rimarkis kiel senlogika kaj nekapabla guste rezoni estas ilia spirito. Aliparte, ili estas ankau tro inklinaj cion akcepti sendispute, kaj lerni la sciencon ne per analiza metodo, sed preskau kiel dogmon netuseblan.

Pri tio mi tre miris.

La infana spirito estas ja tre scivolema kaj treege logika. Malgranda bubo, tuj post kiam li scias iom paroli, faras multajn demandojn: Kial, patreto, la mara akvo estas sala? Kial, patrineto, la fajro brulvundas la nesagajn infanojn? Kial...? kaj ankorau Kial...?

Kaj ofte la gepatroj, tedataj de tiom da kialoj, respondas: Gi estas tiel, car gi estas tiel!

Malbona respondo, kiu al kutimigas la infanojn al akcepto sendisputa de ciu ajn eldiro kaj sufokigas la analizemon naturan de ilia juna spirito.

Sed estas tamen gepatroj inteligentaj, kiuj penas por kiel eble plej cion klarigi al siaj gefiloj, kaj tamen tiuj gefiloj, post iom da ceestado en lernejo, perdas sian tutan scivolemon kaj esploremon.

Kia estas la kauzo de tiu bedaurinda aliformigo de la infana spirito?

Mi sercis, kaj jen tio, kion mi trovis.

Kiam bubo eniras lernejon, li unue lernas legon kaj skribon. Lerninte la alfabeton, li instruigas pri la legado, t.e., pri la kunmetado de la literaj sonoj por formi vortojn. Tuj, de la unua paso, cu li estas Angla cu Franca, li eklernos, ke plej ofte la literoj perdas sian alfabetan valoron, kiam ili estas apudmetitaj apud aliaj. Li konstatas, ke cio estas preskau plene arbitra kaj senregula; kaj, kiam Franca lernanteto demandas kial A kaj U kunligitaj produktas la sonon O, la malfelica instruisto povas nur respondi la faman frazon, kiun la bubo tiel ofte audos dum sia vivo: Gi estas tiel, car gi estas tiel.

Post tiu unua senlogika dogmeca ekzercado, la infano komencas lerni gramatikon kaj aritmetikon.

Ho ve! jen denove kaj pli forte rekomencigas la bela klarigo: Gi estas tiel....

En la gramatiko apud ciu regulo li trovas unu, du, tri, sennombrajn esceptojn! Tiel, ke la regulo baldau dronas sub la superakvigo de la esceptoj. Ni Francoj faris ja el tio proverbon: Nenia regulo sen escepto. Estas vere, ke ciuj tiuj esceptoj havas historiajn kauzojn, sed tiujn kauzojn oni nur tiam povas kompreni, kiam oni scias multajn lingvojn antikvajn kaj modernajn. Tiu studo estas filologio, kaj la filologio ne estas scienco komprenebla por infanoj!

La lernado de aritmetiko povus esti ekzerco jam pli logika sed, el ciuj partoj de la matematiko aritmetiko estas la plej malfacila en teorio. Dum la algebra rezonado estas plej ofte analiza, la aritmetika rezonado estas plej ofte sinteza, sekve pli malfacile komprenebla.

Kauze de la granda malfacileco de la teorioj aritmetikaj, la instruisto estas, vole-nevole, plej ofte devigata lernigi parkere de la bubo la rezultatojn sen ia klarigo, kaj la juna lernanto alproprigas al si metodojn permemore, kiujn li prenas kiel modelojn sekvindajn sed ne verigitajn. Al tio oni aldonas lecionojn el prozaj au poeziaj pecoj, lernotajn ankau parkere, kaj, super cio, oni lernigas la historion de la antikvaj Grekoj kaj Latinoj, tute nekomprenebla, pro la granda malsameco de la antikvaj kaj nunaj moroj.

Resume, niaj gefiloj povas nur alveni al unu sola konkludo: Cio en la homa scio estas arbitra, senregula kaj senlogika. Se, post longaj jaroj da tia lerneja ekzercado, restas ankorau en nia spirito ia fajrero de logikeco, tio pruvas, ke nia natura logikemo estas vere fortika kaj daurema!

Nun, ni esploru tion, kio okazus se niaj infanoj lernus nian karan lingvon Esperanto tuj post la eniro en la lernejon.

Tie ci ili trovus plenan logikon. La legado estus nur ludo, la gramatikaj reguloj estus ciam senesceptaj. Cio estus klarigebla, cio povus, kaj devus, esti klarigata. La korekta uzado de la lingvo devigus ilin al severa analizo de ilia penso. Ili malkutimus skribi kaj pensi lau modeloj preparitaj kaj sankciitaj de la popola uzado, kaj, ec por la gusta esprimo de siaj pensoj en la gepatra lingvo, ili trovus grandan utilon en tiu analizema ekzercado.

Mi persone konstatis, ke la studado de Esperanto elmontris al mi multon el mia propra lingvo, kion mi gis tiam ne komprenis au ne sentis. Sennombrajn galicismojn, ec malgustajn uzojn de vortoj, mi kun mirego ekvidis.

Priparolante tiun temon kun amikoj Esperantistaj, mi konstatis, ke mi ne estas sola, kiu tiel opinias. Ciuj estas unuanimaj.

Cu vi, kara Samideano, kiu legis mian artikoleton, ne konsentas?

Carlo Bourlet.

For many years now I have been teaching young people mathematics. My present pupils are all from seventeen to twenty years of age, and I have very frequently noted how illogical and incapable of reasoning precisely is their intellect. They are, moreover, too much inclined to accept everything without question, and to learn science, not by analytical method, but as indisputable dogma.

I have wondered at this a good deal.

The child’s mind is assuredly eager to acquire knowledge, and exceedingly logical. A little lad, as soon as he can say something, asks many questions. Why, papa, is sea-water salt? Why, mamma, does fire burn silly children? Why...? and still Why...?

And parents, bored by so many questions, often reply: It is so, because it is so.

A bad answer, which accustoms children to the unquestioned acceptance of any dictum, and which stifles the natural analytical propensity of their young minds.

Nevertheless, there are intelligent parents, who take pains to give their children every possible explanation, yet these children, after going to school a while, lose all their thirst after knowledge and their inquisitiveness.

What is the cause of this regrettable transformation in the childish mind?

I have inquired, and here is what I have discovered.

When a lad goes to school, he first learns to read and write. Having mastered the alphabet, he is instructed in the art of reading, i.e., the compounding of literal sounds to form words. Immediately, from the first step, no matter whether he be English or French, he begins to learn that most frequently letters lose their alphabetical value when they are united with others. He finds out that everything is almost entirely arbitrary and devoid of rule; and when a French pupil asks why A and U together give the sound of O, the unfortunate teacher can but reply with the famous phrase, which the child will hear so often during his life: It is so, because it is so.

After this initial illogical dogmatic exercise, the child starts learning grammar and arithmetic.

Alas! here again the fine explanation: It is so ... continues to be in vogue.

In grammar, with every rule, he finds one, two, three, innumerable exceptions. Hence the rule is soon drowned under a flood of exceptions. We Frenchmen have actually founded a proverb: There is no rule without an exception. True it is that all these exceptions have historical reasons, but these reasons can only be appreciated when one knows many ancient and modern languages. That study is philology, and philology is not a science to be understood by children!

The study of arithmetic might be a more logical exercise, but of all departments of mathematics, arithmetic is in theory the most abstruse. While algebraical reasoning is most frequently analytical, arithmetical reasoning is generally synthetical, and, consequently, more difficult to understand.

As a result of the great difficulty of arithmetical theories, the teacher is, willy-nilly, commonly compelled to make the lad learn results by heart without any explanation, and the young pupil adopts parrot-method, which he takes as models to be followed, but not to be verified. To these are added lessons from prose and poetical extracts also to be learned by rote, and, above all, Roman and Greek history is taught, which is quite unintelligible on account of the great diversity between ancient and modern customs.

In fine, our children can only come to one conclusion: Everything in human ken is arbitrary, devoid of rule, illogical. If, after long years of such instruction, a spark of logicality still remains in our mind, it proves that our natural logicality is powerful and enduring!

Now let us inquire what would happen if our children should learn our valued Esperanto immediately on entering school.

Here they find perfect logic. Reading would be but a game, the grammatical rules would ever be free from exceptions. Everything would be explicable, everything could, and ought to, be explained. Accurate use of the International Language would force them into a severe analysis of their thoughts. They would no longer be accustomed to write and think in accordance with models prepared and sanctioned by popular usage, and even for the concise expression of their thoughts in their mother tongue they would derive great benefit from this analytical exercise.

I, personally, have found that the study of Esperanto has demonstrated to me much of my own tongue, which hitherto I had not understood or appreciated. Innumerable gallicisms, even incorrect use of words, have I discovered with astonishment.

On discussing this subject with Esperantist friends, I have found that I am not alone in thinking thus. All are unanimous.

Do you, dear Friend-in-Esperanto, who read this article, not agree?

Lausence tradukita de H.B.M.

MIA AVINO.

Originale verkita Skizo de Esperantisto 8384.

Cu vi konis mian avinon?

Jen do estas sia portreto: Si mortis naudek ses jara, kaj sia kuracisto diris, ke si mortis kiel birdo—eble li volis signifi "pro natura morto," kaj mi diras: "Pro maljuneco."

Kia ajn la kauzo, mia avino apartenis al belaj tipoj de antikvaj nobelaj maljunulinoj, kies pentrajojn ni rimarkas ce antikvaj familioj.

Ciam apud la fenestro au trikante, au petante de Dio favorojn por sia malgranda familio, si estis, kiel mi sin memoras, ankorau bela, spite sia maljuneco.—Maloftaj argentaj haroj, bluaj okuloj, roza vizago, plenaj vangoj kaj blankaj dentoj—jen estas memora fotografajo.

Pri sia hejma vivado, mi nur diros, ke si estis vera modelo de korboneco kaj pacienco. Nu, si posedis kuriozan poshorlogon, kiu, ciun kvaronhoron, sonadis valson au polkon, per speciala mehanismo.

Foje, si rakontis al mi tiun ci historieton:—

"Tagon mi eniris pregejon por konfesi min, sed, ektimante, ke mia konfesprenanto min riprocus pro mia longa forestado, mi enmetis en mian veston la sonoretantan poshorlogon por ke gi, per gia sonorado, dolcigu la ekkolerantan pastron.

"Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj li pacience min auskultadis. Subite la poshorlogo rompigis la pregejan silenton! ‘Kio do estos?’ demandis la konfesprenanto. ‘Valso,’ mi tuj respondis. ‘Mi bone audas, ke gi estas valso, sed kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?’ ektondris la pastro.

"‘Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia poshorlogo. Jen gi estas,’ kaj mi eltiris la malfelican valoragon, kies sonorado jam cesis. Sed, pro mia rapideco, mi tusis la muzikan risorton kaj denove gi sonadis, sed tiun ci fojon mazurkon!

"Mi paligis, sed la pastro rugigis pro kolero, kaj tuj eliris el la konfesejo. Pro tio, mi igis kiel stona statuo, kun la poshorlogo ciam sonanta la mazurkon al la ceestantaj pregantoj!"

PRI SCIENCAJ AFEROJ.

Pri la periskopo, la okulo de la moderna submara boato, kaj unu el la plej gravaj kunhelpantoj rilate al gi, la Globe de Aprilo 15, 1904, en gia kolono Sciencaj Ehoj, donas la sekvantan sciigon, kiu posedas specialan intereson, dank’ al la preskaua perdo de la Brita submara boato "A1."

La Scienca Ameriko traktas pri tiu ci okazintajo apud la Nab, kaj rimarkas pri la limigata vido de tiu periskopo, kiu, direktite al la proksimiganta sipo, mankis montri la fatalan vaporsipon. Plibonigita periskopo antau ne longe priskribigis en la Aldono al la Scienca Ameriko. Gi havas kvin apartajn vitrojn, kvar rigardas je la kvar kvartoloj de la kompaso kaj ebligas la marveturanto vidi la tutan horizonton. Kaj la kvina vitro antauen rigardas, kaj figuras guste la veran grandecon de la vidataj objektoj.

Tiu ci nova periskopo suficus dum klara kaj trankvila vetero, sed, kiel rimarkas la jurnalo, "la konfuzoj de blindeco" ekatingas ciujn Submarboatojn, kiam blovas la vento, kaj la maro levigas. Tiam, pro la subakvigo de la boato, la periskopo luligas, kaj la marsaumo kovras la vitron de la tubo.

Iu devas elpensi metodon por automate teni la vidlinion de la periskopo en situacio ebena.

T.P.L.

TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.

De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660.

Li foriris el la vilago post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam noktigis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj logejoj. La mallumo de la nokto, la silento kaj la soleco de la loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenau vidigis cirkaue, etendante siajn strangegajn brancojn tra la malklaro, kunigis kun lia malgojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature supersticema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia koro sin sentis libera el la timo de la mortigo. Por ke li foririgu tiujn ci malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojagantoj, kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densajoj de tiu mem arbaro. En la dauro de tiu ci rakonto, kiu neniel helpis relevi la pensojn de nia heroo, la kondukanto sajnigis kauzon por malantauenigi, dum nia vojiranto daurigis siajn pasojn, atendante lian realvenon post kelke da minutoj.

Pri tio li tamen trompigis; la piedfrapado de la alia cevalo farigis malplie audebla, kaj fine tute estingigis. Pro tiu ci cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj auskultadis je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian audadon, krom la melankolia sopirado de la arboj, kiuj sajne antaudiris alproksimantan ventegon. Pro kio la cielo kuntiris vizagon pli malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruligis la tondro, kaj la blovegado, ekmetante gian vocon per grandega mugado, deiris en superakvego. Pro tiu ci okazo la kurago de nia heroo preskau tute neniigis; li ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive malsekigitan antau ol, kvazau rekonsciigante, li elpasis el la vojo por protektigi inter la cirkaukreskantaj arbetajoj.

Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da altaj arboj, kiuj lin sirmetis kontrau la ventego, kaj tiel lokite, li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo, por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li konatigis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne havos la felicon eviti ilian sercon, kaj sin eltiri el la implikajoj de la arbaro.

Timigite de tiuj ci antausentoj, li decidis konfidi al la kompato de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj antaueniri per ia torda vojeto gis kiam li sin liberigos el la arbaro. Li tial direktis la cevalan kapon en linion tute kontrauan al tiu de la cefvojo kiun li jus estis lasinta, opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu ci, por lin serci, kaj ke la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la cefvojo por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila nokto.

Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, daurigis sian vojagon, en plena espero atingi vilagon, kie sia vivo trovigus senriska. Tuj li de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel felica steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis ce la pordo de solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame.

Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da mejloj, kaj ke si povos provizi al li bonan liton, kaj al la cevalo logejon kaj avenon, li ekdankas la cielon por sia felico, faletinte sur tian modestan kajuton.

Li do konsentis pasi la nokton, sub la sirmeco de la maljuna dometanino, kiu lin komprenigis, ke sia edzo, tranclignisto, estis foririnta ce la plej proksiman urbon por vendi sian komercajon, kaj ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgaumatene.

Ferdinando ekzamenis la antikvan sorcistinon per mil ruzaj demandoj, al kiuj si respondis je tiom da versajneco kaj naiveco, ke li konkludis, ke ne estas ia dangero. Festine vespermanginte ovojn kaj sinkon, li petegis, ke si lin alkonduku al la dormocambro, kie si proponis, ke li kusigu.

Tial, je sia montro, li supreniris ian stuparon en cambron, meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de pajlosargegoj.

Li sajne kontentigis je sia logejo, kiu ja lin mirigis.

La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimigu la kandelon al la flamigemajoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la slosilon de ekstere.

Ferdinando, kutimite esti singardema kontrau siaj kunuloj, havis gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur la pordo.

Sekve li proponis ekzameni akurate ciun objekton en la cambro; kaj dum la esplorado li cagrene trovis viran korpon, ankorau varman, kiu, antau ne longe ponardite, kasigis inter kelkaj pajlsargoj.

Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan teruron, car li certigis, ke li mem renkontus la saman sorton antautagigo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Ce la unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fenestro, intencante per gi forkuri, sed li sciigis, ke lia ekflugo efektive estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la haroj ekrektigis, kaj la genuoj sanceligis. Liaj pensoj estis plenaj de antausentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazau atestanto kontrau li, kaj per dezirego preskau supernatura li tuj rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj malpli interesaj, lia imago ne kuragus, li mem senkompate entreprenis.

Li senvestigis la korpon, kiu kusis sangadanta inter la pajlaro. Gin brake alportinte en la liton li gin ordigis tiel, kiel prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante sargitan pistolon per ciu mano, li atendis la sekvon de tiu bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero.

Ce noktomezo li audis la sovadon de piedoj suprenirantaj la stuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn de du viroj promenantaj al la lito.

(Finigota en la Julia Gazeto).

LA PEKETOJ DE EPPIE.

Eltirajo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law.

Silas Marner, gis la alveno de nekonata knabineto ce sia dometo, estis sparema kaj malfelica teksisto. Li kompatigis je tiu ci infaneto, donis al si la nomon Eppie, kaj farigis kvazau sia patro.

Kiam Eppie havis tri jarojn, si estis ruza, kaj Silas devis uzi sian paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke si devas esti varmigata, kelkafoje, je mola loko.

"Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos enslosi sin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron, car mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis sufica por nigrigi lin, tiel ke li devis denove lavigi kaj vestigi. Tiu ci estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, au la ekfrapadon, au la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu sin."

Nu, Silas sage estis aranginta largan rubandon, per kiu li ligis Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Gi estis ligata cirkau sia talio, kaj si povis atingi sian liteton kaj sidigi tie.

Dum somera mateno, Silas interesigis je sia laborado, kaj ofte uzis la tondilon. Eppie audis la kuriozan "klik, klik" kaj, observinte gian rezultaton, si akiris la logikan opinion, ke la sama rezultato ciam sekvas la saman kauzon. La bruo de teksado komencis, kaj Silas senpripense metis la tondilon apud Eppie. Silente, kiel museto, Eppie kaptis gin. Tondinte la rubandon, si forkuris, tra la malfermita pordo, en la kampojn, kie la sunlumo invitis sin.

Dume Silas pensis ke sia konduto estis pli bona ol kutime. Sed, kiam li bezonis la tondilon, la terura okazo klarigis. Li forkuris, kriegante: Eppie, Eppie! kaj esploris la truegojn, en kiujn li kredis, ke eble si estis falinta.... Tiam li trovis sin, sidante apud marco, gaje kunparolante sian boteton, kiun si estis uzinta kiel sitelo, por plenigi huftrueton, dum sia nuda piedeto komforte kovrigis je oliv-verda slimo.

Silas, gojega je la eltrovo de sia trezoro, ekkaptis sin, kaj kovris sin je kisoj. Sed, kiam li estis alportinta sin dome por la necesa banado, li memoris pri la bezono puni Eppie. La ideo, ke si ree forkurus, donis al li nekutimitan pripenson, kaj li decidigis uzi la karbokelon, kaveton apud la kameno: Eppie! li subite diris, elmontrante siajn kotajn piedojn kaj vestajojn: peketema Eppie tiel forkuri! Eppie devos iri en la karbokelon, car si estis peketema! Pacjo devos meti sin en karbokelon!

Li pensis, ke tio timigus sin, kaj ke si ekplorus. Sed, anstatau tio, si ekskuigis sur lia genuo, kvazau la propono estis carma novajo. Vidante, ke li devus severe agi, li metis sin en la karbokelon, kaj fermis la pordon. Dum momento, silentadis, sed tiam venis krieto: Malfermigu! malfermigu! kaj Silas liberigis sin, dirante: Nu, Eppie, ci neniam ree estos peketema, au ci devos iri en la nigran malbelan karbokelon!

La teksado longatempe cesadis tiun ci matenon, car nun estis necese lavi kaj vesti Eppie, sed Silas esperis ke tiu ci punado havus sufican efikon, kvankam li estus volinta, ke si iom ploru.

Post duona horo, si estis purigita, kaj Silas turnis la dorson por vidi, cu li povus plibonigi la rubandon, sed poste li forjetis gin, pensante ke sendube Eppie estos bona dum la restajo de la mateno. Li returnis meti sin en sian segeton apud la teksilo, kiam si lin rigardis kun vizajo kaj manoj nigraj, kaj diris: Eppie estas en la karbokelo!

LA SANKTA FAJRO.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.).

Por cion klarigi mi diros, ke tio ci okazis en Jerusalemo.

Je la Sankta Vendredo, la antautago de la ceremonio, kiun mi deziras priskribi, ni vizitis la Pregejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis kelkajn tre strangajn preparojn.

Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapisetoj kaj kapkusenoj sur kiuj kusas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude.

Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per sajno de senvigla miro; preskau mi diris, de bovina miro!

Sed la geinfanoj! Sur ciu vizago estas sajno kvazau ili tiom da mirindajoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankorau mirigi pri ia ajn afero.


Kio do estas la Sankta Fajro!

Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera miraklo!

Dum tiu ci Sabato la Savinto kusis en la Tombo, kaj ciujare (tiel ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la cielo.


"Ne-harak-said." Mi ekrigardas!

Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas rugan Tarbus’on au fez’on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas larga kiel sako, kaj la malsupro tre prema cirkau la maleoloj. Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj larga zono lian talion. Ce lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta aron da pistoloj kaj ponardoj.

Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon, kiun li tenas per la dekstra mano. Gia akra pinto kaj gia supro, kiu etendis sin ciu flanke lau formo de sigelilo estas farita el blanka metalo (kredeble stalo) kaj brilis kiel argento.

Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman’on (gvidiston kaj tradukiston), lau kies konsilo ni singarde malaperigas niajn poshorlogojn kaj valorajojn.

Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la signalon de foriro; tiun ci frapadon li daurigas la tutan vojon, en longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj ciam frapante la teron per la sama sonora frapo.

La hotelo staras ekster la muroj, tial gis la pordego al Joppa (per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie ci la amaso farigas multe pli densa.

Ni trapasas tra la Strato de David kaj eniras en Kristanan Straton.

Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; gia akra pinto, potence minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj, malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas lau maniero de sipo, tra maro de malbonherboj.

Tiel ni alvenas al la placeto antau la pordego de la Pregejego, kie de ciuflanko la amaso ondegas kontrau nin; grandaj barbaj, nelavitaj vizagoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego; virinoj, malgrandaj geinfanoj; ciu el ili havas sian specialan odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la Bastonego havas ankorau autoritaton kvankam neeble estas gin svingigi. Certe gi daurigas la frapadon, sed nur post longaj intertempoj, kaj preskau en tiun saman lokon gi frapas la teron el kiu gi levigas antau kiom da tempo?

Tre malrapide ni antaueniras, sed ni antaueniras, kaj nun ni eniras en la Pregejegon. Pli kaj pli densigis la amasego. Baldau la gvidanto mem estas haltigita.

Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj ci kaj la nia farigas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble gin trapasi en tiun direkton. Malantauen ni komencas nin tordi, kiel hundo sin tordas el kuniklujo. Baldau ni nin turnas dekstren, kaj iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas malgrandan pordon kaj eniras monahejon, kie trovigas nur kelkaj monahoj. Kia kontrasto!

Tiel tra cambroj, tra trairejoj, suprenirante stuparojn, ciam suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Pregejego.

Pli guste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, car gi estas divida en sekcioj enhavantaj po sep au ok arkojn per bariloj fermataj.

Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon (t.e., la konstruajon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankau vidas grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni jus estas trapasintaj.

En ciu sekcio de nia galerio trovigas grandan homaron, kaj pli alte mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata.

Cie oni rapidas la preparojn; cie mi vidas kandelojn, sed kompreneble ne ankorau ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskau neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble ec du.

El la galerio de virinoj Greka pastro per snuro mallevas aron da ili.

Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Pregejego farigas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega amasego.

Tiam:—Sonoradegon de sonoriloj. Monaho post monaho elsaltas el malfermajo en la konstruajo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj rapidas supren sur gia eksterajo. Ciu el ili triumfe svingas brulantan kandelon. Cie kaj cie komencas ekbruligi la kandeloj.

En la galerio de virinoj mano post mano la monaho tiras antauen sian snuron; ce ciu ekskuo svingigas en hemirondo la aro de nun ekbruligitaj kandeloj kaj ciuflanken disjetas sian sebon sur la amasigatan homaron.

Al la barilo gi alvenas. Apenau li ekprenas gin, kiam pli ol dudek kandeloj estas al li pusegataj, kaj de li ekbruligataj.

De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankorau aliaj. Ciuflanke oni elsendas la lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankajoj. Cie oni vidas la brulantajn kandelojn goje agitatajn; kaj la vocoj sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege rulas la stonetojn.

Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la premego de la popolo ciu minute cifas kiel knabeto cifus paperon.

Sed jam tro longa la priskribo! Du soldatojn ni trovas ce la reveno. Kial du? mi pensas, car la Pregejego kiam ni gin reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu tenas per ciu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj nin rigardas. Plene li kredas, ke la Sankta Fajro ne povas bruligi la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskau la tuta pilgrimaro!

Elirante el la Pregejego ni tuj ekvidis kial la du soldatoj.

Sajnas kvazau la tuta amasego estas forlasinta la Pregejegon je la sama momento; el kiu aro ciu ero treege penegas sin pusi antau sian proksimulon.

La Bastonegoj perdas nun sian autoritaton. Pro manko de spaco neeble estas ilin movi; tial la frapado cesas.

Forte pusegas per la sultroj niaj du soldatoj, kaj, car ili ne sole reprezentas autoritaton sed ankau estas ambau fortuloj, ili sukcesas malfermi vojon por si mem.

Sed ne por ni!

Ci tie ni supreniras tiujn malaltajn stupetojn el kiuj konsistas plej ofte orienta strato.

Sur la stupetoj kiel amasego!

Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe dauros la feliceco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj malfacilege sirmantajn la ankorau brulantajn kandelojn; homojn ni vidas el ciu raso, kaj bone ni scias ke tie ankau trovigas geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, sajnas al mi ke mi audas la ekkrion: "Leprulo."

Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per ciu ondolinio de la homa Oceano.

Malproksimigantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili ciam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi la posicion, la alia revenas nin serci.

Ha! tiu vojirado, tiu terursonga progresado! Tirataj, premegataj, pusataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon.

Ci tie la premego farigas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj cirkauprenante min.

Bonega ideo! Mi farigas samideano! Miaflanke mi cirkauprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malsatas gin diri sed gi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turnigado de la Sankta Fajro!


En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Pregejego.

Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn.

Back to Vol. I index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

No. 9.

Julio, 1904.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

Page
Editor’s Notes 129-130
The Tempest, End of Act 1 (translated by A. Motteau) 131
From the ‘Meditations of Marcus Aurelius’ (translated by K. Eucharis) 131
Items of Interest 132
Adventures of Count Fathom (translated by D. H. Lambert, B.A.) 133
Esperanto in Japan 134
My Dearie (William Officer) 135
The Sun at its Zenith (Thomas Hunter, M.A.) 135
Unexpected News (H.B.M.) 136
Boulogne (H. Bolingbroke Mudie) 136–8
The Language of Flowers (Ben Elmy) 138
The Certificate of Merit (G. D. Buchanan) 140–1
Another Original Welsh Sketch (E.W.) 142
A Night in "Calabre" (translated by Paul Boulet) 143
Correspondence Page 144

For Local Information apply to the Hon. Sec. of the following Official Societies:—

  • BATTERSEA—Sro. A. T. Lee,
    2, Cupar Road, Battersea.
  • BRIGHTON—Miss OXENFORD,
    16, Upper Westbourne Villas, Hove.
  • BRIXTON—Sro. E. W. EAGLE,
    22, Kellett Road, Brixton.
  • CORBRIDGE-ON-TYNE—Sro. Lotinga,
    Trinity Terrace.
  • DOVER—Sro. H. R. GEDDES,
    Northumberland House, Dover.
  • EDINBURGH—Miss Tweedie, M.A.,
    2, Spence Street.
  • FOREST GATE—Sro. E. J. R. Beal,
    74, Claremont Road, E.
  • GLASGOW—Hon. J. H. Wallace,
    3, Hampden Terrace, Mount Florida.
  • HUDDERSFIELD—Sro. G. H. Taylor,
    13, Birkly Hall Road.
  • ILFORD—Sro. W. A. Jeffery,
    42, Park Road, Ilford, E.
  • KEIGHLEY—Sro. J. Ellis,
    Compton Buildings, Bow Street, Keighley.
  • LEEDS—Sro. J. E. Wyes,
    2, Marlboro’ Grove, Leeds.
  • LIVERPOOL—Sro. R. E. Issott,
    5, Gresham Street, Edge Lane.
  • NEWCASTLE—Sro. H. W. Clephan,
    3, Cotfield Terrace, Gateshead.
  • NOTTINGHAM—Sro. F. G. Rowe,
    51, Portland Road.
  • PORTSMOUTH—Dr. Greenwood,
    182, Queen’s Road.
  • PLYMOUTH—Sro. Thill,
    6, Barton Crescent, Mannamead.
  • ST. ANDREWS—Sro. J. T. Haston,
    133, South Street, St. Andrews.
  • TYNEMOUTH—Sro. Alan F. Davidson,
    26, Park Crescent, N. Shields.

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASINO.

Tute liberigita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ciuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

JUST PUBLISHED.

First Edition of 100,000.

Text Book of Esperanto.

...THE INTERNATIONAL LANGUAGE...

Price 1½ d., post free. For Propaganda purposes, 10d. per dozen, carriage extra.

Publishers: DIXON & HUNTING, FARRINGDON PRESS, LTD., 180, FLEET STREET, LONDON, E.C.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

  • Dro. G. Busuttil, Misida, Malta. Pri diversaj temoj. Deziras partopreni "Rondiranton" de Samideanoj.
  • M. Delache, 82 rue BrÉquerecque, Boulogne sur Mer, France. Pri maraj konstruajoj kaj intersangos dokumentojn kaj disegnojn pri tiu temo.
  • M. A. Gehet, 10 rue de l’Ouest, Rouen, France. Deziras klopodi pri tehnika vortaro pri la metal—kaj masin—komerco.
  • C. Stuart-Menteath, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Precipe kun alilandanoj prefere pri Gardenaj Urboj kaj scienco de heredo por malhelpi homan degeneron. Intersangos The Esperantist kontrau alilandaj Esperantaj Gazetoj.
  • A. T. Simper, Esq., Attaree Khat T.E., Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Intersangos fotografajojn kun ciulandanoj.
  • H. W. Southcombe, Esq., The Park, Yeovil, England. Pri ciuj aferoj kun alilanduloj. Deziras renkonti Esperantistojn ce Ilfracombe (N. Devon) dum Julio.
  • Miss M. White, 60, Dalziel Drive, Pollokshields, Glasgow, Scotland. Esp. Vidajkartojn el ciuj landoj. Ciam respondos.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. per postsignoj).


Top of Page
Top of Page