THE ESPERANTIST

Previous

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • H. Bolingbroke Mudie, Esq., 57, Kensington Gardens Square, London, W.
  • AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • FRANCE.—Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  • NEW ZEALAND.—Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  • RUSSIA.—Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, DÖbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

N.B.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro.

Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

17. [Vol. II., No. 3]

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.

MARTO, 1905.

KAPELO EL OSTOJ.[1]

Originale verkita de Dro G. Busuttil.

Unu el la kuriozajoj de nia insulo Malto, au pli bone de la tera globo, certe estas malgranda kapelo, kiun niaj fremdaj vizitantoj bone konas sub la nomo de "Kapelo el Ostoj." Gi kusas sur la okcidenta flanko de nia Granda Haveno apud la fortikajo Sankta Elmo. Antikve gi estis nur Enterigejo kie ripozis la ostoj de tiuj Maltaj militistoj kaj kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano Baptisto, kiuj kontraubatalis kaj venkis la Turkojn dum la famega siego de la jaro 1565a.

Je la jaro 1619a komandatoro G. Nibbia konstruigis sur la enterigejo malgrandan pregejon, kiun li dedicis al "Tre Sankta Nomo de Mario," sed kiun vulgare oni nomas "La Virgulino’n de la Enterigejo." Tiu Enterigejo trovigas en la pregeja postacambro.

Je la jaro 1850a oni elfosigis la ostojn por ilin aliloke enterigi, sed pastro proponis ornami per tiuj homaj restajoj la pregejan postacambron. La propono estis akceptata, kaj la pastro pacience la ostojn tiamaniere arangis, ke li aliformigis la cambron en ion misteran, similan al la morta regno.

La unuan fojon kiam mi eniris en la kapelon mi ne scias kio min plu mirigis, cu la mistera vidigo, cu la preskau mozaika vidajo, kaj mi ne povis bone difini cu la unua impreso estis terura au mirega; eble gi estis miksajo de miro kaj teruro—miro pro bela kaj vere mirigiga ordo de la ostoj—teruro pro la nevidebla, sed reala apudesto de la morto.

Antau la kapela postamuro trovigas altaro montrante el antauflanko latinan surskribon kiun malsupre mi tradukos Esperanten. Apud la muro nigre pentrita, blanka statuo de la Virgulino kun Sia Infano elstaras meze de granda kadro kunmetita el ostoj (femurostoj kaj kranioj alterne). Ciuflanke de la altaro mi vidas nicon en kiu elstaras la tempa simbolo, nome—Skeleto tenante per gia dekstra mano, falcilon.

La antauajo de la kapelo konsistas el granda navo kunmetita el ostoj precipe el kranioj.

Jen estas la traduko de la latina surskribo:—

La universala teras fero estas teatro;
Homa vivo estas tragedio:
Cio iluzio; cio sajno.
La morto estas la lasta linio de cio.
Gi malkovras, kaj cion solvas.
Vi kiu vivas tion ci pripensu;
Pregpetu (de Dio) la lumon eternan por tiuj, kiuj ci tie ripozas
Foriru kun paco kaj sencese memoru, ke vi mortos.

Cu pace foriri eble estis? Mia flanke la kompanio de tiuj kranioj, skeletoj, k.t.p., longatempe min persekutis.

PIEDNOTO:

[1] Tiu ci artikolo jam aperis en la manskribita gazeto "Voco Internacia." (Rondestro: Sro H. Hodler, Geneva).

MONATO POST MONATO.

Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro revenis Varsovion por dauri sian trankvilan Proesperantan laboradon, anstatau ol vojagi en Mandcurujon. Kvankam ni bedauras la kauzojn kiuj efektivigis tiun ci liberigon de la milita dejoro, kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni tre gojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al Boulogne en Augusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun ni ektimis tie mankus.

Sendube oni arangos tie ion pri la jam de longe pripensata Internacia Komitato. Sajnas al ni ke la fondigo de tia organizajo estas tute necesega por autoritate enkonduki novajn vortojn por la kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam en la Universala Vortaro estas la nunaj fundamentaj radikoj de la lingvo, kaj ciuj aliaj necesaj vortoj enkondukigis de diversaj Esperantistoj. Ec la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leg-donanto, sed nur kiel la Esperantisto plej kompetenta fari la elekton.

Ni do ciuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra Komitato. Kompreneble gi devos esti internacia; sed ni kredas ke niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Australio devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia konsidero, por ke ili submetigu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble enhavos anojn el preskau ciuj Europaj landoj. Sed eble la anoj de nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie audigi siajn vocojn kun siaj preskau samagaj Grupanoj de Folkestone.

La fondo de Grupo en tiu ci urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas nin denove pri la somera vojago al la Kvin Havenoj, pri kiu ni jam ekpensas.

La Kapitano CapÉ, kiu nepre ceestos, jus donis al la Esperantistaro belforman kaj bonan tradukon de La Unua Capitro de Miaj Memorskriboj (kosto 75 c.), de FranÇois CoppÉe, la fama Franca verkisto, kiu donas sian varman aprobon al Esperanto. Ankau nia bone-konata verkisto, Sam Meyer, eldonigis sub brosura formo la humoran unuaktan komedion "La Supujo" (16 pagoj, 40 c.).

Sed el Peruo alvenas plej notinda tehnika libro, Rezisteco de la Ferkolonoj, de Dro Federico Villareal. Gi estas grand-forma 69 paga verko, en la lingvoj Esperanta kaj Hispana, kiu nepre fortigas nian Sciencan Bibliotekon.

Profesoro Th. Cart, kies dika Esperanta Ligilo estas la Braille’a organo por la Blinduloj, jus verkis versan tradukon de Trafendita Turo, antikva Franca legendo. Tiu satinda verketo eldonigas de la Esperanta Akcia Societo, de kiu multaj el niaj legantoj estas akciuloj.

Pro la ofta apero de Esperantaj verketoj, je kosto malpli ol 1 franko de privataj individuoj eldonataj, ni estos tre kontentaj se la verkistoj bonvolos sendi al ni dekon da ciuj tiaj eldonajoj kun fakturo. Ni plezure sendos la pagon au per aliaj libroj (lau valoro) au per postmarkoj.

Oni altiras la atenton de ciuj Esperantistoj al la kvar pagoj de nia kovrilo. Sur ili oni trovas utilajn informojn, kiuj plifaciligos Internacian Komercadon. Ni ja kredas ke, post kelkaj jaroj, estos tute ordinara afero sendi pencon au du, al, eble, Germanujo, por tiuj beletaj pingloj, kiujn la Germanoj fabrikas pli bone ol ni, kompreneble, la Germanoj, siaflanke, senpene sendos al ni siajn malgrandajn mendojn por bunoj kaj diversaj kukajoj, kiujn ni faras tiom pli solidajn ol ili!

Anoncoj sur Esperantaj gazetoj devas alporti Internaciajn mendojn, kaj tuj kiam ni libere alprenas Esperanton por komercaj aferoj, ciuj komercistoj rapidegos ellerni la lingvon. Ni jam ricevis diversajn bonajn metiajn katalogojn kaj brosurojn. Sed eble la letero de Sro Jadeau[2] havos specialan intereson por la legantoj de The Esperantist, car gi estis kiel respondo al Angla demandanto pri anonco sur nia kovrilo. Tiaj leteroj, kiaj estas tiu ci pruvas la valoron kaj taugecon de Esperanto komerce.

Diversaj korespondantoj skribis de tempo al tempo, proponante ke ni iom pritraktu tiujn gramatikajn punktojn kiuj sajne ne ricevis sufican atenton sur niaj lernolibroj. Eble la nova verko de Dr. Lloyd klarigos tiajn. Sed, se ne, ni penados doni la necesan klarigon sur la The Esperantist.

Pri de Dro Lloyd, The Esperanto Language Practically Considered and Described, ni jam ricevis multajn aprobajn kritikojn, kaj unu fervora kunbatalanto ec verkis versajon pri gi, kiun ni presigas sube.[3]

En la fino de Januaro tre interesa parolado pri Esperanto paroligis de nia estimata kunverkanto, Sro Paul Mathews, M.A., ce la Pionira Klubo, kies Membrinoj interese auskultis, kaj varme aplaudis la parolinton.

Konkludante, ni rakontos kelkvorte la amuzilojn kiujn ni, Membroj de la Londona Klubo, alprenas ce niaj Lundaj Kunvenoj ce la Club CafÉ, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. Ni faras tion, opiniante ke la bona progreso jam farita inter niaj adeptoj pruvas ke tiaj amuzajoj provizas pli agrablan stud-manieron ol simpla (au malsimpla) lerno-libro.

Komence, ni sekvas la Internacian kutimon mangi iom, dume parolante au Esperanto au Angle. Poste, je la sep kvin, ni transiras la straton en la cambrojn sindone pruntedonitaj al ni de la Remington Skrib-masina Kompanio. Tie ni sidigas en rondetojn, kaj partoprenas je diversaj ludoj. Ekzemple, unu rondero rakontos unu frazon, kiel la komenco de rakonto. Lia (au sia) najbaro aldonos alian frazon, kaj tiel plu. La rezultato ja estas miriga, kaj ni ofte minacas doni unu el tiuj ci rakontoj al niaj legantoj! Poste, eble, unu ceestanto foriras dum ni elektas aferon pri kiu li devos demandadi, gis li eltrovos gin. Kompreneble, la demandoj kaj ciuj paroloj dum tiuj ci ludoj devas esti Esperante parolataj.

Alia tre satata ludo estas "Mi enpakis en mian valizegon." En tiu ci okazo la unua rondero diras (eble) "Capelon," lia najbaro devas ripeti capelon, kaj (eble) dent-purigilon. Kaj la afero progresas, ciu persono devas ripeti ciujn la aferojn jam sovitajn en tiun misteran valizegon de liaj najbaroj, kaj ankau aldoni pluan aferon, gis fine, oni ne plu povas memori la longan katalogon, kaj cagrene ekkrias: "Kaj la valizego plenigis!"

Sed la plej instruanta ludo estas: Sro A. eldiras Anglan frazon, kaj deziras ke alia membro gin traduku Esperante—bonega cerb-akrigilo tiu ci!

La Redaktoro.

N.B.—La Redaktoro forveturos (D.V.) alilanden je la fino de Marto & varmege petas, ke oni sendos ciujn artikolojn por No. 19 antau Marto 28.

MONTH BY MONTH.

Our readers will be pleased to learn that the Official exemption, of which we wrote last month, has arrived, and our good chief has returned to Warsaw, to continue his pro-Esperanto work instead of journeying to Mandchuria. Although we regret the circumstances which brought about this exemption from military service, and would wish that Dr. Zamenhof were stronger and in better health, we are exceedingly glad that he will be able to bring the true Seal of the Language to Boulogne in August, and will thus give the Congress that significance which we had begun to fear would be wanting.

Doubtless something will there be arranged concerning the long-considered International Committee. It seems to us that the foundation of such an organisation is absolutely necessary for authoritatively incorporating additional words for the growing needs of a living language. Of course, only those roots already in the Universala Vortaro are the present fundamental roots of the language, and all other words found to be necessary have been introduced by various Esperantists. Even the creator of the language himself has given his sanction to these latter words, not as law-giver, but merely as the Esperantist most competent to make the selection.

We all, therefore, await with impatience the foundation of this central Committee. Naturally it must be International; but we fear that our distant readers in America, Africa, Asia and Australia will have to send their suggestions in writing, direct to Dr. Zamenhof for his consideration, in order that they may be submitted to the Boulogne Congress, which will probably include members from almost all European countries. But maybe the members of our latest Group, that in the Indian town of Udipi, will not be able to make their voices heard there with their almost as young Group-members in Folkestone.

The foundation of a Group in the latter town is most gratifying, and makes us think once more of the summer trip to the Five Harbours, which we have now in mind.

Captain CapÉ, who will, of course, be present, has just given the Esperantists a neatly got-up and good translation of The First Chapter of my Reminicences (price 8d.), by FranÇois CoppÉe, the famous French author, who gives his warm approval to Esperanto. Also our well-known author, Sam Meyer, has just published in brochure form the humorous one-act comedy, "The Tureen" (16pp., 5d.).

But from Peru comes a most noteworthy technical book, The Resistance of Iron Columns, by Dr. Federico Villareal. It is a large 69-page work, in Spanish and Esperanto, which undoubtedly strengthens our Scientific Library.

Professor Cart, whose bulky Esperanta Ligilo is the Braille organ for the Blind, has just composed a versified translation of The Cleft Tower, an ancient French legend. This pleasing work is published by the Esperanto Society, Ltd., of which many of our readers are shareholders.

Owing to the frequent appearance of Esperanto booklets, published at one shilling or less by private individuals, we shall be much obliged if the authors will kindly send ten each of all such publications to us, with an invoice. We will gladly remit either in other books (according to value) or in postage stamps.

The attention of all Esperantists is called to the four pages of our cover. On these is to be found useful information, which will facilitate International Commerce. We indeed believe that in a few years it will be quite a usual thing to send a penny or two, say to Germany, for those pretty pins, which the Germans make better than we; and, of course, Germans, on their part, will conveniently send us their small orders for buns and odd cakes, which we make so much more solid than they!

Announcements in Esperanto magazines must bring International orders, and as soon as we freely adopt Esperanto for commercial purposes, all merchants will hasten to master the language. We have already received several capital business catalogues and brochures. But perhaps M. Jadeau’s letter[2] will have a peculiar interest for readers of The Esperantist, as it was in reply to an English inquirer concerning an advertisement on our cover. Such letters as these prove the value and suitability of Esperanto commercially.

Several correspondents have written from time to time, proposing that we should touch upon grammatical points which had apparently not received adequate attention in our text-books. Probably Dr. Lloyd’s new book will explain such. But, if not, we will endeavour to supply the necessary explanation in The Esperantist.

Regarding Dr. Lloyd’s The Esperanto Language Practically Considered and Described, we have already received many most appreciative criticisms; and one devoted fellow worker has even composed verses, which we print below.[3]

At the close of January last a most interesting lecture on Esperanto was delivered by our esteemed contributor, Mr. Paul Mathews, M.A., at the Pioneer Club, the Members of which listened with interest, and warmly applauded the speaker.

In conclusion, we will relate in a few words the amusements which we Members of the London Club employ at our Monday meetings at the Club CafÉ, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. We do so believing that the good progress already made among our experts proves that such amusements provide a more agreeable form of study than a simple (or complicated) text-book.

To begin with, we adopt the International custom of having something to eat, chatting the while either in Esperanto or in English. Then, about 7h. 5m., we cross the road to the rooms kindly lent us by the Remington Typewriter Company. There we sit in circles and join in various games. For example, one member of the circle gives a sentence, as the beginning of a story. His (or her) neighbour adds another, and so on. The result is indeed astounding, and we often threaten to spring one of these stories on our readers! Then, perhaps, one present goes out while we select some object, about which he asks questions until he discovers it. Of course, the questions and all words in these games must be spoken in Esperanto.

Another greatly appreciated game is "I packed in my trunk." In this case the first member of the circle says, maybe, "A hat"; his neighbour has to repeat a hat, and adds (maybe) a toothbrush. And the matter goes on, each person having to repeat all the things already stuffed into this mysterious trunk by his neighbours, and also to add something more, until, finally, one can no longer remember the long catalogue, and dolefully announces: "And the trunk was full!"

But the most instructive game is this: Mr. A. pronounces an English phrase, and asks another member to translate it into Esperanto—a capital wit-sharpener.

The Editor.

PIEDNOTOJ:

[2] Estimata Sinjoro.—Mi bone ricevis vian karton kaj mi rapidas por sendi al vi la demanditajn sciigojn. Plezure mi vendos detale miajn vinojn. Cu per kesteto enhavanta 12 botelojn, au 24 duon-botelojn, cu per bareloj, ciu enhavanta de 55 gis 225 litrojn da blanka au ruga vino.

La elspezoj pro la sendo kaj la imposto kunekun estas je:—

12 frankoj (9s. 8d.) por unu kesteto enhavanta 12 botelojn, au 24 duon-botelojn da saumantaj vinoj (campana vino, k.t.p.).

9 frankoj (7s. 3d.) por unu kesteto enhavanta saman kvanton de ne saumantaj vinoj, blankaj au rugaj.

100 frankoj (£4) por unu barelo enhavanta 225 litrojn da blanka au ruga vino.

Pro tiaj elspezoj kaj lau la kvalito, mi do povos sendi:—

Unu Kesteton da 12 boteloj po. 45 gis 60 frankoj (£1 16s. gis £2 8s.). Plie, por duon-boteloj 75 centimoj.

Unu Barelon da 55 litroj po. 110 frankoj (£4 8s.).

Cio afrankite de porto kaj de limpago en stacidomo de la adresato. Ciu detala sendo estas liverota por la pago.

Se vi povus sciigi al mi pri tio, mi tre deziras seriozajn makleristojn ce via lando por vendi detale miajn produktojn.

Estante preta por zorge plenumi viajn mendojn, mi prezentas al vi miajn plej korajn salutojn.—Jadeau.

[3]
Vagonare vojagante
(mi konfesos Esperante)
Lernolibron mi maltegis
Kaj gin tute mi tralegis.
Dum la longa vojagiro
Jen per ravo, jen per miro
Min profunde interesis
Tiu libro kaj impresis.
"Kia estas la libreto
De plezuro la fonteto?"
Diru al la demandanto—
"Pri la lingvo Esperanto.
"De Doktoro Lloyd verkita
Kaj je pencoj dek vendita.
Kaj enhavas gi resumon
Kiu disvastigas lumon.
"Sur sintakson, gramatikon,
Kvankam gi ne havas dikon.
Sed por Esperantistaro
Estas multuminparvaro!"

D.H.L. (9660).

LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA.

De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau.

Katene gemas la spiritoj
En purgatoriflamo:
Forigas grade malmeritoj
De pentoplena l’ amo,
Kredeble, kiu penis tere
Por sin purigi vere.
Ec tie, ciu Marifesto
Senpena tag’ farigas,
Kaj, dum benita tia resto,
Espero kuragigas—
Car ciuj guas l’ interpacon,
Dipatrinodonacon.
Sed, foje, en purgatorio,
Ec sankta la reveno
De la Nomfesto de Mario
Ne cie igis beno—
Car spiritvoco tiel gemis
Ke mil korehoj tremis!
Spiritoj kune al Cielo
Te Deum himnon sendis,
Sed, Cefheroldo Mihaelo
Gin audis kiu plendis:
"Vi, kial kantas ne dankeme?"
Li diris kompateme.
Respondis la spirit’ gemanta:
"Sendanka mi ne estas;
"Sed kvankam paco viviganta
"Ci tie kun ni restas,
"Gi nek forpelas mian penon,
"Nek donas al mi benon.
"Car tere min aminta koro
"Bedauras nun kaj ploras,
"Kaj lian sargon de doloro
"Konstante mi memoras:
"Devenas mia la sufero
"El lia malespero.
"Se estus eble por mi iri...
"Se vidi lin mi povus!
"Kor-amon mian ec rediri...
"Li pli espere vivus!
"Pli pacience submetita,
"Li estus fortigita."
Tuj diris nun la Cefangelo:
"Punlim’ mallonga via
"Finigos baldau: en Cielo
"Dolor’ ne estas ia!
"Cu devus tera stato lia
"Pli pezi ol la via?
"Permeso iri via estu:
"Nur unu terminuton
"Konsolu lin: ne kune restu
"Pli ol la templimiton...
"Sed al vi kostos kora l’ amo
"Miljaron da punflamo."
Tilia ombro sirme falas
Sur par’ de gefiancoj;
Karese ili kunparolas
Sub la tremantaj brancoj:
Trankvila, dolca la vespero
Invitas al l’espero...
Sed, jen! nordvento akre blovas
Tra la tiliarbejo...
Gemego sin terure levas
Gis la supernubejo,
Lasante juna edzo vidva,
Kun la edzin’ senviva!
Ce l’ pordo de l’ purgatorio,
Gis Mihael’ staranta,
Atingis la terura krio
De la spirit’ iranta
Por pagi koston de koramo:
Miljaron da punflamo.
"Anim’ fidela, preteriru
"Kun la heroldo dia;
"En paradizon tuj eniru,
"Pro l’ amo granda via:
"Dum minut-agonia faro
"Pasigis la miljaro."
Al floro papilio flugis, la folietojn siris,
Sucante tie unufoje, kaj tiam supreniris.
Lacerto el murtruo venis; pri io gi sopiris,
Sed nur rigardis unufoje, kaj tiam reeniris.
Sinjor’ fraulinon belan vidis; li multe sin admiris,
Sed nur parolis unufoje, kaj tiam tuj foriris.
Ne estis en la flor’ mielo; Nek suno en cielo;
Sen mono estis la angelo; Ho! kia ver-fabelo!

(Clarence Bicknell).

KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentrajeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanovic Elleder.

Pli kaj pli pala, senkolora ekmontris la cirkauajo. La lastaj birdoj estis nin forlasintaj, akraj nordorientaj ventoj peladis nun senhalte super la vastaj Litovaj ebenajoj kiel tranciloj penetrigante la felvestojn de homoj. En rigida mallauteco staris nun la nuda arbetaro sur Sesupodeklivajoj, nur kiam la vento enturnigis, freneze sekigitajn foliojn rondigante, eksonis de tie kiel siblado de ekkolerintaj serpentoj.

Mallumajn, grizajn nubojn respeguligantaj akvoj de Sesupo farigis nun malhelaj, netravideblaj; ilia murmurado sajnis esti esprimo de cagreno kaj plendo kaj ili fluis pli rapide kvazau dezirante forkuri de proksimiganta severa vintro. Cio aperis malplena, forlasita, malgaja.

De granda stono forblovis la ventego ciujn somerajn memorajojn. Gi forblovis florojn tie disjetitajn, forblovis rezedbukedojn velkigantajn; forblovis ankau la noktan kantistinon.

Si nun sidis alligita al multepeza ligna benko en malgoja cambreto, tra kies etaj fenestretoj estis partoj de cirkauajo videblaj. Sopire eraris siaj rigardoj tien, kie la konturoj de altaj riverbordoj desegnigis de griza firmamento.

... Ho, tie plaudetis la ondoj de Sesupa rivero, tie levigadis giaj bordoj ... ho, tien tien!!

La benko kraketis, la snuroj trancis sangrugajn striojn en nudaj brakoj, sed la katenoj tenis fortike; sovage rigardis la knabino apud si....

Jen subite, tra grizaj autunaj nuboj, kiel por adiauigo trarigardis la subiranta suno, origante la tutan cirkauajon. Gia radio eniris ec en la malhelan cambreton eklumigante tie la lignan krucifikseton starantan apud nigra preglibro sur la fenestra tabuleto, gi ekheligis malmultan, malrican meblaron kaj kisis kareseme la palan vizagon de en vana penado turmentiganta knabino. La pensoj de la kompatindulino denove vagis eksteren: tie en la pura aero ekbrilis sia sidejo, muskkovrita, alta stono, tie la sama suno kiu nun sendis sian lastan saluton al si, kisadis sian vizagon kiam frumatene la dolcaj kantoj de birdaroj vekigadis la junan tagon kaj sur la herbejo ekbrilis miliardoj da diamantoj. Tie la sama suno kisadis sin adiauigante vespere kiam la ondoj dormeme murmuradis, kaj la najtingaloj kantis, kaj nun alligita en surda putra cambro si ne povas kunkanti!

La benko kraketis, la snuroj entrancis en la blanka korpo, ruga sango gutis sur la tero.... Vana penado!

Malrapidante estingigis la ora radio kaj iom post iom ekpaligis la lasta rebrilo de jam malaperiginta suno. Malhele, funebre farigis ree en la malgranda cambreto.

Kaj ekstere murmuris cagrene la Sesupo-ondoj pli rapide portante siajn akvojn al la maro.

La frenezulino serioze ekmalsanigis. Si, kiu tage kaj nokte sen malutiligo elportadis ciujn vetersangojn ekmalsanigis en varma cambro. Sia farto jam ekmontris senespera kiam Leonid Leonidovic eksciis pri gi.

En nia lando logadas kuracistoj nur en malproksimaj urboj, tamen mia amiko veturis tuj urbon kaj revenis kun kuracisto kiu difinis seriozan pulmobrulemon.

Dauris multajn semajnojn, kaj kelkfoje devis ankorau veni la kuracisto gis la knabino resanigis, car al la brulemo aligigis infektema, longedaura malsano. Sen helpo de Leonid Leonidovic, kiu tre ofte mem venadis por vidi la malsanulinon, kaj observi sian flegadon, kiu ankau pagis ciujn elspezojn, si certe estus mortinta. Siaj parencoj estis tre malricaj kaj ili havis ankau nur malmulte da intereso pri la vivo de la kompatinda orfino.

Kvankam ciam sia spirita stato en la vintro plibonigadis, estis do tre rimarkinde ke si post sia malsaneco, kiam si reakiris fortojn, farigis preskau tute prudenta. Si ekkonis mian amikon kiel sia bonfaranto kaj kisis unu tagon el propra volo liajn manojn. Siaj parencoj kaj najbaraj vilaganoj opiniis ke la grava malsano liberigis sin de frenezeco, kaj kredis ke si restos nun por ciam prudenta. Tio komence ankau sajnis efektivigi. Sed ju pli proksimigis la printempo, des pli timetema, malparolema si farigis, des pli ofte eraris siaj rigardoj en la bluan malproksimecon kaj ankorau kusis multaj blankaj negstrioj sur nigrigantaj kamparoj, kiam si unu belan tagon estis malaperinta.

Saman tagon revenis alaudoj Litvalandon.


Pasante iam vespere apud granda stono mi ekaudis subite la vocon de Leonid Leonidovic. Gi sonis tute proksime kvankam mi la parolanton pro densaj arbetoj ne povis vidi. Tute klare mi audis lian parolon:

"... foriris la tago por dormi, la horo de revido proksimigas. Rozkolore flamas la okcidento, kaj baldau ampleksos cion intima krepusko, sirmantulino de geamantoj kaj tiam aperos ankau ci, amatulino. Ci venos, ci ja ne povas forlasi min car ci konas mian senliman amon, mian sopiron. Ci venos! El blua alteco ci malsupreniros pura kaj bela kiel cielaj angeloj, por atesti ke ci min amas, ke ci restadas la mia, la mia por la eterneco.

Ili diris ke ci cesis ami min, ne sciantuloj! ili ne scias, ke tio estas ne eble. Ili parolas tiel, car ili ne konas cin. Erarigintoj! kiun cia koro ekamis, tiun gi amos gis sia lasta bato. Nesangebla estas cia amo, car ci estas sanktulino.

Ili diris ke ci estas mortinta. Ne eble! tiam ja ankau mi ne vivus plu—au mia amo estus el la tombo vekinta cin. Nin ja nenio povas disigi, car niaj animoj estas kunigitaj kaj apartenas unu por la alia—por la eterneco!

Ho! Ci audis mian alvokon, ci aperas ... dankojn, dankojn, ora, ora stelo mia!"

En tiu ci momento mi ekrigardis mian amikon, kiel li, starante sube ce la rivero, eketendis siajn brakojn alten je la klara nokta cielo, kie jus ekbriletis radiantaj steloj....

En la arbetajo kantis dolce la najtingalo, kareseme ventumis la printempa mola aero, kaj de alta stono eksonis nun la plendo de la freneza knabino:

"kass man’ ij vardalo ir ij pravardelo."

Mediteme mi revenis hejmen. Kiela stranga afero estas do la homa koro, pensis mi, dume la dormo longe evitis miajn okulojn.


La rezedoj en mia gardeno estis ree ekflorantaj. Ilia raviganta aromo estis la dolca saluto de veninta somero. Varmega estis la vetero. Jam de kelkaj semajnoj radiis arda suno de sennuba cielo sur la elsekiginta, soifanta tero. Per videblaj ondetoj tremetis la aero, velkigante pendigis la kampfloretoj siajn kapetojn malsupren, kaj sub ombro de brancoj kun vaste malfermigitaj bekoj, malvigle sidis la korvoj.

Unu tielan ardan tagon, en malfrua postmezataghoro mi foriris por casi anasidojn en densajn kanarojn de Sesupo. Mi ne scias kio tiun tagon estis kauzinta mian fortan, internan maltrankvilecon; estis miaj nervoj per longedaura turmentiganta varmegeco tro ekscitigintaj au estis io alia, sufice, mi sentis strangan, neklarigeblan timon kaj maltrankvilon, kvazau mi antausentus, ke io okazos.

Enfervoriginta en sukcesa caso mi tute ne rimarkis, ke jam vespero alproksimigis, kaj ke mallumaj nuboj, el sudo levigintaj, komencis kovrigi cielon. Malproksima rulado de tondro nur rememorigis min ke estas tempo pensi pri la reveno. Mi alfajfis mian hundon kaj rapidis direkti miajn pasojn hejmen.

Dume, ciam pli dense kovris nigraj nuboj la firmamenton, ciam pli akraj fulmoj eklumigadis cielon, kaj la tondro eksonis pli laute, pli forte. Mi rapidegis atingi proksiman altan bordon, apud granda stono, kie mi povis almenau iom sirmi min de malbona vetero.

Jam en interrompoj ekbruis la unuaj ventpusoj, kaj grandaj gutoj falis multepeze sur la teron, kiam mi alvenis tien. Firme apoginte min al la krutajo, mi decidis atendi la preteriron de la fulmatondro.

Subite la vento eksilentigis, pluvo cesis, kaj plenega senmoveco aperis: nek la plej malgranda trunketo movigis, nek ia folieto tremetis, cio staris rigide, senmove kiel ekstonigite, kvazau la tuta naturo pro ekterurigo kaj timo ne kuragis ec spiradi. Nur sur la firmamento sovigis nigraj, masaj nubegoj, kiel minacaj gigantuloj, fantomsimile antauen. Tiu ci momenta senmoveco estis pli timiganta ol la antaua bruado kaj movigo. Instinkte oni sentis, ke la eksplodo nun estas proksimega, neevitebla.

Jen kelkaj blankaj, zigzagaj fulmoj kaj akraj tondro-batoj donis signalon, kaj la fulmatondro kun tuta potenco kaj forto nun eksplodegis.

Estis terure grandioza naturmontrajo. Surda bruado eksonis en la aero, la mallumeco farigis plenega, nur por sekundoj per blanka au verda lumo ekheligadis, fulmoj la cirkauajon, igante postan mallumon ankorau pli nigran. La ventego furioze kriegis, arboj bruis, kaj nuboj, malfermigante siajn kluzojn, versis mugante siajn akvojn sur la teron. Bato post bato sekvis, la cielo sajnis unu fajra maro.

Sur la dekstra flanko, proksime de mia kasejo, trovigis la granda stono. En la flagranta lumo de fulmoj mi por momentoj vidis gin, kiel magia, nigra, alta turo preskau vertikale super la rivero sin leviganta. Siblado, fajfado, bruego, igis inferan muzikadon. En saumantaj kaskadoj jetigis de la krutajo mugantaj riveroj malsupren. La tero kun nuboj miksigis, sajnis ke la naturo ellasis ciujn terurojn en ci tiu batalo de elementoj.

Mia kasejo, kiu nur mizere min sirmis, komencis farigi tre maloportuna tamen mi ne povis forlasi gin.

Jen la akrega, blindiganta fulmo, super mia kapo la terurega, krakadanta tondro, lautega, kordissiranta ekkrio, kaj en rebrilo de tuj sekvinta fulmo mi ekvidis nigran virinan figuron kun vaste svingitaj brakoj falegantan, la kapon malsupren, de la pinto de alta stono en la riveron.

Nek falegon en la ondojn, nek ceterajn kriojn, nenion plu mi audis, la bruo de la vetero supersurdigis cion. Mi eksaltis el mia kasejo ekkurante al la riverbordon. Sed tio ne estis facile. Mallumeco, ekscitigo, densa arbetaro, brancoj kaj radikoj, akvaroj fluantaj, malhelpis ciun pason. Mi glitis, mi falis, mi rampis, kaj alveninte fine al la rivero mi nek audis, nek vidis ion, tial post mallonga tempo, ekkoninte mian plenan senpovon por ia helpo, mi rapidegis atingi la plej proksiman kolonion.

Tie alvokinte homojn, ni kun stangoj kaj fajrhokoj reiris al la rivero. La vetero estis dume kvietiginta sed pro la densega salik-arbetaro sur la bordo elkreskita, farigis nia laboro tre malfacila. La mallonga somera nokto pasis en sensukcesa sercado, nur sub la granda stono ce la riverbordo ni trovis capelon kaj surtuton de Leonid Leonidovic.

Tagigis, kiam, tenatan de salikradikoj ni eltiris el la rivero la korpon de malfelica knabino kaj kune, firme cirkauprenita de siaj brakoj—la korpon de mia amiko.

Ambau mortintaj, dronigintaj.


Estis klare: la kompatindulino ekteruriginta au konfuziginta pro proksimega enbatigo de fulmo, abismigis suben de sia alta sidejo.—Leonid Leonidovic surpriziginta dum sia vesperpromenado de la fulmatondro kasigis ankau ce la granda stono, sed aliflanke kaj apud la riverbordo, kie mi ne povis vidi lin.—Kiam li rimarkis falintan en la Sesupon knabinon, li, estinte bona naganto, forjetis sian capelon kaj surtuton kaj ensaltis en la riveron por savi sin. Sed estis alie difinita. Okulvideble la knabino kun timigo de ekdroniganto firme cirkauprenis lin, kaj sin alkrocinte je li estis la kauzo, ke li ne povis nagi. Tiamaniere ili ambau trovis en la terura nokto sian pereon....


Klare radiante levigis sur sennuba lazura firmamento la suno promesante belegan someran tagon.

Sur verda herbaro paceme kusis mia amiko kaj apud li, inter malsekigitaj floroj, la nokta, nun muta kantistino de la granda stono.

En la brancaro de kviete movigantaj bordsalikoj ludis junaj sunradioj.—Sur la nudigita brusto de Leonid Leonidovic mi rimarkis oran medalioneton. Demetigante gin mi trovis en gi bukleton de molaj, brunaj haroj.... En la matensuno ekbriletis ili en oraj nuancoj....

Mi remetis la medalionon, alfortiginte cirkau la kolo de la mortinto la ligilon. Super la vizago de mia amiko flugetis jus la sunradio—kiel lasta felica rideto....

Ciujare, kiam la bonodoro de rezedoj dolcigadas la aeron en mia gardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidovic.

Originale verkita de E. W.

(i.). Knabineto de tri jaroj kaj unu monato parolis tre rapide kaj tiel malklare, ke amikino diris al si: "Volu paroli pli bone, estas neeble kompreni tion, kion vi volas diri."

Kun kompatinda rideto la infanino respondis: "Mi ja bone parolis; vi tute ne komprenis, car mi parolas France," kaj si gaje ridis pro sia serceto.

(ii.). Antau du au tri jaroj, avino legis al kvinjara knabo. Tiu ci havis apude lud-pafilon kaj kelkafoje li ekkriis: "Haltu, avinjo, mi vidas Boeron, mi devas pafi lin," kaj li pafis.

Poste li diris: "Mi mortigis lin, legadu do nun."

Enfine la avino demandis lin: "Cu vi ne bedauras pro knabinetoj Boeraj, kiam vi mortigis iliajn patrojn?"

Unu minuton li silentis, tiam li decide respondis: "Ne, avinjo, car estas tute neniaj geknaboj. La Boeraj estas saguloj; ili sciis, ke estos militado, tial ili pregis: "Kompleze Dio, ni tute ne volas naskigi infanojn. Ili estas tre piaj homoj, kaj do Dio audas iliajn pregojn, kaj certe ne estas infanoj Boeraj."

La avino tiam lin demandis: "Cu vi ne kompatas la avinojn Boerajn? Pensu nur kiel mi ploregus, se mi perdus vian patron. Sendube ili amas siajn filojn, tiom, kiom mi amas mian. Cu vi ne ilin kompatas?"

La knabo deturnis la kapon dirante: "Mi pensas, avinjo, ke estos pli bone, ke vi legadu."

(iii.). Vidvo, kiu kore penadis fari guste tion, kio placus al lia estinta edzino, audis la vesperan pregon de sia sesjara nevino. Tiu ci, subite levigante, diris: "Mi nur volas ke miaj pregoj vivus."

"Ke ili vivus? karega infano," ripetis la pia maljunulo, kiu atendis audi en respondo kelkajn parolojn de fido au de ama deziro, "ke ili vivus: kion vi volas diri?"

"Mi volas diri, ke mi estus felica se miaj pregoj estus vivantaj, kiel hundoj kaj katoj, por ke mi povu ilin bati, pinci, kaj piedfrapi—tiom mi ilin malamegas. Ciam estas pregoj matene kaj vespere, tamen ne estas unu malpura cifonata bubetino sur la stratoj tiel malbona kiel mi!"

Si parolis kun flamrugaj vangoj, okuloj ekbrilantaj, kaj piedoj, kiuj perforte frapadis la teron.

Larmoj fluis supre la grizaj lipharoj de la maljuna militisto.

(iv.). Du fratoj, el kiuj Tomo estas pli juna de du jaroj ol Fredo, tre satis ludi ce la fajro, kaj ofte faris malbonajojn. La pliaga sole punigis. Al mi tio malplacis, car mi volis puni ankau Tomon, hontigante lin.

Mi diris do: "Vi estas tiel malbona kiel Fredo; vi devas ciam lin devigi ne tusi la fajron."

"Kiamaniere mi povos lin devigi?"

"Diru al li: ‘Mi vokos Anjon (la vartistinon),’ kaj, se li persistos, alvoku sin."

Li promesis tiel agi.

Post kelkaj tagoj, la odoro de brulanta ligno nin rapidigis al unu cambro. La du knaboj gojis, ili lumigis fajron sur la planko, sub lito. Fredo punigis, sed ne Tomo.

Tiu ci rigardis min dube, kaj diris "Estas tute la kulpo de Fredo, li volis gin fari!"

"Cu vi alvokis Anjon?"

"Ne, estas la kulpo de Fredo, li min ne memorigis alvoki Anjon!"

(v.). Nove naskito kusis sur la brakoj de sia patrino kaj faris bruetojn, kiel faras la infanetoj, kiam ili estas felicaj.

Gia kvarjara frato venis, dirante: "Panjo mia, tiu ci estas malbona infaneto, car gi parolas Telegue. Mi parolas Angle, mi ne komprenas la lingvon, kiun parolas la infaneto, car gi estas tre malpura Teleguo."

(En la parto Hindujo, kie oni parolas Telegue, la servistoj estis tre maldelikataj, tial ke la Angloj ne volis, ke siaj infanoj lernus ilian lingvon.)

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La autoro rizervas ciajn rajtojn.

Eble la transiro de la farmamastro al la vojoj de la regiono estas natura, sed se ne, memoru, mi petas, ke mi ne promesis ordigi miajn pensojn. Kontraue mi diris ke mi ciam prenos la penson, kiu plej altiras min ce la momento. Mi nun pensas pri la vojoj. Tial mi parolos pri la vojoj.

Ofte mi akompanadis dum liaj veturoj la kuraciston, kiu havas tre bonan cevalon kaj estas tre lerta veturiganto.

Lia veturilo, el speco kiun en la Statoj oni nomas Buggy estas tre malpeza sed treege forta. Gi havis du altegajn radojn, kaj povadis enhavi nur du personojn. Alian veturilon mi ofte vidis, kiu povadis enhavi nur unu personon. Tiajn veturilojn oni nomas Sulky (kolereta), car, oni diras, ili tre konvenas por koloretulo.

Forveturante mi ciam tre miris cu ni revenos sen kelka malfelica okazintajo. Foje kiam ni estis nokte veturintaj kune tra la mallumo, mi iris piede la morgauan tagon por rigardi la vojon. Kiam mi gin vidis mi apenau povis kredi, ke mi ankorau vivas. Tamen ni estis trotantaj tre rapide kaj la cevalo ec ne faletis.

Ie mi legis pri maristo de kiu oni demandis priskribon pri la manieroj kaj kutimoj de sovaga gento, kiun, dum siaj marvojagoj, li vizitis. Li skribis nur kvar vortojn:—Manieroj, neniom; kutimoj, malagrablaj.

Oni ankau rakontas ke la fama Irlanda parolisto Sir Boyle Roche foje diris pri kelkaj parlamentanoj, ke ili estas "Videgeblaj pro sia forestado."

Kiam mi pensas pri la vojoj de tiu regiono, mi ankau pensas pri la du supreskribitaj rakontetoj.

Certe la urbanoj ofte parolis pri siaj "vojoj." Ili ec estis fieraj pri ili. Tamen ili ne cie estas formovintaj la radikojn de la arboj, kiujn ili antaue dehakis, kaj foje la tuta malsuprajo de la arbtrunko ankorau restas sur la vojo mem. Ciujn tiajn kontrauajojn la Buggy supereksaltis, kaj se en tiaj okazoj mi ne falis sur la kuraciston, tio okazis pro tio, ke li estas falinta sur min.

Sed oni devas memori ke, por fari longajn vojagojn, la Amerikanoj ciam veturas per vagonaro. Tial ili ne tre bezonas en la kamparo bonajn vojojn. Se en Europo ni estus ricevintaj la fervojojn antau ricevi la vojojn por veturiloj, eble ni ne havus tiujn lastajn tiel bonajn kiel ni nun posedas ilin. Multon ni suldas al niaj praavoj kiuj veturadis per publikaj veturiloj (stage coaches).

Oni ankau devas memori, ke kuracistoj vizitas tre senhomajn lokojn. Unu el tiaj vizitoj revenas en mian memoron; vizito kiun ni faris al Franca familio, kies kelkaj el la infanoj estas malsanaj. Ili logadis tute en la kamparo, kaj, estantaj novaj enmigrantoj, ne ankorau parolas la lingvon Amerikan. (Mi diras Amerikan, car gi tre diferencas de la Angla lingvo, de kiu gi estas filo).

Mia kunulo petis, ke mi eniru kun li por traduki.

"Sed la cevalo," mi diris, "cu gi restos senmove!"

"Ho, jes. Mi montros al vi la Amerikan manieron dresi cevalojn. Li tre bone restos."

Kaj preninte la kondukilon li gin alligas al la antaua parto de unu el la grandegaj radoj, tiamaniere ke gi estu iom prema.

"Nun," li diris, "se la cevalo antaueniros, la rado per sia turnigo tiros la kondukilon, kaj se li tamen persistus (kion li ne faros) gi certe rompus al li la makzelon. Se li sangos la movon kaj iros malantauen, ankorau la rado turnigante tiros la kondukilon. Pro tio li ne forkuros? Cu vi ne tiel dresas en Anglujo la cevalojn?"

"Ho, ne," mi respondis ridetante. "Niaj Anglaj vojoj ne estas sufice largaj por tiamaniere haltigi cevalojn. Tie ci mi certe ne plendas pri la mallargeco de la vojo. Ne, mia malfacilajo estas ke mi tute ne povas ie eltrovi vojon."

"Ho," li respondis, "la tuta platajo estas nia vojo. Cu vi deziras unu pli bonan au pli belan?"

Mi cirkaurigardis sur la verdan platajon kaj respondis, "Ne"; tiam kiel posta prepenso mi aldonis, "Almenau ne dum dauros la bela vetero." ...


Dum unu el niaj multaj veturadoj, ni estis alvenintaj al la ligna ponto per kiu la vojo trapasas la Creek’on.

Mi vidis multajn tiajn pontojn! Jen la maniero konstruigi ilin:—

Trans la Creek’o oni metas du au tri dikajn trabojn kiujn oni enfiksas en la du bordojn.

Al la traboj oni alfiksas transe tabulojn. Sur la tabulojn, kiuj ofte suprensaltas sub la radoj de surpasanta veturilo, oni metas maldikan tertavolon, kaj jen la ponto.

Barilojn gi tute ne havas, tial kompreneble oni povas tre facile enveturi de gi en la rivereton.

Sed malgrau la proksimeco de tia belega (!) ponto la kuracisto insistis traveturi la akvon.

"Tio," li diris, "ne sole malvarmigos la hufojn de la cevalo; gi ankau iom purigos la radojn de la Buggy. Jen du dezirindajoj."

Tiajn sagajn parolojn mi ne povis kontraudiri. Ni enveturis la Krikon.

Mi skribis supre, ke la radoj de la Buggy estas altegaj. Mi skribos tie ci, ke la kusejo de la Kriko estis profunda. Pli kaj pli la akvo supreniris gis fine gi eniris ec en la veturilon mem. Sentante subitan malsekigon ce la piedoj mi malsuprenrigardis. Ili estis en la akvo.

"Kion mi devas nun fari?" mi demandis.

Kaj trankvila voco respondis:—"Ho, metu viajn piedojn sur la spruc-sirmilon." Kaj alligante al la precepto la ekzemplon, la kuracisto levigis siajn krurojn al la nomita loko. Tion saman mi ankau faris kaj kun niaj kvar piedoj elstrecitaj rekte antau ni, ni daurigis la traveturon. La akvo ankau daurigis sian supreniron, sed antau gi atingis la segon de la Buggy ni trapasis la plej profundan parton de la rivereto.

Fine ni alvenis al la alia bordo kiu, lau sia kruteco, tre similis al domtegmento.

Mi certe estus preferinta suprenrampi per miaj propraj kruroj sed mia kunulo deziris, ke mi vidos kiamaniere Amerika cevalo povas suprenrampi riverbordon.

Cu iu el miaj legantoj iam sidis guste malsupre sub (au cu mi diros post; estas malfacile diri en kia pozicio):—Cu iu el miaj legantoj iam sidis malsupre sub forte suprenrampanta cevalo, kaj rimarkis kiamaniere gi strecas kaj sveligas ciun el siaj grandaj muskoloj?

Cu li rigardis supren kaj vidis nur la bluan cielon, la supron de la bordo, suprependentan arbon, kaj la fortikan korpon de la besto?

Cu li entenis la spiradon kiam gi faletis, glitis, kaj li sentis malantauen rulon de la radoj (kiu tamen sajnas al li veran ruladon, tiel longe la sekundoj dauras); kaj fine elspiras elspirajon de kontentigo kiam li trovas sin ankorau en la akvo de la Kriko?

Cu li vidis la cevalon kun mieno honta komenci denove la saman supreniradon? Cu li kurbis sin antauen por gin helpi? Cu li vidis kiam per granda peno gi atingis per la antauaj hufoj la suprajon, dum ankorau la malantauaj faletas kaj glitas sur la kruta kaj mola deklivo?

Cu li sentis la ekskuon kun kiu la veturilo fine supreneksaltis; entiris en siajn pulmojn longan spiradon kaj cirkaurigardis la ebenan platajon tiel, kiel se li estus revidanta longe perditan amikon.

Se jes, li komprenos mian priskribon, kaj li ankau atestos, ke en tia okazo, la suprenrampado de cevalo ne estas malsimila al tiu de grandega hundo.

Tion mi iom longe priskribis pro kauzo ke gi tre bone montras la fortecon kaj malpezecon de la veturilo kiun la Amerikanoj nomas Buggy.

En alia veturado kun alia veturiganto kaj en alia regiono la Buggy en kiu mi veturis enfosigis gis la akso en sablon.

Mia kunulo neniel maltrankviligis kaj la malpezega kaj fortega Buggy facile trapasis la sablan kontrauajon.

Sed mi estas jam skribinta suficon por montri, ke miaj veturadoj ne estis tute sen intereso.

KUKAJETOJ ANGLA, SKOTA AND IRLANDA.

Originale verkitaj por la Kvina Hora Mango, de Jem Ross Archibald.

Angla. Materialo:—

  • ¾ funto da faruno (kribrita kun 1 teokulero da kuir-pudro).
  • ¼ da sukero (kribrita).
  • ¼ da butero, tri ovoj, teotaso da lakto.

Metodo.—Frotu, per la fingroj trae, la sukeron, buteron kaj la kribritan farunon kaj kuir-pudron. En aparta pelvo batu la ovojn gis malpezaj, poste aldonu la lakton. Nun, per ligna kulero agitu rapide la tutan miksajon. Duone plenigu kelkajn buteritajn kukajet-stanajojn. Baku en varmega forno cirkau 15 minutojn.

Kiam malvarmaj, ili estas pretaj.

Skota. Materialo:—

  • 1 funto da butero.
  • 1¾ da faruno (kribrita).
  • ¼ da faruno riza.
  • ½ da sukero (kribrita).

Metodo.—Metu la buteron en pelvegon kaj, per la mano, farigu gin krema. Nun aldonu la sukeron kaj kunmiksu trae. Poste (sed nur iom post iom) aldonu la du specojn da faruno, miksu gis gi farigas ebena elasta knedajo. Elrulu la knedajon per ligna rulilo gis gi farigas nur cirkau duon-colo dike (1.5 cm). Formu gin en rondetoj, levigu ciun tre zorge, kaj metu ciun sur aparta buterita papero. Poste, por ornami la kukajetojn, piku la suprajon meze per forko, kaj per la montra fingro kaj dika fingro pincu en punktoj la randon. La forno ne devas esti tre rapida, baku cirkau 20 au 25 minutojn. Dum varmaj, tiuj ci kukajoj estas tre facile rompeblaj. Lasu ilin gis malvarmaj sur la paperoj. Poste enmetu en biskvitujon, car, en la aero, ili baldau moligas.

Irlanda. Materialo:—

  • ¾ funto da faruno riza (kribrita).
  • 1 da sukero (kribrita).
  • ½ da butero.
  • ¼ da migdaloj (selitaj per bolanta akvo kaj dishaketitaj).
  • 9 ovoj, batitaj gis saumaj.
  • Unu teokulero da citron-suko.
  • Unu teokulero da Karavaj semoj.
  • Unu teotaso da rozo-akvo.

Metodo.—Batu la buteron per ligna kulero gis krema. Iom post iom aldonu la sukeron kaj la rozo-akvon, batu gis tre miksitaj. Aldonu la saumigitajn ovojn, agitu rapide per ligna kulero, kaj aldonu iom post iom la riz-farunon jam kribritan. Nun aldonu la migdalojn, la semojn, kaj la sukon. Versu la miksajon en kukaj-ingon (stanan) jam pretigita per buterita papera substofo.

Baku en rapida forno dum cirkau 90 minutoj.

EL PUSKIN.

EL LERMONTEV.

Tradukitaj de A. Nippa (Ivanino).

En la kampo vasta, pura
Brilas nego ondigita,
Lumas luno trojko[4] kuras
Sur la nego trabatita.
Kantu vi! kaj mi silenta
Audos nun avide kanton—
Bruas la malgaja vento,
Kaj malvarma lun’ lumanta.
Kantu vi: en nokt’ malgaja,
Sur la vojo, al la koro,
Estas dolcaj sonoj gajaj
De la kanto belsonora.

PIEDNOTO:

[4] Tri-cevala glit-veturilo.

Nokte staris la nubet’ dormanta
Ce la brusto de stoneg’ grandega,
Kaj matene vojon venis gi fruege,
Sur bluajo gaje ludigante.
Sed malseka signo postrestadis
En la sulkoj de stoneg’ staranta.
Sola staras li, profunde pripensanta,
Kaj mallaute en dezert’ ploradis.

LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.

El la Franca de Jean & JerÔme Tharaud, tradukita de F. L. G. MarÉchal.

Macha rapide ekkaptis la spegulon kaj forkuris. Si kuris gis la kajuto, kiu estis senhoma. Si eltiris la spegulon el sia pelto kaj rave rigardis gin. Gi estis simpla ornamajo, nur ovforma spegulo ornamita per opaloj. Si ne lacigis rigardi sin sur la spegulo, kiu redonis sian vizagon kaj grandajn bluajn okulojn kiel la limpida akvo el la fontoj.

La proksiman tagon si atendis apud la ponto de la kastelo, kaj vespere, kiam la kavaliro revenis hejmen sole, car, pro la rapideco de lia cevalo, li postlasis siajn servistojn, li vidis Machan eliri el la arbaro. Si prenis la cevalon per la brido kaj prezentis al li la spegulon. Tuj kiam li vidis sian vizagon sur la spegulo, li ekkriis: "Malfelico je mi! Estas la Diablo! Estas la diablo kiu konstruis tion, kion vi tenas!"

Li spronis la cevalon, la brido estis elprenita el la manoj de Macha, kaj la kavaliro forkuris.

Si revenis al la kastelo kelkajn tagojn sentrafe. La pordo restis fermata.

Macha ploris nokte kaj tage. Si kulpigis la Diablon, pri tio, ke li trompis sin, kaj si alvokis lin denove.

La Diablo falis el branco de arbo, sur la vojon, tiel, kiel akvero falas de folio post la pluvo.

Macha, plorante, rakontis al li sian malfelicon. Nun, si diris, mi estas, per vi, ec pli malfelica ol antaue. Car mi ne plu havas la konsolon vidi lin. Li ne casas plu en la arbaro, kvazau li timas iajn sorcojn.

La Diablo ridegis.

Li povas forkuri, mi ja lin prenos. Li apartenas al mi, kune kun vi; car tiu, kiu vidis sin sur la spegulo, estas al mi.

Macha respondis je fiera voco: "Esti, au ne esti, al vi estas ne grave. Tiu, kiun mi deziras estas la kavaliro, vi promesis lin al mi, kaj vi ne donis lin al mi. Vi estas perfidulo!"

La ruzulo respondis: "Mi neniam donas ion por nenio."

Macha estis audinta pri kontraktoj kun la Malamiko, kaj si tremegis.

"Kion vi volas por via laboro?" demandis si, per tremante voco.

"Preskau nenion!" respondis la Diablo. "Vian Patron!"

"Mian patron!" ekkriis la terurigita fraulino.

"Vian patron," respondis la Diablon malrapide.

Macha respondis: "Neniam!"

"Kiel vi volas," diris la ruzulo, kiu tuj malaperis, kvazau englutita de la tero.

Macha revenis hejmen malfelica, decidinte morti prefere ol doni sian patron al la Diablo. Si renkontis la lignotrancistojn sur la vojo. Ili marsis unu post la alia, kaj portis la hakilojn sur la sultro. Ili akceptis Machon per gajaj krioj....

La kastelo restis silenta ankorau kelkaj tagoj, sed, unu matenon, la servistoj kaj la hundoj trairis la ponton, kaj Macha revidis la belan kavaliron. Li galopis antau si, sen vidi sin, kiel ciame.

Macha frenezigis pro kolero, kaj ekkriis: "Al mi, Ho Malamiko! Al mi!"

La longa kaj maldika formo de la Diablo eliris el musotruo. Li metis sian manon kontrau la orelo por ricevi la malproksiman galopon de cevalo sur la folioj.

"Audu, audu! Tiu estis la bela kavaliro. Li estas via, se vi volas!"

Macha sopiris. La Diablo daurigis: "Post kelkaj horoj la bela kavaliro povos aparteni al vi. Sed mi bezonas vian patron!"

"Prenu lin!" gemegis Macha.

La ruzulo tiam pusis sin antau si gis la Cervo-kruco, en tiu loko laboras la patro de Macha.

Noktigis, kiam ili alvenis al la loko. La lignotrancisto dormis, sur la nuda tero, antau malgranda amaso da ligno kiu brulis, kaj de kiu malrapide supreniris fumo. La koro de Macha fluidigis, vidante sian patron, sola, sen defendo, fordonita al la Malamiko per si mem, per lia propra filino. Si deziris ekkrii por veki lin. La hakilo brilis sur la herbo; gi defendus lin. Sed nenia sono eliras el sia gorgo.

La Diablo metis sian hok-forman manon sur la sultro de la dormanta viro kaj, prenante lin per la piedoj, turnigis lin rapidege cirkau sia kapo. Kiam li haltis, la homa formo de la ligno-trancisto malaperis, kaj nur restis en la mano de la ruzulo, speco da plata kaj sonora kesto.

"Nun," diris la Diablon, "donu al mi viajn fratojn. La ilo, kiu devos carmi vian kruelan kavaliron ne estas finita...."

"Miajn fratojn," kriis Macha, levigante la brakojn al la kapo pro timego, "neniam!"

Si foriris, malfelica, kaj sercis Trajanon, Romon, Konstantenon kaj Liveon, kiuj segis en klarajo meze de faligitaj arboj. Ili lasis sian laboron, sed Macha ricevis iliajn salutojn sensente kaj timeme.

Dum la posttagmezo la kvar frauloj kusigis flanko ce flanko sur la lignosegejo, por dormi.

Finota.

LA INTERNACIA LINGVO DE HINDUJO.

Originale verkita de George J. Henderson.

Multaj personoj forpelas la ideon de arte-farita lingvo, kiel ne praktikebla propono, kaj anoncas, ke la formado kaj la fondado de tia lingvo estas absurda kaj senespera.

Sed estas ne bone konite, ke la ideo de unu komuna lingvo arte simpligita por uzo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn estis jam efektivigita antau tri jarcentoj en la "senmova kaj neprogresema" Oriento!

Lt.-Kolonelo Gordon, sur la Esperanta Gazeto, pago 8, montris tiun ci fakton al la Esperantistoj, sed la sekvantaj rimarkoj eble interesos iujn.

Unu el la plej grandaj gajnoj iam donacitaj al la Hinda regiono el la Oriento estas la fondo de tiu komuna lingvo, Urdu, au Hindustani.

La celo de Esperanto estas ripeti tiun ci historion, kaj donaci al la Europa kaj Amerika civilizacio tion, kio estas longatempe efektivigita por cent milionoj da homoj en la Oriento.

Urdu, au Hindustani, estis, en la komenco, nur miksa dialekto, au jargono, kiu devenis en la bazaroj de Delhi post la Mughala venko, kiel komunikilo inter la venkintaj Tartaroj kaj la Hindaj enlandanoj. Sed la unua granda puso ce gia progreso estis donata de la klerega kaj tre potenca imperiestro Akbar, kiu vivis en la deksesa jarcento.

Li tiam pensis, ke estus utile alfari gin, kaj fondi gin, kiel la oficiala lingvo de lia regno.

Post la forpelo de la Mughala Imperio, kaj dum la Brita okupado, la uzo de Hindustani farigis pli kaj pli universala, gis hodiau, kiam gi estas la komuna komunikilo au internacia lingvo de la Hindujo, meze da Babelo de lingvoj kaj dialektoj, inter tiom da homoj, kiom logas en la tuta Europo.

Gia nomo Urdu estas Tartara vorto, signifanta "soldataro," el kiu ankau devenas la Angla vorto horde.

En la komenco gi estis iom simila al la Lingua Castrensis de la Romaj soldatoj, kaj gi ekekzistis pro la natura neceseco por ia komuna dialekto por reciproka kompreno, kiam du popoloj estas kunvenintaj pro komercaj au militaj kauzoj, kiuj ne povas sin interkompreni.

Pidgeon-English, Chinook kaj Pennsylvania Deutsch estas nun-ekzistantaj ekzempleroj de tiaj naturaj jargonoj, sed Hindustani au Urdu en sia nuna stato, malsimilas tiujn. Gi estas en granda parto arte-farita lingvo, car gi estis aliformigata kaj alprenata lau difinita plano de la Imperiestro Akbar, kiam gi estis fondata kiel politika institucio.

EL EGIPTUJO.

Kara Sinjoro,

Vi diris al mi, ke vi kredis, ke viaj legantoj satus lerni ion pri mia vivado tie ci. Nu, mi intencas skribi libreton pri miaj spertoj, kaj mi estas tre okupa pretigante sciigojn por gi. Sed mi diros al vi ion, kion mi eklernis hierau; eble gi estos surprizo ce vi, kiel ja gi estas ce mi.

Ofte ni demandas cigaredojn Egiptajn, kredante ke ni estas fumontaj tabakon, kiu kreskis en Egiptujo. Sed, de 1890, nenia tabako estas kreskigita en tiu ci lando; tial ke la Kedivo estas gin malpermesinta. Efektive cia tabako venas tien ci el Turkujo, precipe el Latakia.

Ankau la cigaredaj paperoj venas el Italujo, kaj oni ne faras paperojn tie ci.

La enlanduloj ne ec laboras au zorgas pri la cigareda komerco, kaj la cigaredoj estas volvigataj de Grekoj, preskau tute.

En Europo la fumantoj insistas, ke ili ricevos "cigaredojn Egiptajn faritajn de kompanioj Grekaj," tial, en Kajro, estas multe da firmoj Anglaj, Francaj kaj Italaj, kiuj komercas sub titoloj Grekaj.

Mi mem kredas, ke oni enmetas en la cigaredojn iom da salpetro, sed tie ci ili min certigas, ke nenia falsigo estas permesata, kaj ke ili ricevas la bonan guston per prudentaj elektoj. Nu, estas eble!

El ciuj Egiptaj cigaredoj, tiuj en Kajro faritaj estas ja la plej bonaj; kaj ili estas preskau ciuj sendataj alilanden. La enlandanoj fumas ciame cigaredojn, sed nur de la malsuperajn kvalitojn.

Da Kajraj cigaredoj ciuj estas volvigitaj mane.

Sufice pri cigaredoj.

Mi baldau iros al Assouan por vidi la novan grandegan akvo-stopilon tie. Malfelice gi subakvigis la insulon PhilÆ, kaj tial rabis de la vojaganto unu el la plej belaj vidajoj en la tuta mondo. Senpreza monumento de antikveco estas perdita, car nur porcioj da tiuj belaj temploj povas esti vidataj supre la akvo de la Nilo, similaj al juveloj dissiritaj el siaj tenejoj.

Sed, kompreneble, oni devas kalkuli kiel gajno la pligrandan prosperecon de la enlanduloj, kiu jam okazis, dank’ al la plibona akvigado de la tero....

Via sincere,
Martyn Westcott.

LA STATO KAJ ESTONTECO DE ESPERANTO EN BRITUJO.

Originale verkita de Colonel H. K. Gordon.

Unue, mi volus diri, ke mi longatempe prenis intereson ce diversaj lingvoj, kaj, vojaginte multejare eksterlande, mi penadis lerni multe da ili, ekzemple, Franca, Germana, Itala, Norvega, Japana, Birmana, kaj Hindua, tiamaniere ke, audinte pri Esperanto, mi tuj interesigis: post mallonga studo mi sentis min konvikita, ke fine jen estas arta lingvo, saga kaj praktika, kiu ne nur iras pli malproksime ol iaj antauaj provoj tiun direkton, sed nepre sajnas apogi siajn pretendojn por pripensado sur fundamentoj tiel fortaj kaj veraj, ke mi mem ne povas kredi, ke alia gin superos.

Kvankam sendube gi mem devos plibonigi au aliformigi lau la sangaj bezonoj, komunaj al ciuj mondaj aferoj, al tiuj sangoj gia memstara fleksebleco volonte sin pruntas. En ia okazo, giaj fundamentoj estas certe kaj vere fonditaj.

La unua afero kiu frapis min estis tiu ci: ke Esperanto ne estas triviala infana ludilo de lingvo, pri kiu oni povas uzadi frazojn banalajn au utopiajn: sed ke estas lingvo por homoj sanspiritaj kaj praktikaj, kiuj en gi vidas ilon longatempe bezonitan, kaj kiu en si mem havas la ecojn necesajn por povi tuj farigi tiu, kiun gi pretendas vere esti, nome, helplingvo internacia.

Ni ciuj scias kiel ni estas emaj (eble ni Britoj precipe, mi timas), iom kolerigi, kiam ni mankas kompreni parolante aliajn lingvojn, kaj kiel ni kulpas aliajn, kiam ni mem kulpigus, almenau iaparte. En tiaj cirkonstancoj kiel estas eble, ke ni simpatius kun veraj sentoj de aliaj nacianoj? Tiel, tuta ebleco ce "interkomprenigo" estas komence mortita, kaj la golfo, malfelice por ciuj, pli largigas ol kontraue.

Kaj tiu ci pripenso rilatas al ciuj aferoj de la vivo ce nacioj kaj individuoj.

De la plilarga internacia vidpunkto, la malutilajoj estas gravaj, kaj estas allasitaj tre longatempe.

Tiu ci aperas precipe ce aferoj komercaj kaj literaturaj, tiel ankau ce socialaj rilatoj.

Interkonatigo pligrande reciproka devigos multe da tre profitaj internaciaj rezultatoj, pri kiuj tamen ni ne bezonas nuntempe koncernigi.

Ni progresu metode.

Ne estas necese almeti veturilon antau cevalo. Tiaj rezultatoj farigos automate en sia propra tempo.

Dume, ni devas pripensadi kiamaniere ni povos alkonduki nian legantaron kaj aliajn personojn sati nian eltrovon, kiun ni suldas al la kreinta genio de Sinjoro Doktoro Zamenhof.

Tiel kiel ce multe da aliaj similaj veraj eltrovoj metitaj antau publiko memkontenta kaj skeptika, ne estas facila afero altiri ilian atenton: estas ja malfacile iun eltrovi, kiu ec volas auskulti sufice longatempe por vidi giajn punktojn, kvankam tio ci ne postulas pli ol kelkaj minutoj da klarigado.

Oni devas ekkompreni ke:—

(i.). Esperanto estas lingvo jam plene kaj vere science konstruita, tute preta por tuja efektiva praktika uzado, parole kaj skribe, kaj ne nur frenezajo, tia kia eble multe da aliaj estintajoj estis.

(ii.). Estas vera postulo por tia internacia helplingvo.

(iii.). La lernado de Esperanto estas multege pli facila ol la lernado de ia sola alilingvo, kun gramatiko kiu estas modelo de scienca simpleco, kaj ke estas plezura surprizo gin ellerni.

(iv.). Homoj, kies nomoj portas sendube autoritaton en aferoj filologiaj, gin publike aprobas.

(v.). Nuntempe la amaso da temoj instruitaj ce niaj lernejoj permesas nenian tempon por bone lerni ec la patrujan lingvon, kaj ce multe da okazoj la penadoj por instrui alilandlingvojn sekve montras indiferentajn rezultatojn: kaj tiu ci okazas precipe ce junaj studentoj, kiuj devas frue forlasi lernejojn por eniri profesiojn kaj komercajn situaciojn, tie gajni vivilon senprokraste.

(vi.). Kiam libertempo okazas por la studado de fremdaj lingvoj (prefere en la landoj mem) akiro de Esperanto estas neniel malhelpo, sed estas vere helpo por lernantoj.

Se ni povas (kaj ni nur povas penadi), konvinkigi la publikon pri tiuj ci punktoj, la memstaraj bonecoj de Esperanto certe trafigos gin.

Multe da diskutado nuntempe aperas en jurnaloj pri la Greka kaj Latina lingvoj, kiel cerbaj gimnastikaj uzadoj; kiom valoraj tiuj ci estu por libertempuloj, kiuj deziras ilin lerni legante, parolante, kaj skribante, la frua studo precipe de la gramatiko sendube nauzas la plej multe da lernantoj, kvankam ili guus tradukojn. Nenio povas esti plifacila ol la gramatiko Esperanta. Se oni deziras lerni la bilardaludon, oni uzas rektan ilon, anstatau la pinton de ombrelo—kvankam eble oni povus penade ludi tiamaniere!

Se cerbaj gimnastikaj uzadoj estas valoraj, cu ni ne havas matematikojn, kaj el ludoj, sak- kaj vist-ludojn?

En la ciutagaj jurnaloj nuntempe multa diskutado okazas kontrau la Stato de Edukado en tiu ci lando, pri kiu vastega sumo da mono elspezigadas.

Pro la severa kunkurso, precipe el Germanujo kaj Ameriko, oni plendegas, ciaflanke, je nesuficaj rezultatoj. Oni diras ke niaj knaboj, el ciuj klasoj de Societo, foriras de lernejo kun malmulte, ec neniom, da inteligenta taugeco kontrau la vivbatalado. Ke kamparanetoj lasas lernejon atinginte nenian kapablecon je ia metio, kaj kun nenia deziro pliigi sian sciadon, tia kia gi estas, kaj tiel nekapablaj legi inteligente, ke ili ne havas la eblon fari progreson, ec tion dezirante. Kaj ke ili ricevas nenian sciencan instruadon nek kuragadon tiun direkton. Ke junuloj difinitaj por la Militistaro au la Rega Siparo povas nek skribi nek silabi guste sian propran lingvon, kaj konas preskau neniom da alilandaj lingvoj, da geografio au da cirkauekzistantaj natursciencoj.

Ankorau, aliaj, starante pli alte, eliras el Kolegio kun malmulte pli ol supraja kono de Latina kaj Greka, sen povi sengene paroli ian modernan lingvon.

La celo de Edukado estas instruadi lernantojn pri sciencaj pensad-metodoj, instruadi ilin kiel ellernadi kaj deprenadi por si mem, lau la maniero la plej efektiva kaj sen malspari valoran tempon: tiel ke, kiam ili lasos la lernejon, ili sin sentos kuragigitaj je plia studado: anstatau ol, kiel kutime, nauzitaj je verko, pleje libraverko cambre, kun gia akompananta nescio pri cirkauaferoj.

Unue, sajnus necese koni, se estus eble, por kiu metio au profesio la knabo estas edukota: ni konas, ke tio ci ne ciam estas ebla. Tiaokaze generala praktika instruado, alfarita al lia stato, estas cio, kio estas cirkonstance ebla. Sed, kiam tio estas konata, la afero estus multe pli facila. Videble, ne estas rezone instruadi por Ingeniero knabon igonta farmisto, au por la Siparo Rega se igonta Soldato au por Advokato se igonta Kuracisto, k.t.p. Tiamaniere, devas esti punkto kie instruado devas komenci specialigi, prefere ce lernejoj specialigitaj.

Rilate knabinoj, ne okazas la sama malfacileco: kvankam gi iom ekzistas.

Kompreneble, por la alta edukado, precipe kontrau la libertempuloj, niaj Universitatoj provizas okazon: kvankam sendube ili estus plibonigeblaj.

Ne estas kauzo por timi, ke iu, bezonante studi Latinan au Grekan au ian alian lingvon, vivan au nevivan, ne trovos plenan okazon en la estanteco, kiel en la estinteco.

Kontrau Latina kaj Greka, oni pretendas ke, car ili estas lingvoj tre malfacilaj, ilia akiro farigas neegalan instruadon por la spirito: kaj forigante ilin, ni ne povus guste kompreni nian propran lingvon.

Kvankam tio ci eble estas iom vera, kaj kono pri ili, tiel cia scieco, estus profite akirinda, estas ja multe da verkistoj de pravegaj Anglaj libroj, kiu scias nenion pri ili.

Tial ili ne estas necesaj, kaj vortodeveno estas lernebla el lernolibroj, au ec el bona vortaro. Scieco pri historio de la homa progreso estas atingebla per tradukoj el lingvoj nevivaj kaj vivaj. Sinjoro Profesoro Huxley diras: "La vera celo de vivo ne estas scieco, sed agado."

Nun, por la ordinara lernanto, eble estos utile instruadi "Esperanto," gis kiam li povas trovi tempon por lerni estontajn utilajn alilandajn lingvojn. El Esperanto li povas lerni la gramatikon en la formo la plej severe simpla, kaj scienca, fondita sur la sperto el multe da gramatikoj de nunaj kaj antikvaj lingvoj. Plie li nepre trovos gin vortodevena helpon pri la lernado de modernaj lingvoj.

Ankau, oni demandas, ke niaj junuloj devas ricevi instruadon pri patriotismo, siaj rajtoj kaj devoj kiel Angloj: la graveco de nia Imperio, la Administracio de nia patrujo, k.t.p.

LA OFERO DE LA SKULPTISTO.

Tradukita de C. S. Bickell.

Skulptisto, kiu treege penadis sed trovis sin preskau sen nutrajo, jus estis fininta laboron, je kiu li estis metinta ciujn siajn esperojn.

Gi estis plastra modelo de bela virino, kaj la artisto enamigis en la senvivan figuron sur kiu li elspezis tiom da tempo kaj laboro. Li ja esperis, ke gi metus lin sur la vojon, kiu kondukas al la Famo kaj al la Riceco.

Estis malvarmega nokto, kaj la malfelica viro, tremetante pro malvarmo en sia mizera subtegmento, maltrankviligis pri la sendangereco de la modelo, car la frosto estas pereiga malamiko al la plastro.

Kun sopiro de laceco kaj kun gemo kiu trapasis lian maldikan korpon, li demetis la eluzitan veston de siaj nevestitaj sultroj. Ameme li drapiris la figuron per la malnova vesto, kaj, jetinte sin teren apud gi, li dormadis.

Kiam la mateno venis, la frosta suno malfacile jetis siajn radiojn tra la fenestro de la subtegmento kaj brilis sur du figuroj, malvarmaj kaj senvivaj.

La skulptisto kusis morte glaciiginta apud sia bela kreitajo: li donis sian vivon pro la arto, kiun li tiel amis.

Multaj artistoj, kortusataj pro la malfelica sorto de nekonata frato, monoferis sufican sumon por fari bronzan modelon de la virina figuro, kaj oni metis surskribon sur la pedestalon de la statuo, rakontantan la malgojan historion de la ofero de la skulptisto al la Arto.

[Listen] [PDF] [MusicXML]

[Music: Dormu! Words by Edward Metcalfe, Music by F. G. Rowe.]
Dormu, Dormu en lulilo,
Pacja, Panja korligilo;
Panjo ja apude sidas
Ci al panja am’ konfidas.
Ci en sendangero estos
Panjo ja apude restos;
Lau infana elkonfido
Dormu kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm’,
dormu, dormu, dorm’!
Kovras ja flugilaj vestoj
Sur birdetoj en la nestoj
Sed flugiloj cin angelaj
Kovras en mallumo helaj:
Ci en sendangero restos
Car angeloj apudestos;
Lau infana elkonfido
Dormu kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm’,
dormu, dormu, dorm’!
Dolca en lulil’ trezoro,
Slosilet’ de panja koro,
Cin al brakoj mi konfidas
Kies ci vizagon vidas;
Ci en sendangero restas
Nia Patro apudestas;
Lau infana elkonfido
Dormu kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm’,
dormu, dormu, dorm’!





                                                                                                                                                                                                                                                                                                           

Clyx.com


Top of Page
Top of Page