THE ESPERANTIST

Previous

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W.
  • AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • FRANCE.—Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
  • NEW ZEALAND.—Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
  • RUSSIA.—Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, DÖbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

N.B.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro.

Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

16. [Vol. II., No. 2]

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.

FEBRUARO, 1905.

[Illustration: Eniro de Henriko]

"La Eniro de Henriko VII. en Shrewsbury super la korpo de la Urbestro."

PENTRATA KAJ RAKONTATA DE ALFRED J. HULME.

Henriko Tudoro, tiatempe Grafo de Richmond (poste Rego Henriko VII. de Anglujo) estis en jaro 1485 vojaganta tra Kimrujo kaj Anglujo kune kun granda sekvantaro, sur la vojo al la batal-kampo de Bosworth Field, kie li venkis la tiaman regon, Ricardon III.

Antau la tur-fortigita pordego de Shrewsbury venis la Grafo Henriko—bela juna viro havante dudek jarojn—kun sia sekvantaro, kaj postulis permeson eniri.

Sed la urbanoj malpermesis al li la eniron, ekkriegante, ke ili ja nenian regon konas krom Ricardo, kies fidelaj regatuloj ili estas, kaj kies sigelon ili uzadas. La Urbestro esprimis solenan kaj seriozan juron, ke la Grafo ne envenos urbon escepte trans lia korpo—signifante, ke li preferas la morton antau ol li permesos al Henriko la eniron.

Henriko trankvile reiris, starigis tendetaron kaj, nokttempe, sendis tri sinjorojn por paroladi ce la pordegejo. La rezultato de tiu ci parolado estis, ke la urbanoj decidis, ke ili permesos al li la eniron, se li transpasos super la korpo de la (vivanta) urbestro, dum tiu ci kusas sur la tero ekster la pordegejo, kaj per tio ne estos jurrompulo.

Tial, morgaue, tio efektivigis. Kun la belegeco kaj lukso, kiuj tiatempe akompanis militajn aferojn, la kavaliraro, rajdante antau la militistaro, inter kiu estis Henriko, alvenis antau la pordega fortikajo. La kradega barilo levigis. La urbestraro, areto da urbanoj, kaj la urbestro—Tomaso Mitton—portante longan bluan robon, kaj liaj kunestroj kaj partianoj, sekvata ambauflanke de honor-gvardio de du vicoj da soldatoj, ciu tenante halebardon, elvenis ekster la pordego.

La kradego mallevigis. Kvankam tiu ci okazis ekster la pordegoj, la ceremonio estis videbla el multaj hom-plenaj fenestroj de la cirkau-urbaj domoj apud la pordego, kie devis logi ciuj neburgoj kaj alilanduloj.

Kiam liaj du lakeetoj metis sur tero matraseton kaj, genufleksinte, tenis la angulojn de la kapkuseno, la inda urbestro kiel eble plej majeste kusigis apogante sin sur kubuto, kaj serioze rigardis la junan Grafon Henrikon.

Doninte la kondukilon de sia gaje kaj blazone drapirata cevalo al pagio, la Grafo, vestata de brileganta blua stala armajo, sed kun ortuka supervesto kaj velura capo malsupreniris sur la (por bonveno flor-kovratan) teron kaj, inter kelkaj el liaj altrangaj kunuloj, promenis al la kusejo de Tomaso Mitton, kaj kun humila kaj bonsenta mieno suprepasis la gravan kaj konsciencan Urbestron, kaj per tio savis lian valoran juron.

Tio farite, la kradego tuj levigis, procesio formigis kaj, sub pluveto de floroj—precipe rugaj, kiuj signifis la Lankastrian devenon kaj heredecon de la estonta rego,—la amaso sin turnis urben.

Henriko, rajdante sian belegan kremkoloran cevalon, igis la fokuso de granda bonvena aplaudado de la goja popolo kiu salutis lin per krioj de: "Dio bone progresigu cin" kaj, por la unua fojo, liaj oreloj ricevis tiun ravan krion: "Dio savu nian Regon."

Henriko gaste restis nur unu nokton en domo, kiu ankorau staras.

Historio rakontas al ni, ke li tiam preteriris, kaj, unu semajno poste, sur la batalkampo, li kronigis anstatau la jusmortinta Ricardo III.

(Block reproduced by kind permission of Messrs. Meisenbach & Co.).

BARCAROLLE.

De ThÉophile Gautier.

Dites, ma jeune belle,
OÙ voulez-vous aller?
La voile ouvre son aile,
La brise va souffler!
L’aviron est d’ivoire,
Le pavillon de moire,
Le gouvernail d’or fin;
J’ai pour l’est une orange,
Pour voile une aile d’ange,
Pour mousse un seraphin.
Dites, etc.
Est-ce dans la Baltique,
Sur la mer Pacifique,
Dans l’Île de Java?
Ou bien dans la NorvÈge,
Cueillir la fleur de neige,
Ou la fleur d’Ansoka?"
Dites, etc.
"Menez-moi," dit la belle,
"À la rive fidÈle,
"Ou l’on aime toujours."
Cette rive, ma chÈre,
On ne la connaÎt guÈre
Au pays des amours.
Dites, etc.

BARKAROLO.

Tradukita de D. S. Rose, M.A.

Diru, belulino!
Kien iri vi volas,
Liberigas la velo,
La venteto blovas.
Elefantost’ remiloj
Kaj silkaj flagetoj,
Ora direktilo;
Por balasto kaj vel’
Orango, de angel’
La bela flugilo.
Diru, k.t.p.
Cu al la Baltiko,
Au la Pacifiko?
Diru, kara mia,
Au kie, de nego
Regadas la rego
En lando glacia?
Diru, k.t.p.
"Foriri volas mi
"Al la lando kun vi
Kie amo restas."
Ce amantoj, Ho ve!
Tiu lando tute
Nekonata estas!
Diru, k.t.p.

MONATO POST MONATO.

"Nun mi tuj instruos vin,
Kial ciu vorto, au bruo, au sono,
Pro gia ripetado,
Ec se gi nur blekigis de muso,
Devas alveni gis la Domo de la Famo."

Legante tiujn vortojn de la patro de la Angla poezio, ni nature memoras la historion de Esperanto. Ciuj nun scias kiel la unuaj vortoj, parolitaj en la Pola Varsovio, pli kaj pli disvastigadis, gis kiam ili fine atingis sian celon, la finoj de la mondo. Kaj ni hodiau goje ekvidas ke la son-ondetojn, ciam plilargigantaj, fine superfluis la tutan mondon, car Esperanta Societo nun ekzistas en Nova Zelando. Felica je la posedo de forta Komitato, tiu ci plej moderna el Societoj komencis viglan vivadon, flegata de la kolonia lerteco kaj energio, kiu ciam karakterizas la Novan Mondon.

Sur represajo de anonco sur la Auckland Star ni legas:—

Esperanto—kaj internacia frateco.—Vidu anoncon.

Esperanto—la afero de la dudeka jarcento.—Vidu anoncon.

Esperanto—perfektigas nian neperfektan lingvon.—Vidu anoncon.

Esperanto—de plezuriga utileco por ciuj.—Vidu anoncon.

Esperanto—kontaktigas kun nuntempa Europa pensado.—Vidu anoncon.

Esperanto—la Help-lingvo.—Vidu anoncon.

Ni citas tion ci kiel specimeno de koloniaj penadoj propagandi kiu, kiam aldonata al "Esperantaj nag-kursoj," "Esperantaj ludoj," k.t.p., estas dezirinda aldono al la gis nun uzataj metodoj.

Kiel la son-ondetojn nun, kiel ni jus vidis, atingis siajn limojn, ili nature kuntirigas, kaj, kiam alvenos la somero, ili devas esti kuncentrigintaj, ne ce Varsovio, sed ce Bulonjo, la bonvena haveno de la Esperantistoj.

La memorinda kunveno kredeble superos niajn atendojn. Sro Michaux, la nelacigebla, ciutage ricevadas promesojn ceesti, kaj multe da la vizitontoj intencas profiti pro la okazo, kaj viziti Londonon antau, au post, la kongreso. La dato de tiu ci definitive anoncigis kiel Augusto 3–13; la cefaj kunvenoj okazos je la 6a kaj 10a de la monato. Bileto por ciuj kunvenoj, festoj, kaj ceremonioj kostas nur tri frankojn, kaj tial neniel povos malhelpi la ceestadon de kiel eble plej multe da samideanoj. Estas esperinde, ke ni en Londono povos arangi diversajn socialajn kunvenojn por kontentigi niajn alilandajn vizitontojn.

Tiaj okazoj kiaj la Jarkunveno de la London Esperanto Club, kiu okazis Jan. 12 ce la Essex Hall, donas grandan helpon al la Afero. Je la nomita okazo multaj afablaj helpantoj faris kantojn, recitadojn, kaj dramajn skizojn en Esperanto, kaj multaj favoraj kritikajoj aperis sur la Brita gazetaro la sekvantan tagon.

Jus antau tiu bone ceestata kunveno la gazeto de la B.E.A. unue aperis, sub alloganta verda kovrilo. Gi devos trafi sian celon, nome, unuigi la diversajn grupojn kaj helpi la generalan Britan propagandon. Ni rapidas sendi niajn plej korajn bondezirojn pro la sukceso de la nova jurnalo. Gia enhavo estas proksimume la duono de tiu de The Esperantist, kaj la jarabonpago estas proporcie.

Iom simila je formo kaj apero estas la nova kaj beleta Germana Esperantisto, kiu estas inda je niaj Germanikaj amikoj, kaj kiu sekve havos kreskantan disvastigon.

La nova Rusa Monatajo estas baldau atendata, kaj ankau devos esti valora aldono al niaj jam grava Biblioteko. Ni plezure vidas ke la Vestnik Znanja (Scienca Revuo) nun eldonigas senpagan aldonon, enhavantan mallongan monatan lernolibron. Nia kunverkanto, Sro Kolowrat, antau ne longe eldonis Rim-vortaron kaj beletan kanton, "Kurage antauen," kiujn li sendos post ricevo de 70 c. postmarke (Morskaja 29, Peterburg).

Turkujo gis nun restis iom malantaue, kaj estas kun speciala plezuro ke ni lernas pri la fondigo de Esperanta kurso en unu el la plej cefaj kolegioj, kie la studentoj montrigas la kutiman entuziasmon pro la lingvo. Eble, se tiu ci fakto estis konita antau kelkaj monatoj, Gergovio estus vizitinta Turkujon dum sia Esperanta vojago!

Sed eble niaj legantoj ne konas pri sia ekzistado! Certe ni mem tre miris kiam si alvenis ci tie dum la Kristnaskaj festoj, pasigi la gajan tempon en nebulega Londono. La nebulego estis ja tiel densa ke la postisto ne havis facilan laboron meti sin ce sia celo. Ni supozas ke tiaj mond-vagantaj leteroj baldau oftigos, ni do tie ci ekzamenos la historion de Gergovio de kiam si lasis sian hejmon en Clermont-Ferrand lastan Julion.

Vizitinte Belgujon, Svedujon, Bohemujon, Rusujon, Germanujon, si envenis Anglujon, nur rapide transsendigis Kanadujen, el kie al la Unuigitaj Statoj, Meksiko, Peruo, Hindujo, Maltujo, Italujo, Algerujo, kaj, fine, "Hejmo, dolca hejmo"! Ciu ricevinto aldonis kelkajn vortojn de bonveno, tial ke la dokumento ja estos kuriozajo, se gi postvivas la dangerojn de la vojago cirkau la mondo.

Neordinara nombro de artikoloj aperis dum la lasta monato pri Esperanto, kaj ni interese ekscias ke la Amerika New Era ekhelpis nin, sur la alia bordo de la hareng-lagego.

Kontraue, novaj libroj ne estis multenombraj. Libreto lau la Penca Lernolibro eldonigis de la firmo Hachette en la Franca lingvo, kaj la firmo Borel eldonis alian brosuron kaj libreton pri Kurbaj Linioj (23 pp.; 70 c.).

Kvankam "La Ventego" estis presita antau la Nova Jaro, ni nur ricevis ilin de la bindistoj malmultope. Ni kontente anoncas ke ciuj fruaj acetantoj nun provizigis, kaj ke granda nombro de aprobantaj leteroj jam alvenis de niaj amikoj.

Car sajnis esti bezono por ia bone arangita libreto por donaci, kie la kutima paperdorsa brosuro ne estus akceptinda, ni nun eldonigas "The Esperanto Language Practically Considered and Described," de nia bonekonata amiko kaj eminenta filologisto, Dro Lloyd, de Liverpool. Sub bela art-tuka kovrilo (kun portreto), tiu ci libreto nun estas acetebla je 1 fr. 20, au 10 frankoj la dekon.

Ni fidas ke gi same ricevos la aprobon de niaj legantoj, kaj gajnos novajn samideanojn el la rangoj de la lingvistoj kaj kleruloj al kiuj gi celas alvoki.

Konkludante, ni deziras danki ciujn Korespondantojn kiuj afable sendis Kristnaskajn kaj Nov-Jarajn kartojn.

La Redaktoro.

MONTH BY MONTH.

"Now hennesforth I wol thee teche,
How every speche, or noise, or soun,
Through his multiplicacioun,
Thogh it were pyped of a mouse
Moot nede come to Fames House."

Chaucer.

Reading those words of the "Father of English Poetry," we naturally call to mind the history of Esperanto. All now know how the first words, spoken in the Polish Warsaw, have become more widely known, until they have finally reached their goal, the ends of the earth. And we to-day gladly note that the little waves of sound, ever widening, have at last covered all the earth, for an Esperanto Society now exists in New Zealand. Fortunate in the possession of a strong Committee, this most modern of Societies has commenced a vigorous existence, fostered by the Colonial smartness and energy which ever characterises the New World.

On a reprint of an advertisement in the Auckland Star we read:—

Esperanto—and International Fraternalism.—See Advert.

Esperanto—the vogue of the 20th Century.—See Advert.

Esperanto—makes perfect our imperfect speech.—See Advert.

Esperanto—of pleasurable usefulness to all.—See Advert.

Esperanto—effects contact with present-day European thought.—See Advert.

Esperanto—the Key Language.—See Advert.

We quote this as a specimen of Colonial efforts at propaganda, which, when added to "Esperanto swimming races," "Esperanto games," etc., form a desirable addition to the hitherto adopted methods.

As the waves of sound have now, as we have just seen, reached their limit, they naturally tend to contract, and, when summer comes, they should have become concentrated once more, not at Warsaw, but at Boulogne, the welcome haven of the Esperantists.

The memorable gathering bids fair to eclipse our expectations. Maitre Michaux, the indefatigable, daily receives promises to be present, and many of the visitors intend to profit by the opportunity, and visit London before or after the Congress. The date of the latter has been definitely fixed for August 3th–13th; the principal meetings will take place on the 6th and 10th of the month. Tickets of admission to all meetings, festivities, and ceremonies cost only half-a-crown, and so can in no way check the visit of as many friends-in-Esperanto as possible. It is to be hoped that we in London will be able to devise some social gatherings to entertain our future foreign visitors.

Such functions as the Annual Meeting of the London Esperanto Club, which took place on January 12th at the Essex Hall, give great stimulus to the Cause. On the occasion in question many kind helpers rendered songs, recitations, and dramatic selections in Esperanto, and numerous favourable criticisms appeared in the British Press on the following day.

Just before that well-attended meeting the Gazette of the B.E.A. made its first appearance, under an attractive green cover. It should serve its purpose, namely, to unite the divers groups and assist general British propaganda. We hasten to send our best wishes for the success of this journal. Its contents amount to approximately half those of The Esperantist, and the subscription is likewise in proportion.

Somewhat similar in form and appearance is the new and pleasing Germana Esperantisto, which is worthy of our Teutonic friends, and which should, in consequence, have a steadily growing circulation.

The New Russian Monthly is expected shortly, and should also be a valuable addition to our already impressive Library. We are pleased to note that the Vestnik Znanja (Scientific Review) now issues a free Esperanto supplement, containing a short monthly text-book. Our contributor, Mr. Kolowrat, has also recently published a Rhyme-vocabulary and a pretty song, "Kurage antauen," which he will send on receipt of six stamps (Morskaja 29, St. Petersburg).

Turkey has so far been rather in the background, and it is with especial pleasure that we learn of the foundation of an Esperanto course in one of the principal colleges, where the students show the usual enthusiasm for the language. Maybe, had this fact been known a few months back, Gergovio might have visited Turkey on her Esperanto journey.

But perhaps our readers are not aware of her existence. We certainly were most surprised when she put in an appearance at Christmastide, to spend the happy season in foggy London. Indeed the fog was so bad that the postman had no easy task to deposit her at her destination. We suppose that such world-encircling letters will soon become common, so we will here look into Gergovio’s history since she left her home in Clermont-Ferrand last July.

After visiting Belgium, Sweden, Bohemia, Russia, Germany, she entered England, only to be promptly despatched to Canada, whence to the United States, Mexico, Peru, India, Malta, Italy, Algiers, and, finally, "Home, sweet home." Each recipient added a few words of welcome, so that the document will indeed be a curiosity, if it survives the perils of the journey round the world.

An exceptional number of articles on Esperanto have appeared during the last month, and we note with interest that the American New Era has lent a hand on the other side of the herring-pond.

On the contrary, new books have not been plentiful. An adaptation of the Penny Text-book has been published by Messrs. Hachette in French, and Messrs. Borel have published another brochure and a little work on "Curved Lines" (23 pp.; 7d.).

Although "La Ventego" was printed by the New Year, we only received them from the binders a few at a time. We are glad to say that now all early purchasers have been supplied, and that a great number of approving letters have been already received from our friends.

As there seemed to be a need for some nicely got-up booklet, suitable for presentation, where the usual paper-back brochures would not be acceptable, we now publish "The Esperanto Language Practically Considered and Described," by our well-known friend and eminent philologist, Dr. Lloyd, of Liverpool. In neat cloth cover (with portrait), this book can now be obtained at 10d. a copy, or 9s. the dozen.

We trust that it will likewise receive the approval of our readers, and will serve to gain fresh adherents from the ranks of the linguists and scholars to whom it is intended to appeal.

In conclusion, we desire to thank all correspondents who kindly sent Christmas and New Year cards.

The Editor.

Post kiam ni sendis ciujn artikolojn por tiu ci numero de The Esperantist, alvenis la sekvanta letero, kiun afable sendis al ni Dro Carlo Bourlet, el Parizo.

"Kara Sinjoro,—Mi estas vokita al la milito, kaj mi devas forveturi Mandjurujon. Car mi estas nejuna kaj malsana, tial mi esperas, ke oni baldau min liberigos kaj mi povos denove labori por nia afero kaj partopreni en la Kongreso.

"Sed, en cia okazo mi, en la dauro de kelka tempo, ne povos labori. Tial mi petas ke miaj amikoj ne miru, ke iliaj leteroj al mi, kelkan tempon (eble ec longe), restos sen respondo.—Via, L. Zamenhof."

Kompreneble ciuj Esperantistoj sendas siajn bondezirojn al nia eminenta Estro, kaj esperas ke lia vojago ne estos tre longa, kaj ke li povos ceesti Bulonje.

Profesie, Dro Zamenhof estas okulisto kaj, eble, ne estos tro fari por li ce la militejo. Ni laboradu por ke la lingvo restu sur pli forta fundamento antau ol nia Estro revenos kunlaboradi.

Nur unu semajno antau ol li skribis tiun malfelican sciigon, ni ricevis unu el liaj afablaj komunikajoj pri La Ventego:—

"Kara Sinjoro,—Kun vera plezuro mi ricevis la ekzempleron de la tre bele eldonata ‘Ventego,’ kaj mi dankas Vin kore por Via donaco. Volu akcepti mian plej sinceran novjaran bondeziron por Vi persone, kaj por Via gazeto."

Vere, la gravaj okazoj de la vivo venas subitege.

P.S.—La milita malsanulejo trovas, ke nia Estro ne estas sufice forta por la milito. La certa oficiala decido venos nur post kelkaj tagoj.

VIVIENO.

Duparta Ferakonto de E. W.

[Parto II.].—La korteganoj tre ekscitigis; ciuj la kavaliroj de la Ronda Tablo invitigis por partopreni je la memorinda okazo. Oni cie kaj ciam parolis pri gravaj solenaj gloraj vidajoj, dancoj, ludoj, kursoj, pri bravec-provoj kaj batal-lerteco inter fortaj herooj, pri kunkurenco inter belulinoj rilate al juveloj, vestoj kaj antaueco. Tiel okazis ke tute sen rimarko aperis en la kortego orfulino, zorgatulino de la princo. Estis nia Vivieno, iom plibeliginta je formo kaj moroj, de la tempo kiam si, plorante forprenigis de la hejmo de sia infaneco. La klaraj bluaj okuloj nun havis marverdan nuancon, kaj ombrigis per longaj okulharoj preskau nigraj. Siaj iam blondaj, libere defalantaj haroj nun alformis kvazau duoblan nigra-rugan kronon cirkau sia malgranda kapo. Sia voco estis klara kaj dolca, sed estis malpli sincera, malpli korega. Efektive la novaj longaj roboj embarasis sin. Baldau kelkaj nejunaj kavaliroj, altiritaj per sia modesta silento, atente rigardis sin, kaj eltrovis, ke si havis trajtojn kaj vizajkoloron pli delikatajn ol tiuj de la plej adoritaj belulinoj de la kortego. Kompreneble ili esprimis al si sian admiron, egale kompreneble si plezure audis kaj ridetis.

De tiu tempo ciuj kavaliroj amindumis sin, kaj kredis reciprokan la senton.

Tamen Vivieno ne estis felica; kaj si ec deziris morti, tiel akraj estis la jaluzoj de la antaue adoritaj belulinoj.

Unu tagon la mondfama profeto Merlin vizitis la regon, kaj havis solenan akcepton. Ciuj vidis en li la plej grandan konsilanton kaj defendanton de la nacio. Vivieno vidis nur viron malgrandan, havantan perfektajn trajtojn, fergrizajn harojn, longan barbon, okulojn dubelumajn kaj abstraktan vizagesprimon. Si atendis ian mienon adorindan, formon suprehoman pro gracia majesteco. Tamen, post malmultaj tagoj, si ne povis plu gui la spritemajn parolojn de la cirkaustarantoj, sed nur volis audi unu vocon, esti sola por gin auskulti.

Unu vesperon subite ekrigardanta, si vidis la okulojn de Merlin fiksatajn sur si kun esprimo de akra sercado. Kviete si toleris lian rigardegon kaj volonte si redonis rigardon plenan je la plej gentila, respektega amo. Post tiu tago ili estis geamikoj. Rajdante, promenante au ce la regaj salonoj, li estis ciam apud si, kaj malicaj enviemaj korteganoj korege ridis vidi la profeton ensorcitan de "senkora koketulino." Ilia mokado cagrenis nek la profeton, nek Vivienon. Ciutage si farigis pli felica, si povis cion ami en tero kaj cielo, mem la malsagojn kaj malbonojn. Si amegis sian belegan landon kaj—senlima feliceco kaj eterna—si tiom amis Merlin, ke si neniam pensis al la amo de Merlin; neniam si demandis: Cu mi estas amata de li?

[Parto III.].—Denove estas grandega ekscitego en la kortego de Princo Arthur, ne plu pro regaj vizitantoj kaj publika gajeco, sed pro teruraj dangeroj kaj pro la rimedoj por savi la liberecon al la lando, la honoron al la batalantoj, kaj la vivon al la popolo. La barbaroj, senfidaj Sisnahoj, idolanoj, homoj senhejmaj, senteraj, neamataj de siaj kunlogantoj, nomaduloj: tiuj ci, per glavo kaj glaveto, fajro kaj perfido, penadas venki aliajn landojn. Ofte venkitaj, ofte forpelitaj, ili ciam pli multnombre revenadis kaj malrapide estis akirantaj la tutan insulon. La kavaliroj de la Ronda Tablo kaj siaj samlandanoj heroe bataladis, sed la glora malmulto devas necese cedi al la multoj, kiuj ne devis zorgi pri virinoj kaj infanoj. Nun la fino proksimigis. Jam sendis Arthur kaj Merlin tempo post tempo en transmarajn landojn tiom da nebatalantoj kiom la sipoj povis enhavi. Nun oni bezonis savi ciujn, kiuj restis en dangero gis la reveno de la sipoj.

La profeto havis multajn amikojn inter la Feoj, li sciis kie trovi grandajn subterajn kavernojn, kie sencese fluas puraj riveretoj, kaj en kies proksimeco kreskas fruktoj, grenoj kaj radikoj. La ceestado de tiom da homoj ja nekonvenis al la feoj, sed la feoj, kaj precipe la feinoj, estas treege patramaj. Ili neniam deziras forlasi sian landon, ili avidas nek oron nek argenton; en siaj spertaj magiaj manoj la arbaroj farigas multe pli belaj ol smeraldoj, pli multekostaj ol rubenoj. Ili honoris kaj amegis la venkitajn defendantojn de la Kimrujo. Sed la feoj sciis ke inter tiuj estis perfiduloj, pagitaj de la Sisnahoj. Tial ili devigis Merlin juri solene neniam diri la sekreton de la kavernoj krom al unu sola estajo; kun ilia konsento, ili konfidis gin al la duonfeino Vivieno.

Nun si estis plene okupata, tage rajdante, sekvita de juna cevalisto, al malproksimaj vilagetoj por instrui la logantojn cion, kion ili devos fari, nome sin pretigi por rapida forkuro; ciam observi la supron de la monteto de Merlin, kaj tie vidinte lumturfajro, tuj marsi tien kun ciuj porteblajoj. Nokte si helpis malsanulinojn, konsolis malfeliculinojn, kaj kuragigis timulojn.

Fine alvenis la fatala tago. Matene marsis la Princo kun la pluparto de la kavaliroj por kontraubatali la Sisnahojn el la oriento, morgaue marsos la aliaj, sub Merlin, kontrau alia bandego, el la nordo. Vivieno ricevis la lastajn ordonojn de la profeto, kun lia beno. Si diris al li adiau kaj iris returnen al la palaco. Lacega, si sin kusis; apenau dorminte, si ekvekigis pro brilega lumo, kiu montris al si tri feinojn. Unu diris: "Venu tuj kun ni, au Merlin mortos!" Sen prokrasto, sen dubo, si eksaltis, jetis sur sin nigran mantelon kaj silente akompanis ilin. Voje, si sciigis, ke bando da armataj viroj jam cirkauis la monteton en kiu li estas ce la lumturo kaj, ne kuraginte supreniri en lokon ensorcitan, ili atendas lian malsupreniron. Nenia feo povis averti ilin, car la monteto fermigis kontrau ciuj nehomaj estajoj krom la cielaj angeloj; sed la Kristana bapto de Vivieno sin ebligos eniri mem en la lokon plej sekretan. Si sola povas savi la vivon tiel necesegan al la tuta nacio; si perdos eble sian propran vivon, tamen si savos sian popolon.

Vivieno konsentis. Si ricevis de la feinoj du teksajojn tiel delikataj kiel araneajo, kaj audis ilian instruon. Si devos trovi Merlin en malgranda observatorio apud la lumturo, sciigi al li la venontan atakon, lin decidigi sin kasi en proksima nevidebla kaverno kaj juri solene, ke li tie restos gis la reveno de la Princo. Se li tute ne volus tiel lasi sian oficon, Vivieno devos jeti sur lian vizagon la bluan teksajon, kiu lin tuj dormigos, je dormado kiu dauros dum centjaroj, se li ne vekigus per carmo pli potenca. Pro tio la teksajo ruga! Ciuj el la feinoj ripetis: "Vualo blua por dormigi, vualo ruga por vekigi!" kaj subite malaperis.

Sola kaj laca, Vivieno alvenis al la monteto. Si vidis la armatajn gardantojn kaj diris, "Mi alportas depeson al la Estro." Ili sin permesis trapasi. Por ke neniu povu sekvi siajn piedsignojn si lasis la vojeton kaj baraktis tra dornoj kaj arbetajoj gis si alvenis kun manoj kaj piedoj kontuzaj kaj sangaj al la observatorio. Merlin dormis. Audinte sian vocon, li eksaltis kaj, audinte sian tutan rakonton respondis: "Adiau, iru en la kavernon, tie restu gis mi estos kondukinta al la batalon la virojn armatajn, kaj poste reiri en la palacon." "Pro amo de la nacio, cin savu, mia patro, ci estas la sola espero de nia patrujo."

Decide li diris, "Vi vin trompas, filino mia, neniu estas iam necesega, kiam venos la horo Dio sendas la viron. Adiau!" Tiam sciis Vivieno ke la virta sagulo neniam cedos. Ekgemante, si pregis: "Pardonu al mi, patro mia, ke mi cin tentis. Donu al mi unu solan kison, car eble ni nin neniam revidos." Malrapide, sancelige, liaj lipoj tusas sian frunton; vibro de feliceco fortigis siajn brakojn. Subite al li cirkaupreninte la kolon, si jetis de poste la bluan vualon super lia kapo, kaj lin helpis atingi segon. Konfuza, si staris rigardanta la belegan vizagon dormantan. Subite brila lumo blindigis sin, triumfaj krioj surdigis sin, la tero tremis kaj fendigis, vento el profundejo sin ekkaptis, turnigadis kaj sensentan aljetis sur la teron.

Morgaue Vivieno kondukis palajn forkurantojn al la kavernoj. Vespere, ellacigita, si dormadis.

Dum multaj centjaroj la sklavigaj Kimroj komfortigis pro la kredo ke Merlin revivos por ilia reliberigo.

Kia estis la sorto de Vivieno? Neniu scias, estas ne grave! Si ja estas nekompatinda, car si guis grandegan felicecon.

LA KAT-NESTO.

Observata kaj rakontata de Dro. Richard Legge.

Legante la interesan rakonton en via Decembra numero pri "Instinkto au Inteligenteco" mi pensis, ke la sekvanta vera okazo estus rakontinda.

Antau ne longe mi havis katinon, kiu estis logadinta ce mi dum pli ol du jaroj. Jen si estis aminda, jen si montris signojn de esti nur duone malsovagigita. Unufoje si foriris el la domo kaj estadis ekstere dum du au tri monatoj. Ofte si alvenis al la pordo, sed nek si envenus nek akceptus iajn mangajojn. Fine, si revenis kaj redaurigis siajn antauajn kutimojn amindajn.

Je Septembro de tiu ci jaro oni ekvidis ke si atendadis sian akuson: si travagis la domon kaj sercis lokon konvenan por tiu ci okazo, multefoje farinta liton en komodo en la dormocambro. Oni ne permesis tion kaj forpelis sin kaj fermadis la pordon de la dormocambro. Poste, dum multe da tagoj, si eliris ciutage kaj revenis al la domo nur por mangi. Tago post tago oni penadis trovi kien si iris, sed sensukcese. Oni sin vidis kuri cirkau tricent futojn tra la kampo, kaj tiam si malaperis. Fine, unufoje, mia kolego, Dr. N——, sin vidis suprenrampantan la trunkon de kratagarbo kaj enirantan la neston neuzitan de pigo de la antaua jaro. Dr. N—— suprensekvis sin kaj trovis en la nesto kvar belajn katidojn kun ilia patrino. La nesto estas pli ol dudek futojn supre la tero.

Tiu ci katino mem logis kaj elnutris antauan aron da idoj en la hundejo kun mia hundino.

Mi ne estas audinta antaue pri katidoj, kiuj estas naskigintaj en arbo.

KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentrajeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanovic Elleder.

Mi memoras la unuan renkonton de Leonid Leonidovic kun la freneza knabino. Tio estis en printempo post lia alveno. Li venis en nian Litvan angulon en malfrua autuno en monato Novembro. Negojn ni havis tiam ankorau ne multajn sed la frostoj estis jam severaj, tial la frenezulino estis jam antau kelkaj semajnoj forkondukita de sia sidejo. Mi konatigis najbarmaniere kun Leonid Leonidovic kaj ni ofte iris kune promenadi au casadi. Mi estas granda admiranto de la naturo kaj Leonid Leonidovic konis tiel bone ciujn naturaperajojn, kaj kvankam li ne volonte paroladis, tamen cio, kion li rakontadis, estis ciam interesinda; mi tial plezure akompanadis lin. Tiamaniere ni konatigis kaj kunamikigis.

Pasis la vintro, venis printempo, alflugis birdaroj. Ciuvespere el la proksima arbaro eksonadis nun lautaj melodiaj fajfadoj de turdoj kaj merloj kaj apud cia marceto vagadis rugtibiaj cikonioj. Unu tagon en Aprilo estis venta, malagrabla vetero, sed post mezatago, je la kvara horo, la vento tute kvietigis, farigis pli varme kaj mi foriris por fari la promenadon tra la arbetajo, kies fondo nun estis kovrita per amasoj de cielbluaj hepatikoj kaj blankaj anemonoj, parte origita per steletoj de flavaj gageoj (gagea lutea) au sur malseketajoj per largfoliaj hrisosplenioj (Chrysosplenium atternifolium).—Admirante tiun ci tapison de raviganta carmeco, kun kiu nevideblaj spiritoj por festo fianca nun ornamigis la teron, mi tie renkontis Leonid Leonidovic, kaj ni kune longe promenis auskultante la vocojn de reviviginta naturo audataj cie: el la tero, el akvoj, en la aero, de ciuj sennombraj folioburgonoj. Cie oni sentis la spiron de juna mistera vivo. Cio tio videble bonfarante efikis je la spirita stato de mia akompananto, li farigis pli parolema kaj la malgoja trajto, kiun oni ciam en lia vizago vidis, estis nun malpli rimarkema ol kutime.

La luno jam klare lumis kiam ni venis al la bordo de Sesupo, jen subite eksonis de ne tre malproksime, kvazau el nuboj cielaj elirante, la kantado de la frenezulino.

Kiel argentaj vocoj de harpo eksonoris tra la silenta nokto la kanto portata de kvietaj printempaj aerondoj—jen proksimigante, jen ree malaperante, nun laute, gis fine, malrapide iom post iom disfluigante en la trankvila malproksimeco gi ekmortigis. Si kantis kanton pri malfelicaj geamantoj kaj sendireblan sopiron kaj maldolcegan plendon de juna knabino, kies amatulo estas deviginta restadi malproksime kaj nur per "marga gromateli" (multkolora letereto) povas konsoligi sian knabinon, esprimis la strofo jus eksonanta:

"... kass man’ ij vardalo, ir ij pravardelo
nier’ mano jaunialo, balto dobile-e-lo,
ir atejtu ponu, simtas milionu
nier’ mano jaunialo balto dobile-e-e."[1]

Ni haltis kaj auskultis:

... balto dobile-e-e-e redonita de eho sajnis vibri kaj tremeti cie en la aero.

Leonid Leonidovic demandeme ekrigardis min.

"Kio estas tio?" diris li post unuminuta silentado mallaute, kaj lia voco sajnis iom malcerta.

"Litva kanto," rediris mi.

"Kaj la mistera kantistino?"

"Estas kompatinda frenezulino," kaj mi rakontis al li kion mi sciis pri si.

Li auskultis min tre atenteme kaj mi rimarkis kiel li dum mia rakonto kelkfoje nevole ektremetis.

Kiam mi finigis ekdemandis mi: "Cu vi volas vidi la frenezan knabinon? Si sidas ne tre malproksime de ci tie sur la alta stono apud la rivero."

"Ne!" diris li rapide, "mi ne deziras vidi sin."

Liaj vortoj sonis kontrau kutime malmole, ja preskau malamike. Liaj vangoj estis iom rugigintaj kiam li diris: "Farigis jam tro malfrue, mi devas iri hejmen; bonan nokton!" kaj ne atendinte mian resaluton, kun rapidaj pasoj li malproksimigis.

Pasis kelkaj semajnoj post la rakontita okazo. Leonid Leonidovic mi nenie trovadis. Al kutimaj vesperpromenadoj li ne alvenadis, kaj mi, estinte tage tre okupata, ne povis elserci lin, tial mi nenion sciis pri lia farto. Unu dimancon mi fine decidis viziti lin sed alveninte en lian hejmon mi trovis domon fermitan kaj sensukcese mi devis reveni hejmen.

Tagoj post tagoj foriradis, jam de longe estis hirundoj revenintaj al siaj antaujaraj nestoj, en la arbaro kriadis kukoloj laute sian nomon, el la densajoj de Sesupa-bordo eksonadis dolcaj kantoj de najtingaloj. Sur fondo de arbetajo jam malaperis anemonoj kaj hepatikoj, aliaj kreskajoj anstatauis ilin: pli altaj, pli luksaj levigadis ili fiere siajn florkapetojn, malestime malsuprenrigardante je la modestaj, nun velkigantaj, infanetoj de frua printempo. De mia amiko mi nenion audis.

Venis tagoj sunplenaj, la kukoloj jam cesis kriadi, en la grenkampoj ekfloris bluaj cejanoj, kaj kiel helaj flametoj lumigis inter la trunkaro rugaj floroj de kamppapavoj. De mallargaj kamplimetoj alportadis ventspiro odoron de timianoj kaj en mia gardeno ekflorantaj rezedoj dolcigadis la aeron de vasta cirkauajo kun sia raviganta bonodoro. ... La norda somero kun sia varmeco, kun siaj carmoj kaj turmentoj estis veninta.

Mi en tia tempo ofte forestadis de mia hejmo, ankau mi havis multe por fari, tial mi ne posedis libertempon por aliaj aferoj. Mian homoevitantan amikon mi ne vidadis, kaj tial mi estis lin iom forgesinta.


"...Rezedoj miaj karegaj rezedoj kiom mi amas vin, carmegaj, dolcaj floretoj kiom vi estas karaj al mia koro, amataj, mi eksalutas vin; mi benas vin mil—milfoje!" Tiujn vortojn per de profunda pasio tremanta voco elparolitajn, audis mi foje vespere kiam mi okaze eniris en la parton de mia gardeno, kiu estas pli malproksima de mia domo kaj kien ordinare en tia malfrua horo neniu venadis. Mi haltis kaj auskultis atente, la voco sajnis al mi konata. Kiu estas tie? demandis mi min mem ekmirigite. Jen ree mi audis:

"Kresku, floru, odoru, vi estas ja siaj favoruloj. Ho! se la vento povus forporti vian dolcegan spiron kune kun miaj salutoj al si, malproksimen, malproksimen," jen la voco eksilentis, la parolanto devis esti min rimarkinta.

"Leonid Leonidovic!" mi elvokis, kaj kun malmultaj grandaj pasoj mi estis ce la barilo de gardeno.

Aliflanke, duone kasigite per elkreskitaj tie densaj siringoj, genue staris sur la herbajo mia amiko. Lia capelo kusis apud li sur la tero, liaj brakoj estis etenditaj tra la paliseroj de barilo: kvazau li volas cirkaupreni iun; li estis ankorau pli pala ol kutime kaj tremis de ekscitigo.

"Leonid Leonidovic! granda Dio kio estas al vi?" elvokis mi, "parolu, diru al mi kara amiko!" kaj kun granda salto super barilo mi estis apud li.

"Ho!" ekgemis li, "pardonu, mi petegas ... mi nenion ... mi nur estis ... mi volis ..." konfuze balbutis li, sin levigante kaj timeteme cirkaurigardante "mi nur admiris viajn florojn, ili estas tiel belaj ... mi tre amas rezedojn," aldonis li fine pli kurage.

"Nu mia kara amiko," rapidis mi rediri por maskigi lian videblan konfuzigon, "kiel mi gojas vin ree foje vidi, ni tiel longe ne kunvenis, kiel vi fartas? Sed nun mi ne lasos vin, vi devas iri kune kun mi, ni hodiau vespermangos kune," kaj prenante lin sub la brako ni eniris en mian cambron. Alveninte tien li rakontis ke li lasttempe iomete malsanigis kaj pro tio ne povis daurigi nian interkomunikajon, ankau ke li nun estas pli okupata car li skribas artikolon en ia scienca jurnalo. Tiel kaj simile li penadis pravigi sian longan forestadon, sed mi ekkonis, ke cio dirita ne estis la vera kauzo, car li seninterrompe balbutigis kaj rugigis. Li ne estis lerninta mensogi, mia kara Leonid Leonidovic.

Iom post iom mia amiko retrovigis, li farigis pli certa, kaj kiam li malfrue adiaudiris devis li promesi, ke li baldau ree venos por guadi la bonodoron de liaj amataj floroj.

De nun Leonid Leonidovic ofte alvenadis, kaj forirante li ciam portadis fresan rezedbukedon kun si.

De ia tempo komencis cirkuladi famoj: ke la frenezulino trovis nun kolegon. Kolonistoj kiuj nokte kaptis fisojn en la Sesupo rimarkis, ke sube ce la granda stono staras ia viro dum tutaj horoj se ne ec dum tutaj noktoj. Ankau malfruigitaj terlaboristoj vidis ofte vespere Leonid Leonidovic kiel li iris tra la kamparoj en direkto de la rivero, kaj oni supozis ke li, kaj la nokta gasto ce granda stono estas sama persono.

Mi tion ne volis kredi, sed, foje casante, mi preteriris la sidejon de la freneza knabino kaj mi vidis ke sur la stonplato kusas fresaj rezedbukedoj, tiuj samaj kiujn mia amiko el mia gardeno portadis hejmen. Efektive samaj rezedbukedoj! Mi estis multe ekmirigita.

Kiam mi foje kun Leonid Leonidovic kunvenis mi tial intence tusis la temon pri la freneza knabino kaj diris ke nun baldau venos la tempo kiam mallautigos siaj kantoj car la vintro alproksimigas. Tute kontrau mia atendo mia amiko auskultis mian parolon kun trankvila mieno; li ec ne konfuzigis kiam mi rakontis, ke mi vidis rezedbukedojn sur la stono kusantajn kaj nur ce la vortoj, ke la noktaj kantoj nun baldau mallautigos mi rimarkis, ke lia vizago malklarigis, kaj videbla malgajeco speguligis en liaj trajtoj. Post mallonga silentado li rediris:

"Jes, mi devas konfesi ke mi kutimigis, kaj ke mi nun ofte auskultadas la kantojn de kompatinda knabino—li ciam evitadis la vorton Frenezulino—kiuj tiel sopireme, tiel kortusante eksonadas tra la nokta trankvileco. Si estas malfeliculino kaj sia sorto estas certe terura, sed dume si povas restadi sub la pura cielo en la libera naturo, havante siajn florojn kaj siajn kantojn: si estas certe felica, eble pli felica ol tiuj kiuj posedas nenion krom—sopiro, brula sopiro je la feliceco: tiom por ili karega, kiom ne atingebla, egale kiel neatingebla estadas por sola nokta migrulo la brila stelo sur ciela firmamento...."

"Mi kore bedauros kiam mallautigos la nokta kantistino car tiam sia kantado mankos al mi, sed ankorau pli mi bedauros sin mem, ke si estos devigita forlasi sian verdan sidejon kaj restadi en surda putra cambreto por longa vintra sezono. Kompatindulino, tiam ankau si perdos cion kion si amis!"

Li eksilentigis—"Kaj tamen" daurigis li poste, "por si revenos la printempo, ekfloros ree la rozoj, si ree ekkantos, por si restadas la espero. Ekzistas homoj pli malfelicaj ol tiu ci knabino!" aldonis li pli mallaute, kvazau nur por si mem.

Post tiu parolo restis Leonid Leonidovic nur ankorau mallonge ce mi, li diris cetere ke, car la noktan kantistinon la floroj tiom felicigadas li, por plezurigi sin, alportadis kelkafoje bukedon por si.

Ni adiaudiris.

Finota.

PIEDNOTO:

[1] Kio povas helpi al mi nomo subskribita—kiam ne estas (ci tie) mia knabo, la blanka trifolieto—kaj se alvenu aroj da sinjoroj, cent-milionaroj—ne estas (ci tie) mia knabo, la blanka trifolieto.

[Litva popola kanto.]

Speciale verkita por "The Esperantist" de H. T.

Antau kelkaj semajnoj, mi havis la honoron ceesti ce audienco donata de la Bopatrin-imperiestrino kaj la Imperiestro de Hinujo al grava admiralo, kaj venas al mi la ideo, ke mallonga priskribo pri tiu-ci intervidigo povus iom interesi la legantojn de The Esperantist.

La Ministro reprezentanta nian landon ce la Hina Kortego kaj la Admiralo, kune kun siaj sekvantaroj, forlasis la Senditejon je la naua horo matene, en portiloj portataj ciu per kvar portistoj kaj antauenirigataj de gardistareto de kavalerio. La vojoj de Pekino, kvankam plilargaj ol ordinare en Hina urbo, estas malpuraj kaj odoraj krom en la cirkauajo de la Senditejoj, kie ili estas tenataj en plibona ordo. Post oftaj haltoj, por ke la alportantoj povu sangi la stangojn de la portiloj sur la alian sultron, ni fine eniris "La Malpermesatan Urbon"—la eniro en kiun estas kutime malpermesata al alilanduloj—tra orienta pordego, kaj trapasinte kelkajn pordojn kaj kortojn, ni malsupreniris el niaj portiloj kaj marsis la restajon de la vojo.

Estis multe da Hinoj cirkaustarantaj, kiuj rigardis nin tre scivoleme, kaj ni estis akceptataj de la Konsilantoj de la Wai-wu-pu, au Direktaro pro Alilandaj Aferoj. Pliagaj Mandarinoj kun kiuj ni intersangis gentilajn salutojn, tiam nin alkondukis al la Cambrego de Audienco. Tie ni nin trovis en modere granda kaj altega cambrego, ornamita de oraj surskriboj Hinaj. En centro estis tapisatan estradon sur kiu starigis speco de alta tablo portanta kelkajn ornamojn do artefaritaj floroj. Malantau la tablo sidigis Sia Imperiestra Mosto en tia maniero, ke nur estis videbla la kapo kaj sultroj. Si sajne havis nur kvardek kvin jarojn, sed vere havas preskau sepdek. La hararo estis arangita lau modo Mancua; de la fizionomio oni jugis decidecon kaj forton; la voco estis fortika kaj placa. Facile estis kompreni kial tiu ci maljuna sinjorino prenas la cefan parton en la registaro, kiam oni rigardis la dolcan kaj kvazau malfortan Imperiestron, kiu, sidiganta ce sia maldekstra flanko, sur malpli alta sego, kaj for de la tablo, sajnis esti junulo de dekok jaroj, kvankam li havas pli ol tridek.

Ce ciu flanko de la cambrego sin trovas duoblaj vicoj de Mandarinoj portantaj malhelajn purpurajn robojn, senornamitaj krom per la ilustrita simbolo de rango, portata antaue kaj poste. Ciu portis la oficialan kastoran capelon kun plumo kaj butono, kaj ciu tenis mallongan glavon per la maldekstra mano.

La Ministro prezentis la Admiralon al Sia Majesto kaj al la Imperiestro, kaj la Imperiestrino, faranta respondon, parolis pri la plezuro si sentis akcepti oficiron de tia reputacio kaj invitis lin supreniri sur la estradon. Sia Majesto faris afablajn informigojn pri la vojago de la Admiralo kaj sendis gentilajn salutojn al lia Regnestro.

Kredeble la interparolado kondukigis per tradukisto, car oni kredas ke nune nek Sia Majesto nek la Admiralo scias paroli Esperanton, kaj la Imperiestro ne malfermis la buson dum la tuta audienco. Estis rimarkinde ke en ciu okazo kiam estis necese ke la Mandarino-tradukisto sin adresu al Sia Majesto, li devis genufleksi ce siaj piedoj. Kiel la maljuna sinjoro zorgis sin levi antau ol adresi sin al la alilanduloj, la interparolado tial estis iom longa; oni povas kompreni ke li havis multe da ekzerco.

Fine finigis la komplimentoj, kaj farinte kelkajn malaltajn salutojn ni eliris, kaj oni nin alkondukis en apudan salonon kie ni partoprenis kelkajn refresigajojn kune kun la Konsilantoj de la Wai-wu-pu. Ni tiam diris adiau al ili kaj al la cefaj oficiroj de la Kortego kaj foriris, havantaj la plezuran senton esti vidintaj la plej interesantan virinon de la nuna epoko.

FABLO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Kataro foje la musaron
De l’ cirkauaj’ al balo
Invitis, la vesperon finan
De l’ gaja karnavalo.
"Esperas ni," l’ invito diris,
"Ke ciuj kun komplezo
Alvenos, de la oka horo
Vespere gis noktmezo."
La tre timemaj musoj tiam
Suferis per korbatoj;
Deziris ili balon iri
Sed dubis pri la katoj.
Kaj ili, post pripenso, skribis
"L’ inviton honorindan
Akceptos ni, se vi promesos
Konduton tre amindan."
"Car ni memoras, malfelice,
Ke vi, je l’ estinteco,
Kaj ni malpacojn ofte havis
Pro mank’ de amikeco."
Respondis la katar’, "Pro tio
Ne timu, gekaruloj,
Al nia diro vi konfidu,
Ni estas veramuloj."
"Sur niaj koroj la pasitaj
Malpacoj estas pezo,
Sed cion vi kaj ni forgesos
Ce l’ bal’, gis noktomezo."
La musoj do akceptis kore,
Kaj pri la preparadoj
Pripensis kaj diskutis ofte
Per longaj paroladoj.
La tago venis; kaj la gastoj
Je l’ gusta horo oka,
Kaj ciu ciun eksalutis
Per kiso reciproka.
La katoj kun musinoj dancis,
La musoj kun katinoj;
Cirkaukurante ili sajnis
La radoj de masinoj.
La tempo pasis tre rapide;
La musoj kun fervoro
Pligrandiganta ciam dancis,
Nek pensis pri la horo.
Sed cesis la muzik’ subite,
La direktor’ sidigis,
La noktomeza hor’ sonoris,
La goja bal’ finigis.
La musoj do antauen marsis
Por centmil dankojn diri,
Sed la kataro tuj kriegis
"Ne devas vi foriri."
"Ni ankau estas tre dankemaj
Kaj guis la dancadon,
Sed nun ni guos vin, karuloj,
Kaj bonan noktmangadon."
La musoj kriis, "Ho! perfidaj,
Bonfaron vi promesis,
Jurante ke vi la malpacojn
De l’ estintec’ forgesis."
"Sed vi akceptis," la kataro
Respondis, "kun komplezo,
L’ inviton de la oka horo
Sed ne gis postnoktmezo."
Kaj tuj la musoj malaperis;
Ne restis ec la ostoj
Nur, kiel memorig’ de l’ balo
La pintoj de la vostoj!
La homoj kiuj veron diras
Sen vortoj tute veraj,
Ol mensoguloj ili estas
Sendube pli dangeraj.

LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.

El la Franca de Jean and JerÔme Tharaud, tradukita de F. L. G. MarÉchal.

En la vastaj arbaroj de Transilvanio logas izolaj lignotrancistoj, meze da klarajoj, en lignaj kajutoj. Por gajni sian panon, ili nur scias turnigi siajn hakilojn.

La paso de ciganoj estas kvazau fulmo de gajeco por tiuj ci homoj, kies vivo estas tiel sovaga kaj tiel sensanga.

La du ciganoj portas sub brakoj unu la violonon, la alia la cimbalon, au harpon kun kupraj kordoj. La harpo akompanas, per siaj saltantaj notoj, la seninterrompan melodion de la violono. La perdita vojaganto, kiu estas erarinta, dum la vespero, en Transilvanian arbaron kaj trovis kunvenon de lignotrancistoj, kaj kiu vidis tiujn ci kaj iliajn edzinojn danci je la lumeto de mortanta fajro dum la cigano, sidanta sur falinta arbo ludas sur la kordoj de sia violono, miras pro la magia povo de tiu ci humila ilo. Li do komprenus gin, se li scius la legendon pri la unua violono.

Antau longa tempo, en Transilvania arbaro, apud klarajo, logis kun siaj gepatroj kaj fratoj bela knabino, kies nomo estis Macha. La familio logis en kajuto, per arbtrunkoj konstruata, kaj kovrata per muskoj. La patrino kaj filino kudras la hautajn vestojn, kuiradas la viandon kaj boligas la supon. Ciumatene, dum la bela vetero, la patro eliras kune kun siaj filoj, kun pezega hakilo sur la sultro. Kvinope, ili atakas grandegan arbon. Ili cesas frapegi nur kiam la falo de la arbo proksimigas. Tiam Konstanteno, la plej juna, montis por fiksi snuron ce la pinto de la arbo. La kvin filoj tiras, la patro donas lastan hakegon, kaj la arbo falas bruege. Tiam ili detrancas la brancojn, forprenas la selon, kaj la blankaj kaj glataj trunkoj de la abioj nagas sur torento gis la valo.

Ilia vivo pasigis felice kaj pace.

Macha similas al siaj fratoj. Sed tiuj ci estas malbelaj kaj si estas belega. Si havas adorindan flavrugan haron, kies la liberaj ondoj falas sur la dorso kaj, sur la tempio du grandaj bukloj, kiel du riveretoj, fluas sur la perla blankeco de la vangoj. Si havas la grandajn bluajn okulojn de la Valaciaj filinoj. Si konis ciujn kantojn de la montaro. Per si la kajuto florornamigis, dum la somero, de ciaj floroj el la arbaro. Sia patrino adoregis sin, sia patro, kiam li parolis al si dolcigas la sonon de sia voco; siaj fratoj revis, en la arbaro, pri la donacoj kiujn ili povus al si donaci. Trajano, la plej maljuna, atakis per hakilo ursojn, por doni al si la felon. Romo sercis inter la silikoj rarajn stonojn el kiuj li, antau kelkaj jaroj, konstruis por si cirkau-kolon je barbara lukso. Konstanteno montis al la pintoj de la plej grandaj arboj por trovi birdojn, kaj Liveo iris al la vilago por serci kelkajn papavajn kukajojn.

Macha ricevis tiun ci adoron kiel io natura. Longan tempon si deziris nenion plu. Sed iom post iom la infaneco pasigis, kaj ekfloris juneco. Si tiam ekrevis pri nekonataj aferoj.

Nur sia patrino devenis tiujn ci novajn sentojn, kiujn posedis Macha, kaj si farigis ec pli karesanta kontrau si. La patro kaj filoj estis malfelicaj kaj poste koleraj pro la malvarmeco je kiu Macha nun akceptis iliajn karesojn kaj donacojn.

De la klarajo, sur kiu estis la kajuto, Macha povis vidi sur la supro de monto la grizajn murojn de kastelo. Ofte gi kontraustaris siegojn, kaj la flamoj, kiuj lekis la murojn, postlasis grandajn nigrajn fulgajn langojn. Oni rakontis strangajn historiojn pri la sen-homa kastelo, kaj la lignotrancistoj ne preterpasis la ombron de la turo nokte....

En tago, Macha vidis flugeti ce la supro de tiu turo grandegan silkan flagon. Oni diris en la arbaro, ke la filo de la kastel-mastroj revenis. La arbaro, kiu jam de longe nur konis la sonon de hakiloj, la falon de abioj, betuloj kaj kverkoj, nun resonas per la sono de la caskorno, per la bojo de la cas-hundoj....

Estas la fino de autuno. Macha portas en korbo, al malproksima kunvenejo, kie laboras siaj fratoj, lignotelerojn da supo. Si, por la unua fojo, audas la galopon de cevalo. Si elsaltas el la vojo, kaj kasas sin malantau kverk-trunko kaj atendas. Subite, el la fino de mallarga aleo si vidas alproksimigi, inter la oraj folioj de la flaviga arbaro, kavaliron belevestitan, kiu rajdis belan blankan cevalon, selata de verda ledo.

Kiel ventego li pasas antau si. La vento de la trakuro flugetigis lian mantelon, fazanplumo tremetas en lia fela capo kun ora rando. Lia argenta cas-korno frapas la selon.

Per la dekstra mano li tenas grandan bastonon.

Macha rave rigardas la kavaliron, malaperanta inter la arboj.

Tiu ci viro apartenas al alia gento ol ciuj homoj, kiujn si antaue vidis. Li estas pli bela, li estas pli fleksebla, pli rica. Siaj pensoj devas esti tiel malmultaj, kiel siaj vestoj! Plena de dolcega sento, kiun si neniam antaue sentis, Macha de tiu tago atendis en la arbaro la "argentan kavaliron." Si ofte revidis lin, sekvantan cervon, sed si ne kuragis sin montri, kaj nur rigardis lin de malproksime, kasata malantau stonego.

Unuvesperon, kiam la lacega kavaliro revenis malrapide, si kuragigis prezenti al li fruktojn en korbo; alian tagon si donis al li akvon en ligna pokalo, alian tagon amason de floroj, kiuj ekfloras sub la unua nego—la lastajn florojn de la jaro. La kavaliro prenis la fruktojn el la korbo; trinkis la malvarman akvon el la pokalo; akceptis la florojn kaj senhalte preterpasis, ne ec rigardinte la junan Machon.

Tiam alvenis la granda vintro. La kavaliro restis en sia kastelo, kune kun la servistoj kaj hundoj. Macha, en la gepatra kajuto, revis pro la argenta kavaliro, atendante la printempon kun ama febro.

Fine la printempo anoncigis en la arbaro: la sezono por casi revenis por la kastelmastro.

Liveo elportis el la vilago por Macha rugajn suojn. Si surmetis sian plej belan veston kaj pelton kaj atendis la kavaliron ce voj-kruco de la arbaro. Li aperis al si en sia gloro.

La radioj de la suno, kiu kusigis malantau la senfoliaj arboj, brilegis sur la argenta vesto kaj la cevalo, gaja pro tiu ci unua ekskurso post la longa vintro, saltegis kaj blekis.

Macha ekkantis:

"Bela kavaliro, bela kavaliro,
Venu al mi, tiun ci printempo!
La birdoj kantas sur la brancoj
La rugaj suoj estas por placi al vi,
Bela kavaliro, bela kavaliro!"

Sed la bela kavaliro preteriris, senaudi la kanton, kaj Macha ne plu povis audi la piedfrapadon de la cevalo, kaj ekploris....

Si ploradis nokte kaj tage, car la kavaliro ne volis ami sin. Malespero plenigis sian koron, kaj la ideo envenis en sian kapon, ke si demandu helpon al la potenculoj de la Infero.

Macha estis sola en klarajo, nigrita per la restajoj de antaua kunveno. La kvarona luno levigis malrapide sian duoblan kornon supre la arboj de la arbaro. Kverkoj etendis sur la juna fraulino la ombron de siaj brancoj, kiel manoj. Malproksima perdita hundo bojis. La horo kaj la loko estas indaj por alvoko al la Diablo!

Subite si kriis: "Al mi, Diablo, al mi!"

Tuj, el la trunko de maljuna tondrofrapita kverko duone mangata de formikoj, elvenis stranga estajo, kies rugaj suoj estis fiksataj al la subbrakoj kaj kiu, anstatau capo, portis sur la kapo vastan kok-kreskajon. Li tenis en la mano spegulon. Gentile li demandis al Macha: "Kion vi volas?"

La juna fraulino respondis per forta voco: "Mi amas viron, kiu ne volas ami min."

Audinte tiujn ci vortojn, la demono ridegis, kaj la ridego ne ekvekis ian ehon en la naturo.

"Mi volas vin helpi. Prenu tiun ci spegulon. Prezentu gin al via amatulo kiam vi vidos lin. Kiam lia vizago rebrilos sur tiu ci kristalo, li amos vin je amo."

(Daurigota)

(Author’s Copyright).

(Eldonrajto de la Autoro).

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

En la unua porcio de tiuj ci Memoroj, mi diras, ke mi eliris sur la lignan flank-promenejon. Tiun vorton "lignan" mi deziras akcentegi, car en tiu ci vilago (se oni ekceptas du au tri brikajn konstruajojn) cio estas ligna.

Ligna flankpromenejo, kiu konsistas el lignaj tabuloj, altigitaj per lignaj subportiloj, kondukas al lignaj vendejoj kaj lignaj domoj.

Mi logis en domo, kiu staras aparta, kaj de mia domo la flankpromenejo etendas sin kiel ponteto super la verda kamparo, car tie ci la kampoj atingas la straton.

Inter tabulo kaj tabulo oni lasas negrandajn interspacojn por ke la pluvo facile trapasu. Kompreneble la herbajo povas ankau trapasi supren.

Mi tre satis mallevi la okulojn kaj rigardi tra la interspacoj la verdajon kaj la florojn.

Sed ne sole la kampoj atingas la straton; la bestoj ankau gin atingas, kaj libere vagadas sur gi. Tie tre ofte mi vidas ilin trankvile sin pasti. Pro tio mi ne estas surprizata kiam mi vidas Boviston kaptante per snurkaptilo, cevalidon.

"Boviston," mi diras, sed tiu ci ne estas akurata traduko de la Amerika nomo "Cow Boy" (Bovina Knabo).

Al tiuj, kiuj ne konas tiun ci nomon, mi diros, ke la Bovina Knabo tute ne estas knabo sed viro, kiu sur la Amerikaj herbejoj gardadas la brutarojn.

Lia nepartigebla kunulo estas sia cevalido (Poney) kiu ankau estas altkreska cevalo, kaj li ciam kunportas grandan kaptosnuron kaj turnpafileton, ambau el kiuj li uzas lertege.

Tial la vorto "knabo" signifas "viro" kaj la vorto "cevalido" signifas "cevalo."

La Bovisto kiun mi nun ekvidas nur sin amuzas jetante sian snurkaptilon de la flankpromenejo. Tre larga capelo, ornamita de pecetoj de flavkupro, kovras lian kapon; cirkau liaj oreloj pendas longajn harbuklojn, kaj sur liaj kruroj li portas grandajn botojn kun spronoj. Vere tre stranga sed tre pentrinda figuro estas tiu de la Amerika Bovisto—la Hispana Vaquero.

La drogisto estas elirinta el sia vendejo por kuragigi la Boviston.

Li ankau portas tre strangan capelon. Li havas cirkau la kapo kaj frunto kvazau largan ledvindilon (se vi figuras ke li estas metinta cirkau la kapo banderolon de gazeto, sed ledan banderolon, vi figuros tre guste). En tiu banderolo estas fiksataj kvar maldikegaj bastonetoj, subtenante malpezegan sunombreleton, kiun li povas altigi au klinigi lau sia deziro, dum la aero libere trapasas inter gi kaj la suprajo de lia kapo. Li tre laudas sian capelon, tamen sajnas al mi ke, por la salutado, gi ne estas tute konvena.

Kiam mi mem, kun mia larga sunombrelo estas alveninta al ili, ni prezentas, mi supozas, tre rimarkindajn, ec eble ridindajn, figurojn.

La vilago staras sur flanko de monteto, kaj pense mi nun malsupreniras la deklivon gis la rivero. Tiu ci ne estas la "Creek" (rivereto) pri kiu poste mi parolos. Se la leganto trovos en sia vortaro Creek, Golfeto, li ne miru. La uzo de la vorto Creek por rivereto estas tute Amerika.

Gi estas vera rivero. Sed oni ne devas pensi pri klara akvo en kiu oni povas vidi ciun stoneton. Neniel! Mi parolas pri unu el tiuj largaj malrapidegaj kaj malpuraj riveroj, kiuj sajnas ne kuri, sed rampi.

Cu mi diros Irlandajon? Mi ofte deziras lavi la riveron!

Mi estas mem akvotrinkulo, kaj al tiu ne estas gojige trovi en sia glaso dikan tavolon de ruga polvo; nek al siofulo estas plezure lasi stari sian glason duonon da horo, por ke la polvo amasigu ce la fundo.

Nature mi riprocis al la kelnero: "Cu vi ne havas filtrojn?" "Ho jes, certe. Tiu ci akvo jam estas filtrita. Vi devas gin vidi antau ol ni gin filtris!"

Foje, ce hotelo, mi vidis en la karafo ne sole polvon, sed ankau malbelegan kaj ege aktivan insekton. Ugh! Mi ne estis sufice soifa por trinki tiun akvon!

Tamen ce diversaj grandaj Amerikaj urboj mi trovis la akvon tre bongustan. Oni boligas gin, densigas la vaporon, kaj reoksigenigas gin.

Sur la rivero nagas pramo en kiun mi eniras kune kun mia kunulo, kaj tiamaniere trapasas la riveron. Alvenintaj ce la alia bordo, ni elsipigas, kaj, kun granda intereso interparolantaj pri miaj aferoj ni ne rimarkas, ke ni eniris grandan kampon da maizo. Subite mi ekvidas ke, krom la kreskajoj kaj la mallarga vojeto ce niaj piedoj, ni povas nenion vidi. Starante sur la pintoj de la piedfingroj mi elstrecis supren gis la plena etendo, mian brakon sed ec tiel mi ne povis tusi la supron de la kreskajo. Mi tute komprenis kiamaniere oni povus sin perdi en tia gren-kampo.

Mi diris en la unua porcio, ke unu el la karakterizoj de la Statoj estas la multegeco de la Insekta Vivo. Ce ciu paso mi havis la senton tiel, kiel se ni subpremigas multegon da akridoj. Kredeble gi estas nur senton, car tiuj insektoj estas treege aktivaj, kaj mi trovis ilin plej ofte ce la supro kaj ne ce la malsupro de miaj botoj.

Mi sentis ke mi estas "Gulivero" kaj ili la "Liliputaj" cevaloj kiuj sursaltas miajn piedojn. Mi devis imagi la rajdantojn. Certe mi audis sonon, kvazau de multego da siblaj vocoj.

Tiu sono estas por mi iom tro inspira, car gi similas al tiu de la son-serpento (rattle-snake), kvankam oni povas facile ilin distingi; kaj mi ne tre satas la bruon de la akridoj pri tio, ke foje, vespere, mi estis postsekvata de son-serpento. La morgauan tagon oni mortigis gin. Gi estis dekkvar futoj longe kaj havis dekkvar sonorilojn (rattles). Se oni diras la veron, dirante ke gi ricevas novan sonorilon ce ciu jaro, gi havis ankau dekkvar jarojn.

Fine la farmamastro nin trovis vagantajn sur siaj kampoj, kaj afable montris la ni la farmon, ciam klarigante la gustan koston de ciu afero kiun li montras al ni.

Kelkaj Amerikanoj, se vi dirus al ili: "Kia carma vidajo!" respondus: "Jes, la tero valoras po kvin dolarojn la Ejkro" (Acre = .40 da Hektaro).

Tiaj Amerikanoj demandos al vi la koston de viaj vestoj, via poshorlogo, de cio, kion vi portas.

Mi kredas ke se unu el tiaj Amerikanoj (ili estas nur unu tipo de la vere potenca raso) estus pendigota, li demandus al la pendigisto la koston de la snurego, tia estas la forto de la kutimo!

Tamen tiu scivolemo ne estas malgentila, almenau lau la intenco. Kontraue, la scivoluloj estas tre bonaj, tre gastamaj, kaj faros al vi multajn amindajojn.

Mi havas tre koran memoron de miaj Amerikaj amikoj.

LA FAJRTRAPASADO.

Priskribo de ceremonio kiu okazis en Pondicherry (Hindujo) en jaro 1901.

Estas la kvina horo vespere, en bela somera vetero. Nia pus-pus (homsovata veturilo) estas interpusata inter multe da gaje vestataj viroj, kiuj amasigis sur la strato.

Duonon horon ni tre malrapidas sur stratoj flankataj de budoj, malkaraj bazaroj, bufedoj, k.t.p., kaj fine atingas la kusejon de la rivero (kiu en tiu sezono de la jaro estas tute seka kaj senakva). Tie ci okazos la ceremonion.

Cirkau la loko oni povas vidi nur homajn kapojn, kiuj aperas, vico super vico; la tuta pentrajo estas kvazau flamego de hela koloro.

Antau ni estas ligna konstruajo, kie sidigas oficistoj kaj kelkaj gravaj urbanoj; ankau malmultaj sinjorinoj, kiuj alportas iom da diverseco al sceno kie alie ceestis nur viroj.

La konstruajo apudestis kvadratan terpecon, kiu similis malprofundan fosajon plenigata de dika tavolo de brulantaj karboj.

Tiu ci fajro estas senlace incitata kaj bruligata de kelkaj laboristoj, gis kiam oni tute ne povas alproksimigi la lokon, tiel varmega estas la cirkaufluanta aero.

Subite oni ekaudas la sonon de Hinda muziko, kaj tien ci rapidas la dio kaj diino, portataj sur la sultroj de siaj adorantoj.

Granda amaso procesie sekvas la gediojn kaj multaj el la sekvantoj juris, dum la pasinta jaro, trapasi tra la fajro en tiu ci tago.

Ili tion ci juris, au por ke ili deturnu ian malbonajon, kiu ekminacas ilin, au en dankema memoro car iu malsana au malsaneta dum la pasinta jaro felice tute resanigis.

Tiuj, kiuj intencas trapasi la fajron fastas la tutan tagon, sin banas kaj nun aperas cirkauataj de floraj girlandoj.

La procesio trifoje cirkaumarsadas la fajron, kaj fine oni starigas la diojn, vidajoj al la oriento.

Je antaukonsentita signalo, la ceremonio komencas.

La adorantoj tramarsas tra la mezo de la fajro; ili trapasas tra la longeco de la brulanta fosajo, kiu havas eble kvin jardojn da longeco (preskau kvin metrojn).

Ili malrapide, mi certigas al vi, kaj en tre orda maniero, trapasas gin, kun tute sendolora mieno.

Oni tie vidas multaj adorantoj, kiuj portas sur sultro malgrandan idon. Tio ci okazas, precipe inter malalt-rangaj familioj, car ili kutimas fari religian promeson ke, se malsanuleto resanigos, ili devos trapasi tra la fajro dum la plej proksima festo. Sed ili kredas, ke la kompatema dio ne volas igi timeman infanon sole trapasi la fajron; sekve la ido estas portata sur sultro de la patro, kaj la religia juro estas tiamaniere plenumata.

La ceremonio finite, la amaso bruegeme disiras, senrapide kaj nepre diskutante la jusviditan ceremonion, giajn meritojn kaj malmeritojn rilate al aliaj antauaj festoj.

Tiu ci bruego, tumulto kaj konfuzo oni neniam povus skribe komprenigi al okcidentulo.

ST. ANDREWS EN SOMERO.

Originale verkita de J. T. Haxton.

Estas la mezo de la sezono en la antikva griza urbo apud la maro. La bela cefstrato brilas per la helaj someraj vestajoj de la virinoj, kaj la krioj kaj fluetanta ridado de infanoj falas dolce sur la oreloj.

Tiu ci strato, kiu prave fierigas la anojn de St. Andrews, estas en somero vere vidindajo. Gi estas longa, sed ne tro; larga, sed ne tro; ne tro ebena, ne tro rekta, ornamata de florvazegoj, flankata de nun foliplenaj tilioj kaj de multe da puraj, bonezorgataj butikoj.

Ce unu fino estas la antikva pordego, bone konservata, kie oni prezentis al rego Karlo II. en 1650 la argentajn slosilojn de la urbo.

Ce la alia fino estas la restajo de la vasta katedro, kiu detruigis dum la Reformigo, kaj estas ec nun nobla en gia ruino.

Meze de la strato estas la Pastro-kolegio, la Universitata Biblioteko, la Postoficejo, la Urbestrejo kaj la Urbopregejo.

Eble la cefa rimarkindajo pri la strato, kiel ec pri la tuta urbo, estas la stranga mikso de la antikva kun la moderna.

Sed kiel ni promenas laulonge tiu ci admirinda strato "sub la tilioj," ni vidas virojn pretigante du veturilojn por veturi la unu al Crail (Krel) malgranda marborda urbo malproksime cirkau dek mejlojn, la alia al Dura Din, bela valeto.

La vojagontoj apudstaras. Jen felicaj geedzoj kun bela filineto; jen malagrabla, gala, maljuna fraulo; jen la gojega mezaga viro, kiu sercas kaj kore ridas kun siaj amikoj, jen la nerva virino, kiu senkonfide ektremas pro ciu movo de la cevaloj.

Fine, ciu enestas kaj cio estas preta kaj, kun horo de amikaj adiauoj ili forveturas, la radoj gaje bruetante sur la stonoj.

Sed ni devas trovi la vojon al la herbejoj au "Links," car cio en St. Andrews ekzistas pro la ludo Golf. De longega tempo tiu ci ludo ludigis sur la famaj herbejoj, kiuj estas sendube la plej bonaj en la mondo. Tie ci junuloj kaj maljunuloj—mi ja devas diri gejunuloj, car tiom da fraulinoj ludas nun la "regan kaj antikvan ludon"—trovas sanon kaj forton, ludante sian amatan ludon.

Homoj venas de cie, proksime kaj malproksime, por peli la "fajfantan pilketon" sur la herbo. Tion ci ne povas kompreni tiu, kiu vidas la ludon unuafoje. Gi sajnas esti tre facila kaj neinteresa. Estas necese, ke oni prenu la bastonon kaj penadu irigi la pilkon por eltrovi kiom da arto estas en la sajnsimpla ludo.

Tion ci kiam oni eltrovas, preskau senescepte oni decidas ke oni devas akiri tiun ci arton. Tiel komencas la "Golfa febro!"

Sed en St. Andrews, golfo ne estas nur ludo. Per gi centoj da viroj trovas okupadon—servante la ludantojn; konservante la herbejon; fabrikante la ludilojn; portante la bastonojn; instruante lernantojn.

Vivu do la Rega Ludo!

Proksime al la golf-ludejo estas la marbordo, kie grandaj amasoj da infanoj ludas, konstruas sablokastelojn, rajdas sur azenoj, kaj sin banas en la maro.

Apud la maro kaj en la moderna kvartalo de la urbo sin trovas multaj belaj domoj, sed en la antikvaj partoj la antikvisto trovas felican casejon.

Car St. Andrews estis iam la eklezia cefurbo de Skotlando, kaj tial enhavas ruinojn de multaj pregejoj, kiuj tenas cirkau si memorojn pri la Skotaj religiaj malpacoj. Oni ankorau montras la lokojn, kie la sorcistinoj dronigis kaj kie la turmentitoj bruligis.

Resume, por ciu, la scienculo, la antikvaj-amanto, la gaja plezur-sercanto, la resaniganto; ciu trovos ion placan en tiu ci griza, malnova, universitata urbo ce la rando de la Norda Maro.

LA INSULO MARGARITO.

De G. O. Messerly.

Mi alvenis tien ci post unutaga vojago de Trinidad, per vaporsipo de la "Royal Mail Company."

Ni unue atingis Carupanon, haveno sur la "Costa Firme," kie ni trovis la maron tre maltrankvila. Samtage ni lasis tiun ankorejon por veni al Margarito, Venezuela insulo lokita cirkau kvindek mejlojn norden de la Venezuela ceflando.

La vidajo estas bela kaj la marbordo estas poezia tiam, kiam oni kontempladas gian belecon kaj vastecon, kaj la belecon de la malproksimaj montoj.

Sennombraj velsipoj de perlfisistoj estas videblaj. Ili sercas kun pacienco la cefan ricecon de tiu ci insulo, kaj ilia nombro kreskadis kaj kreskadis tiel rapide, ke mi pensis ke ili estis nekalkuleblaj.

La ci tieaj perlfisistoj uzas la arrastra au skrapilon, kiu kolektas en sako ciujn perl-ostrojn kiujn gi trovas antau gi sur la fundo de la maro. Poste la fisistoj suprentiras la skrapilon kaj elektas la pli grandajn ostrojn. Tiuj ci estas malfermataj kaj la viando estas metata en kaldronon kaj kuirata gis kiam gi igas kvazaufluida.

La supo estas poste forjetata, kaj la perloj, kiuj restas sur la fondo de la kaldrono, estas lavataj en malvarma akvo. Tiam la perlo, la plejamata juvelo de belaj sinjorinoj, aperas brilanta sed ... multekosta!

La Margarita popolo, kies raso estas miksajo de Kariba kaj Kaukaza sango, estas bonkora.

Iliaj devizoj estas Hoy (hodiau) por ricevi, kaj MaÑana (morgau) por pagi; sed alimaniere ili estas honestaj kaj aktivaj komercistoj. Iliaj cefaj komercajoj estas Perloj, Kafo, Maizo, kaj Kapra-hautoj, kaj ili faras grandan komercadon kun Trinidado kaj CuraÇao.

Mi mem estas, mi kredas, la unua Venezuelana Esperantisto sed ne la sola, car mi jam varbis kelkajn, kaj mi ciam klopodas!

La plej malbonaj malamikoj de nia lingvo en Venezuela certe estas la literoj c, g, h, j, kaj s car iliaj sonoj estas tute nesatataj de la logantoj de la patrujo de Bolivar.






                                                                                                                                                                                                                                                                                                           

Clyx.com


Top of Page
Top of Page