The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CE
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis postsignon. Alsendatajn artikolojn la Redakcio lau bezono korektos. Oni povas sendi la abonpagon per postsignoj, kiuj estas akceptataj lauvaloro. No. 5. Subscription, 3s. Per Annum. MARTO, 1904. Karaj Legantoj, Salutojn! The Esperantist! Kio estas la signifo de tiu ci vorto? Kompreneble gi devas esti (1) Tiu, kiu lernas, kaj uzas, Esperanton: (2) Tiu ci malgranda Gazeto, en la sama lingvo presita. Kaj kio estas Esperanto? Gi estas tio, kion nia bona estro, Doktoro Zamenhof, donis al la mondo, post kiam li estis studinta multajn Europajn lingvojn. Cu ni do estos pravaj, enkondukante niajn proprajn "plibonigojn" en la lingvon? Kaj cu tiu ci Gazeto prave povos sin nomi The Esperantist, se estos en gi presita ia sango, neaprobita de la autoro de la lingvo? Tute ne. Je la kvindek naua pago, en la Februara Numero, ni vidis kelkajn el la kauzoj, kiuj pruvas ke la signoj tre malhelpas nian progresadon; kaj ankau estis anoncite ke Doktoro Zamenhof aprobas la uzon de la litero H anstatau la supersigno. Tiu ci certe estas lerta kaj sufica, tamen gi sajne ne placas al kelkaj el niaj Anglaj studentoj. Tute forgesinte ke, kiam oni estas lernonta ian lingvon, oni devas komenci per la alfabeto, ili imagas ke la Esperantaj konsonantoj devas esti lau la Angla uzo. Sajne alilandaj amikoj ne estis pripensitaj. Mi kredas ke ni en Anglujo prave aprobos la uzon de GH, HH, JH, car oni tre facile memoras iliajn sonojn. Kaj mi ankau kredas ke la Italoj ne juste malaprobos CH kaj GH, kvankam iliaj sonoj estas tute malsamaj je la uzo de la Itala lingvo. Car malmultaj studentoj skribadas pri tiuj ci akcentoj, mi hodiau sendas al Vi tiun ci leteron. Kaj, car Vi estas veraj Esperantistoj, Vi zorge pripenasados la aferon, kaj bonvolos sendi al mi postkarte Viajn opiniojn antau Aprilo 10, 1904. (Adreso, 67, Kensington Gardens Sq., London, W.). La plimulto el ni en Anglujo (en la tuta mondo eble) ciam estas kontrau la signoj kriadintaj. Forigu ilin! estas la devizo de multaj el niaj fervoraj helpantoj. Nu, por decidi tiun ci demandon, Vi, Karaj Geesperantistoj, povos elekti el tiuj ci du proponoj:— (1). Cu The Esperantist presigos sen signaj literoj, sed per CH, GH, HH, JH, SH? (2). Cu gi presigados per la literoj C, G, H, J, S kiel gis nun ni faris? Mi petegas ke ciuj el la Legantoj kiuj pliamas la unuan el tiuj ci du proponoj, skribu al mi postkarton, enhavantan la vortojn "Mi kredas ke la uzo de signoj malhelpas je la universala alpreno de Esperanto, kiel Lingvo Internacia." Tiam, se mi ricevos sufice da tiaj postkartoj, Via deziro estos plenumita, kaj Vi ne plu vidos supersignojn en The Esperantist. Eble la plimulto da legantoj jam lernis ke nia fervorega apoganto, Sinjoro W. T. Stead, estas malsanigita, kaj forvojagis al Sudafrikujo. Kompreneble ciuj Geesperantistoj unuanime sendos al li koregajn bondezirojn je rapidega resanigo, kaj esperos ke, antau ne longe, li povos repreni siajn sencesajn penadojn por la plibonigo de la homaro. Nunatempe li malfelice estas paginta la punon de tro da entuziasmo, car li provis fari pli ol eble estas. La Biblioteko Esperanta denove pligrandigis, per la aldono de la tri sekvantaj libretoj:— (1). Vojago interne de mia cambro (kvindek ok pagoj) estas bonega traduko de la Franca de Xavier de Maistre. La tradukisto, M. S. Meyer, trafis sian celon, kaj donis al ni lertegan kaj bonstilan tradukon de tiu interesa verketo. (2). Advokato Patelin (kvardek du pagoj) estas triakta proza komedio de Brueys kaj Palaprat. Esperantigita de M. J. Evrot. Gia enhavo estas tre interesa kaj serca, kaj ciuj Esperantistoj guos bonan ridon, je gia tralego. Ni gratulu Sinjoro Evrot pri la bona temo kiun li elektis, kaj ni esperu ke, antau ne longe, la komedio aperos en Esperanta teatro, lau la deziro de Doktoro Zamenhof. La legado de komedioj multe helpas la paroladon de la lingvo. (3). Tridek ses elektitaj fabloj de La Fontaine, tradukitaj de M. Vaillant, bone taugas kiel legolibro Esperanta, car ni jam konas la Anglan tradukon. Ni gratulas la tri verkistojn kaj esperas ke ili baldau skribos aliajn (eble originalajn) verkojn. Ciuj el ili trovigas ce The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple. Ciu kostas 1/-. Ni plezure povas anonci ke la de longe atenditaj Vortaroj nun eliris, kaj ke ili multe placis al niaj amikoj. Ni esperas ke, nun kiam oni havas vortarojn, multe pli da Esperantistoj bonvolos sendi al ni artikolojn. Alie The Esperantist ne povos enhavi sufice da interesajoj por gajnadi la aprobon de gia tutmonda Abonantaro. Dear Readers, Greeting! The Esperantist! What is the signification of this word? Naturally it must be (1) One who learns and uses Esperanto; (2) This little Gazette printed in the same language. And what is Esperanto? It is that which our good chief, Dr. Zamenhof, gave to the world after he had studied many European languages. Therefore should we be justified in introducing our own "improvements" into the language? And could this Gazette rightly call itself The Esperantist if in it were printed any change not approved of by the author of the language? Certainly not. On the fifty-ninth page, in the February Number, we saw some of the causes which prove that accents greatly hinder our progress; and it was also announced that Dr. Zamenhof approves of the use of the letter H instead of the accent. This certainly is both ingenious and adequate, nevertheless it apparently does not please some of our English students. Entirely forgetting that when one is learning any language one must begin at the alphabet, they imagine that the Esperanto consonants must be in accordance with the English usage. Apparently our friends in other lands are not considered. I believe that we in England will rightly approve of using GH, HH, JH, for their sounds are easily remembered. And I also believe that the Italians will not justly disapprove of CH and GH, although their sounds are quite different from the Italian usage. As a few students continue writing about these accents, I send this letter to you to-day. And, as you are true Esperantists, you will carefully consider the subject, and will be so kind as to send me, by postcard, your opinions before April 10, 1904. The majority of us in England (perhaps in the whole world) have ever cried out against the accents. "Away with them" is the cry of many a fervent helper. To settle this question, you, dear Esperantists, can choose between these two proposals:— (1). Shall The Esperantist be printed without accented letters, but by CH, GH, HH, JH, SH? (2). Shall it be printed with accents C, G, H, J, S as heretofore? I beg all readers who prefer the first of these proposals to write me a postcard containing the words "I believe the use of accents hinders the universal adoption of Esperanto as an international language." Then, if I receive a sufficient number of these postcards, your wish shall be carried out, and you will no longer see accents in The Esperantist. Probably the majority of readers have already learned that our most fervent supporter, Mr. W. T. Stead, has been taken ill, and has gone to South Africa. Naturally all Esperantists unanimously send him most hearty good wishes for a very speedy recovery, and hope that ere long he will be able to renew his ceaseless labour for the betterment of mankind. At present he has paid the penalty of too much enthusiasm, for he has tried to do more than is possible. The Esperanto Library has become further enlarged by the addition of the three following books:— (1). Vojago interne de mia cambro (fifty-eight pages) is a capital translation from the French of Xavier de Maistre. The translator, M. S. Meyer, has succeeded in his purpose, and has given us a most able and correct translation of that interesting work. (2). Advokato Patelin (forty-two pages) is a three-act prose comedy by Brueys and Palaprat. Esperanto version by M. J. Evrot. Its contents are very interesting and humorous, and all Esperantists will enjoy a good laugh when reading it. Let us congratulate M. Evrot on the good theme he has selected, and let us hope that before long the comedy will appear in an Esperanto theatre, in accordance with Dr. Zamenhof’s wish. The reading of plays is a great help to the conversational use of the language. (3). Thirty-six selected fables of La Fontaine, translated by M. Vaillant, are very suitable for reading exercises, as we already know the English versions. Our Readers have already seen specimens of fables in Esperanto, and it is to be hoped that this collection will give pleasure. We congratulate the three authors, and hope that they will soon write other (possibly original) works. All are to be had from the Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C. Cost 1/- each. We announce with pleasure that the long-awaited Dictionaries have now appeared, and have greatly pleased our friends. We hope, now that one has dictionaries, that many more Esperantists will be so kind as to send us articles. Otherwise The Esperantist cannot contain sufficient interesting matter to continue to gain the approval of its world-wide Subscribers. FEBRUARA PROMENO.Originale Verkita de Esperantisto 8380. Tagmezo estas pasiginta. Vento farigis ventego. Grandaj hajleroj komencas stertori furioze kontrau la vitroj de miaj fenestroj. Elrigardante, oni povas nenion vidi krom blankan turnegantan amason. Bruego de elementoj ekscitas homan animon same kiel muziko. En momento spirito de vintro tute posedas min. Varma cambro kaj brila fajro estas senpotencaj por min restigi interne. Surmetante mian superveston, mi eliras en blovadegon. Unue la malvarmo pikas simile al serpento per sia tuso. Iom poste mia sango rapide ekfluas, kaj mi estas tute en harmonio kun miaj cirkauajoj. Mi marsas kontrau la blovadego kun sovaga gojo, kiel soldato marsas al batalo. Vojo kusas inter du densaj arbetajoj. Antau malmultaj monatoj, tiuj ci estis vestitaj per folioj kaj floroj; sed kiu diros ke ili tiam estis pli belaj ol nun? Hodiau la suprajoj de la brancoj estas kovritaj per nego, pli blanka ol lano. Ili prezentas al mi retajon, en kiu blankeco kaj nigreco estas mirinde interteksitaj. Tie ci kaj tie, sub arbetoj, malgrandaj birdoj sercas rifugon de la blovegado. Ili sidas kaj tremas, au eble saltadas senreste de loko al loko. Je tia vido venas pensoj pri la suferoj kauzataj per senkompata vintra vetero. Vidajoj de malvarmaj kaj malsataj bestoj, de infanoj cifonvestitaj, kaj senkomfortaj homaj hejmoj, pasas antau mia imago. Baldau trovigis malfermoj el la arbetajoj, kaj tie la nego estas tiel ebena, ke oni sancelas detrui gian belecon, sur gi marsante. Fine mi atingas la supron de monteto, kaj mi vidas ke la nuboj preskau estas forpasintaj, kaj ke la vento estas cesinta. Okcidente, la suno flamas simile al granda globo de fajro. Giaj radioj iluminas la cielon je punco kaj oro, kaj jetas flavan brilecon sur la suba nego. Tra gloroj de vintra sunkusigo mi marsas hejmen, al brila vespera fajro, kaj al mia Esperanta Gazeto. IRLANDA LEONO.Tagon, Irlandano sen okupado renkontis vojagantan sovagbestaron, kaj demandis la mastron: "Cu mi povas esti utila al vi?" "Nu, jes," respondis tiu ci, hierau nia sola leono mortigis. "Se vi surmetos lian hauton kaj aktos en la kago, mi pagos vin." "Tutkore mi konsentas!" respondis la Irlandano. Nokte en la fojron amaso da homoj alvenis por vidi la mirindajn bestojn. La mastro elparolis: "Gesinjoroj, jen ne terura ne malsovagigebla Afrika leono. Mi nun metos lin en kagon, kun la tigro." Je tiuj ci vortoj, la "leono" rampis al la bariloj, kaj kviete diris: "Vi forgesas ke la tigro mangos min!" Sed la mastro, svingante la vipon, respondis: "Ne, tigroj neniam mangas leonojn." Tiam la leono estis sovita en la alian kagon, kaj la tigro tuj komencis treege salti al li. La malfelica Rego de Bestoj, pensante ke li estis mortigota, murmuris: "Ho! Sanktulo Patriko, gardu min!" "Ne timu," diris la tigro, "mi ankau estas Irlandano!" G. C. Law. ITALA FABLASCIENCO.En Esperanto verkita de Clarence Bicknell. Ne tre malproksime de mia urbeto, logas maljunulo okdekjara, tre bona kaj simpatia, kiun mi de multaj jaroj konis. Tre ofte li donis al mi la vulgarajn nomojn de la sovagaj kreskajoj, kiujn la pli junaj generacioj ne lernas, au rakontas al mi la kredajojn kaj supersticojn de tempoj kiam li estis junulo. Kiel mi ne tuj notis tiujn ci, antau ne longe mi decidis reviziti lin, por kolekti kelkajn el liaj interesaj rakontoj. Estas domage ne kolekti tiajn fablojn (eble faktojn), tiel interesajn al la fabloscienculo, car baldau ili, kvankam ili mortas tre malrapide, malaperos. Jen estas du el la ses rakontoj, kiujn mi audis. (I.). Virino, amikino de la patro de mia amiko, logantino en la proksima vilago, aliris nokte kaj malfrue al placo, la tagon au la antautagon de la Memorigo de la Mortintoj, tio estas, la duan au la unuan de Novembro. Subite si ekvidis procesion de multenombraj personoj, kiuj eliris el la pregejeto. Tiuj ci personoj, au prefere fantomoj de mortintoj, tenis krucojn ce la manoj, kaj unu el ili prezentis al si sian krucon, kiun si akceptis, kaj metis en sian antautukon. Reveninte hejmen, si malfermis la antautukon kaj trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgau si iris al bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro konsilis, au ordonis, ke si reiros saman lokon, por reatendi la alvenon de la procesio, sed kunportante en sia antautuko katon-viron. Si ankau devos redoni la oston al tiu, kiu gin donacis. Tiun ci si faris, kaj la persono, kiam li (au si) ricevis gin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via antautuko tion, kio ceestas; car alie vi nun estus kun ni." Si reiris hejmen, kaj malferminte la antautukon, vidis la katon, mortan kaj rigidigitan. Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskau la saman fablon, sed kun iom da diversajo, kaj la afero okazis en malsama vilago. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, car ciuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, si metis gin en la tirkeston de sia cambro. Dum la nokto si vekigis. Audinte gemojn kaj sopirojn ce la tirkesto, si malfermis la meblon, kaj terurigite ekvidis la fingron de mortinto. Si ankau iris pastron, kaj ricevis similan konsilon. Kiam si redonis la fingron, si ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis. (II.). Tiu ci estas tre interesa, car la rakonto memorigas la legendon pri TannhÄuser kaj mi neniam audis similajon. Mia amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian safaron al la malproksimaj montherbejoj kie logas amiko kunpastisto. Tiu ci ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la safoj revenis sen li. La nokto pasis, sed ec matene li ne vidigis. Tiam mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris sercante lin, sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la trancileton per kiu li kutimis skulpti figurojn au literojn sur la ligno. Pasis kelkaj tagoj, sed la pastisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion li faris dum la semajno de sia forestado." Post ok tagoj, la pastisto revenis, kaj memvole rakontis pri la afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la safoj, sed ili ne tute mangis gin; tial li enmetis la restajon en sian poson. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita kaj lumigita, kie estis tre multe da carmaj fraulinoj, kaj multe da mangajoj, kaj da trinkajoj. Tie li amuzis sin longatempe, sed fine enuite, li deziris foriri. Tiam la dancistinoj kaj aliaj diris al li: "Danku la Sinjoron ke vi enhavas pose iom da salo, car sen gi, vi devigus resti kun ni." Mia amiko ne dubas pri la vereco de tiuj ci, kaj de aliaj similaj fabloj, sed li diras ke nun la mondo estas sangigita. Kaj ankau ke iu Papo de ne longe malbenis la feojn kaj la koboldojn, kiuj en la antautempoj ofte amuzis sin, turmentante la Kristanojn. Nun ili ne plu estas potenculoj. HISPANAJ PROVERBOJ.1. Korniko[1] diris al korvo "For de tie ci, nigrulo!" 2. Kiam amiko petis, ne estas morgau. 3. Dio ne batas per du manoj. 4. Kiam unu pordo fermigas, cent pordoj malfermigas. 5. Tiu, kiu donacas al la publiko, donacas al neniu. 6. La piedoj de la gardenisto ne malutilas al la gardeno. 7. La vulpo estas ruza, sed pli ruza estas tiu, kiu kaptas gin. 8. Tiu, kiu bonfaras al vi, au mortos au foriros. 9. Tiu, kiu ne havas kapon, ne bezonas capelon. 10. La sagulo sangas siajn ideojn, sed la malsagulo neniam. (4686). FOOTNOTE:[1] Carrion crow. N.B.—Maltaj kaj Hindaj Proverboj poste aperos. [Copyright reserved.] [Tradukis Esp. 6266.] LA VENTEGO (Daurigo).(Vidu la kvar antauajn Nrojn.) AKTO I.Sceno 2 (daurigo). (Vokante). Servisto, venu! venu, Arielo! Mi estas tute preta: venu! venu! (Aperas Arielo). Arielo.— Saluton al vi, granda mia mastro!Lau via bondeziro tuj mi venas. Cu flugi, nagi, trafajrigi, rajdi Sur nubaj volvoj min vi nun devigos? Tuj Arielo agos. Prospero.— Cu, spirito,Vi kauzis la ventegon lau l’ordono? Arielo.— Precize, mastro. Mi la regan siponEnflugis: cu postparte, cu antaue, Cu sur ferdeko, cu en la cambretoj, Mirigon mi dissemis, ekbruligis Multegajn lokojn mi, per unu fojo; Ce l’masta pinto velojn kaj snurajojn Videble mi flamigis; tiam, kune Interligigis flamoj. Pli momentaj, Ec pli rapidaj ol la fulmotondroj, La flamoj, krakoj de l’sulfura mugo!... Neptunon mem siegi ec mi sajnis, Kaj kun la ondoj la tridento tremis! Prospero.— Spirito brava! En tumulto tia,Sufica por sipanojn frenezigi, El ili kiu povis agi sage? Arielo.— Neniu; ciuj malsaguloj sajnisEn malespera stato. Krom maristoj, Tuj subakvigis ili el la sipo De mi ekbruligita. La regido, Kun haroj starigantaj kiel kanoj, Unue maren jetis sin, kriante: "Infero certe estas nun malplena! Ci tie nun la diablaro logas!" Prospero.— Bonege, Arielo! Cu proksimeDe l’lando ne farigis sippereo? Arielo.— Proksime, mastro.Prospero.— Cu nun ciuj vivas?Arielo.— Ne haro mankas, kaj iliaj vestojPli fresaj vere sajnas ol antaue. Lau via volo ilin mi disigis Per bandoj travagantaj nun l’insulon, Kaj Ferdinando, la regido, sola De mi lasita, estas en angulo; Sopire, li l’aeron malvarmigas Kaj, tiel, brakokruciginte, sidas. Prospero.— La regan sipon, ankau la maristojnDe la siparo, kiel vi disponis? Arielo.— Savita estas nun la sipo regaAnkrita en la profundega golfo— De kia loko min, je l’noktomezo, Vi vokis iam por alporti roson El ventetiga Bermudinsularo— La sipo tie kusas. La sipanoj Miregigitaj, lacaj de penado, Sub la ferdeko nun sorcarte dormas. Ceteraj sipoj kiujn mi disigis Interrenkontis sin, kaj Neapolon Malgoje iras.—Siparestro pensas Ke l’regan sipon li fundiri vidis, Kaj ke en mar’ pereis la regnestro. Prospero.— Mision vian, Arielo, bonePlenumis vi; alia tamen ago Farota restas. Kia estas l’horo? Arielo.— La posttagmeza.Prospero.— Du sablosutilojSin malplenigos gis la sesa horo: Ni dume devas bone tempon uzi. Arielo.— Cu plie mi labori devas, mastro?Bonvolu vi memori la promeson Al mi faritan sed ne plenumitan. Prospero.— Cagrena? Kial do?Arielo.— Min liberigu!...Prospero.— Ne antau ol la tempo venos!Arielo.— Mastro!Kompatu min, car mi ja tre fidele Vin servis—ne mensogis—ne eraris ... Vin servis senspareme, senmurmure, Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro Rabaton. Prospero.— Cu, spirito, vi forgesasEl kiaj turmentegoj mi vin tiris? Arielo.— Neniam.Prospero.— Jes! vi cion nun forgesas.Ja sanceligos vin trapremi slimon, Por mi sur akra norda vento rajdi, Au vin trapusi en la frostan teron, Se tiel mi ordonos! Vi forgesas ... Arielo.— Neniam.Prospero.— Malbonulo, vi mensogas!Ec vi forgesas kiel Sikorakso— Malpura sorcistino kurbigita Per multaj jaroj kaj malbondeziroj— Agadis. Arielo.— Mastro, ne!Prospero.— Ja vi forgesas.Nu, diru al mi kie si naskigis. (Daurigota). MATEO FALKONE.Eltirajo el MerimÉe, tradukita de ELISE BAUER. Unu tagon en autuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, car la loko estis tro malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni vidos cu li ne havis kauzon por penti pro tio. Li estis foririnta de kelkaj horoj, kaj Fortunato kusis je la suno, rigardante la bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimancon, li tagmangos en la urbo, ce sia onklo, la korporalo. Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li eklevigis, kaj turnis sin je la flanko de la ebenajo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je malegalaj interspacoj ciam alproksimigante. Fine en la vojeto, kiu kondukis al la domo, aperis viro kun pinta capo (kiel portas la montanoj) barba, kovrita per cifonajoj, pene trenigante kaj apogante sin sur sia pafilo. Li jus estis ricevinta pafon en la femuron. Tiu ci viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por aceti pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en la arbaron, antau liaj persekutantoj. Li alproksimigis al Fortunato dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto Sanpiero. La flavaj kolumoj persekutas min. Kasu min, car mi ne povas plu marsi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kasos vin sen lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kasu min rapide, car la soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, gis via patro revenos. Kasu min, au mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco Fortunato respondis, "Via pafilo estas sensarga, kaj ne estas aliaj kartocoj en via kartocujo." "Mi havas mian stileton." "Sed cu vi kuras tiel rapide kiel mi?" Li faris salton, kaj forkuris. "Vi ne povas esti filo de Mateo Falkone. Cu vi do arestigos min antau via domo?" La infano sajnis kortusita. "Kion vi donos al mi se mi kasos vin?" La bandito sercis en sia leda poso, kaj eltiris el gi moneron da kvin frankoj. Vidante la monon, Fortunato ridetis kaj diris: "Nenion timu." Li tuj faris grandan truon en amason da fojno apud la domo. Gianetto enigis tien, kaj la infano lin kovris tiamaniere, ke li lasis al li iom da aero por spiri. Estis tamen neeble suspekti viron kasitan sub la fojno. Plie li prenis katinon kun siaj idoj, kaj placis ilin sur la amaso por kredigi ke gi ne estis tusita de kelke da tempo. Poste, ekvidante sangajn postsignojn, li zorge kovris ilin per polvo, kaj trankvile rekusigis je la suno. Kelkaj minutoj poste, ses viroj en brunaj uniformoj kun flavaj kolumoj, komandataj de adjudanto alvenis. Tiu ci adjudanto estis iom parenca de Falkone (Oni scias ke en Korsujo oni sekvas la gradojn de parenteco pli malproksime ol aliloke). Li nomigis Teodoro Gamba, kaj estis agemulo, tre timata de la banditoj, el kiuj li jam estis kaptinta kelkajn. "Bonan tagon, kuzeto, kiel vi grandigis," li diris. "Cu vi jus vidis pasi viron?" "Ho, mi ne estas ankorau tiel granda, kiel vi, kuzo," naivege respondis la infano. "Tio venos. Sed diru al mi cu vi vidis pasi viron kun pinta nigra capo, kaj ruge kaj flave brodita jako?" "Viron kun pinta capo?" "Jes! respondu rapide, kaj ne ripetu miajn demandojn!" "Hodiau matene la Sinjoro Pastro pasis antau nia pordo sur sia cevalo Petro. Li min demandis, kiel sanas mia patro, kaj mi lin respondis—" "Ha, sentaugulo, vi estas ruzulo! Diru tuj al mi kien Gianetto iris, car estas li, kiun mi sercas; kaj mi estas certa, ke li prenis tiun ci vojeton." "Cu oni vidas kiam oni dormas?" "Vi ne dormis, sentaugulo. La pafoj vekis vin." "Vi do kredas ke viaj pafiloj faras tiom da bruo! La pafileto de mia patro faras pli multan!" "Mi bone scias ke vi vidis Gianetton. Eble vi ec kasis lin! Kamaradoj, eniru en la domon, kaj vidu cu nia viro estas tie. La fripono havas nur unu piedon por marsi, kaj li posedas troan bonsencon por provi atingi lamante la arbaron. Plie, la sangaj postsignoj finigis tie ci." "Kaj kion diros mia patro, kiam li scios ke oni eniris en lian domon dum lia forestado?" "Sentaugulo," diris la adjudanto, "cu vi scias ke mi havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! Cu vi scias, fripono, ke mi povas kusigi vin en malliberejo sur la pajlo kun katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviligis. La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa afero, car la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan cambron. La meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, casiloj kaj kuiriloj. Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj sajnis gui la konfuzon de la soldatoj. Unu alproksimigis al la amaso da fojno kaj vidis la katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la sultrojn, kvazau li sentas la ridindecon de sia singardo. Nenio movis, kaj la vizago de la knabo ne "Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi horologon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel belan, kiel tiun ci, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato rigardis gin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon. Sentante ke oni mokis lin, li ne kuragigas kapti gin, kaj de tempo al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. Sajnis tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horologon al li. "Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos al vi la horologon, kondice ke vi diru kie estas Gianetto. La kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson." Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horologon, gis gi preskau tusis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia vizago la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto suldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskau sufokigis. Dume la horologo balancigis, turnigis kaj kelkafoje ec tusis lian nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano levigis al la horologo; liaj fingroj tusis gin, kaj gi tute kusis en lia mano, la adjudanto tamen ne ellasinte la cenon. La ciferplato estis ornamita; la kovrilo nove polurita; je la suno gi brilis kiel fajro. La tento estis tro granda.—Fortunato levis ankau la maldekstran manon, kaj per la antaufingro li montris supre sian sultron la amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la cenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horologo. La soldatoj tuj renversis la amason, kaj gi baldau movigis, kaj sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante levigi, sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto jetis sin sur lin, kaj elsiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis lin, malgrau lia kontraubatalo.—Gianetto, kusita sur la tero kaj ligita kiel brancaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu alproksimigis. "Filo de ...," li diris pli malsate ol kolere. La infano jetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke li ne plu meritas gin. Sed la kaptito sajnis ne vidi tiun movon. Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne povas marsi; vi devas porti min en la urbon." "Vi tuj kuros pli rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin unu mejlon sen lacigi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per brancoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankau metos iom da pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli sengena." Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj por bandagi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino subite aperis apud la kurbigo de la vojeto, kiu kondukis al la arbaro. La virino antaumarsis, kurbigata penige sub la pezo de grandega sako da kastanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; car estas neinde je Korso porti ian sargon krom siaj armiloj. Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas venintaj por aresti lin. Sed kial tiu ci ideo? Cu li malpacis kun la justeco? Ne, li guis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj preparigis por la defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian sakon, kaj pretigu vin!" Si tuj obeis. Li donis al si la pafilon, kiun li portis sur la dorso, por ke gi ne genu lin. Tiam li malrapide autaueniris al la domo, laulonge la arboj, kiuj borderis la vojon, kaj preta jeti sin, je la plej malamika movo, malantau la plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kasate. Lia edzino sekvis lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartocujon. La ofico de bona edzino dum batalo estas sargi la armilojn de sia edzo. Vidante Mateon tiamaniere alproksimigantan, la adjudanto estis en tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde parenco de Gianetto, au se li estus lia amiko, kaj li volus defendi lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al la posto. Je tia sanceligo, li kurage decidigis antaueniri sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo sajnis al li longega. "Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj gentile plialtigis sian pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marsadon hodiau, sed ni ne devas plendi pri nia lacigo, car ni faris bonan kaptajon. Ni jus kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio laudata," ekkriis Giuseppina, "li stelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj ci paroloj gojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je "Malbeno!" gemis tute mallaute Mateo. Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kusis sur la portilo, preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam turninte sin al la pordo de la domo, li kracis sur la sojlon, dirante: "Domo de perfidulo." Nur homo certa morti estus kuragiginta elparoli tiujn ci vortojn. Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian patron alvenantan. Li baldau reaperis kun taso da lakto, kiun li prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn. "For de mi!" ekkriis la malfeliculo kun tondra voco. Poste, turnigante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkajon!" La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li jus intersangis pafojn! Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris adiau al Mateo kiu ne respondis.... Cirkau dek minutoj pasis antau ol Mateo malfermis la buson. La infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu, apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno. "Vi komencas bone," fine diris Mateo kun voco kvieta, sed terura por tiuj, kiuj lin konis. "Pacjo mia," ekkriis la infano, alproksimigante, la okulojn larmplenajn, preta sin jeti genue. Sed Mateo kriis al li: "Malantauen de mi!" kaj la infano haltis kaj ploregis, senmove starante kelkajn pasojn de sia patro. Giuseppina alproksimigis. Si jus ekvidis la horologcenon elpendantan el lia cemizo. "Kiu donis al vi tiun ci?" "Mia kuzo, la adjudanto." Mateo ekprenis la horologon kaj, jetante gin forte kontrau stonon, disrompis gin en mil pecetojn. La ploregoj de Fortunato duobligis, kaj Mateo daurigis lin fikse rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la pafilo, kaj jetinte gin sur la sultron, li reprenis la vojon al la arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via," diris si, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de sia edzo, kvazau si volis legi tion, kio pasigis en lia animo. "Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." Si kisis sian filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie si fervore pregis antau la imago de la Dipatrino.... Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun largan stonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn pregojn!" "Patro mia, Pacjo, ne mortigu min!" "Diru viajn pregojn!" ripetis Mateon, teruravoce. Balbutante kaj ploregante, la infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavoce la patro respondis Amen je la finigo de ciu prego. "Cu tiuj ci estas ciuj pregoj kiujn vi scias?" "Patro, mi ankau scias la Ave Maria, kaj la Litaniojn, kiujn mia onklino lernigis al mi." "Ili estas tre longaj, sed diru ilin!" La infano finis la litaniojn per malfortega voco. "Cu vi estas fininta?" "Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros gin. Mi tiome petegos mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto." Li estis ankorau parolante kiam Mateo murmuris: Dio vin pardonu! Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta. Sen jeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por serci fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da pasoj, li renkontis Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi faris?" si ekkriis. "Justecon!" "Kie li estas?" "En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu logi kun ni." (Dibdin.—Tradukis A. Motteau). Senviva kusas nun Tom Bolin, Karulo de l’sipar’; Ventego ne plu blovos sur lin En granda mortintar’. Li staris en beleco vira, De la marist’ model’; Ferdeke devosklavo vera, Sidant’ nun super vel’. (bis). Tom ciam sian vorton gardis Kaj kore donis sin; Edzinon virtan li posedis, Amikojn verajn, nin. Li ankau kantis tiel bele, De l’sipo Filomel’! Bedauru ni do lin fidele, Zorgantan super vel’. (bis). Veteron belan sendos tamen La supervol’ al Tom, En tago kiam venos hejmen Maran’ kaj landa hom’. Sipanon, regon morto kaptas; Se li nun homa sel’ Senmova korpo sube restas, Tom vivas super vel’. (bis). DIVERSAJ AVIZOJ.Niaj Germanaj Samideanoj baldau komencas sian propagandon, kaj eldonigis bonan brosureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu multe helpos je la varbado de rekrutoj. Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo, anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton, klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The London Esperanto Club. Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel kolektanto de ilustritaj postkartoj, jus estas skribinta: "Cu vi scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankorau farinta grandaron da postkartoj ilustritaj? Ciutage la leteristo lasas en mia domo kvar, kvin, au ses, ciuj skribitaj tiamaniere: "Leginte vian anoncon en The Esperantist k.t.p." Mi ciam pensis, ke tiuj ci multe helpus nian aferon, kaj sendube la kolekto de postsignoj ankau estas inda je atento. Al ciu, kiu sendos ci tie sian nomon kaj adreson, por ke gi enmetigu en nian adresareton, kiel kolektanto de postsignoj, kaj kiu kunsendos la necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton da almenau dek diversaj postsignoj. Kaj ciuj el ili estos per Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun ci malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu ci afero se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad, Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni disdonu ilin inter niaj apogantoj. Per malgrandajoj oni grandajojn efektivigos! Tial mi multe konfidas je postkartoj kaj postsignoj, por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto. Kelkaj amikoj tre amas kronikon; sed la Redaktoro petas ke ili sin turnu al la Lingvo Internacia, L’Esperantiste, k.t.p. por gin trovi. Tamen en tiu ci numero li donas mallongan skizon pri la agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. The Associated Teachers’ Guild, The Central Technical College, The Sir John Cass Technical Institute, The Westbourne Chapel en Londono, kaj kunvenoj ce Sheffield kaj Nottingham auskultadis kaj ekinteresigis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro. Bonaj leteroj enpresigis en The Hexham Herald kaj The Scottish Cyclist. Malfelice The Daily Paper, kiu donis al ni tiom da espero kaj helpo, estas mortinta, car nia fervorega amiko Sinjoro Stead ne povis plu zorgadi pri gi. Tamen nia movado suldas al li ankorau pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la C.T.C. Gazette mi jam estas skribinta. Mi ne povas nomi ciujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan revuon, The Crank, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon, skribitan de nia agema Librarian. Dua artikolo kredeble sekvos en la tria numero. Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En La Plume Stenografique de France trovigis longan skizon; kaj ankau tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens’a jurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea Prezidanto, farigis konsulo de la Unuigitaj Statoj. Espereble la lingvo internacia helpos lin, kvankam gis nun ne estas multe da kunbatalantoj tie. Tamen, antau kelkaj tagoj, mi ricevis sekvantan leteron el tiu ci antauemega lando. "When I was in business in New York I had considerable correspondence with merchants in various parts of the world, as I was a large buyer of raw goods from Siberia, South Africa, Central America, and other countries, and I felt the need of an international business language. With this feeling I paid some attention to Volapuk and Spelin, the two previous attempts at this problem which seemed worthy of notice, but I felt no confidence in there being any future in either of them. With regard to Esperanto I have a very different feeling, and think it is going to be a success." Por finigi tiun ci avizaron, mi deziras altiri la atenton de la legantaro al la juseldonita tre interesa raporto pri la Esploro de la Groupe Esperantiste de Lyons. Tiu ci energia centro sendis leterojn je la komenco de 1903 al ciuj konataj grupoj, petante respondojn je kelkaj demandoj. La rezultato de tiu ci interesa afero nun aperas en la komenco de la Jan Lingvo Internacia. Mi elcerpos kelkajn frazojn el tiu ci raporto pri la enhavo de la sescent da ricevitaj respondleteroj: (1) Esperanto estas de nun disvastigita en la plej granda parto de la Europlingvaj landoj. (2) Plej ofte fremdaj Esperantistoj staras izolitaj unuj de la aliaj. (3) Ke nenio estas pli diversa ol la socialaj situacioj de la Esperantistoj. (4) Ke la facileco per kiu ili akiris Esperanton estis apenau nekredebla, kia ajn estas la gepatra lingvo. Ni ciuj devas dankegi la Lionan Grupon pro gia granda laboro, kaj pro la grava rezultato kiu gin kronis. CORRESPONDENCE NOTES.A.J.H. (Shrewsbury) writes: "There are many ways of spreading the language, but two plans, which I have not yet seen in print, appeal to me. (1). Let merchants, especially those with a world-wide business, adopt Esperanto names for their goods. (2). Cause Esperanto to be included among the languages in which it is permissible to send telegrams."—In thanking A.J.H. for the kind suggestions, and hoping that many will follow his good example, we beg to note that the second of these plans is already in vogue, as the writer has seen several Esperanto telegrams, of course minus the accents. As to the first, it is a capital suggestion. A certain perfume (Espero) has been advertised in this gazette, and, in consequence, the proprietor has had many orders from France and other foreign strongholds of our Cause. The opening up of a universal market for one’s goods is the first advantage of the study, from a business man’s point of view, and I trust that ere long it will be largely made use of by our growing army of Esperantists. L.R.C. does not know Spanish, yet, thanks to Esperanto, he was able to translate the sentences in that language in our February number. Are we to consider therefore that Spanish resembles Esperanto more closely than Italian, or has some other friend, equally ignorant of that tongue, been able to translate the Italian sentences on page 57? Several friends have pointed out the word given in the new English-Esperanto Dictionary for Editor. We prefer to use Redaktoro to translate the term, and use Eldonisto for Publisher. E.M. (Lancaster) sends an excellent suggestion. He writes: "Will not some good Esperantists consent to correct one beginner’s letter per week, provided that an envelope be enclosed for the reply?"—Surely there must be many who are willing to undertake this light work, and who thus will improve their own knowledge, and will also make the study especially interesting for country students. The Editor will be glad to find a learner, or a teacher, as may be desired. Several subscribers have pointed out that the meanings of some words not in the text-book vocabulary have not been explained. As the Esperanto-English Vocabulary is now issued, we shall only explain words not to be found in that comprehensive little work. No. 8380 writes: "Sir, permit me briefly to call attention to two of the examples given last month in illustration of the uses of the preposition ‘By.’ (1). He was holding him by the neck with both hands. Neck: part of the body, or instrument by which B is held; hands: part of the body by which A holds B. The preposition should, therefore, in my opinion be ‘Per.’" (In the first case there is a certain amount of ambiguity, and je or per can be used indiscriminately). "(2). The little boy returned home quite by himself. This somewhat peculiar idiom obviously means that the child returned alone, and must be rendered thus ‘La knabeto revenis domen sole.’" The Editor nearly altered the latter phrase to the more colloquial expression "The little boy returned home quite on his own." It seems to mean "by his own instrumentality," and "per" certainly seems to be correct in this instance. He might, for example, have just commenced to walk, in which case the proud mother would no doubt have used the given phrase, even if she had accompanied him every step of the way (which, in the Editor’s opinion, she probably did). As the phrases seem to give a considerable amount of instruction, the same contributor has kindly treated in this issue the prepositions "IN and INTO." IN, INTO.
At the request of many Subscribers, the Grammatical synopsis has been omitted from this issue, and the interesting narrative of the early days of Esperanto takes its place. All Members of the London Esperanto Club whose numbers are lower than 136 are hereby reminded that their renewals are now due, and should be sent to the Hon. Secretary. A Renewal Form was enclosed in the January Number. Subscribers are reminded that The Esperantist appears at the beginning of each month. As the Editor will be abroad during the end of March, it is hoped that friends will excuse delay in replies to letters. The April gazette should appear on the first of the month as usual, notwithstanding. For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. The books most read are:—
The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—
The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each. "French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d. "Braille Instruction-Book for the Blind," 4s. Translation of the above into English, 6d. Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each. ELTIRO EL PRIVATA LETERO DE D-RO ZAMENHOF AL S-RO B.,Presita kun permeso de ambau korespondantoj, en Jaro 1896. Tradukis el lingvo rusa V.G. ... Vi demandas min, kiel aperis ce mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto, de la momento de gia naskigo, gis tiu ci tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkase eliris kun gi, estas al Vi pli malpli konata; cetere tiun ci periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kauzoj, ankorau neoportune tusadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la naskigo de la lingvo. Estos por mi malfacile rakonti al Vi cion, tion ci detale, car multon mi mem jam forgesis; la ideo, al kies efektivigo mi dedicis tutan mian vivon, aperis ce mi—estas ridinde gin diri—en la plej frua infaneco kaj de tiu ci tempo neniam min forlasadis. Tiu ci cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super gi, kaj kial mi, malgrau ciuj malfacilajoj kaj maldolcajoj, ne forlasadis tiun ci ideon, kiel gin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo. Mi naskigis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ci sanco donis la direkton al ciuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la logantaro konsistas el kvar diversaj nacioj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; ciu el tiuj ci elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn. Tie pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfelicon de diverslingveco, kaj konvinkigas ce ciu paso, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, au almenau la cefa kauzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas gin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ciuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, cio ce ciu paso igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio ci ciam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu ci "doloro pro la mondo" ce la infano. Car al mi tiam sajnis, ke la "grandagaj" posedis ian ciopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaga, mi nepre forigos tiun ci malbonon. Iom post iom mi konvinkigis, kompreneble, ke ne cio farigas tiel facile, kiel gi prezentigas al la infano; unu post la alia mi forjetadis diversajn infanajn Kiam el la Bjelostoka gimnazio mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ci lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ci estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn ricegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun gia, kiel sajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun giaj centoj da miloj de vortoj, kaj dikaj vortaroj, sajnis al mi tia artifika kaj kolosa masino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ci laboro ne estas lau homaj fortoj,"—kaj tamen mi ciam revenadis al mia revo. Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankorau kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon Anglan, la simpleco de la Angla gramatiko jetigis en miajn okulojn, precipe dank’ al la kruta transiro al gi de la gramatikoj Latina kaj Greka. Mi rimarkis tiam, ke la riceco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serci en la lingvo kaj forjetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ciam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldau mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn pagojn. Tiam mi komencis pli serioze fordonigi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ciam ankorau ne lasadis min trankvila. Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a au 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Svejcarskaja," kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajo "Konditorskaja." Tiu ci "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ci penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandigi antau miaj okuloj. "La problemo estas solvita!"—diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj, kaj komencis multe labori en tiu ci direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serci inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ciutage mi forjetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstatauigante tiun ci grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino," "mallarga," "trancilo," k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La mehaniko de la lingvo estis antau mi kvazau sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldau post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron. (Finigota en la proksima numero). THE BIRTH OF ESPERANTO.Freely translated, from an Esperanto version of a Private Letter of Dr. Zamenhof written in Russian, by John Ellis. "... You ask me how it was that the idea of creating an international language occurred to me, and what was the history of the Esperanto language from the time of its birth till to-day? The entire public history of the language, that is to say, beginning from the day when I gave it to the world, is more or less known to you; further, it is not opportune now, for many reasons, to touch upon that period; I will consequently relate to you, in general lines, merely the story of the birth of my language. "It would be difficult for me to tell you all this in detail, for much of it I have myself forgotten. The idea, to the realisation of which I have dedicated my whole life, struck me (it is ridiculous to mention it) in my earliest childhood, and from that time never left me. This circumstance will partly explain why I have laboured upon the matter with so much determination, and why, in spite of all difficulties and hardships, I have not abandoned the idea, as many other working in the same field have done. "I was born in Bielstock, in the department of Grodno (Russia), where I spent the days of my boyhood. This fortuitous circumstance determined the direction of my future ambitions, for the inhabitants of Bielstock are of four different nationalities—Russians, Poles, Germans, and Jews—each of which speaks a separate language, and is on bad terms with the others. There, more than anywhere else, an impressionable nature feels the heavy misfortune of diversity of tongues. One is convinced at every step that the diversity of language is the only, or at least the chief, cause which separates the human family and divides it into inimical sections. "I was brought up as an idealist. I was taught that all men are brothers; meanwhile in the street and at home everything, at every step, compelled me to feel that humanity does not exist, that there are only Russians, Poles, Germans, Jews, etc. This thought ever deeply troubled my boyish mind—although many may smile at the thought of a lad sorrowing for humanity. But at that time it seemed to me that the ‘grown ups’ possessed an almighty power, and I said to myself that when I was grown up I would utterly dissipate this evil. "Little by little I became convinced, of course, that these things were not so practicable as in my boyhood I had imagined; one by one I cast aside my various childish utopias, but the dream of one single tongue for all mankind I never could dispel. In a dim fashion, without any defined plan, in some way it allured me. I do not remember when, but, at all events, it was very early, I arrived at the consciousness that an international language was possible only if it were neutral and belonged to none of the now-existing nationalities. "When I passed from the Bielstock Gymnasium[2] to the Second Classical School of Warsaw, I was for some time seduced by the dead languages, and dreamed that some day I would travel throughout the world, and in flaming words persuade mankind to revive one of these languages for the common use. Subsequently, I do not now remember how, the conviction came to me that that was an impossibility, and I began, indistinctly, to dream of a new and artificial language. I often made attempts, inventing a profusion of declensions and conjugations, but the language of man, with, as it seemed to me, its endless mass of grammatical forms, its hundreds of thousands of words and ponderous dictionaries, appeared to be such a colossal, and yet tricky, machine that many a time I exclaimed—‘Away with dreams! this labour is beyond human powers!’ But, in spite of all, I always returned to my dream. "In childhood (before I could make comparisons or work out conclusions) I had learnt French and German, but when, being in the 5th class of the gymnasium, I began to study English, the simplicity of its grammar flashed upon my comprehension, thanks, chiefly, to the wearisome ploughing through the Greek and Latin grammars. I observed that the rich wealth of grammatical forms was not a necessity, but merely the blind result of accidental history. Under that influence I recommenced my research into language, and discarded the unnecessary forms, and I noticed that the grammar ever and ever melted under my hands, and soon I arrived at a tiny grammar, which, without causing any disadvantage to the language, occupied only a few pages. Then I began to devote myself to my dream more seriously. Still, the giant dictionaries left me no peace of mind. "One day, when I was in the 6th or 7th class at the gymnasium, my attention was, by chance, turned to the sign ‘Svejtskaja’ (drink-shop), and close by to the sign ‘Konditorskaja’ (sweet-shop). Although I had seen it many times before, this ‘skaja’ aroused my interest, and showed me that by means of suffixes I might make one word into others, which need not be separately learned. This thought took complete possession of me, and all at once I felt the ground beneath my feet. A ray of light had fallen upon the terrific giant dictionaries, and they began to shrink rapidly before my eyes. "‘The problem is solved,’ I cried. I seized this idea of suffixes, and began to work hard upon it. I understood how important it was to make full use of this power—which, in natural languages, plays only a partial, blind, irregular and incomplete rÔle—when consciously creating a new language. I began to compare words, to examine their constant and defined relationships, and every day I cast out from the dictionary a fresh vast series of words, substituting for this mass a single suffix, which signified a certain fixed relationship. I next remarked that a great number of words, hitherto regarded purely as ‘roots’ (such as ‘mother,’ ‘narrow,’ ‘knife’), might easily be treated as ‘formed words,’ and disappear from the dictionary. The mechanism of language stood before me as though it were upon the palm of my hand, and, inspired by love and hope, I began to work systematically. After that I soon had the entire grammar and a small dictionary in manuscript." FOOTNOTE:[2] School preparatory for the University. NIAJ LIBERTEMPOJ.Sinjoro H. Voituret (delegito de la Touring Club de France) skribis al mi "La tute admirinda lando, logita sur la limoj de Francujo kaj Svisujo, nomata Jura, estas ne sufice konata de alilandaj turistoj." Mi deziras danki lin pro lia sciigo car gi memoras al mi unu el la plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri en regionojn gis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun ci fari, kaj mi plezure donos sciigojn al ciuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda bicikleta turismo. Mi goje memoras la plezuregajn impresojn kiujn faris je mi la belajoj de tiu ci jusnomita Jura, kaj la apuda Departemento de l’Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojagon de dumil kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne konatigis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama vojago nun estus pli ol plezurplenega, car mi konas la adresojn de multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj, deziras ricevi kelkajn el tiuj ci adresoj, mi sendos ilin al vi; kaj mi estas certa ke vi neniam bedauros ke vi estas fidintaj je Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas neforgesinda. Per gi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj, kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn ci liniojn hodiau car la libertempoj jam alproksimigas. Mi ciam pliamas la longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj, tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskau ciam elektis la Junian monaton por bicikleta vojago inter la belajoj de mia propra lando, au, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj, kie trovigas bonegaj vojoj, kaj kie la ciutaga vivado estas tiel malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras forvojagi ec pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj antau la Pasko, kaj gia Aprila Esperantist. Al ciuj, kiuj povas, mi kore konsilas vojagi alilande, kaj persone provi la helpon, kiun la lingvo internacia donos. Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube estas anoj de la fama Cyclists’ Touring Club. Kaj vi jam scias ke la Touring Club de France estas la plej notinda helpanto de nia kara afero en Francujo. Nu, cu la C.T.C. ne devas ankau klopodi pri Esperanto? Mi gin kredas, kaj mi fidas, ke antau ne longe, gi faros ion por la afero. En la C.T.C. Gazeto de tiu ci Marta monato, trovigas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke ciuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de gia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas farinta. Tionfarante, ciuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro. La Redaktoro. LA LINGVO DE LA FLOROJ.Originale verkita de Ben Elmy. Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo timemaj amantoj iam kuragis malkovri la flamon de kasita pasio. Tiu ci lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la sopiranta cielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la delikatodora Resedo[3] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn carmojn"; la Rozo ruganta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute lasos tion ci al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la fiktiva florlingvo farigis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj. Sed en tia lingvo, la floroj nur utiligas kvazau senvolaj iloj por esprimi ian senton au sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estajoj; cu insekto, cu birdo au besto, cu ec la homo ankau. Ce multe da belaj floroj sia rasdaurigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj kunhelpantoj. Tamen la floroj—kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn au ec sonojn en sia lingvo; efektive, tio ci estas ankorau nur "sistemo de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto—jen estas la solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn au bestojn kiuj poste forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la abeloj, papilioj, favoj, musoj, au skarabetoj, farigas ambasadoroj de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta frukto, la birdoj au bestoj farigas portantoj de semoj, nuksoj, kernoj,—kies sufica proporcio enterigos fine en tero fresa, malproksime de la parencaj floroj. Sendube la diferenca konstruajo kaj ecoj de la diversaspecaj floroj servas speciale por alvoki al tiuj ci la plej decajn kaj taugajn senditojn, cu de la amo, cu de la propagando. Ankau estas fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, ciam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, au odoro; kaj neniam kreas mielon. Cu la floroj au kreskajoj havas ian konsciencon au propran volon, je siaj agoj au funkciadoj? Cu vere "la kverko tremetas ce la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antau nelonge la botanikistoj kutimis diri ke ciuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj automataj, sen propra volo au inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, sajne, la unua observanto kiu kuragis pensi kaj diri ke la kreskajoj posedas ion analogian je la instinkto au prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankau diris:— "Mi certe kredas—ciu kara flor’ Guadas la aeron kiun spiras." Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskajoj." Mi devus ankorau citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj—Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, ce estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por auskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj. Ben Elmy. FOOTNOTE:[3] Mignonette. DU FABLOJ DE LAFONTAINE.La Korvo kaj la Vulpo.—Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en sia beko fromagon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu! Bonan tagon, Via Korva Mosto! Kiel bela vi estas! Kiom vi sajnas al mi belega! Mi ne volas mensogi; se via voco estas tiel bela, kiel estas via vestajo, vi estas la Fenikso el la logantoj en tiuj ci arbaroj." Ce tiuj ci vortoj, pro gojego eksaltis la korvo, kaj, por audigi sian belsonan vocon, li large malfermis sian bekon, kaj preterlasis sian fromagon. Tuj ekkaptis gin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciigu ke ciu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu ci leciono sendube egalvaloras fromagon." La korvo, hontanta kaj konfuza, juris (sed iom tro malfrue) ke de nun, neniu trompos lin. La Garolo[4] kaj la Plumoj de la Pavo.—Pavo sangis plumojn: Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis eminentulo! Iu rekonis lin; ciuj lin mokis, kaj strangmaniere senvestigis lin. Li rifugis ce siajn samulojn kaj ili forpelis lin. Estas sufice da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per tio, kion ili stelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkostelistoj."[5] Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio. O.W. 7074 (Francujo). FOOTNOTES:[4] Jay. [5] Plagiary. LA CIELAJ PORDOJ.Originale Verkita de J. H. Meyrick. Ricegulo kusis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj cirkaustaris, sed li ne audis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis liajn okulojn: la vocoj de la ceestantoj sajnis al li forigi: fine, ec la cambro malproksimigis. Li estis vivinta multe da jaroj. Cio, kio povis gojigi la homan koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo. Li ne estis malbonulo, lau la ordinara signifo de tiu ci vorto; oni ec povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco negativa. Li ne faris multe da malbonajoj, sed certe li preskau neniam faris bonajon. Nun cio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazau rapide flugis tra la aero. Fine li sin sentis devigita halti en regiono lumigita per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro. Ekgajante, li volis autaueniri. Subite estajo je dia beleco, aperis el la lumo, kaj diris— "Kion vi deziras tie ci, ce la cielaj pordoj?" "Mi deziras eniri" respondis la ricegulo. "Amiko, ne estas eble, car vi ne taugas. Dum via tuta vivo vi ciam estis sinrigardema; vi neniam vin genis pri la cagrenoj kaj malfelicecoj de viaj similuloj. Tiu ci loko ne estas por tieloj. Sed bone auskultu, amiko, via tera vivo ne ankorau estas finita. Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon." Tion dirinte, la bela angelo malaperis. La ricegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon. Ec dum tiu ci mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia riceco kreskigis malamon je la koroj de la ceestantoj. Avaraj pensoj malamikigis ilin, unu kontrau la alia. La ricegulo vekigis. Oni lin gratulis per simulitaj bondeziroj, kaj la cagrenitaj ceestantoj foriris. La ricegulo baldau resanigis, sed la memoron de sia ciela veturo li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antaua. Li renoncis je ciuj luksajoj, kaj simple vivadis, kaj libere donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro. En tago li denove malsanigis kaj sajne mortis. Alveninte ce la cielaj pordoj, la glora angelo renkontis lin, kaj denove malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne taugas: "Mi scias ke vi intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via riceco. Mi jam scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj ci donacoj neniam kostis al vi ec senigeton. Foriru, amiko, restas ankorau por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu ci estas la lasta." La angelo tiam malaperis kaj, sopirante, la ricegulo sin trovis tere. Li profunde konservis en la memoro tiun ci cielan songon kaj fine decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldau li farigis malricegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malriceco. Tiel, li vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela angelo tiun ci fojon parolis kun li pli gentile, kaj pli dolce ol antaue: "Kara mia amiko! Cu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la cielaj pordoj?" "Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi faris cion, kion mi povis por gin meriti." "Mi scias cion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus." Je tiuj ci paroloj, forturnis la kompatinda malricegulo. Li sajnis tiel malfelica ke ec la angelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do. Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto da viaj agoj ne taugas por ke vi tien ci eniru. Tamen, el viaj tutaj agadoj, estas almenau unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj ci pordoj. Eble vi forgesis gin: Jen—" kaj tuj la malriculo vidis antau li, kiel en spegulo, preskau forgesitan epizodon en sia vivado. Gi okazis ne longe antau lia morto, kiam li estis tre, tre malrica. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankau havis kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta car la regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Mangonte, li vidis knabeton lautege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj sencele vagis. Tuj lia koro plenigis je kompato. Preninte la knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldau li eltrovis ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la knabeton cion mangi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj gis la proksima vilago, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj soifanta, nesciante kie li trovus akveron au panan peceton. Tio ci pasis antau li kiel songa pentrajo, kaj dum li miradis, la angela voco diris "Cu vi nun komprenas, amiko mia! Cu vi ne nun ekvidas ke antaue, kiam vi estis ricegulo, vi ciam pagis, kaj aliaj klopodis por vi. Sed je tiu ci okazo vi mem agis, vi mem suferis. Eniru do la pordojn cielajn!" |