THE ESPERANTIST

Previous

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

  • H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
  • AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
  • BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
  • FRANCE.—Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
  • GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona. Elbe.
  • MALTA.—A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun.
  • RUSSIA.—Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
  • SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, DÖbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

N.B.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postmarkon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per postmarkoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro.

Oni sendu ciujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

15. [Vol. II., No. I.]

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.

JANUARO, 1905.

KRISTNASKO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Vilag’ malgranda—vintra nokto—
Stonega grot’ malhela—
Sed tie io pli brilega
Ol ia stel’ ciela.
Ne regoj sagaj ornamitaj
Per multekostaj vestoj,
Humile kurbigantaj teren
Ce la manguj’ de bestoj.
Kaj ne la spicoj au juveloj
Au fum’ de bonodoro;
Car mirindajo tie kusas
Senpreza pli ol oro.
Riceco, sago kaj scienco,
Malofta triopajo
Mirindaj estas; sed ol ili
Pli granda la vidajo!
Infan’ ne longe naskiginta
En la manguj’ dormanta,
Kaj apud Li patrino simpla
La Filon rigardanta.
Jesuo Li, homara Rego,
La Fil’ de l’ Alta Dio;
Kaj si, virino el virinoj,
La Virgulin’ Mario.
Li nun el Dia trono regas
Eterne adorata;
Kaj si cielan kronon portas
De l’ tuta mond’ benata.

DEMANDO.[1]

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Mi, starante ce la rando
De la Rondo Familia,
Min prezentas per demando
Al gelertularo mia;
Min prezentas per demando,
Mi,—la iu ce la rando.
Se, eminentulo mia
Vi de mi demandos, "Kies
La demando?" Al la via
Peto, cu mi diros, "Mies"?
Jen, kleruloj, la demando
De la iu ce la rando.
Ho! Samideanoj miaj
Nur per la respondo cies
Per vocdonoj vere viaj
Faros vi la lingvon vies.
Pensu, do, pri la demando
De la iu ce la rando.

PIEDNOTO:

[1] La Redaktoro tre ofte ricevis tiun demandon.

LA LAMPIRO KAJ LA BUFO.

Tradukita de A. Motteau.

Lampiro el la herb’ heletis
Fosfore (vesper’ lumigilo),
Gin Bufo ekvidint’ eljetis
L’ enhavon de venenpafilo
Al la nekulpa vermo stela.
—"Neniam," la Lampiro diris,
"Mi malbonajon al vi faris;
Min kial do vi nun mortigas?"
Respondis Bufo la malbela:
"Cu vi ne lumon disvastigas?"

MONATO POST MONATO.

La mondo nun pliagigis per unu jaro, kaj ni ciuj tial plisagigis. La progreso farita de Esperanto estas ec pli rimarkinda ol dum la jaro 1903. Al ciuj kunbatalantoj ni deziras sendi koregajn gratulojn pro tiu ci sukceso, kaj ni ankau aldonos la plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Gi estu ankorau pli progresema! Gi estu ec pli felica por la Esperantistoj!

Lastan monaton ni havis la plezuron arangi la Enhavnomaron de nia unua volumo, kaj la fakto memorigis al ni multajn carmajn horojn kun la Esperantistoj, persone kaj letere. Precipe ni deziras sendi bondezirojn al nia sindonema verkantaro. Ili farigu pli kaj pli internaciaj!

Kiam skeptikulo trarigardos tiun enhavnomaron, li ne plu dubos la internaciecon de la lingvo.

Dank’ al la jara progresado en Anglujo, oni ne plu devas kredi, ke "Esperanto estas kuracilo por korpaj malsanoj," au "nova nutrajo por la homa korpo," sed preskau ciuj scias ke Esperanto nutras nur la spiriton, kaj kuracas nur la malpacigojn de la homaro.

Estas mirinde ekscii kiom da anoncado estas necesa antau ol la logantoj de ec unu malgranda urbo ciuj konatigu kun la temo, kaj, kompreneble, restas ankorau multe, multe da farota laboro. Ni ne lacigu, ni ne restu je niaj lauroj, rigardante la gardenon, kiu enhavas tiom da semitaj semoj! Ne, ni devas ciam klopodadi; ni ja devas akvi la semojn per la pura akvo de internacieco, kaj ni devas zorgi ke ili ne sekigu pro manko de intereso, flego, au helpo niaparte.

Profeto dirus ke tiu ci nova jaro devas esti tre grava por la Esperanta movado. Cu ni ne havos almenau unu grandan Internacian Kunvenon, kiu kredeble okazos en Augusto, inter niaj afablegaj Boulogneaj amikoj? Kaj cu tiu ci senpacience atendata renkontigo ne honorigos je la ceesto de nia estimata estro, Doktoro Zamenhof mem!

Tiu ci sola fakto estas sufice famigi la nunan jaron, sed ja estas ne bezone atendi gis la bela somero por trovi signojn de progreso. Malvarma vintro produktos diversajn novajn gazetojn, kiujn sendube la varmeta printempa kaj varma somera vetero florigos, gis ili povos posedi ian influon inter la jam multenombraj internaciaj gazetoj.

Tiu ci fakto, la plimultigo de gazetoj, estas unu kauzo de la nepligrandigo de The Esperantist. Niaj legantoj memoros ke ni proponis pligrandigi gin, se eble, dum la 1905a jaro. Ni multe timis ke, la progreso de nia afero postulus tiun ci pligrandigon, kvankam ni trovas, ke dekses pagoj estas ja suficaj por nia libertempo.

Kaj, car nun ne estos necese pligrandigi gazeton, kiu ne plu estos la sola Brita organo, ni klopodas gin pligrandigi sen pligrandigo! Tiu ci sajnos sendube parodoksa al niaj legantoj; gi tamen estas la vero, ke ni trafis! Anstatau la klubaj sciigoj, kiuj antaue trovigis nur Angle, ni intencas presigi serion da artikoloj sub la nomo Monato post Monato. Tiuj ci enhavos, en la du lingvoj, la memorindajn agojn de la antaua monato. Tiel alilandaj Esperantistoj—kiuj ciam plimultigas inter nia abonintaro—ne perdos tri au kvar pagojn, kaj enlandaj Esperantistoj gajnos pli da ekzercado pro la satataj lauvortaj tradukoj. Jen la Q.E.F. kaj la Q.E.D. de nia problemo.

Du diversaj vojoj nun malfermigas antau ni. Ni povas komenci tiun ci serion per resumo de la jam farita progreso de la lasta jaro, au ni povos limigi niajn rimarkojn je la lasta monato. Uzante la supredonitan titolon, la dua el tiuj ci du vojoj sajnas esti preferinda, kaj ni nun pritraktas la memorindajojn de la 1904a jarfino.

Estas malvarme dum la vintraj monatoj, ni do komencos nian esploron en pli varmaj landoj, kie la Esperanta Suno sin montris pli forta kaj potenca ol antaue. Plej malproksime, la vasta regiono de Queensland, Australio, meritas atenton nian. La Redaktoro de la plej gravaj tieaj jurnaloj anigis je Esperanto; ni verkis artikoleton kiu eble poste tie aperos, kaj, el diversaj partoj de la Kolonio venas la kutimajn demandojn de niaj estontaj kunbatalantoj. Nova Zelando ankau estas Esperantema nuntempe, kaj la diversaj jam presitaj artikoloj alportas siajn fruktojn.

Tiel varma, kaj ec pli vasta, la Hindujo nun kolektas varbulojn por nia aro. Sro Adinarayana Chettiar verkis valoran artikolon sur la Indian Review, la plej grava el la tieaj gazetoj. Ni ankau skribis respondon,—presota au ne, lau la volo de "Lia Redaktora Mosto."

En Centra Ameriko, la Direktoro de la Nacia Instituto de la Respubliko San Salvador varme aprobas la Esperantajn paroladojn de nia abonanto, Sro R. G. Abrill. Eble, pro tiu ci fakto, ni scivolaj Esperantistoj baldau ekkonos plu pri tiuj ci (de ni preskau nekonataj) Respublikoj. Parolante pri tiuj ci, ni ja bone memoras interesan okazon. Tre fervora amiko translokigis en Venezuelon, kaj kompreneble, ni proponis ke li tie fondigu grupon. Post kelkaj semajnoj alvenis postkarto, prezentanta "La Grupo Progreso." Sed bedaurinde estis areto da nudaj nigruloj! Sed, sen serc’ devas esti en Venezuelo, multaj inteligentaj homoj, kiuj konsentos Esperantistigi. Interesaj artikoloj antau ne longe venis el Virginia kaj Erie en la Unuigataj Statoj.

Pli proksime je ni, en progresama Maltujo, supersignitaj literoj malhelpas la fondigon de la atendata Malta Gazeto, sed espereble, la solvo de la problemo apudestas, kaj ni baldau povos doni al gi bonvenon.

El Algerujo, la ciam energia Kapitano CapÉ sendas interesajn sciigojn, kaj, inter alioj, deziras ricevi la nomojn de tiuj, kiuj povos partopreni je Esperantista Karavano ce Pasko, 1905. Oni ankau organizas ekspozicion. Cu helpontoj bonvolos skribi al la Prezidanto, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?

En Anglujo, kuragiga sciigo venas el Folkestone. La Komerca Cambro tre interesigis pro parolado farata de Sro Geddes, la bonekonata Sekretario de la Dovera Grupo. Sendube la fondo de Folkestona Societo baldau sekvos, kaj ni tiam povos aceti rond-vojagan bileton por viziti la "Kvin Havenojn Esperantistajn," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, kaj Ostend! Jen libertempa ekskurso por la maramantoj! Pripensu je tio!

Hastings nun posedas Grupon, kies prezidanto estas Dro Martyn Westcott. Tiu ci fervora kunlaboranto ofte verkas artikolojn pro kaj por Esperanto. Li diras al ni ke dum restado en Parizo li vizitis Notre Dame, kaj tie goje ekvidis la verdajn steletojn ce la butontruoj de du Hispanaj vojagantoj. Ne estas necese diri, ke la kontenteco estis reciproka, kaj la proverbo ke "du plezurigas, tri genas," ne tie trovis pruvon.

Ce la Club CafÉ ni de la Londona Klubo havis la plezuron auskulti serion de artikoloj pri la Germana literaturo, kiun afable elparolis nia vizitanto Sro JÜrgensen. Tiam, kiel ciam, Esperanto ne bezonis tradukiston!

Sed eble la plej bona pruvo de progreso estas la fakto ke la Esperanta Biblioteko ankorau pligrandigis. La Ventego, de Shakespeare (Arta Eldono, 3 fr.), nun estas preta. Alia bonepresita verko sur bona papero, kiu donos al ciuj grandan plezuron kaj instruon, venas el Belgujo: Pagoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de Dro Seynaeve kaj Dro van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.).

La Firmo Hachette ankau eldonigis Kondukanto de la Interparolado kaj Korespondado, de A. Grabowski (180 pp., 2s.); utila internacia volumo.

Multaj Korespondantoj mendis kovrilon por la unua volumo. Ni bedauras, ke ni ne eldonos specialan kovrilon, car la plejmulto el niaj legantoj havas, ni esperas, sian specialajn satojn, kaj preferos elekti sian propran bindajon.

La Redaktoro.

MONTH BY MONTH.

The world is now older by a year, and we are all the wiser in consequence. The progress made by Esperanto is even more remarkable than during the year 1903. To all fellow-workers do we desire to send most hearty congratulations on this success, and we also add our most sincere good wishes for the New Year. May it be still more progressive! May it be even happier for Esperantists!

Last month we had the pleasure of arranging the index of our first volume, and the fact reminded us of many charming hours spent with Esperantists in person and by letter. Especially do we desire to send good wishes to our devoted contributors. May they become more and more international!

When a sceptic looks through this index he can no longer doubt the internationality of the language.

Thanks to the year’s progress in England, one no longer need believe that "Esperanto is a cure for bodily ailments," or "a new food for the human frame," but almost all are aware that Esperanto feeds only the mind, and cures but the discords of humanity.

It is wonderful to find out how much advertising is necessary before the inhabitants of even a small town can all be made cognisant of the matter, and of course a great deal of work still remains to be done. Let us not weary; let us not rest on our laurels watching the garden which contains so many sown seeds! No, let us ever be busy; we must indeed water the seeds with the pure water of internationality, and we must take care that they be not dried up for lack of interest, care, or assistance on our part.

A prophet would say that this new year must be very important for the Esperanto movement. Shall we not have at least one great International Congress, which will probably take place in August among our kind friends in Boulogne? And will not this impatiently-awaited gathering be honoured by the presence of our esteemed chief, Dr. Zamenhof himself!

This single fact is enough to make the present year famous, but it is indeed unnecessary to wait for the lovely summer time to find signs of progress. Chill winter will bring forth divers new gazettes, which, no doubt, warm spring and hot summer will cause to flourish, till they can obtain some influence among the already numerous international journals.

This fact, the increase in the number of gazettes, is one reason for the non-enlargement of The Esperantist. Our readers may remember that we proposed to enlarge it if possible during 1905. We much feared that the progress of the cause would demand this increase, although we find that sixteen pages are indeed enough for our free time.

And, as it will not now be necessary to enlarge a gazette which will no longer be the only British organ, we are taking pains to enlarge it without enlarging it! This may seem paradoxical to our readers; it is nevertheless true that we have succeeded. Instead of the club news, which formerly was found only in English, we intend to print a series of articles under the title of "Month by Month." These will contain, in the two languages, the memorable events of the preceding month. Thus Esperantists in other lands—who are constantly becoming more numerous among our subscribers—will not lose three or four pages, and inland Esperantists will gain more practice by means of the appreciated literal translations. Here is the Q.E.F. and the Q.E.D. of our problem.

Two different courses now open up before us. We can begin this series with a rÉsumÉ of the accomplished progress of last year, or we can limit our remarks to the last month. Employing the title given above, the latter of these courses seems preferable, and we now treat of the memorable events of the close of 1904.

It is cold during the winter months, so we will commence our explorations in warmer lands, where the Esperantic Sun has shown itself stronger and more powerful than of old. Farthest off, the vast region of Queensland, Australia, merits our notice. The Editor of the most important journals there has become allied with Esperanto; we have written a short article, which perhaps will appear there later, and from divers parts of the Colony come the usual inquiries from our future fellow-workers. New Zealand is also Esperantically inclined at present, and the several articles already published are bringing in their fruits.

As warm, and even vaster, India now enrolls recruits for our army. Mr. Adinarayana Chettiar has written a valuable article in the Indian Review, the most important of local gazettes. We have also written a reply—to be printed or not, according to the will of "His Mightiness the Editor."

In Central America, the Director of the National Institute of San Salvador warmly approves of the Esperanto lectures of our subscriber, Mr. R. G. Abrill. Perchance in this account we inquisitive Esperantists will soon be able to find out more about these (to us) almost unknown Republics. Speaking of these, we well remember an interesting circumstance. A very enthusiastic friend moved into Venezuela, and, of course, we proposed that he should found a group there. A few weeks later came a postcard representing "The Group Progress," but, unfortunately, it was a cluster of naked niggers! But, joking aside, there must be many intelligent folk in Venezuela who are willing to become Esperantists. Interesting articles have lately come from Virginia and Erie, in the United States.

Nearer to us, in progressive Malta, accented letters hinder the foundation of the awaited Maltese Gazette, but it is to be hoped that the solution of the difficulty is at hand, and that we shall soon be able to give it a welcome.

From Algeria, the ever-busy Captain CapÉ sends interesting news, and, among other things, wishes to receive the names of those able to take part in an Esperanto Caravan at Easter, 1905. An exhibition is also being organised. Will helpers kindly write to the President, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?

In England, encouraging news comes from Folkestone. The Chamber of Commerce was much interested at a lecture given by Mr. Geddes, the well-known secretary of the Dover Group. Doubtless the foundation of a Folkestone Society will soon follow, and we shall then be able to invest in circular tickets to visit the "Five Esperanto Havens," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, and Ostend. There is a holiday trip for lovers of the sea! Just think of it!

Hastings now possesses a group, whose president is Dr. Martyn Westcott. This devoted collaborator has often written pro-Esperanto articles. He tells us that during a stay in Paris he visited Notre Dame, and there saw with pleasure the green stars worn in the buttonholes of two Spaniards. It is needless to say that the pleasure was mutual, and the proverb, "Two’s company, three’s none," did not here find confirmation.

At the Club CafÉ we of the London Club had the pleasure of listening to a series of articles on German literature, kindly delivered by our visitor, Mr. JÜrgensen. Then, as always, Esperanto needed no interpreter!

But possibly the best proof of our progress is the fact that the Esperanto Library has further increased. Shakespeare’s "Tempest" (Art Edition, 2s. 6d.) is now ready. Another well-printed book, on nice paper, which will give all much pleasure and instruction, comes from Belgium: Pages from Flemish Literature, translated by Drs. Seynaeve and van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.).

Messrs. Hachette have also published Conversation and Correspondence Guide, by A. Grabowski (180 pp., 2s.); a useful international volume.

Many Correspondents have applied for a cover for Vol. I. We regret that we are not publishing any special cover, as the majority of our readers have, we hope, their special fancies, and will prefer to choose their own binding.

[Literal Translation].

LA MALJUNA SONORIGISTO.

Rakonto de V. Korolenko. Tradukita de Alfonso Wachter (Riga).

La vilageto kviete dormetas. La nebulaj konturoj de la malricaj dometoj nur malklare disegnigas. Ie lumo lumetas, nur malofte pordego kraketas au gardahundo ekbojas: iafoje el la malhela maso de la bruetanta arbaro la formoj de piedirantoj au de solaj rajdantoj movas; au la radoj de veturilo grincas. Tiuj estas la logantoj de la unuopaj vilagetoj, kiuj kunvenas en sian pregejon festi la printempan feston.

La pregejo staras sur monteto, en la mezo de la vilageto. La fenestroj radias je lumo. La malnova, alta, malluma sonorilejo alte superstaras en la malhele blua cielo.

La stupoj de la stuparo krakas; la maljuna sonorigisto Miheico supreniras la turon, kaj baldau lia malgranda lanterno perdigas en la spaco, kiel en la aero libere flugpendanta stelo. La supreniro de la stuparo kauzas penadon al la maljunulo. La piedoj ne volas obei plu, kaj la okuloj vidas nur malbone. Jam estas tempo iri je ripozo, sed Dio ankorau ciam ne sendas la morton. Li enterigis la filojn, la nepojn, li sekvis la maljunulojn kaj la junulojn al la tombo kaj li vivas ankorau! Estas malfacile....

Ofte li jam festis la printempan feston; ofte, li ne scias kiel ofte, li atendis la festan horon tie ci en la sonorilejo.

La maljunulo pasas la galerion de la pregeja turo kaj li apogigas je la balustrado. Sube, cirkau la pregejo, etendigas la tomboj de la vilaga tombejo; la malnovaj krucoj trovigas tie, kvazau defendantaj brakoj super la mortintoj. Tie ci kaj tie betulo kreskas, kies foliaro ankorau ne burgonas. De tie la bona spica odoro de junaj burgonoj kaj la malgoja trankvileco de eterna dormo atingas al Miheico.

Kio estos kun li post unu jaro? Cu li denove staros tie supre sub la metala sonorilo veki per lauta sono la dormetantan nokton? Au cu li kusos tie sube, en la malluma angulo de la tombejo? Dio scias! Li estas preta, sed tiun ci fojon Dio lasis lin festi la feston. "Al la Sinjoro estu danko!" la maljunaj lipoj murmuretis la kutiman formulon, kaj Miheico suprenrigardis en la stelplenan altajon, en la cielon, kie radiis milionoj da lumoj....

"Miheico, Miheico!" eksonas de sube, tiel same, maljuna tremanta voco. La maljuna diakono rigardas supren je la turo kaj tenas la manon antau la palpebrumantaj larmantaj okuloj, sed li malgraue ne vidas Miheicon. "Kion vi volas? Tie ci mi estas," la sonorigisto respondas, kaj, kurbigante el la turo: "Cu vi ne vidas min?"

"Ne, cu ne estas jam tempo? Kion vi pensas?"

Ambau ili rigardis la stelojn. Mil lumoj de Dio lumetas super ili en la alteco. La flamanta "veturilo" staras jam tre alte. Miheico meditas. "Ankorau ne, estas ankorau tro frue. Mi scias la tempon!"

Li scias; li bezonas nenian horlogon. La tero, kaj la cielo, kaj la blanka nubeto kiu mallaute nagas en la etero, kaj la malluma arbaro, kiu tre mistere paroletas, kaj la murmureto, ciuj estas konataj, ciuj estas parencaj al li. Ne vane li vivis tie ci sian tutan vivon.

La malproksima estinteco vivigas antau li. Li memoras kiel li foje supreniris ci tiun sonorilejon. Ho Dio! Kiel longe de tiu tempo. Kaj do mallongatempo! Li vidas sin kiam blonde bukla knabo; la okuloj brilis, la vento—ne tiu kiu turnigadas la polvon sur la stratoj, sed aparta vento, kiu per liaj senbruaj flugiloj blovas sur tero—ludis en liaj bukloj. Sube, tute malproksime malmulte da malgrandaj homoj iris, la dometoj de la vilago staris, kaj la arbaro etendigis, kaj nur la maldensejo sur kiu la vilago staris sajnis grandega, preskau senlima. "Kaj tie gi ja estas, en gia tuta grandeco!" ridetas la maljunulo, kaj li malsupren rigardas je la malgranda maldensejo.

Tia estas ankorau la vivo! En la juneco ni vidas nek finon, nek limon. Kaj tiam gi kusas tie, kiel sur la suprajo de la mano, de la komenco gis la fino, tie en la angulo de la tombejo! Estas tempo por ripozi! Ja estas tempo! Miheico ankorau unufoje rigardas je la steloj, levigas, surmetas la capelon kaj kolektas la snurojn de la sonoriloj.

Post minuto, la nokta aero ektremas pro lauta sono, dua, tria, kvara sekvas unu la alian, kaj en la varmetan nokton elsonas potencaj, longetirataj, kantantaj, kaj sonorantaj tonoj.

Ili silentas. En la pregejo komencas la Diservo. En la pli fruaj jaroj Miheico estis ciam malsuprenirinta, kaj estis starinta ce la pordo por pregi kaj auskulti la kanton. Sed nun li restas en sia alteco, li do estas tiel laca hodiau. Li sidigas sur la benko, auskultas la mutigantan sonoradon de la svinganta metalo, kaj meditas. Pri kio? Ec li povis doni nenian respondon je tiu ci demando. La turo estas nur nesufice lumigata per la malgranda lanterno, la sonoriloj mem estas perditaj en mallumo; de malsupre el la pregejo kelkafoje eksonas mallauta kanto, kaj nokta vento movas la snurojn kiuj estas alligitaj al la feraj koroj de la sonoriloj.

La maljunulo lasas profunde mallevigi la kapon, en kiun venas neklaraj pensoj.

"Ili kantas la himnon," li pensas, kaj vidas sin en la pregejo. Infanokuloj malsuprene rigardas de la horejo. La maljuna pastro, la mortinta Patro Naumo, pregas je tremanta voco la finan pregon. Cent kapoj de vilaganoj subfleksigas kiel maturaj spikoj je la vento, kaj denove starigas. Ili faras la signon de la kruco. Estas nur konataj vizagoj. Tie la severa vizago de la patro, tie la pli maljuna frato kiu profunde ekgemas. Tie li mem, florante en sano kaj forto, plena de nekonata espero kaj feliceco, de la gojoj de la vivo!

Kie estas la feliceco? Malsuferebla laboro, turmento, zorgo! Kie estas la feliceco? La malfacila sorto fosas faltojn sur la juna frunto; fleksigas la fortan dorson; instruas ekgemi kiel la pli maljuna frato!

Sed tie, maldekstre, inter la vilaganinoj, kun humile subfleksita kapo, staras lia "knabino." Si estis bona edzino, si ripozu en paco! Kaj multajn suferojn si suferis, la amatino!

Mizero, kaj laboro, kaj sufero detruas la plej belan virinon; la brilo de la okuloj estingigas, kaj esprimo de ciama timo antau la neatenditaj batoj de la sorto anstatauas la carmegan belecon de juneco! Jes, kie estas ilia feliceco?

Unu el la filoj estis restinta al ili, ilia espero, ilia gojo, sed ankau ci tiun la maljusteco de la homoj detruis.

Jes, tie li sidas, la rica pekulo, kaj subfleksas sin gis la tero, kaj opinias ke per tio li povos delavi la larmojn de la orfoj; humilege li falas sur genuojn, kaj batas la frunton kontrau la tero.

Sed Miheico furiozas, kaj la malhelaj vizagoj de la sanktuloj sur la muroj serioze rigardas super la homa sufero kaj la homa maljusteco.

Cio tio estis pasinta, cio tio kusas malproksime je li. Nun la mondo konsistas por li el ci tiu malvasta turo, kie la vento en la mallumeco kriegas kaj ekmovas la sonorilajn snurojn.

"Dio jugos vin," la maljunulo murmuras, kaj larmoj fluadas sur liaj maljunaj vangoj.

"Miheico, he Miheico! Kio estas? Cu vi ekdormis?" eksonas de sube. "Kion!" vokas la maljunulo, kaj li rapide saltas sur la piedojn. "Dio, mi do ne estas ekdorminta! Estas la unua fojo!" Kaj, je rapida lerta mano, li kolektas la snurojn. Sube, preskau kiel formikoj, movigas la amaso de la vilaganoj, la orbrilantaj standardoj de la pregejo flugetas en la aero. Estas la cirkauiro. La procesio cirkau la pregejo estas finita, kaj Miheico audas la goja voko "Kristo estas reviviginta."

Kaj tiu ci voko pelas ondegon for de la maljuna koro de Miheico. Sajnas al li ke la vakskandeloj pli hele ekbrilas, ke la amaso pli dense ondetadas, kaj la standardoj pli gaje flugetas.

Antaue neniam la maljuna Miheico tiel sonoris. Sajnas, ke la plenega maljuna koro vivigas la senvivan metalon, kaj la tonoj gojegas kaj kantas, ridas kaj ploras, kaj ciam pli alte gis fine ili atingas la steloplenan cielon. Kaj la steloj brilas kaj brilegas ciam pli hele, kaj la sonoriloj tremas kaj supreniras, kaj denove falas, keresante, sur la tero.

La granda baso sonegas, kaj vokas per potenca forta voco, pro kio ektremas cielo kaj tero: "Kristo estas reviviginta!"

Kaj du tenoroj, tremantaj pro egalaj batoj de la feraj koroj de la sonoriloj, unuvoce kaj belsone kantas: "Kristo estas reviviginta!"

Kaj du tute malgrandaj sopranoj, kvazau timeme, miksigas inter la grandaj, kaj goje kaj kiel malgrandaj infanoj, rapideme kantas: "Kristo estas reviviginta!"

Kaj sajnas, ke la malnova sonorilejo tremas kaj sanceligas, kaj ke la vento, kiu ventumas la vizagon de la sonorigisto, etendas siajn largajn flugilojn kaj kunkantas: "Kristo estas reviviginta!"

Kaj la maljuna koro forgesas la vivon, kun giaj zorgoj, kaj gia mizero. Li forgesas ke sia vivo estis forfluinta nur en ci tiu malvasta kaj malhela turo, ke li restas sola en la mondo, kiel maljuna arbo, kiun la fulmo frakasis. Li auskultas la tonojn, tiujn ci kantantajn kaj gemantajn sonorilojn, kiuj svingas al la fiera cielo, kaj denove malsupreniras sur la malrica tero, kaj sajnas al li, ke li estas denove cirkauata de siaj filoj kaj nepoj, kaj ke iliaj gojaj vocoj unuigas al la horo kaj kantas al li pri feliceco, pri gojo kiujn li ja ne konis en vivo.

La maljuna sonorigisto tiris la snurojn; grandaj larmoj fluis sur liaj vangoj, kaj lia koro frapis pli forte, pro la iluzia feliceco.

Sube, la vilaganoj auskultis kaj interparolis. Neniam la maljuna Miheico tiel mirinde sonigadis!

Subite la granda sonorilo tremis falstone, kaj mutigis.

La vocoj mutigis, kvazau oni volis auskulti la malgojan etenditan tonon, kiu tremis, kaj ploris, kaj gemis kaj, iom post iom, sin perdis en la aero.

La muljunulo refalis senforte sur la benkon, kaj du lastaj larmoj fluis malrapide sur liaj palegaj vangoj....

Anstatau lin, vi tie sube! La maljuna sonorigisto elsonoris!

SAFTONDADO EN AUSTRALIO.

Originale verkita de J. Booth, M.C.E.

Eble la plej karakteriza afero kiun oni povas vidi en tiu ci lando estas unu el niaj grandaj saftondejoj dum plena irado.

La konstruajo uzata por tiu afero nesimilas kian ajn, gia vidigo estas ofte pentrinda, ofte mala. La aktiveco de la afero dum tond-tempo estas miriga; dum neuzatempo, miro estas ke la loko aperas tiel lasata kaj senbrua, kiel dezerto.

La konstruajo, kiun ni nomas "Woolshed" (elp. uulsed), estas konstruata el ligno, per grandaj pezegaj stangegoj kaj traboj, trunkoj de arboj faligitaj en najbaroj arbaroj, apenau pli ol deseligitaj, au malebene segitaj kaj hakitaj. Gi estas tegmentata per selo, au, pli malantikve, per zinkita fero, murata per lignajoj, kaj interne dividata je multaj safkortoj kaj vojetoj. Gi havas neniajn fenestrojn sed nur truojn, kovratajn, se bezone, per lignaj kovriloj.

Internaj dividajoj de la "sed" estas farataj per lignabariloj por konstrui ejojn en kiuj staras la safoj.

Ce unu fino de la "sed" estas la granda safenirejo, ce la alia, la pordego tra kiu la sakegoj de lano estas portataj al vagonoj. Inter la safejo kaj tiu pordego staras la tablo au benko sur kiu oni ekzamenas la saflanojn; kaj ankau la lanpremegilo. Apud tiu ci sin trovas ujoj por inko, numeriloj, brosoj, kudriloj kaj snuretoj, k.t.p. La oficejeto de "sed-estro" kutime lokigas en proksima angulo. La "sed" eble ne estas afero tre beleta, sed tamen oni devis gin sperte desegni ciudetale, tial ke ne estu ia tempperdo nek difekteco al safoj au lano, nek malhelpo al tondistoj.

Nu vidu kampon, tiel grandan kaj largan ke oni ne povas vidi limojn ie, jen arbata per Eukaliptoj, altaj au malaltaj lau iliaj specoj sed ciam verdaj, jen tute nearbata nature au nearbigata homlabore, au ankorau, kaj plej ofte, nek nearbata, nek verdigata per arboj; sed plena je arboj, mortigitaj per seltrancado ringe (tie ci nomata "ringado," Angle, ringing).

Tiu ci ringado, mi devas klarigi, estas la tranco tute cirkau arbo, tute tra la selo, intence gin mortigi por plibonigi la kreskadon de la cirkaua herbaro, sen la laborego postulata por arbon elfosi.

Blankaj, nudaj, malbelaj, staras tiuj mortajoj, au en sunbrilego, au en malvarma blua lunlumo; sed iel tamen rigardindaj kaj majestaj, car ili estas tiel multaj, tiel grandaj, tiel similaj.

Ce tia loko sin trovas nia konstruajo, eblege apud rivereto, eble apud fosita akvotruo, car riveroj estas malmultaj tie ci. Cirkaue staras dometoj por tondistoj kaj laboristaj. Krom tiuj, kaj kelkaj lignaj bariloj, nenio estas videbla pli proksime ol eble kelkaj mejloj.

Neuzatempe, cio estas sufice malaktiva, sed tiam kiam la tempo alvenas kiam la tondegado komencas, kia sango! Tiam la tuta loko ekvivigas, dometoj estas enlogigitaj, ec troplenigataj, viroj kaj knaboj kuradas tien ci kaj tien, kaj anstatau ol la antaua senbruego, oni audadas bruegadojn, ekkriojn, babilajojn ciaspecajn, kaj, pli laute ol cio, blekon blekegon, blekadon de safoj kaj iliaj idoj!

Tiu ci estas la okupega tempo el jaro por la safposedantoj. Dum tiuj ci tri au kvar semajnoj ili kolektas sian ciujaran lanrikolton; ciuj iliaj safoj kiuj dum la jaro pastis sur vastaj kampoj nun estas tie ci amasigataj. Tien ci venas tondistoj de la tuta cirkauajo, kaj la lokaj laboristaj, tiom kiom oni povas forsendi de ilia kutima laboro, kaj multe da aliaj laboruloj kiuj sercas laboron; ciuj kunrenkontigas por kune labori ce tiu ci afero, dum ia mallonga tempo kaj tiam poste disiri ree lau siaj diversavojoj.

Kiel la laboro estas farata? Kion tiu amaso faros?

Jen nu la afero komencas. Matenfrue (au ofte vespere de la antaua tago) tiom da safoj, kiom povas enhavi la plej granda safkorto de la sed’o, estas kurigataj en gin, tiam poste, kiam cio estas preta, oni plenigas el tiu ci safkorto la pli malgrandajn dividajojn, kiuj ceestas laulonge ambauaj flankoj de la konstruajo. Brua laboro gi estas; tia vokego, tia pusado, tia blekado, tia piedgratado, kiu dauras gis la lasta safo tondigis. La laboristoj plenumas tiun ci laboron kaj ili ankau faras ciun ordinaran nespertan laboron, da kiu estas nature multo.

Inter tiuj ci centraj dividajoj, kaj la flankaj muroj staras la tondistoj. Horo batas. Sedestro elvokas "tempo!" Ciu tondisto ekprenas unu el siaj safoj, trenas au portas gin en largejon, rapide gin renversas, tenas gin inter siaj kruroj; kaj post malmulte da minutoj, gia blanka lanaro kusas amasata sur la planko. Tuj la nuda maldika bruteto estas forpelata tra malgranda truo en malgrandan eksterkorteton, kie oni kalkulos la nombron pro kiu ciu tondegisto estas pagota. En tiu ciu korteto ankau oni gudropresas la safojn kaj presas per varmega ferajo la safidojn kiuj unuafoje venas al tondegado. Ofte oni trancas la hauton de safo dum gia tondegado, sed tuj knabo alkuras al gi kun gudro-bastono, tiun surmeti kiel kuracsebo sur vundoj. Tiuj ci knaboj ankau tuje levas la lanon kaj nudpiede kuras por gin alporti al tiu, kiu dividas ciujn lanarojn lau specoj kaj eco, metante cian econ en gian propran ejon. Tio farita, la premistoj komencas sian laboron je la lano. Ili prenas, eble, cent, au cirkau tiom da lanaroj kaj enmetas ilin en grandan kvadratan sakegon, tenatan en kaj per duobla ligna skatolego. En gin kaj en gi ili premas lanon per peza masino, de kiu la skatolo estas parto. Tiu ci masino estas farita el ligno kaj fero, havanta grandan radon kaj sraubon. Kiam sakego estas plena de multepremata lano, la premilo estas forlevata, la flanksuproj enfaldataj kaj kudrataj, kaj la sakego, nompresa kaj numerata, estas ruligata apud la pordego. Gi restas tie gis oni metas gin sur lano-vagono por forpreni al plej proksima stacidomo au urbo por vendi; au eble oni gin sendas rekte al sipoj por vendi en aliaj landoj.

HINDUSTANI KOMPARATA KUN ESPERANTO.

Originale verkita de Lt.-Col. H. K. Gordon.

La lingvo nomita "Hindustani," ankau la "Lushkur" (u kiel u en la Angla vorto "but"), au la "Soldatlingvo" de la Hindujo, havas similecon tute konvinkan al Esperanto.

Hindujo, kun siaj 300 milionaj da anoj, enhavas proksimume 185 apartajn kaj malsamajn dialektojn au lingvojn, kaj cirkau 30 diversajn religiojn, la cefaj el kiuj estas la Hindu, kiu provizas 70% de la popolo; Muhumedan (au Musulmani), 21%; Budhista, 3%, lasante 6% por ciuj aliaj.

En la fruaj jaroj de la Angla agado en Hindujo militoj intergentaj au interreligiaj estis sencesaj, kaj la Musulmanoj batalis la Hinduojn, kaj vice versÂ, de la Nordo gis la Sudo, kaj de la Oriento gis la Okcidento de la vasta Peninsulego; tiel dum la pasado de jaroj helplingvo intertriba evoluis.

Hindustani estas fondita grandmezure lau la Persa lingvo, la Kortegalingvo de la Orientanoj; tamen, en diversaj distriktoj gi aliformigis per lokaj karakterajoj.

Sekve, la Alilandano alvenante Hindujon unue lernas Hindustani, kiu al li havigos lingvapasporton tra tuta la grandega regno; kaj se li lokigus en speciala loko, li lernos ankau, se necese, la lokolingvon.

Kiel Esperanto, Hindustani estas kompare tre facila lingvo ekkompreni, precipe por la instruituloj, kiuj certe havas ian konon de la Persa lingvo.

Oni ne povas diri, ke la ekzistado de Kampolingvo, au universala helplingvo tre difinite emis produkti pacon; gi neniel sin intermetis je la patruja amo au je religia diverseco, sed, kiel Esperanto, sendube gi permesas ke unu nacio pli bone konatigu kun alia, kaj tiamaniere gi havas pacan influon.

Tamen Hindustani ne estas gis nun flatita, ricevinte la nomon: "Nia kara lingvo!"

Por generala intersango de sciencaj kaj komercaj aferoj Esperanto havas klaran valoron, kaj sajnas certe ke lau tiu ci direkto gi havas grandan estontecon antau si.

Ekzemple, ni prenu Germanan kritikan verkon pri, eble Biologio au Hemio; se eldonita kaj presita nur Germane, gi ne povos havi la disvastigatan legantaron kiun eble gia graveco meritas. Sed se eldonita en Esperanto, la tuta civilizita mondo estus gajnanto.

The language called Hindustani, also the "Lushkur" (u as u in the English word "but"), or "Camp" language of India, has a convincing analogy with Esperanto.

India, with its 300 millions of inhabitants, contains roughly 185 separate and distinct dialects or languages, with about 30 different religions, of which the chief are Hindu, furnishing 70% of the population; Muhumedan (or Musulmani), 21%; Buddhist, 3%, leaving 6% for all others.

In the early years of English enterprise in India intertribal and inter-religious wars were unceasing, and Musulmanis fought the Hindus, and vice versÂ, from North to South, and from East to West of the great Peninsula; thus in the course of years an international tongue was evolved as an intertribal language.

Hindustani is based on Persian, the Court language of the East, in different districts affected by local lingual characteristics.

As a result, the foreigner landing in India first learns Hindustani, which will furnish him with a lingual passport throughout the great country; and if he settles down in a particular part, he will also learn, if he feels inclined, the language of the district.

Like Esperanto, Hindustani is a comparatively easy language to pick up, especially by the well-educated, who are certain to have some knowledge of Persian.

The existence of a "Camp" language, or universal auxiliary tongue, cannot be said to have made very definitely for peace; it did not interfere with patriotism or "caste," but, like Esperanto, no doubt permits of one nation having a better knowledge of another, and so has a peaceful tendency.

Hindustani, however, has not so far been flattered by receiving the name of our dear language!

For interchange of scientific and commercial affairs generally Esperanto has a distinct value, and it seems certain that in this direction it has a great future before it.

For example, let us take a German critical work on, say, Biology or Chemistry; if printed and published only in German, it cannot have the extended body of readers to which its importance probably entitles it. But if published in Esperanto, the whole civilised world would be the gainer.

Proverbo de Lope de Rueda.

Esperantigita de A. MOTTEAU.

[Lope de Rueda (1500-1565) naskigis en Sevilo kaj mortis en Kordovo].

PERSONOJ.

  • Toruvio, maljuna vilagano.
  • Menciguela, ilia filino.
  • Agueda de Toregnano, lia edzino.
  • Alojo, najbaro.

La sceno en vilaga strato.

Toruvio.—Kompatema Dio, kia vetero! Neniam tia fulmotondro min persekutis de la monta supro al la malsupro. Mi ekpensis ke la cielo jus elfluadis, kaj ke la nuboj alrulis gis la tero. Almenau se mia noktomango estus preta ... sed la sinjorino edzino mia eble ec neniam zorgis pri tio.... Rabiego sin sufoku! Ho, he! Menciguela, mia filino! (Li frapas la pordon). Prave! ciu dormas en la vilago. Agueda de Toregnano! ho, he! cu vi min audas? (Li ree frapas).

Venas Menciguela.—Ho! patro mia, cu vi volas disrompi la pordon?

Toruvio.—Bonege! vidu sian langon, nun! vidu sian bekegon! Nu, cu vi povus diri al mi kie estas via patrino, fraulino?

Menciguela.—Si estas ce la najbarino por helpi sin sekigi silkfadenarojn.

Toruvio.—Peston al silkfadenaroj, al si, kaj ankau al vi mem. Iru tuj kaj alvoku sin!

Agueda (alvenante).—Nu, nu! sinjoro fanfarono! vi vidos ke, car li alportas malpezan sargon da hejtligno, ne estos eble konsentigi kun li!

Toruvio.—Kion? Malpezan sargon da ligno vi nomas gin, sinjorino! Mi per la cielo juras ke mi apenau povis gin surmeti al miaj sultroj, kvankam via baptofilo helpis min.

Agueda.—Estu do; ni nun estos rice provizitaj! Sed en kia stato vi staras, edzo mia! Kian figuron vi prezentas!

Toruvio.—Mi estas trempita kiel vera supo! Rapidu, edzino, mi petas, donu al mi ion por mangi.

Agueda.—He, per la diablo, kion mi povos doni al vi? Mi nenion havas.

Menciguela.—Ve! patro mia, kiel malsekigita estas tiu ci ligno!

Toruvio.—Jes, verege; sed sendube tio ne malebligos vian patrinon diri, ke kompreneble roso estas la kauzo.

Agueda.—Kuru, filino, ekpreparu duon da ovoj por la noktomango de via patro; poste vi pretigos lian liton.—Edzo, mi vetus, ke vi neniam jam ekpensis labori pri tiu plantajo de olivujoj, kiun mi tiel rekomendis!

Toruvio.—Kial do mi revenus hejmen tiel malfrue, se ne car mi jus faris tion, kion vi al mi diris?

Agueda.—Prave do! kaj kie vi plantis?

Toruvio.—Tie, apud la figarbo, kie mi iam kisis vin: cu vi memoras tion?

Menciguela.—Patro, kiam ajn vi volos noktomangi, cio estas preta.

Agueda.—Vi ne scias tion, kion mi jus pensis, edzo mia? Tiu replantajo, kiun vi teren enmetis hodiau, post ses au sep jaroj, produktos kvar au kvin centfuntojn da olivoj, kaj, aldonante branceton tie ci, branceton tie, post dudek kvin au tridek jaroj, vi havos suficegan fruktodonan olivarbejon.

Toruvio.—Neniu povus esti pli prava ol vi, edzino; tio nepre plenumos mirindajon.

Agueda.—Edzo mia, mi jus ankau pensis—Cu vi scias kion?—Ne?—Nu, auskultu bone. Mi mem faros la olivkolektadon, vi transportigos ilin sur via azeneto, kaj Menciguela vendos ilin en la vendejo. Sed, filino, memoru tion, kion mi nun diras al vi: vi devos postuli por ciu buselo almenau po du Kastiliaj realoj.

Toruvio.—Po du Kastiliaj realoj! Ho! certe vi sercetas; ne estus konscience. Sufice estos vendi ciun buselon po dekkvar au eble dekkvin denaroj.

Agueda.—Silentu, mi petas! Estas plantajo de la plej bona speco, Kordova plantajo!

Toruvio.—Nu! Ec se gi estus Kordova speco, la prezo, kiun mi jus nomis, estos sufica.

Agueda.—Silentu, mi ripetas! Ne min surdigu per via sensencajo. Nu do, filino, vi jus audis min; po du Kastiliaj realoj; ne malplialta prezo!

Toruvio.—Ankorau? Venu tie ci, filineto. Kioman prezon vi postulos por la olivoj?

Menciguela.—Tioman prezon kiun vi volos, patro mia.

Toruvio.—Dekkvar au dekkvin denarojn?

Menciguela.—Jes, mia patro.

Agueda.—Kion? "Jes, mia patro." Venu, tie ci, filineto. Kion vi demandos por la olivoj?

Menciguela.—Tion, kion vi volos, patrino.

Agueda.—Du Kastiliajn realojn?

Toruvio (kolere).—Kompaton! Du realojn! (Al Menciguela) Mi promesas al vi ke se vi postulos pli ol la prezon, kiun mi jus diris, vi ricevos de mi pli ol ducent batojn. Nun, diru: kioman prezon?

Menciguela.—Tion, kion vi nomis, patro.

Toruvio.—Dekkvar au dekkvin denarojn?

Menciguela.—Jes, patro.

Agueda.—Kion? Vi diris ankorau "Jes, patro!" (Si batas sin) Prenu tion, prenu tion, pro via malobeo!

Toruvio.—Ne tusu la knabinon....

Menciguela.—He, patrino! he, patro! ne mortigu min!

Alojo (alvenante).—Kio estas tio? Genajbaroj, kial vi tiel batas tiun ci knabineton?

Agueda.—Ho, sinjoro (montrante sian edzon), tiu ci malbonulo celas doni senpage cion, kion ni posedas; li tute volas ruinigi la domon. Olivoj tiel dikaj kiel juglandoj!...

Toruvio.—Per la prapatraj ostoj! Mi juras ke ili ne estas ec tiel dikaj kiel milisemoj!

Agueda.—Sed mi certigas jese.

Toruvio.—Sed mi neas tion, kion vi certigas.

Alojo.—Nu, najbarino, volu aminde eniru domen. Mi prenas sur min pacigi cion. (Agueda foriras). Klarigu por mi la aferon, nun, najbaro. Montru al mi viajn olivojn; ec se estas dudek cent funtoj, mi acetos la tuton.

Toruvio.—Ne tiel estas, sinjoro; estas ne tiel, vere. Ni ne staras tiel antaue kiel vi pensas. La olivoj ne estas en nia domo; ili nur estas sur nia bieno.

Alojo.—Nu! venigu ilin tie ci; vi povas konfidi al mi; mi acetos la tuton je la plej rajta prezo.

Menciguela.—La patrino postulas po du realoj por ciu buselo.

Alojo.—Tio estas tre alta prezo.

Toruvio.—Cu ne, sinjoro?

Menciguela.—Patro ne demandas pli ol dekkvin denarojn.

Alojo.—Montru al mi specimenon.

Toruvio.—Dio mia! Vi ne sajnas kompreni min, sinjoro. Mi tuj klarigos. Hodiau, mi teren enmetis replantajon de olivarboj, kaj la edzino jus diris ke post ses au sep jaroj oni povos kolekti kvar au kvin centfuntojn da olivoj, ke si mem kolektos, mi forportos, kaj nia filino vendos ilin, sed ke tiu ci ne devos postuli malpli ol du realojn: mi kontraustaris al tio; si ree tian kondicon ripetis: tio estas la tuta afero.

Alojo.—Mirinda afero, vere. Cu estas eble imagi tian okazon? Apenau la olivujoj teren estas enmetitaj, kiam jam vi devigas vian filinon plori pro ili.

Menciguela.—Vi estas pravega, sinjoro.

Toruvio.—Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ci infanino, sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi la mangilaron; mi promesas, ke mi acetos por vi antautukon el la vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos.

Alojo.—Adiau, najbaro. Eniru domon ankau, kaj pace vivu kun via edzino.

Toruvio.—Saluton al vi, sinjoro.

Alojo (sola).—Oni devas konfesi, ke en tiu ci mondo ni okaze vidas nekredeblajojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian pri olivoj, kvankam ec la olivarboj ne kreskas ankorau!

LA DOMO DE JAK’.

Popola infana versajo, tradukita de J. T. Haxton.

Jen estas la domo konstruita de Jak’.

Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Jak’.

Jen estas la rato, kiu mangis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Jak’.

Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu mangis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Jak.’

Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu mangis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Jak’.

Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu jetis la hundon, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu mangis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Jak’.

Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu jetis la hundon, kiu, k.t.p.

Jen estas la viro, cifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan, kiu melkis, k.t.p.

Jen estas la pregisto, tute razita, kiu edzigis la viron, cifone vestitan, kiu kisis, k.t.p.

Jen estas la koko, matene kriinte, kiu vekis la pregiston, tute razitan, kiu edzigis, k.t.p.

Jen estas la farmamastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene kriinte, kiu vekis, k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p.

VIVIENO.

Duparta Ferakonto de E. W.

[Parto I.].—Meze de longa, larga vilago staris dometo iom pli granda kaj, se tio estus ebla, pli pura ol la aliaj. Gi sajnis tiel hela, tiel blanka, kiel la nego, kaj la lunradioj ripozis sur gi tiel kviete kiel la pala feliculino en gi ripozis sin sur la mola lito inter la puraj blankaj bonodoraj drapoj. La virino estis tre, tre felica.

Apud si kusis mola, varma fasketo; sia novenaskita trezoro, la infaneto kiu devas anstataui karan sesjaran knabeton kiun, antau ok jaroj, elmangis la lupoj.

La kompatindaj gepatroj nun konsoligis. La patrino dankeme pensis, ke sia edzo havos filon, kunlaboranton, kaj komforton, en sia ago kiam si estos enterigita.

Poste envenis la patro, felica kiel si. La geedzoj kisis kaj benis la infaneton kaj pregis al Dio kun kora, plena kaj trankvila gojego.

Dum la nokto, venteto ekblovis tra la fenestro super la lito sed la gepatroj ne vekigis.

Antau ol tagigis, Davdo eliris, car li devis tre frue konduki siajn bestojn al la pastejo, por ke ili ne tro malsatu, devigataj pasigi la tutan nokton inter la ter-muroj de la vilago, for de la teruraj lupoj.

Ekvekiginte, Marta vidis sian—ne! ne estis sia, tiu ci bela blanka infanetino, jam havanta almenau unu monaton, kiu mirante cirkauen rigardis!

Preskau freneziginta pro sia perdo, la malfelica patrino volis forjeti la fremdulineton, sed la helaj bluaj okuloj sin fiksis tiel konfidemaj sur sia vizago, ke si ne povis puni la senkulpan etulinon.

Dum si kusis, multe plorinte, duonsvena, duondorma, pura lumo ekbrilis en la cambreto kaj voco pli dolca ol homa voco murmuris en sian orelon: "Ni estas ambau mizeregaj, mi pleje, car vi povis plori, mi ne povis, kaj vi rehavos vian knabeton, mi—mi nenion scias! Estu do bona kontrau mia idino, kaj mi estos bona kontrau via ido." La lumo tiam malaperis.

Davdo revenis hejmen kun la anonco, ke la pastro venos morgau por bapti la novenaskitan knabon. Li audis kun mirego kaj teruro la rakonton de sia edzino. Post longa konsiligo, ili decidis nenion diri al la pastro pri cio, kio okazis. Li estis maljunulo, kaj logis tre malproksime, kaj nur vidis la vilaganojn por bapti, edzigi au enterigi. La najbaroj estis amikoj, kaj ne babilus pri alies aferoj, se ne estus necese.

Post multa pripenso la gepatroj elektis el antikva idola kanto la nomon Vivieno, kaj la pastro sen sanceligo gin murmuris, baptante la infaninon.

Tiun nokton Marta songis, ke du belegaj sinjorinoj staris apud la lulilo, unu el ili diris: "Estas bone, se si havus animon senmortan, la bapto estas necesa; sed, se si estus, kiel ni, sen animo, la bapto neniel malutilos." La dua diris: "Mi petas, fratino, benu sin!"

La unua solene resumis: "Jen mia beno, mia baptodonaco: Multaj homoj sin amos, si sopiros pri cies amo kaj, se iafoje si amos, si ne estos reamata." Tiam okazis virina agonia ekkrio, kaj la lumo kaj sono neniigis.

Ofte Marto kredis audi vocojn nehomajn en la nokto. Unufoje si kredis distingi la vortojn: "Se iam si vidos la belecon perfektan, si gin amos kaj eterne estos felica."

Kiam Marto resanigis kaj rekomencis sian ciutagan laboron, neniam si vidis lumon nokte nek audis mirindan vocon. Davdo nenion audis, ec li ne kredis je la songoj de la edzino; tamen li baldau ekamis la blankan, gentilan Vivienon, kaj estis bonega kontrau si. La vivo de la tuta familio estis, dum dekkvar jaroj, trankvila kaj prospera.

Vivieno farigis la angelo de la vilago. Sia beleco carmis ciajn okulojn; sia dolca voco ravis ciajn orelojn; sia kvieta kaj gentila karaktero, sia honesta konduto kaj sia senegala submetigo al la plenkreskuloj kaj, precipe, al la maljunuloj, gajnis je si la aprobon de la saguloj. Sia viveco, granda kurago, sia lerta spirito, sia sercado igis sin la idolo de la junaj. Ciuj amegis sin; si ciujn egale amis, tute kiel si amis bestojn, birdojn florojn, insektojn mem! Si volis ja bonfari al la tuta kreitajo de la bona Dio. Ofte si levis limakon el polva truo kaj alportis gin al la mola herbejo. La brutoj sciis, ke si amis ilin, de malproksime ili rekonis sin. Cevaloj, bovidoj, azenoj kaj hundoj venis por ricevi siajn karesojn, kaj ludis, saltante cirkau si; ofte ec sciuro volonte sin lasis fali el arbo en siaj brakoj, mem la porkoj tre rapide kuris, por ke si gratu iliajn molajn sentemajn orelojn! Jes, Vivieno estis felica knabino! Sed, ho ve! ne ciamaj estas belaj tagoj!

Unu matenon si eliris por viziti malsanan najbarinon, kaj si neniam revenis.

Longe sercadis ciuj, sed vane, kaj malgojo estis en cies koro, pleje ce siaj nutra-gepatroj, kiuj dum multaj tagoj ploradis.

Post unu semajno alvenis ce ili junulo strange vestita sed bela kaj forta. Li cirkauprenis silente Davdon, genufleksis apud la piedoj de Marto kaj kisis siajn manojn. La geedzoj sciis, ke estas ilia longatempe perdita infano, kaj ili laue gojegis. Sed neniam povis ili forgesi la bonan, belan Vivienon.—Finota.

[Author’s Copyright.]

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Antauparolo.

Kiel en suna kampo infano kolektas florojn, tiel vagante en la kampo de miaj memoroj mi kolektas miajn memorajojn; kunmetante ilin tute senarte, ne arangante ilin lau ia ajn metodo sed ciam prenante tiun kiu min plej altiras ce la momento mem. Se vi, mia legantaro, deziras artefaritan bukedon, vi ne rigardu miajn florojn. Tamen mi prezentas ilin kun tre kora deziro ke ili interesos kaj placos al vi.

Unua Fragmento: la Statoj.

Antau multaj jaroj mi vizitis Unuigitajn Statojn de Ameriko.

Fermante la okulojn mi revidas la vilagon, unu el tiuj fungaj vilagoj kiuj tiel ofte trovigas en la Statoj. De la loko kie nun gi staras, ne estis antau nur unu jaro ec unu domo pli proksima ol dudek mejloj, sed nun (t.e., ce la tempo kiam mi tien alvenas) gi posedas du Bankojn, du legistojn, kuraciston, gazeton kaj du stacidomojn. Proksime de gi ankorau restas negranda arbaro, sed tiel rapide la arboj farigas domoj ke, lau ciu kredindeco, gi post nelonge tute malaperigos.

"Kiom da tempo vi pensas atendi," mi demandas al Amerikano, "de kiam vi unue pripensis konstruigi domon gis kiam vi estas en gi loganta?"

"Nu, fremdulo," li respondis, "se mi atendus du semajnojn mi pensus ke mi tre longe atendis." ...

De tri tagoj la vetero estas varmega. En ombro la termometro montras 104°, 105° kaj hodiau 107° Farenheite (cirkau 42° centegrade).

En cambreto de unu el la lignaj domoj mi kusas, malpezege vestita, sur lito, ventumante min per du grandaj ventumiloj.

Apud la lito trovigas tableto portanta grandan krucon da glacia akvo (t.e., akvo en kiun oni estas metinta glacion) kaj glason. Mi estas soifa kaj mi ofte trinketas.

Tiel malgranda estas la cambreto ke, etendinte la manon, mi facile tusas la muron kies varmega ligno bruldoloras mian hauton.

Tra la fenestro, large malfermita, eniras zumo de "cimoj" ("cimo," kun aldono de priskriba vorto estanta Amerikana por ciu fluga insekto), kaj okaza frapo de iu grandega sed mallerta muso kontrau la metalfadena reto kiu kovras la fenestron ekstere.

Por ne Amerikanaj legantoj mi klarigos la frazon.

Dum somero la insekta vivo estas multega en la Statoj. Oni do strecas sur trabajon metalfadena reton kaj alfiksas la trabajon ekstere de la fenestroj kaj pordoj. Por tiuj ci lastaj alfiksante al la trabajo carnojn oni faras kvazau eksteran pordon, kaj en—au elirante cambron oni ciam zorge fermas la unuan pordon antau ol malfermi la alian.

Kiel necesegaj ili estas du ekzemploj montru:—Mi mem vidis la ambau. (1). Foje en domo, kie la reto estas sirita, tuj kiam oni ekbruligis lampon en unu momento, arego da insektoj dense kovras la suprajon de la tablo, kvankam la dissirajo estis tre malgranda. (2). En farma domo la familianoj lau vico svingis dum la mangoj branceton supre de la tablo, sed malgrau tio la musoj preskau kovris la mangajojn.

En ciuj miaj memoroj pri Ameriko intermiksas la zumegon de insektarego....

Sed nun mi estas trinkinta la tutan enhavon de mia kruco kaj ankorau mi soifas. Antau miaj okuloj alvenas alloga vidajo, tiu, nome, de la sodakvujo ce la drogisto.

Mi vidas meze de la ujo la kranegon por la sodakvo, kaj laulonge la vicon da kranetoj por la diversaj gustoj; mi vidas la homaron kaj la glasaron, kaj mi audas la siblon de la saumanta trinkajo.

En tiu ci vilago [pardonu, ho! Amerikanoj: "urbo"] estas nur unu apoteko, kaj mi ridas memorante la aregon de malkontentigitaj soifuloj kiujn mi vidas foje kiam la sodakvujo rompigis. Sed mi estas mem soifulo, kaj iom mi komprenas la soifegon de drinkulo.

Inter soifo kaj inercia komencas neegala barakto; neegala car la soifo estas ciama kreskanta forto.

Leviginte mi vestas min, kaj, kunprenante sunombreleton, eliras el la domo sur la lignan flankpromenejon.—(Daurigota).

NEKROLOGIO.

Kun grandega bedauro ni anoncas la morton de nia sindonema kunverkanto Doktoro A. Milner en Trinidad. Ciam preta helpi ciujn, li estis multe estimata kaj amata en la insulo, kaj ciuj, precipe la Esperantistoj, kunsendos plej sinceran simpation al lia sengepatra fileto, kaj al ciuj parencoj. Jus antau la morto, li deziris ke ni anoncu gin, por ke la Esperantistoj ne plu sendus leterojn al Mayaro.

KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentrajeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanovic Elleder.

Ciujare kiam la bonodoro de rezedoj dolcigadas aeron en mia gardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidovic.

Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute bonkora, toleranta kaj indulganta ciujn, faranta al neniu iajn malagrablajojn. Li logis en proksimeco de mia logloko, tiel ke ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazau antau miaj okuloj; homo en mezaago, inter liaj malblondaj haroj trovigis ec kelkaj argentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala, mallargformita vizago rigardis du mallumaj, senfine malgajaj okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam ni ofte kunvenadis mi do neniam audis de li ion pli detalan pri lia pasinta vivo.

Li estis en nia provinco nur antau kelkaj jaroj alveninta, sed car li, kiel mi jam diris, al neniu estis farinta malbonajojn, oni kutimigis kun li, ec kun liaj iom strangaj manieroj kaj lasis lin vivi lau lia volo.

Al liaj strangajoj apartenis ankau la kutimo fari ciu vespere vastajn promenadojn, prefere en lokojn izolitajn, kaj se estis cielo klara, sennuba, tiam li revenadis hejmen nur frumatene kiam la nokta firmamento ekpaligis. Tiuj malmultaj homoj, al kiuj sukcesis observi lin dum la suprediritaj promenadoj (sed tio okazis nur tre malofte, car li ciam elektadis lokojn trankvilajn, senhomajn por siaj promenoj), rakontis ke li tiam lautvoce paroladas kun si mem, kvazau havante ian nevideblan akompananton.

Preter mia logloko fluas la rivero Sesupa[2] per multegaj kurbigoj tra la herbejoj kaj kamparoj peniganta atingi la maron.

La bordoj de gi trovigas ofte tre altaj kaj krutaj, kelkaj el tiuj krutajoj estas kovritaj per densaj arbetaroj, kaj en la printempo kaj somero multkolorigitaj per miloj da diversaj kampfloretoj. La unuajn violojn oni trovadas tie, kies floretoj, palbluaj, kiel nia norda cielo, elspiradas kvankam malpli fortan, tamen delikatan bonodoron,[3] kaj kiam la somero kun liaj varmigantaj sunradioj aperas, balancigas tie sur graciaj trunketoj lumbluaj sonoriletoj de grandfloraj kampanuloj kaj heligas sangrugaj lihnisoj, larmoj de Dia patrino, nomas ilin la popolo. Multaj najtingaloj kantadas en densa brancaro siajn dolcajn amkantojn kaj la kvieta murmurado de plaudantaj ondoj harmonie akompanadas ilin. Estas carmegaj tiuj bordoj de Sesupa-rivero en Litvalando!

Alte sur unu de tiuj krutajoj, sur la granda, muskkovrita stono jam de kelkaj jaroj havis sian sidejon freneza knabino el unu de proksimaj kolonioj. La frenezulino estis tute orfiginta, siaj gepatroj estis mortintaj, kaj si vivadis ce sia onklo, malrica posedanto de kelkaj malgrandaj kampetoj. Sed si logadis ce li nur dum la severa vintra sezono: kiam al fino de monato Marto au Aprilo la varmetaj ventoj komencis fluidigi la negamasojn, kiam alte en la aero la unuaj alaudoj estis audataj kaj aperis la sovagaj anseroj, tiam si forlasis malluman cambreton en la dometo de sia onklo kaj—malaperis.

Si vagadis tiam ne timante ankorau ofte tre malvarman veteron—si neniam vestigis varme—tra la herbejoj kaj kampoj sercante florojn. Malfeliculino, si devis longe serci gis si trovis iajn car en mia lando la printempo nur malrapide aperadas. Si tial vagadis longe kaj malproksimen; sed kiam nur ekverdigis la Sesupa-bordoj tiam oni kun plena certeco povis sin trovi sur la suprenomita granda stono.

Tie sidis si plej multe senmove, verdan florkronon sur la kapo, kies densaj, nigraj haroj estis senorde sur la sultroj falantaj. Sia malrica vestajo estis plibeligita per floroj kaj verdaj brancetoj kiuj cie, kie nur eble, estis alfortigintaj. Apud si sur la stonplato kusadis bukedoj de kampfloroj. Si restadis je Sesupa-bordoj tage kaj nokte, nur la plej turmentiganta malsato devigis sin foriri. Tiam si iris au hejmen, au en ian proksiman kolonion[4]; silente alveninte, si timeteme haltis antau la fenestro, au apud la pordo de dometo kaj nenion petante, nenion dirante staris si tie tiel longe: gis iu el la domgelogantoj, kiuj ciuj sin konis, kompate donacis al si iom da mangado. Satiginte kaj, provizite kun peco da pano, sendanke, silente, kiel si alvenis, si ree timeteme kiel arbarabirdeto malaperis.

Nur nokte si farigis pli rimarkebla. Cu luma cu malluma estis la nokto, cu agrabla vetero regadis au cu ventego kriegis kaj pluvego siajn akvojn teren versis, egale, ciatempe oni audadis sian kantadon de la krutajo super la Sesupa-rivero.

Sia kanto en Litva lingvo—si posedis rimarkinde klaran, belan vocon—jen mallaute, apenau audeble, jen lautvoce eksonante, havis tian tireman, melankolian finrimon kiu estas propra al ciuj Litvaj kantoj, ec al kantoj kun goja au petola enhavo.

En noktoj trankvilaj, kiam la luno superargentigis la tutan cirkauajon, kaj sur la rivera suprajo aperadis multaj dancantaj lumetoj: steloj respeguligantaj en saltantaj ondoj, tiam sonis la voco de freneza knabino kiel mistera kanto de akvofeino kiu nokte eliradas por promeni en pala brilo de lumo super la dormantaj, rosofresaj herbejoj.

Se iu malfruiginta fremdulo estis tiam en verda densejo trovinta frenezulinon, kiel si, florornamita, sur la altastono sidis, au se li en malcerta lunlumo estis sur la riverbodo renkontinta sin, glitantan tien mistere, mallaute, kun alte levigintaj manoj—li sendube estus kredinta, ke li vidis au feinon de akvoj au alian noktan fantomon.

La frenezulinon ciuj cirkauuloj konis kaj car sia farado estis tute sendangera kaj neniun malutiliganta, oni lasis sin libere vagadi, florojn desiradi kaj logadi sur la riverbordo. Tiamaniere si vegetadis de neniu maltrankviligita, forlasita de ciuj. Nur unufoje en ciu jaro si furiozigis. Tio estis en komenco de vintro kiam sia onklo sin devis kapti kaj perforte forkonduki de sia amata placeto por ke si ne frostigu. Tiam tiu ci knabino pacema, trankvila, farigis furiozega. Oni devis sin kun snuregoj kunligigi kaj dum du au tri tagoj si devis resti en la domo alligita. Post tiu tempo si ree farigis trankvila, pacema kaj obeema kaj senkontraustare restadis nun hejme. Si ec en tiu sezono farigis pli prudenta kaj helpis je diversaj pli facilaj domlaboroj.—Sed kiam en la naturo nur la unuaj printempaj antausentoj aperis, kaj la alaudoj revenis el sudaj landoj, tiam forlasis si tuj la hejmon kaj vivis ree libere kiel birdo de kampoj sur sia stono; kantante kaj florojn desirante.—Tiam ree, de apenau ekverdigintaj bordoj, en trankvilaj noktoj, post longa interrompo, malproksimen estis audebla sia kantado, kaj la infanaro en la najbaraj kolonioj gojigante elvokadis: "Tau dor grajt atleks garnis ir lakstingala, durnovoce jau gieda!" (Nun jam baldau alflugos cikonioj kaj najtingaloj, la frenezulino jam kantas!).

(Daurigota.)

PIEDNOTOJ:

[2] Sesuppe = Litva vorto, signifas "sesriveroj" car ses fontoj kunigintaj formas gian komencon.

[3] Viola mirabilis.

[4] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilagaj mastrajoj kun bezonaj konstruajoj izolite starantaj. Vilagoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaganoj ne ekzistas ci tie.

PROFESORO VULPO.

Tradukita de E. J. Catt.

Maljuna vulpo tre klera, tre elokventa, devigis pro malforteco, sin doni tute al spiritaj aferoj. Li komencis prediki al la logantoj de la arbaroj. Lia elokventeco estis pasia, lia moraleco neriprocinda. La konstatis per la plej konvinkanta logiko ke, per simplaj honestaj manieroj oni povas facile atingi, kaj gui, felicecon. "Male," li diris, "la vana mondo nin allogas, nin trompas, nin devigas multe pagi por giaj artifikaj proponoj kaj promesoj, kiujn gi neniam plenumas, sed ciam fortiras de ni."

Tamen, nia profesoro malprosperis, tute ne sukcesis; neniu venis lin auskulti, krom kelkaj maljunaj religiaj cervinoj, kiuj logis en kvieteco kaj povis nenion fari por helpi je sia progresado.

Kion li do faris?

Li decidis sangi sian temon. Li do komencis kondamni la kutimojn de rabo, la soifo por bucado kiun posedas la ursoj, tigroj kaj leonoj. De nun li altiris amasojn da auskultantoj: cervoj, kapreoloj, gazeloj, ciuj trovis mil carmojn en liaj paroladoj. Baldau li gajnis reputacion, oni povas ec diri iom da famo, tiel ke maljuna, pia, bonvola leono, Rego de la lando, multe deziris lin vidi, lin audi.

La vulpo ravigis sin prezenti ce la kortego de la rego.

Li alvenis, predikis. Li vere superis sin! Li solene denoncis la kruelegecon de bestoj. Li paroladis pri la dia furiozo, vengo, kaj kolerego kiu devas frue au malfrue fali sur ciuj el ili.

La korteganoj miris pro tia maltimo, kaj rigardis unu la alian sen ion dirante, car la rego sajnis placata pro tiu ci ne ordinara sincereco.

La prediko finite, la rego alvokis la oratoron. La monarho diris al li: "Vi sukcesis min placi, vi montris al mi la veron. Mi suldas al vi justan rekompencon; kion vi demandas kiel premio por via instruado?"

Kaj la vulpo respondis: "Ho, Via Rego Mosto, kelkajn meleagrojn!"

Sabatan posttagmezon knabeto sidis sur rivera bordo fiskaptante, kiam homo venis al li kaj demandis:

"Kiom da tempo vi estas tie ci?"

"Preskau du horojn."

"Kiom da fisoj vi estas kaptintaj?"

"Ho! se mi kaptos tiun ci fison, kaj alian, mi havos du!"—(9929).

HO VE! NI VIROJ.

Ho, kompatindaj Esperantistoj! Cu ja povas esti vere ke ni, senkonaj kaj senspertaj viroj, sendis al vi recepton por fari Kristnaskan Pudingon sen la cefa enhavajo—sen la sekvinberoj?! Humilege ni petas vian pardonon. Ni, la Redaktoro kaj la Presistoj, eluzis tutan funton da sekvinberoj, anstatau ol permesi, ke ili estu duonigitaj kaj elgrajnitaj, por ke ili plibonigu la belan pudingon. Kaj, ne kontenta pro tiu ci, ni ankau eluzis duonfunton da riboj.

Ni memoras ke, foje, carma knabino diris al ni ke: "Kiso sen lipharoj estas kiel ovo sen salo!" kaj nun ni lernis ke: "Kristnaska pudingo sen sekvinberoj estas kiel Hamleto sen la Princo de Danujo!"

Kvankam la dua estas eble tiel stranga elpensajo kiel la unua, ni tute konsentas pri gi, sed, pri la liphara-sala afero ni, malfelicaj viroj, ne povas jugi.

Nu do, vi felicaj legantinoj, kiuj ne ankorau faris viajn Pudingojn, memoru ke oni devas enmeti ankau unu funton da sekvinberoj, kaj unu kaj duonon da riboj.

Ni nun havas la plezuron aldoni la recepton, verkita de la sama afabla legantino, Srino Jem Ross Archibald, por la faro de Novjara Haketajo (Angle, mincmit).

Materialo.

  • 1½ funtoj da Riboj (Lavitaj kaj sekitaj).
  • 1 da sekvinberoj (sen la grajnoj).
  • ¼ da Miksitaj Kanditaj Seloj (dishaketitaj).
  • 1½ da Pomoj (selitaj kaj senkoraj).
  • ¾ da Bovajsebo (haketu en pecetojn).
  • Triono da raspita muskato.
  • ? unco da Cinamono (pudrita).
  • ? unco da Zingibro (pudrita).
  • ? unco da Ciuj Spicoj (pudrita).
  • Duon-teokulero da kariofiloj.
  • ¾ funto da Mola sukero.

Metodo.—Haketu cion (oni ne povas haketi tro). Malsekigu per du vinglasoj da brando. Metu la miksajon en botelojn, kovru ilin per papero malsekita en brando. Poste kovru ilin per seka papero kaj ligu per snureto.

Kiamaniere gin uzi.—Kovru kun malpeza pasteco, surmetu iom da la haketajo, malseku la randojn de la telero per lakto, pincu la randojn poste kovru cion per pasteco.

Smiru kun ovblanko kaj metu pudritan sukeron sur la suprajo, traboru en la mezo, por permesi ke la aero trapasu.

Baku en rapida forno dum cirkau dudek minutoj, gis ciuj estos palbrunaj. Metu ilin (varmegaj) sur varmaj teleroj.

SKOTA PERSISTO.

Originale verkita de F. A. Meigh.

La persisto de la Skotoj ciam estas figurata al ni dum nia juneco per la fabelo de "Bruco kaj la Araneo." Ni ciuj scias kiel la malfelica rego rigardis la unuan kaj la duan vanan penadon de la araneo spini teksajon, kaj, kiam la insekto trafis la trian fojon, la rego decidigis ankau fari trian penadon forpeli la malamikojn. Kompreneble li ankau sukcesis.

Mi devigis memori tion ci kiam mi vizitis Skotlandon antau kelkaj tagoj.

Mi estis fotografinta kelkajn antikvajn skulptitajn tombstonojn ce Stirlinga pregej-korto kaj mi subite ekvidis vespejon tute proksime al mi.

Apenau mi formovis, kiam ok au nau malgrandaj nudkruraj infanoj alvenis kaj, ekvidante la vespejon, komencis gin inciti per bastonoj.

Kompreneble la vespoj malsategis tiun ci malafablan agon, kaj montris sian koleregon pikantaj la krurojn kaj vizagojn al la siegantoj. Subite estis serio da teruraj kriegoj, kaj la infanoj devis rapide reeniri la urbon, kriegante dum la forkuro.

Post mallonga tempo ili revenis kune kun plifortigajo de malgrandaj infanoj, kiuj estis armitaj per bastonoj kaj stonoj.

Ili denove incitegis la vespejon kaj la vespoj, nun farigintaj tute koleregaj, elflugis simile al nubo. Tiuj knaboj, kiuj ne estis jam rekompencitaj pro sia klopodo, preterpasis mallongan interspacon kaj atakis la vespejon per stonoj. Kelkaj infanoj frotadis la brakojn kaj vizagojn, sed ciuj, senescepte, kriegis tiel laute kiel permesas la pulmoj.

Estis neniel senkuraga roto kiu muzike revenis en la urbon. Malgrau la fakto, ke iliaj vizagoj estis svelitaj gis la patrinoj povis apenau rekoni siajn proprajn idojn, la malgranda armeo preterpasis la stratojn promesante plenan vengon je la vespoj la sekvantan matenon.

Ec Bruco mem povus juste fierigi de siaj posteuloj, pro la maniero je kiu ili estis lernintaj lian lecionon pri persisto.

ESPERANTO

In the first number of a new volume it may be advisable, for the benefit of those hitherto unacquainted with Esperanto and its ends, to give a brief description of the Second Language for All Nations.

Esperanto in no way aims at displacing any existing national language, but merely seeks to exist side by side with all as a friend in need. The selection of any national language to fulfil this important rÔle would, obviously, be impossible, without bestowing great advantage on the nation whose national tongue was thus selected. Hence the need for some neutral medium, as simple as possible. Yet, in addition to simplicity, the Help-Language must be capable of fulfilling all the requirements of the far-reaching needs of modern life. And it is in this direction that the Esperanto star is especially brilliant, for it has been proved by thousands, all the world over, to be admirably adapted for commercial and friendly correspondence, literary work, poetry, and even for scientific research, as well as being particularly valuable for the spoken social and commercial intercourse of nations. This last peculiarity is, in the main, the result of two simple facts: the language uses but the five main continental vowels, A, E, I, O, U (Pa may we go too), which least lend themselves to confusion, and, secondly, the tonic accent of every word falls on the last syllable but one. As only such sounds have been incorporated as are easily rendered by all prominent nations, the happy result is that, no matter to what nationality your interlocutor may belong, his Esperantic address of welcome will be perfectly intelligible to you, and, indeed, you will have difficulty, as often as not, in detecting any "foreign" accent. These advantages, united with the fact that Esperanto is the national language of none, and that all can therefore use it without fear of making themselves ridiculous, are sufficient to give the Second Language for All Nations a just claim to its somewhat grandiose title. Moreover, the remarkable spirit of freemasonry which at present unites the world’s fellow-students adds such a striking and unique charm to the study of the language, that those who have the public spirit to be in the van of a movement more beneficial to mankind than ninety per cent. of so-called philanthropic concerns, rejoice to find that they have chanced upon the most delightful of pastimes.

The system underlying the structure of Esperanto is so scientifically reduced to a minimum that it were even possible to set it forth within the slender limits of this single page, but we will leave the reader to gain his knowledge direct from the able text-books which already exist in almost every European language, from Finnish to Bulgar.[5]

It is rather our purpose to introduce some inducements to the study of this remarkable language. We say remarkable, because, no matter who the student—be he Russian, be he Spaniard—the language fully satisfies him as to its syntax, vocabulary, and uniformity. This fact alone assures Esperanto of the great future which its present state leads the investigator to expect.

But, to return to our main purpose: "Why should our reader join our ranks?" It were well to first inquire what especial pursuits be his. If a scientist, then he must find his world woefully hemmed in by the almost impassable barriers of Babel. Owing to the fact that, year by year, more and more invaluable works are appearing in, say, the to-us-almost-unlearnable Russian, he may be spending precious years on a theory which has long been exploded in the literature of that vast, but little known, land. Yet, had our friend become an Esperantist, and a subscriber to the invaluable Scienca Revuo, he would have saved his time.

But, should our reader not soar so high as science, let him become a regular correspondent with some charming foreign fellow-student, or let him subscribe to some of the many International Gazettes, and he will find his ideas wonderfully broadened by the more exhaustive view he will be able to form of the world in general. Even such apparent trifles as picture postcards, postage stamps, and the like are vastly instructive, and many a volume of enthralling interest might be written about an Esperantist’s postcard album.

But it is to the pocket, alas! that all things must appeal before they can truly achieve success. Let our business man of the Twentieth Century but realise that an international language brings an international market, and he will at once become an Esperantist, and reap the benefit. There is no particle of doubt that a commercial traveller knowing Esperanto possesses many advantages over his competitors.

The writer hopes that these few remarks may serve as an introduction to Esperanto for many future fellow-students. In conclusion, he must candidly confess that, during the two years he has interested himself (somewhat excessively it may be) in the matter, he has had the pleasure of corresponding with thousands of persons, from China to Peru, and of visiting hundreds abroad. He has derived an almost incredible amount of pleasure and information from the one fact that he is, what all should soon be, an Esperantist.

FOOTNOTE:

[5] See Cover for list of principal works.






                                                                                                                                                                                                                                                                                                           

Clyx.com


Top of Page
Top of Page